La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 13

Kun la finiĝo de la rakonto pri la paŝtistino Marcela, kaj kun aliaj eventoj

Apenaŭ la aŭroro komencis montriĝi tra la balkonoj de Oriento, kvin el la ses kapristoj leviĝis, iris veki don Quijote, diris lin, ke, se li intencas ankoraŭ ĉeesti la faman enterigon de Crisóstomo, ili akompanos lin. Don Quijote deziris nenion alian, do leviĝis kaj ordonis Sanchon seli tuj la ĉevalon kaj la azenon. Tion faris la ŝildisto kun granda rapido, kaj same rapide ili ekiris sur la vojo. Marŝinte apenaŭ unu mejlon, ĉe la kruciĝo kun unu pado ili vidis veni ses paŝtistojn en nigraj jakoj kaj kun la kapoj kronitaj per girlandoj el cipreso kaj oleandro. Ĉiu portis en la mano dikan bastonon ileksan. Kun ili venis du surĉevalaj hidalgoj en bonaj vojaĝo-kostumoj, akompanataj de tri piedirantaj servistoj. La du grupoj renkontiĝis, ĝentile salutis unu la alian, demandis sin reciproke, kien ili iras, kaj, informiĝinte, ke ĉiuj celas la lokon de la enterigo, denove plu iris jam en unu sola grupo.

Unu el la du rajdantoj, parolante kun sia kompano, diris:

– Ŝajnas, sinjoro Vivaldo, ke ni ne perdos nian tempon, ĉeestante ĉi rimarkindan ceremonion. Laŭ la strangaj rakontoj de la paŝtistoj rilate la mortinton kaj la kulpan knabinon, ni certe vidos neordinaran eventon.

– Tiel ŝajnas al mi – respondis Vivaldo – , kaj ne unu tagon, sed kvar mi perdus por ĝin spekti.

Don Quijote demandis al la hidalgo kion ili aŭdis pri Marcela kaj Crisóstomo. La rajdanto diris, ke en la mateniĝo ili renkontis la grupon de paŝtistoj, kies nigraj vestoj tiris ilian atenton kaj igis lin demandi pri la kialo de la funebro; ke unu paŝtisto tion klarigis, menciante la belon kaj strangan konduton de paŝtistino nomata Marcela, la amon de ŝiaj sekvantoj kaj la morton de Crisóstomo, al kies enterigo ili sin direktas.

La rajdanto fine rakontis la samon, kion antaŭe diris Pedro al don Quijote, kaj ĉe la fino de ĉi konversacio, la nomata Vivaldo komencis alian, demandante al nia kavaliro, kio movas lin iri tiamaniere armita en tiel paca lando. Al tio li respondis:

– Mia profesio nek konsentas, nek permesas, ke mi iru alie. La lukson, la sinregalon kaj la ripozon oni inventis por la molaj korteganoj. Sed la klopodojn, la zorgojn kaj la armojn oni inventis kaj faris por la nomataj de la mondo vagantaj kavaliroj, al kies ordeno mi, kvankam tute senmerita, apartenas.

Aŭdinte tion, la aliaj konkludis, ke don Quijote frenezas. Sed, por pli certiĝi, kaj por eltrovi, kia estas lia frenezo, Vivaldo demandis kion ĝuste signifas vaganta kavaliro.

– Ĉu viaj moŝtoj ne legis – respondis don Quijote – la analojn kaj historiojn de Anglujo, kie troviĝas la famaj heroaĵoj de la reĝo Arturo, kastilie nomata Artús? Rilate lin ekzistas en la regno de Granda Britujo la olda kaj konata tradicio, ke li ne mortis, ke per magia arto oni turnis lin en korvon, kaj ke li revenos iam al sia regno kaj prenos denove la tronon kaj la sceptron. Tial neniu anglo mortigis ĝisnune eĉ unu solan korvon. Nu, en la epoko de ĉi bona reĝo fondiĝis la fama ordeno de la Kavaliroj de la Tablo Ronda, kaj tiam okazis, ĝuste kiel estas registrite, la am-afero de don Lanceloto kun la reĝino Ginevra, kies honorinda damo Quintañona estis ilia konfidenca perantino. De tio originis la romanco, tiel multe konata kaj kantata en Hispanujo:

– Eĉ ne foje kavaliron
tiel bele zorgis damoj
kiel lacan Lanceloton
alvenintan de Britlando,

»kun la historio dolĉa kaj ĉarma de liaj am-aferoj kaj prodaĵoj. Nu, de tiam la kavalira ordeno disvastiĝis tra multaj kaj diversaj partoj de la mondo. Famaj kaj konataj pro siaj faroj, servis en la ordeno la kuraĝa Amadís de Gaŭlio, kun siaj filoj kaj nevoj ĝis la kvina generacio, la sentima Felixmarte de Hirkanio, la neniam sufiĉe laŭdata Tirante el Blanco kaj la nevenkebla kaj aŭdaca kavaliro don Belianís de Grekujo, tiel proksima al nia epoko, ke ni preskaŭ vidas, alparolas kaj aŭdas lin en persono. Tio do estas la vaganta kavaliro kaj la ordeno kavalira, en kies vicoj, malgraŭ miaj pekoj, mi servas, same kiel servis la menciitaj kavaliroj. Tiel do, mi vagas tra dezertoj kaj solejoj serĉante aventurojn, ĉiam preta alfronti la plej grandajn danĝerojn per mia brako kaj mia persono por la bono de la feblaj kaj la senhelpaj.

Aŭdante tion, la kunvojaĝantoj plene konvinkiĝis pri la manko de saĝo de don Quijote kaj ekkonis la naturon de lia frenezo. Kaj ili sentis profundan miron, kiel ĉiuj homoj antaŭe konstatintaj por la unua fojo lian frenezon.

Vivaldo, viro sprita kaj ŝercema, por eviti la enuon de la vojaĝo dum la iomo da vojo ankoraŭ restanta ĝis la enteriga loko, decidis doni al don Quijote la ŝancon daŭrigi sian absurdan argumentadon. Li diris do:

– Ŝajnas al mi, sinjoro kavaliro vaganta, ke via moŝto surprenis unu el la plej striktaj profesioj de ĉi mondo. Mi kredas, ke eĉ ne la kartuziana vivo estas tiel rigora.

– Tiel rigora kiel la kavalira, eble – respondis don Quijote – . Sed, ke ĝi estas tiel necesa en la mondo, mi ne dubas apenaŭ per harlarĝo. Ĉar verdire, tiel multe faras la soldato obeanta la komandon de sia kapitano, kiel la kapitano mem. Mi volas diri, ke la religiuloj pace kaj ripoze petas de la ĉielo la bonon por la tero, sed ni, soldatoj kaj kavaliroj, efektivigas iliajn petojn per la kuraĝo de nia brako kaj la rando de niaj glavoj, ne subtegmente sed sub la libera ĉielo, ricevante la netolereblan varmon de la suno en la somero kaj la mordon de la frosto en la vintro. Ni estas do la ministroj de Dio en la mondo, la brakoj plenumantaj Lian justecon. Kaj, ĉar la aferojn rekte aŭ nerekte militajn oni ne povas plenumi sen ŝvito kaj troa penado, rezultas de tio, ke ni suferas sendube pli ol la homoj, kiuj en sekura paco kaj ripozo preĝas al Dio, ke Li helpu la misfortunajn. Mi ne volas diri, kaj la ideo eĉ ne venas al mi en la kapon, ke tiel indas la stato de la vaganta kavaliro, kiel la stato de la enklostra monaĥo, sed laŭ mia propra sperto nin sendube plagas pli da doloroj kaj turmentoj, pli da soifo kaj malsato, pli da mizero kaj ĉifonoj kaj pli da pedikoj. Oni ne povas dubi, ke la vagantaj kavaliroj de pasintaj epokoj eltenis multon da misfortuno en la daŭro de siaj vivoj. Se kelkaj el ili gajnis al si per la kuraĝo de sia brako la tronon de imperio, ili kare pagis ĝin per sango kaj ŝvito. Kaj ĉar ne mankis al ili la helpo se sorĉistoj kaj miraklofaraj saĝuloj, ili ne vidis sin fraŭditaj en siaj pretendoj nek trompitaj en siaj esperoj.

– Mi same opinias – respondis Vivaldo – , sed speciale unu kutimo, inter multaj, de la vagantaj kavaliroj al mi ŝajnas kritikinda, nome, plenumonte kun evidenta danĝero al sia vivo grandan kaj riskoplenan faron, ili, en la momento de la atako, neniam rekomendas sin al la graco de Dio, kiel ĉiu kristano devas fari en tielaj situacioj. Anstataŭe ili mense konfidas sin al la protekto de sia damo kun tiel granda pieca fervoro, ke la damo ŝajnas esti ilia dio. Kaj tion mi opinias propra al paganoj.

– Sinjoro – respondis don Quijote – , ĝuste tiel oni devas fari, kaj la vaganta kavaliro alie kondutanta falus en infamion; ĉar estas konsekrita kutimo en la kavalirismo, ke la vaganta kavaliro, en la momento entrepreni grandan faron batalan, devas mense elvoki sian damon, milde kaj ame turni al ŝi la rigardon kaj peti de ŝi favoron kaj helpon en la riskoplena duelo. Kaj, eĉ se neniu lin aŭdas, li devas rekomendi sin al ŝi tutkore, flustrante kelke da vortoj. En la historioj troviĝas multegaj tiaj ekzemploj, sed oni ne tiru el ili la konkludon, ke la kavaliroj neglektas turni sin al Dio; tempo por tio ili havas en la daŭro de la batalo.

– Tamen – diris Vivaldo – mi havas ankoraŭ unu dubon. Ofte mi legis, ke, por ekzemplo, du kavaliroj interŝanĝas pikajn vortojn ĝis fine ili kolerigas sin reciproke, kaj sen plie turnas siajn ĉevalojn por havigi al si manovran spacon, sin ĵetas plengalope unu kontraŭ la alian, kaj meze de la galopado ili sin rekomendas al siaj damoj. Kaj plej ofte el la kolizio rezultas, ke unu, trapikite de la lanco kontraŭula, falas teren super la pugo de la ĉevalo, dum la alia duelanto devas kroĉiĝi al la krinoj de sia rajdbesto por ne ruliĝi sur la grundo. Kaj mi ne komprenas, kiel la trapikito havus tempon por preĝi al Dio en la daŭro de tiel rapida ago. Ĉu ne pli bone, se, anstataŭ konsumi vortojn por rekomendi sin al sia damo, ilin oni uzus konforme kun la devo kaj la deco propraj al kristanoj? Des pli, ke, mi kredas, ne ĉiuj vagantaj kavaliroj havas damon, al kiu sin rekomendi, ĉar ne ĉiuj estas enamiĝintoj.

– Tio ne eblas – respondis don Quijote – . Ne eblas la ekzisto de kavaliro sen damo, ĉar la amo estas tiel propra kaj tiel natura al ili, kiel la steloj al la ĉielo. Tial ne troviĝas eĉ unu historio de kavaliro sen am-aferoj; alie temus, ne pri aŭtentika kavaliro, sed pri bastardo enirinta en la fortreson de la kavalirismo, ne tra la pordo, sed saltante la murojn, kiel ŝtelisto kaj enrompanto.

– Tamen – diris Vivaldo – ŝajnas al mi, ke, se mi ne mislegis, don Galaor, frato de la kuraĝa Amadís de Gaŭlio, neniam havis difinitan damon, al kiu sin rekomendi, kaj tio ne obstaklis, ke oni lin alte estimis, kaj efektive li estis tre fama kaj sentima kavaliro.

– Sinjoro, unu hirundo printempon ne alportas – diris don Quijote – . Krome, mi scias, ke don Galaor amis en sekreto. Cetere lia kutimo amindumi ĉiun damon plaĉan al li estis natura, do neregebla trajto de lia temperamento. Sed oni bone scias, ke li havis unu solan damon kiel mastrinon de sia koro, kaj al ŝi li sin rekomendis tre ofte, kaj ankaŭ tre sekrete, ĉar li ĉiam fieris, ke li estas tre diskreta kavaliro.

– Nu, se havi amatinon formas parton de la esenco de ĉiu kavaliro, mi pensas, ke ankaŭ via moŝto, pro via kavalira profesio, havas amatinon. Do se vi nur ne fieras je diskreteco, kiel Galaor, mi petegas vin, je la nomo de miaj akompanantoj kaj de mi mem, ke vi diru al ni nomon, landon, rangon kaj belon de via damo. Certe ŝin feliĉigus scii, ke oni diskonigas tra la mondo tion, ke ŝin amas kaj servas tiel granda kavaliro, kiel laŭŝajne vi estas.

Don Quijote profunde suspiris kaj respondis:

– Mi ne povas aserti, ĉu la dolĉa turmentantino mia volas, aŭ ne, ke la mondo sciu, ke mi ŝin servas. Mi scias nur (responde al via tiel ĝentila demando) ke ŝia nomo estas Dulcinea; ŝia lando El Toboso, iu vilaĝo de La Mancha; ŝia rango, almenaŭ princina, tial, ke ŝi reĝas super mi; ŝia belo, superhoma, ĉar en ŝi kolektiĝas la neeblaj kaj ĥimeraj atributoj de la beleco, kiajn la poetoj atribuas al siaj damoj: ŝiaj haroj estas oro; ŝia frunto, elizeaj kampoj; ŝiaj brovoj, ĉiel-arkoj; ŝiaj okuloj, sunoj; ŝiaj vangoj, rozoj; ŝiaj lipoj, koraloj; ŝiaj dentoj, perloj; ŝia kolo, alabastro; ŝia brusto, marmoro; ŝiaj manoj, eburo, kaj la partoj vualataj de la pudoro kontraŭ la rigardo homa estas tielaj, kiel mi imagas kaj kredas, ke la prudento povas nur laŭdi ilin, ne kompari.

– Ni dezirus scii pri ŝiaj antaŭuloj kaj familio – diris Vivaldo.

– Ŝi ne apartenas al la antikvaj familioj Romanaj de Curcio, Cayo kaj Cipiono, nek al la modernaj de Colona kaj Ursino, nek al la katalunaj de Moncada kaj Requesens, nek al la valenciaj de Rebella kaj Vilanova, nek al la aragonaj de Palafox, Nuza, Rocaberti, Corella, Luna, Alagón, Urrea, Foz y Gurrea, nek al la kastiliaj de Cerda, Manrique, Mendoza kaj Guzmán, nek al la portugalaj de Alencastro, Pallas kaj Meneses. Sed ŝi apartenas al la familio El Toboso de La Mancha, kiu, kvankam de moderna deveno, povas tamen doni noblan originon al la plej gloraj familioj de la venontaj epokoj. Kaj oni ne kontraŭdiru min ĉi-rilate, se ne sub la kondiĉoj, kiujn Cervino skribis kaj metis ĉe la trofee kolektitaj armiloj de Roldán:[73]

Ilin ne movi,
se vi ne povas
Roldanon provi.

– Kvankam mi devenas de la familio Cachopines de Laredo[74] – respondis Vivaldo – , mi ne aŭdacus kompari ĝin kun tiu de El Toboso de La Mancha. Kvankam, verdire, ĝis nun mi ne aŭdis tian nomon.

– Ŝajnas nekredeble… – diris don Quijote.

La ceteraj kunvojaĝantoj aŭskultis kun granda atento ĉi konversacion, kaj eĉ la paŝtistoj mem konsciis la mankon de saĝo de don Quijote. Nur Sancho Panza, konante lin kaj kunvivante kun li de sia naskiĝo, opiniis vera kion lia mastro diris, kvankam li ne plene kredis tion pri la linda Dulcinea de El Toboso, ĉar, loĝante tiel proksime al El Toboso, li neniam aŭdis pri tia nomo, nek pri tia princino.

Ĉe tio ili rimarkis, ke, de gorĝo inter du altaj montoj descendas proksimume dudek paŝtistoj en nigraj lanaj jakoj kaj kronitaj per girlandoj, kiujn, oni poste vidis, estis unuj cipresaj, kaj aliaj, taksusaj. Ses paŝtistoj portis ĉerkon kovritan per multaj, diversaj floroj kaj branĉoj. Tion vidante, diris unu el la kapristoj:

– La homoj tie portas la kadavron de Crisóstomo, kaj ĉe la piedo de la monto estas la loko, kie, laŭ liaj ordonoj, oni lin enterigos.

Do ili pli rapidis kaj alvenis ĝuste, kiam la paŝtistoj jam metis la ĉerkon sur la grundon, kaj kvar el ili komencis fari foson per akrapintaj pioĉoj flanke de dura roko.

La du grupoj ĝentile salutis unu la alian, kaj poste don Quijote kaj liaj akompanantoj observis la ĉerkon kaj vidis en ĝi, kovritan per floroj kaj en paŝtista kostumo, la kadavron de junulo proksimume tridekjara. Oni vidis ke, kvankam morta, li certe posedis dumvive agrablan mienon kaj vire belan korpon. Ĉirkaŭ li, en la ĉerko mem, kuŝis pluraj libroj kaj multaj paperoj fermitaj kaj nefermitaj. La rigardantoj, la fosantoj de la tombo kaj la ceteraj homoj gardis impresan silenton, ĝis unu el la kadavro-portintoj diris al alia:

– Pro tio, ke vi, Ambrosio, volas skrupule plenumi la testamenton de la mortinto, bonvolu observi, ĉu efektive ni staras sur la loko difinita de Crisóstomo.

– Ĝuste sur la loko – respondis Ambrosio – . Ĉi tie mia karmemora amiko ofte rakontis al mi la historion de sia misfortuno. Ĉi tie, li diris, li vidis por la unua fojo la mortodonan turmentantinon de la homa raso; ĉi tie li konfesis al ŝi por la unua fojo sian sinceran kaj honestan amon, kaj ĉi tie Marcela, por la lasta fojo, disdegne ignoris lin, tiele, ke li metis finon al la tragedio de sia vivo mizera. Kaj je la memoro de tiom da misfortunoj, li volis, ke lia korpo kuŝu ĉi tie en la sino de la eterna forgeso.

Kaj turnante sin al don Quijote kaj liaj kompanoj, li daŭrigis:

– La viro, kies kadavron vi rigardas per kompataj okuloj, posedis animon, kien la ĉielo metis senfinan parton de siaj riĉoj. Tie kuŝas Crisóstomo, unika en talento, senkompara en ĝentilo, elstara en gracio, fenikso en amikeco, prodiga sen mezuro, gaja sen trivialo, fiera sen orgojlo kaj fine, unua en ĉia bono kaj same unua en ĉia misfortuno. Lian amon oni pagis per abomeno, kaj lian adoron per disdegno. Li suplikis bestion, penis moligi marmoron, persekutis venton, kriis en dezerto, servis sendankon kaj ricevis kiel rekompencon, en la mezaj jaroj de la vivo, la viziton de la morto pro la kulpo de la paŝtistino, kies figuron li deziris eternigi en la memoro de la homoj. Tion lastan pruvus la paperoj, kiujn vi rigardas, sed Crisóstomo ordonis min doni ilin al la flamoj, same kiel lian korpon al la tero.

– Vi estus, rilate la paperojn, eĉ pli rigora kaj kruela ol Crisóstomo mem – diris Vivaldo – . Ja nek justas nek decas plenumi ordonon kontraŭan al la racio. Cezaro Aŭgusto pruvis sian saĝon, kiam li ne permesis, ke oni plenumu la volon de la dia Mantuano[75]. Do, sinjoro Ambrosio, donu la korpon de via amiko al la tero, sed ne lian verkon al la forgeso. Ne decas, ke vi neprudente plenumu kion li ĉagrenite ordonis. Male, se vi lasas la paperojn vivi, ankaŭ vivos por ĉiam la kruelo de Marcela kaj servos kiel instruo al la homoj de venontaj tempoj, ke ili sin gardu fali en similan abismon. Ni ĉiuj konas jam la historion de via enamiĝinta kaj senfortuna kompano, vian amikan rilaton kun li, la kaŭzon de lia morto kaj kion li testamentis ĉe la fino de sia vivo. Tiel lamentinda historio pruvas la kruelon de Marcela, la amon de Crisóstomo, la sinceron de via amikeco kaj la sorton de la homoj spron-urĝe rajdantaj sur la vojo, kiun la delira amo montras al ili. Hieraŭ nokte ni sciiĝis pri la morto de Crisóstomo kaj pri la loko de lia enterigo, kaj, puŝitaj de scivolo kaj aflikto, ni deviis de nia vojo por okuli kion ni korpremate aŭskultis. Kiel kompenson do por ĉi aflikta sento nia kaj por nia deziro trovi rimedon al la tragedio, se tio estus ebla, ni petas vin, diskreta Ambrosio (mi petas almenaŭ je mia nomo), ke, anstataŭ destini la paperojn al la flamoj, vi permesu min preni kelkajn.

Kaj, sen atendi la respondon de la paŝtisto, li etendis la manon kaj prenis kelkaj paperojn el la pli proksimaj. Vidante tion, diris Ambrosio:

– Pro ĝentilo, sinjoro, mi konsentas, ke vi retenu kion vi jam prenis. Sed pensi, ke ŝparos ankaŭ la ceterajn, estus vane pensi.

Vivaldo deziris koni la enhavon de la paperoj, do li disfaldis unu kaj legis ties titolon: Despera kanzono. Ambrosio, aŭdinte tion, diris:

– Ĝi estas la lasta poezio de la povra Crisóstomo. Kaj por ke oni vidu, ĝis kia ekstremo lin puŝis lia misfortuno, bonvolu laŭte legi ĝin. Vi havas tempon, dum oni fosas la tombon.

– Tre volonte – diris Vivaldo. La aliaj ĉeestantoj, sentante la saman scivolon, sin aranĝis ĉirkaŭ li, kaj li legis kun klara voĉo la jenon:


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.