La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 46

Pri la rimarkinda aventuro de la taĉmentanoj kaj la granda feroco de nia bona kavaliro don Quijote

Dum tiel parolis don Quijote, la pastro klopodis persvadi la taĉmentanojn, ke la cerbo de nia hidalgo iris promeni, kiel ili mem povus konstati per liaj vortoj kaj faroj kaj, ke, sekve, ili ne bezonis persisti en sia intenco aresti kaj forkonduki lin, ĉar, se jes, ili devus liberigi lin poste pro lia mensa perturbo; la taĉmentano de la mandato respondis al tio, ke al li ne koncernas juĝi pri la frenezo de don Quijote, ke li devas obei la ordonojn de sia superulo, kaj ke, post ol oni enkarcerigus lin, al li estus tute same, se oni donus al li centfoje la liberon.

– Tamen – diris la pastro – ĉi-foje vi ne prenos lin kun vi, ĉar, ŝajnas, li ne lasos sin konduki.

Tiom da argumentoj prezentis la pastro, kaj tiom da frenezaĵoj faris don Quijote, ke la taĉmentanoj eĉ pli frenezus ol li, se ili fine ne estus konvinkiĝintaj pri la afekcio de don Quijote; tiel do, ili konsideris pli bone trankviligi sin kaj eĉ peri la pacon inter la barbiro kaj Sancho Panza, kiuj montris ankoraŭ fortan rankoron en sia disputo. Fine, kiel membroj de la justico, ili intervenis kaj arbitraciis en la afero, tiele, ke ambaŭ partioj restis, se ne plene, almenaŭ parte kontentaj, ĉar oni disponis, ke ili faru la interŝanĝon de la ŝarĝo-seloj, sed ne de la ventrobendoj nek de la bridoj. Rilate al la kasko de Mambrino, la pastro, kaŝe kaj nerimarkate de don Quijote, donis por la pelvo ok realojn al la barbiro, kiu de sia flanko kvitancis la sumon kaj promesis ne plu plendi pro fraŭdo koncerne la pelvon, en la nuna aŭ en la futura tempo, amen.

Post ol oni trovis la solvon de ĉi du kvereloj, la plej gravaj kaj seriozaj, restis nur aranĝi, ke tri servistoj de don Luis reiru hejmen, kaj ke la alia akompanu sian mastron ĝis la loko, kien don Fernando dezirus lin konduki; kaj tial, ke la sorto jam komencis formeti barojn kaj igi pli facile irebla la vojon al la geamantoj kaj bravuloj de la gastejo, ĝi volis kompletigi la taskon per kontentiga fino: la servistoj konsentis kion don Luis petis de ili, kaj Clara tiel ĝojis je ilia decido, ke, rigardante ŝian vizaĝon, oni ne povis ne percepti la feliĉon de ŝia koro. Zoraida, kvankam ŝi ne bone komprenis ĉion okazintan, alterne ĝojis aŭ tristis, laŭ la esprimoj videblaj sur la aliaj, precipe sur ŝia hispano, al kies persono ŝi senĉese turnis sian rigardon plenan de amo. La gastejestro, al kiu ne pasis nerimarkita, ke la pastro donis monon al la barbiro, petis de don Quijote, ke li pagu por la difektitaj vin-sakoj kaj la perdita vino, kaj ĵuris, ke nek Rocinante, nek la azeno de Sancho forlasus la gastejon, antaŭ ol oni pagus al li ĝis la lasta groŝo. La pastro kaj don Fernando pagis la damaĝojn, kvankam ankaŭ la aŭditoro tre volonte sin proponis pagi li mem. Kaj tia paco kaj kvieto regis en ĉies koroj, ke, anstataŭ la diskordo de la tendaro de Agramante, kiel don Quijote diris, ŝajnis gasti ĉe la domo la paco kaj la kvieto de la tempoj de Oktavio;[182] kaj laŭ la ĝenerala opinio, tio ŝuldiĝis al la bona intenco kaj riĉa elokvento de la sinjoro pastro kaj al la nekompareble donema spirito de don Fernando.

Don Quijote, vidante sin libera de tiom da problemoj, kaj propraj kaj de Sancho, pensis, ke estus bone daŭrigi la vojaĝon kaj fini la grandan aventuron, por kies plenumo oni lin vokis kaj elektis; tiel do, kun firma decido, li genuiĝis antaŭ Dorotea, kiu ne permesis al li diri ion, antaŭ ol li leviĝus, do don Quijote obee stariĝis kaj diris:

– Laŭ tre konata proverbo, bela sinjorino, la diligento estas patrino de la fortuno; en multaj kaj gravaj cirkonstancoj la sperto montras, ke la aktiveco de aferisto sukcesigas eĉ duban negocon, sed nenie evidentas ĉi vero, kiel en la aferoj militaj, kie rapido kaj prompteco disrompas la preparojn de la malamiko kaj venkas ĝin, antaŭ ol ĝi povas organizi sian defendon. Mi diras tion, ĉarma kaj moŝta sinjorino, ĉar ŝajnas al mi, ke nia restado en ĉi kastelo havas jam nenian utilon, kaj eĉ povus kaŭzi al ni grandan damaĝon, kiel ni konstatos iun tagon. Ĉar, kiu scias, ĉu via malamiko, la giganto, ne ricevis informon, pere de sekretaj kaj diligentaj spionoj, ke mi iras detrui lin, kaj ĉu, dum ni perdas la tempon, li ne profitas ĝin, starigante sian defendon en nekonkerebla kastelo aŭ fortreso, kie vanus miaj klopodoj kaj la forto de mia senlaca brako? Tiel do, kara sinjorino, per nia diligento ni antaŭiĝu al liaj projektoj, kiel dirite, kaj tuj ekiru, ĉar, por ke via bona destino plenumiĝu, kiel vi deziras, vi ne devas atendi pli ol la tempon necesan ĝis mi renkontos vian kontraŭulon.

Don Quijote ĉesis paroli kaj atendis aplombe la respondon de la bela princino; kaj ŝi, kun majesta esprimo laŭa al la stilo de la hidalgo, respondis jene:

– Mi dankas al vi, sinjoro, ke vi tiel montras vian deziron servi min en mia granda misfortuno, kiel kavaliro kies funkcio kaj koncerno estas doni protekton al orfaj kaj senhelpaj; kaj Dio volu, ke mia deziro kaj la via plenumiĝu, por ke vi vidu, ke ekzistas en la mondo dankemaj virinoj. Rilate al mia forveturo, ĝi tuj okazu: mi ne havas alian volon ol la vian, do disponu pri mi tute laŭ via bontrovo kaj deziro, ĉar la virino, kiu iam konfidis al vi la defendon de sia persono kaj la restaŭron de sia potenco, ne devas kontraŭi kion via saĝo ordonas.

– Estu certa pri mia promeso, je Dio – respondis don Quijote – , ĉar, se tiel granda damo humiliĝas, mi ne volas perdi la okazon relevi ŝin al ŝia hereda trono. Ni jam ekiru: la proverbo, ke en la tardo insidas danĝero, spronas mian deziron iri survoje. Neniam la ĉielo kreis, nek la infero vidis, ion kapablan peli min en timon kaj teruron, do, Sancho, selu Rocinante, harnisu vian azenon kaj la palefrenon[183] de la reĝino, ni diru adiaŭ al la kastelmastro kaj al ĉi sinjoroj kaj tuj foriru.

Sancho, ĉion atente aŭskultinta, skuis la kapon kaj respondis:

– Ve, sinjoro, mi diru, kaj ĉi honestaj damoj min pardonu, ke en la vilaĝo oni malbonas, pli ol oni ĝenerale konas.

– Kia malbono, kapabla diskrediti min, povas ekzisti en ajna vilaĝo aŭ en ĉiuj urboj de la mondo, fripono?

– Se via moŝto koleras, mi prisilentos kion mi devus diri kiel bona ŝildisto, kaj kion bona servisto devus diri al sia mastro.

– Parolu laŭplaĉe – respondis don Quijote – , sed ne kun la intenco inspiri timon al mi; ĉar, se vi sentas timon, vi agas laŭ via naturo; kaj se mi estas sentima, mi agas laŭ la mia.

– Tute ne temas pri tio, ve al mi! – diris Sancho – , sed mi certas kaj asertas, ke ĉi sinjorino sin nomanta reĝino de la granda regno Micomicón, ne estas tia reĝino pli ol mia patrino; ĉar, se tian rangon ŝi havus, ŝi ne dediĉus sin froti sian muzelon kun unu el ĉi viroj kapoturne kaj postporde.

Dorotea ruĝiĝis ĉe la vortoj de Sancho, ĉar, efektive, ŝia edzo don Fernando, kaŝante sin de aliaj okuloj, kelkfoje frandis per la lipoj parton de de la premio gajnita de lia amo. Sancho rimarkis tion, kaj ŝajnis al li, ke tiel senhonta konduto pli konformus al meretrico ol al reĝino de tiel grava regno. Dorotea, nek povis, nek volis respondi la aserton de Sancho, do ŝi lasis lin daŭrigi.

– Mi diras tion, sinjoro – aldonis Sancho – , ĉar, se la viro tiel grandioze ĝuanta la vivon en ĉi gastejo fine rikoltos la frukton de nia laboro, post ol ni iris sur vojoj kaj padoj kaj elportis nombron da kruelaj noktoj kaj eĉ pli kruelaj tagoj, ne ekzistas do motivo, ke mi rapidu seli Rocinante, harnisi la azenon aŭ pretigi la palefrenon; prefere ni tenu nin trankvilaj, kaj ĉiu putino ŝpinu, kaj ni manĝu[184].

Je Dio, kiel ege koleris don Quijote, aŭdante la insolentojn de sia ŝildisto! Tiel terure li furiozis, ke kun sinpela voĉo, trema lango kaj fajraj okuloj, li kriis:

– Ho vi, kampulaĉo kruda kaj nescia, fripono impertinenta, fibuŝa, falsa kaj malica! Ĉu vi aŭdacas paroli tiamaniere antaŭ mi kaj antaŭ ĉi moŝtaj damoj? Foriru el mia vido, monstro de la naturo, ŝranko de mensogoj, magazeno de trompoj, silo de friponaĵoj, inventisto de kalumnioj, diskrianto de absurdoj, malamiko de la respekto ŝuldata al la reĝaj personoj! Foriru, ne plu aperu antaŭ mi, aŭ vi spertos la pezon de mia kolero!

Tion dirante, don Quijote kuntiris la brovojn, pufigis la vangojn, ĵetis ĉien la rigardon, kaj per la dekstra piedo donis fortan frapon sur la plankon, kio montris, kiel bolis la rabio en lia brusto. Ĉi timigaj vortoj kaj furiozaj gestoj tiel teruris Sanchon, ke li tre ĝojus, se la tero disiĝus tiam sub liaj piedoj por engluti lin; kaj sen scii kion alian fari, li turnis la dorson kaj forpaŝis de la kolera ĉeesto de sia mastro. Sed la saĝa Dorotea, kiu jam tre bone konis la naturon de don Quijote, diris al li kvietige:

– Ne ĉagreniĝu, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, por la absurdoj ĵus diritaj de via bona ŝildisto, ĉar eble li parolis ne senprave; kaj cetere li ne farus falsan akuzon, se konsideri lian prudenton kaj kristanan konsciencon. Tiel do, oni devas kredi sen ia dubo, ke, pro tio, ke, laŭ viaj diroj, en ĉi kastelo ĉio okazas sub ensorĉo, Sancho certe vidis nur ian inferan iluzion, tiel ofendan al mia virto.

– Mi ĵuras je la ĉiopova Dio – diris tiam don Quijote – , ke Via Alteco trafis la ĝustan klavon: ia aĉa vizio ŝvebis antaŭ la okuloj de la povra Sancho, kaj montris al li kion certe li ne povus vidi ekstersorĉe, ĉar mi tre bone scias, kiel bona kaj naiva estas ĉi kompatindulo, nekapabla false atesti.

– Vi pravas, kaj tiel restu la afero – diris don Fernando – , do, via moŝto, sinjoro don Quijote, devas pardoni lin kaj lin revoki denove en la sinon de via favoro, sicut erat in principio[185], antaŭ ol la vizioj renversis lian cerbon.

– Mi pardonas lin – diris don Quijote.

La pastro iris serĉi Sanchon, kiu, tre humile, revenis, genuiĝis antaŭ sia mastro, petis lian manon kaj ĝin kisis. Poste la hidalgo donis al li sian benon kaj diris:

– Sancho, mia filo, mi pensas, ke vi jam konvinkiĝis, ke mi ripete diris al vi la veron, asertante, ke ĉio en ĉi kastelo okazas sub ensorĉo.

– Jes, vi pravas – respondis Sancho – . Sed mi esceptus la aferon de la plejdo: ĝi okazis laŭ natura maniero.

– Ne kredu tion. Se temus pri ordinara afero, mi estus venĝinta vin tiam kaj eĉ nun – diris don Quijote – . Sed nek tiam nek nun mi povis venĝi vin, ĉar nenie mi vidis ajnan personon kulpan pri la ofendo al vi farita.

Ĉiuj sentis scivolon koncerne la aferon de la plejdo, kaj tiam la gastejestro detale rakontis pri la kaprioloj de Sancho en la aero, kio provokis ĉies ridegojn; kaj la ŝildisto forte hontus, se lia mastro ne estus denove certiginta al li, ke la bernado konsistis el nura ensorĉo. Tamen, la stulto de Sancho ne tiel grandis, ke li kredus absoluta vero sen ia ombro da dubo, ke lin bernis, ne personoj el karno kaj ostoj sed fantomoj nerealaj kaj imagaj, kiel lia mastro kredis kaj asertis.

Jam pasis du tagoj de kiam ĉi eminenta kompanio alvenis al la gastejo; kaj pensante, ke jam sonis la horo forveturi, ili trovis la manieron ŝpari al Dorotea kaj don Fernando la penon akompani don Quijote al ties vilaĝo sub la preteksto de la restaŭro de la reĝino Micomicona; anstataŭe la pastro kaj la barbiro kondukus lin al lia lando kaj provus resanigi lin de ties frenezo hejme, kiel ili deziris. Tiucele oni interkonsentis kun ĉaristo, tiam okaze pasanta survoje kun ĉaro tirata de bovoj, kaj, por la transporto de don Quijote, oni faris specon de kaĝo kun lignaj stangoj interkrucitaj, kie li povus oportune sidi; poste don Fernando kaj liaj kamaradoj, la servistoj de don Luis, la taĉmentanoj kaj la gastejestro, maskis al si la vizaĝon kaj alivestis sin, ĉiu laŭ sia plaĉo, konforme al la konsiloj kaj instrukcioj de la pastro, por ke la hidalgo prenu ilin por personoj diferencaj de liaj konatoj de la gastejo; poste, en profunda silento, ili eniris en la ĉambron, kie don Quijote dormis kaj ripozis post la lastaj konfliktoj, proksimiĝis al li, kuŝanta sen eĉ la plej eta suspekto pri tia komploto, forte lin ekkaptis kaj firme kunligis liajn manojn kaj piedojn, tiele, ke kiam li abrupte vekiĝis, li povis, nek movi sin, nek fari alion ol gapi kaj miri, vidante antaŭ si tiel strangajn vizaĝojn; sed li tuj falis en la iluzion senĉese kreatan de lia freneza imago, kaj kredis, ke la figuroj estas fantomoj de la ensorĉita kastelo, kaj ke oni ensorĉis lin mem, tial, ke li ne povis sin movi aŭ defendi; kaj ĉio okazis, ĝuste kiel atendis la pastro, elpensinto de la tuta maĥinacio.

El la grupo, nur Sancho konservis sian propran figuron kaj sian ordinaran prudenton, kaj, kvankam nur ete mankis al li por suferi la saman malsanon de lia mastro, al li ne pasis nerimarkita la vera personeco de la duontorditaj figuroj; sed li ne kuraĝis aperti la buŝon, ĝis li scius, kian finon havus la rabo kaj kapto de lia mastro; kaj ankaŭ la hidalgo diris nenion, same atendante la rezultaton de sia misfortuno; kaj okazis, ke oni portis en la ĉambron la kaĝon, lin enpuŝis en ĝian internon, alnajlis la fermotabulojn, ke li ne povu forskui ilin, surŝultrigis la kaĝon, kaj, en la momento de la eliro, aŭdiĝis voĉo timiga (tiel timiga, kiel povis ĝin fari la barbiro, majstro Nicolás) diranta:

– Ho, Kavaliro de la Trista Mieno! Ne afliktiĝu pro via enfermiteco, ĉar ĝi necesas por la plej rapida solvo de la aventuro entreprenita de via granda kuraĝo. Ĝi finiĝos, kiam la feroca leono de La Mancha kaj la blanka kolombino de El Toboso kuŝos kune, post ol ili humile klinos sian fieran kapon sub la molan jugon de edziĝo; el tiel eksterordinara nupto elvenos al la lumo de la mondo la bravaj leonidoj, kiuj konkuros kun la detruaj krifoj de la sentima patro. Kaj ĉi tio okazos antaŭ ol la persekutanto de la fuĝanta nimfo[186] faros dufoje la viziton, en sia rapida kaj natura kurso, al la lumaj konstelacioj. Kaj vi, ho plej nobla kaj obea el ĉiuj ŝildistoj iam ekzistantaj kun glavo ĉe la zono, barbo sur la vizaĝo kaj olfakto en la nazo, ne falu en ĉagrenon aŭ aflikton, vidante antaŭ viaj propraj okuloj, kaj en tia stato, la floron de la vaganta kavalirismo, ĉar tre baldaŭ, se plaĉos al la granda arkitekto de la universo, vi vidos vin en tiel alta kaj sublima pozicio, ke vi eĉ ne rekonos vin, kaj ne vaniĝos do la promesoj al vi faritaj de via bona mastro. Kaj je la nomo de la saĝulino Mensogoniana mi konfirmas al vi, ke vian salajron vi ricevos, kiel vi vidos propraokule; sekvu la paŝojn de la kuraĝa kaj ensorĉita kavaliro, ĉar konvenas, ke vi akompanu lin, ĝis la loko, kie vi ambaŭ restos. Nun, mi ne rajtas plu paroli, do, adiaŭ, mi reiras kien mi bone scias.

Ĉe la fino de la profetaĵo, la barbiro levis la voĉon kaj tuj lasis ĝin fali en tiel delikatan modulon, ke eĉ la personoj jam informitaj pri la ŝerco preskaŭ kredis vera kion ili aŭskultis. Rilate al don Quijote, la promesoj de la orakolo konsolis lin, ĉar li tuj komprenis ĝian signifon, kaj vidis, ke ĝi aŭguris lian kunvivadon, en sankta kaj leĝa edziĝo, kun lia kara Dulcinea de El Toboso, de kies feliĉa ventro elvenus la leonidoj, liaj filoj, por la eterna gloro de La Mancha. Sincere kaj firme kredante tion, li levis la voĉon kaj diris kun profunda suspiro:

– Ho vi, kiu ajn vi estas, profetanto de tiom da bono! Turnu vin, je mia nomo, al la saĝa sorĉisto, kiu zorgas miajn aferojn, kaj petu de li, ke li ne lasu min perei en ĉi moviĝanta prizono, kie mi nun sidas, ĝis mi povos vidi la plenumon de tiel ĝojaj kaj nekompareblaj promesoj al mi faritaj ĉi tie; ĉar, se ili efektiviĝos, mi rigardos gloraj la torturojn de ĉi karcero, kaj komfortaj ĉi katenojn sur mi; kaj ĉi dura batalkampo, kie mi perforte kuŝas, ŝajnos al mi mola kaj feliĉa lito nupta. Rilate la rekompencon al mia ŝildisto, lia honesto kaj bona konduto donas al mi fidon, ke li ne lasos min en favoraj aŭ kontraŭaj cirkonstancoj, kaj, se pro mia missorto, aŭ la lia, mi ne povus doni al li la insulon promesitan, aŭ ties ekvivalenton, almenaŭ li ne perdos sian salajron, ĉar mi jam specifis en mia testamento, kiom li devas ricevi, proporcie, ne al siaj multaj kaj bonaj servoj, sed al miaj rimedoj.

Sancho Panza tre respekte sin klinis kaj kisis la du manojn de don Quijote, ĉar unu solan li ne povus, tial, ke ambaŭ estis kunligitaj. Poste la fantomoj denove surŝultrigis la kaĝon kaj ĝin lokis en la bovo-ĉaron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.