La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 41

Pri la alveno de Clavileño, kun la fino de ĉi longa aventuro

Fine alvenis la nokto kaj, kun ĝi, la horo, kiam devus aperi la fama ĉevalo Clavileño, ĉe kies prokrasto don Quijote jam komencis nervoziĝi, ĉar ŝajnis al li, ke Malambruno ne sendas ĝin, tial, ke li ne estas la ĝusta kavaliro por ĉi aventuro, aŭ tial, ke la giganto ne kuraĝas dueli kontaŭ li.

Sed tiam, neatendite, kvar sovaĝuloj kun la korpo kovrita per verda hedero eniris en la ĝardenon, portante ŝultre ĉevalon lignan. Ili metis ĝin sur la teron, kaj unu sovaĝulo diris:

– La kavaliro havanta la sufiĉan kuraĝon suriru ĉi maŝinon.

– Nu, bone – interrompis Sancho – . Mi ne suriros, ĉar mi nek estas kavaliro, nek havas kuraĝon.

Sed la sovaĝa daŭrigis:

– Kaj, se li havas ŝildiston, ĉi lasta rajdu sur la gropo kaj fidu la kuraĝan Malambruno, ĉar nur ties glavon, li devus timi. Nek la glavo nek la malico de aliaj personojn ofendos lin. Oni nur movu ĉi najlon en la frunto de la ĉevalo, kaj Clavileño portos vin tra la aeron ĝis la loko, kie Malambruno atendas. Sed, por ke la grandega alto kaj impono de la flugo ne kaŭzu kapturnon, oni devas iri kun la okuloj kovritaj, ĝis la ĉevalo henos, ĉar la heno indikos la finon de la vojaĝo.

Tion dirinte, ili lasis tie Clavileñon, kaj kun gracia teniĝo retiris sin en la direkto, de kie ili antaŭe venis.

Dolorida, tuj kiam ŝi vidis la ĉevalon, diris preskaŭ plorante al don Quijote:

– Kuraĝa kavaliro, la promesoj de Malambruno efektiviĝis; la ĉevalo staras ĉi tie, kaj niaj barboj kreskas. Je la nomo de ĉiu el ni, kaj je la nomo de ĉiu haro de niaj barboj, ni suplikas vin, ke vi nin razu kaj tondu, kion vi atingos nur grimpante kun via ŝildisto la ĉevalon kaj feliĉe komencante vian novan vojaĝon.

– Tiom mi faros, sinjorino grafino Trifaldi, volonte kaj senhezite, kaj por ne prokrasti la entreprenon, mi nek serĉos kusenon, nek metos al mi spronojn. Konsideru do, kiom mi deziras vidi vin, sinjorino, kaj ceterajn duenjojn, nudavangaj kaj senbarbaj.

– Tion mi faros, nek vole aŭ nevole, nek iel ajn – diris Sancho – . Kaj se oni ne povas efektivigi la razadon, sen ke mi suriru la gropon, mia mastro traktu, ke alia ŝildisto lin akompanu, kaj ĉi damoj klopodu trovi novan senbarbigan metodon, ĉar mi ne estas sorĉisto, kaj ne ŝatas iri tra la aero. Kion dirus miaj insulanoj, se ili scius, ke ilia gubernatoro flugas promene inter la nuboj? Kaj jen alia afero: Candaya distancas de ĉi tie proksimume naŭ mil mejlojn, kaj se la ĉevalo laciĝus, aŭ la giganto mishumorus, la revena vojaĝo daŭrus ses jarojn, kaj tiam ne ekzistus en la mondo insuloj aŭ insulanoj kapablaj rekoni min. Nu, tial, ke laŭdire, «se oni prokrastas la aferojn oni endanĝeriĝas» kaj «ĉe propono de ringo, prezentu la fingron», la barboj de ĉi sinjorinoj pardonu, sed bone sidas Sankta Petro en Romo; mi volas diri, ke mi sentas min tre bone en ĉi domo, kie oni traktas min kun tiom da afablo, kaj de kies mastro mi esperas, ke li favoru min per la gubernatoreco.

– Amiko Sancho – respondis la duko – . La insulo, kiun mi promesis al vi, estas nek movebla nek fuĝema kaj havas radikon tiel profundan, fiksitan en la abismo de la tero, ke oni ne deskuus aŭ delokus la insulon eĉ per tri fortaj ekpuŝoj. Kaj ĉar, kiel vi scias, kaj mi scias, la gravajn postenojn oni vendas por unu prezo aŭ alia, mi volas ricevi por ĉi gubernatoreco, kiel pagon, ke vi akompanu vian sinjoron don Quijote plenumi kaj fini ĉi memorindan aventuron. Indiferente al tio, ĉu vi tuj revenos sur Clavileño, kiel ĝia rapido promesas, aŭ kontraŭa sorto igos vin reveni piede, kiel pilgrimanto, de taverno en tavernon kaj gastejo en gastejon, ĉiuokaze vi trovos ĉe via alveno la insulon en la sama loko, kie ĝi nun kuŝas, viaj insulanoj sentos ĉiam la saman deziron vidi vin gubernatoro, kaj krome nenio ŝancelos mian bonvolon por vi. Kaj ne dubu kion mi diras; alie vi farus evidentan ofendon al mia deziro servi vin.

– Ne plu parolu, sinjoro – diris Sancho – . Mi estas ia povra ŝildisto kaj ne povas ne cedi antaŭ tiom da favoroj. Mia mastro grimpu, oni kovru al mi la okulojn kaj rekomendu min al Dio. Kaj mi volus scii, ĉu, kiam ni flugos alte, mi povos rekomendi min al Nia Sinjoro, aŭ alvoki la anĝelojn, ke ili min helpu.

– Sancho – respondis Trifaldi – . Laŭvole rekomendu vin al Dio aŭ al iu ajn alia: ĉar Malambruno, kvankam sorĉisto, estas kristano kaj faras siajn ensorĉojn kun granda sagaco kaj prudento, sen altrudi sin al ajna persono.

– Nu, bone – diris Sancho – . Helpu min Dio kaj la Sankta Triunuo de Gaeta.

– Depost la memorinda aventuro de la ful-marteloj – diris don Quijote – , neniam mi vidis Sanchon tiel timigita kiel nun, kaj, se mi superstiĉus kiel aliaj, lia timemo povus kaŭzi kelkan ektremon al mia koro. Sed venu ĉi tien, Sancho, ĉar, kun permeso de ĉi sinjoroj, mi volas diri al vi du tri vortojn private.

Kaj irinte kun Sancho post kelkaj arbojn de la ĝardeno, la hidalgo prenis liajn du manojn kaj daŭrigis:

– Jam vi vidas, frato Sancho, ke nin atendas longa vojaĝo. Nur Dio scias kiam ni revenos, kaj ĉu niaj aferoj permesos al ni ajnan ripozon aŭ tempon libere disponeblan. Tial do mi deziras, ke vi iru nun al via ĉambro, pretekstante, ke vi iras preni ion necesan por la vojaĝo, kaj ke, en unu momento, vi donu al vi almenaŭ cent vipobatojn partopage de la tri mil tricent ŝuldataj. Oni kreditos ilin en vian konton, kaj, krome, «afero komencita jam duone finita».

– Je Dio – respondis Sancho – . Sendube mankas klapo al la kapo de via moŝto. Al via peto aplikeblas la proverbo: «Vi vidas, ke nun mi devas forrapidi, kaj ĝuste nun vi volas min deflori». Ĉu via moŝto deziras, ke mi batu al mi la pugon nun, kiam mi devos sidi sur nuda tabulo? Vere kaj sincere, via moŝto ne pravas. Ni entreprenu nun la razadon de ĉi duenjoj, kaj, kiam ni revenos, mi promesas, je mia honoro, ke mi tiel rapide kvitiĝos de mia ŝuldo, ke via moŝto sentos sin kontenta. Kaj punkto.

– Nu, bona Sancho, via promeso konsolas min – respondis don Quijote – , kaj mi kredas, ke vi plenumos ĝin; ĉar, kvankam stulta, vi estas ankaŭ sincera kaj verdira.

– Mi ne estas verda, sed bruna – diris Sancho – . Sed, eĉ se mi estus miksaĵo de koloroj, mi same tenus mian parolon.

Poste ili iris al Clavileño, don Quijote pretis suriri la lignan ĉevalon kaj diris al Sancho:

– Bendu al vi la okulojn, Sancho, kaj supriru, ĉar, kiu sendis voki nin de tiel foraj landoj, certe ne havas la intencon nin perfidi, se konsideri, ke li akirus nenian gloron malicante kontraŭ la persono, kiu konfidas lin. Kaj, eĉ se ĉio okazus male ol mi imagas, nenia fiaĵo povos vuali la floron entrepreni ĉi aventuron.

– Ni ekiru jam, sinjoro – diris Sancho – . La barboj kaj la larmoj de ĉi sinjoroj torturas al mi la koron, kaj eĉ ne unu plenbuŝon mi manĝos trankvile, ĝis mi vidos ilian vizaĝon glatan kiel antaŭe. Via moŝto bendu al vi la okulojn kaj surĉevaliĝu unua, ĉar, se mi devas sidi sur la gropo, evidentas, ke unue devas grimpi la rajdonto sur la selo.

– Vi pravas – diris don Quijote.

Li elprenis naztukon el sia poŝo kaj petis Doloridan bone bendi liajn okulojn. Tion ŝi faris, sed don Quijote detiris la bendon kaj diris:

– Se mi bone memoras, mi legis ĉe Vergilio la epizodon pri la Paladio de Trojo, t.e. pri la ligna ĉevalo, graveda je armitaj kavaliroj, kiun la grekoj prezentis al la diino Palasa. Poste, ĉi kavaliroj kaŭzis la plenan ruinon de Trojo, do konvenus esplori, ĉu Clavileño portas ion en sia stomako.

– Ne necesas – diris Dolorida – . Mi konfidas je Malambruno, kaj scias, ke li kapablas fari nenion malica aŭ perfidan. Via moŝto, sinjoro don Quijote, surĉevaliĝu sen ia zorgo, kaj, se mavo falos sur vin, mi ĝin ricevu.

Ŝajnas al don Quijote, ke, se li insistus koncerne sian personan sekurecon, oni komencus dubi pri lia kuraĝo, do li senreplike supriris Clavileñon kaj provis per la fingroj la facile turneblan najlon. Kaj tial, ke li ne havis piedingojn, kaj liaj kruroj pendis, li similis pentritan aŭ teksitan figuron de flandra tapiŝo prezentanta Romanan triumfon[342]. Ankaŭ Sancho, iom post iom kaj malgraŭvole, grimpis kaj aranĝis laŭpove sur la gropo; sed li trovis ĝin iom dura kaj tute ne komforta, do li demandis al la duko, ĉu oni ne povus alporti al li unu kusenon, eĉ se ĝi apartenus al la estrado de lia sinjorino la dukino aŭ al la lito de ajna paĝio: ĉar, li aldonis, la gropo de Clavileño ŝajnas pli marmora ol ligna. Trifaldi respondis, ke la ĉevalo toleras sur si neniam harnison aŭ garnon, kaj ke li povus rajdi virinmaniere[343], por ne tiel forte senti la duron de la ligno. Sancho tion faris kaj, dirante adiaŭ, lasis, ke oni bendu liajn okulojn.

Tamen, jam kun la okuloj kovritaj, li detiris la bendon kaj rigardante mole kaj kun larmoj la personojn de la ĝardeno, suplikis, ke ili helpu lin en lia danĝera situacio, preĝante unu avemaría, por ke Dio havigu al ili aliajn propetantojn, se ili vidus sin en simila embaraso.

– Fripono! – diris tiam don Quijote – . Kial vi petas preĝojn? Ĉu eble vi estas alligita al pendingo aŭ troviĝas en la lasta momento de via vivo? Mizera poltrono, ĉu vi ne sidas sur la sama loko de la linda Magalona, de kie ŝi descendis, ne en la tombon, sed por levi sin, kiel reĝino, al la trono de Francujo, se la historio ne mensogas? Kaj mi, rajde apud vi, ĉu mi ne povas min kompari kun la kuraĝa Pierres, kiu okupis ĉi saman lokon mian? Kovru al vi la okulojn, bonvolu, kaj almenaŭ en mia ĉeesto, ne montru per paroloj la timon de via koro.

– Oni min bendu – respondis Sancho – , kaj tial, ke oni volas, ke nek mi, nek la aliaj, rekomendu min al Dio, ĉu estas surprize, ke mi timas renkonti ie ajn unu legion da demonoj, kiu povus konduki nin al Peralvillo?[344]

Jam okulbendita, don Quijote opiniis, ke ĉio estas en ordo kaj tuŝis la najlon; kaj apenaŭ li metis la fingrojn sur ĝin, kiam la duenjoj kaj la ceteraj ĉeestantoj levis la voĉon, dirante:

– Dio gvidu vin, kuraĝa kavaliro! Dio vin akompanu, sentima ŝildisto! Vi iras jam tra la aero kaj ĝin fendas kun la rapido de sago! Jam oni rigardas vin de sur la tero kun miro kaj admiro! Tenu vin firme, kuraĝa Sancho, ne ŝanceliĝu! Zorgu ne perdi la ekvilibron, ĉar via falo estus pli danĝera ol la falo de la temerara junulo, kiun volis direkti la ĉaron de sia patro la suno[345].

Sancho aŭdis la voĉojn, alpremis sin al sia mastro, kun la brakoj ĉirkaŭ li, kaj demandis:

– Sinjoro, kial ili krias, ke ni flugas alte, se iliaj voĉoj ŝajnas paroli ĉe nia flanko?

– Ne atentu tion, Sancho. Ĉi speco de flugoj staras ekster la ordinara iro de la aferoj, do de la distanco de mil mejloj vi povus vidi kaj aŭdi ion ajn. Sed ne tiom alpremu vin al mi. Verdire, mi ne scias, kio vin perturbas kaj alarmas, ĉar mi ĵurus ke en mia tuta vivo neniam mi rajdis ĉevalon de tiel egala paŝado, tiom, ke ŝajnas, kvazaŭ ĝi ne moviĝus de la sama loko. Forĵetu do vian timon, amiko; vere, ĉi afero iras normale, kaj la vento venas deposte.

– Vi pravas – respondis Sancho – , ĉar de tie min frapas fortega vento, kvazaŭ oni elĵetus aeron per mil bloviloj.

Kaj tio efektive okazis: per kelkaj grandaj bloviloj oni donis al ili aeron. Tiel perfekte planis ĉi aventuron la gedukoj kaj la majordomo, ke nenia detalo mankis al ĝi.

Sentante la blovadon, don Quijote diris:

– Sendube, Sancho, ni jam alvenas al la dua regiono de la ĉielo, kie originas la hajlo kaj la neĝo. La tondroj kaj la fulmoj originas en la tria regiono. Kaj se ni plu supriros ĉi-maniere, baldaŭ ni atingos la regionon de la fajro, kaj mi ne scias, kiel manipuli ĉi najlon por eviti ascendi tro alten kaj bruli.

Tiam, per flamaj pecoj el stupo, alligitaj al la ekstremo de longaj kanoj, oni komencis varmigi ilian vizaĝon. Sancho sentis la varmon kaj diris:

– Mi mortu, se ni ne eniris jam en la lokon de la fajro, aŭ se ni ne troviĝas proksime, ĉar mi ne havas rostita la duonon de la barbo. Kaj mi dezirus detiri mian bendon por vidi, kie ni flugas.

– Ne faru tion – respondis don Quijote – . Memoru la aŭtentan historion de doktoro Torralva, kiun, kun la okuloj fermitaj kaj rajde sur kano, la diabloj transportis tra la aero. En dek du horoj li atingis Romon kaj descendis sur la straton Torre de Nona, vidis la teruran atakon kontraŭ la urbon kaj la morton de Borbón[346], kaj, en la mateno, la doktoro jam troviĝis returne en Madrid, kie li informis pri ĉio kion li vidis en Romo. Li diris ankaŭ, ke, irante tra la aero, li apertis la okulojn, ordonite de la diablo, kaj vidis sin, laŭŝajne, tiel proksima al la korpo de la luno, ke li povus tuŝi ĝin per la mano, kaj li ne kuraĝis rigardi al la tero por ne sveni. Sekve, Sancho, ni ne bezonas detiri la bendon de la okuloj, ĉar, la homo respondeca pri ni, devas dece nin trakti, kaj eble nun ni soras ĝis la plej alta punkto por fali subite sur la regnon de Candaya, same kiel faras la falkoj, kiam ili ascendas plej alten por ĵeti sin kontraŭ la ardeoj. Kaj, kvankam laŭŝajne ni ekflugis de la ĝardeno antaŭ duonhoro, estu certa, ke ni jam iris tre longan distancon.

– Mi ne scias – diris Sancho – . Sed mi povas aserti, ke se sinjorino Magallanes aŭ Magalona trovis komforta ĉi gropon, certe ŝi ne havis tre delikatan haŭton.

La gedukoj kaj ceteraj personoj en la ĝardeno aŭskultis ĉi konversacion de la du herooj kaj ege amuziĝis je iliaj komentoj. Kaj dezirante meti finon al ĉi stranga kaj bele kombinita aventuro, ili ekbruligis per iom da stupo la voston de Clavileño, kies interno plenis de petardoj, kaj subite la ĉevalo eksplodis en la aeron meze de terura bruo, kaj don Quijote kaj Sancho, duonrostitaj, falis sur la teron.

Iom pli frue la tuta eskadrono da duenjoj, eĉ Trifaldi, forlasis la ĝardenon, kaj la ceteraj personoj kuŝis surtere, kvazaŭ svenintaj. don Quijote kaj Sancho, trabatitaj, stariĝis, rigardis ĉien kaj stuporis, vidante sin en la sama ĝardeno, de kie ili ekflugis, kaj meze de tiom da homoj kuŝantaj. Sed ilia miro eĉ pli intensiĝis, kiam ili vidis longan lancon fiksitan en la tero, flanke de la ĝardeno, kaj de kies ekstremo, pere de du ŝnuretoj el verda silko, pendis pergameno kun la jena teksto en grandaj literoj oraj:

La fama kavaliro don Quijote de La Mancha entreprenis kaj finis la aventuron de grafino Trifaldi, alinome duenjo Dolorida, kaj kompanio, per nur sia intenco ĝin plenumi. Malambruno konsideras sin plene kontenta. La mentonoj de la duenjoj jam vidiĝas glataj kaj nudaj, kaj la gereĝoj Clavijo kaj Antonomasia reprenis sian unuan aspekton. Kaj kiam la ŝildista skurĝado plenumiĝos ĝisfine, la blanka kolombino ĉesos esti viktimo de la fetoraj falkoj ŝin persekutantaj kaj falos en la brakojn de sia kverema turto. Tion ordonas Merlín, la saĝa protosorĉisto.

Leginte la tekston de la pergameno, don Quijote komprenis, ke ĝi aludas la elsorĉon de Dulcinea. Li dankis la ĉielon, ke li senriske finis ĉi grandan aventuron redoni la iaman haŭton nudan al la vizaĝo de la respektindaj duenjoj, ne plu videblaj, iris al la loko, kie la gedukoj kuŝis, ankoraŭ senkonsciaj, prenis la manon de la duko kaj diris:

– Nu, sinjoro, kuraĝon. Kuraĝon, ĉar nenio okazas. La aventuro finiĝis kaj neniu suferis nocon, kiel klare montras la skribaĵo pendanta de la lanco tie.

La duko, kvazaŭ li vekiĝus el peza dormo, rekonsciiĝis iom post iom, kaj same faris la dukino kaj la ceteraj personoj kuŝantaj tra la ĝardeno. Li elmontris tiom da miro kaj stuporo, ke oni povus kredi vera kion ili ŝerce simulis.

La duko legis kun duonfermitaj okuloj la pergamenon kaj tuj poste, kun apertaj brakoj, iris ĉirkaŭpreni la hidalgon, dirante al li, ke li estas la plej brava kavaliro de ĉiuj epokoj. Dume Sancho ĉien rigardis kun la deziro renkonti la duenjon Dolorida, por vidi, kian vizaĝon ŝi havus sen la barbo, kaj ĉu ŝi belus sen ĝi tiom multe, kiom ŝia gracia figuro promesis. Sed oni diris al li, ke tuj kiam Clavileño descendis, brulante, tra la aero kaj atingis la teron, la tuta eskadrono da duenjoj malaperis kun Trifaldi, sed jam razitaj kaj sen siaj hirtaj barboj. La dukino demandis al Sancho, kie li fartis en si longa vojaĝo, kaj la ŝildisto respondis:

– Mi sentis min fluganta en la regiono de la fajro, kiel mia mastro diris, sinjorino. Tiam mi volis iom deŝovi la bendon de miaj okuloj por rigardi, kaj petis de li lian permeson fari tion, sed li ne konsentis. Tamen, pro tio, ke min piketas la scivolo kaj la deziro koni kion al mi oni prohibas aŭ kaŝas, mi senplie kaj nevidante deŝovis iomete la bendon apud la nazo kaj tiel povis rigardi al la tero, ne pli granda ol sinapa semeto, dum la homoj sur ĝi ŝajnis iom pli grandaj ol aveloj: imagu kiom alte ni flugis tiam.

– Amiko Sancho – respondis la dukino – , pensu kion vi diras, ĉar, ŝajne, vi vidis, ne la teron, sed la homojn sur ĝi. Evidentas, ke se la tero montriĝus al vi kiel sinapa semeto, kaj ĉiu viro kiel avelo, unu sola homo kovrus la tutan teron.

– Vi pravas – diris Sancho – . Tamen la teron mi vidis okulangule kaj vidis ĝin tuta.

– Pensu, Sancho – respondis la dukino – , ke okulangule oni ne plene vidas kion oni rigardas.

– Pri tiaj rigardoj mi scias nenion – diris la ŝildisto – . Mi scias nur, ke eble konvenas, ke via moŝto ne forgesu, ke ni flugis per sorĉ-arto kaj ke, sekve, per sorĉ-arto mi povis vidi la tutan teron kaj ties tutan loĝantaron, kiel ajn mi rigardis. Kaj se via moŝto ne kredas tion, vi ne kredos ankaŭ, ke, iom deŝovinte la bendon de la brovoj, mi vidis min tiel proksima al la ĉielo, ke mi apenaŭ distancis de ĝi unu spanon kaj duonon, kaj mi povas ĵuri, sinjorino, ke ĝi estas vere granda. Kaj okazis, ke ni tiam flugadis tra la loko, kie sidas la sep kapridinoj[347] kaj, je Dio kaj je mia animo, tiel baldaŭ kiel mi vidis ilin, mi sentis la deziron iom ludi kun ili, se konsideri ke, en mia lando, mi estis paŝtisto de kaproj en mia infanaĝo. Kaj se mi ne kontentigus tian deziron, mi pensas, ke mi krevintus. Tiel do, kion fari? Nu, parolante al neniu, eĉ ne al mia mastro, mi senplie deĉevaliĝis en silento kaj ludis preskaŭ tri kvaronojn de horo kun kapridinoj, belaj kiel levkojoj. Kaj dume Clavileño nek movis sin, nek iris antaŭen.

– Kaj dum la bona Sancho distris sin kun la kapridinoj, per kio sin distris sinjoro don Quijote? – demandis la duko.

– Tial, ke ĉi aferoj kaj eventoj okazas ekster la natura ordo – respondis la hidalgo – , ne estas surprize, ke Sancho diras kion li diras. Rilate al mi, mi povas aserti, ke mi ne deŝovis mian bendon, nek suben, nek supren, nek vidis la ĉielon la maron aŭ la dezertojn. Verdire, mi sentis kiam ni pasis la regionon de la aero, kaj eĉ kiam ni tuŝis la regionon de la fajro, sed mi ne kredas, ke ni pasis pretere, ĉar, tial, ke la regiono de la fajro situas inter la ĉielo de la luno kaj la lasta regiono de la aero, ni ne povus atingi la ĉielon, kie troviĝas la sep kapridinoj menciitaj de Sancho, sen esti konsumitaj de la fajro. Kaj pro tio, ke ni ne brulis, aŭ Sancho mensogas, aŭ Sancho sonĝas.

– Mi nek mensogas nek sonĝas – protestis la ŝildisto – . Demandu al mi pri la aspekto de la kapridinoj, kaj tiam vi vidos, ĉu mi diras la veron aŭ ne.

– Priskribu ilin do, Sancho – petis la dukino.

– Du estas verdaj, du ruĝaj, du bluaj kaj unu bunta.

– Stranga speco de kaprinoj – diris la duko – . En nia regiono de la tero, ne troveblas tiaj koloroj, mi volas diri, kaprinoj de tiaj koloroj.

– Oni facile komprenas tion – respondis Sancho – . Devas ekzisti diferenco inter la kaprinoj ĉielaj kaj teraj, ĉu ne?

– Diru Sancho – demandis la duko – . Ĉu vi vidis ian kapron inter la kaprinoj?[348]

– Ne, sinjoro – respondis Sancho – . Sed mi aŭdis diri, ke neniu portas kornojn pli grandajn ol la kornoj de la luno.

Oni ne plu volis demandi la ŝildiston pri lia vojaĝo, ĉar li ŝajnis preta image vagadi tra ĉiuj ĉieloj kaj fari plenan raporton pri ĉio tie troviĝanta, kvankam li ne moviĝis de la ĝardeno.

Tiel finiĝis la aventuro de la duenjo Dolorida. Ĝi ege amuzis la gedukojn, ne nur en ĉi momento, sed dum ilia tuta vivo, kaj donis al Sancho temon de konversacio, kiu estus eterna, se la ŝildisto vivus eterne.

Tiam don Quijote proksimiĝis al Sancho kaj flustris al li en la orelon:

– Sancho, se vi volas, ke mi kredu kion vi vidis en la ĉielo, mi deziras, ke vi kredu kion mi vidis en la kaverno de Montesinos… kaj punkto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.