La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 11

Pri tio kio okazis inter don Quijote kaj kelkaj kapro-paŝtistoj

La kapro-paŝtistoj varme akceptis la kavaliron, kaj Sancho, kondukinte la ĉevalon kaj la azenon al la loko, kiun li trovis plej konvena, lasis sin altiri al la odoro de kelkaj pecoj de kaprida viando bolantaj en kaldrono super fajro. Li volis rigardi, ĉu ili jam taŭgas por pasi de la kaldrono al la stomako, sed ne povis, ĉar la paŝtistoj apartigis la pecojn de la fajro, etendis sur la grundon kelkajn ŝafajn felojn, tien rapide pretigis sian rustikan manĝon kaj sincerkore invitis la kavaliron kaj la ŝildiston dividi kun ili ties porciojn. La ses paŝtistoj tie tranoktantaj ronde sidiĝis kaj senceremonie petis de don Quijote, ke li sidiĝu sur trogo, kiun ili renversis por li. Don Quijote tion faris kaj Sancho restis stare por plenigi al li la kornon servantan kiel pokalo. Lia mastro, vidante lin stari, diris:

– Por ke vi vidu, Sancho, ke la vaganta kavalirismo havas multe da bono, kaj ke la apartenantoj al ajna branĉo ĝia povas rapide akiri la honoron kaj la estimon de la mondo, mi volas, ke vi sidiĝu miaflanke en la akompano de ĉi bonaj homoj, ke vi okupu la saman nivelon de via mastro kaj natura sinjoro kaj ke vi manĝu kaj trinku el miaj telero kaj glaso, ĉar pri la vaganta kavalirismo oni povas diri, same kiel pri la amo oni diras: ke ĝi ĉion egaligas.

– Mi tre dankas – respondis Sancho – , sed mi devas konfesi al via moŝto, ke, se mi havus abundan manĝon, mi plezure ĝin konsumus, tiel stare kaj solece, kiel side kaj apud imperiestro. Kaj, se diri la veron, nuraj pano kaj cepoj pli bongustas al mi en mia angulo, sen zorgoj pri ĉetablaj etiketoj kaj ceremonioj, ol la meleagro de aliaj lokoj, kie mi devus lante maĉi, ŝpare trinki, ofte viŝi al mi la buŝon, ne terni nek tusi, se mi tion dezirus, nek fari ĉion ceteran permesatan de la soleco kaj la libero. Tiel do, mia sinjoro, bonvolu anstataŭigi per alio pli profitodona kaj konvena la honoron, kiun via moŝto volas fari al mi asertante, ke, en mia ŝildista funkcio, mi estas membro de la vaganta kavalirismo. Mi tre dankas la honoron sed rezignas ĝin de nun ĝis la finiĝo de la mondo.

– Malgraŭ ĉio, sidiĝu, ĉar Dio levas la humiliĝantan.

Kaj preninte lin je la brako, don Quijote devigis lin sidiĝi apude. La paŝtistoj komprenis nenion el tia slango de ŝildistoj kaj migrantaj kavaliroj kaj limiĝis silente manĝi kaj rigardi siajn gastojn, kiuj kun granda senĝeno kaj apetito glutis pecojn de viando grandajn kiel la pugno. Kiam finiĝis la kapridaĵo, oni metis sur la felojn grandan kvanton da glanoj kaj la duonon de fromaĝo pli dura ol mortero. Dume la korno ne ripozis, ĉar ĝi ofte rondiris – jen plena, jen vaka – kiel trogo de norio, kaj baldaŭ elĉerpiĝis la enhavo de unu el la du videblaj felsakoj da vino. Ŝtopinte la stomakon, don Quijote prenis manplenon da glanoj kaj, rigardante ilin atente, eldiris la jenan paroladon:

– Feliĉa la epoko kaj feliĉaj la tempoj, kiujn nomis oraj la antikvuloj, ne pro tio, ke la oro (alte estimata en nia fera epoko) estus facile akirebla, sed pro tio, ke la homoj tiamaj ne konis ankoraŭ la sencon de la vortoj «via» kaj «mia». En tiel glora epoko oni ĉion posedis komune kaj bezonis por manĝi nur levi la manon kaj preni de la branĉoj de fortikaj kaj prodigaj kverkoj ties dolĉan kaj maturan frukton. Klaraj fontoj provizis la homojn per abundego da akvo pura kaj delica. La diligentaj kaj saĝaj abeloj formis sian regnon en la fendoj de la rokoj kaj en la kavoj de la arboj kaj sen ia egoismo proponis al la unua alvenanto la riĉan rikolton de sia dolĉega laboro. La bravaj kork-arboj demetis pro nura ĝentilo sian larĝan kaj leĝeran ŝelon, kiun oni komencis uzi, defende kontraŭ la rigoroj de la ĉielo, por tegmenti la kabanojn konstruitajn sur krude ellaboritaj fostoj. Ĉie regis paco, ĉie amikeco, ĉie konkordo; la peza soko de la kurbaj plugiloj ne kuraĝis ankoraŭ fosi aŭ bori la kompateman internon de nia unua patrino, kies vasta kaj fekunda sino, sin apertis ĉie, sen ia perforto, por nutri, satigi kaj kontentigi sian idaron. La simplaj kaj belaj paŝtistinoj vagadis tiam kun liberaj haroj de valo al valo kaj de monto al monto, portante nur la vualon necesan por kovri kion la ĉasto volas kaj volis, ke oni kovru. Iliaj ornamoj ne similis al la nunaj garnoj, pompaj pro la purpuro de Tiro kaj pro la mult-maniere torturitaj silkoj. Kun nur kelkaj folioj de hedero kaj lapo interplektitaj la tiamaj paŝtistinoj certe vidiĝis tiel elegante tualetitaj kiel la aktualaj korteganinoj, kies rara kaj ekstravaganca modo fontas el la kapricemo de ilia pigra vivo.

»Tiam oni konfesis sian amon same simple kaj sincere, kiel la koro ĝin sentis, kaj oni ne bezonis ĝin emfazi per artifikaj ĉirkaŭparoloj. Nek fraŭdo, nek trompo, nek malico ekzistis miksitaj kun vero kaj sincero. La justico sidis en siaj propraj limoj, kaj ne aŭdacis ĝeni aŭ ofendi ĝin la serĉantoj de favoroj kaj profitoj, dum en la nuna tempo ili ofte ĝin difektas, ĝenas kaj persekutas. La leĝo ne dependis ankoraŭ de la kapricaj interpretoj de la juĝistoj, ĉar tiam ne ekzistis procesoj nek juĝatoj. Kiel dirite, la puceloj kaj la ĉasto libere vagadis sen timi la sintrudon de amoremuloj kaj la atencojn de la lascivo; kaj, se la knabinoj perdis la virgecon, tio okazis, ĉar ili donis sin propravole kaj laŭ sia deziro.

»Sed nun, en nia abomeninda epoko, la puceloj tute ne sekuras, eĉ se oni kaŝus kaj enfermus ilin en alia Kreta labirinto, ĉar tien, tra la fendoj de la muroj, aŭ tra la aero mem, enrompus en la koron de la junulinoj la pesto de la amo, kaj ilin koruptus malgraŭ ties enfermiteco. Tial ke kun la paso de la tempo kreskis la malico, fondiĝis la ordeno de la vagantaj kavaliroj por defendi pucelojn, protekti vidvinojn, kaj helpi orfojn kaj mizerulojn. Mi estas membro de la ordeno, fratoj paŝtistoj, kaj mi vin dankas, ĉar vi kore akceptis kaj regalis min kaj mian ŝildiston. Kvankam la natura leĝo devigas ĉiun homon amike trakti la vagantajn kavalirojn, tamen la fakto, ke vi akceptis kaj regalis nin sen koni tian devon, estas sufiĉa motivo por aprezi ankoraŭ pli varme vian bonvolon.

Tiel longan kaj tute nenecesan oratoraĵon diris nia kavaliro, ĉar la glanoj igis lin memori la oran epokon, kaj li ekhavis la kapricon paroladi al la paŝtistoj, kiuj, sen respondi eĉ unu vorton, aŭskultis lin gape kaj mire. Siaflanke Sancho same silentis, sed ne ĉesis manĝi glanojn kaj ofte vizitis la duan felsakon, kiun oni antaŭe pendigis de kork-arbo, por ke la vino refreŝiĝu. La parolado de don Quijote daŭris pli ol la manĝo, sed, kiam tiu finiĝis, diris unu el la paŝtistoj:

– Por ke via moŝto estu pli certa ankoraŭ, ke ni regalas vin plej bonvole, ni deziras doni al vi plezuron kaj kontenton per la kantoj de unu kompano nia baldaŭ alvenonta. Temas pri knabo tre inteligenta kaj profunde tuŝita de amo, kaj plie kaj ĉefe li scipovas legi kaj skribi kaj ludas belege la ribekon.

Apenaŭ ĉesis paroli la paŝtisto, aŭdiĝis la sono de ribeko, kaj iom poste alvenis la ludanto, junulo proksimume dudekdujara kaj de tre agrabla aspekto. Liaj kompanoj demandis lin, ĉu li jam manĝis, la junulo jese respondis, kaj la paŝtisto unue parolinta diris:

– Tiel do, Antonio, vi povus fari al ni la plezuron kanti ion, ke ĉi sinjoro gasto nia vidu, ke ankaŭ en montoj kaj arbaroj troviĝas muzikantoj. Mi jam parolis al li pri viaj kapabloj kaj deziras, ke vi montru kaj pruvu ilin veraj. Mi petas vin do sidiĝi kaj kanti la romancon pri viaj amoj, verkitan de via onklo la prebendulo kaj tiel multe ŝatatan en la vilaĝo.

– Tre volonte – respondis la junulo.

Kaj sen atendi, ke oni petu lin duan fojon, li sidiĝis sur la stumpo de kverka trunko, agordis la ribekon kaj komencis kanti ĉarme kaj gracie la jenan romancon:

Jes, Olalla, mi tre scias,
ke vi min profunde amas,
kvankam vi ne montras tion
eĉ per rigardet’ afabla.

Ke vi amas min, mi certas,
ĉar, knabino, vi tre saĝas,
kaj la saĝaj reciprokas
amon veran kaj konstantan.

Estas vere, ke, kelkfoje
vi rivelas, ke vi havas
koron duran kiel bronzo
kaj granitan bruston blankan.

Inter la riproĉoj, kiujn
pro pudor’ vi al mi faras,
kredas mi distingi iel
la esperon alvokanta.

Al ĝi kroĉas sin persiste
mia fido egalflama,
kiun nek disdegn’ etigas
nek favoro igas granda.

Se konsistas el ĝentilo
tiu amo via, kara,
vi ĝentilas tiel multe,
ke mi sentas min amata.

Kaj se oni devas peni
por konkeri vin, Olalla,
mi jam faris kelkajn penojn
al vi eble ne malplaĉajn.

Certe vi rimarkis iam,
ĉar fojfoje ĝi okazas,
ke mi portas dum la lundoj
la kostumon pordimanĉan.

Ĉar la amo kaj la garno
iras sur la vojo sama,
antaŭ vi mi volas ĉiam
montri min alloge danda.

En konkuro kun la kokoj,
al vi kantis mi senlaca
eĉ en la profunda nokto.

Kaj pro vi, mi ne plu dancas.

Pri la belo via multas
miaj diroj veraj, laŭdaj.

Sed pro ili kelkaj inoj
min kritikas kaj kontraŭas.

Ĉe Teresa mi vin laŭdis,
tiam diris ŝi emfaza:
«Vi ŝin kredas anĝelino,
sed ŝi estas nur ĉimpanza,
kaj nur helpe de la ŝminkoj
kaj de la postiĉoj haraj
eĉ Amoron mem ŝi trompas
per aspekto tute falsa».

Mi obĵetis, ŝi koleris,
vokis ŝi la kuzon bravan.

Li defiis min… Vi konas
la eventon tiutagan.

Mi vin amas purakore
kun intenco plej morala.

Mi sopiras vin laŭdece,
konkubecon mi ne planas.

L’ Eklezio parojn ligas
per ligilo silka, daŭra.

Se vi iras sub la jugon,
al la jugo mi min laĉas.

Kaj se vi ne volas tion,
ĵuras mi je ĉio sankta,
ke nur por kapuceniĝi
lasus mi ĉi monton aspran.

Ĉi tie la junulo finis la romancon, kaj, kvankam don Quijote petis lin kanti ion plian, Sancho Panza oponis kaj, ĉar li preferis dormi ol aŭskulti kanzonojn, diris al sia mastro:

– Pli konvenus, via moŝto, se vi serĉus lokon por dormi. Ĉi bonaj homoj laboras dum la tuta tago kaj ne povas permesi al si pasigi la nokton kantante.

– Mi komprenas vin, Sancho – respondis don Quijote – . Evidentas, ke viaj vizitoj al la felsako postulas pli grandan kompenson da dormo ol da muziko.

– Benata estu Dio, ni ĉiuj trovas la vinon bona – diris Sancho.

– Mi ne neas tion – respondis don Quijote – . Aranĝu vin, kiel ajn vi volos, sed al la membroj de mia profesio decas la vigilo pli ol la dormo. Cetere, estus bone, se vi denove pansus al mi la orelon, ĉar ĝi doloras min pli ol necese.

Sancho obeis, kaj unu paŝtisto, vidante la vundon, diris al don Quijote ne plu zorgi, ĉar li aplikos efikan rimedon, ke li baldaŭ resaniĝu. Li prenis kelkajn foliojn de rosmareno, maĉis ilin, miksis ilin kun iom da salo, aplikis ilin al la orelo, bandaĝis ĝin tre zorge kaj certigis lin, ke ne necesas alia kuracilo; kio efektive pruviĝis vera.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.