|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Tre enpensa atendis don Quijote la alvenon de la bakalaŭro Sansón Carrasco, de kiu li esperis aŭdi pri siaj propraj aventuroj, aperintaj en formo de libro, kiel Sancho diris; li ne povis kredi la ekziston de tia libro, nek ke oni jam dezirus publikigi liajn glorajn farojn, se konsideri, ke preskaŭ ne sekiĝis ankoraŭ, sur la klingo de lia glavo, la sango de la malamikoj, kiujn li mortigis. Tamen li imagis, ke ia sorĉisto, amiko aŭ antagonisto, presigis la rakonton de liaj heroaĵoj, dank’ al sia magia arto: se amiko, por pligrandigi kaj levi lin super la plej gloraj kavaliroj vagantaj; se antagonisto, por fifamigi lin kaj lin faligi pli suben ol la plej malnoblaj ŝildistoj, pri kies faroj oni estus verkinta iam, kvankam (li diris en si), oni neniam skribis aventurojn de ŝildistoj. Kaj se, efektive, ekzistis lia historio, ĝi nepre devus montriĝi elokventa, impona, fama, superba kaj aŭtenta, ĉar kavalira. Ĉi penso iom konsolis lin; sed la fakto, ke la aŭtoro estis maŭro, kiel indikis la nomo Cide, afliktis lin, tial, ke ĉiuj maŭroj havas mensogan, falsan kaj disputeman naturon. Li timis ankaŭ, ke la historiisto eble traktis nedece lian am-aferon, makulante kaj damaĝante la honoron de lia sinjorino Dulcinea de El Toboso, anstataŭ proklami (kiel la hidalgo dezirus), ke li ĉiam tenis sin fidela kaj respekta al ŝi, disdegnante reĝinojn, imperiestrinojn kaj pucelojn de ĉia rango, kaj bridante la naturan impulson de sia karno. Kaj tiel, envolvita kaj reenvolvita en mil fantaziojn, trovis lin Sancho kaj Carrasco, kiun lastan salutis la hidalgo kun granda ĝentilo.
La bakalaŭro, kvankam nomita Sansón[227], estis ne de alta staturo, sed tre ŝercema, kun pala haŭto kaj forta inteligento. Li havis proksimume dudek kvar jarojn, rondan vizaĝon, platan nazon kaj grandan buŝon, t.e. ĉiun signon propran al petola karaktero amanta ŝerci kaj blagi, kion li bone montris, kiam li genuiĝis antaŭ don Quijote kaj diris:
– Sinjoro don Quijote de La Mancha, permesu min kisi la manon de Via Alteco. Je la kostumo de Sankta Petro, kiun mi portas[228], kvankam mi ricevis nur la kvar unuajn ordinojn, mi ĵuras, ke via moŝto estas unu el la plej famaj vagantaj kavaliroj ekzistintaj, kaj eĉ ekzistontaj, sur la tuta surfaco de la mondo. Longe vivu Cide Hamete Benengeli, la aŭtoro de la historio de viaj grandaj faroj, kaj eĉ pli longe vivu la viro, al kies laŭdinda intereso ŝuldiĝas, ke oni ĝin tradukis el la araba lingvo en la kastilian por universala distro de la regnoj.
Don Quijote igis lin stariĝi kaj diris:
– Ĉu vere do mia historio ekzistas, kaj ĝin verkis maŭra saĝulo?
– Tiel vere – respondis Sansón – , ke mi opinias, ke ĝisdate eldoniĝis pli ol dek du mil ekzempleroj de la libro; se ne, parolu Portugalio, Barcelona kaj Valencia, kie oni ilin presis. Eĉ cirkulas la famo, ke ankaŭ en Antverpeno oni presas nun la libron, kaj mi kredas, ke ne ekzistos regno, en kies lingvon oni ne tradukos ĝin.
– Unu el la aferoj, kiuj sendube donas la plejan plezuron al viro virta eminenta, konsistas en tio, vidi sin kun bona famo, tiel en la opinio de la homoj, kiel en la paĝoj de la libroj. Mi diras «kun bona famo», ĉar, se oni havus mavan, ajna morto preferindus.
– Rilate al la bona famo kaj reputacio – diris la bakalaŭro – nur via moŝto iras ĉe la antaŭo de la ceteraj vagantaj kavaliroj, ĉar la maŭro en sia lingvo, kaj la kristano en la sia, zorge kaj detale pentris la grandanimecon de via moŝto, vian kuraĝon en la danĝeroj, vian paciencon en la misfortunoj, vian eltenemon sub la sortobatoj kaj la vundoj, vian ĉaston kaj sindetenon en la bele platona amo de via moŝto kaj de sinjorino doña Dulcinea de El Toboso.
– Jam tie eraras la historio – interrompis Sancho – , ĉar mi neniam aŭdis la nomon de sinjorino Dulcinea kun la titolo «doña»; oni nomis ŝin simple nur sinjorino Dulcinea de El Toboso.
– Tia detalo ne gravas – diris Carrasco.
– Certe ne – respondis don Quijote – . Sed diru, sinjoro bakalaŭro, kiuj faroj miaj estas plej laŭdataj en la historio?
– Pri ili ekzistas diversaj opinioj, same kiel ekzistas diversaj gustoj – diris la bakalaŭro – . Kelkaj preferas la aventuron de la ventomuelejoj, kies aloj ŝajnis al via moŝto brakoj de Briareoj kaj de gigantoj; aliaj, la aventuron de la ful-marteloj; aliaj, la priskribon de la du armeoj poste aspektantaj kiel ŝafaroj; aliaj, pli ŝatas la rakonton pri la mortinto, kies kadavron oni portis survoje al Segovia por ĝia enterigo; aliaj asertas, ke la liberigo de la galeruloj superas ĉion ceteran; kaj ankoraŭ aliaj diras, ke nenio egalas al la du gigantaj benediktanoj kaj al la batalo kontraŭ la kuraĝa vasko.
– Diru, sinjoro bakalaŭro – interrompis Sancho – , ĉu en la libro troviĝas ankaŭ la aventuro de la janguanoj, kie la brava Rocinante kapricis peti de ulmo pirojn?[229]
– La saĝulo nenion postlasis en sia inkujo – respondis Sansón – . Ĉion li notis kaj rakontis, eĉ la kapriolojn de nia bona Sancho sur la plejdo.
– Ne sur la plejdo mi kapriolis, sed en la aero, kaj eĉ pli ol mi volis – diris Sancho.
– Mi pensas, ke al nenia homa historio en la mondo mankas subiroj kaj supriroj, precipe en la historioj kavaliraj. Ili ne povas pleni nur de feliĉaj aventuroj – diris don Quijote.
– Tamen – respondis la bakalaŭro – kelkaj legintoj de la libro diras, ke ili pli kontentus, se la aŭtoro estus forgesinta nombron de la nekalkuleblaj batoj ricevitaj de sinjoro don Quijote en diversaj bataloj.
– Nu, tio apartenas al la vero de la historio – komentis Sancho.
– Sed li devintus prisilenti ilin, almenaŭ pro justeco – diris don Quijote – , ĉar ne ekzistas prava motivo rakonti incidentojn, kiuj ne ŝanĝas aŭ influas la veron de historio, des malpli se ili diskreditas la heroon. Certe Eneo ne montriĝis tiel pia, kiel Vergilio lin pentras, nek Uliso tiel prudenta, kiel lin priskribas Homero.
– Vi pravas – respondis Sansón – . Sed temas pri du aferoj tute diferencaj: verki kiel poeto kaj verki kiel historiisto. La poeto povas rakonti aŭ prikanti aferon, ne kia fakte ĝi okazis, sed kia ĝi devus okazi, dum la historiisto devas ĝin raporti, ne kia ĝi devus okazi, sed kia vere ĝi okazis, sen aldono aŭ depreno de io.
– Do, se ĉi sinjoro maŭro tenas sin al la vero – diris Sancho – certe inter la vergoj ricevitaj de mia mastro troviĝas ankaŭ la miaj, ĉar neniam oni mezuris per vergoj la dorson de mia sinjoro, sen ke oni same mezurus al mi la tutan korpon. Sed ne mirinde, ĉar, kiel diras ĉi mastro mia, la membroj devas suferi la doloron de la kapo.
– Sarkasme vi parolas, Sancho – diris don Quijote – . Certe, al vi ne mankas memoro, kiam vi deziras ĝin havi.
– Eĉ se mi volus forgesi pri la vergoj ricevitaj – respondis Sancho – ilin memorigus al mi la lividoj, ankoraŭ freŝaj, sur miaj ripoj.
– Silentu, Sancho – ordonis don Quijote – kaj ne interrompu la sinjoron bakalaŭron. Li bonvolu daŭrigi, dirante kion oni rakontas pri mi en la menciita libro.
– Kaj pri mi – aldonis Sancho – , ĉar oni diras, ke ankaŭ mi rolas kiel unu el ĝiaj potagronistoj.
– «Protagonistoj», ne «potagronistoj», amiko Sancho – rimarkis Sansón.
– Nu, jen alia korektanto de vortoj! – diris Sancho – . Se oni daŭrigos, avertante min pri ili, neniam ni finos ĉi konversacion.
– Dio min damnu, Sancho, se vi ne estas la dua protagonisto de la libro – respondis la bakalaŭro – . Kelkaj eĉ opinias, ke la partoj, kie vi parolas, superas ĉion ceteran, eĉ se en ĝi intervenas la ĉefa persono; tamen, aliaj opinias vin tro naiva, tial, ke vi kredis realigebla vian regadon super la insulo al vi promesita de ĉi mastro via.
– Ankoraŭ Dio ne dormas – diris don Quijote – . Kun la paso de la tempo kreskos la sperto de Sancho, kaj li fariĝos pli kompetenta kaj lerta ol nun por funkcii kiel gubernatoro.
– Je Dio, sinjoro – respondis Sancho – . Se kun mia nuna aĝo mi ne povus regi insulon, mi ne regus ĝin eĉ kun la aĝo de Metuŝelaĥ. La problemon kaŭzas, ne ke al mi mankas cerbo por regi insulon, sed ke tiu kaŝiĝas mi ne scias kie.
– Fidu Dion, Sancho – diris don Quijote – , kaj ĉio iros bone, eĉ pli bone ol vi pensas, ĉar eĉ ne unu folio moviĝas en sia arbo, se Dio ne volas.
– Kaj same veras – aldonis Sansón – , ke, se Dio volas, Sancho havos, ne unu, sed mil insulojn por regi.
– Mi vidis pli ol unu gubernatoron – respondis Sancho – kies meritoj ne atingis eĉ ĝis la plandumo de miaj ŝuoj; malgraŭe oni nomas ilin «via moŝto» kaj primetas al ili tablon kun servicoj el arĝento.
– Vi parolas pri gubernatoroj, ne de insuloj, sed de teritorioj facile regeblaj – diris Sansón – . La gubernatoroj de insuloj devas koni almenaŭ la gramatikon.
– Kun la «grama»[230] mi aranĝus min facile – respondis Sancho – sed pri la «tiko» ne opinias, ĉar mi ne komprenas ĝian signifon. Sed ni lasu ĉi aferon de la regado en la manoj de Dio: Li scios meti min en la postenon, kie mi povos servi Lin pli bone. Mi volas diri al sinjoro bakalaŭro Sansón Carrasco, ke mi sentas egan kontenton, tial, ke la aŭtoro de la libro parolis pri mi tiel bele, ke liaj diroj ne tedas. Pli bone tiel, ĉar, je mia fido de lojala ŝildisto, se li skribus pri mi ion ne propran al oldkristano, kiel mi estas, eĉ la surdaj nin aŭskultus.
– Tio egalus al faro de miraklo – diris Carrasco.
– Miraklo aŭ ne miraklo – daŭrigis Sancho – , ĉiu zorgu kion li parolas aŭ skribas pri aliaj personoj, kaj ne rakontu iele-trapele la unuan aferon, kiu pasas al li tra la kapo.
– Interalie oni riproĉas al la libro – diris Carrasco – , ke ĝia aŭtoro enmetis en ĝin novelon titolitan La stulta scivolo. Oni kritikas, ne ke la novelo estas mava aŭ misrakontita, sed ke ĝi havas nenion komunan kun la historio de sinjoro don Quijote.
– Mi vetas – respondis Sancho – , ke ĉi aŭtoro filo de hundo miksis la brasikojn kun la napoj[231].
– Nun mi komencas kredi – diris don Quijote – , ke, ne saĝulo, sed stulta ĉarlatano, kaprice kaj sen ia metodo skribis la libron, lasante, ke el ĝi rezultu io ajn, laŭ la maniero de Orbaneja, la pentristo de Úbeda, kiu kutimis respondi, kiam oni demandis lin, kion li pentras: «Fariĝu kio volas». Eble li deziris pentri kokon, por ekzemplo, sed ĉe la fino ĝi vidiĝis tiel stranga kaj tiel diferenca de reala koko, ke li devis skribi apude per grandaj kaj klaraj literoj: «Ĉi tio estas koko». Kaj sendube la samo okazos al mia historio: ĝi bezonos komentarion, ke oni povu ĝin kompreni.
– Ne – respondis Sansón – , ĉar ĝi tre klaras kaj prezentas nenian komplikon. La infanoj ĝin foliumas; la knaboj ĝin legas; la plenaĝaj viroj ĝin gustumas, kaj la oldaj ĝin laŭdas. Unuvorte, ĝi estas tiel konata kaj tiel ripete legata kaj memorata de ĉiaj homoj, ke, apenaŭ vidiĝas skeleta ĉevalaĉo, oni diras: «Jen Rocinante!». Legi ĝin plej amas la paĝioj. Ne troviĝas antaŭĉambro de moŝtulo sen ekzemplero de
Don Quijote; se iu lasas ĝin, alia ĝin prenas; kelkaj ĝin petas, aliaj sin ĵetas al ĝi. Resume, ĉi libro estas unu el la plej agrablaj kaj honestaj distroj ĝis nun konataj, ĉar en ĝi nenie troveblas eĉ io simila al esprimo nedeca aŭ al penso nekatolika.
– Skribi alie – diris don Quijote – egalus skribi, ne verojn, sed mensogojn. Kaj la historiisto helpanta sin per mensogoj devus suferi, kiel la monfalsistoj, la punon bruli en fajro. Mi vere ne komprenas, kio movis la aŭtoron enmeti novelojn kaj rakontojn senrilatajn al la historio, malgraŭ tio, ke li havis ankoraŭ tiom da temoj pri mia persono indaj sidi en la libro. Sendube li tenis sin al la proverbo: «Ĉu de pajlo, ĉu de fojno, la ventro plenu»[232]. Vere, se li limiĝus nur al miaj pensoj, al miaj suspiroj, al miaj larmoj, al miaj honestaj deziroj kaj al miaj entreprenoj, li verkintus volumon pli dikan ol ĉio skribita de El Tostado[233], aŭ almenaŭ tiel dikan. Fakte, sinjoro bakalaŭro, mi komprenas, ke, por komponi historion aŭ libron de ajna speco, necesas granda talento kaj matura juĝokapablo. Verki sprite kaj humure postulas genion; la plej saĝa rolo en komedio estas la rolo de stultulo, ĉar, por ŝajnigi sin idiota, oni devas ne esti tia. Rilate al la historiaj verkoj, ili havas ian sakralan karakteron, se konsideri, ke ili devas diri la veron, kaj, kie troviĝas la vero, tie troviĝas Dio. Malgraŭ ĉio ĉi, ekzistas personoj, kiuj skribas kaj eldonas libron facile kaj senĝene kvazaŭ ili farus benjetojn.
– Nenia libro tiel mavas, ke ĝi ne havas ion bonan – diris la bakalaŭro.
– Sendube – respondis don Quijote – . Sed ofte, aŭtoroj atingas ĝustan famon per siaj verkoj, sed ĝin perdas, aŭ almenaŭ ĝin kompromitas, eldoninte ilin.
– Tio okazas – diris Sansón – ĉar oni povas ekzameni laŭplaĉe presitan verkon kaj sekve, troveblas pli facile ĝiaj eraroj: kaj ju pli famas aŭtoro, des pli oni funde esploras lian verkon. Renomaj genioj, grandaj poetoj kaj gloraj historiistoj ĉiam, aŭ preskaŭ ĉiam, provokas la envion de personoj, kies plezuro kaj speciala distro konsistas en tio, juĝi la librojn de aliaj, kvankam ili mem nenion propran kreas por la publiko.
– Ne strange – respondis don Quijote – . Multegaj teologoj ne taŭgas por paroli de kirka katedro, sed ege lertas por eltrovi la mankojn kaj ekscesojn de la predikistoj.
– Vi pravas, sinjoro don Quijote – diris Carrasco – . Sed mi tre ĝojus, se tiaj kritikantoj montriĝus pli grandanimaj kaj malpli rigoraj kaj ignorus la makuletojn de suno, kontraŭ kies granda brilo ili murmuras. Ĉar, kvankam aliquando bonus dormitat Homerus[234], ili pensu, kiel longe li tenis sin vekita por doni al ni la lumon de sia verko kun kiel eble plej malmulte da ombroj. Kaj povus okazi, ke la ŝajnaj makuloj efektive estas belgrajnoj, kiaj kelkfoje pliigas la ĉarmon de vizaĝo; tial mi pensas, ke la aŭtoroj elmetas sin al ega risko, kiam ili publikigas ion, ĉar tute neeblas verki libron kapablan doni kontenton al ĉiuj legantoj.
– La libro pri mi sendube plaĉas al malmultaj – diris don Quijote.
– Tute kontraŭe: same kiel stultorum infinitus est numerus[235], ankaŭ la nombro de la ŝatantoj de via historio estas nekalkulebla; tamen, kelkaj riproĉis al la aŭtoro ties mankon de memoro, ĉar li forgesis diri, kiu ŝtelis de Sancho la azenon. En la libro oni ne deklaras tian fakton, kaj la leganto komprenas nur, ke la ŝtelo okazis; tamen iom poste aperas Sancho sur la sama azeno, kvankam oni ne diras, ke oni ĝin retrovis. Oni riproĉas ankaŭ, ke la aŭtoro forgesis diri kion faris Sancho kun la cent eskudoj, kiujn li prenis el la valizo de Sierra Morena, ĉar oni ne plu mencias ilin; kaj multaj deziras scii, kion li faris kun ili, aŭ kiel li ilin elspezis.
– Nun, sinjoro Sansón – respondis Sancho – , mi ne fartas sufiĉe bone por fari raporton aŭ rakonton; mi eksentas tian doloron en la stomako, ke se mi ne kvietigos ĝin per du glutoj da olda vino, mi vidiĝos kiel la dorno de Sankta Lucía[236]. Hejme mi havas la vinon; la edzino min atendas; kiam mi finos manĝi, mi revenos kaj respondos al via moŝto, kaj al ajnaj kromaj personoj, ĉian demandon rilate la perdon de la azeno kaj la elspezon de la cent eskudoj.
Kaj sen atendi respondon kaj sen diri alian vorton li foriris hejmen. Don Quijote petis la bakalaŭron sidiĝi kun li ĉe la manĝotablo, la bakalaŭro akceptis la inviton, oni aldonis du pliajn kolombidojn al la ordinaraj pladoj, oni traktis dum la manĝo pri kavaliraĵoj, Sansón agordiĝis al la humoro de don Quijote, finiĝis la bankedo, siestis la du viroj, revenis Sancho, kaj oni rekomencis la pasintan konversacion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.