La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 44

Daŭrigo de la eksterordinaraj aventuroj en la gastejo

Fine, don Quijote kriis tiel laŭte, ke la gastejestro, terurita, subite apertis la pordon kaj eliris vidi, de kie venas tiaj muĝoj; dume, ankaŭ la kvar vojaĝantoj proksimiĝis al nia hidalgo. Maritornes, jam vekita de la samaj voĉoj, kaj ĝuste divenante la kaŭzon de la alarmo, supriris al la mansardo, nerimarkate deligis la ŝnuron de kiu pendis don Quijote, kaj la kavaliro tuj sekve falis teren antaŭ la gastejestro kaj la vojaĝantoj; ili rapidis al li, kaj demandis lin pri la motivo de liaj krioj. Sen respondi eĉ unu vorton, don Quijote detiris la ŝnuron de sia pojno, stariĝis, saltis sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako, metis la lancon en horizontalan pozicion, iom distanciĝis kaj revenis duongalope, dirante:

– Se iu ajn asertas, ke oni min prave ensorĉis, mi respondas, ke li mensogas; kaj se mia sinjorino, la princino Micomicona, donos al mi permeson, mi defios lin al duela batalo.

La ĵusvenintoj miris ĉe la vortoj de don Quijote, sed la gastejestro metis finon al ilia surprizo, kiam li klarigis, kiu estas la hidalgo, kaj ke oni ne devus atenti lin, pro la misfunkciado de lia kapo. Ili demandis al la mastro, ĉu knabo proksimume dekkvinjara kaj en kostumo de muelisto ne venis al la gastejo, kaj ili faris priskribon de lia persono akordan kun la aspekto de la amanto de doña Clara. La mastro respondis, ke tiom da homoj gastas ĉe li, ke li ne rimarkis la priskribiton; sed unu el la kvar vidis la veturilon de la aŭditoro kaj diris:

– Sendube la knabo estas ĉi tie, ĉar jen la veturilo, kiun ŝajne li sekvas; unu staru ĉe la pordo, kaj la ceteraj eniru serĉi lin; kaj eĉ pli bone se unu el ni rondirus la domon, ke li ne forkuru saltante la muron de la kralo.

– Tion ni faros – respondis alia.

Du eniris, unu restis ĉe la pordo, alia komencis ĉirkaŭi la gastejon; ĉion ĉi rimarkis la mastro kaj ne bone komprenis la kialon de iliaj movoj, kvankam li suspektis, ke ili serĉas la knabon, kies priskribon ili antaŭe faris al li. Ĉe tio, jam plene helis la tago, kaj tial, kaj ankaŭ kaŭze de la bruado de don Quijote, ĉiuj estis vekitaj kaj komencis ellitiĝi, precipe doña Clara kaj Dorotea; la unua pro ekscito, ĉar ŝia amanto troviĝis tiel proksima, kaj la alia pro la deziro vidi lin, apenaŭ dormis tra la nokto.

Don Quijote, vidante, ke la kvar vojaĝantoj tute ignoras lin kaj ne respondas lian demandon preskaŭ eksplodis de kolero kaj furiozo: kaj se li trovintus en la kavalirisma kodo, ke vaganta kavaliro povus lice plenumi alian taskon malgraŭ sia parolo fini unue entreprenon antaŭe promesitan, certe li atakus la tutan grupon kaj devigus ilin respondi al lia demando; sed, ĉar ŝajnis al li, ke ne decus, nek konvenus komenci alian taskon ĝis li surtronigus Micomiconan, li decidis teni la buŝon fermita, regi sin, kaj atendi la rezulton de la serĉado de la vojaĝantoj; fine unu el ili trovis la junulon dormanta apud mul-knabo, kaj certe ne imaganta, ke oni lin serĉus, kaj eĉ malpli, ke oni trovus lin. La viro prenis lin je la brako kaj diris:

– Vere, sinjoro don Luis, via kostumo tre kongruas kun via rango, kaj la lito, kie vi kuŝas, bele respondas al la lukso en kiu via patrino vin edukis.

La knabo frotis al si la dormemajn okulojn, rigardis ioman tempon sian kaptinton, kaj, fine rekonante lin kiel serviston de sia patro, li tiel surpriziĝis, ke li ne kapablis balbuti eĉ unu vorton. La servisto aldonis:

– Sinjoro don Luis, nenio alia farendas ol pacienci kaj returne iri hejmen, se via moŝto ne volas, ke nia senjoro, via patro, vojaĝu al la transa mondo; ĉar tia sorto atendas lin, se konsideri, kiel multe afliktas lin via foresto.

– Nu, kiel sciis mia patro, ke mi venis ĉi-voje kaj en ĉi kostumo? – demandis don Luis.

– Vi konfidis vian intencon al iu studento amiko via, sed li tiel kortuŝiĝis ĉe la doloro, kiun via foresto kaŭzas al via patro, ke li fine rivelis al li vian projekton. Tiam via patro sendis kvar servistojn serĉi vin, kaj jen, ni estas ĉi tie je via dispono, nedireble kontentaj pro la bona rezulto de niaj klopodoj, kaj pro tio, ke ni revenos kaj metos vin antaŭ la okuloj de via amanta patro.

– Okazos, kiel mi deziros, aŭ kiel la ĉielo ordonos – respondis don Luis.

– Kion vi povas deziri, aŭ la ĉielo ordoni, se ne tion, ke vi konsentu reveni kun ni? Alio ne eblas.

Aŭskultinte ĉi dialogon, la mul-knabo kuŝanta apud don Luis leviĝis kaj iris rakonti la aferon al don Fernando, Cardenio kaj la ceteraj, kiuj jam estis vestitaj. Li menciis, ke la viro sin turnis al la junulo titolante lin «don»; poste, la mulisto aldonis, ke li aŭdis ilian konversacion, ke la viro petis la junulon reveni hejmen, kaj ke ĉi lasta ne volis obei. Tiaj novaĵoj, kune kun ilia scio pri la bela voĉo donacita de la ĉielo al la junulo, kreskigis ĉe ili la deziron koni lin pli detale, kaj eĉ helpi lin, se oni iel volus lin perforti. Tiel do, don Fernando kaj la ceteraj sin direktis al la loko, kie la knabo diskutis ankoraŭ kun la servisto.

Ĉi-momente Dorotea eliris el sia ĉambro, kaj doña Clara, profunde agitata, sekvis ŝin; Dorotea vokis Cardenion alflanke kaj rakontis al li, per kelkaj resumaj vortoj, la historion de la muzikanto kaj doña Clara. De sia flanko Cardenio informis ŝin pri la trovo de don Luis fare de liaj servistoj, sed, ĉar li ne parolis sufiĉe softe, doña Clara, aŭdante lin, ricevis tian ŝokon, ke, se Dorotea ne subtenus ŝin, ŝi falus sur teron. Cardenio diris al Dorotea, ke ŝi revenu kun la knabino al la ĉambro, kaj ke li farus ĉion eblan por aranĝi la aferon. Ambaŭ virinoj, do, eniris denove.

Ĉe tio la kvar sekvintoj de don Luis estis jam interne de la gastejo kaj ĉirkaŭis lin, urĝante lin reveni tuj hejmen por konsoli sian patron. Li respondis, ke tion li ne farus, ĝis li plenumus ion, de kio dependis lia vivo, lia honoro kaj lia animo. Tiam la servistoj insistis pli energie, dirante, ke sub neniaj cirkonstancoj ili revenus sen li, kaj ke ili prenus lin kun si, ĉu li volus, ĉu ne.

– Tion vi faros – respondis don Luis – nur se vi portos min morta; kvankam kiel ajn vi kondukus min, mi irus senviva.

La pli granda parto de la gastoj jam proksimiĝis aŭskulti la diskutantojn, precipe Cardenio, don Fernando, ties kompanoj, la aŭditoro, la pastro, la barbiro kaj don Quijote, kiu pensis, ke oni ne plu bezonis gardi la kastelon. Cardenio, kiel konanto de la historio de la knabo, demandis al la servistoj, kian motivon ili havas por preni lin kun si kontraŭ lia volo.

– Nia motivo – respondis unu el la kvar – estas servi lian patron, ĉar la foresto de ĉi sinjoro metas lin en danĝero de morto.

– Ne rakontu ĉi tie pri miaj aferoj – rebatis don Luis – . Mi estas libera homo, kaj nur propravole mi revenus; se ne, neniu el vi povus devigi min.

– Vin devigos via propra prudento – diris la viro – , sed, se ĝi ne sufiĉus, ni estas ja sufiĉaj por plenumi la ordonon ricevitan kaj por fari nian devon.

– Nu, ni vidu, kio estas la esenco de ĉi afero – interrompis la aŭditoro.

La viro, kiu rekonis en li la najbaron de sia mastro, respondis:

– Ĉu via moŝto, sinjoro aŭditoro, ne konas ĉi kavaliron? Li estas la filo de via najbaro kaj forlasis sian hejmon en ĉi kostumo tute nedeca al lia rango, kiel vi povas vidi.

Tiam la aŭditoro rigardis pli atente la junulon, lin rekonis, kaj diris, brakumante lin:

– Pri kia infanaĵo temas, don Luis? Kian gravan motivon povus movi vin vojaĝi ĉi-maniere kaj en kostumo tiel ofenda al via rango?

Larmoj aperis en la okuloj de la knabo, kaj li ne sciis kion respondi al la aŭditoro; ĉi lasta diris al la kvar servistoj, ke ili trankviliĝu, ke ĉio iros bone; poste li prenis la manon de la knabo, kondukis lin flanken kaj demandis al li pri la motivoj de lia konduto.

Sed, dum la aŭditoro faris al li ĉi demandon kaj aliajn, aŭdiĝis laŭtegaj voĉoj ĉe la pordo de la gastejo: okazis, ke du viroj, pasiginte tie la nokton, kaj vidante, ke ĉiuj okupas sin nur pri la afero de la kvar servistoj, provis foriri sen pagi; sed la mastro, pli atenta al la propraj aferoj, ol al la fremdaj, kaptis ilin ĉe la pordo, petis ilin kvitiĝi kaj riproĉis ilian friponaĵon per tiel krudaj vortoj, ke la du viroj indigniĝis ĝis la ekstremo respondi per la pugnoj; kaj tiel fervore ili komencis tani al li la haŭton, ke la kompatinda mastro devis krii kaj peti helpon.

Liaj edzino kaj filino rimarkis, ke ĉiuj, krom don Quijote, ŝajnas tro okupataj por helpi la mastron, do lia filino kriis al nia hidalgo:

– Via moŝto, sinjoro kavaliro, helpu per via granda kuraĝo mian povran patron, kiun du fiuloj draŝas kvazaŭ grenon!

Al tio don Quijote respondis lante kaj flegme:

– Via peticio, bela pucelo, ne estos nun traktita, ĉar ne licas, ke mi miksu min en ajnan aventuron, ĝis okazos la sukcesa fino de la entrepreno, al kies plenumo mi min devigis. Sed, por servi vin, ni povus fari la jenon: kuru diri al via patro, ke li eltenu en la batalo, kiom li povas, kaj ke sub nenia preteksto li devas lasi sin venki; dume, mi petos de la princino Micomicona permeson por helpi lin en ties danĝera situacio, kaj estu certa, ke, se ŝi konsentos la peton, mi eltiros lin el ĝi.

– Tiel certe, kiel mi estas pekantino – diris Maritornes, kiu troviĝis tie – , oni ekspedos mian mastron al la alia mondo, antaŭ ol vi ricevos tian permeson.

– Atendu nur, sinjorino, ke mi havigu al mi la diritan permeson – respondis don Quijote – , kaj ne gravos, ĉu li sidos en la alia mondo, ĉar mi elprenos lin el tie, eĉ se la tuta tia mondo oponos; aŭ almenaŭ, mi venĝos vin tiel terure kontraŭ kiuj sendis lin tien, ke vi sentos vin pli ol sufiĉe kontentaj.

Senplie don Quijote genuiĝis antaŭ Dorotea, kaj petis de ŝi per kavalireskaj kaj romaneskaj esprimoj, ke ŝia moŝto bonvolu permesi lin helpi kaj defendi la kastelmastron, kiu troviĝas en grava danĝero. La princino donis volonte sian konsenton, kaj don Quijote rapide fiksis la ŝildon al la brako, prenis la glavon kaj kuris al la pordo, kie la du gastoj ankoraŭ regalis entuziasme la mastron; sed, tuj kiam li alvenis, li hezitis kaj staris senmova, kvankam Maritornes kaj la gastejestrino demandis lin, kial li haltas, anstataŭ helpi ilian sinjoron kaj edzon.

– Mi detenas min – respondis don Quijote – ĉar ne licas, ke mi uzu mian glavon kontraŭ senrangaj personoj. Voku ĉi tien mian ŝildiston Sancho, tial, ke ĉi defendo kaj venĝo propre lin koncernas.

Ĉi sceno havis lokon ĉe la pordo de la gastejo, kaj dume ne ĉesis la pluvo de pugnobatoj, kies pliparto falis sur la mastron, provokante la koleron de Maritornes, lia edzino kaj lia filino, jam desperaj vidi la timemon de don Quijote, kaj la mavan momenton elportatan de ilia mastro, edzo kaj patro.

Sed ni lasu lin tie, ĉar certe li ricevos ies helpon; kaj, se ne, li suferu en silento pro sia manko de prudento voli ampleksi pli ol liaj fortoj permesas; kaj ni iru returne kvindek paŝojn por scii kion don Luis respondis al la aŭditoro, kiam ĉi lasta demandis al la knabo pri lia motivo vojaĝi piede kaj en tiel nedeca kostumo.

Kiel signo de la profunda aflikto torturanta lian koron, don Luis forte premis al li la manojn kaj respondis verŝante multe da larmoj:

– Sinjoro, mi povas diri al vi nur, ke, de la momento kiam la ĉielo disponis (kaj la fakto, ke ni estas najbaroj, faciligis), ke mi vidu vian filinon, kaj mian sinjorinon doña Clara, mi faris ŝin mastrino de mia koro; kaj se vi, mia vera sinjoro kaj patro, ne oponas, hodiaŭ mem ŝi estos mia edzino. Pro ŝi mi forlasis la patran hejmon, kaj pro ŝi mi alivestis min per ĉi kostumo, por sekvi ŝin kien ajn ŝi iras, kiel sago al celo, kaj kiel ŝipano al nordo. Pri mia pasio ŝi konas nur kion miaj larmoj povis kelkfoje montri al ŝi defore. Vi jam scias, sinjoro, pri la riĉo kaj nobeleco de mia patro, kaj pri tio, ke mi estas lia unika heredonto. Se ĉi cirkonstancoj ŝajnas al vi sufiĉe bonaj, por ke vi faru al mi la plejan bonon, jam nun akceptu min kiel vian filon; kaj kvankam mia patro, movata de aliaj projektoj, ne aprobus la bonon, kiun mi sciis trovi, tamen la tempo havas pli da forto por detrui kaj ŝanĝi la aferojn, ol la volo de la homoj.

Ĉe tio la enamiĝinta knabo silentiĝis, kaj la aŭditoro sentis sin tiom plena de miro, ĉar don Luis tiel delikate rivelis sian senton, kiom konfuzita kaj perpleksa, ĉar li ne sciis, kian decidon alpreni en tiel subita kaj neatendita situacio. La aŭditoro, do, respondis nur, ke la junulo devus teni sin trankvila kaj iel aranĝi, ke la servistoj ne revenu hejmen kun li tiun tagon; tiel, li havus tempon sufiĉan por trovi la solvon plej konvenan al ĉiu. Don Luis perforte kisis al li la manojn, kaj eĉ banis ilin per larmoj kapablaj moligi ŝtonan koron, des pli la koron de la aŭditoro, kiu bone komprenis, ke tia edziĝo estus tre avantaĝa por lia filino, kvankam li volus, ke, se eble, ĝi okazu kun la aprobo de la patro de don Luis; krome la aŭditoro sciis, ke li klopodas atingi por sia filo la titolon de markizo aŭ grafo.

Dume, la gastoj jam paciĝis kun la mastro, ĉar pro la bonaj argumentoj kaj konsiloj de don Quijote, pli ol pro liaj minacoj, ili pagis sian tutan ŝuldon; de sia flanko la servistoj de don Luis atendis la finon de lia konversacio kun la aŭditoro kaj lian decidiĝon. Sed la diablo, ĉiam sendorma, ordonis en ĉi momento la eniron en la gastejon de la sama barbiro, kies kaskon de Mambrino iam prenis don Quijote de li, dum Sancho ŝanĝis la harnison de lia azeno por la harniso de la sia. La dirita barbiro, kondukante sian beston al la stalo, vidis, ke Sancho flikas ian parton de la ŝarĝo-selo, ĝin rekonis kaj senplie impetis kontraŭ la ŝildisto, dirante:

– Mi havas vin, don latrono! Redonu la barbo-pelvon, la ŝarĝo-selon kaj la harnison, kiujn vi rabis de mi!

Vidante sin tiel neatendite atakata, kaj aŭdante tiom da insultoj kontraŭ sia persono, Sancho prenis la selon per unu mano, kaj per la alia donis tian pugnobaton al la agresanto, ke ties makzeloj baniĝis en sango. Sed la barbiro, same alkroĉinta sin al la selo, plu alteniĝis al ĝi, malgraŭ la bato, kaj eĉ levis la voĉon, ĝis tia ekstremo, ke ĉiuj elkuris el la gastejo al la loko de la brua disputo.

– Helpon, je la nomo de la reĝo kaj de la justico! – kriis la barbiro – . Ĉi latrono ne nur prirabis min, sed volas ankaŭ mortigi min!

– Vi mensogas – respondis Sancho – ; latrono mi ne estas. Mia sinjoro don Quijote lice gajnis ĉi predon en ĝusta batalo.

Don Quijote spektis la scenon, tre ĝojis, vidante sian ŝildiston ataki kaj defendi sin bonege, opiniis lin kuraĝa homo kaj decidis en si armi lin kavaliro en la unua konvena okazo, ĉar ŝajnis al li, ke Sancho estus inda membro de la kavalira ordeno. La barbiro diris interalie laŭlonge de la disputo:

– Sinjoroj, ĉi ŝarĝo-selo tiel apartenas al mi, kiel mia vivo apartenas al Dio. Mi ĝin konas, kvazaŭ mi estus ĝin naskinta. Cetere, mia azeno troviĝas en la stalo, kaj ĝi pruvos, ke mi ne mensogas. Oni surmetu al la besto la selon, kaj se ĝi ne sidos perfekte, oni pendumu min! Sed jen ankoraŭ io: la saman tagon, kiam ili rabis la selon, ili krome forprenis de mi ne uzatan barbo-pelvon ladan, kiu valoris unu eskudon.

Ĉe tio don Quijote ne povis ne respondi; li puŝis sin inter ambaŭ disputantoj, apartigis ilin, metis la selon sur la teron, ke ĝi troviĝu antaŭ ĉies okuloj ĝis la solvo de la afero, kaj diris:

– Kavaliroj, vi povas klare kaj evidente vidi, ke ĉi bonulo eraras, kiam li donas la nomon de barbo-pelvo al io, kio estis, estas kaj estos la helmo de Mambrino; mi prenis ĝin de li en ĝusta batalo kaj ĝin posedas leĝe kaj rajte. La afero de la selo ne koncernas min: ĉi-rilate mi diru nur, ke mia ŝildisto Sancho petis de mi permeson preni de ĉi venkita kovardo la harnison de ties ĉevalo por garni per ĝi sian propran beston. Mi donis la permeson, li prenis la harnison, kaj se ĝi transformiĝis en ŝarĝo-selon, la sola klarigo estas, ke tiaj metamorfozoj ordinare okazas en la kavaliraj aferoj. Konfirme de tio, rapidu, mia kara Sancho, kaj portu ĉi tien la helmon, kiun ĉi bonulo nomas barbo-pelvo.

– Je Dio, sinjoro – respondis Sancho – . Se ni ne povas prezenti alian pli bonan ateston por defendi nian aferon, sciu, ke la kasko de Mambrino tiom similas al pelvo, kiom la harniso de ĉi bonulo al ŝarĝo-selo.

– Faru kion mi ordonas – diris don Quijote – , ĉar en ĉi kastelo ne ĉio povas esti sub ensorĉo.

Sancho iris preni la pelvon, revenis kun ĝi, kaj don Quijote, tuj kiam li ĝin vidis, ekkaptis ĝin, dirante:

– Rimarku, viaj moŝtoj, ĉu ĉi viro ne senhonte asertas, ke ĉi peco estas pelvo, kaj ne helmo, kiel mi diras; kaj mi ĵuras, je mia ordeno kavalira, ke mi prenis de li ĉi saman helmon kaj ke mi ne faris al ĝi ajnan aldonon aŭ deprenon.

– Tute certe! – diris Sancho – , ĉar, de kiam mia sinjoro ĝin gajnis, li uzis ĝin nur en la batalo por la liberigo de la povraj katenitoj; kaj dank’ al ĉi pelvo-kasko, li povis eltiri sin ne mave el la lukto, malgraŭ la multaj ŝtonbatoj ricevitaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.