La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 24

Kun la daŭrigo de la aventuro en Sierra Morena

Diras la historio, ke don Quijote atentege aŭskultis la ĉifonan Kavaliron de la Montoj, kiu sin turnis al li kun la jenaj vortoj:

– Vere, sinjoro, kiu ajn vi estas, ĉar mi ne konas vin, mi dankas vian ĝentilon kaj dezirus troviĝi en la situacio povi esprimi per pli ol nuraj vortoj mian dankon pro tio, ke vi tiel bele min akceptis. Sed la sorto volis doni al mi nenion por repago de la bonaĵoj al mi faritaj, krom la deziro ilin reciproki.

– La deziro mia – respondis don Quijote – estas servi vin, ĝis tia grado, ke mi decidis ne foriri de ĉi montoj antaŭ ol renkonti vin kaj scii de vi mem, ĉu oni povus trovi, kaj se necese serĉi plej urĝe, ian efikan rimedon kontraŭ la aflikto, kiu, kiel montras via stranga viv-maniero, vin turmentas. Kaj se via misfortuno estus tia, ke ĝi barus la paŝon al ĉia konsolo, mi intencis laŭpove helpi vin, priplorante kaj lamentante kun vi, ĉar oni sentas tamen kelkan konsolon en siaj malfeliĉoj, kiam alia persono afliktiĝas pro ili. Kaj se mia bona intenco meritas repagon per ĝentilaĵo, mi petas vin, sinjoro, je via videble granda ĝentilo, kaj je la persono de vi plej amata en la mondo, ke vi diru, kiu vi estas, kaj kio vin puŝis vivi kaj morti kiel la animaloj, ĉar vi loĝas inter ili tiel sinforgese, kiel via vesto kaj via persono montras. Mi ĵuras je la ordeno kavalira, kie mi servas, kvankam mi estas nedigna pekulo, kaj je mia profesio de vaganta kavaliro, ke se vi, sinjoro, komplezos min ĉi-rilate, mi servos vin kun la sindono postulata de mia stato, aŭ portante rimedon al via misfortuno, se rimedo ekzistas, aŭ kunplorante kun vi, kiel promesite.

La Kavaliro de la Arbaro, aŭdinte paroli tiamaniere la Kavaliron de la Trista Mieno, nur rigardis lin foje kaj refoje de la kapo ĝis la piedoj, kaj, kiam li satiĝis rigardi, li diris:

– Se vi havas ian manĝon por mi, jam donu ĝin, je la amo de Dio, kaj nur post ol mi manĝos, mi faros laŭ via plaĉo repage por la bonaj sentoj al mi montrataj ĉi tie.

Sancho elprenis el sia dusako, kaj la kapristo el la sia, ion por kontentigi la malsaton de la ĉifonulo, kiu manĝis tiel haste, ke li apenaŭ paŭzetis inter mordo kaj mordo, ĉar, pli ol maĉi, li glutis, dum la personoj lin akompanantaj diris eĉ ne unu vorton. Kiam la junulo finis manĝi, li signis, ke oni sekvu lin, kaj li gvidis ilin al verda kaj eta herbejo situanta trans proksima rokego. Tie li kuŝiĝis sur la herbo, la aliaj imitis lin en silento, la ĉifonulo aranĝis sin pli komforte kaj diris:

– Se vi deziras, ke mi koncize sciigu al vi, sinjoroj, la enormon de miaj misfortunoj, vi devas promesi ne interrompi la fadenon de mia trista historio per ajna demando aŭ rimarko, ĉar, en la sama momento kiam vi tion farus, la historio finiĝus.

Ĉi averto de la ĉifonulo vekis en la memoro de don Quijote la rakonton de la ŝildisto kaj tion, ke ĝi finiĝis, ĉar li ne sciis la ĝustan nombron de la kaproj pasintaj trans la riveron. Nu, la ĉifonulo daŭrigis jene:

– Mi tion avertas, ĉar mi deziras fini kiel eble plej rapide la rakonton de miaj misfortunoj. Rememori ilin faras ilin pli doloraj, kaj ju malpli da demandoj vi formulos, des pli frue mi venos al la fino de mia historio. Cetere mi preterlasos nenion gravan por plene kontentigi vian scivolon.

Don Quijote promesis je ĉies nomo ne interrompi lin, kaj tiel trankviligita, la ĉifonulo komencis:

– Mia nomo estas Cardenio; mia naskoloko, unu el la plej bonaj urboj ĉi tie, en Andaluzio; mia familio, nobela; miaj gepatroj, riĉaj; mia misfortuno, tiel granda, ke miaj gepatroj kaj familio priploris ĝin, sen ke ili povus trovi al ĝi rimedon per siaj riĉoj, ĉar por kuracado de misfortunoj venantaj de la ĉielo, la bonhaveco apenaŭ valoras. En la sama urbo vivis anĝelino, kaj Amoro metis en ŝin la tutan gloron, kiun mi povus deziri: tiel eksterordinara estis la belo de Luscinda, pucelo same nobela kaj riĉa kiel mi, sed pli bonsorta, kaj ankaŭ malpli konstanta ol meritis amo tiel honesta kiel la mia. Ĉi Luscindan mi amis, deziris kaj adoris jam de miaj fruaj kaj verdaj jaroj, kaj ŝi amis min naive kaj sincere, konforme al sia juna aĝo. Niaj gepatroj sciis pri nia reciproka inklino kaj ne oponis al ĝi, ĉar ili klare vidis, ke kiam ĝi maturiĝus, ĝi devus konduki nin al geedziĝo, al kies konveneco kontribuis ankaŭ la sama rango de niaj familioj kaj de niaj riĉoj. Ni kreskis, kaj tiel kreskis samtempe nia reciproka amo, ke la patro de Luscinda pensis, ke en obeo al la konvencioj, li devas ne lasi min eniri en la domon, imitante tiel la gepatrojn de tiu Tisba ofte prikantata de la poetoj. Nu, lia malpermeso nur aldonis flamon al flamo kaj deziron al deziro, ĉar, kvankam oni silentigis al ni la langon, tamen oni ne povis haltigi la plumojn, kies strekoj, pli libere ol la langoj, konfesas al la amata persono la plej sekretajn pensojn de la animo, pro tio, ke ofte okazas, ke en la ĉeesto de la persono amata mutiĝas en konfuzo la plej rezoluta intenco kaj la plej aŭdaca lango. Ho Dio, kiel multe da leteroj mi skribis al ŝi! Kiel dolĉe kaj delikate ŝi respondis! Kiel multe da kanzonoj kaj da amaj versoj mi verkis! Per ili mia koro deklaris kaj rivelis sian senton, pentris la ardon de sia deziro, refreŝigis sian memoron kaj ĝuis sian inklinon. Nu, finfine, jam senpacienca kaj konsumita de la deziro vidi ŝin, mi faris tion, kio ŝajnis al mi pli konvena por la atingo de mia dezirata kaj meritita premio: peti ŝian patron, ke li donu ŝin al mi edzinige. Li respondis, ke li dankas min pro mia bona dispozicio honori lin kaj pro mia deziro honori min mem per lia amata filino, kaj aldonis, ke mia propra patro, estante viva, devus laŭ la reguloj de la deco formuli la peton, ĉar Luscinda ne estis virino prenebla aŭ donebla ŝtele kaj submane. Mi dankis lin pro la ĝentilo, pensis, ke li pravas, kaj ke mia patro konsentus mian projekton, tuj kiam mi sciigus lin. Tiel do, mi iris informi lin kaj, enirante en la ĉambron, kie li sidis, mi trovis lin kun aperta letero en la manoj. Antaŭ ol mi povus paroli, li ĝin donis al mi, dirante:

» – Ĉi letero montros al vi, Cardenio, ke duko Rikardo bonvolas fari al vi favoron.

»Kiel vi, sinjoroj, certe scias, duko Rikardo estas grandulo de Hispanujo kaj havas sian duk-landon en la pli riĉa parto de ĉi Andaluzio. Mi prenis kaj legis la leteron, kaj ĝi tiel plenis de komplezemo kaj bonvolo, ke eĉ mi mem pensis, ke mia patro aĉe kondutus, se li ne plenumus la peton de la duko, nome, sendi min al la loko, kie la duko loĝis, por ke mi estu, ne servisto, sed kompano de lia pli aĝa filo. La duko promesis atribui al mi la postenon respondan al lia alta opinio pri mi. Legante la leteron mi konsterniĝis, des pli, kiam mi aŭdis mian patron diri:

» – Postmorgaŭ vi ekiros, Cardenio, kaj faros kion la duko deziras. Kaj danku Dion, ke Li metas vin sur vojon kondukantan al celo, kiun, mi scias, vi meritas.

»Al tio li aldonis aliajn patrajn konsilojn. La dato de mia foriro alvenis, sed la antaŭan nokton mi parolis kun Luscinda kaj informis ŝin pri ĉio okazanta. La samon mi diris ankaŭ al ŝia patro kaj petegis lin atendi kelke da tagoj kaj ne disponi pri sia filino, ĝis mi vidos kion duko Ricardo vere volas de mi. Li promesis tion fari, kaj Luscinda konfirmis sian amon al mi per mil ĵuroj kaj mil svenetoj. Fine mi alvenis al la palaco de la duko, kaj li akceptis kaj traktis min tiel bone, ke la envio komencis ludi sian rolon. La oldaj servistoj enviis min, ĉar ili pensis, ke la duko, favorante min, damaĝas ilin. Tamen unu persono tre ĝojis pro mia alveno: la dua filo de la duko, nomata Fernando, junulo distingita, eleganta, sindona kaj enamiĝema. Preskaŭ dekomence li tiel deziris amikiĝi al mi, ke tio vekis ĉies komentojn, kaj kvankam lia pli aĝa frato estimis kaj favoris min, tamen li ne evidentigis la ekstreman amon kaj komplezemon de Fernando al mia persono. Nu, bone, la alta estimo de don Fernando turniĝis en veran amikecon, kaj tial, ke inter amikoj ne ekzistas sekretoj, li rivelis al mi ĉiun penson sian kaj precipe menciis am-aferon, kiu kaŭzis al li ioman zorgon.

»Li tre amis la filinon de riĉa kampulo, farmisto de la duko, kaj ŝi estis tiel same bela, virta, saĝa kaj diskreta, ke la homoj ŝin konantaj ne povus decidi, per kio ŝi plej brilas. Ĉi bonaj kvalitoj de la ĉarma kampulino tiel flamigis la koron de don Fernando, ke por venki ŝian virton kaj ŝin posedi, li antaŭdecidis doni al ŝi promeson de edziĝo, ĉar li sciis, ke alie li tute fiaskus. Urĝate de amikaj sentoj, mi uzis miajn plej bonajn rezonojn kaj menciis ĉiun instruan ekzemplon, kiun mi konis, por deturni lin de tia projekto. Sed vidante, ke miaj klopodoj vanis, mi intencis informi pri la afero lian patron, la dukon Ricardo.

»Nu, don Fernando, sagaca kaj inteligenta, suspektis kaj timis mian intencon, ĉar li pensis, ke mi, kiel lojala subulo, ne povus kaŝi antaŭ mia sinjoro la duko ion tiel damaĝan al ties honoro. Tiel do, kun la celo konfuzi kaj trompi min, li diris al mi, ke, por ke la belulino tiel forte lin sorĉanta ne plu obsedu lin, la plej bona rimedo konsistus en tio, foresti kelkajn monatojn. Li aldonis, le li volus ilin pasigi kun mi ĉe mia patro, kaj ke li dirus al la duko, kiel pretekston de la vojaĝo, ke okaze de la foiro li deziras iri al mia urbo por aĉeti ĉevalojn, ĉar tie troviĝas la plej bonaj de la mondo. Tuj kiam mi aŭdis lin, mi pensis lian ideon plej trafa, kvankam mi pensus ĝin tia, eĉ se ĝi estus malpli bona, ĉar ĝi donis al mi belan okazon revidi mian Luscindan. Sub la influo de tiaj penso kaj deziro mi aprobis lian projekton kaj urĝis lin tuj ĝin efektivigi, dirante al li, ke vere la foresto efikas kontraŭ la plej firma amo.

»Sed okazis, kiel mi sciiĝis poste, ke, kiam li proponis al mi la menciitan projekton, li jam antaŭe ĝuis la favorojn de la kampulino sub la promeso edziĝi al ŝi kaj nun li atendis la okazon riveli la aferon en konvena momento kaj sendanĝere, ĉar li timis la reagon de la duko, lia patro, kiam li sciiĝus pri lia frenezaĵo. Nu, kiel sciate, la amo inter junuloj estas pliparte ne amo, sed lasciva apetito, kiu, kiam ĝi satiĝas per la volupto, mortas, kaj kio ŝajnas amo velkas, ĉar ĝi ne povas daŭri trans siaj naturaj limoj, kiuj limoj ne ekzistas en la vera amo. Mi volas diri, ke, kiam don Fernando frandis la kampulinon, baldaŭ liaj deziroj ŝrumpis kaj lia ardo estingiĝis, kaj se unue li ŝajnigis, ke li volas foresti por ilin rezisti, nun li vere volis vojaĝi por ne plenumi ilin. La duko donis al li la forpermeson kaj ordonis, ke mi akompanu lin. Ni alvenis al mia urbo, mia patro akceptis don Fernandon konforme al ties rango, poste mi vizitis Luscindan kaj denove vivis miaj deziroj, kvankam ili neniam mortis nek etiĝis. Je mia malfeliĉo, mi parolis pri ili al don Fernando, dum mi pensis, ke pro lia granda amikeco al mi, mi devas kaŝi nenion antaŭ li. Mi laŭdis la belon, la gracion kaj la saĝon de Luscinda, tiel, ke miaj laŭdoj vekis en li la deziron vidi la pucelon dotitan per tiel valoraj kvalitoj. Je mia misfortuno, mi cedis al liaj petoj kaj iun nokton, ĉe la lumo de lampo, mi montris ŝin al li tra la fenestro, kie mi kutime parolis kun Luscinda. Li vidis ŝin en bluzo kaj ŝia belo tiel lin frapis, ke li forgesis la ceterajn ĉarmulinojn, kiujn li vidis ĝis tiam. Li mutiĝis, perdis la konscion, restis en ekstazo kaj fine profunde enamiĝis, kiel baldaŭ montros al vi la rakontado de mia misfortuno.

»La hazardo, por pli eksciti lian deziron (kiun li kaŝis antaŭ mi, kaj kiun nur en soleco konfidis al la ĉielo), metis inter liajn manojn bileton de Luscinda dirantan, ke mi petu de ŝia patro permeson por nia geedziĝo. La bileto ŝajnis al don Fernando tiel saĝa, diskreta kaj amo-plena, ke, leginte ĝin, li diris al mi, ke sole en Luscinda troviĝas kune ĉiuj ĉarmoj de la beleco kaj de la saĝo, renkonteblaj nur porcie en la ceteraj virinoj de la mondo. Tamen mi devas konfesi nun, ke al mi ne plaĉis vidi, ke la laŭdoj al Luscinda, kvankam ĝustaj, venas de la buŝo de don Fernando. Mi eksentis timon kaj ĵaluzon, ĉar li ĉiam volis paroli pri Luscinda, eĉ prenante je la haroj la okazon por tio. Tia insisto vekis en mi ian senton de ĵaluzo, ĉar, kvankam mi ne atendis devion de la virto kaj de la fidelo de Luscinda, tamen mi timis, ke la Fato povus meti en danĝeron ĝuste kion Ĝi ŝajne plej certigis. Don Fernando ĉiam provis legi la biletojn, kiujn mi sendis al Luscinda, kaj ŝiajn respondojn, sub la preteksto, ke al li tre plaĉas nia saĝo. Okazis tiam, ke Luscinda petis de mi por relego kavaliran libron tre ŝatatan de ŝi kaj titolitan Amadis de Gaŭlio…

Tuj kiam don Quijote aŭdis la nomon de kavalira libro, li diris:

– Kial via moŝto ne menciis ĉe la komenco de via historio, ke sinjorino Luscinda amas la librojn kavalirajn? Nenio kroma nek superlaŭda necesas por konvinki min pri la grando de ŝia saĝo, kaj sendube ŝi ne havus la talenton, kiun vi diris, se al ŝi mankus la gusto al tiel delica legado. Tiel do, oni ne bezonas pli da vortoj por pentri al mi ŝian belon, saĝon kaj indon, ĉar ĉe la nura mencio de ŝia inklino, mi deklaras ŝin la plej bela kaj saĝa virino de la mondo. Mi dezirus, sinjoro, ke krom Amadís de Gaŭlio, vi estus sendinta al ŝi la bravan Don Rugel de Grekujo, ĉar mi scias, ke al sinjorino Luscinda tre plaĉus Daraida kaj Garaya, la saĝaj rezonoj de la paŝtisto Darinel kaj ties mirindaj bukolikoj kantataj kaj reprezentataj de li mem kun plena gracio, sprito kaj senĝeno. Sed venos la tempo ripari tian mankon, tiel baldaŭ kiel vi bonvolos akompani min al mia vilaĝo, ĉar tie mi montros al vi pli ol tricent librojn, kiuj estas la delico de mia koro kaj la distro de mia vivo. Kvankam mi pensas nun, ke mi havas neniun, kaŭze de la malico de perversaj kaj enviemaj sorĉistoj. Kaj via moŝto pardonu, ke mi ne observis la promeson ne interrompi vian rakonton, ĉar, kiam mi aŭdas ion pri kavaliraĵoj aŭ vagantaj kavaliroj, al mi estas tiel neeble silenti, kiel neeblas al la radioj sunaj ne varmigi, aŭ al la lunaj ne humidigi[114]. Do, denove pardonon. Kaj daŭrigu, ĉar tio estas nun pli grava.

Dum ĉion ĉi parolis don Quijote, Cardenio ŝajne en profunda medito tenis la kapon klinita super la brusto, kaj kvankam nia hidalgo dufoje petis lin daŭrigi la rakonton, Cardenio nek levis la kapon nek respondis eĉ unu vorton. Sed kelkan tempon poste li suprenrigardis kaj diris:

– Mi havas la firman konvinkon, kaj neniu homo en la mondo povus dekonvinki min, kaj li estus idioto se li pensus la malon, ke la granda fripono majstro Elisabat konkubis kun reĝino Madásima.

– Ho, ne, tute ne, je Dio! – respondis don Quijote kun granda kolero, ĵurante, kiel li kutimis – . Kiel malica, pli ĝuste, kiel fia kalumnio! Reĝino Madásima estis tre nobela sinjorino, kaj oni ne devas supozi, ke tiel granda princino povis konkubi kun ajna herni-tranĉisto[115]. Kaj se iu asertas la malon, li mensogas kiel kanajlo, kaj mi tion pruvos piede aŭ rajde, kun armoj aŭ sen ili, tage aŭ nokte, aŭ kiel ajn oni volos.

Cardenio nur rigardadis lin tre atente, pro tio, ke la junulon trafis nova atako de frenezo, kaj lia stato ne permesis lin daŭrigi la rakonton. Krome don Quijote ne plu aŭskultus, eĉ se Cardenio parolus ankoraŭ, ĉar li profunde ĉagreniĝis kaŭze de tio, kion li aŭdis pri Madásima.

Stranga afero! Li defendis ŝin ardege, kvazaŭ ŝi estus lia vera kaj propra sinjorino: tiel grandan povon havis super li liaj demonaj libroj. Mi diras do, ke sub la influo de la krizo de frenezo, Cardenio, aŭdante ke oni nomas lin mensogulo, kanajlo kaj aliaj similaj fivortoj, juĝis tion tre peza ŝerco, prenis ŝtonon proksiman kaj donis per ĝi tian baton sur la bruston de don Quijote, ke tiu falis dorsen. Kiam Sancho Panza vidis, ke oni mistraktas lian sinjoron, li sin ĵetis kun fermitaj pugnoj kontraŭ la frenezulo, sed la ĉifona kavaliro akceptis lin tiamaniere, ke per unu pugnobato sternis la ŝildiston ĉe siaj piedoj, saltis sur lin kaj ĝislace tretis al li la ripojn.

La kapristo volis lin defendi kaj suferis la saman sorton, kaj Cardenio, lasinte ilin tradraŝitaj kaj muelitaj, iris per trankvilaj paŝoj rifuĝi en la monton. Leviĝis Sancho kaj, furioza pro la nemeritita batado, kuris venĝi sin kontraŭ la kapristo, dirante, ke li kulpas, ĉar li ne avertis siatempe, ke Cardenio suferas periodan frenezon, kaj ke, se ili tion scius, ili povintus sin prepari por defendi sin. La kapristo respondis, ke li jam informis pri la frenezo de la junulo, kaj ke li do ne kulpas, se la ŝildisto preteratentis la sciigon. Replikis Sancho Panza kaj same la kapristo kaj la disputo finiĝis per tio, ke ĉiu el ili kaptis la barbon de la alia, kaj ili tiel batis sin reciproke, ke ili ne turniĝis en pulpon dank’ al la interveno de don Quijote. Sancho, alkroĉita ankoraŭ al la kapristo, diris:

– Lasu min, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno. Li estas kampulo kiel mi, ne armita kavaliro, do mi povas senplie venĝi al li pro lia ofendo, luktante kontraŭ li sen ia avantaĝo ĉe mia flanko, kiel viro de honoro.

– Vi pravas – diris don Quijote – . Sed mi scias, ke pri tio okazinta li ne kulpas.

Tiel li trankviligis ilin kaj denove demandis la kapriston, ĉu eblas renkonti Cardenion, ĉar li ege deziras scii la finon de la historio. La kapristo respondis kion jam dekomence diris, ke oni ne precize konas, kie Cardenio sin kaŝas, kaj ke, se don Quijote vagados tra la montoj, li certe trovos lin, freneza aŭ malfreneza.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.