La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 48

Pri tio okazinta al don Quijote kun doña Rodríguez, la duenjo de la dukino, kaj pri aliaj eventoj, indaj je mencio kaj eterna memoro

Profundan ĉagrenon kaj triston sentis la grave vundita don Quijote, kun la kapo bandaĝita, kaj la vizaĝo markita, ne de la mano de Dio, sed de la ungoj de kato: misfortunoj propraj al la vagantaj kavaliroj. Dum ses tagoj li ne aperis publike, kaj en la dirita tempo, kiam unu nokton li kuŝis sendorma, pensante pri siaj misfortunoj kaj pri la persekutado de Altisidora, li aŭdis, ke oni provas aperti per ŝlosilo la pordon de lia ĉambro, kaj li imagis tuj, ke la amo-frapita pucelo venas por elmeti al provo lian ĉaston kaj klopodi venki lian ŝuldatan fidelon al lia sinjorino Dulcinea de El Toboso.

– Ne – li diris per aŭdebla voĉo, kredante vera kion li imagis – . La plej granda belulino de la tero ne sufiĉos, por ke ĉesu adori la damon, kies bildon mi tenas stampita en la centro de mia koro kaj en la plej sekreta fundo de mia persono. Ĉu transformite en kampulinon cepomanĝan aŭ en nimfon de la ora rivero Tajo, okupatan teksi tolon per silkaj kaj oraj fadenoj, ĉu retenate de Merlín aŭ Montesinos en ajna loko, vi apartenas al mi, kaj mi estas via, kie ajn mi troviĝas.

En la sama momento, kiam li finis ĉi vortojn, la pordon oni apertis. La hidalgo starigis sin sur la lito, envolvite de la kapo ĝis la piedoj en peplomo el flava sateno, kun dormoĉapo sur la kapo, kaj kun la vizaĝo kaj la mustaĉo bandaĝitaj: la unua pro la grato-vundoj, kaj la dua por ke la lipharoj ne tro subenkurbiĝu. Kaj, en tia kostumo, li ŝajnis la plej eksterordinara fantomo imagebla. Li fiksis la rigardon sur la pordon, kun ideo, ke li vidos eniri la afliktitan kaj amofrapitan Altisidora, sed tiam aperis ĉe la pordo ege respektinda duenjo kun blanka vualo plisita, tiel longa, ke ĝi kovris kaj volvis ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Per la fingroj de la liva mano ŝi tenis luman kandelon, kaj per la dekstra ŝirmis sian vizaĝon, por ke la brilo de la flamo ne trafu al ŝi en la okulojn, garnitajn per tre grandaj okulvitroj. Ŝi paŝetis silente, per molaj piedoj.

Don Quijote rigardis ŝin de sia altano, kaj pensante, ĉe ŝia kostumo kaj ŝia silento, ke ŝi estas magiistino aŭ sorĉistino, kiu venas en tia vesto por fari al li damaĝon, li komencis krucosigni al si kun granda rapido. La vizito alproksimiĝis kaj, atinginte la mezon de la ĉambro, levis la rigardon kaj rimarkis, kiel haste sin krucosignas don Quijote; kaj se li timiĝis ĉe ŝia aspekto, ĝi same teruriĝis ĉe la lia, ĉar tuj kiam ŝi vidis lin tiel alta kaj flava, kun la peplomo kaj la bandaĝoj lin deformintaj, ŝi kriis, dirante:

– Jesuo! Kion mi vidas?

Ŝi skuiĝis de timo, la kandelo falis de sia mano, kaj, vidante sin subite en tenebro, ŝi sin turnis por foriri; sed, en sia alarmo, ŝi stumblis ĉe sia jupo kaj peze falis sur la plankon. Don Quijote, terurite, komencis krii:

– Mi ĵurpetas vin, fantomo, aŭ kio ajn vi estas, ke vi diru vian nomon kaj, ankaŭ, kion vi volas de mi. Se vi estas punata animo, tion konfesu al mi, kaj mi faros por vi ĉion eblan, ĉar mi estas kristana katoliko kaj klopodas fari bonon al ĉiuj: ĉi tial mi aliĝis al la ordeno de la vagantaj kavaliroj, kies devoj ampleksas eĉ tion, helpi la animon de la purgarorio.

La konsternita duenjo, aŭdante, ke oni ĵurpetas ŝin, taksis laŭ sia propra timo la timon de don Quijote, kaj kun voĉo flustra kaj aflikta, diris:

– Sinjoro don Quijote (se efektive via moŝto estas don Quijote), mi estas nek vizio nek fantomo, kiel certe vi pensis, sed doña Rodríguez, honora duenjo de mia sinjorino la dukino. Kaj mi venas al vi kun unu el la necesoj, kiujn via moŝto scias kontentigi.

– Diru, sinjorino doña Rodríguez – respondis don Quijote – . Ĉu eble vi venas kiel perantino de am-afero?. Se jes, mi devas informi vin, ke viaj klopodoj vanus, ĉar mi apartenas al la senegala belo de mia sinjorino Dulcinea de El Toboso. Unuvorte, sinjorino Rodríguez, se vi flanklasas kaj forgesas ĉian aman mesaĝon, vi povas denove ekbruligi vian kandelon kaj paroli kun mi ion ajn, laŭ via plaĉo kaj deziro, esceptante, kiel dirite, frivolaĵojn de lasciva karaktero.

– Sinjoro, mi ne farus tian rolon! – ekkriis la duenjo – . Oni bone vidas, ke via moŝto apenaŭ konas min. Mi ne havas ankoraŭ tiel maturan aĝon, ke mi limigu min al tiaj infanecaj peradoj. Dio laŭdatu, mia animo sidas en mia karno, kaj ĉiuj miaj dentoj kaj molaroj en mia buŝo, krom kelke da ili, jam perditaj kaŭze de la kataroj tiel komunaj en ĉi regiono de Aragón. Sed via moŝto atendu momenton: mi eliros ekbruligi la kandelon kaj tuj revenos rakonti miajn misfortunojn al vi, la riparanto de ĉiaj afliktoj de ĉi mondo.

Senplie ŝi eliris el la ĉambro, kie don Quijote, pensema kaj pli trankvila, restis atendante ŝian revenon. Sed baldaŭ, mil ideoj rilate al ĉi nova aventuro komencis boli en lia cerbo. Ŝajnis al li plej riproĉinde, ke li elmetis sin al la danĝero rompi la fidelecon, kiun li promesis al sia sinjorino, kaj diris en si:

– Ĉu eble la diablo, tiel lerta kaj subtila, volas nun trompi min pere de duenjo, kvankam li ne sukcesis per imperiestrinoj, reĝinoj, markizinoj kaj grafinoj? De multaj saĝaj personoj mi aŭdis ofte, ke la diablo, se li ne povas delogi iel, provas alie. Ĉu eble ĉi soleco, ĉi okazo kaj ĉi momento ne povus veki mian dormantan deziron kaj igi min fali tien, kie mi ne stumblis antaŭe dum tiom da jaroj? En tiaj cirkonstancoj, pli konvenas forkuri ol atendi la batalon… Sed certe mia menso mise funkcias, se konsideri, ke mi pensas kaj parolas tiom da stultaĵoj: ĉar ne eblas, ke duenjo dika, longavuala kaj kun okulvitroj povus veki aŭ eksciti eĉ unu lascivan penson en la plej degenerinta koro de la mondo. Ĉu hazarde ekzistas sur la tero ia duenjo kun karesinda karno? Ĉu hazarde troviĝas en la mondo ia duenjo ne impertinenta, afekta kaj prudaĉa? Forvelu do, vi, bando da duenjoj, tute senvaloraj por la homaj plezuroj! Ho, kiel bone faris la damo, kiu laŭdire havis en sia estrado du manekenoj en figuro de duenjoj, kun ties okulvitroj kaj kudro-kuseneto, kvazaŭ ili farus punton! Kaj tiaj statuoj donis al sia ĉambro la saman respektindon, kiel veraj duenjoj.

Tion dirante, li eksaltis el la lito kun intenco fermi la pordon, por ke sinjorino Rodríguez ne eniru denove, sed en la momento, kiam li atingis ĝin, sinjorino Rodríguez jam alpaŝis kun luma kandelo el blanka vakso. Sed, vidante pli deproksime la hidalgon, envolvitan en la peplomo, kun la bandaĝoj kaj la dormo-ĉapo, ŝi denove ektimis, retroiris du paŝojn kaj diris:

– Ĉu mi estas sekura, sinjoro kavaliro? Ĉar tio, ke vi eliris el la lito, ne ŝajnas montri honestan intencon de via flanko.

– Mi volus fari la vi la saman demandon, sinjorino – respondis don Quijote – . Diru: ĉu mi estas sekura kotraŭ atako aŭ perforto?

– De kiu vi petas tian sekurecon, sinjoro kavaliro? – demandis la duenjo.

– De vi mem – respondis don Quijote – , ĉar mi ne konsistas el marmoro, nek vi el bronzo, kaj nun estas, ne la deka horo matene, sed la noktomezo, aŭ eble iom pli. Krome, ni troviĝas en ĉi ĉambro, pli kaŝita kaj sekreta ol sendube estis la groto, kie la perfida kaj aŭdaca Eneo ĝuis la belan kaj kompateman Didonan. Sed donu al mi la manon, sinjorino, ĉar verdire, ne ekzistas pli granda sekureco ol mia ĉasto kaj virto, kaj la respekto inspirata de viaj vualoj.

Tion dirinte, li kisis sian dekstran manon, kaj prenis per ĝi la ŝian, post ol ŝi faris la saman ceremonion[368].

Ĉi tie Cide Hamete paŭzas por ĵuri je Mahomedo, ke li volonte donus la pli bonan el siaj du kaftanoj, por vidi ilin paŝi de la pordo al la lito kun la manoj kunkroĉitaj.

Fine don Quijote enlitiĝis, kaj doña Rodríguez, ĉiam kun siaj okulvitroj kaj kun sia kandelo, sidiĝis sur seĝo je ioma distanco de la lito. Don Quijote buliĝis kaj kovris sin tute, montrante nur la vizaĝon, kaj post ol la du homoj trankviliĝis, la hidalgo rompis la silenton, dirante:

– Sinjorino doña Rodríguez, via moŝto povas elverŝi vian aflikton kaj senpezigi vian koron: mi aŭskultos vin per ĉastaj oreloj kaj helpos vin per aktiva kompato.

– Tion mi kredas – diris la duenjo – , ĉar de via agrabla kaj ĝentila persono, oni povas atendi nur respondon tiel kristanan. Okazas, sinjoro don Quijote, ke, kvankam via moŝto vidas min sur ĉi seĝo, meze de la regno Aragón kaj en kostumo de duenjo konsumita kaj mistraktata de la sorto, mi naskiĝis en Asturias, kaj en familio ligita al multaj el la plej bonaj de la dirita provinco; sed mia mava sorto, kaj la senzorgo de miaj gepatroj, kiuj perdis sian havon sen scii kial aŭ kiel, kondukis min al la ĉefurbo, al Madrid, kie, por vivi trankvile kaj eviti al si pli grandaj misfortunojn, miaj gepatroj metis min kiel ĉambristinon je la servo de nobela damo. Kaj sciu, sinjoro, ke en mia tuta vivo mi ne renkontis eĉ unu personon kapablan superi mian lerton en la brodado kaj en la kudro de tolaĵoj. Nu, miaj gepatroj lasis min en ŝia palaco, reiris al sia lando kaj, kelke da jaroj poste, certe vojaĝis al la ĉielo, ĉar ili estis ankaŭ bonaj kaj kristanaj katolikoj. Mi vivis orfa kaj dependanta de la mizera salajro kaj la ridindaj favoroj ordinare ricevataj de la ĉambristinoj ĉe tiaj nobeloj. Tiam okazis, ke certa ŝildisto de la palaco, viro jam olda, barba kaj korpulenta, kaj precipe hidalgo kiel la reĝo, ĉar li naskiĝis en Asturias, enamiĝis al mi, sen ke mi donus al li ajnan okazon por tio. Pasis la tempo, sed ni ne tenis niajn rilatojn tiel sekretaj, ke nia sinjorino ne ekscius pri ili, kaj por eviti, ke la homoj klaĉadu, ŝi igis nin geedziĝi laŭ la ritoj kaj ceremonioj de la Sankta Eklezio Katolika Romana. De nia geiĝo ni havis filinon, kio metis finon al mia bona sorto (se tian mi ĝuis), ĉar, kvankam mi ne mortis en la akuŝo, okazinta ĝustatempe kaj facile, mia edzo forpasis iom poste kaŭze de certa incidento, tia, ke se mi havus tempon por ĝin rakonti, sendube ĝi mirigus vian moŝton.

Ĉe tio ŝi komencis kortuŝe plori, kaj daŭrigis:

– Pardonu min, sinjoro don Quijote, sed mi ne povas regi min. Ĉiufoje kiam mi memoras mian povran edzon, la larmoj inundas miajn okulojn. Je Dio! Kiel solene li portis mian sinjorinon post si, sur la gropo de forta mulo, nigra kiel la gagato mem! Tiam oni ne utiligis kaleŝojn nek portoseĝojn (male ol, laŭdire, oni faras nuntempe), kaj la sinjorinoj rajdis post siaj ŝildistoj sur la sama ĉevalo. Sed la jenan epizodon mi rakontu al vi, por ke vi havu ideon pri la bona edukiteco kaj ĝentilaj manieroj de mia kara edzo: foje, kortega juĝisto, kun eskorto de du ĝendarmoj antaŭe, estis elrajdanta el la strato Santiago, en Madrid, (strato iom mallarĝa), en la ĝusta momento kiam mia edzo pretis eniri en ĝin. Sed, vidante la juĝiston, mia bona ŝildisto tuj bridis la mulon kaj igis, ke ĝi duonturniĝu kvazaŭ li volus akompani la juĝiston[369]. Mia sinjorino, sidanta sur la gropo, diris al li flustre: «Kion vi faras, stulta? Ĉu vi forgesis, ke mi estas ĉi tie?». La juĝisto detenis sian ĉevalon, pro ĝentilo, kaj diris:

«Daŭrigu vian vojon, sinjoro. Al mi apartenas akompani sinjorinon doña Casilda». (Mia mastrino nomiĝis tiel). Tamen mia edzo, kun la ĉapo en la mano, insistis en sia ideo akompani la juĝiston, kaj, vidante tion, mia sinjorino, plena de kolero kaj ĉagreno, prenis dikan pinglon (aŭ specon de aleno, mi kredas) kaj enpuŝis ĝin en lian lumbon. Mia edzo ĵetis fortan krion de doloro, kaj tiel abrupte turnis sin, ke li kaj lia mastrino falis surteren, Du lakeoj ŝiaj, same kiel la juĝisto kaj la ĝendarmoj, alkuris helpi ŝin leviĝi. La placo Guadalajara agitiĝis, t.e. la neniofaraj uloj tie pasumantaj. Mia sinjorino revenis piede al sia hejmo kaj mia edzo iris en barbirejon[370], dirante, ke oni trapikis al li la korpon. Sekve de ĉio ĉi, li akiris tian reputacion de ĝentila homo, ke la buboj ofte persekutis lin sur la stratoj, kriante al li mokajn nomojn. Pro la incidento, kaj pro tio, ke li estis iom kurta-vida, mia sinjorino maldungis lin, kaj ĉi afero tiel multe lin deprimis, ke mi pensas, ke sendube la aflikto kaŭzis la li morton. Mi restis do vidvino, forlasita kaj ŝarĝita per unu filino, kies belo kreskis kiel la ŝaŭmo de la maro. Fine, dank’ al mia reputacio de lerta kudristino, mia nuna sinjorino la dukino, tiam ĵus edziniĝinta kun mia mastro la duko, volis preni min kun si, kaj cetere ankaŭ mian filinon, al ĉi regno Aragón, kie, tagon post tago, plu kreskis mia filino kaj, kun ŝi, la tuta ĉarmo de la mondo: ĉar ŝi kantas kiel kalandro, dancas kiel la pensoj, saltas kiel kapreolo, legas kaj skribas kiel lerneja instruisto kaj kalkulas kiel avarulo. Pri ŝia amo al la pureco mi diras nenion ĉar eĉ ne la flua akvo pli puras ol ŝi. Nun ŝi havas, se mi bone memoras, dek ses jarojn, kvin monatojn kaj tri tagojn, pli malpli. Nu okazis, ke la filo de tre riĉa kampulo vivanta ne for de ĉi tie, en unu el la vilaĝoj de mia sinjoro la duko, enamiĝis al mia filino kaj, mi ne scias kiel, la paro kuniĝis. Sub promeso de edziĝo li trompis ŝin kaj nun li rifuzas plenumi sian parolon. Kaj, kvankam mia sinjoro la duko scias pri la tuta afero, ĉar mi mem plendis ĉe li ne unu fojon, sed multajn, kaj petis lin devigi la kampulon edziĝi al mia filino, tamen miaj vortoj eniras al li tra unu orelo kaj eliras tra la dua, kaj li apenaŭ volas aŭskulti min. La kaŭzo de tio estas, ke la patro de la deloginto tre riĉas, pruntas monon al la duko, kaj ofte metas kaŭcion kiel garantion de liaj ŝuldoj, sekve la duko neniel volas ĉagreni aŭ kontraŭi lin. Mi dezirus do, sinjoro don Quijote, ke via moŝto entreprenu la riparon de ĉi arbitro, ĉu per petoj, ĉu per armoj, ĉar, laŭ ĝenerala onidiro, vi venis en la mondon por tiaj riparoj, kaj ankaŭ por korekti misfarojn kaj protekti la senfortunajn. Via moŝto pensu precipe pri la orfaneco de mia filino, pri sia ĝentilo, pri ŝia juna aĝo, kaj pri ŝiaj ceteraj bonaj kvalitoj jam antaŭe menciitaj; kaj mi ĵuras je Dio kaj mia konscienco, sinjoro, ke inter la ĉambristinoj de mia dukino, eĉ ne unu valoras pli ol la tondaĵoj de ŝiaj ungoj. Kaj rilate al la nomata Altisidora, laŭdire la plej ĉarma kaj sprita, ŝi staras almenaŭ ses mejlojn post mia filino. Ne forgesu, sinjoro, ke ne ĉio estas oro, kio brilas: ĉi Altisidoraĉa havas pli da vanto ol la belo, kaj pli da senhonto ol da modesto. Krome, ŝi ne tre sanas, ĉar ŝia elspiro odoraĉas, tiel, ke oni ne povas resti momenton apud ŝi. Kaj eĉ mia sinjorino la dukino… sed mi silentu: oni diras, ke la muroj havas orelojn.

– Je mia vivo, sinjorino doña Rodríguez! Kio okazas al la sinjorino dukino? – demandis don Quijote.

– Se vi tiel ĵurpetas, mi ne povas ne respondi per la vero vian demandon – diris la duenjo – . Ĉu vi rimarkis, sinjoro don Quijote, la belon de mia sinjorino la dukino, ŝian haŭton glatan kaj brilan kiel la klingo de glavo, ŝiajn vangojn el lakto kaj karmino, kun la suno en unu kaj la luno en la dua, kaj ŝian gracian irmanieron, kvazaŭ, paŝante, ŝi disdegnus la teron? Ĉu ne ŝajnas, ke ŝi radias sanon, kien ajn ŝi iras? Nu, sciu via moŝto, ke ŝi devas danki pro tio, unue al la ĉielo, kaj due al siaj du fontoj, unu en ĉiu kruro[371], ĉar ili elfluas la mavaj humoroj, kiuj plenigas ŝin laŭ la aserto de kuracistoj.

– Sankta Maria! – ekkriis don Quijote – . Ĉu eble mia sinjorino la dukino havas tiajn defluejojn? Mi ne kredus ion tian, eĉ se senŝuaj monaĥoj tion ĵurus al mi. Sed se vi, sinjorino Rodríguez, tiel firme asertas la aferon, sendube vi pravas. Tamen, tiaj fontoj, kaj en tiaj lokoj, certe distilas, ne humorojn, sed likvan ambron. Mi vere kredas nun, ke fari al si tiajn fontojn tre konvenas al la sano.

Apenaŭ don Quijote finis paroli, kiam oni abrupte apertis kun granda bruo la pordon de la ĉambro, kaj doña Rodríguez ricevis tian ŝokon, ke la kandelo falis el ŝia mano, lasante la ĉambron tiel obskura kiel buŝo de lupo, kiel oni ordinare diras. Tuj poste la povra duenjo sentis, ke du manoj premas ŝian kolon, kun tiom da forto, ke ŝi apenaŭ povis spiri, dum alia persono, rapide kaj senparole, suprentiris ŝian jupon kaj komencis doni al la kompatinda doña Rodríguez, ŝajne per unu pantoflo, grandan nombron da batoj. Kaj, kvankam don Quijote ja kompatis ŝin, li ne moviĝis de la lito, kaj sen kompreni, kio vere okazas, kuŝis senmova kaj silenta, kaj eĉ timis, ke la pluvo da batoj povus fali ankaŭ sur lin… Li prave timis, ĉar la mutaj ekzekutistoj, lasinte draŝita la duenjon (kiu eĉ ne kuraĝis vei), turnis sin kontraŭ la hidalgon, elŝiris lin el sub la litotuko kaj la peplomo, kaj pinĉadis lin tiel forte kaj ofte, ke li devis defendi sin per la pugnoj: kaj ĉio ĉi okazis en la plej stranga silento.

La batalo daŭris preskaŭ duonon de horo, la fantomoj forglitis, doña Rodríguez aranĝis al si la jupon, kaj ĝemante je sia misfortuno, elpasis tra la pordo, sen diri eĉ unu vorton al don Quijote. La hidalgo, dolorplena, pinĉita, perpleksa kaj pensema, restis sola. Kaj tie ni lasas lin kun lia deziro scii, kiu perversa sorĉisto metis lin en tian staton. Sed ĉion oni rakontos siatempe; nun, Sancho Panza nin vokas, kaj la ordo postulata de ĉi historio trudas, ke ni reiru al li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.