La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 49

Pri la saĝa konversacio inter Sancho Panza kaj ties mastro don Quijote

– Ha! – ekkriis Sancho – . Jen, mi vin havas! Tion mi deziris aŭdi per mia tuta koro kaj per mia tuta animo. Nu, sinjoro, diru: ĉu vi negus, ke oni kutime diras, kiam iu montriĝas deprimita: «Mi ne scias kio okazas al li; ne manĝas, nek trinkas, nek dormas, nek respondas kongrue, se oni demandas lin, kaj li ŝajnas kvazaŭ ensorĉita»? Ni devas do konkludi, ke se iu ne manĝas, nek dormas, nek faras la aliajn naturajn funkciojn, kiujn mi antaŭe diris, tiam li estas ensorĉita; sed, se li havas tiel bonan aspekton kiel via moŝto, kaj li trinkas, se oni donas al li trinki, kaj manĝas, se li disponas ion manĝeblan, kaj respondas, se demandite, tiam li ne estas sub ensorĉo.

– Vi pravas, Sancho – diris don Quijote – . Sed mi jam avertis vin, ke ekzistas multaj specoj de ensorĉo, kaj sendube unuj anstataŭas aliajn kun la paso de la tempo; eble nuntempe regas determinitaj ensorĉoj, kaj ĉiuj ensorĉitoj devas konduti same kiel mi, eĉ se antaŭe okazis alie; sekve vanas diskuti aŭ tiri konkludojn kontraŭ la ŝanĝoj trudataj de la tempo. Mi scias kaj certas, ke mi estas sub ensorĉo, kaj tio sufiĉas por la trankviliĝo de mia konscienco, kiu tre suferus, se, opiniante min ne ensorĉita, mi tamen permesus al mi sidi time kaj neniofare en ĉi kaĝo, trompante la esperon de la granda nombro da mizeraj kaj senhelpaj, kiuj atendus mian protekton; kaj eble ili tre bezonas ĝin urĝe kaj en ĉi momento.

– Tamen, mi kredas – diris Sancho – , ke, por plia trankviliĝo de via konscienco, via moŝto devus peni eltiri vin el ĉi karcero; mi promesas ĉiel helpi vin kaj eĉ liberigi vin, ke vi povu grimpi sur Rocinante, kiu aspektas tiel triste kaj melankolie, ke ankaŭ ĝi ŝajnas ensorĉita; poste ni irus denove provi nian sorton en novaj aventuroj, kaj, se ni ne sukcesus, ni ĉiam havus la eblon reveni al ĉi kaĝo, kie, je mia parolo de bona kaj lojala ŝildisto, mi sidus enfermite apud vi, se via moŝto estus tiel missorta, kaj mi tiel stulta, ke ni ne povus sukcese efektivigi kion mi proponas.

– Mi volonte faros kion vi diras, frato Sancho – respondis don Quijote – . Kiam vi vidos la okazon liberigi min, mi obeos vin plene kaj absolute; sed vi konstatos, Sancho, ke vi trompiĝas rilate al la naturo de mia misfortuno.

La vaganta kavaliro kaj la misvaganta ŝildisto plu babilis tiel, ĝis ili alvenis al la loko, kie, jam surpiede, atendis la pastro, la barbiro kaj la kanoniko. La ĉaristo eljungis la bovojn el la veturilo kaj lasis ilin paŝtiĝi laŭvole sur la verda kaj paca loko, de kies freŝo logiĝis, ne nur la personoj sorĉitaj, kiel don Quijote, sed ankaŭ la inteligentaj kaj saĝaj, kiel la ŝildisto. Sancho petis de la pastro, ke li permesu lian sinjoron resti iom da tempo ekster la kaĝo, ĉar alie ĝi ne montriĝus tiel pura, kiel postulis la respekto ŝuldata al tia kavaliro, kiel lia mastro. La pastro bone komprenis kaj diris, ke tre volonte li konsentus, se li ne timus, ke don Quijote, vidante sin libera kaj lasante sin gvidi de siaj impulsoj, fuĝus al iu loko, kie oni neniam povus lin retrovi.

– Mi garantias, ke li ne fuĝos – respondis Sancho.

– Ankaŭ mi, plene kaj absolute – diris la kanoniko – . Des pli, se li donus sian parolon de kavaliro, ke li ne forlasos nin.

– Mi donas mian parolon – promesis don Quijote – . Des pli, ke ensorĉito kiel mi ne havas la liberon disponi pri sia propra persono, ĉar lia ensorĉinto povas laŭdezire teni lin senmova tricent jarojn en la sama loko. Kaj se li fuĝus oni igus lin reveni fluge tra la aero.

Li aldonis, ke, sekve, oni povus sen ia danĝero liberigi lin, kaj eĉ kun profito por ĉiuj, ĉar, alie, aliaj nazoj ofendiĝus, se ili ne retirus sin je ioma distanco.

La kanoniko prenis lin je unu mano, kvankam li tenis ilin ambaŭ kunligitaj, kaj, sub la garantio de lia parolo, oni elkaĝigis lin je lia ega kontento. Unue li streĉis sian tutan korpon, poste iris al Rocinante, dufoje polmofrapis al ĝi sur la gropon kaj diris:

– Floro kaj spegulo de la ĉevaloj, mi fidas ankoraŭ je Dio kaj ties benata Patrino, ke baldaŭ ni vidos nin, kiel ni du deziras: vi, sub via mastro; kaj mi, sur via dorso, ekzercante min en la ofico, por kies plenumo Dio metis min en la mondon.

Tion dirinte, don Quijote apartiĝis kun Sancho al distanca loko, de kie li revenis senbalasta, kaj pli decidita fari kion lia ŝildisto ordonus al li.

Lin rigardante, la kanoniko miris je lia stranga frenezo, tial, ke en siaj konversacioj kaj respondoj li rivelis tre bonan menson, kaj, kiel jam dirite, perdis la saĝon, nur kiam temis pri kavaliraĵoj.

Post ol la tuta grupo sidiĝis sur la verda herbo, atendante la alvenon de la provianto de la kanoniko, ĉi lasta, puŝite de kompato, diris al don Quijote:

– Ĉu eblas, sinjoro hidalgo, ke la sengustaj kaj ridindaj libroj kavaliraj kapablis tiel ŝanceli al vi la cerbon, ke vi kredas je via ensorĉo kaj je aliaj historioj de la sama speco, kvankam ili tiel distancas de la realo, kiel la mensogo de la vero? Kiel eblas, ke povas funkcii homa cerbo kapabla akcepti la ekziston de la nekalkulebla nombro de Amadisoj kaj la senorda kaj konfuza amaso de tiom da famaj kavaliroj, de tiom da imperiestroj de Trebizondo, de tiom da prodoj nomitaj Felixmarte de Hirkanio, de tiom da palefrenoj, de tiom da vagantaj puceloj, de tiom da drakoj, monstroj kaj gigantoj, de tiom da fantastaj aventuroj, de tiom da ensorĉoj, bataloj kaj ferocaj dueloj, de tiom da paradaj roboj, de tiom da princinoj enamiĝintaj, de tiom da ŝildistoj grafoj, de tiom da graciaj nanoj, de tiom da amaj biletoj, komplimentoj kaj bravaj virinoj, kaj fine, de tiom da absurdoj sidantaj en la kavaliraj libroj? Mi devas konfesi, ke, kiam mi legas ilin, ili iel plezurigas min, se mi ne atentas, ke ili konsistas nur el mensogoj kaj lascivoj; sed, kiam mi denove ekkonscias ilian veran naturon, mi pafas kontraŭ la muron la plej bonan el tiaj libroj, kaj eĉ ĵetus ĝin al la flamoj, se mi havus fajron proksima; ili ja meritas ĉi punon, ĉar ili estas fremdaj al la komuna saĝo, falsaj kaj mensogaj, diskrias novajn doktrinojn kaj viv-manierojn, kaj movas la senscian plebon kredi veraj tiom da absurdoj. Ĉi libroj eĉ perturbas la menson de prudentaj hidalgoj de moŝta nasko, kion oni klare vidas ĉe via moŝto, falinta en tian staton, ke necesas enfermi vin en kaĝon kaj vin veturigi en bovo-ĉaro, kvazaŭ temus pri tigro aŭ leono transportata de urbo al urbo kaj elmontrata por mono. Nu, sinjoro don Quijote, kompatu vin mem, revenu en la sinon de la sana racio kaj lernu uzi la multan talenton al vi donacitan de la ĉielo, okupante vin per aliaj libroj pli profitaj al via konscienco kaj pli utilaj al via honoro. Kaj se, malgraŭe, vi sekvus vian inklinon legi librojn pri heroaĵoj kaj kavaliroj, legu en la Biblio la Libron de la Juĝistoj, kie troveblas veroj grandiozaj kaj faroj tiel aŭtentaj kiel kuraĝaj. Luzitanio havis sian Viriato; Romo sian Cezaro; Kartago sian Anibalo; Grekio sian Aleksandro, Kastilio sian grafon Fernán González; Valencio sian Cid; Andaluzio sian Gonzalo Fernández; Extremadura sian Diego García de Paredes; Jerez sian García Pérez de Vargas; Toledo sian Garcilaso; Sevilla sian don Manuel de León; kaj la rakonto de iliaj brilaj faroj povas distri, instrui, delekti kaj surprizi eĉ la personon de plej granda inteligento. Jes, mia kara sinjoro don Quijote, ĉi rakontoj estas indaj je via atento, kaj, legante ilin, vi akiros historian scion, amos la virton, observos la bonon, poluros viajn kutimojn kaj kondutos brave kaj kuraĝe, ne troaŭdace kaj temerare; kaj tio ĉi je la honoro de Dio, je via propra profito kaj je la gloro de La Mancha, de kie, laŭ mia scio, devenas via familio kaj origino.

Don Quijote atentege aŭskultis ĝisfine la argumentadon de la kanoniko, fikse rigardis lin kelkan tempon, kaj respondis:

– Ŝajnas, sinjoro hidalgo, ke viaj paroloj celis persvadi min, ke en la mondo ne ekzistas vagantaj kavaliroj, ke la libroj kavaliraj estas falsaj, mensogaj, damaĝaj kaj senprofitaj al la regno, ke mi aĉe faris legante ilin, pli aĉe kredante ilin, kaj plej aĉe imitante ilin de la momento, kiam mi fordonis min al la tre rigora profesio de la kavalirismo, kiun ili instruas. Krome, vi asertis, ke ne ekzistis en la mondo Amadís de Gaŭlio, nek Amadís de Grekujo, nek la ceteraj kavaliroj, de kies historio la libroj plenas.

– Vi esprimas mian opinion ĝuste tiel, kiel mi ĝin proklamis – diris la kanoniko.

– Via moŝto aldonis ankaŭ – daŭrigis don Quijote – , ke tiaj libroj faris al mi multe da damaĝo, ĉar ili renversis mian cerbon kaj kaŭzis mian enkaĝigon, kaj ke mi devus korekti mian inklinon kaj ŝanĝi miajn legaĵojn por aliaj libroj pli veraj, pli instruaj kaj pli distraj.

– Efektive – diris la kanoniko.

– Nu, laŭ mia opinio – aldonis don Quijote – , ĝuste via moŝto estas sencerba kaj ensorĉita, tial, ke vi vin dediĉas blasfemadi kontraŭ unu institucio tiom akceptita kiel vera en la tuta mondo, kaj tiom aŭtenta, ke ajna persono tion neganta, kiel via moŝto, meritus la saman punon, kiun, laŭ viaj diroj, aplikas al la libroj, kiam ili ne plaĉas al vi. Voli persvadi, ke neniam ekzistis en la mondo Amadís kaj la ceteraj kavaliroj aventuristoj, de kies faroj plenas la historioj, egalus aserti, ke la suno ne brilas, ke la glacio ne fridas, aŭ ke la tero ne donas fruktojn. Kia persono povas loĝi en la mondo, kapabla konvinki alian, ke ne veras la historioj de la princino Floripes kaj Guy de Burgonjo, aŭ la aventuro de Fierabrás ĉe la ponto de Mantible, okazinta en la epoko de Karlomagno, kaj tiel vera, mi ĵuras, kiel la fakto, ke nun estas hela tago? Kaj se tio konsistas el mensogoj, oni devus konkludi, ke ankaŭ ne ekzistis Hektoro, nek Aĥilo, nek la milito de Trojo, nek la Dek du Paruloj de Francujo, nek la angla reĝo Arturo, kiu, transformita en korvon, iras tra la mondo, kaj kies regno atendas ĉiumomente lian revenon. Certe oni eĉ kuraĝos opinii falsaj la historion de Guarino Mezquino, kaj la serĉadon de la Sankta Gralo, kaj apokrifaj la am-aferon de don Tristano kun la reĝino Izolda, kaj de Ginevra kun Lanceloto, kvankam kelkaj personoj preskaŭ memoras esti vidintaj duenjon Quintañona, la plej bona vin-verŝistino de Granda Britujo. Ĉi-rilate mi memoras, ke mia patroflanka avino diris, kiam ŝi vidis duenjon kun impona kufo: «Rigardu, nepo, ŝi ŝajnas duenjo Quintañona», kaj el tio mi konkludis, ke ŝi certe konis la duenjon aŭ, almenaŭ, vidis unu el ŝiaj portretoj. Nu, kiu povus negi la veron de la historio de Pierre kaj la linda Magalona, se konsideri, ke oni vidas eĉ nuntempe, en la reĝa arsenalo, la lignonajlon uzatan de la brava Pierre por direkti la lignan ĉevalon, kiu portis lin fluge tra la aero? Ĉi lignonajlo estas iom pli granda ol la timono de ĉaro, kaj apud ĝi montriĝas la selo de la ĉevalo Babieca. Krome, en Roncesvalles oni vidas la kornon de Rolando, grandan kiel trabo. El tio oni konkludas, ke ekzistas la Dek du Paruloj, ke ekzistis Pierre, ke ekzistis Cid, kaj ke ekzistis aliaj similaj kavaliroj irantaj, kiel oni diras, al siaj aventuroj. Se tion oni ne kredas, oni eĉ deklaros ankaŭ, ke ne veras, ke la brava luzitano Juan de Merlo iris al Burgonjo kaj duelis en la urbo Arras kontraŭ la fama senjoro de Charny nomita moŝto Pierre, kaj poste en la urbo Bazelo kontraŭ moŝto Enrique de Renestán, kaj eltiris sin el ambaŭ entreprenoj triumfa kaj plena de gloro; oni negos ankaŭ la aventurojn kaj defiojn plenumitajn, en la sama Burgonjo, de la kuraĝaj hispanoj Pedro Barba kaj Gutierre Quijada (de kies familio mi devenas laŭ rekta linio vira), kiuj venkis la filojn de la grafo de Sankta Paolo. Ĉu oni same obstine deklaros, ke don Fernando de Guevara ne iris serĉe al aventuroj en Germanujon, kie li duelis kontraŭ senjoro Jorge, kavaliro de la domo de la grafo de Aŭstrio? Ĉu estis fikciaj la turniroj de Suero de Quiñones del Paso, la entreprenoj de Luis de Falces kontraŭ don Gonzalo de Guzmán, kavaliro kastilia, kaj multaj aliaj prodaĵoj plenumitaj de kristanaj kavaliroj landaj kaj eksterlandaj, kaj tiel veraj kaj aŭtentaj, mi ripetas, ke mankus la racio kaj la logiko al persono neganta ĉion ĉi?

La kanoniko mire aŭskultis ĉi mikson de veroj kaj mensogoj, kaj surpriziĝis de la granda scio de don Quijote rilate al la aferoj de la vaganta kavalirismo. Li do respondis:

– Mi ne povas ne konsenti, sinjoro don Quijote, ke io estas vera en viaj diroj, precipe en tio koncerna al la vagantaj kavaliroj hispanaj. Mi koncedas ankaŭ, ke ekzistis la Dek du Paruloj de Francujo, sed mi ne kredas, ke ili faris ĉion, kion rakontas pri ili la ĉefepiskopo Turpin. Efektive, temis pri kavaliroj elektitaj de la reĝoj de Francujo, kaj oni nomis ilin paruloj, ĉar ili egalis, unuj al la aliaj laŭ rango, kuraĝo, kaj kvalitoj, aŭ, almenaŭ, ili devus egali, ĉar ili apartenis al speco de religia ordeno, kiel la nunaj de Santiago aŭ Calatrava, pri kies membroj oni antaŭsupozas, ke ili devas, aŭ devus, esti, kavaliroj, honorindaj, kuraĝaj kaj de moŝta nasko; kaj same kiel nuntempe oni diras «kavaliro de San Juan» aŭ «kavaliro de Alcántara», en la pasinta epoko oni diris «kavaliro de la Dek du Paruloj», ĉar oni elektis ilin, dek du egalajn, por ĉi ordeno religia. Koncerne al Cid, li ja ekzistis, same kiel Bernardo del Carpio, sed pri kelkaj heroaĵoj atribuitaj al ili oni devas tre dubi. Pri la lignonajlo de grafo Pierre kaj pri tio, ke ĝi staras apud la selo de Babieca en la reĝa arsenalo, mi devas konfesi, ke mi estas tiel senscia aŭ tiel miopa, ke, kvankam, mi vidis la selon, mi neniam rimarkis la najlon, malgraŭ ke, laŭ vi, ĝi montriĝas tre granda.

– Tamen, ĝi sidas tie, certe – respondis don Quijote – . Kaj jen ankoraŭ io: oni diras, ke oni ĝin gardas en leda ingo, ke ĝi ne putru.

– Eble – diris la kanoniko – , sed mi ĵuras je miaj sanktaj ordinoj, ke mi ne memoras esti ĝin vidinta; sed, eĉ se mi koncedus, ke la najlo tie sidas, mi ne devontigus min kredi je tiom da Amadisoj aŭ je la svarmoj de la kavaliroj, kies historion oni rakontas. Kaj ne ekzistas motivo, por ke viro kiel via moŝto, honorinda kaj dotita per tiel bona talento, kredu veraj tiom da ekstravagancaj absurdoj troveblaj en la ridindaj libroj kavaliraj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.