La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 45

Pri kiel la granda Sancho Panza okupis la gubernatorecon de la insulo, kaj pri kiel li komencis regi

Ho konstanta eltrovanto de la antipodoj, torĉo de la mondo, okulo de la ĉielo, dolĉa skuanto de karafoj! Timbrio tie, Febo ĉi tie, arkisto pretere, kuracisto transe, patro de la poezio, inventinto de la muziko…[355] vi, kiu ĉiam leviĝas kaj, malgraŭ la ŝajno, neniam sobiras! Mi turnas min al vi, ho suno (per kies helpo la homo naskas homon)[356] kun la peto, ke vi favoru min kaj lumigu la obskuron de mia menso, por ke mi povu rakonti plej fidele la regadon de Sancho; ĉar, sen vi, mi sentas min hezita, febla kaj konfuza.

Mi diru do, ke Sancho, kun sia tuta eskorto, alvenis al vilaĝo loĝata proksimume de mil personoj, unu el la plej gravaj de la duklando. Oni diris al li, ke la loko nomiĝas insulo Barataria, eble ĉar la nomo de la vilaĝo estis Baratario, aŭ eble ĉar li atingis barato, t.e. tute senpene, la gubernatorecon. Kiam li alvenis al la pordego de la remparzonita vilaĝo, la magistrato bonvenigis lin, aŭdiĝis la sonoriloj, kaj la vilaĝanoj kondukis lin, inter ĝeneralaj elmontroj de jubilo kaj kun granda pompo, ĝis la ĉefa kirko por doni dankon al Dio. Poste, per burleskaj ceremonioj, oni transdonis al li la ŝlosilon de la vilaĝo kaj akceptis lin kiel konstantan gubernatoron de la insulo Barataria.

La kostumo, la barbo, la eta kaj grasa korpo de la nova gubernatoro vekis la admiron, ne nur de la homoj nesciaj pri la esenco de la afero, sed eĉ de la multaj personoj konantaj la sekreton. Fine oni kondukis lin de la kirko al la tribunalo, sidigis lin sur la honoran seĝon, kaj la majordomo de la duko diris:

– Laŭ olda kutimo ĉi-tiea, sinjoro gubernatoro, la persono veninta okupi la gubernatorecon, devas respondi demandon iom komplikan kaj implikan, por ke la popolo povu juĝi kaj taksi, per la respondo, la saĝon de sia nova gubernatoro, kaj, sekve, ĝoji aŭ tristi pro lia alveno.

Dum la majordomo parolis, Sancho rigardis nombron da grandaj literoj skribitaj sur la muro kontraŭa al lia seĝo. Kaj, ĉar li ne sciis legi, li demandis kion signifas tiaj pentraĵoj sur la muro.

– Sinjoro, tie oni skribis kaj registris la tagon de la enoficiĝo de via moŝto en ĉi insulo, kaj la teksto diras: «Hodiaŭ, en ĉi monato de ĉi jaro, sinjoro don Sancho Panza enoficiĝis kiel gubernatoro de la insulo. Dum longaj jaroj li ĝin ĝuu!».

– Kiu estas nomata don Sancho Panza? – demandis la ŝildisto.

– Via moŝto – respondis la majordomo – , ĉar la ununura Panza veninta al ĉi insulo sidas nun sur tiu seĝo.

– Sciu, amiko – diris Sancho – , ke mi ne estas «don», kaj ke neniam ekzistis

«dones»[357] en mia familio. Mi nomiĝas nur Sancho Panza; Sancho nomiĝis mia patro, Sancho mia avo, kaj ili ĉiuj estis Panzas, sen aldono de «don» aŭ «doña». Kaj mi pensas, ke en ĉi insulo certe troviĝas pli da dones ol da ŝtonoj. Sed jam sufiĉas, Dio min komprenas, kaj se mia regado daŭros almenaŭ kvar tagojn, eble mi povos elsarki la dones, ĉar, se juĝi ilian egan nombron, ili certe tedas kiel moskitoj. Nu, la sinjoro majordomo faru sian demandon. Mi respondos laŭpove, senrigarde al tio, ĉu la popolo ĝojos aŭ tristos.

Ĉi-momente du viroj eniris en la tribunalon: unu en vesto de kampulo, kaj la alia en vesto de tajloro kaj kun tondilo en la mano. La tajloro diris:

– Sinjoro gubernatoro, mi kaj ĉi kamparano venas al via moŝto, ĉar hieraŭ ĉi bonulo prezentiĝis en mia butiko (kun la ŝuldata respekto mi devas informi, ke mi estas licencita tajloro, Dio benatu!), metis al mi en la manojn pecon da drapo kaj demandis: «Sinjoro, ĉu sufiĉas ĉi drapo por fari al mi unu ĉapon?». Mi mezuris la pecon kaj respondis jese. Puŝite de sia malico kaj de la mava reputacio de la tajloroj, li certe imagis (kaj mi trafe suspektis kion li imagis), ke mi volas proprigi al mi parton de lia drapo, ĉar li petis, ke mi bone vidu, ĉu el la peco mi povus fari du ĉapojn. Mi divenis lian penson kaj respondis jese; kaj li, persistante en sia damnita ideo, aldonis ĉapon post ĉapo, kaj mi jeson post jeso, ĝis la nombro kvin. Kaj antaŭ nur unu momento, li revenis al mia butiko por preni ilin. Nu, mi volas doni al li la ĉapojn, sed li rifuzas pagi al mi la laboron, kaj eĉ postulas, ke mi redonu al li la drapon aŭ ties valoron.

– Ĉu tio estas vera, frato? – demandis Sancho.

– Jes, sinjoro – respondis la kampulo – . Sed via moŝto igu lin montri la kvin ĉapojn.

– Volonte – diris la tajloro. Kaj el sub sia mantelo li eltiris la manon kun kvin ĉapetoj sur la pintoj de la fingroj.

– Jen la ĉapoj menditaj de ĉi bonulo – daŭrigis la tajloro – , kaj mi ĵuras je Dio kaj je mia animo, ke mi proprigis al mi neniom el la drapo: ekspertoj ekzamenu mian laboron kaj ili juĝu.

La ĉeestantoj ridis je la granda nombro da ĉapoj kaj je la stranga naturo de la afero. Sancho iom meditis kaj fine diris:

– Ŝajnas al mi, ke ĉi proceso bezonas, ne longan pristudon, sed tujan juĝon de saĝa homo. Mi verdiktas do, ke la tajloro ricevu neniom por sia laboro, kaj ke la kampulo perdu la drapon; la ĉapojn oni donacu al la enkarcerigitoj… kaj punkto.

La decido de Sancho igis la ĉeestantojn ridi, sed fine, oni faris kion la gubernatoro ordonis.

Poste prezentiĝis du olduloj: unu portis kanon anstataŭ bastono, kaj la alia diris al Sancho:

– Sinjoro, antaŭ kelkaj tagoj mi pruntis al ĉi bonulo dek orajn eskudojn por fari al li favoron kaj servon, kun la sola kondiĉo, ke li redonus ilin al mi, kiam mi ilin petus. Pasis multaj tagoj, sen ke mi postulus la redonon de la eskudoj, ĉar mi ne deziris meti lin en embarason pli grandan ol tiu, kiun li suferis, kiam li prunteprenis la monon. Sed, ĉar ŝajnis al mi, ke li tute ne zorgis pri la ŝuldo, mi petis lin, ne unu fojon, sed multajn, ke li pagu. Tamen, li ne nur ne pagas, sed eĉ asertas, ke mi neniam pruntis al li la eskudojn, aŭ ke li redonis ilin al mi. Mi ne havas atestantojn de la prunto, nek de la redono, ĉar ĉi lasta neniam okazis. Mi dezirus, ke via moŝto igu lin ĵuri, kaj se li ĵurus, ke li kvitiĝis kun mi, mi konsiderus lian ŝuldon repagita ĉi tie kaj antaŭ Dio.

– Kion vi respondas al tio, vi, bonulo kun la kano? – demandis Sancho.

– Sinjoro, mi konfesas, ke li pruntis al mi la eskudojn, kaj tial, ke li pretas akcepti mian ĵuron, mi ĵuros, ke mi ilin redonis al li vere kaj efektive. Bonvolu klini al mi vian vergon[358].

La gubernatoro klinis la vergon, la olda cedis la bastonon, kiu ŝajnis ĝeni lin, al la alia oldulo, metis la manon sur la krucon de la vergo kaj deklaris, ke li vere ricevis prunte dek eskudojn, sed ke li repagis ilin en la propran manon de la plendanto, kaj ke ĉi lasta, sendube forgesinta la redonon, insiste petis fojon post fojo la eskudojn.

Ĉe tio, la granda Sancho demandis al la kreditoro, kion li respondas al la asertoj de sia kontraŭulo. La demandito deklaris, ke sendube lia debitoro diras la veron, ĉar li opinias lin honesta kristano; ke rilate al li mem, certe li forgesis kiel kaj kiam la alia redonis la monon, kaj ke de nun li neniam petos lin repagi.

La debitoro reprenis sian bastonon kaj eliris el la tribunalo kun klinita kapo. Sancho, vidinte la akuziton foriri senplie, kaj rimarkinte la paciencon de la plendanto, klinis la kapon super la brusto, metis la pinton de la montra fingro inter la brovoj kaj la nazo, tenis sin pensema ioman tempon, levis la kapon kaj ordonis, ke oni rekonduku antaŭ li la oldulon kun la kano.

Tion oni faris, kaj Sancho turnis sin al li, dirante:

– Cedu al mi vian bastonon, amiko. Mi bezonas ĝin.

– Tre volonte – respondis la olda – . Jen ĝi, sinjoro.

Tiam Sancho prenis la bastonon, transdonis ĝin al la alia oldulo kaj diris:

– Foriru, kaj Dio vin akompanu. Vi estas jam repagita.

– Ĉu vere, sinjoro? Ĉu ĉi kano valoras dek orajn eskudojn?

– Jes – respondis la gubernatoro – . Se ne, mi estas la plej granda azeno de la mondo. Kaj nun ni vidos, ĉu mi ne havas sufiĉe bonan kapon por regi tutan reĝolandon.

Tiam li ordonis, ke la kanon oni disrompu tie, antaŭ la publiko. Oni tion faris, kaj en la interno de la kano aperis dek oraj eskudoj. La ĉeestantoj profunde miris kaj rigardis sian gubernatoron kiel novan Salomonon.

Oni demandis al li, kiamaniere li deduktis ke la dek eskudoj kuŝis en la bastono, kaj li respondis, ke li vidis la akuziton cedi la kanon al la plendanto, ĵuri, ke la monon li redonis vere kaj efektive en la alies manon, kaj tuj poste repreni la kanon. Kaj ĉio ĉi igis la ŝildiston suspekti, ke la mono troviĝis en la interno de la dirita kano. Li aldonis, ke ĉi ekzemplo pruvis, ke la regantoj, eĉ se stultaj, eble ricevas inspiron de Dio; ke krome, iam li aŭdis la pastron de sia vilaĝo rakonti kazon similan, kaj ke li havas tiel grandan memoron, ke se li ne forgesus kion li ne deziras reteni en sia kapo, ne ekzistus en la insulo memoro komparebla kun la lia.

Fine la du olduloj foriris: unu hontoplena, kaj la alia kun sia mono. Kaj la ĉeestantoj plu miris, dum la persono ŝarĝita noti la vortojn, farojn kaj gestojn de Sancho tute perpleksis, ĉar li ne sciis, kiel juĝi kaj priskribi lin: ĉu saĝa, ĉu stulta.

Apenaŭ finiĝis ĉi proceso, kiam eniris en la tribunalo virino forte alkroĉita al viro en kostumo de riĉa posedanto de gregoj. Ŝi kriadis, dirante:

– Justecon al mi, sinjoro gubernatoro, justecon! Kaj se mi ne trovos ĝin sur la tero, mi ĝin serĉos en la ĉielo. Sinjoro gubernatoro mia, ĉi mava viro prenis min meze de la kamparo, misuzis mian korpon kaj lasis min kiel ŝiritan ĉifonon. Ve al mi! Li rabis de mi kion mi gardis kaj defendis dum pli ol dudek tri jaroj, dura kiel kork-arbo, kontraŭ maŭroj kaj kristanoj, konservante min tiel kompleta kiel salamandro en fajro[359] kaj tiel pura kiel lano en rubuso. Kaj nun ĉi ulo venis taŭzi min per siaj lindaj manoj!

– Restas por vidi, ĉu la manoj de ĉi bravulo lindas aŭ ne – diris Sancho.

Kaj turnante sin al la viro, li demandis, kion li obĵetas al la plendo de la virino. Plena de embaraso, la akuzito respondis:

– Sinjoro, mi estas povra posedanto de porkoj (oni pardonu al mi la esprimon) kaj en la mateno, post ol mi vendis kvar por apenaŭ iom pli da mono ol ili valoris, kaŭze de akcizoj kaj aliaj aĉaj diskontoj, mi eliris el ĉi vilaĝo ale al mia hejmo. Tiam mi renkontis sur la vojo ĉi bonan virinon, kaj la diablo, kulpanto de ĉiaj implikoj kaj komplikoj de la mondo, dekretis, ke ni pariĝu; mi pagis al ŝi sufiĉe, sed ŝi, ne kontenta ankoraŭ, kroĉiĝis al mi kaj trenis min ĉi tien. Dirante ke mi perfortis ŝin, ŝi mensogas, kaj tion mi ĵuras, aŭ ĵuros siamomente. Kaj jen la tuta vero, kompleta ĝis la lasta joto.

Tiam la gubernatoro demandis lin, ĉu li havas kun si iom da mono arĝenta. Li respondis, ke li gardas sub la ĉemizo proksimume dudek dukatojn en leda burso. Sancho ordonis lin elpreni la burson kaj enmanigi ĝin al la plendantino, kion li faris tremante. La virino kaptis la saketon, riverencis milfoje, petis Dion konservi la vivon kaj sanon de la sinjoro gubernatoro pro ties favoroj al forlasitaj orfinoj kaj puceloj, kaj eliris el la tribunalo kun la burso forte tenata per la du manoj, kvankam unue ŝi enrigardis en ĝin por vidi, ĉu efektive, estas arĝentaj la dukatoj.

Apenaŭ ŝi eliris, Sancho turnis sin al la gregoposedanto, kies koro kaj larmoplenaj okuloj sopiris la burson, kaj diris:

– Persekutu la virinon, amiko, prenu de ŝi la burson, perforte se necese, kaj revenu ĉi tien kun ŝi.

Sancho alparolis nek al stulta nek al surda, ĉar la viro, rapide kiel fulmo, pafis sin for por plenumi la ordonon. La ĉeestantoj streĉe atendis la finon de la sceno, kaj iom poste, revenis la viro kaj la virino pli forte kunkroĉitaj ol en la unua fojo. Ŝi tenis la jupon levita, kun la burso en la faldo, kaj la viro penadis ĝin forpreni, sed li absolute fiaskis en siaj klopodoj: tiel energie defendis ĝin la virino, kiu kriis dirante:

– Justecon al mi! Justecon de Dio kaj de la homoj! Vidu via moŝto, sinjoro gubernatoro, la senhonton kaj aŭdacon de ĉi kanajlo! Meze de la vilaĝo, meze de la strato, li ĵetis sin sur min por rabi la burson, kiun vi donis al mi.

– Ĉu li ĝin prenis? – demandis la gubernatoro.

– Kion? Preni? – respondis la virino – . Oni forprenus eĉ mian vivon, sed ne la burson! Ne igu min ridi: por ungi min, necesus aliaj katoj, ne ĉi kraĉinda kaj naŭza ulo! Tenajloj kaj marteloj, maleoj kaj ĉiziloj ne sufiĉus por elŝiri la burson el miaj manoj. Eĉ ne la ungegoj de leono! Prefere fordoni la animon el inter la ŝiroj de la karno!

– Ŝi pravas – diris la viro – . Mi deklaras min elĉerpita kaj venkita kaj konfesas, ke mi ne havas sufiĉan forton por forpreni de ŝi la burson.

Kaj li lasis ŝin libera.

Tiam Sancho diris al la virino:

– Virta kaj brava sinjorino, bonvolu cedi al mi la burson.

Ŝi senhezite enmanigis ĝin al la gubernatoro, li ĝin redonis al la viro kaj diris al la forta, sed ne perfortita virino:

– Fratino, se por defendi vian personon vi montrintus la saman kuraĝan spiriton, aŭ eĉ nur la duonon de la energio, kiun vi montris por defendi la burson, la forto mem de Herkulo ne povus vin submeti. Foriru, la diablo vin prenu, kaj ne restu en ĉi insulo, nek en la distanco de dudek mejloj ĉirkaŭe, se vi ne volas ricevi la punon de ducent vergoj. Foriru tuj, mi diras, vi senhonta, trompa-langa, ĉarlatana!

La virino teruriĝis kaj, ĉagrenita kaj kap-klina, foriris, dum la gubernatoro diris al viro:

– Amiko, iru pace al via vilaĝo kun via mono, kaj de nun, se vi ne volas ĝin perdi, zorgu ne havi la kapricon pariĝi kun la unua virino videbla sur la vojo.

La viro dankis lin embarasite kaj honteme kaj foriris. Kaj la ĉeestantoj miris denove pro la saĝaj decidoj de la nova gubernatoro, kies kronikisto ĉion notis kaj poste skribis al la duko, kiu tre senpacience atendis lian informon.

Kaj restu ĉi tie la bona Sancho, ĉar lia mastro, agitata de la muziko de Altisidora, meritas nian tujan atenton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.