La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

Pri la dua eliro de nia bona kavaliro don Quijote de La Mancha

Ĉe tio don Quijote komencis plenvoĉe krii, dirante:

– Ĉi tie, kuraĝaj kavaliroj, ĉi tie necesas montri la forton de via sentima brako, ĉar la korteganoj[57] gajne batalas en la turniro.

Oni ĉesigis la ekzamenon de la libroj por hasti al la tumulto, kaj tial probable iris al la flamoj, nevidate kaj neaŭdate, La Carolea,

Leono de Hispanujo kaj la kronikoj pri la imperiestro, ĉi lasta kompilita de don Luis de Ávila. Certe ili troviĝis inter la ne ekzamenitaj libroj, kaj, se viditaj de la pastro, eble ili ne suferus tiel rigoran punon.

Kiam la grupo eniris en la ĉambron de don Quijote, li, kiu jam forlasis la liton, kriis ankoraŭ plenvoĉe kaj sensence, dum tranĉe kaj retranĉe li svingis ĉien la glavon kun tiel fajraj okuloj, ke ŝajnis, ke li neniam antaŭe dormis. Ili ĉirkaŭprene retenis lin kaj lin perforte metis denove en la liton; kaj, kiam li iom kvietiĝis, li sin turnis al la pastro, kaj diris:

– Cetere, sinjoro ĉefepiskopo Turpín, estas hontinde, ke ni, la dek du paruloj de Francujo, permesas, ke la kortegaj kavaliroj proklamu sin senplie venkantoj en la turniro, malgraŭ ke ni, la aventuristoj, gajnis la premion de la tri lastaj tagoj.

– Trankviliĝu via moŝto – diris la pastro – , ĉar Dio bonvolos ŝanĝi la sorton tiel, ke la hodiaŭa perdo iĝos morgaŭa gajno. Sed nune vi devas flegi vin. Vi ŝajnas, se ne grave vundita, almenaŭ tro konsumita.

– Vundita, ne – respondis don Quijote – . Trabatita kaj senforta, sendube, ĉar la bastardo don Roldán pistis min per la trunko de kverko, kaj tion li faris pro envio, ĉar li scias, ke laŭkuraĝe nur mi rivalas lin; sed oni ĉesu nomi min Reinaldos de Montalbán, se, kiam mi lasos la liton, mi ne igos lin pagi kare ĉion ĉi, spite lian magian povon; kaj nun donu al mi manĝon, ĉar ĝin mi plej bezonas. Pri la venĝo mi mem zorgos.

Laŭ lia peto, oni alportis al li manĝon, poste li denove endormiĝis, kaj la aliaj ree miris pri lia frenezo. Tiun nokton la mastrumantino bruligis ĝiscindre la librojn de la kralo kaj de la tuta domo, kaj sendube same ardis kelkaj volumoj, indaj esti konservataj en eternaj arĥivoj, sed ilin domaĝi ne volis la sorto nek la pigro de la ekzamenintoj, kaj tiamaniere pruviĝis la sentenco, ke la senpekaj pagas por la kulpaj.

La pastro kaj la barbiro klopodis kuraci la malsanon de sia amiko, kaj unu el iliaj rimedoj konsistis en tio: igi masonfermi la libro-ĉambron, por ke, kiam don Quijote ellitiĝos, li ne trovu la volumojn (sen la kaŭzo eble ĉesus la efiko), kaj diri al li, ke sorĉisto forportis kun si la librojn kaj eĉ la ĉambron.

Oni rapide tion faris, kaj kiam don Quijote ellitiĝis du tagojn poste, li sin direktis al siaj libroj, kaj, ĉar li ne trovis la ĉambron, li iris tien kaj tien, serĉante ĝin. Li paŝis ĝis la loko, kie la pordo antaŭe staris, palpis la muron per la manoj kaj turnis kaj returnis la okulojn ĉien, sen diri eĉ unu vorton. Sed fine li demandis al sia mastrumantino, en kiu flanko troviĝas la libroĉambro, kaj ŝi, bone lerninta kian respondon doni, diris:

– Ĉambro? Kiu ĉambro? Jam ne ekzistas ĉambro nek libroj en ĉi domo, ĉar ĉion forportis la diablo mem.

– La diablo ne – intervenis la nevino – , sed sorĉisto veninta sur nubo la sekvantan nokton post via foriro. Li desaltis de drako, eniris en la ĉambron, kaj mi ne scias kion li faris tie, ĉar iom poste li forflugis tra la tegmento, lasante la domon plenan de fumo; kiam ni iris rigardi, ni vidis eĉ ne unu libron, nek signon de la ĉambro. Ni tre bone memoras nur, mi kaj la mastrumantino, ke, ĉe sia forflugo, la malica oldulo diris plenvoĉe, ke ni poste vidus, kian damaĝon li faris en la domo pro sia sekreta rivaleco kun la mastro de la libroj kaj de la ĉambro; li diris ankaŭ, ke li nomiĝas la sorĉisto Muñatón.

– Certe li diris Frestón – interrompis don Quijote.

– Mi ne scias, ĉu Frestón aŭ Fritón; nur, ke ĝi finiĝas per «tón» – respondis la mastrumantino.

– Efektive – diris don Quijote – temas pri klera sorĉisto, granda kontraŭulo mia, kaj li malicas al mi, ĉar li scias per siaj artoj kaj magioj, ke siatempe mi devos batali en persona duelo, kaj nepre venkos, kavaliron, kiun li favoras. Li scias, ke li ne povos eviti mian triumfon, kaj tial li klopodas ĉiamaniere plagi min. Sed mi diras al li, ke vanas spiti la volon de la ĉielo.

– Certe, mia sinjoro onklo – diris la nevino – , sed, kial vi implikiĝas en tiajn kverelojn? Ĉu ne pli bone resti pace hejme, anstataŭ vagi tra la mondo serĉante kion ne valoras renkonti, kaj ignorante, ke multaj iras tondi kaj revenas tonditaj?

– Ho nevino mia! – respondis don Quijote – . Kiel erare vi faras viajn kontojn! Oni provu tondi min, kaj mi deŝiros la barbon de la provantoj, antaŭ ol ili sukcesos tuŝi al mi eĉ la pinton de unu sola haro!

La virino ne volis jam respondi, ĉar li komencis bruli de kolero. Nu, okazis, ke li restis ĉe si dek kvin tagojn tre kviete, montrante nenian signon, ke li deziras ripeti la unuajn ekstravagancojn, kaj tenante amuzegajn disputojn kun siaj amikoj la pastro kaj la barbiro; li insistis, ke la mondo pleje bezonas vagantajn kavalirojn, kaj ke, per li, reviviĝos la kavalirismo. La pastro foje kontraŭdiris, foje konsentis, ĉar, se li ne uzus tian ruzon, li ne povus plu rilati kun li.

Tiutempe don Quijote klopodadis gajni al si najbaran kampulon, riĉan je boneco (se oni povas nomi malriĉulon riĉa)[58] sed kun nur iometo da cerbo en la kapo. Don Quijote tiel insistis kaj promesis, ke la povra kampulo fine konsentis iri kun li kiel ŝildisto. Don Quijote diris al li interalie, ke li akompanu lin kun ĝoja koro, ĉar povus okazi, ke, pere de ajna aventuro, li, don Quijote, povus senplie gajni insulon kaj nomi lin ties gubernatoro. Konvinkite de tia promeso kaj aliaj similaj, Sancho Panza (tiel li nomiĝis) lasis siajn edzinon kaj filojn kaj dungiĝis al don Quijote.

Nia hidalgo okupiĝis poste, havigante al si monon; foje vendante ion, foje lombardante tion, ĉiuokaze subpreze ĉion cedante, li kolektis sufiĉan sumon. Li petis de amiko, kaj ricevis, rondan ŝildon[59], kaj, flikinte, kiel li povis, sian frakasitan kaskon, sciigis al sia ŝildisto Sancho la tagon kaj la horon de ilia proksima eliro, por ke li anticipe sin ekipu per ĉio necesa; don Quijote speciale rekomendis lin porti dusakon. Sancho respondis, ke tion li faros, kaj ke li portos ankaŭ sian bonegan azenon, ĉar longe piediri lacigas lin.

La mencion pri la azeno igis don Quijote mediti, ĉu ajna vaganta kavaliro iam havis ŝildiston surazene rajdantan, sed neniun tian kazon li povis memori; tamen li permesis lin porti la azenon, kvankam li havis la intencon provizi lin per pli deca rajdobesto, kaj tiacele li pensis forpreni, post duelo, la ĉevalon de la unua insolenta kavaliro renkontota. Don Quijote ekipis sin per ĉemizoj kaj, kiom li povis, per ĉio alia, konforme al la konsiloj de la gastejestro.

Ĉion aranĝinte kaj pretiginte, sen adiaŭi Sancho Panza siajn edzinon kaj filojn, kaj don Quijote siajn nevinon kaj mastrumantinon, ili eliris nevidate el la vilaĝo iun nokton, kaj tiel longe ili rajdis, ke ĉe la tagiĝo ili certis, ke, se okaze serĉataj, ili estus netroveblaj.

Sancho Panza rajdis kiel patriarko sur la azeno, kun sia dusako kaj sia boto[60], kaj kun la granda deziro baldaŭ vidi sin gubernatoro de la promesita insulo. Okazis, ke don Quijote hazarde prenis kaj sekvis la saman vojon de la unua vojaĝo, t.e. tra la kampoj de Montiel, kaj li sentis sin ne tiel malkomforte kiel la pasintan fojon, ĉar en tiel frua horo la suno, trafante ilin oblikve, ne tro ĝenis. Sancho Panza diris nun al sia mastro:

– Ne forgesu via moŝto kion vi promesis al mi pri la insulo, ke mi scios ĝin regi, kiom ajn granda ĝi estas.

– Sciu, amiko Sancho Panza – respondis don Quijote – , ke la antikvaj vagantaj kavaliroj kutimis fari siajn ŝildistojn gubernatoroj de insuloj kaj regnoj, kies teritorion ili konkeris. Mi havas ne nur la firman intencon teni min al tiel dank-elmontra moro, sed eĉ pli grandanime rilati al ĝi, ĉar kelkfoje, eble preskaŭ ĉiuokaze, la antikvaj kavaliroj atendis ĝis liaj ŝildistoj oldiĝis, kaj nur tiam, jam pli ol sataj servadi kaj suferi la rigoron de mizeraj tagoj kaj eĉ pli mizeraj noktoj, ili ricevis la titolon de grafo, aŭ maksimume de markizo, de ia sensignifa valo aŭ provinco. Sed, se ni ambaŭ vivos, eble de nun ĝis ses tagoj mi povos gajni al mi regnon kun dependaj teritorioj, plej konvenaj por ke mi kronu vin reĝo de unu el ili. Ne rigardu tion troa, ĉar al kazoj kaj okazoj tiel eksterordinaraj kaj neimageblaj frontas la kavaliroj, ke mi povos facile doni al vi eĉ pli ol mi promesas.

– Tiel do – respondis Sancho Panza – , se pro unu el la mirakloj, pri kiuj vi ĵus parolis, mi fariĝos reĝo, mia edzino Juana Gutiérrez estos almenaŭ reĝino, kaj miaj filoj, infantoj.

– Tute certe, kaj ne dubu – respondis don Quijote.

– Tamen mi dubas – diris Sancho Panza – , ĉar mi kredas, ke eĉ se Dio pluvigus kronojn, neniu el ili bone sidus sur la kapon de Mari Gutiérrez. Sciu, sinjoro, ke ŝi, kiel reĝino, ne valorus eĉ du maravedojn. La rango de grafino pli konvenos al ŝi, kaj tio, nur se Dio helpos.

– Dio mem decidu – respondis don Quijote – kaj Li donu al ŝi tion, kio plej al ŝi konvenas. Sed vi ne humiliĝu, ĝis la ekstremo kontentiĝi je io sub la rango de provincestro.

– Tute ne, sinjoro – respondis Sancho – , des pli, ke mi havas tiel grandan mastron, kaj vi scios doni al mi ion konforman al miaj kapabloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.