|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
– Kion opinias viaj moŝtoj pri la asertoj de ĉi ĝentilhomoj? – demandis la barbiro – . Ili eĉ ĵuras, ke ĉi peco estas, ne barbo-pelvo, sed kasko.
– Kaj se iu dirus la malon – intervenis don Quijote – , mi respondus al li, se li estus kavaliro, ke li mensogas, kaj, se ŝildisto, ke li remensogas milfoje.
Dume majstro Nicolás, nia barbiro, atente sekvis la konversacion kaj, ĉar li tre bone konis la naturon de don Quijote, ekhavis la ideon stimuli lian frenezon kaj amuzi la grupon, antaŭenpuŝante la aferon en ŝercon; do, li turnis sin al la alia barbiro kaj diris:
– Sinjoro barbiro, aŭ kio ajn vi estas, sciu, ke ankaŭ mi havas vian saman profesion, kaj jam de pli ol dudek jaroj posedas la koncernan diplomon; sekve mi konas tre bone ĉiun ilon de la barbir-arto, sen ia escepto; krome, jun-aĝe mi soldatis, do scias ankaŭ kio estas helmo, kaj moriono[175], kaj kasko fermita kaj la ceteraj objektoj de la armeo, t.e. de la armiloj de la soldatoj; kaj mi asertas (kvankam mi volonte alprenus pli ĝustan juĝon, se oni ĝin deklarus) ke la peco subtenata de ĉi bonulo ne nur ne estas barbo-pelvo, sed tiel diferencas de ĝi, kiel nigro de blanko kaj vero de mensogo; mi asertas ankaŭ, ke temas ja pri helmo, sed ne pri kompleta helmo.
– Vi pravas – diris don Quijote – , ĉar mankas al ĝi la duono, t.e. la makzelpeco.
– Efektive – aldonis la pastro, kiu divenis la intencon de majstro Nicolás.
Cardenio, don Fernando kaj ties kompanoj esprimis la saman opinion, kaj eĉ la aŭditoro mem sendube partoprenus en la ŝerco, se lin ne absorbus la afero de don Luis; sed la serioza objekto de liaj pensoj tiel altrudiĝis al li, ke li apenaŭ atentis la disvolvon de la farso.
– Je Dio! – diris la priŝercata barbiro – . Ĉu eblas, ke tiom da honorindaj kavaliroj ripetas, ke ĉi tio estas, ne pelvo, sed kasko? Ajna universitato, eĉ plej klera, mirus je tia opinio. Nu, bone, se la pelvo estas kasko, tiam la ŝarĝo-selo devas esti ĉevala harniso, kiel ĉi kavaliro diras.
– Ĝi ŝajnas al mi ŝarĝo-selo – diris don Quijote – sed, kiel mi jam antaŭe deklaris, mi ne miksas min en tion.
– Tamen – intervenis la pastro – sinjoro don Quijote devus diri al ni, ĉu temas pri selo aŭ harniso, ĉar mi kaj ĉi sinjoroj rekonas lian superecon en la aferoj de la kavalirismo.
– Je Dio, karaj sinjoroj – respondis don Quijote – . Tiel multaj kaj diversaj strangaĵoj okazis al mi en ĉi kastelo, en la du fojoj en kiuj mi loĝis en ĝi, ke mi ne kuraĝus doni asertan respondon al ajna demando pri ĝiaj aferoj, ĉar mi pensas, ke ĉio ĉi tie okazas per ensorĉo. La unuan fojon multe molestis min ensorĉita maŭro loĝanta en la kastelo, kaj al Sancho ne estis tre bone inter la manoj de kelkaj subuloj liaj; kaj hieraŭ nokte mi pendis de ĉi brako preskaŭ du horojn, sen scii kial aŭ kiel trafis min tia misfortuno. Tiel do, doni mian opinion pri tiel konfuza afero egalus fari tre senpripensan juĝon. Rilate tion, ĉu ĉi peco estas helmo aŭ pelvo, mi jam respondis; sed mi ne kuraĝas definitive decidi, ĉu ĉi alia peco estas ŝarĝo-selo aŭ harniso, do, sinjoroj, mi lasas la aferon al via bona kriterio: tial, ke vi ne apartenas al la kavalira ordeno, kiel mi, eble la ĉi-lokaj ensorĉoj ne efikas sur vin, kaj sekve vi havas la menson libera por vidi la aferojn de ĉi kastelo tiaj, kiaj ili estas, kaj ne kiaj ili ŝajnas al mi.
– Nedubeble, don Quijote saĝe argumentis, ke al ni tuŝas decidi ĉi aferon – diris don Fernando – . Kaj, por juĝi sur solida bazo, mi petos la sekretan voĉon de ĉiu kavaliro kaj sciigos al vi la veran rezulton de la voĉdonado.
Ĉio ĉi kaŭzis egan amuzon al la konantoj de la naturo de don Quijote, sed ŝajnis la pleja absurdo de la mondo al la ceteraj personoj, precipe al la kvar servistoj de don Luis, al don Luis mem, kaj al du tri vojaĝantoj ĵusvenintaj kun aspekto de taĉmentanoj de la Santa Hermandad, kio efektive ili estis.
Sed plej multe perpleksis la barbiro, kies pelvo transformiĝis en kaskon de Mambrino antaŭ liaj propraj okuloj, kaj kies ŝarĝo-selo, kiel sendube li pensis, ŝanĝiĝus al pompa harniso de ĉevalo; kaj unuj kaj aliaj ridis, kiam don Fernando parolis al la orelo de ĉiu, por ke li sekrete deklaru, ĉu la belaĵo objekto de tiaj diskutoj estas selo aŭ harniso. Fine, preninte nur la voĉojn de la konantoj de nia hidalgo, li diris laŭte:
– Okazas, bona barbiro, ke mi laciĝas demandi, ĉar ĉiu respondas, ke ridindus diri, ke ĉi peco estas ŝarĝo-selo de azeno, kiam efektive temas pri harniso de ĉevalo, eĉ de ĉevalo de pura raso. Do, vi devas pacienci, ĉar, spite al vi kaj al via azeno, ĉi tio estas harniso kaj ne selo; vi aĉe defendis vian aferon, kaj viaj pruvoj ne taŭgas.
– Neniam mi sidu en la ĉielo, se viaj moŝtoj ne trompiĝas! – ekkriis la povra barbiro – . Kaj mia animo prezentiĝu antaŭ Dio, tiel certe, kiel certe ĉi tio estas selo kaj ne harniso! Sed, tien iras leĝoj…[176] kaj punkto. Cetere, mi ne estas ebria: eĉ ne matenmanĝis ankoraŭ.
La naivo de la barbiro provokis ne malpli da rido ol la absurdoj de don Quijote, kiu rimarkis ĉi-momente:
– Nenio plu farendas ĉi tie: nur, ke ĉiu reprenu sian propraĵon. Kaj, kion donas Dio, tion benu Sankta Petro[177].
Sed unu el la kvar servistoj de don Luis diris:
– Se ne temas pri ia aranĝita ŝerco, mi ne povas kompreni, ke viroj kiuj posedas, aŭ ŝajnas posedi, bonan inteligenton, kuraĝas diri kaj aserti, ke ĉi objektoj ne estas pelvo kaj ŝarĝo-selo; sed, ĉar vi insistas, mi pensas do, ke ia mistero kaŝiĝas en la fakto obstine defendi ion rekte kontraŭan al la vero kaj eĉ al la logiko; kaj mi ĵuras je… – kaj ĉi tie li diris vortaĉon – , ke ĉi tio estas pelvo de barbiro kaj la alio ŝarĝo-selo de azeno, eĉ se la tuta mondo asertas la malon.
– Povus temi pri selo de azenino – diris la pastro.
– Ĉu ne la sama afero? – respondis la servisto – . La diskuto temas, ne pri tio, sed pri la punkto, ĉu ĉi peco estas ŝarĝo-selo aŭ ne.
Unu el la taĉmentanoj ĵus alvenintaj aŭskultis la diskuton, kaj apogis la argumentojn de la servisto, dirante plena de kolero kaj furiozo:
– Tiel certe ĝi estas selo, kiel certe mi estas filo de mia patro. Kiu diris aŭ diras alion, sendube ebrias kiel uvo.
– Vi mensogas, fripono senhonora! – respondis don Quijote. Kaj, levante la lancon, kiu li ĉiam tenis en la mano, li aldirektis tielan baton sur lian kapon, ke se la taĉmentano ne devius, nia hidalgo sternus lin surteren. La lanco dissplitiĝis kontraŭ la grundo, kaj aliaj taĉmentanoj, vidante, ke oni mistraktas tiamaniere lian kamaradon, laŭte kriis petante helpon por la Santa Hermandad. La gastejestro, kiu apartenis al ĉi institucio, rapide eniris preni sian ordonbastonon kaj sian glavon kaj revenis meti sin ĉe la flanko de siaj kunuloj; la servistoj de don Luis ĉirkaŭis lin, ke li ne fuĝu en la tumulto; la barbiro, vidante la tutan domon en tia pandemonio, denove ekprenis sian ŝarĝo-selon, kaj la samon faris Sancho; don Quijote eltiris la glavon kaj alsaltis kontraŭ la taĉmentanoj; don Luis laŭtis al siaj servistoj, ke ili lasu lin kaj kuru helpi la hidalgon, Cardenion kaj don Fernandon, kiuj du lastaj staris ĉe la flanko de don Quijote; la pastro stentoris; la gastejestrino kriis; ŝia filino lamentis; Maritornes ploris; Dorotea staris konsternita; Luscinda, agitata; doña Clara svenis. La barbiro batis Sanchon; Sancho muelis la barbiron; unu servisto kuraĝis ekpreni don Luis je la brako, ke li ne eskapu, sed la junulo per fortega pugnobato banis en sangon lian makzelon; la aŭditoro defendis don Luis; don Fernando havis sub siaj piedoj iun taĉmentanon kaj kun granda entuziasmo surtretis al li la ripojn de la unua ĝis la lasta; la gastejestro denove laŭtis petante helpon por la Santa Hermandad: tiel do, la tuta domo plenis de ploroj, voĉoj, krioj, konfuzo, teruro, alarmo, bedaŭrindaĵoj, hakoj, frapoj, vergoj, kalcitroj kaj elfluo de sango.
Meze de ĉi ĥaoso, labirinto kaj senbrida furiozo, venis en la kapon de don Quijote la ideo, ke li staras metita, subite-seninvite, en la diskordo de la tendaro de Agramante[178], do li diris per tondra voĉo, kies vibrado skuis la tutan gastejon:
– Detenu vin! Ingu la glavojn! Aŭskultu min, se vi volas resti vivaj!
Ĉe tiel potenca voĉo, ĉiuj sin detenis, kaj li daŭrigis:
– Ĉu mi ne avertis vin, sinjoroj, ke ĉi kastelo estas ensorĉita, kaj ke certe ia legio da demonoj loĝas ĉi tie? Por konfirmo de miaj vortoj, mi deziras, ke vi vidu propra-okule, kiel la diskordo de la tendaro de Agramante transiris al ni. Rimarku, kiel oni tie luktas por la spado, ĉi tie por la ĉevalo, transe por la aglo, preter por la helmo…[179] dum ni batalas inter ni kaj ne aŭskultas unu la alian. Venu do via moŝto, sinjoro aŭditoro, kaj via moŝto, sinjoro pastro: la unua funkciu kiel reĝo Agramante, la alia kiel reĝo Sobrino[180], kaj faru pacon ĉi tie; ĉar, je la ĉiopova Dio, vere hontindas, ke tiom da gravaj sinjoroj, kiaj ni estas, mortigas sin reciproke pro bagateloj.
La taĉmentanoj, kiuj ne komprenis la frazeologion de don Quijote kaj vidis sin mistraktitaj de don Fernando, Cardenio kaj ties kamaradoj, ne emis trankviliĝi; sed la barbiro deziris la pacon, ĉar en la interbatiĝo lia barbo kaj la ŝarĝo-selo suferis nombron da ŝiroj. Sancho, kiel fidela servisto, obeis la plej etan ordonon de sia mastro; la kvar servistoj de don Luis same sin detenis, komprenante, ke nenion ili gajnus, se ili kondutus alie. Nur la gastejestro insistis, ke oni devus puni la insolenton de la freneza don Quijote, ĉar li ĉiam ĥaosigis la gastejon. Fine la tumulto cedis portempe al la kvieto, kaj en la imago de don Quijote kaj ĝis la tago de la lasta juĝo, la ŝarĝo-selo restis harniso, la pelvo kasko kaj la gastejo kastelo. La spiritoj do sereniĝis, la gastoj reamikiĝis dank’ al la persvadoj de la aŭditoro kaj la pastro, kaj tiam la servistoj de don Luis insitis denove, ke li foriru kun ili.
Dum ili traktis kun la junulo, la aŭditoro, rakontinte al don Fernando, Cardenio kaj la pastro kion don Luis sciigis al li, konsiliĝis kun la trio, pri kiel li povus solvi la aferon. Fine oni interkonsentis, ke don Fernando rivelus sian personecon al la servistoj de don Luis kaj dirus al ili, ke li deziras, ke don Luis akompanu lin al Andaluzio, kie lia frato la markizo akceptus lin kun la honoro ŝuldata al lia rango; oni ja sciis, ke don Luis tute ne havis tiam la intencon reveni hejmen, eĉ se oni dishakus lin en pecojn. La kvar servistoj, informite pri la moŝteco de don Fernando kaj pri la decido de don Luis, interkonsentis, ke tri irus hejmen raporti al lia patro pri la situacio, kaj la kvara restus por servi al don Luis sen lasi lin, ĝis la aliaj revenus preni lin kun si, aŭ ĝis oni ricevus la instrukciojn de la patro de don Luis rilate al la junulo.
Ĉi-maniere fariĝis paco en ĉi disputejo dank’ al la aŭtoritato de Agramante kaj al la prudento de reĝo Sobrino.
Tamen, la malamiko de la konkordo kaj kontraŭulo de la paco[181] vidis sin disdegnata kaj mokata, rimarkis kiom malmulte da frukto li rikoltis ĵetinte ĉi homojn en tiel implikitan labirinton, kaj decidis fari novan provon elkovi freŝajn konfliktojn kaj kverelojn. Okazis do, ke la taĉmentanoj, aŭdante pri la granda moŝteco de siaj kontraŭbatalantoj, trankviliĝis kaj sin retiris de la lukto, ĉar ŝajnis al ili, ke kia ajn estus ĝia rezulto, ili tamen perdus la batalon; sed unu taĉmentano, la sama kies ripojn don Fernando pistis kaj surtretis, memoris, ke inter liaj arest-ordonoj kontraŭ kelkaj deliktuloj troviĝas unu pri don Quijote, kies kapton dekretis la Santa Hermandad (kio Sancho prave timis siatempe) sub la akuzo, ke li metis la galerulojn en liberon; la taĉmentano do volis konstati, ĉu la priskribo el lia mandato konformas al la persono de don Quijote, sekve li detiris de sia sino ian pergamenan dokumenton, komencis legi ĝin lante, ĉar li ne estis sperta leganto, fiksis ĉe ĉiu vorto la rigardon sur don Quijote, por kompari la detalojn el la mandato kun lia vizaĝo kaj fine konvinkiĝis ke, sen ia dubo, don Quijote estas la persono priskribita; tiam, jam certa pri lia identeco, la taĉmentano, kun la pergameno en la liva mano, ekkaptis per la dekstra la kavaliron je la kolo, tiel forte, ke li ne lasis lin spiri, kaj laŭtege kriis:
– Helpon al la Santa Hermandad! Kaj, por ke oni vidu, ke mi prave ĝin petas, jen la arest-ordono kontraŭ ĉi vojo-rabisto!
La pastro prenis la dokumenton, konstatis, ke la priskribo konformas al don Quijote, kaj ke la taĉmentano diris la veron. Sed la kavaliro, kiu vidis sin tiel mistraktata de ĉi senhonora fripono, eksplodis de kolero kaj, kun krakado de ostoj de lia korpo, per ambaŭ manoj kaptis, kiel li povis, la gorĝon de la taĉmentano kaj tiom stringis ĝin ke se li ne ricevus la helpon de siaj kunuloj, li lasus tie la vivon antaŭ ol don Quijote la stringadon.
La gastejestro, kiu havis la devon doni asiston al siaj kamaradoj, iris tuj helpi la taĉmentanon, dum la gastejestrino, vidante denove sian edzon implikita en alia lukto, levis la voĉon; tuj ŝia filino kaj Maritornes akompanis ŝin en ŝia kriado, petante la helpon de la ĉielo kaj de la ceteraj personoj de la loko; kaj Sancho, ĉe tia spektaklo, diris en si:
– Je Dio, mia mastro pravas rilate la ensorĉon de ĉi kastelo, ĉar ne eblas vivi en ĝi pace eĉ unu solan horon.
Don Fernando apartigis la du virojn je ilia granda kontento, ĉar ambaŭ firme enkroĉadis la manojn: la taĉmentano en la kolumo de la sajo de don Quijote, kaj la hidalgo en la gorĝo de la alia; tamen la taĉmentanoj insistis, ke ili devas preni sian krimulon, kaj ke la ceteraj personoj helpu submeti kaj ligi lin, kiel postulis la servo al la reĝo kaj al la Santa Hermandad, je kies nomo denove ili petis helpon kaj asiston por aresti ĉi latronon kaj banditon de vojoj kaj padoj. Don Quijote ridadis ĉe tiaj argumentoj kaj fine diris kun granda flegmo:
– Kio do, bastarda kaj naŭza kanajlaro? Ĉu doni liberon al katenitaj, helpon al misfortunaj, manon al falintaj kaj rimedon al mizeraj estas, laŭ vi, banditi sur la vojoj? Ha, perversa gento, kies eta kaj malica inteligento ne meritas, ke la ĉielo rivelu al vi la virton de la vaganta kavalirismo, kaj ankaŭ ne, ke vi komprenu kiel peke kaj nescie vi kondutas, ne respektante eĉ la ombron de vaganta kavaliro, des malpli lian personon! Kio do, taĉmento da latronoj, ne taĉmentanoj, sed vojaj rabistoj kun licenco de la Santa Hermandad? Diru, kiu idioto, subskribis la ordonon de aresto kontraŭ tia kavaliro kiel mi? Ĉu li ne scias, ke la vagantaj kavaliroj dependas de nenia jurisdikcio, ke ili havas sian glavon kiel leĝon, sian kuraĝon kiel ĉarton kaj sian propran volon kiel kodon? Kiu idioto, mi ripetas, ne scias, ke ekzistas nenia nobel-titolo kun tiom da privilegioj kaj prerogativoj, kiom da ili vaganta kavaliro akiras en la tago kiam li estas armita kaj sin fordonas al sia rigora profesio? Kiu vaganta kavaliro iam pagis imposton, akcizon, tributon, reĝan kontribucion aŭ doganon? Kiu tajloro iam prezentis al li kalkulon pri vestoj al li faritaj? Kiu kastelmastro regalis lin en festeno kaj poste petis de li ties partopagon? Kiu reĝo ne invitis lin al sia tablo? Kiu pucelo ne enamiĝis al li kaj sin donis senhezite al lia volo kaj plezuro? Kaj fine, kiu vaganta kavaliro iama, nuna aŭ futura ne havus kuraĝon sufiĉan por, li sola, vergi kvarcentfoje kvarcent taĉmentanojn, se ili aŭdacus lin alfronti?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.