La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 31

Pri multaj kaj gravaj aferoj

Sancho sentis profundan ĝojon, ĉar en siaj pensoj li vidis sin ĝuante la favoron de la dukino, kaj imagis, ke li trovus en ŝia kastelo kiom li trovis ĉe don Diego kaj ĉe Basilio. Al li tre plaĉis la bona vivado, sekve, li kaptis la ŝancon je la haroj, ĉiufoje kiam ĝi prezentis al li la okazon regali sin.

Rakontas do la historio, ke, antaŭ ol ili atingis la palacon aŭ kampo-domon, la duko antaŭiĝis kaj instrukciis al siaj servistoj, kiel ili traktu la hidalgon. Kiam ĉi lasta alvenis kun la dukino al la pordoj de la kastelo, tuj eliris du lakeoj aŭ palefrenistoj, vestitaj ĝis la piedoj per speco de ĉambro-robo el ege fajna sateno skarlata, subite prenis la hidalgon inter siaj brakoj, deĉevaligis lin kaj diris:

– Via Grandeco iru helpi nian sinjorinon descendi de la palefreno.

Don Quijote tion pretis fari, kaj li kaj la damo interŝanĝis grandan nombron da ĝentilaj komplimentoj, ĝis fine la dukino venkis en sia insisto descendi de la ĉevalo nun en la brakoj de sia edzo, dirante, ke ŝi ne konsideras sin inda meti tiel neutilan ŝarĝon sur tiel faman kavaliron. Tiam, la duko helpis ŝin deĉevaliĝi kaj, kiam ili eniris en grandan korton, proksimiĝis du belaj puceloj kaj ĉirkaŭmetis sur la ŝultrojn de don Quijote grandan mantelon skarlatan. Subite la galerioj de la korto pleniĝis per servistoj kaj servistinoj de la gedukoj, kiuj laŭte kriis:

– Bonvenon al la floro kaj kremo de la vaganta kavalirismo!

Kaj dume, ili ĉiuj, aŭ la pliparto, verŝis parfumitan akvon sur don Quijote kaj la gedukojn, ĉe la granda miro de la hidalgo. Kaj tiam, per la unua fojo, li firme kaj sendube kredis, ke li estas, ne imaga, sed vera vaganta kavaliro, tial, ke li vidas sin traktata, same kiel oni traktis la kavaliron de pasintaj epokoj, laŭ la rakontoj de liaj libroj.

Sancho forlasis sian azenon kaj, sin kroĉante al la dukino, eniris en la kastelon. Sed li sentis rimorson, tial, ke li lasis la azenon sola, do li proksimiĝis al respektinda duenjo, tie staranta kun aliaj por akcepti la dukinon, kaj sufloris al ŝi:

– Sinjorino González, aŭ kiel ajn vi nomiĝas…

– Sinjorino Rodríguez de Grijalba estas mia nomo – respondis la duenjo – . Kion vi deziras, frato?

– Ĉu via moŝto bonvolus iri al la pordo de la kastelo? Tie vi trovos mian grizan azenon. Estu tiel kompleza konduki, aŭ kondukigi ĝin, al la stalo, ĉar la povra besto iom timemas kaj ne havas la kutimon resti sola eĉ unu solan momenton.

– Se la mastro posedas la saman edukitecon kiel la servisto – respondis la duenjo – , bela plago falis sur nin! Velu for, frato, iru al la diablo kun la persono, kiu prenis vin ĉi tien. Kaj vi mem zorgu vian azenon. La duenjoj de ĉi domo ne kutimas dediĉi sin al tiaj taskoj.

– Tamen – diris Sancho – mi aŭdis mian mastron rakonti (kaj li estas ĝisfunda konanto de historioj) tion pri Lanceloto:

Ĵus venintan de Britlando
lin regalis la puceloj;
la princinoj la ĉevalon.

»Kaj, verdire, mi ne ŝanĝus mian azenon por ĉevalo de sinjoro Lanceloto.

– Frato, se vi estas arlekeno – respondis la duenjo – , diru viajn ŝercojn kie oni trovas ilin amuzaj, kaj kie oni pagas al vi por ili. De mi nenion vi ricevos, se ne unu figon[309].

– Kaj tre maturan! – rebatis Sancho – . Via moŝto ne perdu la pezon de via aĝo, se vi fordonus la figon.

– Filo de putino! – ekriis la duenjo, jam tute ruĝa de kolero – . Se mi oldas aŭ ne, tio koncernas Dion, ne vin, fripono ajlo-gluta!

Ŝi parolis tiel laŭte, ke la dukino aŭdis ŝin, sin turnis kaj, vidante la duenjon ekscitita kaj kun fajraj okuloj, demandis al ŝi, ĉu ŝi disputas kun iu:

– Kun ĉi bonulo – respondis la duenjo – . Li petis min plej insiste, ke mi iru enstaligi lian azenon, kiu nun troviĝas ĉe la pordo de la kastelo, kaj por pravigi sian peton, li diris, ke la samon oni faris ie, ke damoj regalis ian Lanceloton, kaj duenjoj lian ĉevalon, kaj eĉ plie, li nomis min olda.

– Tiom mi konsiderus la pleja insulto ebla – diris la dukino.

Ŝi turnis sin al Sancho kaj diris al li aparte:

– Sciu, amiko Sancho ke doña Rodríguez tre junas, kaj ke ŝi portas kufon, ne pro sia aĝo, sed kaŭze de sia rango kaj de la nuna modo.

– Aĉe mi vivu la ceteron de mia vivo – respondis Sancho – se mi parolis al ŝi kun malica intenco. Mi diris kion mi diris, nur ĉar mi tre amas mian azenon kaj pensis, ke mi ne povus konfidi ĝin al persono pli bonkora ol doña Rodríguez.

Don Quijote, ĉion aŭskultinte, diris:

– Ĉu vi pensas, Sancho, ke vi troviĝas en konvena loko por paroli pri tiaj aferoj?

– Sinjoro – respondis Sancho – ĉiu devas zorgi pri siaj propraj aferoj, kie ajn li troviĝas. Ĉi tie mi memoris la azenon, ĉi tie mi parolis pri ĝi, kaj se mi memorus ĝin en la stalo, tie mi parolus.

– Sancho pravas, kaj oni ne devas riproĉi lin – diris la duko – . Kaj li ne faru al si zorgojn; oni traktos la azenon kiel lian propran personon.

Ĉi konversacio amuzis ĉiun, krom don Quijote, kaj, tiel babilante, ili supriris la ŝtuparon kaj kondukis la hidalgon al salono, sur kies muroj pendis riĉaj tapiŝoj ore brokitaj. Ses puceloj prenis de li armaĵon kaj servis lin kiel paĝioj. Jam antaŭe la ses estis instruitaj de la gedukoj pri kiel li devus plenumi sian rolon, kaj kiel ili devus trakti la hidalgon, por ke li imagu kaj vidu, ke oni lin traktas kiel vagantan kavaliron. Jam sen la armaĵo, don Quijote montriĝis en sia strikta kuloto kaj en sia sajo el ĉama ledo, kaj ĉe lia figuro magra, alta, longa kaj kun kavaj vangoj, la puceloj lin servantaj ne eksplodis per rido, ĉar ili penis ĝin reteni, obeante unu el la specialaj ordonoj de siaj gemastroj. La puceloj petis lian permeson nudigi lin por ŝanĝi al li la ĉemizon, sed li tute ne konsentis, dirante, ke la vagantaj kavaliroj tiel bezonas la pudoron kiel la kuraĝon. Tamen li petis ilin transdoni la ĉemizon al Sancho, kaj, enferminte sin kun li en unu ĉambro, kie staris riĉa lito, la hidalgo nudiĝis kaj surmetis la ĉemizon. Kaj vidante sin sola kun Sancho, li diris:

– Ĉu vi pensas, idioto iama kaj bufono nuna, ke oni rajtas ofendi kaj insulti tiel respektindan kaj dignan duenjon? Ĉu vi devis mencii tiam la azenon? Ĉu la gesinjoroj de la kastelo kapablu neglekti la bestojn dum ili tiel ĝentile traktas iliajn mastrojn? Je Dio, Sancho, regu vin, ne tiom montru la fadenon, ke oni ne vidu, ke vin oni teksis el rustika kaj kruda materialo. Pensu, pekanto, ke ju pli da honorindeco kaj bona eduko havas la servistoj, des pli da estimo ĝuas la mastroj, kaj ke unu el la plej grandaj avantaĝoj de la princoj super la aliaj homoj estas, ke ili utiligas la servojn de personoj tiel bonaj kiel ili mem. Ĉu vi ne komprenas, bruto, ke se oni trovos, ke vi estas kruda kampulo aŭ ŝercema idioto, oni pensos, ve al mi!, ke mi estas ia fripona ĉarlatano? Ne, Sancho amiko, ne: absolute necesas, ke vi kondutu pli takte, ĉar, se vi insistas tro paroli kaj spritaĉi, vi falos ĉe via unua stumblo kaj turniĝos en mizeran bufonon. Retenu la langon, konsideru kaj remaĉu ĉiun vorton, antaŭ ol ili eliros el via buŝo, kaj ne forgesu, ke ni alvenis al loko, kie dank’ al Dio kaj al la forto de mia brako, mi kreskigos multoble nian famon kaj havon.

Sancho plej serioze promesis kudri al si la buŝon aŭ mordi sian langon, kiel ordonite, prefere ol diri ajnan vorton misan aŭ nekonvenan. Li aldonis, ke lia mastro ne devus timi ĉi-rilate, ĉar oni neniam divenos, kiaj ili estas pro la faroj aŭ diroj de la ŝildisto.

Don Quijote vestis sin, surmetis la balteon kun la glavo, ĵetis sur la ŝultrojn la skarlatan mantelon, surkapigis al si ĉapon el verda sateno, kiun la puceloj donis al li, kaj, tiel garnita, li eliris al la salono, kie la puceloj staris en du egalaj vicoj kaj pretis, laŭcele provizitaj, plenumi la formalaĵon lavi al li la manojn, kion ili faris meze de multaj ceremonioj kaj riverencoj. Poste, dek du paĝioj kun la butlero[310] alvenis por konduki lin al la manĝotablo, kie la gedukoj jam atendis. La paĝioj ĉirkaŭis lin, kaj pompe kaj majeste lin kondukis al alia salono, kie staris riĉe provizita tablo kun nur kvar servicoj. La duko kaj la dukino aliris al la pordo de la salono por akcepti la hidalgon. Kun la paro iris unu el tiuj solenaj klerikoj, kiuj mastrumas la domojn de la nobeloj; kiuj, ĉar ili ne naskiĝis princoj, ne scias instrui al la veraj princoj, kiel konduti prince; kiuj volas, ke la grandecon de la grandaj oni mezuru per ilia propra etanimeco; kiuj, dezirante instrui al ili moderon, turnas ilin en avarajn. Kiel dirite, tia certe estis la serioza kleriko alirinta kun la gedukoj akcepti la hidalgon. Post interŝanĝado de mil ĝentilaj komplimentoj, ili fine metis don Quijote en la mezon kaj reiris sidiĝi ĉe la tablo.

La duko invitis la kavaliron okupi la honoran lokon de la tablo kaj, kvankam don Quijote unue rifuzis, la duko tiel multe insistis, ke li fine cedis. La kleriko sidiĝis fronte al li, kaj la dukino kaj la duko ĉe liaj flankoj. Plena de miro kaj stuporo, Sancho gape observis ĉion kaj kiel ĉi nobeloj faras honoron al lia mastro. Kaj vidante kiom da komplimentoj kaj ceremonioj interŝanĝis la duko kaj don Quijote, por ke ĉi lasta sidiĝu ĉe la kapo de la tablo, li diris:

– Se viaj moŝtoj donus al mi permeson, mi rakontus ion okazintan en mia vilaĝo, aludan al ĉi afero de la sidlokoj.

Apenaŭ Sancho diris tion, don Quijote komencis tremi, kredante, ke la ŝildisto sendube rakontus alian novan idiotaĵon. Sancho lin rigardis, divenis lian anim-staton kaj diris:

– Ne timu, sinjoro, ke mi devios aŭ diros ion ne tre konvenan, ĉar mi ne forgesis vian ĵusan konsilon pri la afero paroli multe aŭ ete, bone aŭ mave.

– Nenion tian mi memoras, Sancho – respondis don Quijote – . Diru kion vi volas, kondiĉe, ke vi finos baldaŭ.

– Nu mi volas diri ion tiel veran, ke mia mastro, sidanta ĉi tie, ne povos nomi min mensoga.

– Kion min koncernas, vi povas mensogi laŭplaĉe – respondis don Quijote – . Mi ne detenos vin. Sed zorgu kion vi diros.

– Mi tiel multe konsideris kaj rekonsideris la aferon, ke mi sentas min tiel sekura, kiel la ulo, kiu sidas en la turo kaj donas la alarmon[311]. Vi mem vidos, ke mi pravas, kiam vi aŭskultos la rakonton.

– Estu pli bone – diris don Quijote – , se Viaj Grandecoj ordonus ĉi idioton foriri de ĉi tie; alie, li diros mil stultaĵojn.

– Jen la vivo de mia edzo! – ekkriis la dukino – . Sancho ne apartiĝu de mi eĉ unu colon. Mi amas lin, ĉar mi scias, ke li estas tre prudenta.

– Via sankta moŝto vivu prudentan vivon pro via bona opinio pri mi, kvankam mi ne meritas ĝin – respondis Sancho – . Nu, jen la rakonto: Unu hidalgo de mia vilaĝo, hidalgo tre riĉa kaj grava, ĉar li devenis de la familio Álamos, de Medina del Campo, kaj edziĝis al doña Mencía de Quiñones, filino de don Alonso de Martañón, kavaliro de la ordeno de Santiago, droninta en la Herradura[312], kaj antaŭ kelkaj jaroj, kaŭzo de la disputo okazinta en nia vilaĝo, kun interveno, laŭ mia scio, de mia sinjoro don Quijote, kaj kie ricevis vundon Tomás la petola, filo de la forĝisto Balbastro… Ĉu ĉio ĉi ne veras, sinjoro? Diru, ke jes, je via vivo, por ke ĉi sinjoroj ne kredu, ke mi estas parolema kaj mensoga.

– Ĝis nun – rimarkis la kleriko – mi kredas vin pli parolema ol mensoga; sed mi ne scias kion mi opinios poste.

– Vi citas tiom da atestantoj, Sancho, kaj donas tiom da informoj, ke mi ne povas diri, ke vi ne diras la veron – komentis don Quijote – . Sed daŭrigu kaj rakontu vian historion per malpli da vortoj, ĉar, laŭ via ĝisnuna stilo, vi ne finus en du tagoj.

– Nenion li resumu – intervenis la dukino – se li volas fari al mi komplezon. Li devas diri la rakonton laŭ sia maniero, eĉ se li finus ĝin en ses tagoj; ĉar, kvankam li bezonus tiom da tempo, mi konsiderus ilin la plej bonaj tagoj de mia vivo.

– Nu, bone – daŭrigis Sancho – . Sciu, ke ĉi sama hidalgo (kaj mi konas lin kiel mian poŝon, ĉar lia domo distancas de la mia unu sagoĵeton) invitis manĝi paŭperan, sed bonstatan kampulon.

– Pli rapide, frato – interrompis la kleriko – . Per tiaj paŝetoj, vi alvenos al la fino de la rakonto jam en la transa mondo.

– Se al Dio plaĉos, mi haltos iom antaŭ la unua duono de la vojo – respondis Sancho – . Nu, bone, ĉi sama kampulo alvenis al la domo de la invitanta hidalgo kies animo ripozu en paco, ĉar li mortis, kaj, laŭdire, li mortis ege pie, kiel anĝelo. Nu, mi ne troviĝis tiam en la vilaĝo, ĉar antaŭe mi iris falĉi al Tembleque…

– Jen via vivo, filo, tuj revenu de Tembleque – diris la kleriko – kaj, sen enterigi la hidalgon (se vi ne volas ĉeesti mian propran enterigon), finu vian rakonton.

– Nu do, okazis – daŭrigis Sancho – ke, kiam ili pretis sidiĝi ĉe la tablo, kaj ŝajnas al mi, ke mi vidas ilin nun pli realaj ol iam…

La dukon kaj la dukinon tre amuzis la evidenta ĉagreno de la bona kleriko ĉe la digresioj de Sancho kaj ĉe ties oftaj paŭzoj en la rakontado de la historio. Kaj don Quijote konsumiĝis de kolero kaj furiozo.

– Nu, bone – daŭrigis la ŝildisto – . Kiel dirite, la du viroj pretis sidiĝi ĉe la tablo, sed la kampulo insistis, ke la hidalgo okupu la honoran lokon, kaj la hidalgo, de sia flanko, same obstinis, ke tion faru la kampulo, ĉar en lia hejmo oni devus cedi al lia volo. Sed la kampulo, kiu esti ĝentila kaj bone edukita, absolute rifuzis, ĝis la hidalgo, furioza, metis la manojn sur la ŝultrojn de la alia, sidigis lin perforte kaj diris: «Sidiĝu, ŝtipo, ĉar, kie ajn mi sidiĝos, mi okupos la honoran lokon». Nu, tia estas la historio, kaj mi vere kredas, ke mi rakontis ĝin en la ĝusta konvena momento.

La vizaĝo de don Quijote ricevis mil kolorojn, kaj sur lia bruna haŭto ili montriĝis kiel jaspecaj makuloj. La gedukoj kaptinte la malican intencon de Sancho, retenis la ridon, ĉar ili timis, ke don Quijote fine eksplodus de furiozo. Por ŝanĝi la konversacion, kaj por ke Sancho ne plu impertinentu, la dukino demandis al don Quijote, ĉu li scias ion novan pri sinjorino Dulcinea, kaj ĉu li sendis al ŝi lastatempe ian giganton aŭ latronon kiel donacon, ĉar certe li venkis multe da ili.

– Sinjorino – respondis don Quijote – , miaj misfortunoj havis komencon sed ne finon. Gigantojn mi venkis, kaj latronojn mi sendis al ŝi. Sed, kie ili povus trovi ŝin, se konsideri, ke oni ŝin ensorĉis kaj transformis en la plej turpan kampulinon imageblan?

– Mi ne scias – intervenis Sancho – . Ŝi ŝajnas al mi la plej bela virino de la mondo kaj, almenaŭ rilate al saltoj kaj kaprioloj, nenia akrobato povus konkuri kun ŝi. Verdire, sinjorino dukino, ŝi saltas de la tero ĝis sur la azeno tiel facile kiel kato.

– Ĉu vi vidis ŝin ensorĉita, Sancho? – demandis la duko.

– Ĉu mi? Kompreneble! – respondis la ŝildisto – . Je la diablo, kiu, se ne mi, pensis la unua pri la afero de ĉi ensorĉo? Ŝi estas tiel ensorĉita kiel mia patro!

Kiam la kleriko aŭdis paroli pri gigantoj, latronoj kaj ensorĉoj, li suspektis, ke antaŭ li sidas don Quijote de La Mancha, kies historion la duko ofte legis, malgraŭ ke li riproĉis multfoje lian ekstravagancan inklinon legi tiom da ekstravagancoj. Kiam lia suspekto konfirmiĝis, la kleriko, kun granda kolero, diris aparte al la duko:

– Via Ekscelenco, sinjoro, devos iam respondi antaŭ Dio pri la faroj de ĉi bonulo. Mi pensas, ke ĉi don Quijote, aŭ don Idioto, aŭ kiel ajn li nomiĝas, ne estas ankoraŭ tiel stulta kiel Via Ekscelenco deziras, ĉar vi donas la li ĉian okazon, por ke li iri ĝis la ekstremo de siaj absurdoj kaj sensencaĵoj.

Poste, turnante sin al don Quijote, li daŭrigis:

– Kaj vi, simplulo… Kiu batis al vi en la kapon, ke vi estas vaganta kavaliro kaj venkas gigantojn kaj kaptas latronojn? Faru kion vi devas, kaj la sorto vin akompanu: reiru al via hejmo, zorgu pri viaj filoj, se vi havas ilin, mastrumu vian bienon, kaj ne plu vagabondu tra la mondo, glutante venton kaj turnante vin en rid-objekton de konatoj kaj eĉ de nekonatoj. Kie, kaj en kia aĉa momento, vi lernis, ke ekzistis aŭ ekzistas vagantaj kavaliroj? Kie ekzistas gigantoj en Hispanujo, aŭ latronoj en La Mancha, aŭ Dulcineaj ensorĉitaj, aŭ la ridinda aro de ceteraj absurdoj al vi atribuitaj?

Don Quijote tre atente aŭskultis la vortoj de la respektinda kleriko, kaj vidante, ke li ĉesis paroli, la hidalgo, senrigarde al la duko kaj la dukino, stariĝis kun furioza gesto kaj kolera vizaĝo, kaj diris…

Sed lia respondo meritas apartan ĉapitron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.