La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 26

Daŭrigo de la amuza aventuro de la marionetisto, kun aliaj aferoj vere legindaj

Ĉiuj silentis, same la helenoj kiel la trojanoj;[299] mi volas diri, ke la spektantoj de la ludo tenis sian atenton alkroĉita al la lipoj de la komentisto. Tiam, malantaŭ la kurteno aŭdiĝis la sono de kelke da tamburoj kaj trumpetoj kaj la subita salvo de multaj kanonoj. La bruo baldaŭ ĉesis, la knabo levis la voĉon kaj diris:

– Ĉi vera historio, ludota ĉi tie al viaj moŝtoj, estas prenita, vorton post vorto, el la francaj kronikoj kaj el la hispanaj romancoj, ĉie cirkulantaj de buŝo al buŝo, eĉ inter la buboj de la stratoj. Ĝi montras, kiel la sinjoro don Gaiferos liberigas sian edzinon Melisendra, kaptitino en Hispanujo, el la manoj de la maŭroj de la urbo Sansueña, nun konata sub la nomo de Zaragoza, Vidu, sinjoroj, ke don Gaiferos ludas triktrakon, laŭ la versoj de la kanzono:

Per la triktrako ludas don Gaiferos,
pri Melisendra tute forgesinte.

»Kaj ĉi eminentulo aperanta tie kun krono sur la kapo kaj sceptro en la mano estas la imperiestro Karolo la Granda, ŝajna patro de la menciita Melisendra. Ĉagrenita pro la pigro kaj neglektemo de sia bofilo, jen li iras admoni lin; rimarku, ke li krude kaj serioze lin skoldas, ĝis tia ekstremo, ke ŝajnas, kvazaŭ li volus doni per la sceptro kelke da batoj sur la kapon de la bofilo; kaj pluraj aŭtoroj asertas, ke li ja faris tion senhezite kaj forte. Dirinte, per multe da rezonoj, ke don Gaiferos endanĝerigus sian honoron, se li ne klopodus liberigi sian edzinon, la imperiestro daŭrigas, laŭ la historio:

Jam vi aŭdis: nun, decidu[300].

»Rigardu, sinjoroj, kiel la imperiestro turnas la dorson al don Gaiferos kaj lasas lin ĉagrenita; atentu nun, kiel kolere kaj senpacience don Gaiferos forĵetas de si la tabulon de la triktrako kaj la ludopecojn, petas urĝe la armaĵon kaj suplikas al sia kuzo don Rolando, ke li pruntu al li sian glavon Durindana; rimarku, ke don Rolando rifuzas fari la prunton kaj, anstataŭe, proponas sin kiel kunulon lian en la riska entrepreno baldaŭ komencota de don Gaiferos. Sed la kuraĝa kaj furioza kavaliro ne akceptas la proponon kaj diras, ke li sola, sen ies helpo, tre kapablas liberigi sian edzinon, eĉ se oni retenus ŝin en la pleja profundo de la tero. Ĉe tio li eliras por surmeti la armaĵon kaj tuj komenci la vojaĝon. Nun, sinjoroj, turnu la rigardon al la turo tie videbla, kaj faru al vi la ideon, ke ĝi estas unu el la turoj de la alkazaro de Zaragoza nun nomata La Alfajería. La damo vestita per maŭra kostumo kaj aperanta en ĉi balkono estas la senegala Melisendra, kiu ofte rigardas de tie la vojon al Francujo, kaj konsolas sin je sia enfermiteco, pensante pri Parizo kaj sia edzo. Observu nun ĉi novan incidenton, kian eble oni neniam antaŭe vidis. Ĉu vi ne rimarkas ĉi maŭron? Li iras sur la pintoj de la piedoj, silente, kun fingro sur la lipoj, kaj proksimiĝas deposte al Melisendra. Observu nun, kiel li kisas ŝin plene sur la buŝon, kaj kiel rapide ŝi kraĉas kaj poste viŝas al si la lipojn per la blanka maniko de sia ĉemizo, kaj kiel ŝi lamentas kaj deŝiras siajn belajn harojn, kvazaŭ ili kulpus je lia friponaĵo. Observu ankaŭ, ke alia maŭro de serioza mieno, la reĝo Marsilio de Sansueña, promenas en la koridoro, vidas la insolenton de la unua maŭro kaj ordonas, kvankam la kisinto estas parenco kaj granda favorito lia, ke oni lin kaptu kaj donu al li ducent frapojn per skurĝo. Jen kiel oni kondukas lin tra la ĉefaj stratoj de la urbo, kun anoncistoj ĉe-fronte kaj gardistoj malantaŭe, kaj kiel oni aplikas la punon preskaŭ tuj post la delikto, ĉar inter la maŭroj ekzistas nek procesoj nek apelacioj, diference ol ĉe ni.

– Knabo – laŭtis tiam don Quijote – . Knabo, daŭrigu vian historion tute rekte, sen fari deviojn, ĉar, por aserti ion vera, necesas multe de pruvoj kaj repruvoj.

– Knabo, faru kion ĉi sinjoro ordonas al vi – diris deinterne majstro Pedro – kaj ne perdu vin en digresioj. Estos pli bone tiel. Tenu vin do al via simpla melodio kaj ne implikiĝu en kontrapunktoj, ĉar ili kutimas missoni pro sia komplikeco.

– Tre bone – respondis la knabo.

Kaj li daŭrigis jene la historion:

– Ĉi tie, ĉi surĉevala figuro en gaskon-stila mantelo estas don Gaiferos mem; kaj jen, lia edzino, jam venĝita pri la insolento de la lasciva maŭro, staras kun pli bona kaj serena mieno ĉe la kreneloj de la turo kaj alparolas sian edzon, kiun ŝi prenas por simpla vojaĝanto; kiun ili diris unu al la alia, tio troviĝas en la romanco:

Se vi al Francujo iras,
pri Gaiferos demandadu.

»Sed mi ne ripetos nun ilian konversacion, ĉar kutime troa vortofluo kaŭzas enuon. Sufiĉas vidi, kiel don Gaiferos konigas sin, kaj kiel Melisendra, laŭ siaj ĝojaj gestoj, montras, ke ŝi rekonis lin, des pli nun, kiam ŝi ĵetas sin de la balkono kun la intenco fali sur la gropon de la ĉevalo de ŝia brava edzo. Sed, ve al ŝi! Rigardu, kiel la rando de ŝia jupo kroĉiĝas al feraĵo de la balkono, kaj kiel ŝi pendas en la aero kaj ne povas atingi la teron. Tamen, rimarku, ke la kompatema ĉielo helpas kiam plej necese, ĉar don Gaiferos proksimiĝas, kaj senrigarde, ĉu li deŝiros aŭ ne ŝian belan jupon, prenas ŝin kaj per la forto de la brakoj igas ŝin descendi ĝis la tero. Poste li ŝin impulsas sur la gropon de sia ĉevalo, kie ŝi ekrajdas vir-stile, t.e. kun la kruroj forkmaniere dismetitaj. Don Gaiferos rekomendas al ŝi, ke ŝi forte ĉirkaŭprenu lin deposte kaj kroĉu siajn manojn sur lia brusto, por ke ŝi ne falu, ĉar sinjorino Melisendra ne havas la kutimon rajdi tiamaniere. Ankaŭ aŭskultu, kiel la ĉevalo kontente henas, tial, ke ĝi portas tiel grandan ŝarĝon da kuraĝo kaj belo en la personoj de sia mastro kaj sia mastrino. Vidu, kiel ili faras turnon kaj elrajdas el la urbo kaj, gajaj kaj feliĉaj, prenas la vojon al Parizo. Iru pace, ho senegala paro da veraj amantoj! Sekure atingu la landon de viaj deziroj, sen ke la fortuno obstaklu vian feliĉan vojaĝon! La okuloj de viaj parencoj kaj amikoj vidu vin ĝui la ceteron de via vivo, kaj ĝi estu longa, kiel la vivo de Nestoro![301] Majstro Pedro levis tiam denove la voĉon:

– Parolu simple, knabo, ne bombastu: ĉia afektado mavas.

La komentisto respondis nenion al la averto kaj daŭrigis:

– Ĉie troviĝas personoj scivolaj, ĉion observantaj. Ili vidis la descendon kaj surĉevaligon de Melisendra, informis al la reĝo Marsilio kaj ĉi lasta ordonis doni la alarmon. Kaj rimarku, kiel rapide oni plenumis lian ordonon, ĉar la urbo tondras kaŭze de la sonoriloj sonantaj en la turoj de la moskeoj.

– Tio ne veras – interrompis don Quijote – . Majstro Pedro eraras rilate al ĉi afero de la sonoriloj, ĉar inter la maŭroj oni uzas, ne sonorilojn, sed tamburojn kaj specon de ŝalmo simila al niaj klarnetoj. Kaj aŭdigi sonorilojn en Sansueña certe estas granda absurdo.

Ĉe tio majstro Pedro ĉesigis la sonoradon kaj diris:

– Ne zorgu pri bagateloj, sinjoro, nek pretendu, ke ĉio estu perfekta, ĉar perfekteco ne ekzistas. Ĉu oni ne ludas ĉie, preskaŭ ĉiutage, milon da komedioj plenaj de mil nekongruaĵoj kaj absurdoj, kaj tamen ili furoras, kaj oni auŝkultas ilin, ne nur kun plezuro, sed eĉ kun admiro? Daŭrigu, knabo, kaj ne zorgu. Tiel longe kiel mi plenigos mian burson, ne gravas, ĉu mi prezentas tiom da absurdoj, kiom da atomoj ekzistas en la suno.

– Vi pravas – respondis don Quijote.

Kaj la knabo daŭrigis:

– Rigardu, kiel multenombra kaj pompa rajdantaro elgalopas el la urbo kaj persekutas la du katolikajn geamantojn. Kiom da trumpetoj sonas, kiom da ŝalmoj fajfas, kiom da tamburoj tondras! Mi timas, ke oni fine kaptos kaj returne kondukos la paron alligita al la vosto de ilia ĉevalo, kio estus terura spektaklo.

Vidante tiom da maŭroj kaj aŭskultante tiom da bruo, don Quijote pensis, ke li devas helpi la fuĝantojn, do li stariĝis kaj laŭtis:

– Neniam mi toleros, ke antaŭ mi oni faru tian perforton kontraŭ la fama, kuraĝa kaj amanta kavaliro don Gaiferos. Haltu, finaskita kanajlaro, ne sekvu nek persekutu lin: alie, preparu vin batali kontraŭ mi.

Tion dirante, li elingis la glavon, ĵetis sin per unu salto a la teatro kaj, neimageble furioza kaj rapida, ellasis hajlon da hakoj kontraŭ la maŭroj-marionetoj, renversante unujn, senkapigante aliajn, mutilante kelkajn kaj detruante multajn; kaj inter siaj batoj, li donis tian hakon desupre, ke se majstro Pedro ne kaŭriĝus, kuntiriĝus kaj buliĝus, la hidalgo fortranĉus lian kapon pli facile ol se ĝi konsistus el marcipano.

Majstro Pedro laŭtis, dirante:

– Haltu, sinjoro don Quijote! Rimarku, ke vi renversas, dispecigas kaj murdas, ne verajn maŭrojn, sed figuretojn el kartono! Ve al mi! Vidu, ke vi detruas kaj ruinigas ĉion, kion mi posedas!

Tamen don Quijote, svingante la glavon jen per unu mano, jen per la du, ne ĉesis ellasi, kvazaŭ hajlon, hakojn desupre, dedekstre kaj delive. Fine en malpli da tempo necesa por diri du credos, li disfaligis la tutan teatron sur la plankon kaj splitis en pecojn ties figurojn kaj kulisojn: la reĝo Marsilio vidiĝis grave vundita, kaj la imperiestro Karolo la Granda havis sian kapon kaj kronon distranĉitaj en du partojn. La senato de spektantoj panikiĝis, la simio fuĝis al la tegmentoj de la domo, la kuzo timis, la paĝio teruriĝis, kaj eĉ Sancho Panza ege alarmiĝis, ĉar poste, kiam la tempesto pasis, li ĵuris, ke neniam antaŭe li vidis sian mastron posedata de tiel senbrida furiozo.

Antaŭ la ĝenerala detruo de la teatro, don Quijote iom trankviliĝis kaj diris:

– Mi ŝatus vidi ĉi-loke kaj ĉi-momente la mienon de la homoj, kiuj ne kredas, nek volas kredi, ke la vagantaj kavaliroj utilas en la mondo, Nu, kio okazintus al la brava don Gaiferos kaj al la bela Melisendra, se mi ne troviĝus ĉi tie? Sendube ili estus jam sub la povo de ĉi hundoj, suferante hontindajn humiligojn. Tiel do, longe vivu la vaganta kavalirismo super ĉio ajn ekzistanta en la mondo!

– Vivu longe kaj feliĉe! – interrompis lin majstro Pedro kun lamenta voĉo – . Kaj mi mortu, ĉar, pro mia aĉa sorto, mi povas diri, kiel la reĝo don Rodrigo:

Mi reĝadis Hispanujon,
sed hodiaŭ ne posedas
unu solan tur-krenelon.

»Antaŭ, ne duonhoro, sed apenaŭ du minutoj, mi mastris super reĝoj kaj imperiestroj, kaj mia staloj, kofroj kaj sakoj plenis de nekalkulebla nombro da ĉevaloj kaj belaj kostumoj, kaj nun mi vidas min afliktita kaj nekonsoleble paŭpera kaj mizera kaj, plej bedaŭrinde, sen la simio, ĉar eĉ tra la dentoj mi ŝvitos en mia penado rekapti ĝin. Kaj ĉion ĉi mi ŝuldas al la absurda atako de kolero de ĉi sinjoro kavaliro, laŭdire protektanto de orfoj, riparanto de arbitroj kaj faranto de aliaj bonaĵoj. Nur ĉi-okaze mankis lia grand-animeco. Benatu milfoje Dio en la trono de sia gloro! Kaj prave ĉi viro nomiĝas Kavaliro de la Trista Mieno, se konsideri, ke li detruis la mienon de miaj figuroj!

Sancho Panza, kortuŝita de la lamentado de majstro Pedro, diris al li:

– Ne ploru, majstro Pedro, ne tiel veadu, aŭ vi ŝiros al mi la koron. Sciu, ke mia sinjoro don Quijote estas tiel skrupula kristano kaj katoliko, ke, se li komprenos, ke li misagis kontraŭ vi, li tion rekonos kaj volos larĝe kompensi vin.

– Mi kontentiĝus, se don Quijote pagus al mi parton de la damaĝo suferita de miaj pupoj. Tiel li kvietigus sian konsciencon, ĉar oni ne eskapas el la eterna damno, se oni retenas la propraĵon de alia persono kontraŭ ties volo, kaj oni rifuzas ĝin redoni.

– Vi pravas – diris don Quijote – . Sed, laŭ mia scio, mi havas nenion vian, majstro Pedro.

– Ĉu vere nenion? – respondis la marionetisto – . Rigardu al la fragmentoj dise kuŝantaj sur ĉi dura kaj sterila tero. Ĉu ilin ne disĵetis kaj detruis la nevenkebla forto de via potenca brako? Kies estis iliaj korpoj? Ĉu ili ne apartenis al mi? Kaj per kio mi vivtenis min, se ne per ili?

– Mi plene konvinkiĝis nun – diris don Quijote – , ke veras tio, kion mi ofte suspektis, nome, ke la sorĉistoj, kiuj persekutas min, ĉiam metas antaŭ miaj okuloj figurojn en ties realaj formoj kaj poste transformas kaj ŝanĝas ilin en kion ajn ili deziras. Mi firme kaj senhezite asertas al vi, sinjoroj, ke ĉio okazinta ĉi tie ŝajnis al mi absolute aŭtenta, kaj ke Melisendra estis Melisendra; don Gaiferos, don Gaiferos; Marsilio, Marsilio; kaj Karolo la Granda, Karolo la Granda. Sekve mi koleriĝis kaj, por plenumi mian devon de vaganta kavaliro, klopodis helpi kaj favori la fuĝantan paron; do mi faris bon-intence kion vi vidis, kaj se ĝi turniĝis en misagon, kulpas, ne mi, sed la perversaj uloj, kiuj min persekutas. Tamen, kvankam mia faro ne havis sian originon en la malico, mi volas kondamni min pagi la damaĝon; tiel do, majstro Pedro, kalkulu kiom valoras la detruitaj figuroj, kaj mi tuj pagos al vi per bona kaj kontanta mono hispana.

Majstro Pedro riverence sin klinis kaj diris:

– Ne malpli mi esperis de la senegala spirito kristana de la kuraĝa don Quijote de La Mancha, vera helpanto kaj protektanto de ĉiuj mizeraj kaj afliktitaj vagabondoj. La sinjoro gastejestro kaj la granda Sancho funkciu inter via moŝto kaj mi kiel arbitraciantoj kaj taksantoj koncerne la valoron de la figuroj ne plu uzeblaj.

La gastejestro kaj Sancho akceptis la rolon proponitan de majstro Pedro. Poste la marionetisto levis de la planko la senkapan figuron de la reĝo Marsilio de Zaragoza kaj diris:

– Klare videblas, ke ĉi reĝo ne povas esti riparita en sian antaŭan formon. Tiel, do, mi kredas, se oni ne opinias alie, ke mi devas ricevi kvar realojn kaj duonon pro ĝia morto kaj detruo.

– Taksu la sekvantan – petis don Quijote.

– Nu, kaŭze de ĉi hako desupre malsupren – daŭrigis majstro Pedro, prenante la fenditan imperiestron Karolo la Granda – peti kvin realojn kaj kvaronon, ne estus peti multe.

– Ĝi ŝajnas ne eta kvanto – intervenis Sancho.

– Ankaŭ ne granda – replikis la gastejestro – . Ni povus rondigi la sumon je kvin realoj.

– Li ricevu tute kvin kaj kvaronon – decidis don Quijote – . Kvarono plia aŭ malplia neniel gravas en la totala sumo de ĉi bedaŭrinda misfortuno. Kaj vi, majstro Pedro, rapide finu vian taksadon, ĉar proksimas la horo vespermanĝi, kaj mi jam komencas senti apetiton.

– Por ĉi figuro de la bela Melisendra perdinta la nazon kaj unu okulon, mi volas ĝian ĝustan prezon: du realojn kaj dek du maravedojn.

– Nu, oni devus pensi, ke la diablo intervenis, se Melisendra kaj ŝia edzo ne troviĝas jam, almenaŭ, ĉe la franca landlimo – diris don Quijote – . Ĉar ŝajnis al mi, ke ilia ĉevalo ne galopis, sed flugis. Do, ne provu vendi katon deklarante ĝin leporo[302], t.e. ne montru al mi unu Melisendra sen nazo, dum la alia, se ĉio iras bone, senzorge plezurigas sin kun sia edzo en Francujo. Tiel do, majstro Pedro, lasu, ke Dio disdonu al ĉiu ties parton, kaj ni kondutu rekte kaj bon-intence. Nu, daŭrigu.

Majstro Pedro, vidante, ke la menso de don Quijote komencis denove lami kaj repreni sian oldan temon, ne volis, ke li plene senbridiĝu, kaj diris:

– Certe ĉi figuro estas, ne Melisendra, sed unu el ŝiaj ĉambristinoj; sekve, donu al mi sesdek maravedojn por ĝi, kaj mi kontentos kaj konsideros min bone pagita.

Ĉi-maniere majstro Pedro taksis la prezon de multaj aliaj kriplaj figuroj, poste la arbitraciantoj faris al ĝi dekalkulon, kiun akceptis ambaŭ partioj. La totala sumo fiksiĝis je kvardek realoj kaj tri kvaronoj, kaj Sancho tuj transdonis ĝin. Sed majstro Pedro petis du pliajn realojn por la laboro rekapti la simion.

– Donu ankaŭ ilin, Sancho – diris don Quijote – , ne por ke li reprenu la simion, sed kiel trinkmonon. Du cent kromajn mi donus ĉi-momente, kiel rekompencon, al la persono kiu povus certigi al mi, ke la sinjorino doña Melisendra kaj la sinjoro don Gaiferos troviĝas jam en Francujo kaj inter siaj parencoj.

– Mia simio tion klarigus pli bone ol ajna persono – respondis majstro Pedro – . Sed eĉ ne la diablo kapablus kapti ĝin nun. Malgraŭ ĉio, mi imagas, ke ĝia kor-inklino al mi kaj la malsato puŝos ĝin serĉi min ĉi-nokte. Ni vidos. Morgaŭ frue venos plue.

Tiel do, finiĝis la tempesto kaŭzita de la pupoteatro, kaj oni vespermanĝis pace kaj konkorde je la kosto de don Quijote, kiu estis ekstreme malavara. La viro de la lancoj kaj la halebardoj foriris antaŭ ol komenciĝis la aŭroro, kaj, jam post la tagiĝo, la kuzo kaj la paĝio diris adiaŭ al don Quijote: la unua por sin direkti al sia hejmo; la alia por daŭrigi sian vojaĝon, kaj la hidalgo donis al li dek du realojn, ke li helpu al si per ili survoje.

Majstro Pedro tre bone konis don Quijote kaj ne volis plu implikiĝi en novajn problemojn kun li; tiel do, li levis sin antaŭ ol la suno, prenis la restaĵon de la pupoteatro kaj, kune kun la simio, ankaŭ foriris serĉi siajn aventurojn. La gastejestro, kiu ne konis la hidalgon, miris tiom je lia frenezo kiom je lia malavaro. Fine Sancho, ordonita de sia mastro, tre bone pagis lin, kaj proksimume je la oka matene, ili adiaŭis lin, elrajdis el la gastejo kaj ekiris sur la vojo, kie ni lasas ilin, ĉar nun estas oportuna momento por rakonti kelke da aferoj apartenantaj al ĉi fama historio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.