La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 65

Kie oni informas pri la Kavaliro de la Blanka Luno, pri la liberigo de don Gregorio kaj pri aliaj eventoj

Don Antonio Moreno sekvis la Kavaliron de la Blanka Luno, kaj ankaŭ svarmo da buboj sekvis, eĉ persekutis lin, ĝis li rifuĝis en gastejon de la centro de la urbo. Don Antonio eniris tien kun la deziro lin koni. Aperis ŝildisto por akcepti la Kavaliron de la Blanka Luno, kaj demeti ties armaĵon, sed la Kavaliro pasis en alian ĉambron kaj, kun li, don Antonio, kiu tre senpaciencis scii pri lia persono. La venkinto de don Quijote, vidante, ke la alia ne havas intencon lasi lin en paco, diris:

– Mi bone scias, sinjoro, kion vi deziras: vi volas eltrovi, kiu mi estas. Nu, tial, ke mi havas nenian motivon kaŝi antaŭ vi mian identecon, mi ĝin rivelos al vi, sen devii eĉ unu colon de la vero, dum mia servisto demetas de mi la armaĵon. Sciu, sinjoro, ke oni nomas min bakalaŭro Sansón Carrasco. Mi estas samvilaĝano de don Quijote, kies absurdoj kaj ekstravagancoj ekscitas la kompaton de liaj konatoj. Lia sorto aparte min afliktas, kaj tial, ke mi kredas, ke li resaniĝus, se li trankvile vivus en sia lando kaj en sia hejmo, mi kovis planon por sendi lin al ties vilaĝo, kaj lin reteni tie. Nu, antaŭ proksimume tri monatoj, alivestita kiel vaganta kavaliro kaj sub la nomo de Kavaliro de la Speguloj, mi ekiris serĉi lin sur la vojoj kun la intenco batali kontraŭ li, kaj venki lin sen fari al li damaĝon, sed metante kiel kondiĉon, ke la venkito submetiĝu al la deziroj de la venkinto. Kaj mi pensis devigi lin (ĉar mi anticipe konsideris lin venkita) reiri al sia vilaĝo kaj resti tie dum unu jaro, en kies tempo li povus resaniĝi. Sed la fato ordonis alion, ĉar li venkis min, ĵetis min de sur la ĉevalo, kaj mia plano do fiaskis. Li daŭrigis sian vojon, kaj mi reiris hejmen kapklina, plena de honto kaj disbatita pro la rigoro de la falo. Tamen mi ne rezignis mian projekton serĉi lin denove kaj venki lin, kio hodiaŭ okazis. Kaj ĉar li tiel konscience obeas la regulojn de la kavalirismo, certe li plenumos sian vorton. Tio, sinjoro, estas la tuta historio, kaj mi havas nenion plian por diri. Mi suplikas vin ne riveli mian personecon al don Quijote, por ke mia ideo ĝisfine realiĝu, kaj tiel povu retrovi sian racion la hidalgo, homo tre saĝa kiam la idiotaĵoj de la kavalirismo ne perturbas lian menson.

– Ho, sinjoro! – diris don Antonio – . Dio pardonu vin, ĉar vi faras grandan damaĝon al la homoj, klopodante rehavigi la saĝon al la plej amuza frenezulo de la mondo. Ĉu vi ne vidas, sinjoro, ke la eventuala bono, kiu kaŭzus lia prudentiĝo, tute ne egalus al plezuro, kiun faras al ni liaj ekstravagancoj? Sed mi pensas, sinjoro bakalaŭro, ke via tuta talento ne sukcesos igi saĝa homon tiel absolute frenezan. Kaj se tio ne estus peko kontraŭ la kristana karitato, mi dezirus, ke don Quijote neniam resaniĝu, ĉar kun lia sano ni perdus, ne nur lian drolan spiriton sed ankaŭ la humuron de lia ŝildisto Sancho, ambaŭ kapablaj inspiri ĝojon al la melankolio mem. Malgraŭe, mi silentos kaj gardos la sekreton por vidi, ĉu mi ne eraras, pesante, ke viaj klopodoj, sinjoro bakalaŭro, tute vanos.

Carrasco respondis, ke ĉiuokaze, la afero bone iras, kaj ke li esperas meti al ĝi sukcesan finon. Poste ili adiaŭis unu la alian kun ĝentilaj kaj komplimentaj vortoj; Carrasco igis ŝarĝi mulon per la kunligitaj pecoj de lia armaĵo, surgrimpis la ĉevalon, kiun li uzis en la duelo, kaj forlasis la urbon en la sama tago ale al la hejmo, sen ke survoje okazus al li io rakontinda en ĉi vera historio. Don Antonio ripetis al la vic-reĝo la vortojn de Carrasco, ĉe kio la vic-reĝo ne montris multe da ĝojo, ĉar la ekzilo de don Quijote markus la finon de la amuzo provizita ĝis nun de liaj ekstravagancaj entreprenoj.

Afliktita, morna, profunde en pensoj kaj kun muelita korpo, don Quijote kuŝis en la lito dum ses tagoj, kaj senĉese volvis kaj revolvis en sia kapo la misfortunon de sia venkiteco. Sancho konsolis lin, dirante interalie:

– Sinjoro, levu la kapon kaj, se vi povas, ĝoju kaj danku la ĉielon, ĉar, kvankam oni ĵetis vin surteren, vi ne havas eĉ unu ripon rompita. Vi scias, ke kiam oni donas, oni ankaŭ ricevas, kaj ke ne ĉiam pendas ŝinkoj sur la hokoj. Sendu promeni la kuraciston, ĉar vi ne bezonas lin por la flegado de via malsano. Ni revenu hejmen kaj ne plu vagadu serĉante aventurojn tra landoj kaj lokoj nekonataj. Nu, bone pensante, evidentas, ke, kvankam via moŝto troviĝas en pli mava stato ol mi, mi estas la pli granda perdanto en ĉi afero, ĉar, kiam mi forlasis mian gubernatoran postenon, mi samtempe forlasis ĉiam deziron plu esti gubernatoro, sed ne la deziron fariĝi grafo. Kaj tian rangon mi neniam akiros, se vi forlasos vian kavaliran profesion: se vi perdos la ŝancon sidi en reĝa trono, miaj espero turniĝos en fumon.

– Silentu, Sancho. Memoru, ke miaj retiriteco kaj izolo daŭros ne pli ol unu jaron. Poste mi revenos al mia glora ofico, kaj tiam ne mankos al mi la okazo konkeri la regnon aŭ disponi graflandon por ĝin donaci al vi.

– Dio vin aŭskultu – diris Sancho – kaj la peko estu surda. Mi ĉiam aŭdis, ke pli valoras bona espero ol mizera havo.

Ĉe tio eniris don Antonio kaj, kun montroj de granda ĝojo, interrompis ilian konversacion, dirante:

– Bonan novaĵon, sinjoro don Quijote! Don Gregorio, kaj la renegato irinta serĉi lin, troviĝas ĉe la haveno. Nu, ne jam ĉe la haveno, sed en la hejmo de la vic-reĝo. Baldaŭ ili venos ĉi tien.

Don Quijote iom ĝojis ĉe la sciigo kaj diris:

– Verdire, mi preskaŭ preferintus vidi la entreprenon fiaski, ĉar tiel mi sentus min devigita iri al Berbereio, kie, per la forto de mia brako mi liberigus ne nur don Gregorion, sed eĉ la tutan nombron da kristanoj tie tenataj kiel kaptitoj. Sed, ve al mi! Kion mi diras? Ĉu mi ne estas la venkito? Ĉu oni ne ĵetis min surteren kaj prohibis al mi preni la armojn dum unu jaro? Kial do mi promesas? Pri kio vantas, se prefere ol glavon mi devus uzi ŝpin-radon?

– Sufiĉe jam, sinjoro! – diris Sancho – . Plu vivu la kokino eĉ kun sia pipso. Hodiaŭ estas via vico, morgaŭ povus esti mia. Ne valoras tro zorgi pri ĉi batoj kaj bataloj, ĉar la falinta nun, povas levi sin morgaŭ, kondiĉe, ke li ne volas resti en la lito: mi volas diri, se, anstataŭ perdi la kuraĝon, li preferus reakiri forton por denove batali. Kaj nun, via moŝto leviĝu por akcepti don Gregorion: la domanoj komencas ekscite movi sin, do li certe troviĝas jam ĉi tie.

Kaj li pravis, ĉar don Gregorio kaj la renegato jam raportis al la vic-reĝo pri la incidentoj de sia vojaĝo, kaj la junulo, en sia urĝo renkonti Ana Félix, iris kun sia kompano al don Antonio. Kiam oni lin elprenis el Alĝerio, don Gregorio portis ankoraŭ virinan kostumon, sed en la ŝipo li ŝanĝis ĝin kontraŭ la vesto de kaptito eskapinta kun li. Tamen, pro sia eksterordinara belo, li vekus en ajna kostumo admiron, amon kaj envion, kaj aĝis ŝajne inter dek sep kaj dek ok jaroj. Ricote kaj lia filino eliris ilin bonvenigi: la patro plorante, kaj Ana Félix sinretene. Ili ne brakumis unu la alian, ĉar granda amo ĉiam inklinas manifestiĝi per sobraj elmontroj. La du geamantoj parolis inter si per sia silento, kaj nur iliaj okuloj rivelis la feliĉon kaj la honeston de iliaj pensoj. La renegato rakontis pri la rimedoj kaj ruzoj uzitaj por la liberigo de don Gregorio. Poste don Gregorio parolis pri la danĝeroj kaj komplikoj lin sieĝintaj en la haremo, kun kies virinoj li kunvivis, kaj lia rakonto, ne longa, sed konciza, montris lin pli matura laŭsaĝe ol laŭaĝe. Fine, Riconte pagis malavare al la renegato kaj al liaj remistoj. La renegato eniris denove en la sinon de la Eklezio kaj ĉesis esti ĝia putra membro dank’ al siaj kontricio kaj pentofarado. Du tagojn poste, la vic-reĝo traktis kun don Antonio pri kiel oni povus aranĝi, ke Ana Félix kaj ŝia patro restu en Hispanio; ĉar ŝajnis al li, ke filino tiel kristana kaj patro ŝajne tiel bon-intenca devus ricevi la permeson plu loĝi en la lando. Don Antonio sin proponis fari la necesajn elpaŝojn en la ĉef-urbo, kien nepre li vojaĝus por trakti aliajn aferojn, kaj duonaludis, ke en la kortego oni atingas multon, eĉ malfacilan, per favoroj kaj donacoj.

– Oni nenion esperu el favoroj kaj donacoj – diris tiam Ricote, kiu ĉeestis ĉi konversacion – , ĉar preĝoj, promesoj, donacoj aŭ larmoj ne havas influon sur la eminenta don Bernardino de Velasco, grafo de Salazar, komisiita de Lia Majesto zorgi pri la plenumo de la ekzil-dekreto. Verdire, li scias mildigi per mizerikordo la rigoron de la justeco, sed vidante, ke la tuta korpo de mia popolo suferas infekton kaj putron, li aplikis al ĝi ardan kaŭteron, ne moligan ungventon. Kaj tiel, helpante sin per prudento, sagaco, diligento, kaj ankaŭ per teroro, li portis sur siaj fortaj ŝultroj la pezon de ĉi granda entrepreno kaj ĝin plenumis ĝisfine, sen ke niaj artifikoj, ruzoj, manovroj, trompoj kaj suplikoj povus blindigi liajn Argusajn okulojn. Li ĉiam tenis ilin apertaj, por ke eĉ ne unu homo el nia popolo plu loĝu ĉi tie aŭ restu kaŝita, kiel subtera radiko kapabla reĝermi kaj doni venenajn fruktojn en Hispanio, lando jam pura, jam libera de la timo, kiun la granda nombro da mudeharoj inspiris al la regno. Heroa decido de la eminenta Filipo la 3ª! Kaj tiel saĝe li kondutis, konfidante tian entreprenon al don Bernardino de Velasco!

– Tamen – diris don Antonio – , kiam mi estos en la ĉefurbo, mi faros ĉian elpaŝon eblan, kaj la ceteron ni lasu al la providenco. Don Gregorio venos kun mi, ke li mildigu la doloron, kiun liaj gepatroj certe sentas pro lia foresto. Ana Félix restos kun mia edzino ĉe mi, aŭ en iu monaĥinejo, kaj mi scias, ke la vic-reĝo ĝojos teni ĉe si la bonan Ricote, ĝis ni vidos, kio rezultos el miaj elpaŝoj.

La vic-reĝo konsentis ĉion proponitan de don Antonio, sed, kiam don Gregorio eksciis pri la aranĝoj, li deklaris, ke li nek volas, nek povas lasi sola doña Ana Félix. Fine ankaŭ li akceptis la planon, ĉar li pensis, ke, vidinte siajn gepatrojn, li trovus la manieron reveni al ŝi. Tiel do Ana Félix restis kun la edzino de don Antonio, kaj Ricote ĉe la vic-reĝo.

Venis la tago de la vojaĝo de don Antonio; du tagojn poste foriris don Quijote kaj Sancho, ĉar la sekvoj de la falo de la hidalgo ne permesis lin elrajdi pli frue. Larmoj, suspiroj ĝemoj kaj svenoj abundis en la adiaŭo inter don Gregrorio kaj Ana Félix. Ricote proponis al don Gregorio la sumon de mil eskudoj, se li ilin dezirus. Sed la junulo rifuzis, kaj prenis prunte de don Antonio nur kvin, kun la promeso ilin redoni en la ĉefurbo. Ĉe tio ankaŭ li foriris, kaj poste, kiel dirite, don Quijote kaj Sancho: don Quijote sen armoj kaj en vojaĝa vesto; Sancho piede, ĉar la azeno portis la pecojn de la armaĵo kaj la ceteran arsenalon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.