La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 40

Daŭrigo de la historio de la kaptito

Soneto

Feliĉas vi, falinte pur-animaj,
ĉar vin, liberajn de la viv-mizero
la faroj viaj levis de ĉi tero
al la ĉielaj altoj plej sublimaj.

Kun ardo, spito kaj fervor’ sentimaj
batalis vi puŝate de kolero,
ĝis ĉies sango ŝprucis en libero,
kaj maro, sablo ŝajnis ruĝo-ŝlimaj.

Ne la kuraĝo, sed la energio
unue el la lacaj brakoj iris:
vi mortis, sed, venkite, venkis ronde
ĉar via tera, trista tragedio
el fer’ kaj ŝtonoj jam por vi akiris
la gracon enĉiele, famon monde.

– Temas pri la samaj versoj, kiujn mi scias – asertis la kaptito.

– Kaj jen la fortresa soneto, se mia memoro ne lamas – diris la kavaliro.

Soneto

El ĉi arida ter’ el ĉi ruino
kuŝanta dise pro batalaj fatoj,
l’ animoj sanktaj de tri mil soldatoj
supriris, vivaj, al la dia sino.

Fort-brake bataladis kun obstino,
sed, jam malmultaj, sangaj sub la batoj
de akre tranĉaj glavoj, l’ atakatoj
transiris alimonden en la fino.

Sur tia tero kontinue restis
demonoj mil, perversaj kaj teruraj,
en la jarcentoj nunaj kaj paseaj.

Neniam, tamen, ĉi-dezerte estis
animoj gracoplenaj tiel puraj
nek viroj pli kuraĝe dev-obeaj.

La sonetojn oni laŭdis, kaj la kaptito, ĝoja pro la bonaj novaĵoj diritaj pri sia kamarado, daŭrigis la rakonton jene:

– Nu, La-Goleta kaj la fortreso kapitulacis, kaj la turkoj ordonis la eldetruon de La-Goleta (rilate al la fortreso, ĝi tiel disfalis, ke nenio detruinda restis); por ŝpari tempon kaj laboron oni minis La-Goletan en tri lokoj, sed la minoj ne povis disfrakasi tion, kio ŝajnis ebla, t.e. la oldan remparon, dum la ankoraŭ starantaj partoj de la novaj muroj konstruitaj de El Fratín facile renversiĝis.

»Fine, la floto revenis al Konstantinopolo venke kaj triumfe, kaj plurajn monatojn poste mortis mia mastro Uchalí, nomita Uchalí Fartax, kio en la turka lingvo signifas «la skabia renegato», kaj efektive, li estis tia; la turkoj havas la kutimon alnomi iun laŭ ties mankoj aŭ virtoj, ĉar ĉe ili ekzistas nur kvar familiaj nomoj de otomana deveno, kaj la plimulto el la turkoj ricevas do, kiel dirite, alnomon aludan al la mankoj de la korpo aŭ al la virtoj de la animo. Dum dek kvar jaroj ĉi skabia ulo remadis kiel sklavo de la Granda Sinjoro; kaj iam, jam pli ol 34-jara, remante, li ricevis fortan survangon de iu turko kaj, furioza, fariĝis renegato por povi venĝi sin. Tiom li fine distingiĝis pro sia kuraĝo, ke, sen helpi sin per hontigaj metodoj kaj rimedoj uzataj de la pliparto de la favoritoj de la Granda Turko, li gajnis al si la tronon de Alĝerio kaj poste la generalecon de la maro (la trian postenon, laŭ gravo, de ilia regno). Li naskiĝis en Kalabrio, havis bonan karakteron moralan kaj tre humane traktis siajn kaptitojn. Lastatempe li posedis tri mil da ili, kaj post lia morto oni ilin distribuis inter la Granda Sinjoro (li estas konsiderata kiel filo de ĉiu mortinto, sekve li ricevas sian parton de la heredo) kaj liaj renegatoj; min oni transdonis al venecia renegato, iama ŝip-knabo, kiun Uchalí kaptis surmare kaj poste tiel amis, ke li faris lin unu el siaj plej regalataj garzonoj[166]. La veneciano, plej kruela renegato iam vivinta, havis la nomon Ayan Aga, akiris multe da riĉoj kaj la kronon de Alĝerio. Mi do iris kun li de Konstantinopolo al Alĝerio, kontenta proksimiĝi al Hispanujo, ne pro tio, ke mi havus la ideon skribi al iu pri mia misfortuno[167], sed ĉar mi pensis, ke la sorto eble montriĝus pli favora ol en Konstantinopolo, kie mi provis milmaniere fuĝi sen ia sukceso. Mi pensis, ke en Alĝerio mi povus iel plenumi mian grandan deziron, ĉar mi tute ne perdis la esperon vidi min denove libera; efektive, kiam miaj pensoj, projektoj kaj faroj ne donis la atenditan rezultaton, mi ne perdis la kuraĝon, sed tuj forĝis al mi alian planon, eĉ senbazan kaj feblan, kapablan revivigi en mi la esperon. Tiel mi pasigis la tempon en la prizono aŭ bagno, kie la turkoj enfermas la kristanajn kaptitojn, kiuj apartenas al la reĝo, al kelkaj privatuloj, kaj al magacén aŭ magistrato; la magistrataj kaptitoj estis okupataj ĉe publikaj laboroj kaj aliaj taskoj kaj tre malfacile retrovas la liberon, ĉar ili apartenas al la komunumo, ne al privata mastro, kaj sekve ne scias kun kiu trakti sian elaĉeton, se ili havas monon por tio. Kiel dirite, kelkaj privatuloj de la urbo enfermas en la bagno siajn sklavojn, ĉefe la redoneblajn kontraŭ pago, kaj tie oni tenas ilin senokupaj kaj sekuraj ĝis la alveno de la elaĉeta mono. Ankaŭ la elaĉetataj sklavoj de la reĝo ne iras labori kun la aliaj de la grupo, se oni ne prokrastas la sendon de la postulata sumo; ĉi-okaze, por ke la kaptitoj petu pli urĝe la liberigan monon, oni devigas ilin labori kaj kolekti brullignon, kio lasta ne estas facila tasko.

»Ankaŭ min oni listis kiel redoneblan, ĉar, kvankam mi asertis, ke mi ne posedas nek kapitalon nek alian propraĵon, oni ne atentis mian diron, sciante, ke mi havas la rangon de kapitano. Oni surmetis al mi ĉenon, pli kiel distingilon de elaĉeteblulo, ol kiel sekurigan rimedon, kaj en tia stato mi vivis en la bagno kun aliaj multaj kavaliroj kaj moŝtuloj konsiderataj kaj traktataj kiel elaĉetotoj. Kaj, kvankam ofte (fakte, preskaŭ ĉiam) malsataj kaj duonnudaj, ni plej afliktiĝis, kiam ni ĉiumomente vidis kaj aŭdis la neniam antaŭe vidatan kaj aŭdatan kruelon, kiun mia mastro uzis kontraŭ la kristanoj. Ĉiutage li igis pendumi unu, palisumi alian, detranĉi la orelojn al cetera, kaj ĉion ĉi li faris je la plej eta preteksto (aŭ tute sen ia preteksto), tiele, ke eĉ la turkoj mem konfesis, ke li kruelas pro la nura plezuro krueli, kaj ke lia naturo lin puŝas krimi kontraŭ la tuta homa raso. Nur unu hispana soldato, iu Saavedra[168], ne ricevis de li mistrakton, kvankam en sia klopodado retrovi la liberon, li plenumis tiajn aferojn, ke ili restos dum multaj jaroj en la menso de la turka gento; tamen, lia mastro neniam vergis aŭ igis vergi lin, nek diris al li eĉ unu solan krudan vorton; dume ni timis, ke eĉ pro la plej eta el liaj faroj oni fine palisumos lin, kaj li mem timis la samon pli ol unu fojon. Se mi disponus sufiĉan tempon, mi rakontus al vi iomon el la aventuroj de ĉi soldato, pli distraj kaj mirigaj ol mia propra historio.

»Nu, al la korto de nia bagno rigardis la fenestroj de la domo de riĉa kaj grava maŭro; la fenestroj, kiel ordinare en la maŭraj domoj, similis al truoj, kaj krome ilin kovris tre densaj kaj dikaj ĵaluzioj. Okazis do, ke iam mi troviĝis kun tri kompanoj en la teraso de la bagno, kaj, por pasigi la tempon, ni, en niaj ĉenoj, provis fari saltojn. Ni estis solaj, ĉar la ceteraj kristanoj jam eliris labori; tute hazarde mi levis la rigardon kaj rimarkis, ke tra la ĵaluzioj moviĝas unu kano kun poŝtuko alligita al sia ekstremo, kvazaŭ signante, ke ni proksimiĝu por preni ĝin. Ni donis tiun interpreton al la movoj, kaj unu el miaj kompanoj iris loki sin sub la kano por vidi, ĉu oni ĝin delasos, aŭ kio alia okazos; sed apenaŭ li alvenis, la kano leviĝis kaj moviĝis ambaŭflanken, kvazaŭ dirante, «ne». La kristano revenis al nia flanko, kaj la kano denove moviĝis kiel ĉe la komenco. Tiam, alia kompano proksimiĝis, sed okazis al li same kiel al la unua. Fine, la tria aliris kaj renkontis la saman akcepton kiel la unua kaj la dua. Vidante tion, ankaŭ mi volis provi mian ŝancon, kaj, kiam mi lokis min sub la kano, oni lasis ĝin fali en la bagnon, antaŭ miaj piedoj. Mi rapidis disligi la poŝtukon, en kies interno kuŝis dek cianís, ormoneroj de basa titro uzataj de la maŭroj, kaj ĉiu valoranta po dek el niaj realoj. Nenecese diri, ke mi tre ĝojis ĉe la trovo; sed mi perpleksis tiel multe kiel mi kontentis, ĉar mi ne povis klarigi al mi la kialon de tia donaco, speciale destinita al mi, se konsideri, ke, en klara signo de prefero, la kanon oni lasis fali nur antaŭ mi. Mi prenis do bonvenan monon, rompis la kanon, revenis al la teraso, rigardis al la ĵaluzio kaj vidis, ke tre blanka mano aperas kaj rapide apertas kaj fermas la fenestron. Ĉe tio mi pensis aŭ imagis, ke virino loĝanta en tiu domo faris al ni la donacon, kaj por montri nian dankemon, riverencis laŭ la maŭra stilo, klinante la kapon kaj la korpon, kaj krucante la brakojn su la brusto. Iom poste oni elmontris el la sama fenestro krucon el kanoj kaj tuj retiris ĝin. El tio ni konkludis, ke en la domo troviĝas kristana sklavino, kaj ke ŝi faris al ni la donacon; sed la blanka haŭto de ŝia mano kaj la braceletoj ĉe ŝia pojno kontraŭis nian konjekton. Sekve ni imagis, ke certe temas pri renegata kristanino, laŭleĝa edzino de ŝia mastro, ĉar ofte okazas, ke la maŭroj volonte edziĝas al tiaj kristaninoj kaj ilin preferas al la virinoj de sia propra lando; tamen, niaj konjektoj tre distis de la vero.

»De tiam, nia sola okupo konsistis en tio, rigardi la fenestron, kiel nordon kie jam montriĝis nia bonsorta stelo en la formo de kano. Sed pasis 15 plenaj tagoj, sen ke ni vidus la kanon, la manon aŭ alian signalon. Kaj, kvankam en la dirita tempo ni ĉiamaniere klopodis ekscii, kiu loĝas en la domo, kaj ĉu troviĝas en ĝi renegata kristanino, ni nur informiĝis, ke tie loĝas riĉa maŭro nomata Agi Morato, kiu iam okupis la postenon de gubernatoro de Pata, unu el la plej gravaj oficoj maŭraj. Sed foje, kiam ni jam preskaŭ ne pensis, ke ni povus ricevi alian pluvon de cianís, ni vidis la kanon subite aperi kun nodita poŝtuko pli ŝvela ol la alia. Tio okazis, kiel en la unua fojo, kiam la bagno troviĝis dezerta. Ni faris la kutiman provon, nome, ĉiu el miaj tri kompanoj iris antaŭ ol mi, sed nur al mi oni destinis la kanon, ĉar, kiam mi alvenis, oni lasis ĝin fali. Mi disligis la nodon kaj trovis 40 hispanajn eskudojn el oro kaj leteron en la araba, ĉe kies fino vidiĝis granda kruco plume farita. Mi kisis la krucon, prenis la eskudojn, revenis al la teraso, kie ni riverencis, aperis denove la mano, mi promesis per signoj legi la leteron, kaj la fenestro fermiĝis.

»Ni sentis ĝojon kaj surprizon ĉe la okazaĵo; kaj tial, ke eĉ ne unu el ni komprenis la araban, nia deziro koni la enhavon de la bileto estis tre granda, sed eĉ pli granda fariĝis al ni la malfacilo renkonti personon, kiu scipovus ĝin legi. Fine mi decidis turni min al renegato el Murcia, deklarinta sin bona amiko mia kaj interŝanĝinta kun mi la solenan promeson sin devigi gardi ajnan sekreton, kiun mi konfidus al li; ja, la renegatoj kutimas, se ili intencas reveni al kristanaj landoj, porti kun si atestojn de precipaj kaptitoj, kiuj laŭpove deklaras per tiaj dokumentoj, ke la koncerna renegato estas honesta homo, ĉiam bona al la kristanoj kaj preta eskapi ĉe la unua oportuna momento. Kelkaj renegatoj havigas al si bonintence, ĉi paperojn; aliaj ilin deziras por uzo en okazo de bezono, nome, se ili venas predi al kristanaj landoj kaj hazarde perdiĝas aŭ estas kaptitaj; tiam, ili montras la atestojn por pruvi, ke ili venis kun la intenco loĝi denove inter la kristanoj, kaj aldonas ke nur tiucele ili akompanis la turkojn en ties rab-atakoj. Tiel ili evitas la unuan danĝeron kaj repaciĝas kun la Eklezio sen ricevi punon; kaj kiam prezentiĝas okazo oportuna, ili revenas al Berberio, kie ili vivas kiel antaŭe. Tamen, aliaj uzas dece ĉi paperojn kaj havigas ilin al si kun la honesta intenco resti en kristana lando; nu, unu el ĉi lastaj renegatoj estis mia amiko, kaj li ricevis de ĉiuj niaj kamaradoj atestojn, kiuj pleje rekomendis lin, tiom, ke se la maŭroj estus trovintaj sur li la dokumentojn, ili bruligus lin viva. Mi sciis, ke li konas la araban, ne nur parole, sed ankaŭ skribe; tamen, antaŭ ol plene riveli al li la aferon, mi diris al li, ke mi hazarde trovis la bileton en truo de mia ĉelo, kaj ke li bonvolu legi ĝin al mi. Li disfaldis kaj longe rigardis la paperon, kaj komencis deĉifri murmurante tradente. Mi demandis, ĉu li komprenas la skribaĵon, li respondis, ke tute senpene, kaj, ke se ni volas koni la tradukon vorton post vorto, ni devas havigi al li plumon kaj inkon por faciligi al li la taskon. Ni tuj donis al li kion li petis, li tradukis iom post iom kaj diris ĉe la fino:

» – Jen, hispane, la tuta araba teksto de ĉi letero; sed ne forgesu, ke, kie legiĝas Lela Marien, oni komprenu Nia Sinjorino la Virgino Maria.

»Ni legis la jenon:

Kiam mi estis infano, mia patro havis sklavinon, kaj ŝi instruis al mi en mia propra lingvo la kristanajn preĝojn kaj tre parolis pri Lela Marien. Ĉi kristanino mortis, kaj mi scias, ke ŝi iris ne en la fajron de la infero, sed en la sinon de Allah, ĉar ŝi aperis antaŭ mi du fojojn kaj diris al mi, ke mi iru al kristana lando vidi Lela Marien, kiu min tre amas. Mi ne scias, kiel iri tien. Tra ĉi fenestro mi jam vidis multe da kristanoj, sed nur vi havas aspekton kavaliran. Mi estas tre bela knabino kaj povas preni kun mi multan monon. Vidu, ĉu vi povos trovi la manieron foriri kun mi; mi estos via edzino, se vi volas; se ne, ne gravas, ĉar Lela Marien havigos edzon al mi. Mi mem skribas ĉi leteron: zorge pripensu, antaŭ ol montri ĝin por lego al aliaj. Ne fidu la maŭrojn, ili estas insidemaj. Tio kaŭzas al mi multe da zorgoj. Prefere rivelu la aferon al neniu, ĉar, se mia patro scius pri kio temas, li tuj ĵetus min en puton kaj kovrus min per ŝtonoj. Al la kano mi almetos fadenon; ligu al ĝi la respondon, kaj se vi ne trovos homon kapablan skribi ĝin en la araban, parolu al mi per signoj, kaj Lela Marien igos min kompreni. Ŝi kaj Allah vin protektu, kaj same ĉi kruco, kiun mi ofte kisas, kiel la sklavino konsilis al mi.

»Imagu, sinjoroj, ĉu ni ne havis motivon ĝoji kaj miri pro la enhavo de la letero. Efektive, nia emocio estis tiel profunda, ke la renegato komprenis, ke ne hazarde ni trovis la paperon, kaj ke oni intence sendis ĝin al unu el ni. Li diris do, ke, se li ĝuste suspektis, ni devus konfidi lin kaj konfesi al li la veron, ĉar li volonte riskus sian vivon por helpi nin retrovi la liberon. Kaj tion dirante li eltiris de sub sia ĉemizo metalan krucifikson, kaj kun multaj larmoj li ĵuris je la Dio krucumita, ke li, kvankam pekema kaj malica, firme kaj sincere kredas je Li kaj lojale gardus la sekreton, kiun ni rivelus al li; li aldonis, ke li imagis, kaj preskaŭ divenis, ke helpe de la virino skribinta la leteron, li, kaj ni ĉiuj, atingus la liberon, kaj krome li plenumus kion li arde deziris, la revenon en nian Sanktan Patrinon la Eklezion, de kies sino li disiĝis kiel putra membro pro sia nescio kaj pekemo. La renegato parolis kun tiom da larmoj kaj elmontroj de pento, ke ni ĉiuj unuanime konsentis diri al li la veron, do rakontis al li la tutan aferon, kaŝante nenion. Ni montris al li la fenestron, kie la kano aperis, li atente ekzamenis per la rigardo la domon kaj promesis fari ĉion eblan por informiĝi kiu loĝas tie. Ni opiniis ankaŭ, ke estus bone respondi la bileton de la maŭrino, kaj, ĉar troviĝis ĉe ni la persono povanta fari tion, la renegato, li tuj skribis laŭ mia diktado. Mi povas ĝuste memori ĉiun vorton, ĉar mi forgesis eĉ ne unu solan detalon de ĉi aventuro, kaj nenion forgesos dum mi vivos. Jen do la respondo al la maŭrino:

La vera Allah vin gardu, kara sinjorino, kaj same la benata Marien, kiu estas la vera patrino de Dio kaj inspiris vin iri al kristana lando, ĉar ŝi vin amas. Preĝu al ŝi, ke ŝi bonvolu riveli al vi, kiamaniere vi povos obei ŝian instrukcion; ŝi estas tiel bona, ke certe ŝi komplezos vin. De mia flanko, kaj de la flanko de la kristanaj kompanoj miaj, mi promesas fari por vi ĉion eblan, eĉ morti, se bezone. Nepre skribu, sciigante al mi kion vi intencas. Mi ĉiam respondos, ĉar la granda Allah sendis al ni kristanan sklavon, kiu scias bone paroli kaj skribi vian lingvon, kiel ĉi papero montras. Vi povas do, sen ia timo, komuniki al ni ion ajn laŭvole. Rilate al via propono edziniĝi al mi, kiam vi atingos kristanan landon, mi promesas al vi, kiel bona kristano, ke mi prenos vin kiel edzinon; kaj sciu, ke la kristanoj plenumas siajn promesojn pli bone ol la maŭroj. Allah kaj lia patrino Marien protektu vin, kara sinjorino.

»Post ol oni skribis kaj fermis ĉi leteron, ni atendis du tagojn, ĝis la bagno vidiĝis dezerta; kiel kutime mi iris al la sama loko de la teraso por observi, ĉu la kano aperos; baldaŭ ĝi montriĝis, kaj vidinte ĝin, kvankam mi ne povis distingi ĝian tenanton, mi tuj svingis la paperon, komprenigante, ke ŝi almetu la fadenon; sed mi rimarkis tiam, ke jam la fadeno pendas de la kano, do mi alligis la paperon, la kano leviĝis, kaj iom poste aperis denove nia stelo kun la blanka paco-flago: la nodita poŝtuko. Oni lasis la kanon fali, mi ĝin prenis kaj trovis en la tuko pli ol 50 eskudojn en plej diversaj moneroj oraj kaj arĝentaj, kiuj 50 fojojn multiplikis nian ĝojon kaj konfirmis nian esperon atingi la liberon. Tiun saman nokton revenis nia renegato kaj diris al ni, ke li konstatis, ke en la domo loĝas la maŭro, pri kiu oni jam parolis al ni; ke li nomiĝas Agi Morato, ke li estas riĉega kaj havas nur unu filinon, kiu heredos lian tutan posedon; ke laŭ ĝenerala opinio de la tuta urbo, ŝi estas la plej bela virino de Berberio; ke multaj vic-reĝoj tieaj petis ŝian manon, kaj ke ŝi neniam volis edziniĝi. La renegato informiĝis ankaŭ pri tio, ke iam ŝi havis kristanan sklavinon, kiu jam mortis. Liaj informoj do konformis al la enhavo de ŝia bileto.

»Poste ni konsiliĝis kun la renegato pri la maniero forkonduki la maŭrinon kaj akompani ŝin al kristana lando: fine ni interkonsentis atendi la duan leteron de Zoraida (tiel ŝi nomiĝis, kvankam nun ŝi deziras havi la nomon María), ĉar ni bone komprenis, ke nur de ŝi dependis la solvo de niaj malfaciloj. Tiel interkonsentinte, la renegato diris al ni, ke ni zorgu pri nenio, ĉar li liberigus nin aŭ perdus la vivon en la entrepreno.

»Dum kvar tagojn troviĝis homoj en la bagno, kio signifis, ke kvar tagojn ne aperis la kano; ĉe la fino de la dirita tempo, kiam la bagno denove vidiĝis dezerta, la kano montriĝis kun poŝtuko tiel graveda, ke ĝi aŭguris feliĉan akuŝon. La kano, kun sia ŝarĝo, kliniĝis al mi; mi trovis en la tuko alian leteron kaj cent eskudojn el oro, sen alispecaj moneroj. La renegato estis kun ni, kaj, reveninte al nia ĉelo, ni donis al li la leteron por lego. Li tradukis jene:

Mi ne scias, kara sinjoro, kiel aranĝi nian vojaĝon al Hispanio. Ĉi-rilate Lela Marien nenion diris al mi, kvankam mi ŝin demandis. Mi povas nur transdoni al vi tra ĉi fenestro multege da oraj moneroj; per ili elaĉetu vin kaj viajn amikojn; unu el vi iru al kristana lando akiri barkon tie kaj revenu forkonduki la aliajn. Mi troviĝos en la bieno de mia patro, ĉe la pordego de Babazon, apud la marbordo, kie mi restos la tutan someron kun miaj patro kaj servistoj. En la nokto vi facile povos forkonduki min de tie al la barko. Memoru, ke vi devas edziĝi al mi, alie mi petos de Marien, ke ŝi vin punu. Se vi ne havas fidon al la personoj, kiuj povus iri akiri la barkon, elaĉetu vin kaj mem iru; mi scias, ke vi certe revenos, ĉar vi estas kavaliro kaj kristano. Zorgu informiĝi kie situas nia bieno. Kiam vi denove venos al la teraso, mi komprenos, ke la bagno dezertas, kaj mi liveros al vi multe da mono. Allah vin gardu, kara sinjoro.

»Tiel tekstis la dua letero. Leginte ĝin, ĉiu sin proponis esti la elaĉetoto kaj promesis iri kaj reveni plej rapide: ankaŭ mi min proponis, sed la renegato tute oponis al la projekto, dirante, ke li ne konsentus la liberigon de nur unu, kaj ke ni ĉiuj devus iri kune, ĉar la sperto instruis al li, ke la liberigintoj mave plenumas la promeson kiun ili faris en la bagno. Li aldonis, ke ofte precipaj kaptitoj uzis la procedon elaĉeti unu el ili, donis al li monon, ke li iru al Valencia aŭ Mallorca por ekipi barkon tie kaj reveni por fine forkonduki surmare la tutan grupon, sed la elaĉetitoj neniam revenis, ĉar la timo perdi denove la retrovitan liberon viŝis el ilia memoro ĉian sindevigon. Por konfirmi la veron de sia aserto li rakontis al ni skize, ke antaŭ nelonge kelkaj kristanaj kavaliroj travivis nekredeblan aventuron[169], kia neniam antaŭe okazis en tiuj landoj, kvankam tie ĉiutage havas lokon la plej konsternaj kaj mirigaj eventoj. Nu, la renegato konkludis, ke estus plej bone kaj konvene, se la monon destinitan al la elaĉeto de unu el ni, oni anstataŭe donus al li; tiam li akirus barkon en Alĝerio mem, sub la preteksto komercadi en Tetuán kaj laŭlonge de la marbordo; kiel mastro de la barko li povus facile efektivigi ian planon por forkonduki nin de la bagno en la barkon. Cetere, li aldonis, se la maŭrino donus la monon, kiel ŝi promesis, por ĉies elaĉeto, tiam ni povus enbarkiĝi tute senĝene eĉ en la mezo de la tago. Li klarigis ke la pleja kompliko konsistis en tio, ke la maŭroj permesas al renegatoj aĉeti aŭ posedi, ne barkon, sed nur grandan ŝipon korsare uzeblan, ĉar ili suspektas, ke la aĉetanto de barko, precipe se li estas hispano, volas ĝin por eskapi al kristana tero; sed nia renegato solvus ĉi problemon prenante tagarinan maŭron[170] kiel asocianon en la posedo de la barko kaj en la komercado de la varoj; per tia artifiko li fariĝus mastro de la barko, kaj la cetero de la projekto estus facile realigebla. Kvankam mi kaj miaj kompanoj opiniis pli bona la planon sendi unu akiri barkon en Mallorca, kiel la maŭrino sugestis, ni ne kuraĝis kontraŭdiri lin, ĉar ni timis, ke, se ni ne akceptus lian proponon, li denuncus nin kaj endanĝerigus nian vivon, precipe se li rivelus la rolon de Zoraida, por kies vivo ni volonte oferus la nian. Ni decidis do meti nin en la manojn de Dio kaj de la renegato, kaj tuj skribis al Zoraida, ke ni sekvos ŝian sugeston, ĉar ŝiaj konsiloj estis tiel bonaj, ke ŝajnis, ke Lela Marien inspiris ilin al ŝi; kaj ke nur de ŝi dependos la tuja efektivigo de la plano aŭ ties prokrasto. Mi ripetis mian promeson edziĝi al ŝi, kaj la sekvantan tagon, kiam ni denove troviĝis solaj en la bagno, ŝi donis al ni per la kano kaj la tuko, en diversaj okazoj, du mil eskudojn orajn, kune kun bileto diranta ke en la proksima jumá (t.e. vendredo) ŝi vojaĝos al la bieno de sia patro; ke ŝi liveros al ni pli da mono antaŭ sia foriro, kaj ke, se ĝi ne sufiĉus, ni devus sciigi al ŝi: ŝi donus al ni kiom ni volus, ĉar ŝia patro estas tiel riĉa, ke li ne rimarkus la mankon de ajna sumo, des malpli, ke ŝi havas la ŝlosilojn de ĉio.

»Ni donis tuj al la renegato 500 eskudojn por akiro de la barko; por 800 mi elaĉetis min jene, transdonante la monon al valencia komercisto, kiu troviĝis en Alĝerio; li elaĉetis min de la reĝo, promesante, ke li pagus la prezon ĉe la alveno de la unua ŝipo navigonta de Valencia. Se la komercisto tuj pagintus, la reĝo certe suspektus, ke la mono de mia elaĉeto troviĝis jam delonge en Alĝerio, kaj ke la komercisto retenis ĝin por sia propra profito. Mia mastro tiel plenis de suspektemo, ke, efektive, mi tute ne kuraĝis, ke oni pagu tuj la tutan monon.

»En la ĵaŭdo, unu tagon antaŭ sia foriro al la bieno, Zoraida donis al ni mil pliajn eskudojn, sciigis al ni pri sia vojaĝo kaj petis min informiĝi tuj pri la situo de la bieno kaj nepre kapti la okazon iri tien por renkonti ŝin, se mi elaĉetus min. Mi respondis koncize, ke tion mi farus, kaj ke ŝi ne devus forgesi rekomendi nin al Lela Marien per la preĝoj, kiujn la sklavino lernigis al ŝi. Poste ni entreprenis la taskon elaĉeti miajn tri kompanojn, por fari la liberiĝon pli facila kaj por eviti ilian ĉagrenon, se ili, vidante min libera, sidus ankoraŭ en la bagno (kvankam ne mankis mono por ilia elaĉeto) kaj tiam la diablo inspirus al ili kovi ion kio implicus danĝeron kontraŭ Zoraida. Pro ilia karaktero, mi devintus allasi al mi nenian suspekton ĉi-rilate, sed mi ne volis elmeti la aferon al ajna risko. Tiel do, mi elaĉetis ilin laŭ la sama procedo, kiun mi uzis por elaĉeti min, nome, transdonante la monon al la komercisto, ke li liveru la necesan kaŭcion. Sed por eviti eventualan danĝeron, ni tute ne rivelis al li nian projekton kaj sekreton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.