La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 33

Pri la plaĉa, leginda kaj notinda konversacio inter la dukino, ties damoj kaj Sancho Panza

Rakontas do la historio, ke, manĝinte, Sancho tenis sian parolon kaj, anstataŭ siesti, iris viziti la dukinon. Ŝi, en sia deziro aŭskulti lin, igis lin sidiĝi sur tabureto apud ŝi, kvankam Sancho montriĝis tiel bone edukita, ke en la unua momento li rifuzis okupi la sidilon. Sed la dukino insistis, ke li sidiĝu kiel gubernatoro kaj parolu kiel ŝildisto, ĉar en ĉi duobla funkcio li meritus la fotelon mem de Cid Rui Díaz Campeador.

Sancho levetis la ŝultrojn, obee sidiĝis, kaj la damoj kaj duenjoj de la dukino, pretaj aŭskulti kun granda atento, silente lin ĉirkaŭis. La dukino parolis la unua, dirante:

– Nun, kiam ni estas solaj, kaj oni ne aŭskultas nin, mi dezirus, ke la sinjoro gubernatoro solvus al mi certajn dubojn, kiuj fontas de la historio, jam presita, de la granda don Quijote. Unu el ĉi duboj estas, ke, se konsideri, ke la bona Sancho neniam renkontis Dulcinean, pli ĝuste, sinjorinon Dulcinea de El Toboso, nek li alportis al ŝi la leteron de sinjoro don Quijote, ĉar ĝi restis en la not-kajero, en Sierra Morena, kiel do vi kuraĝis fikcii la respondon kaj krome aserti, moke kaj mensoge, ke vi trovis ŝin kribranta tritikon, kio damaĝas la reputacion de la nekomparebla Dulcinea kaj ne indas je la honesto kaj fidelo de ŝildisto?

Ĉe ĉi vortoj Sancho stariĝis kaj, sen respondi ion, kun la kapo klinita, lantaj paŝoj kaj unu fingro sur la lipoj, rondiris la salonon levante la surmurajn tapiŝojn. Poste li denove sidiĝis kaj diris:

– Nun, sinjorino, kiam mi certas, ke oni ne aŭskultas min kaŝite, kaj ke nur ĉi damoj troviĝas ĉi tie, mi respondos sen timo kaj alarmo kion oni demandis kaj demandos al mi. Unue, mi volas diri, ke mi konsideras mian sinjoron don Quijote absolute freneza, kvankam, laŭ mia opinio, kaj la opinio de liaj ceteraj aŭskultantoj, de tempo al tempo li esprimas sin per rezonoj konformaj al la saĝo, tiel, ke Satano mem ne povus superi lin. Tamen, mi havas la plenan kaj firman konvinkon, ke li frenezas. Tiel do, kun ĉi konvinko fiksita en mia kapo, mi ne hezitas igi lin kredi aferojn sen senco kaj esenco, por ekzemplo, la respondon al lia letero, aŭ tion okazintan antaŭ ses aŭ ok tagoj, nome la ensorĉon de mia sinjorino doña Dulcinea, aferon ankoraŭ ne rakontitan en la historio. Mi igis lin kredi, ke ŝi estas ensorĉita, kio distancas mil mejlojn de la vero.

La dukino petis lin rakonti pri ĉi ensorĉo aŭ mistifiko, kaj Sancho pentris la epizodon, ĝuste kiel ĝi okazis, ĉe la granda plezuro de la aŭskultantinoj. Poste, la dukino plu rimarkis:

– Io en la rakonto de la bona Sancho movas la perplekson en mia animo; kaj certa flustro atingas mian orelon kaj diras: «Nu, se don Quijote de La Mancha estas freneza kaj ekstravaganca, kaj lia ŝildisto Sancho Panza lin konas kaj tamen lin sekvas kaj fidas al liaj vanaj promesoj, sendube li eĉ pli frenezas kaj stultas ol lia mastro. Kaj se tiel, kaj efektive tiel estas, oni kritikos vin, sinjorino dukino, se vi donos insulon al Sancho Panza, ke li ĝin regu, ĉar la persono ne scianta regi sin, kiel povus regi aliajn?».

– Je Dio, sinjorino – respondis Sancho – , via perplekso estas komprenebla. Kaj la flustro de via moŝto parolu pli laŭte, aŭ laŭ sia plaĉo, ĉar mi konfesas, ke ĝi diras la veron: se mi prudentus, jam de longe mi estus forlasinta mian mastron. Sed jen mia fato kaj mia misfortuno: mi devas sekvi lin; ni apartenas al la sama vilaĝo; mi manĝas lian panon kaj tre amas lin; li montras sin dankema, donis al mi siajn azenidojn; kaj, ĉefe, mi fidelas. Tiel do, nenio povas apartigi nin unu de la alia, se ne la pioĉo kaj la ŝovelilo[317]. Kaj se via moŝto ne volus doni al mi la promesitan gubernatorecon, nu, Dio kreis min nuda kaj, se mi ne ricevos la insulon, tio eble havos favoran rezulton por la bono de mia konscienco, ĉar, kvankam mi stultas, mi komprenas la proverbon «La formiko ricevas flugilojn por sia misfortuno»[318] kaj eble Sancho la ŝildisto irus al la paradizo pli rapide ol Sancho la gubernatoro. Tiel bonan panon oni faras ĉi tie, kiel en Francujo, kaj kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. Kaj sufiĉan misfortunon havas la homo, kiu, ĉe la dua posttagmeze, ne matenmanĝis ankoraŭ; kaj ne ekzistas stomako unu spanon pli granda ol alia, kaj cetere oni povas ĝin plenigi per fojno kaj pajlo: kaj Dio nutras kaj provizas la birdetojn de la kamparo; kaj kvar ulnoj da drapo de Cuenca varmigas pli ol kvar da sak-tolo de Segovia; kiam ni forlasas ĉi mondon kaj oni nin metas en la teron, la pado de princo tiel stretas kiel la pado de laboristo, kaj la korpo de papo ne okupas pli da loko ol la korpo de sakristiano, eĉ se unu pli altas ol la alia; sobirante en la tombon, ni ĉiuj kunpremiĝas kaj adaptiĝas al ĝi, aŭ, alie, oni nin kunpremas kaj adaptas, vole nevole… kaj bonan nokton! Kaj mi ripetas, ke se via moŝto ne volas doni al mi la insulon, ĉar mi stultas, mi estos sufiĉe saĝa ne tro zorgi pri via decido. Mi jam aŭdis, ke post la kruco sin kaŝas la diablo, ke ne ĉio estas oro, kio brilas, kaj ke el inter bovoj, plugiloj kaj jugoj oni prenis la kampulon Wamba por fari lin reĝo de Hispanujo[319]; kaj el inter brokatoj, regaloj kaj riĉoj oni trenis Rodrigon, por ke la kolubroj lin manĝu, se la versoj de la antikvaj romancoj ne mensogas.

– Ili tute ne mensogas – diris tiam la duenjo doña Rodríguez, tie aŭskultanta – Unu romanco rakontas, ke oni metis la reĝon Rodrigo viva en tombon plenan de bufoj, kolubroj kaj lacertoj, kaj ke, du tagojn poste, de la interno de la tombo diris la reĝo kun voĉo softa kaj vea:

Ili manĝas al mi ronĝe
mian parton pli pekeman,

»kaj tial, ĉi sinjoro tre pravas, dirante, ke li preferas esti kampulo, anstataŭ reĝo manĝota de aĉaj reptilioj.

La dukino ne povis reteni la ridon ĉe la simpleco de sia duenjo, nek eviti miri je la rezonoj kaj proverboj de Sancho, kaj diris al li:

– La bona Sancho scias ke, se kavaliro faras promeson, li klopodas ĝin plenumi, eĉ je la kosto de sia vivo. Mia sinjoro kaj edzo, la duko, kvankam ne vaganta, estas kavaliro, do li tenos sian parolon pri la promesita insulo, malgraŭ la envio kaj la malico de la mondo. Ne perdu la esperon, Sancho, ĉar en la plej neatendita momento, vi vidos vin sur la trono de via insulo, kaj vi ĝin ŝanĝus nur por alia tiel riĉa kiel dika brokato. Mi speciale rekomendos al vi, ke vi zorgu, kiel vi regos super viaj subuloj, ĉar senescepte ili estas honestaj kaj lojalaj.

– Oni ne bezonas rekomendi al mi bone regadi – respondis Sancho – , ĉar mi havas bonkoran naturon kaj sentas kompaton al la paŭperaj; kaj oni ne ŝtelu la panon, disde kiu knedas kaj kuiras la paston; kaj, je la sankta kruco, oni ne trompos min per falsaj ĵet-kuboj: mi havas la sperton de olda hundo, komprenas ĉies intencon, scias lerti siatempe, ne toleras, ke oni ĵetu al mi sablon en la okulojn, kaj scias, ke la ŝuo min doloras. Mi volas diri, ke la homoj virtaj havos ĉe mi bonan akcepton kaj konsideron, kaj la malicaj nek bonvenon nek eniron. Ŝajnas al mi ke, rilate al la regado, plej gravas komenci, kaj povus okazi, ke dek kvin tagojn post mia enposteniĝo, mi gubernatorus tiel glite kiel ansero glitas sur rivero, kaj scius pri la ofico pli ol pri la kampolaboroj, kie mi edukiĝis.

– Vi pravas, Sancho – diris la dukino – . Neniu naskiĝas klera, kaj el viroj, ne el ŝtonoj, fariĝas episkopoj. Sed ni revenu al nia ĵusa konversacio pri la ensorĉo de sinjorino Dulcinea. Temas pri certa kaj pli ol pruvita afero, ke unu el la sorĉistoj, kiuj persekutas sinjoron don Quijote, inspiris al Sancho la ideon mistifiki sian mastron kaj igi lin kredi, ke la kampulino estas Dulcinea, kaj ke la hidalgo ne rekonis ŝin, ĉar oni ŝin ensorĉis. Mi scias el tre fidindaj fontoj, ke fakte kaj vere, la kampulino saltinta sur la azenon estas Dulcinea de El Toboso, kaj ke la bona Sancho, kredante trompi sian mastron, trompis sin mem. Tio ne pli dubindas ol aliaj aferoj neniam vidataj. Kaj sinjoro Sancho Panza sciu, ke ankaŭ ĉi tie troviĝas bonvolaj sorĉistoj, kiuj pure kaj simple, sen komplikoj kaj artifikoj, diras al ni, kio okazas en la mondo. Kaj kredu min, Sancho, la kapriolema kampulino estis, kaj estas, Dulcinea de El Toboso, kaj ŝi suferas tiel grandan ensorĉon kiel la virino ŝin akuŝinta. Kaj en la plej neatendita momento ni certe vidos ŝin en ties propra figuro, kaj tiam Sancho komprenos, en kia eraro li vivas.

– Eble vi pravas – respondis Sancho – , kaj nun mi inklinus kredi kion mia mastro rakontis pri la kaverno de Montesinos, kie, laŭ siaj vortoj, li vidis sinjorinon Dulcinea de El Toboso en la sama kostumo, kiun mi atribuis al ŝi, kiam mi ensorĉis ŝin por mia propra amuzo; sed, kiel via moŝto asertas, sendube ĉio okazis inverse, ĉar oni nek povas nek devas supozi, ke mia povra inĝenio kapablus inventi en unu momento tiel ruzan artifikon; aliflanke, mi ne opinias mian mastron tiel freneza, ke mia febla kaj magra persvado puŝus lin kredi vera ion tiel fremdan al la sana prudento. Bonvolu do, sinjorino, ne rigardi min misintenca, ĉar oni ne povas peti de stulta homo kiel mi, penetri en la menson kaj en la malican planadon de perversaj sorĉistoj. Mi inventis la ensorĉon de sinjorino Dulcinea, ne kun la intenco ofendi mian mastron, sed kiel rimedon eviti al mi lian skoldadon: kaj se la aferoj okazis inverse, Dio ekzistas en la ĉielo kaj li legas en niaj koroj.

– Vi pravas – diris la dukino – . Sed vi menciis ion pri la kaverno de Montesinos. Tre plaĉus al mi, se vi bonvolus rakonti ĉi aferon.

Tiam Sancho Panza rakontis, de la komenco ĝis la fino, ĉion jam skribitan pri ĉi aventuro. Aŭskultinte lin, la dukino diris:

– Se la granda don Quijote asertas, ke li vidis en la kaverno la saman kampulinon, kiun Sancho renkontis proksime al El Toboso, ni devas konkludi, ke ŝi estis Dulcinea, kaj ke abundas la sorĉistoj ruzaj kaj aktivaj.

– Mi opinias la samon – respondis Sancho – sed, se mia sinjorino Dulcinea de El Toboso estas ensorĉita, des pli mave por ŝi. De mia flanko, mi havas nenian devon alfronti al la malamikoj de mia mastro, sendube multaj kaj perversaj. Verdire, mi vidis kampulinon, prenis ŝin por kampulino; kaj, se ŝi estis Dulcinea, tio nek tuŝas nek koncernas min, kaj punkto. Oni ne riproĉu al mi ĉiumomente per la refreno: «Sancho diris tion, Sancho faris alion, Sancho iris, Sancho revenis», kvazaŭ Sancho estus ajna ulo, kaj ne Sancho Panza mem, la sama iranta en la libroj tra la tuta mondo, kiel diris al mi Sansón Carrasco, almenaŭ bakalaŭro licenciita en Salamanca; kaj la homoj kiel li ne mensogas, escepte se ili volas, aŭ se al ili konvenas mensogi. Tiel do, oni ne admonu min, kaj, se konsideri, ke mi havas bonan reputacion kaj ke, kiel mi aŭdis diri al mia mastro,

«pli valoras bona famo ol multe da riĉo», bonvolu akomodi al mi la insulon, kaj la homoj vidos mirindaĵojn, ĉar, kiu bonas ŝildiste, bonos ankaŭ gubernatore.

– Kion diris ĝis nun la bona Sancho – komentis la dukino – , tio apartenas al la esenco mem de Micael Verini, florentibus occidit annis[320]. Nu, se paroli laŭ la stilo de Sancho, «sub mava mantelo ofte troviĝas bona drinkanto».

– Verdire, sinjorino – respondis la ŝildisto – , mi neniam drinkas pro diboĉa inklino. Sed, mi diru sen hipokrito, vinon mi trinkas, kiam mi soifas, aŭ, eĉ se mi ne soifas, kiam oni invitas min, ĉar ne plaĉas al mi ŝajni afekta aŭ misedukita. Ĉu eble ekzistas koro sufiĉe marmora por ne reciproki la toston de amiko? Kvankam mi portas kuloton, mi ne makulas ĝin, des malpli, se konsideri, ke la vagantaj kavaliroj preskaŭ ĉiam trinkas akvon en siaj konstantaj vagadoj tra arbaroj, herbejoj, montoj kaj valoj, kaj trovas eĉ ne iometon da vino, eĉ se ili pretus doni por ĝi unu okulon.

– Mi kredas vin, Sancho – diris la dukino – , kaj nun, iru ripozi. Poste ni havos okazon pli longe paroli, kaj mi ordonos, ke oni baldaŭ akomodu al vi, kiel vi diras, la insulon.

Sancho kisis denove la manon de la dukino kaj suplikis ŝin ordoni, ke oni bone zorgu lian grizulon, ĉar li amas ĝin kiel la lumon de siaj okuloj.

– Pri kiu grizulo vi parolas? – demandis la dukino.

– Pri mia azeno – respondis Sancho – . Mi nomas ĝin grizulo, por ne diri azeno. Kiam mi eniris en ĉi kastelon, mi suplikis ĉi moŝtan duenjon, ke ŝi zorgu pri ĝi, sed ŝi furioziĝis, kvazaŭ mi estus nominta ŝin turpa kaj olda. Ĉu ne ŝajnas pli dece kaj nature, ke la duenjoj zorgu pri azenoj, anstataŭ ordoni en la salonoj? Je Dio, kiel granda antipatio sentis kontraŭ la duenjoj unu hidalgo de mia vilaĝo!

– Certe li estis kampulaĉo – diris la duenjo doña Rodríguez – , ĉar, se hidalgo kaj de moŝta nasko, li levus ilin per siaj laŭdoj ĝis super la kornoj de la luno.

– Nu, bone, sufiĉe! – ordonis la dukino – . Silentu doña Rodríguez, kaj trankviliĝu sinjoro Panza. Mi prenos sur min regali la grizulon, kaj tial, ke ĝi estas juvelo de Sancho, mi tenos ĝin en la pupiloj de miaj okuloj.

– Sufiĉas, ke oni ĝin tenu en la stalo – respondis Sancho – , ĉar nek ĝi nek mi indas stari en la okuloj de Via Grandeco eĉ unu solan momenton: tiom mi volus tian aferon, kiom ponardi min mem. Kvankam diras mia mastro, ke en la kampo de la ĝentilo oni prefere peku per tro da komplimentoj ol per nesufiĉo, en afero de azenoj oni devas konduti takte kaj mezure.

– Konduku la grizulon al via gubernatora posteno, kaj tie vi povos regali ĝin laŭvole kaj eĉ liberigi ĝin de ties laboroj – diris la dukino.

– Ne pensu, sinjorino dukino, ke vi diras ion notindan – respondis Sancho – . Mi jam vidis nombron da azenoj en tiaj postenoj, do estus nenio nova, se mi prenus la grizulon al mia gubernatora funkcio.

La vortoj de Sancho denove provokis la ridon kaj amuzon de la dukino. Sendinte lin ripozi, ŝi iris informi la dukon pri sia konversacio kun la ŝildisto. Tiam, ambaŭ planis kaj aranĝis kontraŭ don Quijote grandiozan ŝercon laŭan al la kavalira stilo. Kaj vere ili inventis tiom da ŝercoj spritaj kaj oportunaj, ke ili estas la plej bonaj epizodoj de ĉi longa historio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.