La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 69

Pri la plej rara kaj stranga aventuro okazinta al don Quijote en la tuto de ĉi granda historio

La rajdantoj deĉevaliĝis, kune kun la piediraj viroj prenis abrupte kaj violente la hidalgon kaj la ŝildiston, kaj en siaj brakoj portis ilin al la korto. Ĉirkaŭ ĝi ardis preskaŭ cent torĉoj fiksitaj al surmuraj ingoj, kaj laŭlonge de la galerioj de la palaco lumis pli ol kvincent lampionoj, tiel, ke malgraŭ la nigro de la nokto, estis klare kiel en la tago. Meze de la korto, proksimume ses futojn super la tero, leviĝis katafalko tute kovrita per enorma baldakeno el nigra veluro, kaj ĉirkaŭe, sur la ŝtupoj, brulis pli ol mil kandeloj el blanka vakso en pli ol mil arĝentaj kandelingoj. Kaj sur la katafalko kuŝis la kadavro de pucelo tiel rava, ke ŝia belo ŝajnis beligi la morton mem. Ŝia kapo, kronita per girlando el diversaj bonodoraj floroj, ripozis sur brokata kuseno, kaj ŝi tenis inter siaj manoj, krucitaj sur la brusto, flavan palmobranĉon, t.e. la emblemon de la venko. Ĉe unu flanko de la korto oni starigis pli frue scenejon, kie, sur du seĝoj, sidis du personoj, ŝajne reĝoj, veraj aŭ fiktivaj, ĉar ili portis kronon sur la kapo kaj sceptron en la manoj. Ĉe la flanko de ĉi scenejo, kien oni ascendis per kelkaj ŝtupoj, staris aliaj du seĝoj, kaj la kaptintoj de don Quijote kaj Sancho sidigis ilin ambaŭ sur ĉi paron da seĝoj, meze de absoluta silento kaj komprenigante per signoj al la hidalgo kaj al la ŝildisto, ke ankaŭ ili tenu la buŝon fermita. Sed eĉ sen prohibaj gestoj ili same silentus, ĉar ilia surprizego antaŭ ĉi spektaklo paralizis ilian langon.

Tiam supriris la scenejon du gravuloj kun multenombra eskorto, kaj don Quijote vidis, ke la paron formas la duko kaj la dukino, t.e. liaj iamaj gegastigantoj. Ambaŭ sidiĝis sur du riĉe ornamitaj seĝoj, apud la du personoj, kiuj ŝajnis reĝoj. Neeble ne senti miron kaj konsternon ĉe tio, des pli, kiam don Quijote rimarkis, ke la morta korpo sur la katafalko estas la kadavro de la bela Altisidora! Kiam la duko kaj la dukino supriris la scenejon, don Quijote kaj Sancho stariĝis kaj faris al ili profundan riverencon, kaj la gedukoj reciprokis, klinante iom la kapon. Subite unu viro proksimiĝis al Sancho, ĵetis sur lin robon el nigra fusteno tute pripentrita per fajraj flamoj, detiris lian ĉapon, anstataŭigis ĝin per kartona mitro, simila al la kapvestoj portataj de la kondamnitoj de la Sankta Inkvizicio, kaj flustris en lian orelon ne aperti la buŝon, ĉar, alie, oni ŝtopus ĝin per bendo, aŭ oni prenus de li la vivon. Sancho rigardis sin de la kapo ĝis la piedoj, kaj vidis, ke li ardas inter flamoj. Sed tial, ke li sentis neniam brul-vundon, li tute ne zorgis. Li demetis la mitron, vidis ĝin kun ties pentritaj diabloj, denove ĝin metis sur sian kapon, kaj diris en si:

– Bone, ke nek la flamoj bruligas, nek la diabloj min forportas.

Ankaŭ don Quijote rigardis lin, kaj, kvankam la timo paralizis siajn sentojn, li ne povis ne ridi je la aspekto de Sancho. Tiam, ŝajne de sub la katafalko, komencis leviĝi agrabla kaj dolĉa muziko de flutoj, kies melodio, sen akompano de homaj voĉoj – ĉar en tia loko eĉ la silento mem mutis – sonis mole kaj nostalgie. Subite, apud la kapkuseno de la ŝajne morta korpo aperis bela junulo vestita laŭ la Romana stilo, kaj, akompanante sin per harpo, kantis kun voĉo klara kaj bele nuancita la du jenajn stancojn:

Ĝis viv’ revenos al Altisidora
mortinta pro kruel’ de don Quijote,
kaj dum en ĉi kortego brile ora
funebros damoj, mornaj ĝisĵabote,
kaj la duenjojn en drelik’ rigora
aflikto premos daŭre kaj despote,
mil kantos ŝin, ho fato, ho gracio!
pli bone ol la bardo de Tracio[421].

Kaj pensas mi, ke, eĉ en la transmondo[422],
ne ĉesos mi en ĉi laboro kanta:
de mia lango morta fluos ondo
por laŭdi vin, pucelo plej amanta.

L’ animo mia, for de l’ vivo-rondo
kaj kondukata tra la Stikso hanta,
tiel inspire kantos vin sen ĉeso,
ke haltos aŭdi l’ akvo de Forgeso.

– Sufiĉe jam! – diris unu el la du ŝajnaj reĝoj – . Sufiĉe jam, dia kantanto. Neniam vi finus la taskon prezenti al ni la morton kaj la ĉarmojn de la senkompara Altisidora. Ŝi ne mortis, male ol la senscia mondo pensas: ŝi vivas ankoraŭ sur la lango de la Famo, kaj denove efektive vivos, kiam Sancho Panza, ĉi tie troviĝanta, suferu la punon, kiu ŝin relevos al la lumo. Ho vi, Radamantiso, vi juĝas kun mi en la tenebraj kavernoj de Leteo, kaj scias kion decidis la nepenetrebla destino rilate al la resurekto de ĉi pucelo: nu, tuj parolu kaj faru la deklaron, por ke ne prokrastiĝu la feliĉo, kiun ni atendas de ŝia revivigo.

Apenaŭ tion diris Minoo, juĝisto kaj kompano de Radamantiso, ĉi lasta stariĝis kaj diris:

– Nu, homoj de ĉi palaco, senrangaj kaj nobelaj, altaj kaj basaj, venu unu post alia, kaj ĉiu faru dudek kvar naztordojn al la vizaĝo de Sancho, kaj dek du pinĉojn kaj ses pinglopikojn al liaj brakoj kaj renoj, ĉar la resurekto de Altisidora dependas de la plenumo de ĉi ceremonio.

Tiam Sancho rompis sian silenton, kriante:

– Je mia vivo, mi preferus turniĝi en maŭron, antaŭ ol konsenti, ke oni tordu al mi la nazon. Per mil diabloj, kion komunan havas la knedado de mia vizaĝo kun la resurekto de ĉi pucelo? «Tiom bongustis al la olda la spinacoj, ke ŝi manĝis ilin verdaj, sekaj… kaj sen laco». Oni ensorĉis Dulcinean, kaj mi devas skurĝi min, por ke ŝi elsorĉiĝu. Altisidora mortis de ia malsano, kiun Dio volis sendi al ŝi, kaj, por ke ŝi resurektu, oni devas naztordi min dudek kvar fojojn, trui mian korpon per pinglopikoj kaj bluigi al mi la brakojn per pinĉoj… Faru tian ŝercon al via avo! Mi estas olda hundo kaj ne obeas ajnan fajfon!

– Tiam, vi mortos – laŭte respondis Radamantiso – . Moligu vin, tigro; humiligu vin, orgojla Nimrodo; suferu silente, ĉar nenion neeblan oni petas de vi, kaj ne cerbumu pri la rigoroj de ĉi afero. Oni naztordos vin; oni truos vin; oni pinĉos vin, ĝis vi veos. Nu, homoj, plenumu mian ordonon; se ne, mi ĵuras kiel honesta viro, ke vi priploros, ke vi naskiĝis.

Ĉe tio aperis proksimume ses duenjoj, unu post la alia, trairantaj la korton. Kvar el ili portis okulvitrojn, kaj ĉiuj tenis levita la dekstran manon; la manikoj, suprenfalditaj, rivelis kvar colojn da nuda brako, por ke la manoj ŝajnu pli longaj, laŭ la nuna modo. Tuj kiam Sancho vidis la duenjojn, li diris, muĝante kiel taŭro:

– La tuta mondo fingrumu min, sed neniam la duenjoj, tute ne! Oni katumu al mi la vizaĝon, kiel oni faris al mia mastro en ĉi sama kastelo. Oni truu mian korpon per la pintoj de akraj dagoj. Oni rostu miajn brakojn per ruĝ-ardaj tenajloj. Mi ĉion eltenos kun pacienco por komplezi ĉi sinjorojn. Sed duenjojn ne tuŝu min: tion mi ne toleros, eĉ se la diablo min prenos.

Ankaŭ don Quijote rompis sian silenton, dirante al Sancho:

– Havu paciencon, filo, faru komplezon al ĉi sinjoroj, kaj danku la ĉielon, ke ĝi dotis vin per tia kapablo, ke, vin punante, vi povas elsorĉi ensorĉitojn kaj revivigi mortintojn.

Jam la duenjoj proksimiĝis al Sancho, kaj, pli trankvila kaj konsentema, li faris al si oportune sur la seĝo kaj prezentis sian vizaĝon kaj barbon al la unua duenjo. Ŝi faris al li belan naztordon kaj poste profundan riverencon.

– Ne uzu tiom da ĝentilaĵoj kaj ankaŭ ne tiom da ŝminko, sinjorino duenjo – diris Sancho – . Je Dio, viaj manoj fetoras je tualeta vinagro!

Fine ĉiuj duenjoj naztordis lin, kaj multaj aliaj domanoj lin pinĉis. Sed li ne povis elteni la pikadon de la pingloj, do li saltis de la seĝo kun videbla kolero, prenis de apud si unu brulan torĉon, kaj ĵetis sin kontraŭ la duenjoj kaj la ceteraj ekzekutistoj, kriante:

– For, senditoj de la infero, for! Ĉu vi kredas ke mi estas el bronzo kaj ne sentas vian turmentadon?

Ĉe tio Altisidora, sendube laca post longa kaj senmova kuŝado, turnis sin surflanken, kaj la spektantoj diris unuvoĉe:

– Altisidora vivas! Altisidora vivas!

Radamantiso petis la ŝildiston, ke li trankviliĝu, ĉar ilia celo estas jam atingita. Don Quijote, vidante Altisidora moviĝi, genuiĝis antaŭ Sancho kaj diris:

– Nun estas la ĝusta momento – ho filo de mia koro, ne jam ŝildisto mia –  por ke vi donu al vi laŭdeve kelkajn el la vipobatoj necesaj por la elsorĉo de Dulcinea. Mi diras la ĝustan momenton, ĉar via kapablo videble posedas nun sian tutan forton kaj povas atingi kion oni esperas de ĝi.

– Ĉi afero ŝajnas al mi, ne mielo sur kukon, sed galo sur galon. Estus bele ke, post la naztordoj, pikoj kaj pinĉoj, venus la vipado. Nun mankas ankoraŭ, ke vi ligu al mia kolo pezan ŝtonon kaj ĵetu min en puton, kio ne donus al mi grandan zorgon, se, por kuraci la malsanojn de aliaj personoj, mi devus esti la viktimo. Lasu min en paco: se ne, mi ĵuras, ke mi ne respondos pri mi mem, kaj sendos ĉion al la diablo.

Altisidora levis sin en sidan pozicion sur la katafalko, kaj oni kriis unuvoĉe:

– Vivu Altisidora! Altisidora vivu longe!

La gedukoj kaj la reĝoj Minoo kaj Radamantiso stariĝis kaj en grupo kun don Quijote kaj Sancho iris al Altisidora kaj helpis ŝin descendi de la katafalko. La knabino, simulante duonsveni, sin klinis antaŭ la gedukoj kaj la reĝoj, flankrigardis la hidalgon kaj diris:

– Dio vin pardonu, indiferenta kavaliro, ĉar, pro via kruelo, mi sidis en la transa mondo ŝajne pli ol mil jarojn. Kaj vin, ho kompatema ŝildisto de la mondo, mi dankas pro mia nova vivo. Amiko Sancho, de nun vi povos disponi pri ses ĉemizoj miaj, kiujn mi donos al vi, por ke vi faru el ili ses por vi. Kaj, kvankam ne ĉiuj estas novaj, almenaŭ ili estas puraj.

Sancho, kun la genuoj sur la planko kaj la mitro en la mano, dankis ŝin pro la donaco per kiso sur ŝia mano. La duko ordonis, ke oni prenu de li la mitron kaj la robon el flamoj, kaj redonu al li lian ĉapon kaj sajon. Sancho suplikis, ke oni lin permesu konservi la robon kaj la mitron kiel memoraĵon de tiel neimagebla aventuro. La dukino konsentis, dirante, ke li scias tre bone, ke ŝi estas lia granda amikino. La duko ordonis, ke oni retiru sin de la korto, ke ĉiu iru en la internon de la kastelo, kaj ke oni konduku la hidalgon kaj la ŝildiston al la samaj ĉambroj, kie ili jam antaŭe loĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.