La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 58

Kie don Quijote renkontas tiom da aventuroj, ke ili apenaŭ havas tempon sekvi unu la alian

Kiam don Quijote vidis sin en la aperta kamparo, libere kaj ne embarasate de la persekutema Altisidora, ŝajnis al li, ke li vivas denove en sia elemento, kaj ke lia spirito refreŝiĝas por plu sekvi la vojon de la kavalirismo. Kaj turnante sin al Sancho, li diris:

– La libero, Sancho, estas unu el la plej valoraj donacoj faritaj de la ĉielo al la homoj. La riĉoj kaŝitaj en la tero aŭ en la maro neniel kompareblas al la libero. Por la libero, tiel same kiel por la honoro, oni devas kaj rajtas riski la vivon; kaj, kontraŭe, la sklaveco estas la pleja mavo, kiu povas fali sur la homojn. Mi diras tion, Sancho, ĉar vi atestis, kiom da regalo kaj abundo ni ĝuis en la kastelo. Nu, meze de la frandindaj pladoj kaj de la freŝaj trinkaĵoj de la festenoj, ŝajnis al mi, ke mi suferis la rigoron de la malsato, ĉar mi ne gustumis ilin kun la libero, kiun mi havus, se ili apartenus al mi. Ja la devo reciproki la favorojn kaj bonfarojn ricevatajn metas en katenon la liberon de la spirito. Feliĉa vivas la homo, al kiu la ĉielo donas pecon da pano, sen ke li havu la devon danki pro ĝi ajnan personon, krom la ĉielo mem.

– Tamen – respondis Sancho – ne decus ne montri de nia flanko ian dankemon pro la burseto kun la ducent oraj eskudoj, kiun donis al ni la majordomo de la duko, kaj kiun mi portas sur la koro kiel kataplasmon kaj konsolilon por ajna eventualo: ĉar ne ĉiam ni trovos kastelojn, kie oni regalos, kaj eĉ povus okazi, ke ni trafos en gastejojn, kie oni nin tradraŝos.

Tiel parolante pri diversaj aferoj, rajdadis la vagantaj kavaliro kaj ŝildisto, kaj apenaŭ iris proksimume tri mejlojn, vidis, ke dekduo da viroj en kampulaj vestoj sidas sur siaj manteloj etenditaj sur eta kampo de verda herbo kaj manĝas. Apud la viroj vidiĝis nombro da blankaj tukoj (kelkaj kuŝe, kelkaj stare, kaj metitaj en kelka distanco unuj de la aliaj) kiuj ŝajnis kovri ion. Don Quijote proksimiĝis al la manĝantoj, ĝentile ilin salutis, kaj demandis kion la tukoj kovras.

– Sinjoro – respondis unu el la viroj – . Sub ĉi tukoj kuŝas kelkaj figuroj el skulptita ligno, kaj ili formos parton de retablo, kiun ni konstruas en nia vilaĝo.

Ni portas ilin kovritaj por eviti ilian makuliĝon, kaj surŝultre, por ke ili ne rompiĝu.

– Al mi tre plaĉus vidi ilin, se vi bonvolas ilin montri – diris don Quijote – . Figuroj tiel zorge traktataj sendube estas tre bonaj.

– Sendube ja – diris alia – . Ilia prezo tion konfirmas. Eĉ ne unu el ili kostas malpli ol kvindek dukatojn, kaj por pruvi, ke ni diras la veron, atendu momenton: viaj propraj okuloj juĝu.

Tiam li stariĝis, interrompante sian manĝadon, detiris la kovron de la unua figuro kaj aperis, prezentita en la kutima feroca pozo, Sankta Georgo surĉevale kaj kun sia lanco enpuŝita tra la buŝo de retordiĝanta serpento. La tuta figuro similis, kiel oni ordinare diras, al ora flamo, kaj don Quijote, ĝin vidante, diris:

– Ĉi kavaliro, rangis inter la plej bonaj de la ĉiela milico. Li nomiĝis don Sankta Georgo kaj, krome, estis protektanto de puceloj. Nu, ni vidu ĉi alian figuron.

La viro detiris la tukon kaj aperis Sankta Marteno en la momento kiam, rajde sur ĉevalo, dividas sian mantelon kun paŭpera viro. Apenaŭ vidinte la figuron, don Quijote komentis:

– Ankaŭ ĉi kavaliro estis unu el la kristanaj aventuristoj, kaj mi opinias, ke li montriĝis pli donacema ol kuraĝa. Rimarku, Sancho, ke li dividas sian mantelon kun la paŭpera kaj donas al li la duonon. Sendube li faris la dividon en la vintro, ĉar, se en alia sezono, li donacus la kompletan mantelon, se konsideri lian grandan karitaton.

– Eble ekzistis alia motivo – diris Sancho – . Eble tenis sin al la proverbo: «Kiu tenas kaj donas, tiu saĝon bezonas».

Ridis don Quijote, petis detiri alian tukon, kaj sub ĝi vidiĝis la rajdanta figuro de la patrono de Hispanio, kun sangokovrita glavo, renversante maŭrojn kaj surtretante ties kapojn. Ĉe tia figuro don Quijote diris:

– Jen vera kavaliro! Kaj membro de la skadroj de Kristo! Li nomiĝas don Santiago, Mortiganto de Maŭroj, unu el la plej kuraĝaj kaj sanktaj inter la kavaliroj kiuj vivis en la mondo kaj nun loĝas en la ĉielo.

Poste oni detiris alian kovron, kaj montriĝis la falo de Sankta Paŭlo de sur la ĉevalo, kun la ceteraj detaloj kutime pentrataj por bildigi la epizodon de lia konvertiĝo. La figuro aspektis tiel vivo-simila, ke oni povus diri, ke Sankta Paŭlo vere parolas, responde al la vortoj de Kristo.

– Ĉi homo – diris don Quijote – estis en sia tempo la plej granda malamiko de la Eklezio de Dio Nia Sinjoro, kaj poste ĝia plej arda defendanto nesuperebla en ajna epoko. Li vivis kiel vaganta kavaliro kaj mortis kiel paca sanktulo, laboradis senlace en la vinberĝardeno de Nia Sinjoro kaj instruis la paganan genton. Lia lernejo estis la ĉielo, kaj li havis Jesuo-Kriston kiel profesoron kaj majstron.

Ne estis pli da figuroj, kaj don Quijote petis, ke oni kovru ilin denove. Poste li diris al iliaj portantoj:

– Fratoj, mi konsideras bona aŭguro la fakton, ke mi vidis kion mi vidis, ĉar ĉi sanktuloj kaj kavaliroj havis mian saman profesion, t.e. la profesion de la armoj. Ekzistas nur la diferenco, ke ili estis sanktuloj kaj batalis di-inspire, dum mi esta pekanto kaj batalas laŭ la maniero de la homoj. Ili konkeris la ĉielon per la forto de la brakoj, ĉar la regno de la ĉielo estas perfortata[394], kaj ĝis nun mi ne scias, kion mi konkeras per mia penado. Sed, se mia Dulcinea de El Toboso liberiĝus de siaj suferoj, se pli bona sorto min akompanus, kaj se mia spirito revigliĝus, eble mi direktus miajn paŝojn al pli bona vojo, ol la nuna de mi sekvata.

– Dio vin aŭskultu, kaj la diablo estu surda – diris Sancho.

La viroj tiel same miris je la aspekto kiel je la vortoj de don Quijote, kaj apenaŭ komprenis la duonon de liaj esprimoj. Ili finis manĝi, ŝarĝis sin per la figuroj, diris adiaŭ al don Quijote kaj plu iris sian vojon. Sancho denove surpriziĝis ĉe la scio de lia mastro, kvazaŭ li ne konus lin de longe, kaj ŝajnis al li, ke en la mondo ne ekzistas historio aŭ evento, kiun don Quijote ne havus sur la pinto de la fingro aŭ gravurita en sia memoro.

– Vere, sinjoro mastro – li diris – , se tio ĵus okazinta al ni povas ricevi la nomon de aventuro, temas pri unu el la plej dolĉaj kaj agrablaj trafintaj nin ĝis nun en niaj vagadoj: ni finis ĝin sen ricevi vergojn sur la korpon aŭ tim-skuon en la animo, sen elingi la glavon, sen falegi sur la teron kaj sen suferi malsaton. Dio estu benata, ke Li permesas min vidi ion tian per miaj propraj okuloj!

– Prave vi parolas, Sancho – diris don Quijote – . Sed rimarku, ke la tagoj sekvas sin, sed ne similas unu la alian. Konvenas, ke la saĝaj personoj konsideru tion, kion la popolo nomas omenoj (ordinare ne bazitaj sur la natura ordo de la aferoj) kiel nuran koincidon de cirkonstancoj. Nu, okazas, ke unu kredanto je la omenoj ellitiĝas en la mateno, eliras el la hejmo, renkontas monaĥon de la ordeno de Sankta Francisko kaj, kvazaŭ li estus vidinta grifon, turnas la dorson kaj kuras revene al sia domo. Alia superstiĉulo senvole verŝas salon sur la tablon, kaj, tiam, en lia koro verŝiĝas la melankolio, kvazaŭ la naturo havus la devon avizi, per tiel bagatelaj signoj, pri venontaj misfortunoj. La homo prudenta kaj kristana ne devas tro scivoli pri la intencoj de la ĉielo. Nu, Scipiono alvenas al Afriko, stumblas, kiam li alsaltas sur teron, kaj ties soldatoj vidas en tio mavan aŭguron. Sed li brakumas la grundon kaj diras: «Afriko, vi ne povos forkuri, ĉar mi tenas vin inter miaj brakoj». Tiel do, Sancho, mia renkonto kun la figuroj estis feliĉa momento.

– Sendube – respondis Sancho – . Sed mi dezirus, ke via moŝto klarigu al mi, kial la hispanoj, kiam ili eniras en batalon, alvokas la protekton de Santiago la Mortiganto de Maŭroj, kriante: «Santiago, kaj fermu Hispanio!»[395]. Ĉu tio signifas, ke Hispanio estas aperta, kaj ke necesas fermi, aŭ pri kia ceremonio temas?

– Kiel stulta vi estas Sancho! – diris don Quijote – . Sciu, ke Dio donis al Hispanio ĉi grandan kavaliron de la ruĝa kruco, kiel ties patronon kaj protektanton, ĉefe en la desperaj bataloj de la hispanoj kontraŭ la maŭroj – . Tial, ili alvokas lin, por ke li ilin helpu en ties bataloj. Kaj ofte oni vidis lin renversi, surtreti, detrui kaj ekstermi la arabajn skadrojn: kaj ĉi-rilate mi povus rakonti al vi multe da ekzemploj prenitaj de la aŭtentaj hispanaj historioj.

Sancho ŝanĝis la temon de la konversacio, dirante al sia mastro:

– Mi miras, sinjoro, je la senĝeneco de Altisidora, la ĉambristino de la dukino. La tiel nomata Amoro sendube trapikis kaj vundis ŝin plej kruele. Oni asertas, ke Amoro estas blinda bubo. Sed malgraŭ siaj mukaj, aŭ pli ĝuste senvidaj okuloj, se li alcelas koron, eĉ se plej etan, li ĝin trafas kaj trapikas per siaj sagoj. Mi aŭdis ankaŭ, ke liaj amaj sagoj senpintiĝas kaj perdas sian penetremon kontraŭ la ĉasto kaj la pudoro de la puceloj. Sed en la kazo de Altisidora, ŝajnas, ke la sagoj, anstataŭ senpintiĝi, fariĝis pli akraj kaj penetraj.

– Ne forgesu, Sancho – respondis don Quijote – , ke la amo, en sia konduto, nek respektas limojn, nek teniĝas al la postuloj de la racio. Ĝi posedas la saman naturon de la morto, kiu frapas la orgojlan palacon de la reĝoj same kiel la humilan kabanon de la paŝtistoj; kaj, kiam la amo plene invadas ies koron, ĝia unua zorgo estas peli de ĝi la timon kaj la honton, kaj tial, Altisidora senhonte proklamis sian pasion, kiu vekis en mia brusto, ne kompaton, sed konfuzon.

– Kia kruelo! – kriis Sancho – . Kia nekredebla manko de dankemo! Mi povas diri de mia flanko, ke mi tuj cedus kaj fariĝus ŝia sklavo, ĉe ŝia plej eta sugesto. Bastardo! Kia marmora koro, kiaj bronzaj visceroj, kia mortera animo! Sed mi ne povas imagi kion vidis Altisidora ĉe via moŝto kapablan logi kaj konkeri ŝin. Kia eleganto, kia ĉarmo, kia gracio, kia vizaĝo povis, kune aŭ unuope, enamigi ŝin al vi? Se konfesi la veron, mi ofte rigardas vin de la pinto de la piedoj ĝis la lasta haro de via kapo, kaj tio, kion mi vidas, pli repuŝas ol allogas. Kaj, se kiel mi same aŭdis, la belo estas la unua kaj ĉefa inspirfonto de la amo, mi ne komprenas al kio enamiĝis la povra knabino, se konsideri, ke, da belo, via moŝto havas nenion.

– Sciu, Sancho – respondis don Quijote – , ke ekzistas du specoj de belo: la spirita kaj la korpa. La spirita montriĝas kaj brilas per inteligento, pudoro, bona konduto, larĝ-animeco kaj ĝentilo, kaj ĉi kvalitoj povas sidi en turpa homo. Kaj, kiam oni prefere atentas ĉi specon de belo, ne la belon korpan, tiam la amo fontas kun granda impeto. Mi bone scias, Sancho, ke mi ne estas bela: sed scias ankaŭ, ke mi ne estas deformita. Sufiĉas, ke honesta homo nur ne havu monstran aspekton, por ke oni lin serioze amu, kondiĉe, ke li posedas la animajn kvalitojn antaŭe menciitajn.

Tiel parolante, ili deviis de la vojo en arbaron, kaj subite kaj neatendite don Quijote vidis sin implikita en retoj verda-fadenaj pendigitaj inter kelkaj arboj. Tute perpleksa, la hidalgo diris al Sancho:

– Ŝajnas al mi, Sancho, ke ĉi afero de la retoj certe turniĝos en unu el la plej strangaj aventuroj imageblaj. Oni min pendumu, se la sorĉistoj min persekutantaj ne intencas ĉirkaŭvolvi min en la reton, ke mi ne povu sekvi mian vojon, kvazaŭ ili volus fari venĝon pro mia rigora maniero trakti Altisidoran. Sed ili sciu, ke eĉ se ĉi retoj estus teksitaj, ne per verdaj fadenoj, sed per duraj diamantoj, aŭ estus pli fortaj ol la reto uzita de la ĵaluza dio de la forĝistoj[396] por impliki Venuson kaj Marson, mi facile disrompus ilin, kiel reton el junkoj aŭ el kotonaj fibroj.

Kaj, kiam li intencis antaŭenpuŝi sin kaj trarompi ĉion, subite aperis el inter kelkaj arboj du belegaj paŝtistinoj, aŭ almenaŭ du junulinoj en paŝtistinaj kostumoj, kvankam iliaj pelerinoj estis el fajna brokato, kaj la jupoj el muara silko ora. Iliaj blondaj haroj, lozaj sur la ŝultroj, povus konkuri kun la radioj de la suno mem, kaj ilin kronis girlandoj el verda laŭro kaj ruĝa amaranto. Laŭaĝe ili havis ne pli ol dek ok jarojn kaj ne malpli ol dek kvin. Antaŭ tia apero, Sancho gapis, don Quijote stuporis, la suno haltis por admiri la knabinojn, kaj la kvar gardis mirindan silenton. Fine parolis unu el la paŝtistinoj, dirante al don Quijote:

– Haltu, sinjoro kavaliro, ne rompu la retojn: oni ilin pendigis, ne por via damaĝo, sed por nia distro. Kaj tial, ke mi scias, ke vi demandos al ni, por kio ni ilin uzas, kaj kiuj ni estas, mi jam respondas al vi koncize, ke en urbeto proksimume ses mejlojn de ĉi tie, kie vivas multaj hidalgoj kaj riĉaj personoj, nombro da ili kun siaj edzinoj, gefiloj, najbaroj kaj parencoj interkonsentis veni distri sin al ĉi loko, unu el la plej agrablaj de la regiono, kaj formi unu novan Arkadion: tiucele la knabinoj alivestis sin per kostumoj laŭstile paŝtistinaj, kaj la junuloj per paŝtistaj. Ni parkeris du eklogojn, unu de la fama poeto Garcilaso, kaj la alian de la senegala Camoens, en ties propra lingvo portugala, kiujn pecojn ni ankoraŭ ne ludis. Hieraŭ ni alvenis ĉi tien, starigis tendojn sur la bordo de rojo, kies riĉa fluo akvas ĉi herbejojn, kaj hieraŭ nokte etendis ĉi reton inter la arboj por kapti la simplajn birdetojn, ĉar, pelate de niaj krioj, ili forflugas ĉi tien kaj enretiĝas. Se vi deziras, sinjoro, esti nia gasto, oni vin kompleze kaj larĝ-anime regalos: ni ne konsentas, ke, almenaŭ nuntempe, enpaŝu ĉi tien zorgoj aŭ afliktoj.

Ŝi ĉesis paroli, kaj nenion plu diris. Tiam don Quijote respondis:

– Vere, belega sinjorino, kiam antaŭ la okuloj de Akteono subite aperis Diana sin bananta, certe li ne sentis pli da miro kaj surprizo, ol mi sentas antaŭ via belo. Mi ŝatas vian manieron vin distri kaj dankas vian inviton. Kaj se mi povas servi vin, ordonu min, kaj mi vin obeos senhezite: ĉar mi ne havas alian profesion ol montri mian dankemon kaj fari bonon al ĉiuj, speciale al homoj alta-rangaj, kiaj vi ŝajnas. Kaj se ĉi retoj, kapablaj okupi nur etan spacon, okupus la tutan sferon de la tero, mi serĉus, por eviti ilin rompi, elpaŝi tra nova universo. Nu, se vi trovas miajn vortoj iom tro emfazaj, kaj ne plene kredas ilin, sciu, ke tion promesas al vi, ne ajna ulo, sed don Quijote de La Mancha, nomo kiu eble estas al vi konata.

– Ho, kara amikino! – kriis tiam la alia paŝtistino – . Kia feliĉo! Ĉu vi vidas ĉi sinjoron, ĉi tie antaŭ ni? Nu, sciu, ke li estas la plej kuraĝa, la plej enamiĝinta, la plej ĝentila de la mondo, se ne mensogas kaj trompas la historio de liaj prodaĵoj, jam eldonita en formo de libro, kiun mi legis. Kaj mi vetus, ke ĉi bonulo lin akompananta estas lia ŝildisto Sancho Panza, kies burleska naturo ne havas rivalon.

– Jes, vi pravas – diris Sancho – . Mi estas la burleska ŝildisto pri kiu via moŝto parolas, kaj ĉi sinjoro mia mastro, la menciita kaj enhistoriigita don Quijote de La Mancha en persono.

– Ho! – kriis la alia knabino – . Kara, ni petu lin resti, ĉar niaj familioj ege ĝojos teni lin kun si. Ankaŭ mi aŭdis pri liaj kuraĝo kaj ĉarmo. Oni ĉefe diras pri li, ke li estas la plej firma kaj lojala amanto konata, kaj ke la tuta Hispanio konsideras lian sinjorinon, ian Dulcinea de El Toboso, kiel kulminon de belo.

– Prave konsiderata – respondis don Quijote – , kaj nur via senegala ĉarmo povus ĵeti ian ombron al tia aserto. Ne insistu, sinjorinoj, reteni min, ĉar la rigoraj devoj de mia profesio permesas min nenie ripozi.

En ĉi momento alvenis la frato de unu el la paŝtistinoj, ankaŭ vestita laŭ la paŝtista stilo, kun la sama riĉo kaj eleganto. La knabinoj lin informis, ke la kavaliro estas don Quijote de La Mancha, kaj la alia ties ŝildisto Sancho Panza, kaj ke certe li renkontas ilin, ĉar li jam legis ilian historion. La brava paŝtisto salutis kaj invitis la hidalgon akompani lin al iliaj tendoj, kaj fine don Quijote cedis al liaj petoj.

Dum ili tiel babilis, okazis la batuo, kaj la reto pleniĝis per diversaj birdetoj, ĉar, trompitaj de ĝia verda koloro, ili falis en la danĝeron, kiun ili volis eviti. Apud la retoj kolektiĝis pli ol tridek personoj en elegantaj kostumoj paŝtistaj kaj paŝtistinaj, eksciis, kiuj estas don Quijote kaj lia ŝildisto, kaj tre ĝojis, ĉar ili jam konis la hidalgon pere de lia presita historio. Poste ili revenis al la tendoj, trovis tie la tablojn riĉe, abunde kaj elegante primetitaj, kaj honoris la hidalgon, cedante al li la ĉefan lokon. Ĉiuj lin rigardis, kaj ĉiuj miris, vidante lin. Fine oni demetis la tablotukon, kaj don Quijote diris kun sonora kaj emfaza voĉo:

– Kvankam kelkaj asertas, ke la plej granda peko homa estas la orgojlo, mi diras, ke ĝi estas la sendanko. Kaj mi bazas mian opinion sur la diro, ke «la infero plenas de sendankuloj». Jam de kiam mi komencis havi racian aĝon, mi klopodis forkuri de ĉi peko: kaj se mi povas reciproki per aliaj favoroj la favorojn ricevitajn, mi almenaŭ klopodas reciproki; tamen, se miaj klopodoj ne sufiĉas, mi publike deklaras, ke mi ricevis favorojn. Ĉar, kiam oni diras kaj proklamas ĉion bonan, kion oni ricevas, volonte oni reciprokus, eĉ pli larĝ-anime, la favoron mem, se oni povus. Sed ordinare okazas, ke la ricevantoj ne havas la rimedojn de la donantoj. Jen kial Dio staras super ni ĉiuj: Li estas la plej granda donanto, kaj la donoj de la homoj ne povas kompariĝi al la Liaj, ĉar inter ili kaj Li ekzistas infinita distanco. Tamen ĉi mankon kaj nesufiĉon oni povas iel kompensi per la dankemo: tiel do, mi estas danka pro la favoroj al mi faritaj ĉi tie, kaj, nekapabla reciproki en simila maniero, ĉar mi devas teni min inter la limoj de miaj modestaj rimedoj, mi proponas al vi reciproki per tio, kion mi havas kaj kapablas. Sekve, mi deklaras, ke dum du tagoj, meze de la vojo kondukanta al Zaragoza, mi asertos, ke ĉi du damoj en paŝtistinaj kostumoj estas la plej belaj kaj ĝentilaj de la tuta mondo, se escepti nur la senegalan Dulcinea de El Toboso, unika mastrino de mia koro. Kaj tion mi diras, tute sen ia ofenda intenco kontraŭ miaj geaŭskultantoj.

Sancho, aŭskultinte lin kun granda atento, diris tre laŭte:

– Ĉu eble ekzistas en la mondo personoj kapablaj aserti kaj ĵuri, ke mia mastro estas freneza? Vi mem diru, sinjoroj paŝtistoj: ĉu ajna vilaĝa pastro, eĉ plej saĝa kaj studema, povus paroli kiel mia mastro, aŭ ajna vaganta kavaliro, eĉ plej fame kuraĝa, povus proponi kion mia mastro proponis ĉi tie?

Kun vizaĝo ruĝa de kolero don Quijote turnis sin al Sancho kaj diris:

– Ĉu eble, ho Sancho!, oni povus trovi en la tuta mondo unu solan personon, kiu asertus, ke vi ne estas idioto, ia sako da stultaĵoj garnita per friponeco kaj malico? Kiu donis al vi permeson entrudi vin en miajn aferojn kaj ekzameni, ĉu mi estas saĝa aŭ freneza? Silentu, ne respondu: selu la ĉevalon, se ĝi ne havas jam la selon surmetita, kaj ni iru efektivigi mian proponon. La rajto staras sur mia flanko, do, se iu kontraŭdiros min, anticipe konsideru lin venkita.

Kun granda kolero kaj indigno don Quijote stariĝis de sia seĝo, dum la ĉeestantoj miris ĉe lia konduto, kaj ne sciis, ĉu konsideri lin saĝa aŭ freneza. Tamen ili provis persvadi lin ne persisti en sia entrepreno, dirante, ke ili jam estas bone konvinkitaj rilate al lia dankema naturo, kaj ke li ne bezonas fari novajn montrojn de dia kuraĝo, ĉar sufiĉas la prodaĵoj rakontitaj en lia historio. Malgraŭe, don Quijote persistis en sia decido kaj, jam sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako, prenis la lancon kaj posteniĝis meze de la vojo, ne tre dista de la herbejo. Sancho, rajde sur sia azeno, sekvis lin, same kiel la tuta grupo de paŝtistoj, scivolaj vidi, kio rezultos el lia aroganta kaj eksterordinara defio.

Lokita do meze de la vojo, don Quijote ŝiris la aeron per la jenaj vortoj:

– Ho vi, pasaĝeroj, vojaĝantoj, kavaliroj, ŝildistoj, irantoj piede aŭ rajde, nun aŭ en la proksimaj du tagoj! Sciu, ke don Quijote de La Mancha, vaganta kavaliro, postenas ĉi tie por aserti, ke la nimfoj de ĉi herbejoj kaj arbaroj superas (se escepti nur la mastrinon de mia koro, Dulcinea de El Toboso) ĉian ceteran belon kaj ĝentilon de la mondo. Tiel do, se iu havas kontraŭan opinion, li venu. Mi atendas lin ĉi tie.

Dufoje li ripetis la saman defion, kaj dufoje nenia aventuristo aŭskultis ĝin. Sed la sorto, kiu kondukis lin de bono en pli bonon, volis ke, iom poste, aperu sur la vojo grandega nombro da surĉevalaj viroj, multaj kun lancoj en la manoj, rajdante tre rapide en kompakta grupo. La paŝtistoj ekvidis la lavangon, turnis la dorson kaj longe apartiĝis de la vojo, ĉar ili komprenis, ke, restante tie, ili endanĝeriĝus. Nur don Quijote, trankvila kaj sentima, ne moviĝis de sia loko, dum Sancho Panza sin ŝirmis post la gropo de Rocinante. Alvenis la skadro da lanculoj, kaj unu el ili, rajdante iom antaŭe, komencis krii al don Quijote:

– Iru for de la vojo, viro de la diablo, se vi ne volas, ke ĉi taŭro turnu vin en pulpon!

– Nu, friponoj! – respondis don Quijote – . La taŭroj tute ne donas al mi zorgon, eĉ se ili estas la plej ferocaj bredataj ĉe la rivero Jarama! Konfesu senrezerve, kanajloj, la veron de mia proklamo! Se ne, batalu kontraŭ mi!

La lanculo ne havis tempon respondi, nek don Quijote por devii, eĉ se li volus, ĉar la sinpela grego el kvietaj bovoj kaj sovaĝaj taŭroj (kune kun la granda nombro da lanculoj kaj aliaj personoj, kiuj kondukis la bestojn survoje al vilaĝo, kie okazus taŭrluda spektaklo la sekvantan tagon) trete pasis sur la korpoj de don Quijote, Sancho, Rocinante kaj la azeno, ilin renversinte kaj rulinte. Sancho kuŝis muelita, don Quijote terurita, la azeno trabatita, kaj Rocinante en ne tre enviinda stato. Sed fine la kvar stariĝis, kaj don Quijote komencis stumble-fale kuri post la gregon, kriante:

– Haltu kaj atendu, fripona kanajlaro! Nur unu kavaliro vin defias, kaj lia naturo ne permesas lin opinii kiel aliaj, ke «al malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro».

Sed la tumultaj kurantoj ne haltis, ĉar ili zorgis pri liaj minacoj kiel pri la nuboj pasintjaraj. Tute laca, don Quijote fine sin detenis kaj, pli furioza ol venĝita, sidiĝis ĉe la vojo kaj atendis la alvenon de Sancho, Rocinante kaj la azeno. Poste la mastro kaj la ŝildisto ekrajdis kaj, sen iri adiaŭi la ŝajnan aŭ falsan Arkadion, sekvis sian vojon, pli hontaj ol kontentaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.