La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 37

Kun la daŭrigo de la fama aventuro de la duenjo Dolorida

La duko kaj la dukino tre ĝojis, vidante, kiel bele don Quijote reagis al iliaj planoj. Sed tiam diris Sancho.

– Mi ne volus, ke ĉi moŝta duenjo venus ĵeti bastonon en la radon de mia gubernatoreco: ĉar mi aŭdis unu apotekiston de Toledo aserti (kaj li parolis kiel najtingalo), ke, kiam la duenjoj miksas sin en ian aferon, nenio bona rezultas el ilia interveno. Je Dio, la apotekisto havis veran antipation kontraŭ ili! Kaj mi pensas, ke, se la duenjoj de ĉia kvalito kaj rango montriĝas senescepte tedaj kaj impertinentaj, kiel montriĝos duenjo, krome afliktita, kia laŭdire estas ĉi grafino tri-falda aŭ trimil-falta?

– Silentu, amiko – diris don Quijote – . Se ĉi damo venas serĉi min de tiel fora lando, certe ŝi ne apartenas al la rondo de la duenjoj menciitaj de la apotekisto, des malpli, ke ŝi estas grafino, kaj, kiam grafinoj servas kiel duenjoj, ili devas servi reĝinon aŭ imperiestrinon, ĉar en siaj hejmoj ili havas moŝtan rangon, kaj aliaj duenjoj servas ilin.

Doña Rodríguez troviĝis tie kaj diris al tio:

– Mia sinjorino la dukino havas por sia servo duenjojn, kiuj povus esti grafinoj, se la sorto tion volus; sed «kion ordonas reĝo, tio fariĝas leĝo»; kaj oni ne klaĉu pri la duenjoj, des malpli, kiam ili estas oldaj puceloj: ĉar, kvankam mi ne apartenas al tia kategorio, mi bone komprenas la avantaĝon de duenjo-pucelo super duenjo-vidvino. Kaj, kiu nin tondis, tenas ankoraŭ la tondilon en la mano[331].

– Tamen – respondis Sancho – la duenjoj meritas tielan tondadon, laŭ mia barbiro, ke prefere ni ne removu la rizon, eĉ se ĝi kungluiĝas[332].

– La ŝildistoj – diris doña Rodríguez – ĉiam malamikis al ni, ĉar, tial, ke ili estas la koboldoj de la antaŭĉambroj kaj vidas nin ĉiupaŝe, ili dediĉas sin klaĉi pri ni, fosante en nian paseon kaj detruante nian reputacion anstataŭ preĝi en sia libera tempo. Sed mi diru al tiuj moveblaj ŝtipoj[333], ke, spite al ili, ni plu loĝos en la palacoj de la mondo, eĉ mortante de malsato kaj kovrante per nigra robo monaĥin-stila nian delikatan, aŭ ne delikatan, karnon, same kiel oni kovras kelkfoje sterk-amason per tapiŝo en la tagoj de religiaj procesioj. Vere, se oni donus al mi permeson, kaj la momento estus oportuna, mi igus kompreni, ne nur al la ĉeestantoj, sed al la tuta mondo, ke ne ekzistas virto ne trovebla ĉe la duenjoj.

– Mi kredas – diris la dukino – , ke mia bona doña Rodríguez absolute pravas: sed konvenus, ke ŝi atendu pli taŭgan momenton por pledi por si kaj por la ceteraj duenjoj, por refuti la mavan opinion de tiu malica apotekisto, kaj por elŝiri ĝin el la koro de la granda Sancho.

– De kiam mi komencis flari la odoron de gubernatoreco – respondis Sancho-, mi ne plu sentas min ŝildisto, kaj la tuta duenjaro de la mondo havas por mi malpli da valoro ol seka figo.

Oni certe daŭrigus la konversacion kun la duenjo, se tiam ne aŭdiĝus la fifro kaj la tamburoj anoncantaj, ke jam proksimiĝas la duenjo Dolorida. La dukino demandis al sia edzo, ĉu estus bone iri akcepti ŝin, se konsideri ŝian moŝtan rangon de grafino.

– Pro ŝia grafineco – diris Sancho, antaŭ ol la duko povus respondi – , ŝajnas dece, ke Viaj Grandecoj iru akcepti ŝin; sed pro ŝia karaktero de duenjo, mi opinias, ke vi devas movi vin eĉ ne per unu paŝo.

– Kiu petis vian intervenon en ĉi afero, Sancho? – demandis don Quijote.

– Kiu, sinjoro? – respondis Sancho – . Mi intervenas proprainiciate, ĉar mi rajtas tion fari kiel ŝildisto lerninta la regularon de la ĝentilo en la skolo de via moŝto, la kavaliro plej rafinita kaj ĝentila en la regno de la bona edukiteco. Kaj mi aŭdis vian moŝton diri, ke, en ĉi aferoj, tiel multe oni perdas per troa, kiel per maltroa komplimento; kaj al bona komprenanto, nur kelkaj vortoj sufiĉas.

– Sancho pravas – diris la duko – . Ni vidu la aspekton de la grafino, kaj ni mezuros laŭ ĝi la ĝentilaĵon al ŝi ŝuldatan.

Ĉe tio enpaŝis, kiel la unuan fojon, la viroj kun la fifro kaj la tamburoj. Kaj la aŭtoro finas ĉi kurtan ĉapitron kaj komencas la sekvantan, kie oni plu traktas la saman aventuron, unu el la plej rimarkindaj de la libro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.