La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

PREFACO[4]

Neokupata leganto: vi povas kredi, sen ia ĵuro de mia flanko, ke mi dezirus, ke ĉi libro, kiel filo de mia menso, estus plej bela, plej agrabla kaj plej inteligenta. Sed mi ne povis liberigi min de la natura ordo, kiu disponas, ke la filoj similu al la patroj. Tiel do, kion kapablus generi mia sterila kaj senscia talento, se ne la historion de ido magra kaj sensuka, kapricema kaj plena de plej diversaj fantazioj, kiajn neniam antaŭe imagis ajna persono, se konsideri, krome, ke ĉi ido naskiĝis en prizono, kie sidas ĉia malkomforto, kaj kie ekloĝas ĉia ĝena bruo? Trankvilo, plaĉa loko, paca kamparo, serena ĉielo, lirlaj fontoj, kaj kvieta spirito, forte influas, por ke eĉ la plej sterilaj muzoj montriĝu fekundaj kaj nasku familion kapablan plenigi la mondon per admiro kaj kontento. Povas okazi, ke patro havas filon turpan kaj sen ia kapablo, sed lia amo al li metas bendon sur liaj okuloj, por ke li ne vidu liajn mankojn: kontraŭe, li konsideras ilin belaĵoj kaj meritoj kaj nomas ilin spritaj kaj brilaj trajtoj antaŭ siaj amikoj. Sed mi estas nur duonpatro de don Quijote, kvankam mi ŝajnas lia patro, kaj ne volas iri en la fluo de la kutimo, nek supliki[5] vin, preskaŭ kun larmoj en la okuloj, kiel aliaj faras, karega leganto, ke vi pardonu aŭ ignoru la mankojn, kiujn vi vidos en ĉi filo mia. Vi estas nek lia parenco, nek lia amiko, havas vian animon en via korpo, posedas tiom da libera volo kiom oni povus deziri, kaj en via hejmo vi tiel mastras, kiel reĝo en sia palaco. Cetere, vi konas la komun-uzan diron, ke «sub mia mantelo, mi estas mia propra reĝo», sekve, vi estas libera de ĉia devo kaj respekto, kaj povas deklari kion ajn vi pensas pri ĉi historio, sen timi, ke oni punos vin, se vi esprimos pri ĝi mavan opinion, aŭ ke oni rekompencos vin, se vi esprimos bonan.

Mi dezirus nur transdoni al vi la historion nuda, sen la garno de prefaco kaj sen la nekalkulebla serio da sonetoj, epigramoj kaj panegiroj kutime aperantaj, laŭ la modo, ĉe la komenco de la libroj:[6] ĉar mi povas diri al vi, ke, kvankam kostis al mi ne etan klopodon skribi ĉi verkon, plej igis min peni la preparo de ĉi prefaco, kiun vi legas. Multe da fojoj mi prenis la plumon por komenci ĝin, kaj multe da fojoj mi ĝin lasis, sen scii kion diri. Kaj, kiam foje mi troviĝis meze de ĉi embaraso, kun la papero antaŭ mi, la plumo ĉe la orelo, la kubuto sur la tablo, kaj la vango apogita al la mano, pensante kion mi skribus, eniris neatendite sprita kaj tre inteligente amiko mia, vidis min profunde en pensoj kaj demandis, kio okazas al mi. Mi respondis senkaŝe, ke mi cerbumas pri la prefaco al la historio de don Quijote, kaj ke la afero tiel tedas min, ke mi inklinas ne verki la prefacon kaj eĉ ne publikigi la farojn de la nobla kavaliro.

– Ĉar – mi daŭrigis – mi ne povas ne angori, pensante, kian opinion havos la antikva leĝodonanto nomata publiko, kiam ĝi vidos, ke, post ol mi dormis tiel longan tempon en la silento de la forgeso[7], mi reaperas nun, sub la ŝarĝo de multaj jaroj, por prezenti historion sekan kiel esparto, mankan je originaleco, laman en la stilo, mizeran en la ideoj, nudan je erudicio kaj pensoj, sen citoj sur la marĝenoj, kaj sen glosoj ĉe la fino de la libro. Aliaj verkoj, eĉ se profanaj kaj fikciaj, tiel plenas de sentencoj de Aristotelo, Platono kaj la tuta bando de filozofoj, ke la legantoj profunde impresiĝas kaj konsideras iliajn aŭtorojn homoj kleraj, erudiciaj kaj elokventaj. Kaj kion diri pri ilia citado el la Sankta Skribo? Oni pensus, ke ili estas mem Sankta Tomaso kaj aliaj doktoroj de la Eklezio: ili observas ĉi-rilate tiel solenan decon, ke en unu linio ili priskribas distritan amanton, en la alia faras kristanan prediketon, kaj legi aŭ aŭskulti tion donas plaĉon kaj plezuron. Ĉio ĉi mankas al mia libro, ĉar mi havas nenion por citi sur la marĝenoj aŭ por glosi ĉe la fino, kaj eĉ ne scias, kiujn aŭtorojn mi devas aludi, kaj ankaŭ ne en kiaj okazoj, por poste listigi ilin laŭ alfabeta ordo (kiel la ceteraj verkistoj faras), komencante per Aristotelo kaj finante per Zoilo aŭ Zeŭksiso[8], kvankam la unua estis kalumnianto, kaj la dua, pentristo. Mankos ankaŭ la sonetoj ĉe la komenco de la libro, almenaŭ la sonetoj verkitaj de dukoj, markizoj, grafoj, episkopoj, damoj aŭ supergloraj poetoj, kvankam, se mi petus versaĵojn disde du tri amikoj metiistoj[9], mi scias, ke ili donus ilin al mi, tiel bonajn, ke ilin ne superus la poemoj de la plej renomaj poetoj de Hispanio. Fakte, kara amiko – mi daŭrigis – , mi decidis, ke sinjoro don Quijote plu kuŝu en la arĥivoj de La Mancha, ĝis la ĉielo disponos, ke alia persono ornamu la libron per la multaj garnoj mankantaj nun al ĝi: ĉar mi sentas min nekapabla ilin provizi pro mia nekompetento kaj eta klero, kaj ankaŭ pro tio, ke mi havas pigran naturon kaj ne emas preni sur min la penon serĉadi aŭtorojn, por ke ili diru kion mi mem povas diri sen ilia helpo. Tial, amiko, vi trovas min en stato de perplekso kaj konfuzo, kiu originas en la sufiĉe grava motivo menciita.

Aŭdinte tion, mia amiko donis al si sur la frunton frapon per la manplato, eksplodis per ridego kaj diris:

– Je Dio, frato, mi ĵus liberigis min de falsa ideo, kiun mi longe havis, de kiam mi konatiĝis kun vi: mi ĉiam opiniis vin diskreta kaj prudenta en via konduto, sed mi vidas nun, ke vi tiel distas de tia opinio, kiel la ĉielo de la tero. Ĉu estas eble, ke aferoj tiel sengravaj kaj tiel facile solveblaj havas la forton konfuzi kaj embarasi talenton tiel maturan kiel la via kaj pli ol sufiĉe harditan rompi obstaklojn pli grandajn kaj venke surtreti ilin? Ĉu vi volas konvinkiĝi, ke mi diras la veron? Nu, aŭskultu atente kaj vi vidos ke, en la daŭro de palpebrumo, mi solvos viajn problemojn kaj trovos rimedon kontraŭ la mankoj, kiuj, laŭ via diro, kaŭzas al vi perplekson kaj timon, ĝis la ekstremo, ke ili igas vin forlasi la ideon enmondigi la historion de via fama Don Quijote, lumo kaj spegulo de la tuta vaganta kavaliraro.

– Diru – mi respondis – kiamaniere vi agus por ŝtopi la breĉon de mia timo kaj por transformi la ĥaoson de mia konfuzo en klaron?

Via unua problemo, nome, la sonetoj, epigramoj kaj panegiroj, kiuj mankas al via prefaco kaj devus esti verkitaj de famaj kaj moŝtaj personoj, solveblas, se vi mem prenas sur vin la ioman penon skribi ilin, kaj poste nomas ilin laŭ via plaĉo kaj ilin atribuas al la plumo de Preste Juan de Las Indias aŭ de la imperiestro de Trebizondo[10], aŭ ŝajne famaj poetoj, laŭ onidiroj. Kaj, se ili fakte ne versumus, kaj je la nomo de la vero kelkaj pedantoj kaj licenciuloj ĉikanus kaj intrigus kontraŭ vi post via dorso, vi tute ne bezonas zorgi, ĉar, eĉ se ili pruvus vian aserton mensoga, ili ne povus fortranĉi la manon, kiu ĝin skribis.

»Rilate al surmarĝena citado el libroj kaj aŭtoroj, kies sentencojn kaj maksimojn vi metis en vian historion, sufiĉas nur, ke vi lerte inkluzivigu kelke da sentencoj kaj latinaĵoj, kiujn vi konas parkere, aŭ kiujn vi povas trovi sen granda peno. Por ekzemplo, rilate la temon de libero kaj kaptiteco, vi povus enŝovi: «Non bene pro toto libertas venditur auro»[11] kaj poste, sur la marĝenon, citi Horacion, aŭ ĝian veran aŭtoron. Se vi traktus pri la povo de la morto, vi povus helpi vin per:

Pallida mors aequo pulsat pede
pauperum tabernas
regumque turres
[12]

»Se vi parolus pri tio, ke Dio ordonas ame kaj amike konduti kontraŭ la malamiko, tuj citu el la Sankta Skribo, kion vi povas fari kun eleganto, ripetante, almenaŭ, la vortojn de Dio mem: «Ego autem dico vobis: diligite inimicos vestros»[13].

Se temus pri mavaj pensoj, ripetu kun la Evangelio: «De corde exeunt cogitationes malae»[14].

Se pri la nestabilo de la amikeco, jen Katono kun sia distiko:

Donec eris felix, multos numerabis amicos,
Tempora si fuerint nubila, solus eris.[15]

»Kaj dank’ al ĉi latinaĵoj kaj aliaj similaj, oni eĉ konsiderus vin latinisto, kies profesio donas en la nuna tempo ne etan honoron kaj profiton.

»Rilate al la afero meti glosojn ĉe la fino de la libro, certe vi povus agi jene: se vi mencias giganton en via libro, zorgu, ke li estu la giganto Goljato, kaj, per tiel facila procedo, vi havos ĉe-mane grandan noton, por ekzemplo: «La giganto Goljato estis filiŝto. Lin mortigis la paŝtisto Davido per forta ŝtonofrapo en la valo de Terebinto, kiel oni rakontas en la Libro de la Reĝoj», kun referenco al la koncerna ĉapitro. Poste, por montri, ke vi havas profundan erudicion, ne nur rilate al la letroj[16], sed ankaŭ rilate al la kosmografio, enkonduku en vian libron mencion pri la rivero Tajo, kaj tiam vi havos preta alian faman gloson, skribante: «La rivero Tajo ricevis sian nomon de hispana reĝo. Ĝi fontas el loko Tia kaj fluas en la oceanon, kisante la murojn de la fama urbo Lisbono. Laŭdire la sablo de la rivero estas ora»[17] ktp. Se vi skribas pri ŝtelistoj, mi rakontos al vi la historion de Kako[18], ĉar mi parkere konas ĝin; se pri publikulinoj, la episkopo de Mondoñedo[19] pruntos al vi Lamian, Laidan kaj Floran, kaj tia gloso donos al vi grandan prestiĝon; se pri kruelaj homoj, Ovidio provizos vin per Medea; se pri sorĉistinoj kaj magiistinoj, Homero havas Kalipsoan, kaj Vergilio Circan; se pri kuraĝaj kapitanoj, Julio Cezaro mem pruntos sin al vi per siaj

Komentoj, kaj Plutarko donos al vi mil Aleksandrojn. Se vi traktas pri amoj kaj konas eĉ nur iomete la toskanan, baldaŭ vi renkontos la verkon de León Hebreo[20], kiu taŭgos al vi supermezure. Kaj se vi ne volas veturi al fremdaj landoj, vi havas hejme la aŭtoron Fonseca[21], kies Pri la amo de Dio entenas ĉion, kion vi, aŭ la plej inteligenta verkisto, povus deziri rilate al tia temo. Nu, bonvolu iel mencii ĉi nomojn kaj historiojn en via rakonto, kaj lasu al mi la taskon enmeti citojn kaj glosojn. Kaj mi ĵuras, ke per ili mi plenigos la marĝenojn kaj uzos kvar foliojn ĉe la fino de la libro.

»Ni traktu nun pri la referenco al aŭtoroj, kia troveblas en la ceteraj libroj, sed ne en la via. Tio havas facilan solvon, nome, akiri verkon, kie aperas la nomoj de ĉiuj aŭtoroj, de A ĝis Z, kiel vi diras, kaj la saman liston metu en vian libron. Kvankam oni vidos klare, ke vi ne utiligis iliajn ideojn, la afero tute ne gravos; kaj eble ajna idioto eĉ pensos, ke vi inspiriĝis el ĉiuj por la verkado de via simpla kaj senpretenda historio. Sed, eĉ se ne por io alia, tiu longa listo de aŭtoroj utilos, almenaŭ, por doni prestiĝon al la libro, des pli, ke neniu faros al si la zorgon esplori, ĉar al li estas tute indiferente, ĉu vi tenis vin, aŭ ne, al iliaj pensoj aŭ ideoj. Krome, se mi bone memoras, via libro ne bezonas tion, kion, laŭ vi, ĝi malhavas, ĉar la tuta verko estas kondamno kontraŭ la kavaliraj libroj, kaj pri ili Aristotelo diris nenion, Sankta Basilio mencias eĉ ne unu vorton, kaj Cicerono tute mutas. Nek la postuloj de la vero nek la kalkuloj de la astrologio havas rilaton kun la fabelaj absurdoj de via libro, kaj ĝin ne koncernas la geometriaj mezuroj aŭ la refuto de argumentoj laŭ la reguloj de la retoriko; kaj ĝi ne pretendas prediki per mikso de l’ o homa kun l’ o dia, mikso ne rekomendinda kiel vesto de ajna kristana koncepto. Konvenus, ke vi uzu la imitadon, kaj ju pli perfekta ĝi estos, des pli bona estos via verko. Kaj tial, ke via verko celas nur detrui la aŭtoritaton kaj influon de la libroj kavaliraj en la mondo kaj en la publiko, ne necesas, ke vi prialmozu sentencojn de la filozofoj, konsilojn de la Sankta Skribo, fabelojn de poetoj, paroladojn de oratoroj aŭ miraklojn de sanktuloj. Vi devas zorgi nur, ke viaj frazoj estu simplaj, signifaj, sobraj, fluaj, bone sonantaj kaj agrablaj, kaj ke viaj esprimoj respegulu laŭeble viajn ideojn, sen ilin impliki kaj kompliki. Zorgu ankaŭ ke, legante vian historion, la melankolia ridu, la gaja ridu pli laŭte, la simpla ne tediĝu, la saĝa admiru la inspiron de la intrigo, la serioza ne koleru, kaj la prudenta ne retenu sian laŭdon. Unuvorte, tenu vian celadon direktita al la objekto detrui la aĉan maŝinon de ĉi libroj kavaliraj, abomenataj de multaj, sed laŭdataj de eĉ pli multaj. Kaj, se vi sukcesos en tio, via sukceso estos vere granda.

Mi aŭskultis en absoluta silento la vortojn de mia amiko, kaj, tiamaniere ili min impresis, ke mi senreplike akceptis ilin kiel bonajn kaj ilin uzis por verki ĉi prefacon, kiu montros al vi, kara leganto, la saĝon de mia amiko, kaj ankaŭ mian bonan sorton, tial, ke mi ricevis tiom da trafaj konsiloj en la ĝusta momento. Kaj vi havos la plezuron trovi senkomplika kaj laŭvera la historion de la fama don Quijote de La Mancha, kiu, laŭ la opinio de la vilaĝanoj de la distrikto Montiel, estis la plej ĉasta amanto kaj la plej kuraĝa kavaliro, kian de multaj jaroj oni ne vidis en la regiono. Mi ne volas emfazi, ke mi faras al vi bonan servon, prezentante al vi tiel faman kaj honestan kavaliron; sed mi volas, ke vi danku min, ke vi konatiĝos kun lia fama ŝildisto Sancho Panza, en kies persono, laŭ mia opinio, mi prezentas al vi epitomon de la sprito propra al la ŝildistoj, kiu sprito dise aperas tra la svarmo de la senutilaj libroj kavaliraj. Kaj, kiel lastaj vortoj, Dio donu al vi sanon, kaj Li ne forgesu min.

Vale[22]

Al la libro de don Quijote de La Mancha

Urganda, la Nekonata[23] Libro,
se vi zorgos bone
serĉi kleran akompanon,
nu, la dando[24] ne riproĉos,
ke vi faras mavan faron.

Sed, se vi vin urĝe puŝos
fali en kretenajn manojn,
vi rimarkos, ke la stultaj
trafas ne la ĝustajn klavojn,
kvankam ili fanfaronas
havi superhoman saĝon.

Kaj, ĉar sperto nin instruas,
ke la frondoriĉaj arboj
donas freŝan, plaĉan ombron,
jen, en Béjar, via ŝanco
antaŭ vi reĝ-arbon metis:
princoj floras sur la branĉoj
kaj kun ili unu duko,
nova Granda Aleksandro!

Iru do en ĝian ombron:
sort’ sin donas al aŭdaco.

Vi prikantos l’ aventurojn
de hidalgo de La Manĉo.

Nocaj libroj de li ŝtelis
la prudenton de la kapo,
kaj tiome lin inspiris
kavaliroj, armoj, damoj,
ke li gajnis Dulcinean
per la forto de la brakoj,
kaj en tio li imitis
la impeton de Rolando.

Garnu ne blazonon vian
per ne propraj rang-ornamoj,
ĉar malico tuj atakas
tion, kio estas ŝajno.

Se aroge vi kondutos,
oni diros kun sarkasmo:
«Kiu Álvaro de Luna,
Hanibalo el Kartago
aŭ la franca reĝ’ Francisko
iam plendis pri la fato!»[25].

Ĉar ĉielo ne deziris
ke vi havu la kapablon
de la negro Juan Latino[26],
nu, forgesu latinaĵojn.

Ne montriĝu tro subtila
per filozofiaj frazoj,
ĉar, kun tordo de la buŝo,
la sagacaj tuj proklamos:
«Kial vi kuraĝis uzi
tian rubon kaj fatrason?».

Vian nazon ne enŝovu
en alian fremdan vazon,
ĉar, en kio nin ne tuŝas,
oni uzu la singardon:
batoj ofte trafas homojn,
kiuj emas al ĉikanoj,
tiel do, vi nur klopodu
al vi fari bonan famon,
ĉar por ĉiam ridindiĝas
eldonantoj de banaloj.

Ne forgesu, ke absurdas
preni ŝtonon en la manon
(se vi loĝas vitrodomon)
por ĝin ĵeti al najbaro.

Lasu, ke la saĝaj homoj
singardeme faru paŝojn,
kiam ili skribas librojn,
ĉar aŭtoroj de romanoj
destinitaj al puceloj[27]
verkas nur ekstravagancojn.

Amadís de Gaŭlio
al don Quijote de La Mancha

Vi, imitanto de la vivo plora,
– de mi spertita, kulpe de despero,
sur Nuda Roko kaj en pent-ofero
post ol mi fuĝis for de stato glora –
sensoifigos vin per trink’ likvora,
sal-gusta tamen, el okul-sufero,
kaj per ter-vazoj nutros vin la tero,
ne per arĝenta plado aŭ per ora.

Pri tio vi ne dubu: por ĉiamo,
almenaŭ dum la blonda Febo dia
en ĉaro flugos tra la ark’ ĉiela,
vi estos plej kuraĝa laŭ la famo;
unualoke rangos lando via;
l’ aŭtoro brilos sola kaj modela.

Don Belianís de Greklando
al don Quijote de La Mancha
Mi batis, rompis, breĉis, diris, faris
pli ol l’ aliaj vagaj kavaliroj;
mi arogantis, lertis per rapiroj
kaj venĝis mil ofendojn, cent mil baris.

La farojn miajn famo ne avaris,
la damoj flatis min kun am-sopiroj,
naniĝis antaŭ mi gigantaj viroj,
kaj la duelojn tute ne mi ŝparis.

Sub mia plando kuŝis la fortuno,
mi kiel ludon traktis la destinon
kaj ĉiam ĝin alfrontis maldorlote.

Kaj, kvankam ĝis la kornoj de la luno
la famo levis min, la paladinon,
vin mi envias, vin, ho don Quijote!

Sinjorino Oriana
al Dulcinea de El Toboso

Mi volus kun vi ŝanĝi, Dulcinea,
kastelon Miraflores plus Londono
por la paca, serena monotono
de El Toboso, via loko fea.

Mi volus, ĉe Quijote epopea,
esti vi mem en koro kaj persono
– vi, kiu faris lin feliĉa homo –
kaj vidi lin en lukto apogea.

Ho, kial ne rezistis ĉasto mia
al Amadisaj kisoj, dum vi povis
kun don Quijote vin tenadi virta?
Mi estus enviata, ne envia…:
pro mia cedo, mi nur triston trovis,
dolore pagis pro la vivo flirta.

Gandalín, ŝildisto de Amadís de Gaŭlio,
al Sancho Panza, ŝildisto
de don Quijote de La Mancha

Laŭdatu, fama homo, ĉar fortuno,
metinte vin al ŝildo-porta servo,
prudente, takte agis per observo,
ke vin atingu nul maloportuno.

Kavalirismo estas sen imuno
kontraŭ krudula aŭ simplula vervo,
mi simple do akuzas sen rezervo
l’ orgojlan sopirantan al la luno.

Azeno via, ankaŭ via nomo
kaj via nutrosako providenca
plenigas min per sento de envio.

Laŭdatu re, ho Sancho, bona homo,
ĉar kisas vin kun mildo riverenca
la sola, hispana Ovidio.

De la Spritulo, poeto temo-miksa,
al Sancho Panza kaj Rocinante

Al Sancho Panza

Jen mi, Sancho, la ŝildisto
de Quijote de La Mancha:
mi forkuris pied-pele
por vivadi kiel saĝa,
ĉar la fama Villadiego
estis fama kaj konata
pro konvena retiriĝo,
laŭ La Celestina – diro[28],
libro, laŭ mi, preskaŭ sankta
se ĝi montrus sin pli ĉasta.

Al Rocinante

Jen mi, Rocinante glora,
prapranepo de Babieca,
mi servutis sub Quijote
pro mia naturo peka.

Ĉiam lastis mi en kuroj,
sed mi estis diligenta
ne maltrafi la furaĝon,
laŭ la stilo de Lázaro:[29]
li de l’ blinda vinon ŝtelas,
metas pajlon kaj sorbetas.

Rolando freneza
al don Quijote de La Mancha

Se ne parul’, vi estas senkompara,
kaj inter miloj certe vi imponis.

Vi ĉiam venkis; vin la venko kronis
kaj metis vin al loko superstara.

Jen mi, Rolando, en vetur’ surmara
al gloraj aventuroj mi min donis,
kaj pro Angélica, al fam’ proponis
farojn de mia brako temerara.

Sed min vi ne egalas: ĉi parolon
mi diras malgraŭ via brila famo,
ĉar, kiel mi, vi perdis la prudenton.

Mi vin al mi komparos, se la gloron
vi havos batalante maŭran genton…
ĉar vi kaj mi fiaskis en la amo.

De la Kavaliro de la Suno
al don Quijote de La Mancha

La glavon vian, mia ne konkeris
– hispana sun’, unika kortegano –
nek ankaŭ vian gloron mia mano,
fulmego, kiu venke tra-aeris.

Disdegne imperiojn mi preteris,
kaj oni min suplikis, sed en vano,
okupi ruĝan tronon de sultano:
Claridianan ravan mi preferis.

Mi ŝin adoris pro miraklo rara;
forestis mi, ŝin premis fia sorto,
la venĝon mian timis eĉ infero.
Sed vi, Quijote eminenta, klara,
pro Dulcinea vivas en senmorto,
kaj ŝi, pro vi, en famo, virto, klero.

De Solisdán
al don Quijote de La Mancha

Eĉ se, sinjor’ Quijote, la deliroj
renversis vian cerbon absolute,
neniu diros, ke vi laŭkondute
similis al fiagaj kavaliroj.

La farojn viajn gloras panegiroj,
ĉar vi arbitrojn frontis, rompis tute,
eĉ se milfoje vin trabatis brute
friponaj, feĉaj kaj kanajlaj viroj.

Kaj se la ĉarma, bela Dulcinea
de vi sin turnas al alia distro
traktante vin kun koro senkompata,
konsolu vin, ĉe tia sorto vea,
ke Sancho Panza estas fuŝ-peristo:
li stulta; dura ŝi; vi, ne amata.

Dialogo inter Babieca kaj Rocinante

B. Mi trovas vin skeleta, Rocinante.

R. Laboro troas kaj nutraĵo mankas.

B. Pro pajlo kaj hordeo vi ne dankas?

R. La mastro tion manĝas, eĉ konstante.

B. Vi hontu jam kaj ne parolu vante,
la manieroj bonaj al vi strangas,
ofendojn al la mastro vi elkrankas.

R. Azen’ ĝis fino vivas azenante.
Jen, vidu lin, en retoj de la amo.

B. Necesas amo?

R. Jes, en kapo stulta.

B. Saĝumas vi…

R. Ĉar manĝon mi ne prenas.

B. Je la ŝildisto plendu.

R. Nul balzamo!
Ĉu plendu mi pro manko aĉa, multa,
kiam kaj li kaj mastro pli azenas?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.