|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
– En vilaĝo de la montoj de León originis mia familio, al kiu la naturo montriĝis pli donacema kaj favora ol la fortuno, kvankam en tiel mizera lando mia patro havis la famon esti riĉa; kaj vere li riĉus, se li konservus sian kapitalon tiel bone, kiel li ĝin elspezadis. Ĉi inklino malavari venis al li de tio, ke li soldatis kiam juna, kaj la soldateco estas skolo, kie la avara lernas regali, kaj la regalema disipi; kaj, kvankam kelkfoje troviĝas monavidaj soldatoj, ili raras kiel la monstroj. Mia patro transpasis la limon de la regalemo kaj proksimiĝis al la rando de la prodigo, kio tute ne utilas al edzo, kies filoj heredos lian nomon kaj staton. Mia patro havis tri knabojn, ĉiujn en la aĝo akiri profesion; vidante, laŭ propra konfeso, ke li ne povas rezisti al sia natura inklino, li decidis senigi sin de la kaŭzo de sia regalemo kaj prodigo, t.e. li volis transdoni sian havon, tiel, ke eĉ se Aleksandro[163] mem same farintus, li fine ruiniĝus. Iam do li vokis siajn tri filojn en unu ĉambron kaj alparolis nin jene:
» – Por certigi al vi, ke mi vin amas, sufiĉas, ke mi diru, ke vi estas miaj filoj; kaj por konvinki vin, ke mi vin ne amas, sufiĉas, ke mi diru, ke pro mia prodigemo mi ne kapablus konservi vian havon. Sed por ke vi sciu, ke mi amas vin kiel patro, kaj ke mi ne volas ruinigi vin kiel duonpatro, mi intencas fari por via bono ion, kion mi jam primeditis longan tempon kaj decidis post matura konsiderado. Vi estas jam en la aĝo preni al vi profesion, aŭ almenaŭ vin dediĉi al ia laboro povanta doni en la futuro honoron kaj profiton. Mia plano konsistas en tio, disdividi mian havon en kvar tute egalajn partojn, doni po unu al ĉiu el vi, kaj rezervi al mi la lastan parton, ke ĝi min subtenu tiel longe kiel la ĉielo bonvolos konservi min viva. Sed mi deziras, ke, post ol vi ricevos vian parton, ĉiu iru la vojon, kiun mi indikos. Ni havas en Hispanujo proverbon, kies saĝo estas, laŭ mia scio, tre granda, kiel, cetere, grandas la saĝo de la tuta proverbaro, ĉar ĝi konsistas el lakonaj sentencoj inspiritaj de longa kaj profunda viv-sperto. Nu, la aludita proverbo diras: «Aŭ Eklezio, aŭ maro, aŭ reĝa palaco», kio signifas, ke, se oni deziras povon kaj riĉon, oni devas entrepreni eklezian karieron, aŭ navigi komercante, aŭ servi la reĝon en ties domo, ĉar, laŭdire «pli valoras pano de reĝo ol favoro de moŝtulo». Per ĉio ĉi mi volas diri, ke unu sin dediĉu al la letroj, alia al la komerco, kaj la lasta servu la reĝon en ties militoj, se konsideri, ke ne facilas ofici en la palaco mem; ĉar, kvankam la milito ne havigas multe da riĉoj, tamen ĝi alportas ordinare grandan famon kaj renomon. Antaŭ ol pasos ok tagoj, mi donos al ĉiu ties respektivan parton en la formo de mono, sen defraŭdi vin eĉ per unu groŝo, kiel vi vidos. Diru nun, ĉu vi deziras sekvi mian konsilon kaj proponon.
»Ĉar mi estis la plej aĝa, li petis min respondi, kaj mi diris, ke li devus ne distribui sian monon, sed elspezi ĝin laŭvole, pro tio, ke ni estas junaj kaj kapablas ĝin perlabori; sed fine mi konsentis plenumi lian deziron kaj aldonis, ke mi preferus la karieron de la armoj, servante tiel Dion kaj mian reĝon. Mia dua frato faris al li la samajn admonojn, kiel mi, kaj poste elektis vojaĝi al Indioj kaj investi sian parton en komercaĵoj. La plej juna kaj, kiel mi kredas, la plej saĝa, diris, ke li entreprenus la eklezian karieron, aŭ irus al Salamanca por fini tie la universitaton.
»Post ol ni interakordiĝis kaj ĉiu elektis sian profesion, nia patro nin brakumis kaj plenumis sian promeson ĝuste tiel frue kiel li diris; li donis al ĉiu, kiel mi memoras, tri mil dukatojn, ĉar iu onklo nia jam antaŭe aĉetis la bienon, por ke ĝi restu en la familio, kaj pagis per kontanta mono. Ni tri adiaŭis nian karan patron en la sama tago, sed ĉar ŝajnis al mi nehumane lasi homon tiel oldan kun tiel etaj rimedoj, mi igis lin preni du mil el miaj tri mil dukatoj, tial, ke al mi sufiĉus la cetero por miaj bezonoj de soldato. Miaj du fratoj sekvis mian ekzemplon, kaj ĉiu donis al li mil dukatojn, tiel, ke fine li havis mone kvar mil dukatojn, kaj krome tri mil pliajn, t.e. la valoro de sia parto de la bieno, parto, kiun li ne volis vendi kaj retenis en ties formo de kampoj. Nu, kiel mi diris, ni adiaŭis lin kaj la onklon kun ĉiuflanke granda emocio kaj larmoj, kaj ili insistis, ke ni devus sendi al ili novaĵojn pri ni, bonajn aŭ ne bonajn, en ĉiu oportuna momento. Ni promesis tion fari, li brakumis nin, donis al ni sian benon, kaj unu ekiris la vojon al Salamanca, alia al Sevilla, kaj mi al Alicante, kie, kiel oni jam informis min, troviĝis ĝenova ŝipo ŝarĝata per lano kaj navigonta al Ĝenovo.
»Antaŭ dudek du jaroj mi forlasis la patran domon kaj en tiel longa tempo mi ricevis nenian sciigon de la flanko de mia patro aŭ de miaj fratoj, kvankam mi skribis al ili kelke da leteroj. Kion mi travivis en tiuj jaroj, mi resume rakontos al vi: Mi enŝipiĝis ĉe Alicante, bone alvenis al Ĝenovo kaj plu vojaĝis al Milano, kie mi aĉetis la armojn kaj parton de la uniformo; de tie mi decidis iri soldatiĝi en Piemonto. Sed sur la vojo al Aleksandrio de la Palla mi eksciis, ke la granda duko de Alba sin direktas al Flandrujo. Mi ŝanĝis do mian projekton, aliĝis al li, servis lin en ties kampanjoj, ĉeestis la morton de la grafoj Egmont kaj Horn, kaj oni nomis min subleŭtenanto en la trupoj komanditaj de Diego de Urbina, fama kapitano de Guadalajara; kelkan tempon post mia alveno al Flandrujo cirkulis la novaĵo, ke lia sankteco la papo Pio la 5ª, laŭde memorinda, sin aliancis kun Venecio kaj Hispanujo kontraŭ la komuna malamiko, la turko, kies floto iom pli frue konkeris la faman insulon Cipro, ĝis tiam regata de la venecianoj: perdo dolora kaj bedaŭrinda.
»Oni sciis kun certeco, ke ĉi aliancon komandus Lia Serenega Alteco don Juan de Austria, natura frato[164] de nia bona reĝo don Filipo, kaj, laŭ la famo, estis farataj enormaj preparadoj militaj. Ĉio ĉi ekscitis min kaj vekis en mi la ardan deziron partopreni en la projektita kampanjo: kaj kvankam mi havis la suspekton, kaj preskaŭ la certecon, ke en la unua okazo mi ricevus la rangon de kapitano, tamen mi preferis ĉion forlasi kaj iri al Italio, kion mi faris; kaj mi estis bonsorta, ĉar sinjoro don Juan de Austria ĵus alvenis tiam al Ĝenovo survoje al Napolo por kuniĝi kun la venecia floto, kvankam la renkonto okazis poste ĉe Mesino. Tiel do, mi troviĝis en la plej glora batalo[165] kiel infanteria kapitano, al kies honora rango min levis la hazardo pli ol miaj meritoj. En tiu tago, feliĉa por la kristanaro, ĉar la tuta mondo konvinkiĝis, ke ĝi eraris kredante la turkojn nevenkeblaj sur la maro, en tiu tago, mi ripetas, kiam la insolenta orgojlo otomana suferis baton pereigan, nur mi, inter tiom da feliĉuloj tie troviĝantaj (ĉar eĉ pli da feliĉo havis la kristanoj mortintaj en la batalo, ol la vivaj kaj triumfaj), nur mi estis senfortuna: efektive, anstataŭ la marmilita krono, kian mi povus esperi en la epoko de la antikva Romo, mi vidis min, en la nokto sekvanta la faman tagon, kun ĉenoj sur la piedoj kaj kun katenoj sur la manoj.
»Jen kiel okazis la afero. Uchalí, la reĝo de Alĝerio, kuraĝa kaj sukcesa pirato, atakis kaj okupis la Maltan flag-ŝipon, kies ĉiuj batalantoj perdis la vivon, krom tri kavaliroj grave vunditaj. Tiam la flag-ŝipo de Juan de Andrea, kie mi troviĝis, rapidis helpi la okupitan, kaj, farante mian devon en tiaj cirkonstancoj, mi ensaltis en la malamikan galeron, sed ĉi lasta, en la sama momento, sukcesis apartiĝi de nia sturmanta ŝipo, tiel, ke miaj soldatoj ne povis ensalti post min; mi vidis min sola inter la malamikoj kaj nekapabla rezisti, ĉar ili estis tro multaj; resume, mi devis kapitulaci plena de vundoj. Nu, kiel vi, sinjoroj, certe scias, Uchalí eskapis kun sia tuta eskadro, kaj mi fariĝis do la sola trista viro inter tiom da ĝojaj kaj la sola kaptito inter tiom da liberaj, ĉar tiun tagon 25.000 kristanaj rem-sklavoj de la turka floto retrovis la sopiratan liberecon.
»Oni prenis min al Konstantinopolo, kie la Granda Turko Selim nomis mian mastron Generalo de la Maro pro tio, ke li plenumis sian devon en la batalo kaj prezentis, kiel pruvon de sia kuraĝo, la standardon de la Kavaliroj de Malto. La sekvantan jaron, 1572, mi troviĝis ĉe Navarino remante en la admirala flag-ŝipo, kaj vidis, ke tiam perdiĝis la okazo bloki la havenon kaj kapti la tutan floton turkan, ĉar ties marsoldatoj kaj janiĉaroj certis, ke oni atakos ilin en la haveno mem, kaj ili havis ĉemane la vestaĉojn kaj passanaques, t.e. la ŝuojn, por tuj eskapi surtere sen atendi batali: tian teruron inspiris al ili nia floto. Sed la ĉielo decidis alie, ne pro kulpo aŭ neglekto de la generalo don Juan de Austria, sed pro la pekoj de la kristanaro, kaj pro tio, ke Dio permesas kaj volas, ke ia skurĝo nin punu konstante. Efektive, Uchalí refuĝis en Modon, insulo proksima al Navarino, elŝipigis la trupojn, fortikigis la buŝon de la haveno, kaj tie restis kviete ĝis sinjoro don Juan retiris sin. En ĉi ekspedicio oni kaptis la turkan galeron La Presa, kies kapitano estis filo de la fama pirato Barbaroso. Ĝin kaptis
La Lupino, flag-ŝipo de Napolo, komandita de don Álvaro de Bazán, markizo de Santa Cruz, fulmo de la milito, patro al siaj soldatoj, bonŝanca kaj neniam venkita kapitano.
»Mi ne povas ne rakonti tion okazintan ĉe la kapto de La Presa. La filo de Barbaroso estis tiel kruela kaj tiel rigore traktis siajn sklavojn, ke ili, vidante ke la galero La Lupino alsturmas, lasis la remilojn, alsaltis la kapitanon, kiu kriadis ilin remi pli energie, kaj puŝĵetante lin de benko al benko kaj de la poŭpo al la pruo, ili tiel mordadis lin, ke apenaŭ li preterpasis la ĉefan maston, lia animo jam pasis en la inferon: tiel kruele li traktis ilin, kaj tiel grandan abomenon ili sentis al li.
»Ni revenis al Konstantinopolo, kaj la sekvantan jaron, 1573, trafis nin la novaĵo ke don Juan konkeris Tunizion disde la turkoj kaj transdonis la regnon al Muley Hamet, kio lasta vanigis la esperon de Muley Hamida, la maŭro plej kruela kaj kuraĝa de la mondo, residi en la trono tunizia. La Granda Turko tre bedaŭris ĉi perdon kaj kun la ruzo propra al lia raso faris la pacon kun la venecianoj, kiuj deziris ĝin eĉ pli ol li. La sekvantan jaron, 1574, li sturmis La-Goletan, kaj la fortreson, kiun don Juan lasis duonkonstruita apud Tunizo. Dum ĉio ĉi okazis, mi sidadis ĉe la remilo, sen ia espero retrovi la liberon, almenaŭ per elaĉeto, ĉar mi faris al mi la decidon ne skribi al mia patro pri la misfortuno min trafinta.
»Fine La-Goleta perdiĝis, kaj ankaŭ la fortreso; ilin sieĝis 75.000 turkaj soldatoj kaj pli ol 400.000 maŭroj kaj araboj el la tuta Afriko, provizitaj per tiom da municio kaj materialo kaj akompanataj de tiom da sapeistoj, ke ili povintus, nur ĵetante plenmanojn da tero, kovri La-Goletan kaj la fortreson. La-Goleta, ĝis tiam konsiderata nekonkerebla, falis unua, ne pro ia kulpo de la garnizono, kies soldatoj sin defendis kiom ili sciis kaj povis, sed pro tio, ke, kiel la sperto instruis al la turkoj, oni tre facile povis konstrui sur la sablo de la dezerto altajn parapetojn, ĉar, kvankam la akvo ordinare kuŝis je du spanoj sub la surfaco, la turkoj ne trovis ĝin eĉ en la profundo de du klaftoj; sekve, ili konstruis per sakoj da sablo parapeton tiel altan, ke ĝi superregis la murojn de la fortreso, kaj la sieĝitoj, alpafataj de supre, ne povis prezenti efikan reziston.
»Oni ĝenerale opiniis, ke niaj soldatoj ne devintus sin enfermi en La-Goleta, sed oponi sur la aperta kamparo al la subordiĝo de la turkoj. Sed la homoj tiel opiniantaj, parolas tre fore de la loko de la eventoj kaj kun eta kono de la faktoj; se konsideri ke en La-Goleta kaj en la fortreso apenaŭ troviĝis 7.000 soldatoj entute, ĉu tiel eta trupo, eĉ se ĝi konsistus nur el herooj, povus simultane batali ekstere kaj deinterne defendi la fortreson kontraŭ la multenombra malamiko? Ĉu sen ricevi helpon oni povas ne perdi fortreson, precipe kiam ĝin sieĝas multaj kaj obstinaj soldatoj kaj en sia propra lando? Tamen mi pensis, kiel multaj aliaj homoj, ke la ĉielo konsentis specialan gracon kaj favoron al Hispanujo, permesante la detruon de tiu puto da abomenindaĵoj, de tiu nesatigebla faŭko, kiu englutis senprofite la kolosajn sumojn tie konsumitajn nur por konservi ĝin honore al la memoro de ĝia konkerinto, la nevenkebla Karolo la 5ª; kvazaŭ por igi lian nomon eterna, kia ĝi estas kaj estos, necesus tiu amaso da ŝtonoj!
»Ankaŭ la fortreso falis; sed la turkoj konkeris ĝin nur futon post futo, ĉar la garnizonanoj batalis tiel senlace kaj heroe, ke ili mortigis 25.000 malamikojn dum ties 22 ĝeneralaj sturmoj. Nur 300 kristanoj supervivis, kaj ili plenis de vundoj, kiam la turkoj ilin kaptis, kio klare kaj evidente pruvas la grandon de ilia kuraĝo kaj sinofero. Unu eta fortikaĵo aŭ turo staranta en la mezo de la lago, komandita de don Juan Zanoguera, valencia kavaliro kaj fama soldato, kapitulacis sub antaŭakorditaj kondiĉoj. La turkoj kaptis la generalon de La-Goleta, don Pedro Puertocarrero, kvankam li faris ĉion eblan en la defendo de la loko; ĝia perdo tiel doloris al li en la koro, ke li mortis de aflikto survoje al Konstantinopolo, kien li estis kondukata kiel kaptito. Ili kaptis ankaŭ la generalon de la fortreso, Gabrio Cervellón, milana kavaliro, fama inĝeniero kaj tre kuraĝa militisto. En La-Goleta kaj en la fortreso mortis multe da gravuloj, inter ili Pagán de Oria, kavaliro de la ordeno de Sankta Johano, grand-anima homo, se konsideri kiel sindone li traktis sian fraton, la faman Juan Andrea de Oria; kaj lia morto des pli bedaŭrindas, ĉar, vidante la fortreson perdita, li fidis je kelkaj araboj; ili promesis al li, lin konduki en araba kostumo ĝis Tabarca, ia eta haveno de ĝenovanoj establitaj tie, ĉe la marbordo, por fiŝi koralojn. Nu, la samaj araboj dehakis al li la kapon kaj ĝin alportis al la turka generalo, sed li traktis ilin laŭ la spirito de la hispana proverbo, kiu diras, ke, «kvankam la perfido plaĉas, la perfiduloj abomenindas»; efektive, laŭ la famo, la generalo ordonis pendumi la portintojn de la kapo, ĉar ili ne prezentis la viron viva.
»Inter la kristanoj kaptitaj en la fortreso troviĝis don Pedro de Aguilar, naskita ie en Andaluzio, subleŭtenanto en la garnizono, militisto de granda renomo kaj rara inteligento kaj kun speciala kapablo por la tiel nomata poezio. Mi tion diras, ĉar la sorto kondukis lin al mia galero kaj al mia benko, kiel sklavon de mia propra mastro; kaj antaŭ ol nia ŝipo ekiris de la haveno, ĉi kavaliro komponis du sonetojn de epitafa karaktero, unu dediĉita al La-Goleta, kaj la alia al la fortreso. Mi dezirus ilin deklami, ĉar mi scias ilin parkere kaj kredas, ke, pli ol enuon, ili donus al vi plezuron.
En la momento, kiam la kaptito diris la nomon de don Pedro de Aguilar, don Fernando rigardis al siaj kamaradoj kaj la tri ridetis; poste, ĉe la mencio de la sonetoj, diris unu el la kavaliroj:
– Antaŭ ol daŭrigi, sinjoro, bonvolu diri al mi, kio okazis al de vi aludita don Pedro de Aguilar.
– Mi scias nur – respondis la kaptito – , ke post du jaroj da restado en Konstantinopolo li fuĝis, alivestita kiel albano, kun greka spiono. Mi ne scias, ĉu li venis en liberon, ĉar, kvankam unu jaron poste mi denove renkontis la grekon en Konstantinopolo, mi ne povis demandi al li, ĉu la fuĝo sukcesis.
– Sukcesis – respondis la kavaliro – . Tiu don Pedro estas mia frato, kaj loĝas nun en nia vilaĝo, sana, riĉa, edzo kaj kun tri filoj.
– Dankon al Dio pro tiel multaj favoroj al li! – diris la kaptito – . Vere, mi kredas, ke ne ekzistas sur la tero pli supera ĝojo ol la retrovo de la perdita libero.
– Aldone – respondis la kavaliro – , ankaŭ mi scias la sonetojn de mia frato.
– Bonvolu do deklami ilin, sinjoro – petis la kaptito – , ĉar certe vi tion faras pli bone ol mi.
– Tre volonte – respondis la kavaliro – . La soneto pri La-Goleta tekstas jene:
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.