|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La gastejestro, rimarkante, ke don Quijote kuŝas transverse, sur la azeno, demandis al Sancho, kian damaĝon li havas. La ŝildisto respondis, ke temas pri vere nenio, ke la sinjoro ruliĝis de la supro de roko, kaj ke liaj ripoj iom kontuziĝis dum la falo. La edzino de la gastejestro ne havis la karakteron, kiun ordinare posedas tiaj virinoj, kontraŭe, ŝi estis bonkora kaj kompatema ĉe la misfortuno de la proksimuloj. Do, ŝi tuj pretis kuraci nian kavaliron kaj igis, ke ŝia filino, juna kaj tre bela pucelo, asistu ŝin. En la gastejo servis ankaŭ asturia virino kun larĝa vizaĝo, dika nuko, plata nazo, unu okulo blinda, kaj la alia ne tre sana. Verdire la svelto de ŝia korpo kompensis ŝiajn mankojn: de la piedoj ĝis la kapo ŝi staturis eĉ ne sep spanojn, kaj la dorso, iom ĝiba, igis ŝin rigardi la grundon, pli ol ŝi deziris. Tiel ĉarma servistino helpis la pucelon aranĝi mizeran liton por don Quijote en mansardaĉo montranta evidentajn signojn, ke ĝin oni uzis kiel pajlejon dum multaj jaroj. En la sama mansardo gastis ankaŭ mulisto, kies lito, staranta iom preter la kuŝejo de don Quijote kaj konsistanta el seloj kaj plejdoj de liaj muloj, estis multe pli bona ol la hidalga, kiun formis kvar aspraj tabuloj sur du stabloj neegalaj; unu matraco minca kiel plumono kaj plena de tuberoj tiel duraj, ke subpalpe oni kredus ilin ŝtonaj, se oni ne vidus ilin lanaj tra diversaj ŝiraĵoj; du tukoj tiel suplaj kaj delikataj kiel ledo de ŝildo; kaj unu kovrilo, kies ĉiun fadenon oni povus facile kalkuli. En tiel abomeninda lito kuŝiĝis don Quijote, kaj poste la gastejestrino kaj ŝia filino plastris lin de la kapo ĝis la piedoj, dum Maritornes (tiel nomiĝis la asturianino) lumigis la scenon per lampo. Plastrante lin, la gastejestrino rimarkis multe da bluaĵoj sur diversaj partoj de lia korpo, kaj diris, ke laŭ tio li certe suferis ne falon, sed batadon.
– Batadon, ne – diris Sancho – . Okazis, ke la roko havis multajn eĝojn kaj ĝibojn, kaj ĉiu lasis sian spuron. Kaj bonvolu, sinjorino, rezervi kelkon da plastroj. Ili estos bonvenaj, ĉar ankaŭ al mi doloras iom la renoj.
– Ĉu ankaŭ vi falis? – demandis la gastejestro.
– Ne – respondis Sancho – . Sed mi tiel impresiĝis, kiam mi vidis mian mastron fali, ke mia tuto korpo doloras, kvazaŭ batita de mil vergoj.
– Tio eblas – komentis la pucelo – , ĉar mi ofte sonĝas, ke mi falas de la supro de turo kaj neniam atingas la grundon; kaj, kiam mi vekiĝas, mi trovas min tiel muelita kaj laca, kvazaŭ mi estus efektive falinta.
– Sed jen la afero – respondis Sancho Panza – . Sonĝante nenion, ĉar mi estis eĉ pli vekita ol nun, mi vidis min preskaŭ tiel kontuzita kiel mia sinjoro don Quijote.
– Kiel nomiĝas ĉi kavaliro? – demandis la asturia Maritornes.
– Don Quijote de La Mancha – respondis Sancho – , unu el la plej bonaj kaj bravaj kavaliroj aventuristoj konataj.
– Kio estas kavaliro aventuristo? – demandis la servistino.
– Tiel ĵuse vi venis en la mondon, ke vi ne scias tion? – diris Sancho – . Sciu do, estimata, ke kavaliro aventuristo estas homo preskaŭ en la sama momento trabatita kaj reĝanta. Jen li estas la plej mizera kaj senfortuna en la mondo, jen la sekvantan tagon li disponas du tri regnojn por donaci ilin al sia ŝildisto.
– Kaj, se vi servas tiel grandan sinjoron – diris la gastejestrino – kial vi, laŭ via ŝajno, ne havas almenaŭ la kronon de duko?
– Estas ankoraŭ frue – respondis Sancho – . Apenaŭ de unu monato ni serĉas aventurojn, kaj ĝis nun ni ne renkontis ilin, eble, ĉar oni serĉas ion, kaj trovas alion. Tamen se mia sinjoro don Quijote resaniĝos de la vundoj, nu, de la falo, mi ne ŝanĝos mian esperon por la plej alta nobel-titolo.
Don Quijote aŭskultis tre atente ĉi konversacion, movis sin, kiel li povis, de kuŝa al sida teniĝo, prenis la manon de la gastejestrino kaj diris:
– Kredu, rava sinjorino, ke vi povas nomi vin feliĉa, tial, ke mi en persono gastas en ĉi kastelo via. Mi ne devas informi vin, kia mi estas, ĉar laŭdire, oni sennobliĝas, sin laŭdante. Sed mia ŝildisto diros pri mi. Mi aldonu nur, ke mi gardos eterne en la memoro la servon, kiun vi ĵus faris al mi, ke mi povu danki vin dum mia tuta vivo. Kaj se la ĉielo ne tenus min sklave submetita al la leĝoj de la amo kaj al la okuloj de la sendanka ĉarmulino, kies nomon mi apenaŭ flustras tradente, tiam la rigardoj de ĉi rava pucelo estus la solaj mastroj de mia libereco.
La gastejestrino, ŝia filino kaj la bona Maritornes gapadis ĉe la esprimoj de la vaganta kavaliro kaj komprenis nenion, kvazaŭ ili aŭskultus la grekan; sed ili bone konsciis, ke liaj vortoj temas pri dankoj kaj komplimentoj; kaj, ĉar ili neniam aŭdis tian lingvaĵon, ili miris kaj admiris lin kiel personon de nekonata speco. Fine en taverna lingvo ili dankis lin pro ties ĝentilo kaj foriris, kaj Maritornes plastris la ŝildiston, kiu tion bezonis ne malpli ol don Quijote.
Nu, la mulisto jam antaŭe interkonsentis kun Maritornes pasigi kune la nokton en amoraj ludoj, kaj ŝi promesis, ke, kiam la gastoj kaj ŝiaj gemastroj dormos, ŝi iros al li kaj kontentigos lin laŭ lia deziro. Kaj oni rakontas pri ĉi bona virino, ke ŝi plenumis ĉiam kion ŝi promesis, eĉ se la promeson ŝi farus en la denso de arbaro kaj sen atestantoj, ĉar ŝi fanfaronadis, ke ŝi devenas de nobela familio, kaj ke ŝi ne sentas sin degradita servante en gastejo, konsiderante ke al tio ŝin puŝis nur la misfortuno kaj diversaj sortobatoj.
La dura, streta, mizera kaj nefidinda lito de don Quijote staris unua meze de tiu speco de stalo, tra kies tegmentaj fendoj penetris la lumo de la steloj; apude Sancho jam aranĝis al si sian kuŝejon konsistantan el unu vimena mato kaj unu plejdo, kiu, pli ol lana, ŝajnis drelika kaj vidiĝis tute eluzita. Laste staris la mulista lito, farita, kiel oni jam diris, per la seloj kaj cetera garno de la du plej bonaj muloj el la dek du brilaj, grasaj kaj superbaj, kiujn li havis. La aŭtoro de ĉi historio diras, ke temis pri unu el la riĉaj mulistoj de Arévalo, kaj, ke li speciale mencias lin, ĉar li konis lin tre bone; oni eĉ asertas, ke ili estis parencoj. Cetere, Cide Hamete Benengeli kronikis plej precize kaj skrupule, kaj tion pruvas ĉi historio pri don Quijote, kie li forgesis nenian detalon eĉ minimuman kaj sensignifan. Li servu do kiel ekzemplo al la seriozaj kronikistoj, kies rakontoj aperas tiel skemaj kaj supraĵaj, ke oni apenaŭ povas ilin gustumi, tial, ke la pli esenca kaj substanca parto de la verkoj restis pro preteratento, malico aŭ nescio en la fundo de la inkujo. Laŭdatu do la aŭtoro de Tablante de Ricamonte kaj la verkinto de Grafo Tomillas, ĉar ili ĉion priskribis ĝis la lasta detalo.
Mi diras do, ke post ol la mulisto vizitis siajn bestojn kaj donis al ili la duan porcion da furaĝo, li kuŝigis sur siaj seloj kaj atendis la akurategan Maritornes. Sancho, plena de plastroj kaj jam en la lito, volis endormiĝi sed vane, ĉar la doloro de liaj ripoj estis preskaŭ netolerebla; kaj don Quijote, pro la doloro de la siaj, tenis la okulojn apertaj, kiel la leporoj. En silento kuŝis la tuta domo, kie lumis nur unu lampo pendanta meze de la vestiblo.
Ĉi mirinda kvieto kaj la konstanta absorbiĝo de la pensoj de don Quijote en la aventuroj de la libroj kaŭzintaj lian frenezon, metis al li en la kapon unu el la plej absurdaj ideoj imageblaj, nome, li imagis, ke li venis al fama kastelo (kiel dirite, li prenis por kastelo ĉiun gastejon, kie li loĝis), ke la filino de la gastejestro estas filino de la sinjoro de la kastelo, ke ŝi, ravita de lia ĝentilo, enamiĝas al li kaj promesas, sen la scio de ŝiaj gepatroj, veni kuŝi kun li grandan parton de la nokto. Tia ĥimero ŝajnis al li vero tiel reala kaj valida, ke li komencis angori kaj pensi, ke grava danĝero minacas lian fidelecon. Sed li certigis al si en la koron, ke li nenial faros perfidon al sia sinjorino Dulcinea de El Toboso, eĉ se la reĝino Ginevra mem, kun sia damo Quintañona, venus doni sin al li.
Li pensadis pri tielaj absurdoj, kiam alvenis la horo kaj la momento
(senfortuna por li) de la vizito de Maritornes. En ĉemizo kaj senŝua, kun la haroj kuntenitaj per fustena kufo, paŝante silente kaj singarde, kun la intenco serĉi la muliston, ŝi eniris en la mansardon, kie la tri viroj kuŝis. Sed apenaŭ ŝi atingis la pordon, don Quijote divenis ŝian ĉeeston, rektiĝis en sidan pozicion, malgraŭ la plastroj kaj la doloro de la ripoj, kaj etendis la brakojn por ricevi en ilin la junan pucelon. Maritornes, kiu mute kaj ŝtelire paŝetis kun la manoj antaŭe, serĉante sian amanton, stumblis en la brakojn de don Quijote. Li forte kaptis ŝin je la pojno, tiris ŝin al si kaj igis ŝin sidiĝi sur la lito, sen ke ŝi kuraĝus diri eĉ unu vorton. Poste li palpis al ŝi la ĉemizon, kiu, kvankam drelika, ŝajnis al li el sateno plej delikata kaj fajna. Ĉirkaŭ la pojno ŝi portis braceleton el vitraj bidoj, sed li vidis ilin sparki kiel raraj perloj orientaj. Ŝiajn krine asprajn harojn li prenis por tiel lumaj fadenoj el brilega oro arabia, ke ili povus eklipsi eĉ la sunon mem. Kaj ŝia buŝo, certe fetora je salato ranca kaj acidiĝinta, elspiris, ŝajnis al li, odoron mildan kaj aroman. Resume, li prezentis ŝin al si tia, kia oni pentris en liaj libroj certan princinon, kiu am-sopire, kaj kun la garnoj kaj belaĵoj tie menciitaj, ŝtele vizitis grave vunditan kavaliron. Kaj tiel blindis la povra don Quijote, ke nek la kontakto, nek la elspiro, nek aliaj karakterizaĵoj de la bona pucelo, kapablaj igi vomi ĉiun viron krom la mulisto, rivelis al li lian trompiĝon. Kontraŭe: li kredis teni inter la brakoj la diinon de la beleco kaj, premante ŝin al si, diris kun voĉo flustra kaj amema:
– Kiel ege mi dezirus, bela kaj moŝta sinjorino, reciproki la unikan favoron, kiun vi faras al mi montrante la ravon de via beleco. Sed volas la Fortuno (kiu neniam lacas persekuti la bonulojn) teni min tiel disrompita kaj laca en ĉi lito, ke mi ne povus kontentigi vian deziron, eĉ se mi volus. Krome alia obstaklo, eĉ pli granda, tion baras: la fideleco ŝuldata al la senkompara Dulcinea de El Toboso, sola mastrino de miaj plej sekretaj pensoj. Se ne ekzistus tiaj kontraŭaĵoj, mi ne estus tiel stulta kavaliro ignori la feliĉan ŝancon, kiun via granda bonvolo al mi prezentas.
Maritornes ŝvitis kaj angoris, vidante ŝin kaptita de don Quijote, kaj, sen kompreni aŭ atenti liajn vortojn, silente provis liberigi sin de li. La brava mulisto, kies mavaj deziroj tenis lin vekita, konsciis la ĉeeston de sia amorantino, jam de kiam ŝi eniris en la mansardon, atente aŭskultis la dirojn de don Quijote kaj suspektante, ke Maritornes rompis sian promeson favore al alia persono, ŝtele proksimiĝis iom pli al la lito de la kavaliro, kaj tie restis senmova, por vidi, kio rezultos el tiel nekompreneblaj vortoj. Sed, kiam li rimarkis, ke la servistino baraktas por liberigi sin, kaj ke don Quijote klopodas ŝin reteni, la mulisto ne trovis agrabla tian ludon, levis la brakon kaj donis tiel teruran pugnobaton sur la mincan makzelon de la amanta kavaliro, ke ties buŝo pleniĝis per sango; sed la mulisto, ankoraŭ ne kontenta je tio, saltis sur lin kaj trote kaj trete surpromenis ties ripojn de la unua ĝis la lasta. La ne tre solida lito, apogita sur apenaŭ firmaj bazoj, ne povis elteni la aldonan pezon de la mulisto kaj cedis kun granda bruo. La gastejestro vekiĝis ĉe tio, laŭte vokis la servistinon kaj, ĉar ŝi ne respondis, li pensis, ke Maritornes certe metis sin en ian implikon. Kun tia suspekto li ellitiĝis, ekbruligis lampon kaj iris al la loko de la bruo. La servistino vidis la mastron veni kaj, ĉar li havis tre kolereman temperamenton, ŝi rifuĝis tremante de timo en la liton de la ankoraŭ dormanta Sancho, kaj tie kuntiris sin, buliĝante.
La gastejestro eniris kaj diris:
– Kie vi troviĝas, putino? Certe ĉio ĉi estas faro via…
Sancho vekiĝis tiam, sentis preskaŭ tute sur li la pezan korpon de la servistino, pensis, ke li suferas inkubon, komencis blinde doni pugnobatojn ien kaj tien, kaj Maritornes, ricevinte mi ne scias kiom da ili, sendis al la diablo sian pudoron kaj reciprokis per tiom da batoj, ke Sancho tute vekiĝis. La ŝildisto, vidante sin tiamaniere traktata de kiu li ne sciis, stariĝis, kiel li povis, kroĉiĝis al Maritornes kaj komencis kun ŝi la plej furiozan kaj amuzan batiĝon de la mondo. Kiam, ĉe la lumo de la gastejestra lampo, vidis la mulisto, kiel statas lia damo, li lasis la hidalgon kaj iris doni al ŝi la necesan helpon. La gastejestro same intervenis, sed kun la intenco puni la servistinon, ĉar li sendube kredis, ke nur ŝi estas la kaŭzo de tia konkordo. Kaj, kiel en la rakonto, kie kato ĉasas raton, rato ŝnuron, kaj ŝnuro vergon, tiel same la mulisto batis Sanchon, Sancho la servistinon, kaj la servistino lin kaj la gastejestron; kaj ĉiu atakis tiel la ceterajn, ke eĉ ne unu momenton ili haltis por spiri. Sed la plibono venis, kiam estingiĝis la lampo de la gastejestro, kaj en la tenebro ili batis sin reciproke iele-trapele kaj tiel senkompate, ke, kien la pugnoj batis, tie restis nenio sana.
Okazis, ke tiun nokton gastis tie taĉmentano de la Santa Hermandad de Toledo, kaj, kiam li aŭdis la bruegon de la batiĝo, li prenis sian ordon-bastonon kaj la lad-skatolon kun la atestoj pri lia aŭtoritato, eniris nevidante en la mansardon kaj kriis:
– Haltu, je la nomo de la justico! Haltu, je la nomo de la Santa Hermandad!
Harzarde li koliziis kontraŭ la muelita don Quijote, kiu tute senkonscia kuŝis sur la dorso en la falinta lito, palpe prenis lin je la barbo, kaj ripete ordonis: «Obeu la justicon!». Sed kiam li konstatis ke la kuŝanto eĉ ne ete moviĝas, la taĉmentano kredis lin morta, kaj pensis, ke la aliaj en la mansardo murdis lin. Do, kun pli laŭta voĉo, li diris:
– Oni fermu la pordon de la domo! Neniu eliru! Oni mortigis unu viron ĉi tie!
La voĉo alarmis la batalantoj kaj, aŭdante ĝin, ĉiu senmoviĝis, kvazaŭ subite paralizita. Tuj poste la gastejestro sin retiris al sia ĉambro, la mulisto al siaj seloj kaj Maritornes al sia truo. Nur la kompatindaj don Quijote kaj Sancho ne kapablis movi sin. La taĉmentano de la Santa Hermandad lasis la barbon de don Quijote kaj eliris kun la intenco havigi al si lampon kaj serĉi kaj aresti la krimulojn; sed li ĝin ne trovis, ĉar la gastejestro intence estingis la lampon, kiam li sin retiris al sia ĉambro, do la taĉmentano devis iri al la kameno, kie post longa tempo kaj multaj provoj, li ekbruligis alian lampon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.