|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Proksimume ĉe la noktomezo don Quijote kaj Sancho eliris el la kverkaro kaj eniris en El Toboso. Profunda silento regis en la vilaĝo, ĉar ĝiaj enloĝantoj dormis kvazaŭ marmotoj, kiel oni kutime diras. La nokto iom helis, kvankam Sancho preferus ĝin tute senluma, por ke, dank’ al la tenebro, lia mensogo ne elmontriĝu. En la vilaĝo aŭdiĝis nur hundaj bojoj, surdigaj en la oreloj de don Quijote kaj alarmaj en la koro de Sancho. De tempo al tempo iais azeno, gruntis porkoj, miaŭis katoj, kaj iliaj diversaj blekoj ŝajnis pli laŭtaj en la silento de la nokto. La enamiĝinta kavaliro konsideris ĉion ĉi mava aŭguro, tamen li diris al Sancho:
– Sancho, mia filo, gvidu min al la palaco de Dulcinea: eble ni trovos ŝin ankoraŭ vekita.
– Al kia palaco mi devus gvidi, je Dio? – demandis Sancho – . Mi vidis ŝian altan moŝton nur en tre eta domo.
– Do, eble ŝi troviĝis tiam en aparta pavilono de sia alkazaro amuzante sin kun siaj ĉambristinoj, laŭ kutimo de moŝtaj damoj kaj princinoj.
– Sinjoro – diris Sancho – . Eĉ se via moŝto volas, spite al mi, ke la domo de sinjorino Dulcinea estu alkazaro, ĉu vi kredas, ke ĉi-hore ni trovus ŝian pordon aperta? Ĉu konvenus al ni voke frapadi, kaŭzante ĉies alarmon kaj konfuzon, ĝis ili aŭdus kaj apertus al ni? Ĉu eble ni estas amaĵistoj, kiuj iras al siaj konkubinoj kaj arogas al si la rajton frapi la pordon kaj eniri en la domon en ajna horo, eĉ en la plej tarda?
– Unue, ni iru de domo al domo, ĝis ni trovos la alkazaron – respondis don Quijote – , kaj poste mi diros al vi kion fari. Sed rigardu, Sancho: aŭ mi apenaŭ vidas, aŭ la vasta maso da ombro distingebla de ĉi tie estas la palaco de Dulcinea.
– Se tiel, via moŝto gvidu – petis Sancho – . Eble vi pravas, sed eĉ se mi vidus ĝin per miaj okuloj kaj ĝin tuŝus per miaj manoj, mi kredus ĝin palaco, tiel multe kiel mi kredas, ke la suno brilas ĉi-momente.
Don Quijote do gvidis, iris proksimume ducent paŝojn, alvenis al la ombra maso, vidis altan turon kaj komprenis, ke tie staras, ne alkazaro, sed la ĉefa kirko de la vilaĝo.
– La kirko nin frontas, Sancho – diris la hidalgo.
– Tion mi vidas – respondis la ŝildisto – , kaj Dio volu, ke ni ne renkontu ĉi tie nian tombon[247], ĉar ne estas bona signo vagi ĉe tombejo ĉi-hore. Krome, se mi bone memoras, mi jam diris al via moŝto, ke la domo de la sinjorino devas stari en senelira strato.
– La diablo vin prenu, idioto! – diris don Quijote – . De kie vi kaptis la ideon, ke la alkazaroj kaj reĝaj palacoj staras en sak-stratoj?
– Ĉiu lando havas sian propran kutimon, sinjoro – respondis Sancho – . Eble oni kutimas ĉi tie, en El Toboso, konstrui en stratetoj la palacojn kaj la grandajn domojn; tiel do, mi petas vian moŝton, ke vi permesu min serĉi en ĉi stratoj kaj stratetoj: eble mi povus renkonti en ajna angulo vian damnindan alkazaron, kiun mi vidu manĝita de hundoj, se konsideri, kiom longa kaj teda irado ĝi kostas al ni.
– Parolu kun respekto pri la aferoj de mia sinjorino, Sancho – admonis don Quijote – . Regu inter ni la paco, kaj ni ne forĵetu la ŝnuron, perdinte la sitelon![248]
– Mi retenos min – respondis Sancho – . Sed, kiel mi povus pacience elteni, se via moŝto ne trovas ĝin, se konsideri ke vi certe vizitis ĝin milojn da fojoj?
– Vi frenezigos min, Sancho – diris don Quijote – . Aŭskultu, diablo: ĉu mi ne diris al vi milfoje, ke en mia tuta vivo mi neniam vidis la senegalan Dulcinea, nek transiris la sojlon de ŝia palaco, kaj ke mi amas ŝin el onidiroj, pro la famo de ŝia belo kaj saĝo?
– Nur nun mi aŭdas tion de vi por la unua fojo – respondis Sancho – . Kaj sciu, ke, se via moŝto ne vidis ŝin, ankaŭ al mi okazis la samo.
– Neeble – diris don Quijote – . Kiam vi revenis kun ŝia respondo al mia letero, kiun vi antaŭe alportis al ŝi, vi diris al mi, almenaŭ, ke vi vidis ŝin kribri tritikon.
– Ne tro fidu tion, sinjoro – respondis Sancho – , ĉar mi sciigas vin, ke ankaŭ la intervidiĝo kun ŝi kaj la respondo estis el onidiroj; vere mi konas sinjorinon Dulcinea tiel bone, kiel bone mi povus frapi per pugno la ĉielon.
– Sancho, Sancho – diris don Quijote – , estas momentoj por ŝerci, kaj momentoj, kiam la ŝercoj tute ne konvenas, nek ŝajnas oportunaj. Se mi diras, ke mi nek vidis la sinjorinon de mia koro, nek parolis kun ŝi, tio ne signifas, ke vi devas diri la samon, se konsideri, ke okazis kontraŭe, kiel vi bone scias.
Tiel parolante ili vidis alproksimiĝi viron kun paro da muloj, kaj pro la bruo de lia plugilo, kiu treniĝis sur la tero, ili ĝuste pensis, ke li estas kampulo ellitiĝinta antaŭ la matenruĝo por iri plugi. La kampulo kantis dumire la romancon, kies teksto komenciĝas jene:
Kiel oni vin tradraŝis,
francoj, apud Roncesvalles!
– Oni min pendumu, Sancho – diris don Quijote, aŭdinte la kanton – , se io bona okazos al ni ĉi-nokte. Ĉu vi ne aŭskultas la kanton de tiu kampulo?
– Jes, mi aŭskultas – respondis Sancho – . Sed kion komunan havas la batalo de Roncesvalles kun nia serĉado? Eĉ se li kantus la romancon de Calaínos[249], estus tute same rilate al la bona aŭ mava fino de nia afero.
Ĉe tio la kampulo alvenis al ili, kaj don Quijote demandis al li:
– Ĉu vi povus diri al ni, mia bona amiko, kies vivon Dio favoru, ĉu troviĝas proksime la palacoj de la senegala princino doña Dulcinea de El Toboso?
– Sinjoro – respondis la agrulo – , mi ne estas de ĉi vilaĝo. Mi venis ĉi tien antaŭ nur kelkaj tagoj, kaj servas al riĉa kamparano, plugante lian teron. Sed tie, en la kontraŭa domo, loĝas la pastro kaj la sakristiano, kaj unu aŭ la alia, aŭ ambaŭ, povos informi vin pri la sinjorino princino, ĉar ili havas la liston de la loĝantoj de El Toboso. Tamen, mi kredas, ke en la tuta vilaĝo vivas nenia princino; multaj damoj, jes, eĉ moŝtaj, se konsideri, ke ĉiu el ili povas esti princino en sia hejmo.
– Nu, amiko – diris don Quijote – , inter ili certe troviĝas la damo, pri kies persono mi demandas vin.
– Eble vi pravas – respondis la agrulo – . Sed jam komencas tagiĝi, do adiaŭ.
Kaj, pelante la mulojn, li plu iris sen atendi novajn demandojn. Sancho vidis sian mastron perpleksa kaj mishumora kaj diris:
– Sinjoro, tagiĝas rapide, kaj ne konvenus atendi ĝis la suno trafus nin en la strato; estus pli bone, se ni elirus el la urbo, kaj via moŝto kaŝus vin inter la veproj ĉi-proksime. Mi revenos tage kaj esploros ĝis la plej apartaj anguloj serĉante la domon, alkazaron aŭ palacon de mia sinjorino, kaj tre mavan sorton mi havos, se mi ne trovos ĝin; ĝin trovinte, mi parolos kun ŝia sinjorina moŝto, kaj diros al ŝi, kie kaj kiel vi atendas ŝian ordonon kaj instrukcion, por ke vi povus vidi ŝin sen damaĝi ŝian honoron kaj reputacion.
– Sancho, per nur kelkaj vortoj vi esprimis la saĝon de mil proverboj – diris don Quijote – . Volontege mi aprobas kaj akceptas vian konsilon. Mia filo, ni iru do serĉi bonan kaŝejon por mi, kaj, kiel vi diris, vi revenos trovi, vidi kaj alparoli mian sinjorinon, de kies ĝentilo kaj saĝo mi esperas supermiraklajn favorojn.
Sancho brulis en sia deziro eltiri sian mastron el la vilaĝo, por ke don Quijote ne eltrovu, ke la ŝildisto elpensis la respondon, kiun li donis en Sierra Morena je la nomo de Dulcinea. Tiel do, li urĝis ekiri, kion ili tuj faris, kaj du mejlojn for, ili trovis bosketon, kie don Quijote sin kaŝis, dum Sancho Panza revenis al la urbo por paroli kun Dulcinea. Kaj en tia entrepreno okazis al li kelkaj aventuroj indaj je nova atento kaj nova kredito.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.