La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 63

Pri kiel la vizito de Sancho al la galeroj havis por li mavan sekvon, kaj pri la nova aventuro de la bela maŭrino

Profunde cerbumis don Quijote pri la respondoj de la ensorĉita kapo, sen ke li sukcesus diveni la trukon. Liaj meditoj ĉiam kondukis lin al la aŭguro, kiun li senhezite kredis, pri la elsorĉo de Dulcinea, kaj li ĝojis en sia koro, pensante, ke ĝi baldaŭ okazos. Rilate al Sancho, kvankam li abomenis la oficon de gubernatoro, kiel dirite, tamen li deziris ankoraŭ ordoni kaj esti obeata: tian venenan efekton kaŭzas la aŭtoritato, eĉ la ŝajna.

Nu, en la sama tago don Antonio Moreno kaj liaj du amikoj akompanis la hidalgon kaj ties ŝildiston al la galeroj. Oni jam informis la admiralon pri ilia vizito, kaj apenaŭ la fama paro alvenis al la plaĝo, oni tir-faldis la tol-markezojn de la galero, kaj aŭdiĝis la sono de hobojoj; poste oni tuj ĵetis al la akvon boaton, garnitan per riĉaj tapiŝoj kaj per kusenoj el karmezina veluro, kaj en la momento kiam don Quijote metis la piedon en ĝin, la flag-ŝipo pafis per unu el siaj kanonoj, kaj la aliaj galeroj faris same. La hidalgo supriris la ĉefan eskalon, la tuta ŝipanaro salutis lin per tri-kria aklamo, dirante:

«Hu, hu, hu!», kiel oni kutimas ĉe la eniro de grava persono en la galerojn, la generalo (ni donu al li ĉi titolon), unu el la ĉefaj nobeloj el Valencia, etendis al don Quijote sian manon kaj diris:

– Ĉi tagon mi signos per blanka ŝtono, ĉar certe mi ne ĝuos alian pli bonan en mia tuta vivo, se konsideri, ke mi renkontas hodiaŭ sinjoron don Quijote de La Mancha, kies persono reprezentas la kvintesencon de la vaganta kavalirismo.

Don Quijote, tre feliĉa vidi sin tiel sinjorece traktata, respondis per samaj ĝentilaj komplimentoj. Poste, la tuta grupo eniris en la poban kastelon, tre bele ornamitan, kaj sidiĝis, dum la maato aperis sur la ferdeko, blovis signalon per la fajfilo, por ke la ŝipanaro demetu sian ĉemizon, kion ili faris en unu momento, kaj Sancho, vidante tiom da viroj duonnudaj, stuporis, des pli, kiam li observis ilin etendi la tol-markezojn tiel rapide, ke ŝajnis al li, ke ĉiuj diabloj laboras tie. Sed tio estis nura bagatelo kompare kun la tuj sekvanta okazaĵo: Sancho sidis ĉe markez-stango, apud la dekstra-flanka espaldero[416], kiu, pli frue instrukciita pri sia rolo, kaptis Sanchon, levis lin per la brakoj, kaj la remistoj, jam stare pretaj, ĵetis lin de unu al la alia, kaj de benko al benko, laŭlonge de la triborda flanko, tiel rapide, ke la kompatinda Sancho perdis la vidon el siaj okuloj, kaj sendube pensis, ke la diabloj mem fortaŭzas lin. La remistoj ne haltis, ĝis ili sendis lin returne, laŭlonge de la benkoj kaj brakoj de la baborda flanko, denove al la pobo. La povra ŝildisto restis tie tradraŝita, ŝvitoplena, anhelanta, nekapabla kompreni tion al li okazinta. Don Quijote, vidinte Sanchon iri senflugile tra la aero, demandis al la generalo, ĉu oni kutime regalas per tia ceremonio al la personoj vizitantaj por la unua fojo la galerojn, kaj aldonis, ke, se tiel, li ne deziras submetiĝi al tia inicado, ĉar li ne havas intencon profesii en la ŝipoj. Kaj li ĵuris je Dio, ke se ajna persono permesus al si meti sur lin la manon por igi lin flugi, li elbatus lian animon el lia korpo. Kaj, tion dirante, la hidalgo ekpremis la glavon.

Ĉi-momente oni descendigis la markezon, kaj, kun terura bruo, lasis fali la anten-velon de la topo de la masto ĝis la ferdeko. Sancho pensis, ke la ĉielo sin forskuas de siaj ĉarniroj kaj falas sur lian kapon, kaj terurite li metis ĝin inter siajn krurojn. Ankaŭ don Quijote perdis la trankvilon, timotremis, kuntiris la ŝultrojn kaj paliĝis. Tiam la ŝipanoj hisis la velon kun la samaj rápido kaj bruo, laborante en silento, kvazaŭ mankus al ili la voĉo kaj la spiro. La maato faris signon levi la ankron, kuris samtempe al la benkaro, kie sidis la remistoj, kaj komencis skurĝi al ili la dorson, dum la galero glitis iom post iom for de la bordo.

Kiam Sancho vidis, ke tiom da ruĝaj piedoj samtempe moviĝas, ĉar li imagis la remilojn piedoj, li diris en si:

– Jen veraj kaj efektivaj aferoj de ensorĉo, kiaj ne estas tiuj de don Quijote. Kion faris ĉi mizeruloj, ke oni skurĝas ilin tiamaniere? Kial ĉi viro, iranta de unu loko al la alia kun sia fajfilo, kuraĝas li sola vipi tiom da homoj? Sendube ĉi tio estas la infero aŭ, almenaŭ, la purgatorio.

Don Quijote, rimarkante, ke Sancho observas ĉion ĉirkaŭe kun granda atento, diris:

– Ho, amiko Sancho, kiel rapide kaj facile vi povus, se vi volus, nudigi vin ĝis la zono, sidiĝi inter la sinjoroj remistoj kaj meti finon al la ensorĉo de Dulcinea! Meze de la turmento kaj mizero de tiom da homoj, via propra doloro ne estus al vi tiel intensa, des pli, ke la saĝulo Merlín eble taksus ĉiun el ĉi vipobatoj ekvivalenta al dek el la viaj, se konsideri, ke ilin ellasas sperta kaj forta mano.

La generalo volis demandi pri la skurĝado kaj pri ĉi ensorĉo de Dulcinea, sed tiam avizis gvatisto:

– La turo de Montjüich signalas, ke ĉe la okcidenta flanko, proksime al la bordo, navigas rimo-ŝipo.

Tion aŭdinte, la generalo saltis inter la remistojn kaj diris:

– Vigle, fratoj! Ne lasu ĝin eskapi! Sendube la turo signalas ian brigantinon de alĝeriaj piratoj.

La tri aliaj galeroj tuj proksimiĝis al la flag-ŝipo por ricevo de ordonoj. La generalo instrukciis, ke du galeroj sin direktu al la aperta maro, dum li kun la alia, iros laŭlonge de la bordo, kaj tiel la korsaro ne povas eskapi. La remistoj streĉis kun tia elano, ke la galeroj peliĝis antaŭen kvazaŭ fluge. La du navigintaj al la aperta maro trovis, kiam ili distanciĝis proksimume du mejlojn, ŝipon kun, laŭ vida takso, dek kvar aŭ dek kvin remo-benkoj, kies nombro estis, efektive, laŭa al la takso. Kiam la brigantino rimarkis la galerojn, ĝi manovris kun la espero eskapi dank’ al sia rápido, sed ĝiaj movoj ne sukcesis, ĉar la flagŝipo, unu el la ple rapidaj sur la maroj, tiel reduktis la distancon, ke la viroj de la malamika korsaro bone komprenis, ke eskapo ne eblas. Ilia kapitano pretis ordoni, ke la remistoj haltu, por tuj poste kapitulaci kaj eviti, ke la generalo de la galeroj pli furiozu. Sed la fato disponis alie, ĉar, kiam la flag-ŝipo proksimiĝis sufiĉe, por ke la viroj de la brigantino aŭdu la kriojn, ke ili kapitulacu, du torakis[417] el la dek kvar turkoj de la korsaro pafis per siaj musketoj kaj mortigis du soldatojn postenigitajn en nia prua kastelo. Ĉe tio la generalo ĵuris ne lasi unu solan viron viva en la brigantino, sed, kiam li komencis alimpeti al ĝi kun ekstrema furiozo, la korsaro flanke preterglitis. La galero iom distanciĝis pro la akirita rápido, kaj la piratoj, vidante sin perditaj, manovris la velon, kaj per veloj kaj remiloj provis denove eskapi, dum la galero faris turnon por reveni. Sed la diligento de la piratoj ne savis ilin de la puno aplikenda pro ilia misfaro, ĉar la flag-ŝipo atingis la brigantinon en proksimume duona mejlo, albatis al ĝia pavezo la remilaron, kaj ĉiuj piratoj kaptiĝis vivaj. Ĉe tio alvenis la du aliaj galeroj, kaj la kvar, kune kun la predo, sin direktis al la plaĝo, kie nekalkulebla popolamaso atendis, dezirante vidi kion la galeroj kaptis. La generalo ĵetis ankron proksime al la bordo, rimarkis, ke la vic-reĝo de la urbo troviĝas sur la plaĝo, sendis la boaton, ke ĝi transportu lin al la ŝipo, ordonis descendigi la antenon por tuj pendumi la kapitanon kun la ceteraj piratoj kaptitaj en la brigantino, proksimume tridek ses, ĉiuj brav-aspektaj, pliparte turkaj musketistoj. La generalo demandis, kiu estas la kapitano de la korsaro, kaj unu el la kaptitoj, ŝajne hispana renegato, respondis al li en la kastilia, dirante:

– Ĉi junulo ĉi tie, sinjoro, estas nia kapitano.

Kaj li montris junulon ŝajne ne ankoraŭ dudek-jaran, unu el la plej belaj kaj graciaj knaboj koncepteblaj de la homa imago. Tiam la generalo demandis al li:

– Diru, miskonsilita hundo, kio movis vin mortigi miajn soldatojn, malgraŭ ke vi vidis vian eskapon neebla? Ĉu vi montras tiamaniere vian respekton al flag-ŝipo? Ĉu vi ne scias, ke temeraro kaj kuraĝo ne estas la sama afero? Ioma espero pri saviĝo devus puŝi nin esti aŭdacaj, ne temeraraj.

La kapitano volis respondi, sed tiam la generalo ne havis tempon aŭskulti, ĉar la vic-reĝo, kun kelkaj el siaj servistoj kaj pluraj personoj de la urbo, ĵus surŝipiĝis, kaj necesis bonvenigi lin.

– Bonan predon vi kaptis, sinjoro generalo – diris la vic-reĝo.

– Tiel bonan, ke via ekscelenca moŝto tuj vidos ĝin pendi de la anteno.

– Kial? – demandis la vic-reĝo.

– Ĉar, kontraŭ ĉiaj leĝoj kaj kutimoj de la milito, ili mortigis al mi du el la plej bonaj soldatoj de ĉi galeroj, kaj mi ĵuris pendumi la kaptitojn senescepte, precipe ĉi junulon, la kapitano de la brigantino.

Kaj li montris la kapitanon, kiu jam atendis la morton kun la manoj kunligitaj kaj kun la ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. La vic-reĝo rigardis lin, rimarkis lian belon, lian gracion, kaj lian rezignacion, impresiĝis de lia ĉarmo, efikanta kiel plej bona rekomenda letero, kaj sentis la deziron savi lin de la morto. Tiel do li demandis:

– Diru, kapitano. Ĉu vi estas turko, maŭro aŭ renegato?

Same en la kastilia, la junulo respondis:

– Nek turko, nek maŭro, nek renegato.

– Kio do? – demandis la vic-reĝo.

– Kristana virino – respondis la junulo.

– Ĉu virino kristana en tia kostumo kaj en tia situacio? Afero pli admirinda ol kredinda…

– Sinjoroj, prokrastu mian ekzekuton – diris la junulo – . Vi ne multe perdos, se vi plenumos vian venĝon iom pli tarde, post ol mi rakontos al vi la historion de mia vivo.

Ĉu povus ekzisti homo kun tiel dura koro, ke li ne moliĝus ĉe tiaj vortoj, kaj ne aŭskultus almenaŭ kion la trista kaj kompatinda junulo volis diri? La generalo respondis, ke li parolu laŭplaĉe, sed sen esperi, ke oni povus pardoni lian delikton.

Kun ĉi permeso la junulo komencis paroli jene:

– Mi naskiĝis de mudeharaj gepatroj, do apartenas al popolo sen prudento kaj fortuno laste ricevinta maron da mizeroj. En tiel angora vivo, du el miaj onkloj prenis min kun si al Berberio, ĉar, kvankam mi insistis, ke mi estas kristanino, ne ŝajna kaj falsa, sed vera kaj sincera (kio fakte kaj efektive mi estas) miaj argumentoj vanis. Ili ne havis influon kontraŭ la funkciuloj komisiitaj trudi la efektiviĝon de nia mizera ekzilo, kaj ankaŭ miaj propraj onkloj pensis, ke mi mensogas kun la celo resti en la lando, kie mi naskiĝis, do ili prenis min kun si kontraŭ mia propra volo. Kredu min, mi havis patrinon kristanan kaj patron saĝan kaj kristanan. Mi suĉis la katolikan religion kun la patrina lakto, ricevis bonan edukon, kaj ne montris per mia lingvo aŭ per mia konduto mian maŭrinecon, Samtempe kun tiaj virtoj (ĉar mi konsideras ilin virtoj) kreskis mia belo, se belon mi havas, kaj mi vivis en granda izolo kaj enfermiteco, tamen ne tiel granda, ke ne havus okazon vidi min juna nobelo nomita don Gaspar Gregorio, pli aĝa filo de kavaliro, kiel bieno limas kun nia vilaĝo. Rakonti al vi kiel li vidis min, kiel ni parolis unu la alian, kiel li freneze enamiĝis al mia persono kaj kiel mi apenaŭ atentis lin, daŭrus tro longe, del pli, ke mi timas, ke la kruela ŝnuro min minacanta inter la gorĝo kaj la lango ne lasus al mi sufiĉan tempon. Mi diru nur, ke don Gregorio volis akompani min en mia ekzilo. Li miksiĝis kun maŭroj de aliaj lokoj (li tre bone scipovis ilian lingvon) kaj sur la vojo li amikiĝis kun miaj du onkloj, kun kiuj mi vojaĝis, ĉar mia patro, saĝa kaj antaŭvidema, foriris de la vilaĝo, tuj kiam li aŭskultis la unuan proklamon pri nia ekzilo, kaj direktis sin al eksterlando por serĉi lokon, kiel oni akceptus nin. Li postlasis multe da perloj kaj gemoj tre valoraj, kune kun iom da mono en kruzadoj[418] kaj en oraj eskudoj, kaŝinte ĉion subtere en sekreta loko nur de mi konata. Li ordonis min neniapretekste tuŝi la trezoron, se okaze oni ekzilus min antaŭ lia reveno. Mi faris kiel ordonite, kaj kun miaj onkloj kaj aliaj familianoj kaj parencoj, vojaĝis al Berberio kaj de tie pasis al Alĝerio, kie mi vivis kvazaŭ en la infero mem. La reĝo sciiĝis pri mia belo, kaj ankaŭ la onidiroj pri mia riĉo trafis lian orelon, kio iel min favoris. Li vokis min al si, demandis de kiu regiono de Hispanio mi venis kaj kiom da juveloj kaj mono mi portas kun mi. Mi respondis, dirante al li la nomon de mia vilaĝo, kaj aldonis, ke la juveloj kaj la mono restas tie enterigitaj, kaj ke mi povus facile repreni ilin, se mi mem revenus al Hispanio. Mi diris ĉion ĉi, kun la espero ke lia mon-avido pli efike blindigus lin ol mia belo.

»Sed, konversaciante kun mi pri ĉi aferoj, li ricevis la informon, ke unu el la plej belaj kaj graciaj junuloj imageblaj akompanis min al Alĝerio. Mi tuj komprenis, ke oni aludis la junan don Gaspar Gregorio, kies belo estis efektive nekomparebla. Mi sentis profundan alarmon ĉe la penso, ke grava danĝero minacas mian amikon, ĉar inter la barbaraj turkoj oni pli aprezas belan knabon aŭ junulon ol la plej belan virinon. La reĝo ordonis, ke oni konduku la junulon al li, demandis min, ĉu la onidiroj pri la belo de la knabo estas veraj, kaj tiam, kvazaŭ inspirita de la ĉielo, mi respondis, ke jes, sed informis lin, ke li estas, ne viro, sed virino kaj mi mem. Tuj poste mi suplikis la reĝon, ke li permesu min iri vesti ŝin per kostumo al ŝi propra, por ke ŝi brilu per sia tuta belo kaj sen embaraso. La reĝo konsentis kaj diris, ke en la sekvanta tago ni parolus, pri kiel mi povus reveni al Hispanio por repreni la kaŝitan trezoron. Mi parolis kun don Gaspar, avertis lin, ke en vira vesto li falus en grandan danĝeron, surmetis al li maŭrinan kostumon kaj en la sama vespero kondukis lin al la reĝo, kiu, lin vidante, gapis de miro kaj decidis gardi ŝin por ŝin donaci al la granda turka imperiestro. Por eviti al si mem al tenton, kaj al ŝi la danĝeron, kiu povus ŝin minaci inter la virinoj de lia haremo, la reĝo loĝigis ŝin en la domo de kelkaj sinjorinoj maŭraj de alta rango, por ke ili prizorgu kaj gardu ŝin. Oni tuj kondukis lin al la domo, kaj kion ni ambaŭ sentis (ĉar mi ne povas negi, ke mi amas lin) povus bone kompreni nur la geamantoj disirantaj unu de la alia. La reĝo decidis, ke mi revenu al Hispanio en ĉi brigantino, eskortate de la du turkoj mortigintaj viajn soldatojn. Ankaŭ ĉi hispana renegato venis kun mi (kaj ŝi montris la viron, kiu parolis la unua al la generalo) kaj mi scias tre bone, ke li estas sekrete kristano, kaj ke li dezirus, ne reveni la Berberio, sed resti en Hispanujo. La ceteraj en la brigantino estas maŭroj kaj turkoj taŭgaj nur por remado. La du turkoj, insolentaj kaj mon-avidaj, ne volis obei la ricevitan ordonon meti min, kristane vestitan, en la unuan lokon trafitan de la ŝipo. Kontraŭe, ili prenis la decidon navigi laŭlonge de ĉi bordo por kapti, se eble, ian predon, ĉar ili pensis, ke, se ili min elŝipigus, mi povus esti trafita de akcidento, riveli la pozicion de la brigantino kaj endanĝerigi ĝin, se galeroj kristanaj navigus proksime.

»Hieraŭ nokte mi rimarkis ĉi bordon, sen ke ni scius ion pri la proksimo de la kvar galeroj, kaj ili nin surprizis. Ĉion alian vi jam konas. Nu, don Gregorio, en virina kostumo, restas inter virinoj, kun evidenta danĝero por sia vivo. Kaj mi staras ĉi tie kun la manoj ligitaj, atendante, aŭ pli ĝuste, timante morti, kvankam la vivo ne plu ŝajnas al mi vivinda. Jen, sinjoroj, mia historio, tiel vera kiel senfortuna. Mi suplikas vin nur, ke vi permesu min morti kiel kristana, ĉar, kiel dirite, mi ne kulpas je la peko, en kies fundon falis mia popolo.

La knabino ĉesis tiam paroli, kaj ŝiaj okuloj, plenaj de larmoj, kortuŝis multe de ŝiaj aŭskultantoj, tiom, ke ankaŭ ili ploris. La vic-reĝo, molkora kaj kompatema, sen diri eĉ unu vorton, proksimiĝis al ŝi kaj propramane deligis la belajn manojn de la maŭrino.

Nu, dum la kristana maŭrino rakontis sian raran historion, unu olda pilgrimanto, enirinta en la galeron kun la vic-reĝo, ne deturnis de ŝi la rigardon eĉ unu momenton. Kaj apenaŭ ŝi finis sian rakonton, li ĵetis sin al ŝiaj piedoj, ilin brakumis, kaj diris inter mil ĝemoj kaj suspiroj:

– Ho Ana Félix, mia kompatinda filino! Mi estas Ricote, via patro, kaj revenis serĉi vin, ĉar mi ne povas vivi sen vi, lumo de mia animo!

Ĉe tiaj vortoj, Sancho apertis la okulojn, levis la kapon (ĝis tiam li tenis ĝin klinita, pensante pri sia akcidentoplena promenado) rigardis la pilgrimanton, rekonis la saman Ricote, kiun li trovis en la tago de sia eliro al la insulo, kaj komprenis ke tie staras lia filino. La maŭrino, jam libera de la ŝnuroj, brakumis sian patron, miksante siajn larmojn kun la liaj.

– Jen, sinjoroj, mia filino, pli kompatinda pro siaj misfortunoj ol pro sia nomo – diris Ricote al la vic-reĝo kaj al la generalo – . Ŝi havas la personan nomon Ana Félix kaj la familian Ricote, kaj famas tiel pro sia belo kiel pro mia riĉo. Mi foriris de mia vilaĝo por serĉi en la eksterlando lokon, kie ni povus sekure loĝi. Mi trovis ĝin en Germanio, revenis en ĉi pilgrima kostumo kun kelkaj germanoj por renkonti mian filinon kaj elfosi la riĉan trezoron, kiun mi kaŝis sub la tero. Mian filinon mi ne trovis. La trezoron mi trovis kaj portas ĝin kun mi, kaj nun, pro ĉi stranga koincido de cirkonstancoj, mi renkontis la trezoron plej valoran, mian karan filinon. Se ŝiaj larmoj, la miaj kaj nia manko de kulpo povas aperti pordon al la mizerikordo tra la rigoro de via justeco, estu al ni kompataj, ĉar neniam ni intencis, eĉ en pensoj, ofendi vin, nek iel partoprenis en la komplotoj de nia prave ekzilita popolo.

– Mi bone konas Ricote – diris tiam Sancho – kaj scias, ke Ana Félix estas lia filino, kiel li asertas. Sed rilate al liaj iroj kaj venoj, bonaj aŭ mavaj intencoj kaj ĉio cetera, mi ne opinias.

Antaŭ la ĉeestantoj, mirfrapitaj de tiel stranga serio de eventoj, la generalo diris:

– Viaj larmoj ne lasos min plenumi mian ĵuron. Vivu, ĉarma Ana Félix, la jarojn al vi rezervitajn de la ĉielo, kaj pagu sian kulpon nur la insolentaj kaj aŭdacaj krimintoj.

Kaj tuj poste li ordonis pendumi de la anteno la du turkojn, kiuj mortigis la du soldatojn. Sed la vic-reĝo intervenis petante kun insisto ne pendumi ilin, ĉar pli la frenezo ol la temeraro movis ilin misfari. La generalo cedis al la peto de la vic-reĝo, ĉar fridasange oni ne bone plenumas venĝon. Tuj poste ili traktis la manieron savi don Gaspar Gregorio el ties danĝera situacio. Ricote proponis ĉi-cele nombron da perloj kaj juveloj, kiujn li havis, en la valoro de pli ol du mil dukatoj. Ili diskutis multe da projektoj, sed la plej bonan ideon prezentis la iam menciita hispana renegato: li sin proponis reiri al Alĝerio en ŝipeto de proksimume ses benkoj kun kristanaj remistoj, ĉar li sciis, kie, kiel kaj kiam li povus kaj devus elŝipiĝi, kaj same li konis la domon, kie don Gregorio sidis retenate. La vic-reĝo kaj la generalo dubis, ĉu ili devus fidi je la renegato, aŭ konfidi al li kristanajn remistojn. Sed Ana Félix garantiis por li, kaj ŝia patro Ricote diris, ke li pagus la elaĉetan monon por la kristanoj, se okaze oni ilin kaptus.

Nu, ili interkonsentis efektivigi ĉi projekton, la vic-reĝo elŝipiĝis, kaj don Antonio Moreno prenis kun si la maŭrinon kaj ties patron al sia domo. La vic-reĝo rekomendis lin regali kaj komplezi ilin laŭpove kaj aldonis, ke, de sia flanko, li metas je lia dispono kion en lia propra hejmo povus taŭgi por ilia regalo: tiom da bonvolo kaj karitato inspiris al la brusto de la vic-reĝo la belo de Ana Félix!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.