La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO AL LA LEGANTO

Je Dio, kiel senpacience, renoma aŭ obskura leganto, vi sendube atendis ĝis nun la aperon de ĉi prefaco, pensante, ke vi trovus ĉi tie venĝon, rebatojn kaj insultojn kontraŭ la aŭtoro de la dua Don Quijote, t.e. kontraŭ la homo laŭdire generita en Tordesillas kaj naskita en Tarragona. Sed, vere, mi ne donos al vi tian kontenton, ĉar, kvankam la ofendoj vekas koleron eĉ en la plej mildaj brustoj, en mia koro la regulo devas allasi escepton. Vi volus, ke mi nomu lin azeno, stulta kaj aroganta; sed mi eĉ ne pensas pri tio. Lia propra peko lin punu, li fartu bone, kaj punkto. Tamen, mi ne povis ne afliktiĝi, kiam li alnomis min disdegne olda kaj kripla, kvazaŭ estus al mi eble deteni la pason de la tempo, aŭ kvazaŭ la perdo de mia mano okazintus en ajna taverno kaj ne en la plej glora evento de ĉiuj epokoj paseaj kaj futuraj. Se miaj vundoj ne imponas al la okuloj de la rigardantoj, almenaŭ ili gajnas por mi la estimon de la personoj, kiuj scias, kie mi ricevis ilin: ĉar la soldato morta en la batalo aspektas pli bone, ol sekura en la fuĝo. Kaj ĉi-rilate mia konvinko tiel firmas, ke, se mi povus elekti nun, mi preferus ankoraŭ troviĝi en tiel grandioza batalo, ol vidi min sen vundoj, sed sen partopreni en ĝi. La vundoj sur la vizaĝo kaj la brusto de soldato estas steloj, kiuj gvidas aliajn homojn al la ĉielo de la honoro kaj stimulas ilin al nobla konkurado; kaj fine, konvenas memori, ke la inspiro venas, ne de la haroj grizaj, sed de la spirito, kaj ke ĉi lasta, ĝenerale, pliboniĝas kun la paso de la jaroj. Min afliktis ankaŭ, ke li nomis min envia, kaj ke li klarigis al mi kio estas la envio, kvazaŭ mi ne konus ĝin: fakte, el la du klasoj de envio ekzistantaj, mi konas nur la sanktan, noblan kaj bonintencan. Se tiel do – kaj efektive, tiel mi opinias – , ne apartenas al mi klaĉi kontraŭ ajna sacerdoto, des malpli se li estas membro de la Sankta Inkvizicio[213]. Kaj se la menciita aŭtoro diris tion kun la intenco atribui al mi ian senton de envio kontraŭ la persono, kiun, mi pensas, li aludis, mi respondas, ke li absolute trompiĝis, ĉar mi kultas la genion, admiras la verkojn kaj la profunde virtan vivon de la dirita persono[214]. Aliflanke, la deklaron de ĉi sinjoro aŭtoro, ke miaj noveloj estas pli satiraj ol ekzemplodonaj, sed bonaj, mi dankas, ĉar efektive, se bonaj, ili certe estas bonaj en ĉiuj aspektoj. Ŝajnas al mi, ke vi pensos, ke mi montras grandan sindetenon, kaj ke mi ne elpaŝas ekster la limoj de mia modesto; vere, afliktiton oni ne devus plu aflikti, kaj sendube la aflikto de ĉi sinjoro aŭtoro tre grandas, se konsideri, ke li ne kuraĝas aperi en aperta kampo kaj sub libera ĉielo, kaj kaŝas sian nomon kaj inventis al si naskolokon, kvazaŭ li kulpus pri ia majestatenco. Se hazarde vi konos lin, diru al li de mia flanko, ke mi ne sentas min ofendita: mi tre bone konas, kiaj estas la tentoj de la diablo, kaj ke unu el la plej fortaj konsistas en tio, inspiri al ajnulo la ideon, ke li povas verki kaj eldoni libron kapablan akiri por li tiom da mono kiom da famo, kaj tiom da famo kiom da mono; pruve de tio, bonvolu rakonti al li, kun via sprito kaj gracio, la jenan historion:

En Sevilla vivis frenezulo, kiu trafiĝis de la ideo plej ekstravaganca kaj absurda, neniam antaŭe okupinta la menson de frenezulo en la mondo: li faris el kano specon de tubo pinta ĉe la ekstremo, kaj, kaptinte hundon sur la strato aŭ ie ajn, per unu sia piedo senmovigis unu postan piedon de la hundo, levis la alian per la mano, enpuŝis la finon de la kano en la konvenan truon, enblovis en la kanon ĝis la hundo rondiĝis kiel pilko, donis du manfrapetojn al la ventro de la besto, kaj delasis ĝin, dirante al la spektantoj (ĉiam multenombraj): «Ĉu viaj moŝtoj opinias nun, ke ŝveligi hundon estas bagatelo?». Ĉu via moŝto opinias, ke verki libron estas bagatelo?

Kaj se ĉi rakonto ne konformas al li, diru al li, amiko leganto, ĉi alian ankaŭ pri frenezulo kaj hundo:

En Córdoba vivis frenezulo, kiu kutime portis sur la kapo pecon da marmora slabo aŭ pezan ŝtonon, kaj, kiam li renkontis distritan hundon, li apudiĝis al ĝi, lasis fali apike la ŝarĝon, kaj la besto, furioza, pafis sin for, hojlante kaj bojante, kaj kuris sen halti almenaŭ tri stratojn. Nu, okazis foje, ke inter tielaj hundoj troviĝis unu, kies mastro, ĉapofaristo, tre amis ĝin: do la ŝtono falis, trafis ĝian kapon, la vundita hundo elpuŝis ŝiran hojlon, ĝia mastro vidis la faron, indigniĝis, ekprenis mezur-vergon, alkuris al la frenezulo, vergis lin, ĝis restis al li en la korpo nenia osto nerompita, kaj, kun ĉiu bato, la ĉapisto kriis: «Fripono mizera! Mia vertago! Ĉu vi ne vidis, fiaĉa, ke mia hundo estas vertago?», kaj ripetante multfoje la nomon vertago, faris el la frenezulo pulpon. La idioto lernis la lecionon, foriris kaj dum pli ol unu monato ne reaperis en la stratoj; sed ĉe la fino de la dirita tempo, li refalis en sian oldan manion kaj eĉ ŝarĝis sin per pli granda pezo. Li proksimiĝis al ajna hundo, rigardadis lin de la kapo ĝis la fino de la vosto kaj, ne kuraĝante faligi la ŝtonon, diris: «Jen vertago! Mi estu singarda!» Fakte, ĉiun renkontitan hundon li nomis vertago, eĉ se temis pri levrelo aŭ mopso, do li ne plu lasis fali la ŝtonon.

Eble la samo okazos al ĉi aŭtoro, t.e. li ne plu kuraĝos forskui de si la ŝarĝon de sia genio en formo de libro, ĉar mavaj libroj pli duras ol la rokoj. Diru al li ankaŭ, ke pri lia minaco senigi min de mia profito pere de lia libro, mi tute ne zorgas, kaj ke mi respondas al li per la jenaj vortoj el la fama intermezo La Perendenga:[215] «vivu longe mia mastro la magistratano, kaj Kristo kun ni ĉiuj». Vivu longe la granda grafo de Lemos, kies kristana spirito kaj fama donacemo tenas min surpieda malgraŭ la batoj de mia mizera sorto; kaj longe vivu la senlima karitato de lia eminenca moŝto, kardinalo de Toledo don Bernardo de Sandoval y Rojas, kvankam ne ekzistus presejoj en la mondo, aŭ kvankam oni eldonus kontraŭ mi pli da libroj, ol da literoj troviĝas en la satiro de Mingo Revulgo[216]. Ĉi du princoj, sen ke ili ricevus ajnan flatadon aŭ alispecan aplaŭdon de mia flanko, prenis sur sin, nur pro sia boneco, helpi kaj favori min; kaj kaŭze de tio mi sentas min pli feliĉa kaj pli riĉa, ol se la sorto estus min puŝinta sur sian pinton laŭ la ordinara maniero. Honoron povas havi la paŭpera, sed ne la fia; la malriĉo povas vuali la noblecon, sed ne obskurigi ĝin tute. Kaj, kiam la virto elradias propran lumon, eĉ se tra la angoroj kaj la ruboj de la senhaveco, ĝi fine gajnas por si la estimon de la altaj kaj noblaj spiritoj kaj sekve ilian favoron.

Nek vi diru al li ion kroman, nek mi diros al vi ion plian; nur, ke vi rimarku, ke la jena, dua parto de don Quijote estas tajlita de la sama metiisto kaj el la sama ŝtofo, kiel la unua, kaj ke en ĝi plu aperas don Quijote ĝis sia morto kaj enterigo: tiel do, neniu kuraĝu atribui al li novajn farojn, ĉar jam sufiĉas la pasintaj, same kiel sufiĉas, ke honesta viro rakontis la historion de liaj saĝaj frenezaĵoj kaj ne deziras okupi sin denove per la sama temo: se io, la bono mem, abundas, ĝi perdas valoron; kaj se io, la mavo mem, raras, ĝi akiras iomon da estimo.

Mi forgesis diri, ke vi atendu Persiles, kiun mi nun finas, kaj la duan parton de Galatea[217].


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.