La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

Kiu temas pri la unua eliro, kiun el sia vilaĝo faris don Quijote

Tiel preparinte sin, li ne volis plu prokrasti la efektivigon de siaj ideoj, kaj al tio lin puŝis la penso, ke oni lin bezonegas en la mondo, se konsideri, kiel arde li intencis venĝi misfarojn, detrui arbitrojn, ekstermi fiaĵojn, ripari ofendojn kaj kvitigi ŝuldantojn. Tiel do, antaŭ ol helis la tago (kiu estis unu el la plej varmaj de la monato julio), nerimarkate kaj dirinte nenion pri sia intenco, li armis sin per ĉiuj siaj armoj, surmetis la misflikitan kaskon, saltis sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako, prenis la lancon kaj eliris al la kamparo tra la pordo de la korto, vidante kun ega ĝojo, kiel facile komencis efektiviĝi lia bona deziro.

Sed apenaŭ li sin trovis en la kamparo, lin frapis terura penso, tia, ke li preskaŭ forlasis la jam komencitan entreprenon. Okazis, ke li subite memoris, ke oni ne armis lin kavaliro; ke sekve, laŭ la leĝoj de la kavalirismo, li nek povos, nek devos batali kontraŭ aliaj kavaliroj, kaj ke, eĉ se laŭceremonie armita, li, kiel novico, devus porti blankajn insignojn[34], dum la ŝildo devus montri nenian blazonon, ĝis li gajnus tiun per siaj faroj.

Tiaj pensoj ŝancelis lian intencon, sed lia frenezo superis ĉiun alian konsideron, kaj tiel li venis al la decido, igi, ke la unua renkontoto armu lin kavaliro, kiel ofte okazis en la libroj, kiuj tiel transturnis al li la cerbon. Rilate al la armoj, li pensis elfroti ilin, kiam eble, kaj turni ilin ermene blankaj[35]. Per tio li trankviligis sin kaj plu rajdis, lasante, ke la ĉevalo iru laŭplaĉe, ĉar li kredis, ke en tio konsistas la esenco de la aventuroj.

Tiel rajdante, nia novica aventuristo parolis jene kun si mem: «Ĉu ne vere, ke en la venontaj tempoj, kiam ekvidos la lumon la vera historio de miaj famaj faroj, ties klera aŭtoro certe rakontos mian unuan kaj tiel fruan eliron ĉi-maniere?: “Apenaŭ la ruĝvanga Apolono etendis sur la larĝa kaj vasta vizaĝo de la tero la orajn fadenojn de sia bela hararo, kaj apenaŭ la harpaj langoj de la etaj kaj koloraj birdoj salutis per dolĉa kaj mielflua harmonio la alvenon de la roza Aŭroro – kiu, lasinte la molan liton de la ĵaluza edzo, montris sin tra la pordoj kaj balkonoj de la horizonto de La Mancha – kiam la fama kavaliro don Quijote de La Mancha, lasinte la dorm-invitajn plumojn[36], sursaltis la faman ĉevalon Rocinante kaj ekrajdis sur antikvaj kaj konataj kampoj de Montiel”». Kaj efektive sur ili li iris. Aldone diris don Quijote: «Feliĉa epoko kaj feliĉa tempo en kiu aperos la famaj faroj miaj, indaj ĉiziĝi en bronzoj, skulptiĝi en ŝtonoj kaj pentriĝi sur tabuloj kiel memoro por la postaj tempoj! Ho vi, kiu ajn vi estas, klera sorĉisto kronikonta ĉi strangan historion, bonvolu ne forgesi mian bonan Rocinante, eternan kompanon mian en rajdoj kaj vagadoj». Poste li diris, kvazaŭ vera enamiĝinto: «Ho princino Dulcinea, mastrino de ĉi servuta koro! Tre afliktis min, ke vi forsendis min, rigore avertante, ke mi ne plu aperu antaŭ via beleco. Degnu, sinjorino, memori ĉi servutan koron, kiu tiel amare suferas pro via amo».

Al tiaj absurdoj li alpinglis ankoraŭ novajn, laŭ la stilo kiun li lernis en siaj libroj, kaj imitante, kiom li povis, ties lingvaĵon. Dume li rajdis tiel lante, kaj la suno penetris tiel rapide kaj arde, ke ties radioj certe fandus lian cerbon, se li posedus ankoraŭ iom da ĝi.

Preskaŭ la tutan tagon li rajdis kaj pro tio, ke nenio notinda okazis al li, li desperis, ĉar li volis plej baldaŭ renkonti iun, por provi kontraŭ lin la kuraĝon de sia forta brako. Kelkaj aŭtoroj diras, ke lia unua aventuro okazis ĉe Puerto Lápice; aliaj diras, ke ĉe la ventomuelejoj. Sed kion mi eltrovis ĉi-rilate, kaj kion mi legis en la analoj de La Mancha estas, ke li rajdis la tutan tagon, ke noktiĝe lia ĉevalaĉo kaj li sentis sin lacaj kaj duonmortaj de malsato, kaj, ke, rigardante ĉiuflanken por observi, ĉu ie vidiĝas kastelo aŭ paŝtista kabano, kie ili povus ŝirmi sin kaj havigi rimedon al sia multa neceso, li rimarkis, ke ne tre diste de la vojo staras gastejo, kiu aspektis al li kiel stelo gvidanta ne al ia stalo[37], sed al alkazaro de savo. Li rapidis kaj alvenis tien, kiam la nokto falis.

Okaze ĉe la pordo de la gastejo staris du junaj virinoj, el la nomataj publikaj, vojaĝantaj kun kelkaj mulistoj, kiuj survoje al Sevilla faris halton por tranokti en la gastejo. Ĉio, kion nia aventuristo pensis, vidis aŭ imagis, similis al la priskriboj de liaj libroj, do kiam li vidis la gastejon, ĝi prezentis sin al li en formo de kastelo kun siaj kvar turoj kaj pinakloj el brila arĝento, eĉ kun levoponto, foso kaj la ceteraj garnoj de tiaj fortikaĵoj.

Li proksimiĝis al la gastejo (kiun li imagis kastelo), je kurta distanco de ĝi li bridis Rocinante kaj atendis, ke iu nano aperu inter la kreneloj kaj trumpetu por anonci la alvenon de kavaliro al la kastelo. Sed vidante, ke la tempo pasas kaj nenio okazas, kaj ke Rocinante deziregas trafi la stalon, li plu rajdis ĝis la pordo de la gastejo, vidis la du junajn putinojn, kaj ili ŝajnis al li du belaj puceloj aŭ graciaj damoj, kiuj distris sin ĉe la pordo de la kastelo.

Okazis tiam, ke unu porkisto, kiu pelis el stoplejo aron da porkoj (mi ne petas pardonon, tiel ili nomiĝas)[38], blovis per korno, ĉe kies signalo la porkoj ordinare kungregiĝas, kaj don Quijote tuj figuris al si laŭ sia maniero, ke iu nano anoncis lian alvenon, do kun rara kontento li alvenis al la gastejo kaj al la damoj, kiuj, vidante alrajdi viron en armaĵo kun ŝildo kaj lanco, timoplene sin turnis por eniri en la domon. Sed don Quijote divenis ilian timon pro ilia retiriĝemo, kaj, levante la kartonan vizieron, montris sian magran kaj polvoplenan vizaĝon, samtempe dirante kun serena voĉo kaj ĝentilaj manieroj.

– Viaj moŝtoj ne enkuru, nek timu ian ofendon, ĉar la kavalira ordeno, kies membro mi estas, nek allasas, nek toleras misfaron al ajna virino, des malpli al tiel nobelaj puceloj, kiajn proklamas via aspekto.

La junulinoj lin rigardis kaj klopodis bone distingi lian vizaĝon, kiun la fuŝa viziero duonkovris. Sed aŭdante, ke li nomas ilin puceloj, titolo tiel fremda al ilia profesio, ili ne povis ne ridi tiom kaj tiel, ke don Quijote ekkoleris kaj diris:

– Bone sidas mezuro ĉe la belulinoj, kaj krome estas granda stultaĵo ridi pro leĝeraj motivoj. Sed tiom mi diras, ne por ke vi afliktiĝu aŭ furiozu kontraŭ mi, ĉar mi inklinas sindone servi vin.

Tia lingvaĵo – nekomprenebla por la virinoj – kaj la groteska aspekto de nia kavaliro, kreskigis la rido ĉe ili, kaj la rido, la koleron ĉe li, kaj la afero ne iris ĝis lamentinda ekstremo, ĉar en tiu momento aperis la gastejestro, homo tre dika, sekve pac-ama, kiu (vidante tiel bizaran figuron kaj ties ekipon el lanco, ŝildo kaj armaĵo, malkongruaj inter si kaj ne respondaj al rajd-stilo de don Quijote) apenaŭ povis eviti kunridi kun la puceloj en ties elmontroj de amuziĝo. Sed timante lian arsenalon, li decidis paroli kun prudento, kaj sin esprimis jene:

– Se via moŝto, sinjoro kavaliro, serĉas loĝon, vi trovos ĉi tie abundon de ĉio, sed ne litojn, ĉar ilin ni ne havas.

Vidante la humilon de la ĉefo de la fortreso (ĉar tio ŝajnis al li la gastejestro), respondis don Quijote:

– Io ajn sufiĉas al mi, sinjoro kastelano[39], ĉar mia garno estas la armoj; mia amo, la batal’…[40]

La gastejestro pensis, ke la alia nomis lin kastelano, konfuzante lin kun unu el la sanuloj de Kastilio[41], kvankam li estis andaluzo de la plaĝo de Sanlúcar[42], do ŝtelema kiel Kako kaj ŝerc-ama kiel studento aŭ paĝio.

– Laŭ tio, la lito de via moŝto estas duraj rokoj, kaj via dormo, vigla star’. Tiel do, bonvolu deĉevaliĝi, kaj vi certe trovos en ĉi kabano okazojn kaj motivojn por teni vin vekita ne unu nokton, sed tutan jaron – respondis la gastejestro.

Tion dirinte, li iris teni la piedingon de don Quijote, kiu deĉevaliĝis kun granda peno kaj malfacilo kaŭze de tio, ke li fastis la tutan tagon. Poste li petis de la gastejestro, ke li bone traktu la ĉevalon, ĉar temis pri la plej bona peco, kiu manĝis panon[43] en la mondo. La gastejestro rigardis ĝin, kaj ĝi ne ŝajnis al li tiel bona kiel don Quijote diris, eĉ ne duone bona. Tamen li ĝin prenis al la stalo, kaj kiam li revenis por vidi, ĉu la gasto volas ion plian ordoni, li trovis, ke la puceloj, paciĝinte kun don Quijote, estis demetantaj de li la armaĵon. Kvankam ili jam eltiris la platojn de la dorso kaj la brusto, ili, nek sukcesis elsvingi la kolpecon nek sciis elpreni la fuŝitan kaskon, alfiksitan per verdaj rubandoj, kiujn oni devus distranĉi, ĉar la nodojn neniel oni kapablis malligi. Tamen don Quijote tute ne konsentis la tranĉon, do li restis la nokton kun la kasko surmetita, prezentante la plej strangan kaj ridindan figuron imageblan. Kaj dum la ĉiesulinoj demetis de li la kiras-pecojn, li imagis ilin alt-rangaj sinjorinoj kaj damoj de la kastelo, kaj diris gracie kaj sprite:

– Eĉ ne foje kavaliron
tiel bele zorgis damoj,
kiel lacan don Quijote
alvenintan de l’ vilaĝo:
lin regalis la puceloj,
kaj princinoj la ĉevalon,

»aŭ Rocinante, kiu, karaj sinjorinoj, estas la nomo de mia ĉevalo, kaj don Quijote de La Mancha la mia. Mi ne volis konigi min al vi, ĝis tion rivelus la faroj, kiujn mi intencis plenumi je via servo, sed la bezono adapti ĉi oldan romancon pri Lanceloto al la nuna okazo motivis, ke vi konas mian nomon tute ekstersezone. Sed venos la tempo, kiam viaj sinjorinaj moŝtoj min ordonos kaj mi obeos, kaj kiam la kuraĝo de mia brako montros, kiel multe mi deziras vin servi.

La junulinoj, kiuj ne kutimis aŭdi tiajn retoraĵojn, respondis eĉ ne unu vorton kaj nur demandis, ĉu li deziras ion manĝi.

– Ion ajn mi manĝus – respondis don Quijote – ĉar, kiom mi scias, ĝi tre konvenus al mi.

Okazis ke tiu tago estis vendredo[44], kaj en la gastejo la solan manĝon konsistigis kelkaj pecoj de fiŝo nomata moruo en Kastilio, gado en Andaluzio, merlango en iuj lokoj kaj truteto en aliaj. Oni demandis al li, ĉu lia moŝto dezirus truteton, ĉar oni ne havis alian specion de fiŝo por manĝi.

– Se temas pri multaj trutetoj – respondis don Quijote – ili certe valoras kiel unu sola truto; al mi estas same ricevi ok apartajn realojn aŭ ok-realan moneron. Krome povas esti, ke tiaj trutetoj pli bongustas, same kiel viando bovida pli bongustas ol la bova, kaj la ŝafida, pli ol la ŝafa. Sed, trutetoj aŭ ne, ili venu, ĉar oni ne povas elteni la pezon kaj manipulon de la armoj, se la stomako ne fortas.

Oni metis al li la tablon ĉe la pordo de la domo, ke li estu pli freŝa, kaj la gastejestro surtabligis al li porcion de fuŝe trempita kaj eĉ pli fuŝe kuirita gado kaj panon nigran kaj ŝiman kiel liaj armoj. Sed li iĝis grandioza rid-objekto, ĉar li retenis per unu mano la surmetitan kaskon senmova, kaj per la alia la vizieron levita, do povis preni nenion al si en la buŝon, kaj tion faris anstataŭe unu el la sinjorinoj. Krome al li estus neeble trinki, se la gastejestro, traborinte unu kanon, ne estus metinta unu el ties ekstremoj en lian buŝon, kaj verŝinta vinon en la alian. Ĉion ĉi don Quijote pacience eltenis prefere ol rompi la rubandojn de la kasko.

Dum oni tiel okupiĝis, okaze alvenis al la gastejo unu kastristo de porkoj kaj per sia ŝalmo fajfis tri kvar fojojn, kio fine konvinkis don Quijote, ke li sidas en fama kastelo, ke oni regalas lin per muziko dum la manĝo, ke la gado estas truto, la nigra pano, plej blanka kaj delikata farunaĵo, la putinoj, damoj, kaj la gastejestro, komandanto de la kastelo. Kaj li konsideris, ke ĉio ĉi sufiĉe pravigas lian deciditecon kaj lian eliron el la vilaĝo. Tamen pleje lin tedis, ke li ne kavaliriĝis ankoraŭ, kaj li kredis, ke li ne povas rajte riski sin en aventurojn sen aparteni al ordeno kavalira.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.