La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 47

Kie oni plu rakontas pri la konduto de Sancho Panza en ties gubernatora posteno

Rakontas la historio, ke oni kondukis Sanchon el la tribunalo al luksa palaco, kie, en granda salono, staris superba tablo riĉe primetita. Ĉe lia eniro en la salonon, aŭdiĝis pluraj klarionoj, kvar paĝioj prezentis al li akvon en vazo por la man-lava ceremonio, kaj Sancho ĝin plenumis kun granda soleno. La muziko ĉesis, kaj li sidiĝis ĉe la tablo-kapo, ĉar nur tie vidiĝis manĝilaro kaj seĝo. Venis al lia flanko, kaj tie restis piede, unu viro (kuracisto, kie poste vidiĝis) kun barta vergeto en la mano. Oni delevis tre blankan kaj riĉan tukon, kiu kovris fruktojn kaj grandan nombron da pladoj kun diversaj manĝoj. Alia viro, ŝajne studento, benis la tablon, kaj unu paĝio nodis al la kolo de Sancho specon de punta bavo-tuko. Alia viro, funkcianta kiel butlero, metis pladon da fruktoj antaŭ la gubernatoro, sed apenaŭ li enbuŝigis peceton, kiam la doktoro verge tuŝis pladon, kaj oni ĝin formetis kun eksterordinara rapido. Tiam la butlero prezentis al li novan pladon kun alia manĝo, sed antaŭ ol Sancho povus atingi kaj gustumi ĝin, la vergo ĝin tuŝis, kaj unu paĝio forlevis ĝin rapide kiel la antaŭa paĝio la fruktojn.

Ĉe tio Sancho stuporis kaj, rigardante la ĉeestantojn, demandis, ĉu la manĝo-horo devus transformiĝi en ian specon de ĵonglado.

– Oni devas manĝi, sinjoro gubernatoro – respondis la vergulo – , konforme al la moroj kaj kutimoj de aliaj insuloj regataj de gubernatoroj. Mi, sinjoro, estas kuracisto, kaj oni pagas min, por ke mi zorgu pri la gubernatoro de ĉi insulo; lian sanon mi atentas eĉ pli ol la mian, studante tage kaj nokte, kaj rimarkante lian korpan konstitucion, por ke mi povu senerare kuraci lin, se lin trafus malsano. Kaj mia ĉefa tasko konsistas en tio, ĉeesti al liaj diversaj manĝoj, lasi lin manĝi kion mi opinias konvena, kaj formeti de li kion mi konsideras mava kaj noca al lia stomako. Tial mi ordonis retiri la pladon da fruktoj, ĉar la fruktoj tro humidas; kaj ankaŭ la alian pladon mi prohibis pro ties troa varmo kaj abundo de spicoj, kiuj ekscitas la soifon. Sciu, ke la persono ofte trinkanta konsumas kaj detruas la humidan radikalon, t.e. la esencon de la vivo.

– Se tiel – diris Sancho – , la plado de rostitaj perdrikoj tie videbla ne farus al mi damaĝon. Ili ŝajnas tre bone kondimentitaj.

– La sinjoro gubernatoro ne manĝos ilin dum mi estos viva.

– Kial ne? – demandis Sancho.

– Ĉar nia majstro Hipokrato, poluso kaj lumo de la medicino, diras en unu el siaj aforismoj: Omnis saturatio mala perdicis autem pessima[361], kio signifas, ke ĉia supersatiĝo danĝeras, sed pleje la supersatiĝo per perdrikoj.

– Tiam, sinjoro doktoro – diris Sancho – , montru, inter la pladoj de ĉi tablo, la plej konvenan kaj malplej nocan al mi, kaj permesu, ke mi ĝin manĝu, sen ke vi tuŝu ĝin per la vergo, ĉar, je la vivo de la gubernatoro (kaj Dio longe gardu min!) mi mortas de malsato, kaj rifuzi al mi la manĝon kaŭzos, malgraŭ la opinioj de la sinjoro doktoro, ne la plilongigon, sed la finon de mia vivo!

– Mi faros laŭ via plaĉo – respondis la kuracisto – . Mi konsilas do al via moŝto, ke vi ne donu atenton al la stufitaj kunikloj tieaj, ĉar ilia viando apenaŭ digesteblas. La bovidaĵon ĉi-flankan vi povus iomete gustumi, se ĝi ne estus rostita kaj kondimentita. Sed en ĝia nuna stato ne tuŝu ĝin.

– Tamen ĉi alia pladego fumanta – diris Sancho – ŝajnas al mi miksita stufaĵo[362], kaj en ĝi, pro la diverso de ĝiaj ingrediencoj, certe mi trovos ion konvenan kaj bongustan.

– Absit![363] – ordonis la kuracisto – . Forĵetu de vi tiel eraran ideon! Ne ekzistas en la mondo pli mava manĝo ol miksita stufaĵo. Ĝin konsumu la kanonikoj, la direktoroj de kolegioj kaj ĉeestantoj al la nuptoj de kampuloj, sed ĝi ne aperu sur la gubernatoraj tabloj, kie devas montriĝi nur rafinitaj delikataĵoj, pro la simpla motivo, ke ĉiam kaj ĉie la rimedoj simplaj estas preferataj al la kunmetitaj, tial, ke per la simplaj oni ne povas erari, dum per la aliaj ekzistas la eblo fari mison, se oni ŝanĝas la proporcion de la diversaj ingrediencoj. Mi sincere opinias, ke po konservi kaj plibonigi sian sanon, la sinjoro gubernatoro devas manĝi nur centon da vafletoj kaj kelke da mincaj tranĉaĵoj el cidonia ĵeleo, ĉar ili tre bonas al la stomako kaj al la digesto.

Tiom aŭdinte, Sancho retrokliniĝis sur la dorson de la seĝo, fikse rigardis la kuraciston, kaj kun serioz-tona voĉo demandis al li, kiel li nomiĝas, kaj kie li studis. Al tio respondis la kuracisto:

– Mi, sinjoro gubernatoro, nomiĝas doktoro Pedro Recio de Agüero, naskiĝis en la vilaĝo Tirteafuera, kiu situas je la dekstra mano sur la vojo de Caracuel al Almodóvar del Campo. Kaj la diplomon de doktoro mi ricevis ĉe la universitato de Osuna.

Al tio respondis Sancho, ruĝa de kolero:

– Nu, sinjoro doktoro Pedro Recio de mava Agüero[364], diplomito ĉe Osuna, naskiĝinta en la vilaĝo Tirteafuera, kiu situas je la dekstra mano, laŭ la vojo de Caracuel al Almodóvar del Campo: for de ĉi tie, tuj! Se ne, mi ĵuras, ke mi prenos dikan bastonon kaj ĝiseksterme pistos vin kaj la ceterajn doktoroj de la insulo, almenaŭ la sensciajn; ĉar, rilate al la kuracistoj kompetentaj, prudentaj kaj saĝaj, mi ilin respektos kaj honoros kiel diajn personojn. Kaj mi ripetas, ke Pedro Recio jam foriru de ĉi tie; se ne, mi prenos ĉi seĝon, kie mi sidas, kaj ĝin frakasos sur lian kapon. Kaj se oni min akuzus pri perforto, mi dirus kiel sinpravigon, ke mi faris bonan servon al Dio, eliminante unu el la mavaj kuracistoj, kiuj estas kvazaŭ buĉistoj de la civitanoj. Tiel do, aŭ donu al mi iom da manĝo, aŭ oni reprenu de mi la guberantorecon, ĉar ofico nekapabla provizi manĝon al sia plenumanto, valoras eĉ ne unu figon.

La doktoro alarmiĝis ĉe la furiozo de la gubernatoro kaj volis forgliti el la ĉambro, sed tiam aŭdiĝis la sono de kuriera korno en la strato. La butlero elrigardis tra la fenestro kaj returnis sin, dirante:

– Venas mesaĝisto de la sinjoro duko. Certe li alportas gravan depeŝon.

La kuriero enpaŝis, ŝvitoplena kaj agitata, eltiris el sub sia ĉemizo sigelitan mesaĝon, metis ĝin en la manojn de la gubernatoro, kaj Sancho ĝin transdonis al la majordomo, ordonante, ke li legu la adreson. Ĝi tekstis jene: «Al don Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria, en liajn proprajn manojn, aŭ en la manojn de lia sekretario».

Tion aŭdinte, Sancho demandis:

– Kiu estas ĉi tie mia sekretario?

Unu el la ĉeestantoj respondis:

– Mi, sinjoro, ĉar mi scias legi kaj skribi, kaj krome, mi estas vasko[365].

– Kun via vaskeco – diris Sancho – vi povus esti sekretario de al imperiestro mem. Apertu la mesaĝon kaj legu ĝin.

La ĵus sin nomita sekretario obeis, legis la skribaĵon al si kaj deklaris, ke temas pri afero private traktenda. Sancho ordonis, ke la aliaj forlasu la ĉambron, kaj ke tie restu nur la majordomo kaj la butlero. La ceteraj foriris kun la kuracisto, kaj tiam la sekretario voĉe legis la leteron, kies teksto diris:

Mi ricevis la informon, sinjoro don Sancho Panza, ke certaj malamikoj miaj kaj de via insulo, lanĉos kontraŭ ĝin furiozan atakon, kvankam oni ne scias en kiu nokto. Konvenas do vigili kaj sin teni tre garde, por ke oni ne surprizu vin. Mi ricevis ankaŭ la informon, per fidindaj spionoj, ke kvar personoj, alivestitaj, ĉar ili timas vian sagacon, englitis en la insulon kun la intenco preni de vi la vivon. Tenu la okulojn apertajn bone observu kiu do proksimiĝas paroli al vi, kaj manĝu nenion al vi proponatan. Mi certe helpos vin, se vi troviĝos en danĝera situacio. Kaj sendube vi kondutos, kiel oni esperas de via inteligento. En ĉi loko, la deksesan de aŭgusto, je la kvara matene. Via amiko, la duko.

Sancho stuporis, kaj la aliaj ŝajnigis same stupori. Fine, turnante sin al la majordomo, li diris:

– Komence, jen kion ni devus fari tuj: enkarcerigi doktoron Recio, ĉar, se ajna persono volas min mortigi, tiu persono estas li; kaj krome, li volas, je mi mortu de malsato, morto plej lanta kaj terura.

– Tamen – intervenis la butlero – mi opinias, ke via moŝto devus manĝi nenion el ĉi tablo, ĉar ĝin preparis kelkaj monaĥinoj kaj, kiel oni diras, la diablo sin kaŝas post la kruco.

– Tion mi ne diskutus – respondis Sancho – . Sed, por la nuna momento, oni donu al mi pecon da pano kaj kvar futojn da uvoj, ĉar ili ne povas enteni venenon. Vere, sen manĝi mi ne povas vivi, kaj se ni devas teni nin pretaj interveni en la bataloj nin minacantaj, necesas, ke ni nutru nin bone, tial, ke «la stomako portas la koron, ne la koro la stomakon». Kaj vi, sekretario, respondu al mia sinjoro la duko, ke oni faros laŭ liaj ordonoj ĝis la lasta detalo; ankaŭ salutu je mia nomo mian sinjorinon la dukinon, kaj diru, ke mi suplikas ŝin ne forgesi sendi per kuriero miajn leteron kaj pakon al mia edzino Teresa Panza, ke mi konsideros tion granda favoro, kaj ke mi klopodos servi ŝin per mia tuta forto. Samtempe vi povas enmeti saluton por mia sinjoro don Quijote, ke li vidu, ke mi havas dankeman koron. Kaj vi, ĉar bona sekretario kaj bona vasko, laŭplaĉe aldonu kion vi opiniu konvena. Nun oni demetu ĉi tablotukon, donu al mi manĝon kaj mi alfrontos al ĉiaj spionoj, murdistoj kaj sorĉistoj intencantaj ataki min kaj mian insulon.

Ĉe tio enpaŝis paĝio kaj diris:

– Unu kampulo negocisto atendas transporde kaj deziras paroli al via moŝto pri tre grava afero, laŭ liaj asertoj.

– Vere stranga kazo – diris Sancho – . Ĉu ĉi negocistoj tiel stultas, ke ili ne vidas, ke la nuna horo ne konvenas por iliaj negocoj? Ĉu eble ni, gubernatoroj kaj juĝistoj, ne estas personoj el karno kaj ostoj? Kial oni ne lasas nin ripozi, almenaŭ la minimuman tempon necesan? Ĉu oni volas, ke ni konsistu el marmora ŝtono? Mi ĵuras je Dio kaj je mia konscienco, ke se ĉi gubernatoreco daŭros al mi (kaj mi suspektas, ke ĝi ne daŭros) mi disciplinos pli ol unu negociston. Nun, diru al tiu bonulo, ke li envenu. Sed unue, oni certiĝu, ke li ne estas ia spiono aŭ unu el miaj murdistoj.

– Ne, sinjoro – respondis la paĝio – . Li ŝajnas vera bonulo. Aŭ mi scias nenion, aŭ li bonas kiel la bona pano.

– Oni devas tute ne timi – aldonis la majordomo – . Ni ĉiuj staras apud vi.

– Butlero – demandis Sancho – . Ĉu mi ne povus manĝi nun, kiam forestas doktoro Pedro Recio, ion solidan kaj substancan, eĉ se nur pecon da pano kaj unu cepon?

– En la ĉi-vespera manĝo via moŝto povos ripari la nunan mankon kaj senti vin kontenta kaj pli ol kompensita – respondis la butlero.

– La ĉielo volu tion – diris Sancho.

Tiam eniris la kampulo, viro tre bel-aspekta; kaj de mil mejloj oni povus vidi, ke li estas bona kaj honesta animo. Unue li demandis:

– Kiu estas ĉi tie la sinjoro gubernatoro?

– Kiu povus esti – respondis la sekretario – , se ne la sidanto sur la seĝo?

– Mi humiligas min antaŭ li – diris la kampulo.

Tuj sekve li genuiĝis kaj petis de Sancho lian manon por ĝin kisi. Sed Sancho rifuzis tion fari, kaj ordonis lin stariĝi kaj diri, kion do li volas. La kampulo obeis kaj diris:

– Sinjoro, mi estas kamparano el Miguel Turra, vilaĝo ses mejlojn for de Ciudad Real.

– Ha, jen alia Tirteafuera! – ekkriis Sancho – . Sed daŭrigu, frato, ĉar de mia flanko mi povas diri, ke mi tre bone konas Miguel Turra. Ĝi ne tre distancas de mia propra vilaĝo.

– Nu, bone, la afero estas, sinjoro – daŭrigis la kampulo – , ke, pro mizerikordo de Dio, mi edziĝis kun licenco kaj beno de la Sankta Eklezio Katolika Romana, kaj havas du filojn: la pli juna studas por fariĝi bakalaŭro, kaj la alia por licenciiĝi. Mi estas vidvo, ĉar mia edzino mortis, aŭ pli ĝuste, ĉar ŝin mortigis fuŝa kuracisto, laksigante ŝin, kiam ŝi gravedis. Kaj se Dio volintus, ke ŝia infano normale naskiĝus kaj estus knabo, mi igus lin studi, ke li fariĝu kuracisto: tiel, li ne sentus envion al siaj fratoj, la bakalaŭro kaj la licenciito.

– Kaj se via edzino ne estus mortinta aŭ mortigita – diris Sancho – , nun vi ne estus vidvo, ĉu ne?

– Efektive, sinjoro, vi pravas.

– Nu, jen, ni progresas! – respondis Sancho – . Daŭrigu, frato, ne perdu la tempon. La nuna horo estas por dormi, ne por trakti aferojn.

– Sciu do – diris la kampulo – , ke mia filo, la estonta bakalaŭro, enamiĝis, en la sama vilaĝo, al juna pucelo nomita Clara Perlerina, filino de la riĉega kamparano Andrés Perlerino. Ĉi nomo Perlerino havas nenian genealogian originon kaj venas de tio, ke la membroj de ĉi familio estas paralizuloj kaj, por ke la nomo sonu pli bone, oni nomas ilin Perlerinos anstataŭ paralizuloj. Tamen, se diri la veron, la pucelo similas al orienta perlo, kaj, se oni rigardas ŝin de la dekstra flanko, ŝi ŝajnas kampara floro; sed de la liva, ŝi ne aspektas tiel bone, ĉar mankas al ŝi la tiuflanka okulo, kiu ŝi perdis kaŭze de variolo. Kaj, kvankam vidiĝas plena de grandaj kavetoj, la personoj, kiuj ŝin admiras, asertas, ke temas, ne pri kavoj, sed pri tomboj, kien falas la animoj de ŝiaj amantoj. Ŝi estas tiel pur-ama, ke ŝia nazo suprentiriĝas, se tiel diri, kvazaŭ forkurante de la buŝo; malgraŭe, ŝi bele aspektas, ĉar ŝi havas grandan buŝon kaj, se ne mankus al ĝi dek aŭ dek du dentoj kaj molaroj, ĝi rangus inter la plej perfektaj. Pri ŝiaj lipoj mi ne scias kion diri: ili estas tiel mincaj kaj delikataj, ke, se eblus volvi lipojn, el ili oni povus fari bulon; sed tial, ke ili havas koloron diferencan de la kutima koloro de la lipoj, ili ŝajnas mirindaj, jaspitaj per bluo, verdo kaj purpuro. Kaj pardonu min, sinjoro gubernatoro, se mi detale pentras la trajtojn de la pucelo: finfine ŝi estos mia bofilino, mi ŝin tre amas, kaj ŝi ŝajnas bona al mi.

– Pentru laŭvole – diris Sancho – . Via pentrado tre plaĉas al mi kaj, se mi manĝintus, mi konsiderus vian portreton la plej bona deserto.

– La deserton mi priservos al vi siatempe[366] – respondis la kampulo – . Kaj kredu min, sinjoro, se mi povus pentri ŝian eleganton kaj ŝian staturon, ili kaŭzus admiron. Sed fari tion ne eblas, ĉar ŝi sidas tute kurbiĝinta kaj buliĝinta, kaj ŝiaj genuoj tuŝas ŝian buŝon. Tamen, oni bone vidas ke, se ŝi povus stari, ŝia kapo atingus la plafonon. Kaj ŝi jam estus donita sian manon, en promeso de edziniĝo, al mia filo bakalaŭro, sed okazas, ke ŝi ne kapablas etendi ĝin pro ties kripleco; malgraŭ ĉio, per siaj ungoj longaj kaj kurbaj ĝi montras sian belan kaj proporcian formon.

– Tre bone – diris Sancho – . Ni imagu, frato, ke vi jam pentris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kaj nun, kion vi volas? Iru rekte al la afero, sen tiom da zigzagoj, devioj, aldonoj kaj remburaĵoj.

– Mi volus, sinjoro, ke via moŝto faru al mi la favoron doni al mi rekomendan leteron por la patro de la junulino, en kiu letero vi supliku lin, ke li bonvolu konsenti la celebron de ĉi geedziĝo, se konsideri, ke li kaj mi proksimume egalas ne nur rilate al la mono, sed ankaŭ rilate al la donoj de la naturo, ĉar, verdire, sinjoro gubernatoro, mia filo estas posedata de la demono[367], kaj ne pasas unu sola tago, sen ke la malicaj spiritoj turmentu lin du tri fojojn. Iam li falis en la fajron de la kameno kaj havas la vizaĝon ŝrumpa kiel pergameno, kaj liaj okuloj estas iom tro larmaj kaj mukaj; sed li ĝuas anĝelan karakteron, kaj se li ne bategus sin mem per la pugnoj, li estus vera sanktulo.

– Ĉu vi volas ion plian, frato? – demandis Sancho.

– Ion plian mi deziras, sed ne kuraĝas ĝin mencii – respondis la kampulo – . Nu bone, ĉu konvene, ĉu ne konvene, mi eldiru ĝin, ke ĝi ne putru en mia brusto. Mi dezirus, sinjoro, ke via moŝto donu al mi tri cent aŭ ses cent dukatojn, kiel helpon al la doto de mia filo bakalaŭro; mi volas diri, por helpi lin fondi sian hejmon, ĉar finfine, li kaj lia edzino devos vivi per si mem, sen submetiĝi al la impertinento de la bopatroj.

– Se vi deziras ion kroman, diru ĝin. Ne permesu, ke la honto aŭ la timido senkuraĝigu vin.

– Ne, certe ne – respondis la kampulo.

Sed apenaŭ li aŭdis la respondon, la gubernatoro stariĝis, prenis la seĝon, kie li sidis ĝis tiam, kaj diris:

– Mi ĵuras je Dio, don kampulaĉo kruda kaj senhonta, ke se vi ne malaperos tuj el mia vido, mi frakasos kaj splitos vian kapon per ĉi seĝo! Filo de putino, fripono, pentristo de la diablo, ĉu vi venis ĉi-hore peti de mi ses cent dukatojn? Kie mi havas ilin, fetora? Kaj eĉ se mi ilin havus, kial mi devus doni ilin al vi? Pajaco, idioto, per kio tuŝas min Miguel Turra aŭ la tuta familio Perlerines? Jam forglitu, mi ripetas, ĉar alie, mi ĵuras je mia sinjoro la duko, mi faros kiel dirite. Sendube vi estas, ne de Miguel Turra, sed ia malica fripono sendita ĉi tien de la infero por tenti min. Aŭskultu, kot-anima, ne pasis ankoraŭ unu tago kaj duono de kiam mi okupis la gubernatorecon, kaj vi pensas, ke mi posedas jam ses cent dukatojn!

La butlero signis al la kamparano, ke li forlasu la ĉambron, kion li faris kapklina kaj ŝajne kun la timo, ke la gubernatoro fine plenumus sian minacon: tiel bele la farsulo sciis ludi sian rolon!

Sed ni deturnu nin de Sancho kaj ties kolero, regu la paco, kaj ni revenu al don Quijote, kiun ni lasis kun la vizaĝo bandaĝita kaj kuracata kaŭze de la kataj grat-vundoj. Lia resaniĝo daŭris ok tagojn, kaj en unu el ili okazis al li io, kion Cide Hamete promesas rakonti ĝuste kaj fidele, kiel li kutime faras rilate al la aferoj, eĉ plej sensignifaj, de ĉi historio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.