La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 37

Daŭrigo de la historio de la fama princino Micomicona, kun aliaj plaĉaj aventuroj

Ĉion ĉi aŭskultis Sancho, ne sen granda ĉagreno, vidante, ke lia espero ricevi ian nobel-titolon solviĝis kiel fumo, ĉar la linda princino Micomicona sin turnis en Dorotean kaj la giganto en don Fernandon, dum lia mastro profunde dormis, zorgante pri nenio. De sia flanko Dorotea ne tre certis, ke ŝia feliĉo ne estas sonĝo; Cardenio sentis la samon, kaj Luscinda ricevis similan impreson. Don Fernando dankis la ĉielon pro la favoro ricevita kaj pro tio, ke la providenco eltiris lin el la komplika labirinto, kie li preskaŭ perdis la animon kaj la honoron; resume, ĉiuj en la gastejo kontentis pro la feliĉa fino de tiel konflikta kaj despera situacio; la pastro, kiel saĝa homo, atribuis al ĉio okazinta ties ĝustan proporcion kaj gratulis la koncernatojn pro la de ili atingita bono; sed plej ĝoja kaj kontenta montriĝis la gastejestrino, ĉar Cardenio kaj la pastro promesis pagi la kostojn – plus la interezojn – de ĉio perdita kaj damaĝita kaŭze de don Quijote. Kiel dirite, nur Sancho sentis sin trista, afliktoplena kaj senespera; tiel do, kun melankolia esprimo li eniris en la ĉambron de sia ĵus vekiĝinta mastro kaj diris:

– Dormu laŭplaĉe, sinjoro Trista Mieno, kaj ne zorgu likvidi ajnan giganton aŭ remeti la princinon en ŝian tronon, ĉar ĉio estas jam aranĝita kaj finita.

– Sendube, ĉar mi havis kontraŭ la giganto batalon tiel grandiozan kaj ferocan, kian mi ne alfrontos en la cetero de mia vivo – respondis don Quijote – . Per retrohako, frap!, mi forsendis lian kapon sur la plankon, kaj tiom da sango ŝprucis al li, ke ĝi fluis kvazaŭ akvo roja.

– Kvazaŭ ruĝa vino, prefere vi diru – rimarkis Sancho – . Via moŝto sciu, se vi ne scias ankoraŭ, ke la mortinta giganto estas hakita vinsako; la sango, ses aroboj[158] da ruĝa vino, kiujn la sako havis en sia interno; la detranĉita kapo, la putino min naskinta…; kaj la diablo ĉion forportu.

– Kion vi diras, idioto? – diris don Quijote – . Ĉu vi perdis la saĝon?

– Via moŝto ellitiĝu – respondis Sancho – kaj iru vidi, kian belan laboron vi faris, kaj kiom ni devas pagi; vi vidos ankaŭ la reĝinon turnitan en ordinaran damon nomatan Dorotea, kaj kelke da aferoj, kiuj surprizos vin, se vi bone rimarkos.

– Nenio el tio surprizus min – diris don Quijote – , ĉar, se vi bone memoras, kiam laste ni gastis ĉi tie, mi informis vin, ke ĉion en ĉi loko provokis la ensorĉoj, do ne strange se nun okazus la samo.

– Mi plene konsentus kun via moŝto, se ankaŭ mia bernado estus afero de ensorĉo, kaj ne fakto vera kaj reala – respondis Sancho – . Tiuokaze mi vidis la gastejestron (la saman mastron nunan) teni unu ekstremon de la plejdo, vigle suprentiri min kaj ridi plenbuŝe; eble mi estas idioto kaj pekulo, tamen mi kredas, ke, kie oni komencas rekoni la homojn, tie ekzistas ne ia ensorĉo, sed multe da rompitaj ripoj kaj da misfortuno.

– Nu, bone, Dio rimedos tion – diris don Quijote – . Donu al mi la vestaĵojn, ke mi eliru kaj vidu la transformojn, kiujn vi menciis.

Sancho enmanigis al li la pecojn kaj, dum don Quijote sin vestis, la pastro rakontis al don Fernando kaj al la aliaj pri la frenezo de la hidalgo kaj pri la taktiko uzita por tiri lin de la Mizera Roko, kie li antaŭe sidis pro imagaj disdegnoj de sia damo. La pastro sciigis al ili ankaŭ la pliparton de la aventuroj, kiujn Sancho jam komunikis al li, kaj la aŭskultantoj ne malmulte ridis kaj miris, ĉar ili pensis, kiel la tuta mondo, ke temis pri la plej stranga speco de freneco sidanta en difektita cerbo. La pastro aldonis, ke pro tio, ke la bona fortuno de Dorotea neebligus la daŭrigon de la projekto, oni devus elpensi kaj efektivigi alian por konduki la hidalgon al ties vilaĝo. Cardenio proponis, ke oni plu utiligu la originalan projekton, kaj aldonis, ke Luscinda povus transpreni la rolon de Dorotea.

– Ne – diris don Fernando – , oni ne faru tiel. Mi deziras, ke Dorotea ludu ankoraŭ sian rolon, kaj se la vilaĝo de ĉi bona hidalgo ne tre distas, mi tre ĝojos kontribui al lia resaniĝo.

– De ĉi tie, ĝi distas ne pli ol du tagojn.

– Nu, eĉ se ili estus pli, mi same ĝojos fari la vojaĝon, se konsideri la bonon, kiun ni celas.

Ĉi-momente aperis don Quijote armita per siaj tutaj feroj, kun la ronda ŝildo ĉe la brako, la lanco en la mano kaj apogita sur la planko, kaj la kasko de Mambrino, kvankam deformita pro la batoj, sur la kapo. Don Fernando kaj la aliaj miris ĉe la stranga figuro de don Quijote, ĉe lia magra kaj flava vizaĝo duonmejlon longa, ĉe la manko de interkongruo de liaj armiloj kaj ĉe lia digna teniĝo, kaj ili silentis, atendante, ke li parolu unua; fine don Quijote kun grandaj soleno kaj aplombo diris, fiksante la rigardon sur la linda Dorotea:

– Ĉi ŝildisto mia informis min, bela sinjorino, ke Via Grandeco ekstermiĝis, ke via persono pereis, ĉar vi, iam reĝino kaj granda damo, turniĝis en simplan pucelon. Se tia ŝanĝo okazis pro ordono de via patro, la reĝo magiisto, ĉar li timis, ke mi ne kapablus doni al vi la necesan kaj ŝuldatan helpon, mi asertas, ke eĉ ne la duonon de sia arto li sciis aŭ scias, kaj ke li apenaŭ familiariĝis kun la kavaliraj historioj; ĉar se li estus leginta kaj studinta ilin longe kaj atente kiel mi, li trovintus ĉiupaŝe, ke aliaj kavaliroj, kies famo ne egalas la mian, efektivigis taskojn multe pli riskajn. Ja, mortigi giganteton, kiom ajn li arogantas, apenaŭ valoras; fakte, antaŭ ne longe mi mem batalis kontraŭ li… nu, mi preferas silenti, por ke oni ne diru, ke mi mensogas; sed la ĉion rivelanta tempo diskonigos la veron en la plej neatendita momento.

– Kontraŭ vinsakoj vi batalis, ne kontraŭ giganto – diris tiam la gastejestro. Sed don Fernando ordonis lin silenti kaj neniel interrompi la dirojn de don Quijote; kaj la hidalgo daŭrigis:

– Mi fine diras, moŝta sinjorino senheredigita, ke, se pro la dirita motivo via patro faris al vi ĉi metamorfozon, vi devus konsideri ĝin nenecesa, ĉar en la mondo ne ekzistas danĝero, tra kies obstakloj mia glavo ne trabatus vojon al mi. Apenaŭ pasos kelke da tagoj ĝis, faliginte teren la kapon de via malamiko, mi surmetos al vi denove la kronon.

Li ĉesis paroli, atendante la respondon de la princino. Dorotea jam konis la intencon de don Fernando daŭrigi la mistifikon ĝis la enkonduko de la hidalgo en ties hejmon, do ŝi respondis kun gracia seriozeco:

– Kiu ajn diris al vi, Kavaliro de la Trista Mieno, ke mi aliformiĝis, tute ne diris la veron, ĉar hodiaŭ mi estas la sama virino kiel hieraŭ. Efektive, kelkaj feliĉaj okazintaĵoj faris al mi ŝanĝon: la plej bonan, kiun mi povus deziri; sed cetere, mi estas la sama persono kiel antaŭe kaj havas la saman intencon helpi al mi per la forto de via kuraĝa kaj nevenkebla brako. Tiel do, kara sinjoro, faru al mi la komplezon redoni la honoron al la viro min generinta, kaj konsideru lin sagaca kaj prudenta, ĉar per sia scio li trovis sekuran kaj facilan rimedon kontraŭ mia misfortuno. Mi kredas, sinjoro, ke, sen via interveno, neniam mi atingus mian nunan feliĉon; kaj ĉi-rilate mi ja diras la puran veron, kion la pliparto de ĉi sinjoroj povus atesti. Kion ni devas fari nur, estas ekiri morgaŭ sur la vojo, ĉar hodiaŭ ni havas apenaŭ tempon por vojaĝi. Kaj pri la cetera bona fortuno, kiun mi esperas, mi fidos je la volo de Dio kaj je la kuraĝo de via koro.

Tion esprimis la saĝa Dorotea kaj, aŭdinte ŝin, don Quijote sin turnis al Sancho kaj laŭtis kun nekaŝita kolero:

– Nun mi diras al vi, Sancho fripono, ke vi estas la plej aĉa kanajlo de Hispanujo. Latrono, vagabondo, ĉu vi ne ĵus diris al mi, krom aliaj absurdoj metintaj min en la plej grandan konfuzon de mia vivo, ke ĉi princino turniĝis en pucelon nomatan Dorotea, kaj ke la kapo kiun, kiel mi kredas, mi dehakis al giganto, estas la putino vin naskinta? Mi ĵuras je… – li rigardis al la ĉielo kaj interpremis la dentojn – , ke la mano min jukas fari el vi kaĉon tian, ke ĉiuj mensogaj ŝildistoj vagontaj de nun en la mondo lernos esti diskretaj.

– Trankviliĝu, kara sinjoro – respondis Sancho – . Eble mi eraris koncerne la ŝanĝiĝon de la princino Micomicona, sed rilate al la kapo de la giganto, nu, al la disŝiro de la felsakoj, kaj al tio, ke la sango estas ruĝa vino, mi ne eraras, je Dio, ĉar tie, ĉe la piedo de via lito kuŝas la hakitaj sakoj, kaj la ruĝa vino turnis vian ĉambron en lagon. Se vi ne kredas min, vi konvinkiĝos, kiam oni fritos la ovojn[159], t.e. kiam lia moŝto la sinjoro gastejestro prezentos al vi la noton de la damaĝoj. Pri tio, ke la sinjorino reĝino troviĝas en la sama stato kiel antaŭe, mi kore ĝojas, ĉar mi ricevos mian parton, kiel ĉiu la sian.

– Nun mi devas diri al vi – replikis don Quijote – , ke vi estas idioto; pardonu min pro la insulto kaj punkto.

– Punkto – ripetis don Fernando – . Oni ne plu parolu pri la afero. Kaj ĉar la sinjorino princino deziras ekiri morgaŭ, tial, ke hodiaŭ estas jam tarde, oni tiel faru; ni povos pasi ĉi nokton en agrabla babilado ĝis la matenruĝo, kaj morgaŭ ni ĉiuj akompanos sinjoron don Quijote, ĉar ni deziras ĉeesti la grandiozajn kaj riskoplenajn prodaĵojn, kiujn certe li plenumos en ĉi granda entrepreno sia.

– Al mi koncernas servi kaj akompani vin – respondis don Quijote – , kaj mi tre dankas pro la favoro al mi farita kaj pro via bona opinio pri mia persono; tian opinion mi klopodos pravigi, eĉ se mi pagos per mia vivo, aŭ per io plia, se eble.

Multe da komplimentoj kaj sinproponoj ŝanĝis inter si don Quijote kaj don Fernando; sed ilin interrompis vojaĝanto tiam eniranta en la gastejon, viro ĵus veninta, laŭ la vesto, el lando de maŭroj, ĉar li portis bluan kazakon sen kolumo, kun duonmanikoj kaj kurtaj baskoj, kuloton kaj ĉapon de la sama blua koloro, paron da duonbotoj daktilkoloraj kaj maŭran cimitaron pendantan de balteo. Lin sekvis surazene virino vestita laŭ la maŭra stilo, kun la vizaĝo kovrita kaj kun unu vualo sur la kapo; ŝi portis ĉapeton el brokaĵo kaj burnuson, kiu envolvis ŝin de la ŝultroj ĝis la piedoj. La viro vidiĝis iom pli ol kvardekjara, fortika, de bela kresko, kun la vizaĝo iom suntanita, longaj lipharoj kaj zorge pritondita barbo; unuvorte, li aspektis tia, ke, se li portus bonan veston, oni juĝus lin homo moŝtnaskita kaj altranga. Enirante, li petis ĉambron kaj, kiam oni diris al li, ke en la gastejo troviĝas eĉ ne unu ĉambro libera, li montris sin tre afliktita; tamen li alpaŝis al sia kunulino en maŭra vesto kaj helpis ŝin descendi de la azeno. Luscinda, Dorotea, la gastejestrino, ties filino kaj Maritornes, altiritaj de ŝia vesto, kian ili neniam antaŭe vidis, ĉirkaŭis la maŭrinon; kaj Dorotea, kiel kutime simpatia, ĝentila kaj plena de takto, vidante, ke li kaj lia kunulino afliktiĝas pro la manko de ĉambroj, diris al ŝi:

– Ne tre ĉagreniĝu, kara sinjorino, pro la neekzisto ĉi tie de konvena loko kaj de komforto, ĉar same okazas en ĉiuj gastejoj; tamen, se al vi plaĉus loĝi kun ni – kaj ŝi almontris Luscindan – , eble vi ne renkontus pli bonan akcepton en via tuta vojaĝo.

La vualita virino ne respondis kaj nur stariĝis, krucis la manojn sur la brusto kaj dankomontre klinis la kapon kaj la torson. Pro ŝia silento la aliaj opiniis ŝin maŭrino ne scianta paroli en kristana lingvo. Ĉe tio ŝia kunulo, ĝis tiam okupata per aliaj aferoj, alpaŝis, kaj vidante, ke la aliaj ĉirkaŭas ŝin, kaj ke ŝi respondas nenion, diris:

– Sinjorinoj, ĉi pucelo apenaŭ komprenas nian lingvon kaj scias nur la sian; tial, ŝi nek povis nek povas respondi viajn demandojn.

– Ni nur proponis al ŝi – respondis Luscinda – akcepti ĉi-nokte nian akompanon kaj dividi kun ni la lokon, kie ni nin aranĝos, kaj kie ni havigos al ŝi tiom da komforto, kiom la cirkonstancoj permesos, des pli, ke oni devas helpi ĉiun fremdan, precipe virinon, se helpon ili bezonas.

– En ŝia nomo kaj en la mia – li diris – mi kisas al vi la manon, sinjorino, kaj taksas vian proponon tiel alte kiel ĝi meritas; sendube temas pri granda favoro, se konsideri, ke ĝi venas en la nunaj cirkonstancoj kaj de moŝtaj personoj, kiaj vi ŝajnas.

– Diru al mi, sinjoro – demandis Dorotea – . Ĉu la damo estas kristana aŭ maŭra?

– Maŭra laŭ korpo kaj vesto, sed profunde kristana en sia animo, ĉar ŝi havas tre grandan deziron fariĝi tia.

– Ĉu oni do ne baptis ŝin ankoraŭ? – demandis Luscinda.

– Ni ne havis la okazon, de kiam ŝi forlasis sian landon kaj hejmon:

Alĝerio – li respondis – . Kaj ĝis nun ŝi ne troviĝis en tia mortodanĝero, ke ŝi devus ricevi la bapton eĉ sen esti instruita rilate al la ceremonioj, kies scion postulas nia Patrino, la Sankta Eklezio; sed mi esperas, ke Dio baldaŭ donos al ni la okazon, ke oni ŝin baptu kun la formalaĵoj ŝuldata al ŝia rango, pli alta ol ŝia vesto aŭ la mia montras.

Ĉi vortoj eĉ pli vekis en la aliaj la deziron scii pri la maŭrino kaj ties kunulo; sed ili ne volis lin demandi tiam, ĉar en tiu nokta horo ŝajnis pli konvene havigi al la paro ripozon ol demandi pri ties vivo. Dorotea prenis ŝin je la mano, sidigis ŝin ĉe sia flanko kaj petis, ke ŝi demetu la vualon. Ŝi rigardis sian kunulon, kvazaŭ ŝi demandus per la okuloj kion oni diris kaj kion ŝi devus fari; li respondis arabe, ke oni petis ŝin demeti la vualon, kaj li aldonis, ke ŝi tion faru; ŝi do senvualigis sin kaj rivelis vizaĝon tiel belan, ke Dorotea trovis ŝin pli bela ol Luscinda, kaj Luscinda pli bela ol Dorotea, dum la ceteraj ĉeestantoj pensis, ke nur la mieno de la maŭrino povus egali la mienon de Luscinda kaj Dorotea; kaj pluraj trovis ŝin kelkrilate eĉ la plej bela el la tri. Nu, ĉar la belo havas la privilegion gajni al si ĉies koron kaj volon, oni tuj cedis al la deziro komplimenti kaj servi la belan maŭrinon.

Don Fernando demandis al ŝia kunulo pri ŝia nomo, kaj li respondis, ke ŝi nomiĝas Lela Zoraida; sed kiam ŝi aŭdis lian respondon, ŝi komprenis kion la kristano demandis, kaj ŝi aldiris rapide kaj gracie, sed ankaŭ angore:

– Ne, Zoraida ne; María, María – komprenigante, ke ŝi nomiĝas, ne Zoraida, sed María.

Ŝiaj vortoj, kaj la emocio kun kiu ŝi ilin prononcis, provokis la verŝon de larmoj ĉe la ĉeestantoj, ĉefe ĉe la virinoj, kies naturo estas pli molkora kaj kompatema. Luscinda varme ŝin brakumis kaj diris: «Jes, jes:

María», kaj la maŭrino respondis: «Jes, jes: María; Zoraida macange», kiu lasta signifas «ne».

Dume la nokto falis kaj sub la instrukcioj de la kompanoj de don Fernando, la gastejestro ĉiel klopodis prepari al ili la plej bonan manĝon pretigeblan. Tiel do, kiam la horo venis, ĉiuj sidiĝis ĉe unu longa komuna tablo, ĉar en la gastejo ne ekzistis tabloj rondaj aŭ kvadrataj, kaj la honoran lokon oni destinis al don Quijote, malgraŭ ties rifuzoj. Li volis ĉe sia flanko sinjorinon Micomicona, tial ke ŝi troviĝis sub lia protekto. Apud ŝi sidiĝis Luscinda kaj Zoraida, kaj fronte al ili don Fernando kaj Cardenio kun la ĵusveninto kaj la ceteraj kavaliroj; ĉe la flanko de la damoj sidiĝis la pastro kaj la barbiro, kaj tiel ili manĝis kun granda kontento, des pli, kiam ili vidis, ke don Quijote ĉesas manĝi kaj, posedata de la sama spirito, kiu iam movis lin longe paroli al la kapristoj, komencis diri:

– Vere, sinjoroj, oni devas rekoni, ĉion konsiderante, ke la membroj de la ordeno de la vaganta kavalirismo travivas plej eksterordinarajn aferojn. Efektive, inter la homoj vivantaj en la mondo, kiu, enirinte tra la pordo de ĉi kastelo kaj trovante nin kune en nia nuna aspekto, divenus kio vere ni estas? Kiu povus kredi, ke ĉe mia flanko sidas la granda reĝino konata de ni ĉiuj, kaj ke mi estas la Kavaliro de la Trista Mieno, kies nomon la buŝo de la famo ĉie distrumpetas? Nedubeble do, ĉi arto aŭ profesio pli grandas ol la ceteraj elpensitaj de la homo, kaj ju pli da danĝeroj ĝi kunportas, des pli alte ni devas ĝin taksi. Iru for de ĉi tie, kiu asertus, ke la letroj pli valoras ol la armoj! Mi respondus, kiu ajn li estus, ke li ne scias kion li diras. Efektive, li prezentus la argumenton, kaj al ĝi ĉefe sin apogus, ke la faroj de la spirito superas la farojn de la korpo, kaj ke la armojn nur per la korpo oni manipulas, kvazau temus pri ŝarĝista okupo, por kies plenumo oni bezonas nur fizikan forton; kvazaŭ en nia profesio en la tiel nomata kampo de la armoj ne necesus granda inteligento por la efektivigo de kuraĝaj entreprenoj; kaj kvazaŭ militestro komandanta armeon aŭ defendanta sieĝitan urbon ne laborus tiel per sia inteligento kiel per sia korpo. Ĉu per la nura fizika forto oni povus diveni aŭ scii la intencojn, planojn, stratagemojn kaj embuskojn de la malamiko, aŭ preventi timatajn danĝerojn? Sekve do, se por la armoj, kiel por la letroj, necesas la inteligento, ni vidu nun, kiu faras pli grandan mensan laboron, ĉu la letristo aŭ la soldato. Ni povos tion scii, se ni konsideras la celon letristan kaj la celon soldatan kaj konsentas, ke ju pli noblas la serĉata celo, des pli alte oni devas ĝin taksi. Estas celo kaj objekto de la profanaj letroj (mi ne parolas nun pri la religiaj, kies celo, nekomparebla kaj infinita, konsistas en tio, inspiri la animojn, ke ili atingu la ĉielon) distribui nepartie la juston, doni al ĉiu ties rajton, interpreti la leĝon kaj klopodi, ke oni ĝin observu, kio certe meritas laŭdon pro siaj grandanimaj kaj noblaj streboj, sed ne tiel multe kiel la kariero de la armoj, kies objekto estas la paco, la pleja bono, kiun la homoj povas deziri en ĉi mondo: tial, la unuan bonan novaĵon, ricevitan de la mondo kaj de la homoj, komunikis la anĝeloj en la nokto, kiu estis nia tago[160], kiam ili kantis en la aero: «Gloron al Dio en la alto kaj pacon sur la tero al la homoj de bona volo»; tial, la plej bona majstro sur la tero kaj en la ĉielo instruis al siaj disĉiploj kaj adeptoj saluti jene en la momento eniri en ajnan domon: «Paco regu en ĉi hejmo», kaj ofte Li diris al ili: «Mi donas al vi mian pacon; mian pacon mi lasas al vi; la paco estu ĉe vi», kiu paco, donita de tia mano, egalas al juvelo: tia juvelo, ke, se ĝi mankas en la ĉielo aŭ sur la tero, nenia bono povas ekzisti. Ĉi paco estas la vera celo de la milito, ĉar armoj kaj milito signifas la samon. Se ni akceptas do la veron, ke la milito celas la pacon, kaj ke sekve ĝi superas la celon de la letroj, ni traktu nun pri la korpaj suferoj de la eruditoj kaj de la soldatoj, kaj ni vidu, kies suferoj pli grandas.

Don Quijote tiel prudente kaj racie sin esprimadis, ke tiam neniu el la aŭskultantoj opinius lin freneza; kontraŭe: la pliparto, kavaliroj ligitaj al la kariero de la armoj, aŭskultis lin kun granda plezuro. Li plu parolis:

– Mi asertas do, ke la suferoj de la studentoj estas la jenaj: ĉefe mizero (nu, ne ĉiuj malriĉas, sed ni allasu la ekstreman kazon), kaj kiam mi diras, ke ili suferas mizeron, mi kredas, ke nenion plian oni povus aldoni por indiki ilian misfortunon, ĉar la malriĉan trafas nenio bona. Li elportas la diversajn aspektojn de la mizero: foje malsato, foje frido, foje nudeco, foje ĉio kune; tamen lia situacio ne fariĝas senespera, ĉar iel li manĝas, eble iom pli malfrue ol oni kutimas, eble sin nutrante per la postlasaĵoj restintaj sur la tablo de la riĉaj, eble serĉante la supon[161], kio lasta konsistigas la plejan mizeron de la studento. Al li ne mankas alies braĝujo aŭ kameno, kies varmo ne tre intensas sed almenaŭ iom mildigas lian fridon; kaj fine, li dormas subtegmente dum la nokto… Mi ne volas detale mencii kelke da negravaĵoj, nome, la manko de ĉemizoj, la nesufiĉo de ŝuoj, la kaduka kaj fadenmontra stato de la vesto, nek kiel avide li ŝtopas al si la stomakon, kiam hazarde li partoprenas en festeno. Sur ĉi kruta kaj dorna vojo la studento stumblas, falas, sin levas kaj falas denove, sed fine akiras la deziratan diplomon; kaj tiam, pasinte inter tiaj Scilaj, Karibdaj kaj Sirtoj, multaj studentoj, kvazaŭ pelitaj de la favora vento de la fortuno (kiel ni ofte vidas) fine regas kaj komandas la mondon de sur seĝo kaj ŝanĝas sian malsaton en plenan stomakon, sian fridon en plaĉan friskon, sian nudecon en belajn kostumojn kaj sian surmatan dormon en ripozon inter holandaj kaj damaskaj tukoj: ĝuste meritita rekompenco al ilia kuraĝo. Sed iliaj suferoj, se komparitaj kun la suferoj de la soldato, tre etas en ĉiuj aspektoj, kiel mi tuj klarigos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.