La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 70

Kiu sekvas la sesdeknaŭan kaj traktas pri aferoj tute necesaj por la klara kompreno de ĉi historio

Sancho tradormis la nokton sur rul-lito en la sama ĉambro kun don Quijote, kion la ŝildisto volote estus evitinta, ĉar li sciis, ke lia mastro ne lasus lin dormi per siaj demandoj kaj respondoj; kaj Sancho ne inklinis tre babili, tial, ke la doloroj de lia pasinta torturo tro freŝis en lia memoro kaj ne lasis lian langon libera. Verdire, li preferus dormi sola en kabano, ol akompanata en tiel luksa ĉambro. Liaj timo kaj suspekto montriĝis bone bazitaj, ĉar, apenaŭ don Quijote enlitiĝis, li diris:

– Kion vi pensas, Sancho, pri la ĉi-nokta evento? Grandan kaj potencan forton havas la disdegnata amo. Vi vidis per viaj propraj okuloj Altisidoran morta. Kaj ŝin pereigis, ne sagoj, ne glavoj aŭ aliaj armoj, ne letala veneno, sed la kruelo kaj la rigoro, per kiuj mi ĉiam traktis ŝin.

– Kiom pli bone, se ŝi mortintus, kiel kaj kiam plaĉus al ŝi – respondis Sancho – , kaj lasus min trankvila, se konsideri, ke mi nek enamigis ŝin al mi, nek disdegnis ŝin en mia tuta vivo. Mi ne scias, nek kapablas kompreni, kiel mi jam diris al vi alifoje, kiamaniere la resurekto de Altisidora, pucelo pli kapricema ol saĝa, povas havi ian rilaton kun la torturado de Sancho Panza. Nun mi klare vidas, ke en la mondo ekzistas sorĉoj kaj sorĉistoj, kaj Dio gardu min de ili, ĉar mi ne scias gardi min mem. Ĉiuokaze, mi suplikas vian moŝton, ke vi lasu min dormi kaj ne faru al mi pli da demandoj, se vi ne volas, ke mi ĵetu min tra la fenestro.

– Dormu, amiko Sancho – respondis don Quijote – , se vin permesas dormi la doloro de naz-tordoj, pikoj kaj pinĉoj.

– Nenia doloro superis la humiligan ofendon de la naz-tordoj, eĉ se nur pro tio, ke ilin faris al mi manoj de duenjoj. La diablo ilin prenu! – diris Sancho – . Sed mi refoje suplikas vian moŝton, ke vi lasu min dormi. La dormo estas rimedo kontraŭ la mizeroj spertataj en nia vekiteco.

– Bone do – diris don Quijote – . Dio vin akompanu.

Ambaŭ ekdormis, kaj Cide Hamete, aŭtoro de ĉi longa historio, profitas ilian dormon por rakonti al ni, kio do movis la dukon kaj la dukinon kovi kaj efektivigi la ĵus priskribitan mistifikon. Li diras, ke la bakalaŭro Sansón Carrasco ne forgesis, ke don Quijote faligis kaj venkis la Kavaliron de la Speguloj, kies falo kaj fiasko renversis kaj ruinigis lian projekton; tiel do, li decidis provi denove sian sorton kun la espero sukcesi ĉi-foje. Pere de la paĝio alportinta al Teresa Panza, edzino de Sancho, la leteron kaj la donacojn, la bakalaŭro informis sin pri la tiama restadejo de don Quijote, havigis al si novajn armaĵojn kaj ĉevalon, pentris blankan lunon sur sian ŝildon, kaj ŝarĝis ĉion sur mulon, kiun kondukis, ne lia iama ŝildisto Tomás Cecial – ĉar la bakalaŭro timis, ke don Quijote aŭ Sancho povus rekoni lin – sed alia kampulo. Poste Sansón iris al la kastelo de la duko, kaj la nobelo informis lin pri la foriro de la hidalgo kaj pri ties intenco direkti sin al Zaragoza partopreni tie en la turniroj. La duko rakontis al la bakalaŭro ankaŭ pri la mistifiko farita al don Quijote rilate al la elsorĉo de Dulcinea je la kosto de la pugo de Sancho. Kaj fine li parolis pri la ŝerco de Sancho kontraŭ lia propra mastro, ĉar la ŝildisto igis lin kredi, ke Dulcinea estas ensorĉita kaj transformita en kampulinon, kaj pri tio, ke la dukino, lia edzino, konvinkis Sanchon, ke li eraras, kaj ke vere kaj fakte oni ensorĉis Dulcinean. La bakalaŭro miris kaj ridis tiel je la ruzo kaj simplo de Sancho kiel je la ekstrema frenezo de don Quijote. La duko petis lin, ke, post ol li renkontus denove la hidalgon, li, venkite aŭ venkinte, revizitu lin en sia revena vojaĝo por rakonti al li ĉion okazintan. La bakalaŭro promesis tion fari, forrajdis serĉi la hidalgon, ne trovis lin en Zaragoza, plu iris sur la vojo antaŭen… kaj la rezulton oni jam konas. Poste li revenis al la kastelo de la duko kaj rakontis al li ĉion, inkluzive la kondiĉojn de la duelo, kaj diris, ke don Quijote, kiel bone vaganta kavaliro, jam iras sur la vojo returne por plenumi sian vorton sidi en sia vilaĝo unu jaron, en kies tempo eble li resaniĝus de sia frenezo. Sansón aldonis, ke, fakte por atingi tion, li surmetis diversajn maskovestojn, kaj ke estus bedaŭrinde, ke viro tiel inteligenta kiel don Quijote restus freneza. Poste Sansón adiaŭis la dukon, revenis al sia vilaĝo kaj atendis tie la hidalgon, kiu sekvadis, se tiel diri, liajn paŝojn.

La duko havis tiam la ideon fari al don Quijote la menciitan ŝercon: tiel multe plaĉis al li la humoro de Sancho kaj de don Quijote! Sur la vojoj foraj kaj proksimaj ĉirkaŭ la kastelo, en lokoj kie – li pensis – povus pasi la hidalgo revene al sia vilaĝo, la duko postenigis nombron da servistoj surpiedaj kaj surĉevalaj, kun la ordono, ke ili konduku lin al la kastelo, kontraŭ lia volo se necese, se oni lin trovus. Nu, oni lin trovis, avizis la dukon, kaj ĉi lasta, tiel avertita, kaj jam antaŭe ĉion preparinta, ordonis fajri la torĉojn kaj la lampionojn de la korto kaj meti Altisidoran sur la katafalkon, kun la tuto da rekvizitoj jam menciitaj; kaj ĉio aspektis tiel nature kaj konvinke, ke ĝi apenaŭ diferencis de la vero.

Cide Hamete eĉ asertas, ke, laŭ lia opinio, la mistifikantoj frenezis tiel multe kiel la mistifikatoj, kaj ke la gedukoj estis ĉe la rando aperi kiel idiotoj, ĉar ili tiel forte klopodis ŝerci kontraŭ du stultuloj.

Kiam la manteniĝo ilin surprizis, unu dormis ankoraŭ ĝisronke; kaj la alia vigilis sub la influo de siaj ekzaltaj pensoj, ĉar don Quijote, venkito aŭ venkinto, neniam ŝatis pigri en la molo de la plumo-lito. Nu, sekvante la humoron de siaj gemastroj, Altisidora (reveninta, laŭ la hidalgo, de la morto en la vivon), en tuniko el blanka tafeto prisemita per or-koloraj floroj, kun la sama girlando, kiun ŝi portis sur la katafalko, kun la hararo loza sur la ŝultroj, kaj apogate al longa bastono el bela kaj nigra ebono, eniris en la ĉambron de don Quijote. Ĉi apero kaŭzis al li tiom da konfuzo kaj konsterno, ke li buliĝis kaj kaŝis sin preskaŭ tute sub tukoj kaj peplomoj, nekapabla diri eĉ unu vorton de saluto. Altisidora sidiĝis sur seĝo apud la kapo de la lito, ĵetis fortan suspiron kaj diris kun voĉo mola kaj karesa:

– Kiam virinoj de alta rango kaj ĉastaj puceloj surtretas sian propran honoron, permesante, ke iliaj langoj diskonigu tute senrezerve la sekreton de iliaj koroj, tiam ili troviĝas en delikata situacio. Sinjoro don Quijote de La Mancha, mi estas unu el ĉi virinoj am-frapitaj, venkitaj kaj senesperaj, sed tiel multe tro pacienca kaj honesta, ke mia animo eksplodis pro la longa retenado de mia pasio, kaj mi perdis la vivon. Pro aflikto kaŭzita de via kruelo, ho vi, obstina kavaliro, pli dura ol marmor’ al miaj plendoj, mi kuŝis morta du tagojn, aŭ almenaŭ tion oni poste diris al mi. Kaj mi ne restis definitive en la transa mondo, dank’ al tio, ke Amoro min kompatis kaj donis rimedon al mia malsano per la turmento de ĉi bona ŝildisto.

– Amoro povintus helpi sin per mia azeno – diris Sancho – , kaj mi tre dankus lin pro tio – . Sed diru, sinjorino (kaj la ĉielo favoru vin per amanto pli tenera ol mia mastro!) kion vi vidis en la transa mondo? Kia estas la infero? Ĉar mortintoj en stato de despero nepre devas iri tien!

– Se diri la veron – respondis Altisidora – , ŝajne mi ne tute mortis, ĉar en la inferon mi ne eniris: la enirintoj tien ne povas eliri, eĉ se ili volus. Verdire, mi alvenis ĝis la pordo, kie proksimume dek du diabloj en kuloto kaj sajo, kun Valonaj kolumoj garnitaj per flandra punto, kun manumoj el la sama materialo, kaj kun kvar coloj da nuda brako por ke la manoj ŝajnu pli longaj, ludis tenison. Ili uzis fajrajn rakedojn kaj

(jen plej miriga afero) ludis, ne per pilkoj, sed per libroj ŝajne plenaj de aero kaj stupo. Tamen, min absolute surprizis la fakto, ke ĉiuj ludantoj grumblis, kverelis kaj sakris, kvankam, kiel sciate, en la ludoj gajnantoj ĝojas kaj la perdantoj tristas.

– Ne strange – diris Sancho – . La diabloj, ludantaj aŭ ne, neniam povas senti ĝojon, eĉ se ili gajnus.

– Jes, sendube – respondis Altisidora – . Sed alia afero tre mirigas, pli ĝuste, mirigis min, nome, ke per la unua raked-frapo la pilko detruiĝis kaj ne plu taŭgis, sekve la diabloj konsumis librojn oldajn kaj novajn kun eksterordinara rapido. Kaj tiel fortan baton ili donis al unu libro, nova kaj forte bindita, ke ties intesto, mi volas diri, ties folioj, disflugis. Diris unu diablo al la alia: «Rigardu, pri kio temas la libro». Kaj lia kompano respondis: «Ĝi estas la Dua Parto de la Historio de don Quijote de La Mancha, verkita, ne de ĝia originala aŭtoro Cide Hamete, sed de aragono naskiĝinta, laŭ li, en Tordesillas». «Formetu ĝin!», kriis la unua diablo. «Ĵetu ĝin en la abismon de la infero, ke mi ne plu ĝin vidu!». «Tiel mava ĝi estas?», demandis la alia. «Tiel mava, ke se mi entreprenus fari ĝin pli malbona, mi ne sukcesus». Ili daŭrigis sian ludon, pafante aliajn librojn per la rakedoj. Sed, kiam mi aŭdis la nomon de mia kara amata don Quijote, mi penis reteni ĉi vizion en mia memoro.

– Sendube temis pri vizio – diris don Quijote – , ĉar en la mondo ekzistas sole nur unu don Quijote: mi mem. Esta vere, ke tiu dua parto de la historio cirkulas de homoj al homoj, sed haltas en nenies manoj, ĉar ĉiu ĝin reĵetas kvazaŭ pilkon. Mi sentis do nenian angoron, kiam mi aŭdis, ke mi vagas kiel fantomo en la tenebroj de la infera abismo, aŭ en la klara lumo de la tero, ĉar mi ne estas la protagonisto de tia historio. Se ĝi estos bona, fidela al la vero, ĝi vivos dum jarcentoj; se mava, ne tro longos ĝia vojo de la lulilo al la tombo.

Altisidora pretis daŭrigi sian aman plendadon kontraŭ la hidalgo, sed antaŭ ol ŝi povus paroli, li diris:

– Mi jam sciigis al vi multfoje, sinjorino, ke min afliktas, ke vi elektis min kiel objekton de viaj pensoj, ĉar mi povas nur danki vin pro ili, sed ne ilin reciproki. Mi venis en la mondon por aparteni al Dulcinea de El Toboso. La destino (se ĝi ekzistas) rezervis min por ŝi, kaj pensi, ke alia ĉarmulino povus anstataŭi ŝin en mia koro, estus pensi ion neimageblan. Tio devus sufiĉi, por ke vi seniluziiĝu kaj teniĝu inter la limoj de via pudoro: ĉar vanas pretendi neeblon.

Ĉe tio Altisidora, simulante grandan agitiĝon kaj furiozon diris:

– Je Dio, don Gado, bronza-kora, ŝton-anima, pli obstina kaj senkonsidera ol kampulo, kiam li havas la ĉefan voĉon! Se mi ĵetos min kontraŭ vin, mi elŝiros al vi la okulojn! Ĉu vere vi pensas, don venkito kaj don trabatito, ke mi mortis pro vi? Sciu, ke la ĉi-nokta spektaklo estis nur farso. Mi ne estas virino preta toleri, pro kamelo kiel vi, eĉ doloreton en la nigro de miaj ungoj, des malpli lasi min morti.

– Tion mi firme kredas – diris Sancho – , ĉar morti pro amo estas ne pli ol ridinda fantazio. La geamantoj parolas pri tia morto, sed, kiu kredus, ke ĝi efektive okazas?

En ĉi momento de ilia konversacio, eniris en la ĉambron la muzikanto-poeto, kiu kantis la du stancojn en la jam priskribita ceremonio. Li faris grandan riverencon al don Quijote kaj diris:

– Via moŝto, sinjoro kavaliro, kalkulu min inter viaj plej fidelaj servantoj, ĉar mi jam de longe admiras vin kaŭze de via famo kaj de viaj faroj.

– Sinjoro – respondis don Quijote – . Bonvolu diri al mi, kiu vi estas, ke mi povu danki vin, kiel vi meritas.

La junulo respondis, ke li estas la muzikanto kaj panegiristo de la lasta nokto.

– Nu, via moŝto havas tre belan voĉon – diris don Quijote – , kvankam via kanzono ŝajnas al mi iom ekstertema. Kion komunan havas la stancoj laŭ la stilo de Garcilaso kun la morto de ĉi pucelo?

– Ne tro miru je tio, sinjoro – respondis la muzikanto – . La novicaj poetoj de nia epoko kutimas verki laŭpove kaj plagiati laŭvole, senrigarde al la postuloj de la intrigo kaj de la temo, kaj donas poezian formon eĉ el la plej granda stultaĵo, kiun ili verkas aŭ kantas.

Don Quijote pretis respondi, sed tiam la duko kaj la dukino eniris lin viziti kaj havis kun li longan kaj agrablan konversacion. Sancho intervenis en la babilado kun tiom da sprito kaj drola humoro, ke la gedukoj denove miris je lia mikso de simplo kaj sagaco. La hidalgo petis ilian permeson por foriri en tiu sama tago, dirante, ke, al venkita kavaliro kiel li, pli apartenas loĝi, ne en reĝa palaco, sed en porkejo. Ili volonte donis sian permeson, kaj la dukino demandis al la hidalgo, ĉu Altisidora gajnis al si lian bonvolon.

– Sciu, sinjorino – li respondis – , ke ĉio riproĉinda en tiu pucelo originas en ŝia pigro. Por tion korekti, ŝi devus havi konstantan kaj honestan okupon. Ŝi diris al mi ĉi tie, ke oni uzas punton en la infero, kaj tial, ke certe ŝi scias ĝin fari, ŝi ne ĉesu movi la kudrilojn, por ke en ŝia imago ne moviĝu la bildoj de ŝia deziro: tion mi kredas, opinias kaj konsilas.

– Ankaŭ mi – aldonis Sancho – , ĉar neniam mi vidis en mia vivo kudristinon, kiu mortus pro amo. La puceloj laborantaj pli zorgas fini sian taskon ol pensi pri am-aferoj. Mi parolas el propra sperto, ĉar, kiam mi pioĉas, mi ne memoras pri mia duono, mi volas diri, pri Teresa Panza, kiun mi amas pli ol la pupilojn de miaj okuloj.

– Bone dirite, Sancho – intervenis la dukino – . Mi zorgos, ke de nun mia Altisidora tenu sin okupata per kudro-laboroj, ĉar ŝi tre kompetentas ĉi-rilate.

– Ne necesas, sinjorino, uzi tian rimedon – diris Altisidora – , ĉar la penso, ke ĉi fripona vagabondo traktis min kun tiel granda kruelo, plene sufiĉos por forviŝi lin el mia memoro. Via moŝto permesu, ke mi retiru min, ke mi ne plu vidu antaŭ mi lian tristan figuron, aŭ, pli ĝuste, lian turpan kaj abomenan vizaĝon.

– Tio – rimarkis la duko – memorigas min pri la proverbo: «Kiu insultas, baldaŭ pardonas».

Altisidora ŝajnigis, ke ŝi forviŝas per sia naztuko larmojn, faris riverencon al la gedukoj kaj eliris el la ĉambro.

– Povra knabino! – diris Sancho – . Mi ŝin vere kompatas, ĉar ŝi havis la mavan sorton renkonti viron kun animo karde aspra kaj kun koro kverke dura. Se ŝi estus renkontinta min, tute alian finon havus ĉi afero!

Finiĝis la konversacio, don Quijote sin vestis, manĝis kun la gedukoj kaj foriris tiun saman vesperon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.