La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 16

Pri la renkonto de don Quijote kun saĝa kavaliro de La Mancha

Ĝoja, memkontenta kaj fiera, kiel dirite, don Quijote daŭrigis la vojaĝon; li imagis, ke pro sia ĵusa venko, li estas la plej kuraĝa kavaliro de sia epoko kaj de la mondo; konsideris, ke ĉiuj aventuroj de li entreprenotaj nepre havos feliĉan finon; disdegnis la ensorĉojn kaj la sorĉistojn; ne plu memoris pri la nekalkulebla nombro da vergoj ricevitaj en la sinsekvo de siaj kavaliraĵoj, nek pri la ŝtonbato renversinta la duonon de liaj dentoj, nek pri la sendankeco de la galeruloj, nek pri la insolento kaj la pluvo da vergoj de la janguanoj; fine, li diris en si, ke se li eltrovus la arton, sistemon kaj manieron elsorĉi sian sinjorinon Dulcinea, li ne envius la fortunon de la plej feliĉaj kavaliroj de la pasintaj epokoj.

Ĉio ĉi plene okupadis lian penson, kiam Sancho diris al li:

– Ĉu ne strange, sinjoro, ke mi vidas ankoraŭ antaŭ miaj okuloj la misproporcian kaj teruran nazon de mia najbaro Tomé Cecial?

– Ĉu eble vi kredas, Sancho, ke la Kavaliro de la Speguloj estas la bakalaŭro Carrasco, kaj lia ŝildisto via amiko Tomé Cecial?

– Mi ne scias kion kredi – respondis Sancho – . Mi scias nur, ke lia priskribo de mia domo, edzino kaj infanoj povus veni nur de li mem, kaj ke lia vizaĝo, kiam li demetis la nazon, estas la sama vizaĝo de Tomé Cecial, kiun mi vidis multe da fojoj en la vilaĝo, ĉar nur unu muro staris inter lia hejmo kaj la mia; kaj la tono de lia voĉo estis ankaŭ la tono de Cecial.

– Ni bone konsideru la aferon, Sancho – diris don Quijote – . Aŭskultu: ĉu havas logikon, ke la bakalaŭro Sansón Carrasco venus en la formo de vaganta kavaliro, kun atakaj kaj defendaj armiloj, batali kontraŭ mi? Ĉu mi estis iam lia malamiko? Ĉu iam mi donis al li motivon, por ke li sentu misvolon al mi? Ĉu mi estas lia rivalo? Ĉu ni pensu, ke li alprenis la profesion de la armoj, ĉar li ĵaluzas la gloron, kiun mi akiris per ili?

– Kaj kion diri, sinjoro, pri la venkita kavaliro, kiu ajn li estas, tiel simila al la bakalaŭro Carrasco, kiel lia ŝildisto al mia amiko Tomé Cecial? Kaj se temas pri ensorĉo, kiel via moŝto asertas, ĉu ne ekzistis en la mondo aliaj du personoj, kies aspekton la sorĉistoj povis uzi por fari la transformon?

– Temas nur pri artifikoj kaj maĥinacioj de la perversaj sorĉistoj, kiuj min persekutas – respondis don Quijote – . Antaŭvidante, ke mi venkus en la duelo, ili zorgis, ke la venkita kavaliro montru la vizaĝon de la bakalaŭro, por ke mia amikeco al li detenu la rigoron de mia brako kaj de mia tranĉa glavo kaj moderigu la justan koleron de mia koro; tiel li povis savi sian vivon, kvankam li klopodis preni de mi la mian per artifikoj kaj trompoj. Pruve de tio, vi mem, Sancho, scias per propra, netrompebla sperto, ke la sorĉistoj facile ŝanĝas ajnan vizaĝon en alian, turnante la belon en turpon kaj la turpon en belon. Antaŭ malpli ol du tagoj vi vidis per viaj propraj okuloj la belon kaj gracion de la senegala Dulcinea en ties plena kaj natura aspekto, dum mi vidis ŝin en la aĉa kaj plumpa figuro de naŭza kampulino kun okuloj mukaj kaj buŝo fetora. Do, se la maligna sorĉisto kuraĝis fari tiel abomenindan transformon, ne strange, ke li faris ankoraŭ alian, utiligante la eksteran aspekton de Sansón Carrasco kaj de via najbaro por forpreni de miaj manoj la gloron de mia venko. Malgraŭ ĉio, min konsolas la penso, ke, kies ajn figuron alprenis mia malamiko, mi venkis lin.

– Nur Dio scias la veron pri ĉio – diris Sancho. Kaj, ĉar la ŝildisto sciis, ke la metamorfozo de Dulcinea estis nur trompo kaj artifiko lia, la ĥimeraj rezonoj de lia mastro ne konvinkis lin; sed li ne volis respondi, pro la timo diri ion, kio povus riveli lian mistifikon.

Ili tiel babiladis, kiam, de malantaŭe, atingis ilin viro, kiu rajdis samvoje sur tre bela ĉevalino bruna, en kapoto el fajna drapo verda franĝita per ruĝa veluro, kaj kun ĉasista ĉapo el la sama veluro. La ĉevalina harniso, kun kampa selo kaj kurtaj piedingo-rimenoj, havis koloron violan kaj verdan. Araba cimitaro pendis de lia larĝa balteo ora kaj verda, kaj liaj botoj estis el la sama ledo kiel la balteo. Liaj spronoj, ne orkoloraj, sed kovritaj per verda lako tre polurita kaj brila, kongruis kun la tuto de lia kostumo kaj aspektis pli bele, ol se ili estus el pura oro.

Kiam li atingis ilin, la vojaĝanto ĝentile salutis, kaj, spronante la ĉevalinon, komencis ilin preterrajdi, sed don Quijote diris al li:

– Se via moŝto, brila sinjoro, iras nian saman vojon kaj ne havas urĝon, vi farus al mi favoron, se ni vojaĝus kune.

– Se diri la veron – respondis la alia – , mi ne devancus vin, se mi ne timus, ke la apudesto de mia ĉevalino povas disturbi vian ĉevalon.

– Sinjoro, tute ne zorgu bridi vian ĉevalinon – intervenis Sancho – . Nia ĉevalo estas la plej bone edukita kaj ĉasta en la tuta mondo; neniam en ĉi tiaj okazoj li miskondutis, kaj, kiam unu fojon ĝi translimiĝis fari nedecaĵon, mi kaj mia sinjoro pagis sepoble ĝian kapricon. Via moŝto haltu, se vi volas, ĉar, eĉ se oni proponus vian ĉevalinon inter du pladoj al nia ĉevalo, ĉi lasta tute ne atentus ŝin.

La vojaĝanto haltis bridante kaj rigardis kun miro la vizaĝon kaj la teniĝon de don Quijote, kies helmon portis Sancho kiel valizon sur la antaŭo de la ŝarĝo-selo de la azeno; kaj ju pli la viro en verdo rigardis la hidalgon, des pli la hidalgo rigardis la viron en verdo kaj opiniis lin persono de solida saĝo. Li ŝajnis ĉirkaŭ kvindekjara, kun apenaŭ grizaj haroj, kun vizaĝo longa kaj kava kaj kun okuloj duone seriozaj, duone gajaj; resume, pro siaj kostumo kaj aspekto, li donis la impreson esti homo de bonaj kvalitoj.

De sia flanko, la viro en verdo pensis, ke neniam antaŭe li vidis iom similan al la figuro aŭ mieno de don Quijote; li miris je la longo de lia kolo, je la grando de lia korpo, je la kaveco kaj flavo de lia vizaĝo, je liaj armiloj, gestoj kaj teniĝo; kaj konkludis en si, ke jam de tre longe ne vidiĝis en tiu lando persono de lia speco kaj ŝajno.

Don Quijote, observante ke la vojaĝanto rigardas lin atente, kaptis la scivolan miron de liaj okuloj. Kaj pro tio, ke la hidalgo estis tiel ĝentila kaj komplezema, li antaŭiĝis al liaj demandoj, dirante:

– Ne surprizus min, se via moŝto surpriziĝus de mia mieno, tiel eksterkutima kaj diferenca de la ordinaraj. Sed vi ĉesos miri, kiam mi diros al vi, kiel mi nun diras, ke mi estas unu el la kavaliroj irantaj, kiel diras la popolo por serĉadi aventurojn[264].

»Mi forlasis mian landon, hipotekis mian bienon, rezignis mian komforton kaj ĵetis min en la brakojn de la Fortuno, por ke ĝi konduku min laŭ sia bontrovo. Mi entreprenis revivigi la mortintan kavalirismon, kaj jam de multaj tagoj, stumblante ie, falante tie, forglitante en abismon transe kaj relevante min pretere, plenumis grandan parton de mia projekto, nome, helpi vidvinojn, protekti pucelojn, favori edzinojn, orfojn kaj zorgatojn, kio estas natura funkcio de la vagantaj kavaliroj; nu, kaŭze de miaj multaj faroj kuraĝaj kaj kristanaj, oni trovis, ke ili havas sufiĉan meriton por aperi presitaj en preskaŭ ĉiuj regnoj de la mondo. Jam eldoniĝis tridek mil volumoj de mia historio, kaj ekzistas solidaj motivoj por pensi, ke ĝi aperos tridek milionojn da fojoj, se la ĉielo ne oponos. Fine, por ĉion resumi per kelkaj vortoj, aŭ per nur unu, mi diras, ke mi estas don Quijote de La Mancha, alinome la Kavaliro de la Trista Mieno; kiel sciate, oni degradiĝas, sin laŭdante, tamen mi devas kelkfoje laŭdi min, en la okazoj kiam, kompreneble, ne ĉeestas aliaj personoj, kiuj povus fari mian laŭdadon; tiel do, nobla sinjoro, nek ĉi ĉevalo, nek ĉi lanco, nek ĉi ŝildo, nek ĉi ŝildisto, nek la tuta kompleto de ĉi armoj, nek mia flava vizaĝo, nek mia skeleta figuro devus plu surprizi vin, se consideri, ke vi jam konas min kaj mian profesion.

Tion dirinte, don Quijote ĉesis paroli, kaj la viro en verdo longe silentis, ĉar li ne ŝajnis kapabla trovi la ĝustan respondon. Sed fine li diris:

– Vi divenis, ke mi scivolis pri vi, sinjoro, kiam vi rimarkis mian surpriziĝon, sed, konigante vin al mi, vi ne sukcesis dispeli mian perplekson. Kontraŭe: nun, kiam mi vin konas, mi sentas eĉ pli grandan konfuzon kaj miron. Ĉu eblus nun la ekzisto de vagantaj kavaliroj en la mondo, kaj de presitaj historioj pri aŭtentaj kavaliraĵoj? Mi ne povus kredi, ke hodiaŭ ekzistas sur la tero persono dediĉanta sin favori vidvinojn, defendi pucelojn, honori edzinojn kaj protekti orfojn, se mi ne vidus vian moŝton per miaj propraj okuloj. La ĉielo estu benata, tial, ke la rakonto de viaj noblaj kaj aŭtentaj prodaĵoj, presita laŭ viaj diroj, ĵetis en la forgeson la nekalkuleblan nombron da fikciaj kavaliroj, kies fabeloj plenigas la mondon je la damaĝo de la bonaj moroj kaj je la diskredito de la veraj historioj.

– Oni povus multe paroli pri tio, ĉu veras aŭ ne la historioj de la vagantaj kavaliroj.

– Sed, kiuj dubus, ke ili ne estas falsaj? – diris la viro en verdo.

– Mi dubas – respondis don Quijote – . Sed prefere ni lasu ĉi aferon. Se nia vojaĝo daŭros kelkan tempon, mi esperas, kun la helpo de Dio, konvinki vian moŝton, ke vi faras mave, starante je la flanko de la homoj skeptikaj pri la vero de tiaj historioj.

Kaŭze de ĉi lastaj vortoj, la vojaĝanto komencis suspekti, ke don Quijote devas iom frenezi, kaj por povi konfirmi sian suspekton, li atendis, ke la hidalgo plu eldiru siajn ideojn. Sed anstataŭe, don Quijote petis la vojaĝanton paroli pri si, en interŝanĝo por liaj informoj pri liaj vivo kaj stato. Tiam, la viro en la verda kapoto respondis:

– Mi, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, estas hidalgo kaj naskiĝis en la vilaĝo, kie, se Dio volos, ni manĝos hodiaŭ. Mi posedas pli ol sufiĉan havon, nomiĝas don Diego de Miranda, pasas la vivon kun mia edzino, miaj filoj kaj miaj amikoj kaj ŝatas ĉasi kaj fiŝi; sed mi tenas ne falkon aŭ levrelojn, nur kvietan perdrikon logofajfan kaj furon sentiman[265]. Mi havas proksimume ses dekojn da libroj, tiel en la hispana kiel en la latina, unuj piaj kaj la ceteraj historiaj; sed libroj kavaliraj ne pasis ankoraŭ tra la sojlo de mia pordo. Mi legas profanajn verkojn prefere al piaj, se ili havas tekston honestan, distran, stilon agrablan, kaj intrigon surprizan kaj absorban… kvankam tiaj libroj apenaŭ ekzistas en Hispanujo. Mi manĝas de tempo al tempo ĉe miaj najbaroj kaj amikoj, kaj invitas ilin ofte ĉe mi; mi regalas per bona tablo kun pladoj puraj kaj simplaj, sed abundaj; ne ŝatas klaĉojn, nek toleras, ke oni klaĉu antaŭ mi; ne ŝovas la nazon en alies vivojn, nek gvatas alies farojn; aŭskultas la meson ĉiutage; distribuas iom el mia havo inter la paŭperaj, kaj ne paradas per miaj bonaj agoj, por ke ne ŝteliru en mian koron la hipokrito kaj la vanto, malamikoj, kiuj subtile penetras eĉ en la plej singardan animon; klopodas restarigi la pacon inter la kverelantoj; kultas Nian Sinjorinon kaj ĉiam konfidas la senliman mizerikordon de Dio, Nia Sinjoro.

Sancho atentege aŭskultis ĉi priskribon de la vivo kaj okupoj de la hidalgo en verdo; kaj juĝante tian vivon bona kaj sankta, kaj tian homon kapabla fari miraklojn, li saltis de sur la azeno, alkuris al li, kaptis lian dekstran piedingon, kaj ploreme kaj kun pia koro kisis al li la piedojn multe da fojoj. Tiam, la hidalgo en verdo demandis:

– Kion vi faras, frato? Kion signifas ĉi kisoj?

– Permesu, ke mi kisu vin – respondis Sancho – , ĉar, ŝajnas al mi, ke via moŝto estas la unua sanktulo, kiun mi vidis rajdi kun kurtaj piedingorimenoj.

– Mi estas, ne sanktulo, sed granda pekanto – diris la hidalgo en verdo – . Sed vi, frato, vi certe havas bonan koron: via naivo tion pruvas.

Sancho denove grimpis en la ŝarĝo-selon, provokinte per sia ekstravaganco la ridon de sia mastro, malgraŭ ties profunda melankolio, kaj vekinte novan miron ĉe don Diego. Tiam don Quijote demandis al la hidalgo en verdo, kiom da filoj li havas, kaj aldonis ke la antikvaj filozofoj, kvankam mankis al ili la kono pri la vera Dio, konsideris, ke la plejbono konsistas en tio, ĝui la donojn de la naturo kaj de la fortuno, kaj havi multe da amikoj kaj da bonaj filoj.

– Mi, sinjoro don Quijote – respondis la hidalgo en verdo – , havas filon, sed, se mi ne havus lin, eble mi povus konsideri min pli feliĉa ol nun. Li ne estas mava, ne, sed mi preferus lin pli bona. Li havas la aĝon de dek ok jaroj, kaj pasigis ses en Salamanca, studante la latinan kaj la grekan. Kaj, kiam mi volis, ke li lernu aliajn sciencojn, mi trovis lin tiel absorbita en la poezia scienco (se oni povas nomi ĝin scienco), ke estis neeble igi lin alpreni la juron, kiel mi dezirus, aŭ la teologion, reĝinon de ĉiuj sciencoj. Mi volus, ke li elstaru kiel gloro de sia familio, se konsideri, ke en epoko nia, la reĝoj bele rekompencas la bonajn kaj virtajn letrojn; ĉar scio sen virto egalas al perloj en sterkejo. Li pasas la tutan tagon analizante, ĉu Homero esprimas sin bone aŭ fuŝe en unu aŭ alia verso de la Iliado; ĉu Marcial obscenas en epigramo; ĉu oni devas kompreni iel aŭ tiel certan linion de Vergilio. Verdire, liaj konversacioj temas nur pri la libroj de ĉi poetoj kaj de Horacio, Perso, Juvenalo kaj Tibulo, ĉar pri la modernaj poetoj verkantaj en nia nacia lingvo li apenaŭ atentas. Tamen, malgraŭ lia eta inklino al la hispana poezio, ĉi-momente lin plene absorbas la verkado de gloso[266] surbaze de kvar versoj senditaj al li de Salamanca; kaj mi kredas, ke ili havas ian rilaton al literatura konkurso.

– La filoj, sinjoro – respondis don Quijote – , estas pecoj en la intima esenco de la patroj, do ni devas ami ilin bonaj aŭ mavaj, kiel ni amas la animon, kiu tenas nin vivaj. La patroj devas gvidi ilin, jam de ties infaneco, sur la pado de la virto, de la bona edukiteco, kaj de la moroj honestaj kaj kristanaj, por ke, kiam grandaj, ili estu apogiloj de siaj oldaj patroj, kaj ties glora posteularo; tamen, ne ŝajnas al mi bone devigi ilin studi unu aŭ alian sciencon, kvankam nenion oni riskas, se oni provas ilin persvadi. Kaj se iu filo ne bezonas studi por gajni sian vivopanon, ĉar feliĉe la ĉielo donis al li patron kun sufiĉa havo pasonta al li, mi kredas, ke oni devus permesi lin studi sian preferatan objekton; kaj, kvankam la poezio pli distras ol utilas, ĝi havas nenion, kio povus ordinare misfamigi ĝian praktikanton. Ŝajnas al mi, sinjoro hidalgo, ke la poezio similas al pucelo delikata, juna kaj belega; multaj aliaj puceloj (la aliaj sciencoj) klopodas riĉigi, poluri kaj ornami ŝin; ŝi servigas la alian al si, kaj la aliaj devas pravigi sin per ŝi; sed ĉi pucelo ne volas esti senhonte palpata, nek elmetata al la publika scivolo, nek anoncata ĉe la anguloj de la bazaroj aŭ en la antaŭĉambroj de la palacoj; ŝi konsistas el tia kvintesenco, ke, se oni scias trakti ŝin, oni ŝin transformas en plej puran oron nekalkuleble valoran; ŝia posedanto devas teni ŝin inter certaj limoj kaj ne lasi ŝin devii al malicaj satiroj aŭ fiaj sonetoj; oni neniam devas vendi ŝin, krom se ŝi aperas en la formo de heroaj epopeoj, kortuŝaj tragedioj aŭ gajaj kaj spritaj komedioj; ŝin traktu nek la friponoj, nek la senscia plebo, nekapabla kompreni aŭ aprezi ŝian valoron. Kaj ne pensu, sinjoro, ke mi opinias plebo nur la popolon vulgaran kaj basan; vere, ajna persono sen scio, eĉ se li havas moŝtan aŭ princan rangon, povas kaj devas konsideri sin membro de tia plebo. Tiel do, la persono, kiu kun la menciitaj kvalitoj traktos kaj uzos la poezion, famiĝos en la civilizitaj regnoj de la tuta mondo, kaj lia nomo estos ĉie laŭdata. Kaj pri via aserto, sinjoro, ke via filo ne tre aprezas la poezion en nia nacia lingvo, mi pensas, ke li ne pravas ĉi-rilate, kaj jen la kialo: la granda Homero, ĉar greko, ne verkis en la latina, kaj Vergilio, ĉar latino, ne verkis en la greka. Unuvorte, la antikvaj poetoj skribis en la lingvo, kiun ili suĉis kun la patrina lakto, kaj ne iris serĉi fremdan idiomon por esprimi la noblon de siaj konceptoj; se tiel do, estus ĝuste, se ĉi kutimo disvastiĝus ĉie, kaj se oni ne disdegnus, por ekzemplo, germanan poeton, ĉar li versas en sia lingvo, aŭ kastilian, aŭ eĉ vaskan, ĉar ili verkas en la sia. Sed, ŝajnas al mi, sinjoro, ke via filo sentas disdegnon, ne al nacia poezio, sed al la naciaj poetoj, kiuj havas nenian konon pri aliaj lingvoj kaj sciencoj, kaj ne povas do garni, veki kaj helpi per ili sian naturan inspiron. Sed eble ankaŭ ĉi-rilate ekzistas eraro, ĉar, laŭ ĝusta opinio, oni naskiĝas poeto, t. e. la natura poeto elvenas jam poeto en la ventro de sia patrino, kaj kun nur ĉi impulso donacita de la ĉielo, kaj sen bezono de poetikaj studoj, li komponas verkojn, kies enhavo pruvas la veron de la diro: est Deus in nobis[267], ktp. Mi diru ankaŭ, ke la natura poeto tre superas, helpante al si per la studo, la poeton kun nur scio de la poezia tekniko. La motivo kompreneblas: la arto ne superas la naturon, nur ĝin perfektigas. Sekve, la naturo kombinita kun la arto, kaj la arto kombinita kun la naturo, povas krei perfektegan poeton. Resume de miaj vortoj, mi aldonu, sinjoro hidalgo, ke via moŝto lasu vian filon iri, kien lia stelo lin vokas, ĉar se li estas bona studento, kion certe li estas, kaj se li sukcese atingis la unuan ŝtupon de la sciencoj, nome, la posedon de lingvoj, li ascendos per si mem ĝis la pinto de la homaj letroj, tre propraj al kavaliro bonstata, kaj tiel ornamaj, honoraj kaj prestiĝaj al li, kiel mitro al episkopo, aŭ kiel talaro al juĝisto. Via moŝto admonu vian filon, se li skribus satirojn damaĝajn al alies honoro: punu lin kaj disŝiru ilin; sed, se li verkus pecojn laŭ la stilo de Horacio, kie li ĝenerale kritikus la fivivon tiel elegante kiel la latina poeto, laŭdu lin: ĉar licas versi kontraŭ la envio kaj la enviuloj, kaj same kontraŭ la ceteraj fiinklinoj, se nur la poeto mencias nenies nomon, kvankam akzistas poetoj kapablaj elmeti sin al la risko suferi ekzilon en la insuloj de Ponto-Eŭksino por la plezuro eldiri malicaĵojn. Se la poeto ĉastas, ankaŭ liaj versoj ĉastos; la plumo estas la lingvo de la animo, kaj, kio fontas el la animo de la poeto, tion respegulas liaj verkoj; tiel do, kiam reĝoj kaj princoj vidas la mirindan arton poezian en ĉi homoj prudentaj, virtaj kaj seriozaj, ili ilin honoras, estimas kaj riĉigas, kaj eĉ kronas ilin per folioj de la arbo respektata de la fulmoj[268], kvazau indikante, ke la homoj, kies frunton honoras kaj ornamas tiaj kronoj, devas ricevi nenies ofendon.

La hidalgo en la verda kapoto miris je la rezonoj de don Quijote, tiele, ke li komencis modifi sian antaŭan opinion pri lia frenezo. Sed, meze de ĉi konversacio, kies temo ne tre plaĉis al Sancho, la ŝildisto deviis de la vojo por peti iom da lakto de kelkaj paŝtistoj, kiuj tie proksime melkis ŝafinojn. Kaj ĝuste kiam don Diego, tre kontenta je la saĝo kaj elokvento de don Quijote, pretis respondi lin, ĉi lasta levis la kapon kaj vidis veni, sur la sama vojo kie ili iris, ĉaron ornamitan per multe da reĝaj flagoj; kaj kredante, ke li frontas ian novan aventuron, li krie vokis la ŝildiston, ke li alportu al li la helmon. Sancho, aŭdante, ke oni lin vokas, disiĝis de la paŝtistoj kaj urĝis la azenon ale al sia mastro, kiu tuj poste sin implikis en absurdan kaj teruran aventuron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.