La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 27

Pri kiel efektivigis sian planon la pastro kaj la barbiro, kaj pri aliaj aferoj indaj je mencio en ĉi granda historio

La plano de la pastro ŝajnis al la barbiro, ne mava, sed tiel bona, ke ili tuj metis manon al la laboro. Ili petis de la gastejestrino jupon kaj mantilon kaj lasis garantie la novan sutanon de la pastro. La barbiro fasonis al si grandan barbon el ruĝe griza vosto bova, kiun la gastejestro uzis por tie alkroĉi la kombilon. Lia edzino demandis por kio ili volas la virinajn pecojn kaj la barbon, kaj la pastro skize rakontis al ŝi pri la frenezo de don Quijote kaj aldonis, ke ili bezonas tian aliveston por ellogi lin el la montaro.

La gastejestro kaj lia edzino tuj komprenis, ke la frenezulo, la gasto de la balzamo kaj la mastro de la bernita ŝildisto estas unu sama persono, kaj ili rakontis al la pastro pri ĉio okazinta ĉe ili, sen preterlasi la epizodon, kiun Sancho tiel multe deziris kaŝi. Nu, finfine la gastejestrino ekipis tiamaniere la pastron, ke eĉ ne la plej eta detalo mankis. Ŝi surmetis al li jupon el drapo ornamita per strioj el nigra veluro spane larĝaj kaj korsaĵon el verda veluro kun pasamentoj el blanka sateno. Tiel la jupo kiel la korsaĵo ŝajnis fasonitaj en la tempoj de reĝo Wamba[122]. La pastro ne konsentis porti la mantilon kaj anstataŭe metis al si sur la kapon vatitan ĉapeton tolan, kiun li uzis por dormi dum la noktoj. Poste li zonis sian frunton per ĵartelo el nigra tafto, kaj el alia ĵartelo faris specon de masko kaj bone kovris per ĝi sian vizaĝon kaj sian barbon. Poste li surmetis sian ĉapelon, tiel grandan, ke ĝi povus taŭgi kiel ombrelo; kaj fine, envolvinte sin en la mantelon, li sidiĝis virinmaniere sur la mulo, kaj la barbiro saltis sur la sian, kun la barbo parte ruĝa, parte griza kaj longa ĝis la talio, ĉar, kiel dirite, oni ĝin faris el la vosto de rufa bovo.

La du amikoj diris adiaŭ al ĉiu, ankaŭ al la bona Maritornes, kaj ŝi promesis, kvankam pekulino, trapreĝi rozarion, por ke Dio favoru ilin en tiel komplika kaj kristana tasko. Sed, apenaŭ ili elrajdis el la gastejo, venis al la pastro la penso, ke al li, kiel ekleziulo, tute ne decas aperi en tia alivesto, eĉ se al tio lin puŝis la plej bona intenco. Ĉi tion li diris al la barbiro kaj petis lin interŝanĝi la vestojn, aldonante, ke pli konvenus, se la barbiro ludus la rolon de afliktita pucelo, kaj li la rolon de ŝildisto, ĉar tiamaniere ne profaniĝus tiel multe lia digno. Li diris ankaŭ, ke, se la barbiro ne akceptus la ŝanĝon, li irus eĉ ne unu plian paŝon, kvankam la diablo mem forprenus don Quijote.

Ĉe tio Sancho aliĝis al ili kaj ne povis ne ridi, vidante ilin maskitaj. La barbiro akceptis la proponon de la pastro, kiu, pro la ŝanĝo de la roloj, informis al sia amiko kiel konduti kaj kion diri al don Quijote por konvinki lin forlasi la lokon, kie li sin dediĉis al tiel vana pentofaro. La barbiro respondis, ke li scios fari sian rolon sen bezono ricevi instrukciojn, kaj ke li surmetos la virinan veston, nur kiam ili alvenos proksime al la loko, kie don Quijote troviĝas. Li faldis do la veston, la pastro gardis la falsan barbon, kaj ili ekiris, gvidate de Sancho. Survoje la ŝildisto rakontis al ili la historion pri la frenezulo, kiun li kaj lia mastro trovis en la montoj, sed li diris nenion pri la valizo kaj ties enhavo, ĉar, kvankam duonstulta, li estis ankaŭ ulo avida.

La sekvantan tagon ili alvenis tien, kie Sancho lasis indikile la branĉojn por retrovi la vojon kondukantan al lia mastro. Kiam li rekonis la lokon, li diris al la aliaj, ke ili jam proksimas al don Quijote, kaj ke konvenus, ke ili alivestu sin, se tia travestio vere necesas por la liberigo de lia mastro. Ili jam antaŭe informis la ŝildiston pri sia projekto kaj asertis, ke, por eltiri la kavaliron el ties mizera vivo, pleje necesas la virina vesto kaj la masko. Ili krome informis la ŝildiston, ke li devas nek sciigi lian mastron, kiuj ili estas, nek diri, ke li konas ilin. Kaj, ke, kiam don Quijote demandos lin, ĉar certe li demandos, ĉu li transdonis la leteron al Dulcinea, li diru, ke jes, kaj ke pro tio, ke ŝi ne scias legi, ŝi respondis buŝe, ordonante la kavaliron, aŭ iri tuj al ŝi pro afero grava, aŭ alie riski sin al ŝia disdegno. La du amikoj asertis al la ŝildisto, ke per tia respondo kaj per kelkaj kromaj aferoj, kiujn ili intencas diri siaflanke al don Quijote, ili povos preni lin al pli bona vivo, konvinkante lin ekiri tuj sur la vojon por fariĝi imperiestro aŭ monarĥo. Ili aldonis, ke Sancho ne devas timi, ĉar lia mastro tute ne fariĝos ĉefepiskopo.

Sancho aŭskultis kaj retenis ĉion en la memoro kaj dankis al ili ties intencon konsili lian mastron fariĝi, ne ĉefepiskopo, sed imperiestro, ĉar li certis, ke rilate la rekompencojn al la ŝildistoj, la imperiestroj troviĝas en pli bona situacio ol la ĉefepiskopoj. Sancho aldonis, ke estus bone, se li irus sola renkonti don Quijote por sciigi al li la respondon de lia damo, ĉar tia respondo sufiĉus por elpreni lin el la monto, sen ke la pastro kaj la barbiro farus al si novajn klopodojn. Ili trovis bona la ideon de Sancho, do decidis atendi tie ĝis la ŝildisto revenus kun la novaĵo, ke li renkontiĝis denove kun don Quijote.

Sancho penetris en la gorĝon de la monto, lasinte la du amikojn en valeto, kie fluis milda rojo en la freŝa kaj agrabla ombro de rokoj kaj arboj. Estis arda tago de aŭgusto je la tria posttagmeze, kiam la varmo plej intensas, ĉefe en tiu regiono; la loko do ŝajnis des pli agrabla kaj ĝuinda por atendi tie la revenon de Sancho. La du amikoj kuŝiĝis sur la herbo kaj, kiam ili plaĉe ripozis en la ombro, ili aŭdis unu voĉon kanti dolĉe kaj melodie sen akompano de ajna instrumento; kaj ili miregis, pensante, ke tia loko ne ŝajnas tre oportuna por tiel bona kantanto, ĉar, kvankam oni diras, ke en kampoj kaj arbaroj vivas paŝtistoj kun bonegaj voĉoj, temas, ne pri vero, sed pri fantaziaĵo de poetoj. Kaj ili eĉ pli miris, kiam ili aŭdis la vortojn de la kanto, proprajn, ne al krudaj paŝtistoj, sed al rafinitaj korteganoj, kiel konfirmis la jenaj versoj:

Kio tenas min en tristo-regno?
       Disdegno.

Kio min kondamnas al konfuzo?
       Ĵaluzo.

Kio puŝas min al kor-tempesto?
       Foresto.

Sekve, evidentas sen kontesto,
ke rimedo al mi ne alvenos,
kaj al la despero min fortrenos
la ĵaluz’, disdegno kaj foresto.

Kio vundas min per agonio?
       Am-dio.

Kio aĉe traktas min per puno?
       Fortuno.

Kio min submetas al kruelo?
       Ĉielo.

Laŭ la volo do de mia stelo
min ekstermos ĉi malsano stranga,
ĉar komplotas por insido sanga
la am-di’, fortuno kaj ĉielo.

Kio gvidos min al milda sorto?
       La morto.

Kio igus vivi min sen ĝemo?
       Ŝanĝemo.

Kio tiras amon al forgeso?
       Frenezo.

Tiel do egalus al stulteco
voli resanigi sin de l’ amo,
se nur venkas super ties flamo
morto kaj ŝanĝemo kaj frenezo.

La horo, la sezono, la soleco, la voĉo kaj la lerto de la kantanto vekis admiron kaj plezuron en la du amikoj, kiuj kviete atendis kun la espero aŭdi novan melodion. Sed la silento tro daŭris kaj ili intencis iri serĉi la tiel bel-voĉan kantulon. Tamen, kiam ili volis efektivigi sian ideon, la sama voĉo venis denove al ili kaj tenis ilin senmovaj, dum ĝi kantis la jenan soneton:

Benata amikeco, kiu pasas
sorante al la vasto empirea.

Feliĉas vi ĉe sanktular’ tiea
kaj nur la ombron vian al ni lasas.

De tie vi kelkfoje embarasas:
konkordo montras sin per ŝajno fea,
sed eblas vidi tra la bel’ livrea,
ke falso veras kaj sincero strasas.

Ho amikeco, lasu sferon dian
aŭ ne permesu, ke vin moku trompo,
rabante de vi la intencon puran.

Deprenu de la falso veston vian,
aŭ glitos re la mondo per disrompo
en la ĥaoson praan kaj teruran.

La kanto finiĝis per profunda suspiro kaj la du amikoj atendis, ĉu aŭdiĝos alia melodio; sed la muziko turniĝis en plendajn, plorajn veojn, kaj la pastro kaj la barbiro interkonsentis eltrovi, kiu estas la persono lamentanta per tiel bonega voĉo kaj tiel doloraj ĝemoj. Ili ne iris longe, kiam, turninte sin ĉirkaŭ roko, ili vidis viron figure kaj aspekte similan al la priskribo, kiun Sancho faris antaŭe pri Cardenio. Ĉi lasta, vidante ilin, teniĝis trankvile kaj nealarmite, kun la kapo penseme klinita super la brusto, kaj nur levis la rigardon unu fojon, kiam ili subite aperis antaŭ li.

La pastro, homo de facila parolo, sciis la kaŭzon de lia misfortuno, kaj, rekonante lin laŭ la priskribo de Sancho, proksimiĝis al li kaj per nur kelkaj sed trafaj vortoj provis persvadi lin rezigni tiel mizeran vivon, ĉar alie, li eĉ perdus ĝin tie, kio estus la pleja malfeliĉo. Cardenio, en tiu momento mense sana kaj libera de la krizoj de furiozo, kiuj tiel ofte frenezigis lin, ne povis ne miri, vidante la du virojn en vestoj tiel diferencaj de la kostumoj uzataj en tiuj solejoj; kaj eĉ pli li miris, kiam ili parolis al li pri liaj propraj aferoj, kvazaŭ temus pri io ĝenerale konata (tian impreson li ricevis de la vortoj de la pastro). Do li respondis jene:

– Mi vidas, sinjoroj, kiuj ajn vi estas, ke la ĉielo, zorganto de la bonaj kaj ofte ankaŭ de la malicaj, sendas, sen ke mi meritus tion, al ĉi fora dezerto tiel dista de la vojoj de la homoj, kelkajn personojn, por ke ili montru al mi per diversaj kaj trafaj argumentoj, kiel sensencan vivon mi vivas, kaj por ke ili provu preni min al pli bona loko. Sed, ĉar ili ne scias kion mi scias, nome, ke se mi eltirus min el ĉi mizero, mi falus en alian pli grandan, ili certe rigardas min stulta, aŭ, eĉ pli mave, freneza. Kaj ne surprize, ĉar mi mem rimarkas, ke mia aflikto tiel stampiĝis al mi en la imagon kaj puŝas min al tia frenezo, ke mi ne kapablas ĝin kontraŭstari kaj, ke, manka je sento kaj konscio mi turnas min kvazaŭ en ŝtonon. Ĉi tion mi konstatas, nur kiam oni diras kaj montras al mi kion mi faris, impulsite de tiel teruraj atakoj; kaj mi povas nur vane lamenti, senprofite malbeni mian sorton kaj, por ekskuzi miajn frenezaĵojn, rakonti ties kaŭzon al ajna persono volanta min aŭskulti. La prudentaj, kiam ili ekscias pri la kaŭzo de miaj misfortunoj, trovas komprenebla ĝian efikon, kaj, kvankam ili ne povas faciligi al mi la koron, ili almenaŭ ne kulpigas min, kaj ilia ĉagreno pro mia aĉa konduto turniĝas je kompato pro mia bedaŭrinda sorto. Kaj se vi, sinjoroj, venas kun la sama intenco, kiel jam venis aliaj homoj, antaŭ ol vi komencu prudente min konsili, mi petas vin auŝkulti la historion de miaj misfortunoj, kaj eble tio igos vin ŝpari al vi la klopodon provi doni konsolon al afliktito nekonsolebla.

La du amikoj pleje deziris aŭskulti de lia propra buŝo la kaŭzon de lia misfortuno, do ili petis lin rakonti sian historion, kaj promesis fari nur kion li dezirus por konsolo lia aŭ por trovo de rimedo al lia stato.

Tiam la melankolia junulo komencis sian lamentindan historion, ripetante preskaŭ la samajn vortojn kaj frazojn, kiujn li uzis kelkajn tagojn pli frue antaŭ don Quijote kaj la paŝtistoj, kiam la historio restis nefinita kaŭze de majstro Elisabat kaj de la fervoro de don Quijote en la defendo de la digno de la vaganta kavalirismo. Sed feliĉe la junulo suferis ĉi-foje nenian atakon de frenezo, do li povis rakonti ĝis la fino. Kiam li atingis la epizodon pri la bileto trovita de don Fernando inter la paĝoj de Amadís de Gaŭlio[123], li diris, ke li tre bone memoras la bileton, kaj ke ĝi tekstis jene:

Luscinda al Cardenio:

Ĉiun tagon mi trovas ĉe via persono novajn virtojn, kaj ili min devigas kaj trudas eĉ pli ami vin. Sekve, se vi volus liberigi min de tia devo sen difekti mian honoron, vi facile povus fari tion. Mia patro vin konas kaj min amas; li ne deziras submeti mian volon kaj konsentos, ke vi havu min, se vi estimas min tiel, kiel vi diras kaj kiel mi kredas.

– Ĉi bileto movis min peti la manon de Luscinda, kiel dirite, kaj ĝi pruvis, en la opinio de don Fernando, ke ŝi estas unu el la plej diskretaj kaj saĝaj virinoj de sia tempo. Kaj ĉi sama bileto vekis en li la deziron min detrui, antaŭ ol la projekto mia efektiviĝus. Mi sciigis al don Fernando pri la postulo de la patro de Luscinda, nome, ke mia propra patro petu ŝin de li, kaj tion mi ne kuraĝis proponi al mia patro, ĉar mi timis, ke li ne konsentus. Nu, kvankam li bone konis la rangon, bonon, virton kaj belon de Luscinda kaj tion, ke ŝi povus per siaj kvalitoj honori ajnan familion de Hispanujo, mi komprenis, ke li ne deziras, ke mi edziĝu, antaŭ ol scii kion duko Ricardo volas fari el mi. Resume, mi diris al don Fernando, ke mi ne kuraĝas paroli al mia patro, ne nur pro tiu obstaklo, sed ankaŭ pro aliaj nedifineblaj kaŭzoj, kiuj igis min timi, ke miaj deziroj neniam efektiviĝos. Don Fernando respondis, ke li surprenos paroli kun mia patro kaj igi lin trakti kun la patro de Luscinda. Ho ambicia Mario! Ho, kruela Katilino! Ho, krima Silo! Ho, mensoga Galalón! Ho, perfida Vellido! Ho, avida Judaso! Ho, venĝema Juliano! Perfida, kruela, mensoga kaj venĝema! Kian damaĝon faris al vi ĉi kompatinda mizerulo, kiu tiel plene rivelis al vi la sekreton kaj ĝojon de sia koro? Ĉu mi iel ofendis vin? Ĉu ĉiu vorto kaj konsilo mia ne havis kiel celon la kreskigon de via honoro kaj de via profito? Sed, kial mi plendas? Ve al mi! Kiam la misfortunoj falas de la steloj, furioze kaj tumulte kaskadante de la alto, nenia forto sur la tero kapablas ilin deteni, nek ia homa ruzo povas preventi ilin. Kiu povus imagi, ke don Fernando (kavaliro de nobela nasko, saĝa, dankoŝulda al mi pro miaj multaj servoj, kaj tute certa povi kontentigi siajn amajn dezirojn, kie ajn li volus) enbatus al si en la kapon preni de mi unu solan ŝafinon, kiun mi ne posedis ankoraŭ?

»Sed ni lasu ĉi vanajn kaj senfruktajn pensojn kaj reprenu la fadenon de mia kompatinda historio. Don Fernando, vidante ke mia ĉeesto obstaklus la realigon de lia falsa kaj malica plano, decidis sendi min al sia pli aĝa frato, ke mi petu de li kelkan monon por la pago de ses ĉevaloj, kiujn don Fernando aĉetis la saman tagon, kiam li decidis paroli al mia patro. Tiel li havigis al si la ekskuzon por liberigi sin de mi kaj por pli neĝenate efektivigi sian fian intencon. Ĉu mi povus antaŭvidi lian grandan perfidon, aŭ eĉ imagi ĝin? Tute ne; kontraŭe, mi volis tuj ekiri fari la komision kaj ĝojis pro lia bona aĉeto. Tiun nokton mi parolis kun Luscinda, diris al ŝi kion mi interkonsentis kun don Fernando, kaj aldonis, ke ŝi havu firman esperon, ke niaj bonaj kaj ĝustaj deziroj fine realiĝos. Ŝi respondis, tiel sensuspekta kiel mi mem pri la perfido de don Fernando, ke mi plej baldaŭ revenu, ĉar, ŝi kredis, ke tuj kiam mia patro parolus kun la ŝia, nia sopiro plenumiĝus. Mi ne scias, kiel okazis, sed post ol ŝi diris tion, ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj kaj en ŝia gorĝo fariĝis tia nodo, ke ŝi ne povis diri eĉ unu plian vorton, kvankam ŝajne ŝi volus diri multe pli. Mi neniam vidis ĉe ŝi tian eksceson de emocio, kaj ĝi min surprizis, ĉar, ĝis tiam, ĉiufoje kiam, dank’ al mia diligento kaj al mia bona sorto ni renkontiĝis, ni babilis ĝojaj kaj feliĉaj, kaj en niaj konversacioj mankis larmoj, suspiroj, ĵaluzoj, suspektoj kaj timoj; mi nur laŭdis ŝian belon, admiris ŝian virton kaj ŝian saĝon kaj dankis la ĉielon, ĉar ĝi donis ŝin al mi, kiel la sinjorinon de mia koro, kaj ŝi reciprokis, laŭdante, kiel enamiĝinta virino, kion ŝi rigardis laŭdinda en mi. Per tiaj babiladoj ni amuziĝis, rakontante unu la alian pri mil bagateloj kaj komentante pri niaj najbaroj kaj konatoj, kaj mi nur aŭdacis preni preskaŭ perforte unu el ŝiaj belaj, blankaj manoj kaj kovri ĝin per kisoj kiom permesis la dense lokitaj stangoj de la fenestra krado inter ni. Sed la nokton antaŭan al la trista tago de mia ekiro, ŝi ploris, ĝemis kaj suspiris, kaj, kiam ŝi retiriĝis, ŝi lasis min plena de konfuzo kaj timo, ĉar ŝi ne kutimis riveli tian elmontron de doloro kaj emocio. Sed, por ne detrui mian esperon, mi atribuis ĉion al la intenso de ŝia amo al mi, kaj al la aflikto, kiun la foresto kaŭzas al la veraj amantoj. Nu, mi forvojaĝis trista kaj enpensa, kun la menso plena de imagoj kaj suspektoj: klaraj antaŭsignoj de la mizera kaj nigra fato min atendanta.

»Alveninte al la loko, kien oni min sendis, mi transdonis la leteron al la frato de don Fernando. Li varme min akceptis, sed, anstataŭ lasi min reveni, li ordonis min atendi, ĉe mia granda ĉagreno, ok tagojn en loko, kie la duko, lia patro, ne povus vidi min, ĉar, laŭ la asertoj de la frato de don Fernando, ĉi lasta petis, ke la monon oni havigu al li, sen ke lia patro sciu. Sed ĉio ĉi estis maĥinacio de don Fernando, ĉar lia frato havis monon sufiĉan kaj povus tuj forsendi min kun ĝi. Mi sentis grandan inklinon ne obei tian ordonon, ĉar ŝajnis al mi neeble teni min tiom da tagoj for de Luscinda, des malpli, ke mi lasis ŝin en tiel trista stato. Tamen mi obeis kiel bona subulo, kvankam mi komprenis, ke tio kostus al mi la sanon.

»Sed, kvar tagojn post mia alveno prezentiĝis tie unu viro, serĉis min kaj transdonis al mi leteron, kies adreso montris, ke ĝi venas de Luscinda, ĉar la skrib-karaktero estis ŝia. Mi ĝin apertis timotreme, konvinkite, ke io vere grava movis ŝin skribi al mi, se konsideri, ke tion ŝi apenaŭ faris, kiam mi loĝis proksime al ŝia hejmo; sed, legonte la leteron, mi demandis al la kuriero tion, kiu donis ĝin al li, kaj kiom longe li estis survoje. Li respondis, ke, kiam ĉe la tagmezo li vagis sur strato de la urbo, tre bela sinjorino vokis lin de fenestro, kaj, kun la okuloj plenaj de larmoj, diris rapide: «Frato, se, kiel ŝajnas, vi estas kristano, mi petas vin je la amo de Dio, ke vi plej rapide portu ĉi leteron al la loko kaj al la persono, bone konataj, montritaj en la adreso. Per tio vi faros grandan servon al Nia Sinjoro, kaj, por ke ne manku al vi la necesaj rimedoj por la plenumo de mia peto, jen prenu kion ĉi poŝtuko entenas». Tion dirante, ŝi ĵetis al mi tra la fenestro unu poŝtukon, kie mi trovis cent realojn, ĉi oran ringon kaj la leteron. Poste, sen atendi mian respondon, ŝi retiris sin de la fenestro, kvankam unue ŝi vidis min preni la leteron kaj la poŝtukon kaj signi al ŝi, ke mi faros, kiel ordonite. Vidante min tiel bone pagita por la laboro alporti la leteron, kaj sciante per la adreso, ke oni devus enmanigi ĝin al vi (kaj mi bone konas vin, sinjoro), mi, pelate ankaŭ de la larmoj de la bela sinjorino, decidis, ne konfidi la leteron al alia persono, sed mi mem ĝin alporti al vi. Kaj de kiam ŝi donis al mi la leteron, mi iris en dek ses horoj kvindek kvar mejlojn, tio estas, la distancon de la urbo al ĉi tie, kiel vi scias.

»Dum la afabla kaj improvizita kuriero diris ĉion ĉi, mi pendis de liaj vortoj, kaj miaj kruroj tiel tremis ke mi apenaŭ povis stari. Nu, fine mi apertis la leteron, kaj ĝi diris jene:

Don Fernando plenumis sian promeson paroli kun mia patro, sed li tion faris, ne je via nomo, sed por sia profito. Sciu, sinjoro, ke li petis mian manon, kaj ke mia patro, kredante ke don Fernando avantaĝe superas vin, konsentis tiel rapide, ke post du tagoj okazos sekrete kaj private la edziĝo, ĉar ĝin atestos nur la ĉielo kaj kelkaj personoj de la domo. Imagu do mian staton. Se vi opinias, ke vi devas veni, jam venu. La sekvo de ĉi afero igos vin vidi, ĉu mi amas vin, aŭ ne. Dio volu, ke ĉi letero atingu vin, antaŭ ol mia mano kuniĝos kun la mano de viro, kiu tiel fie rompis sian promeson.

»Ĉe tia letero mi tuj ekiris sen atendi la monon aŭ ion alian. Mi klare komprenis, ke ne la aĉeto de la ĉevaloj, sed la kontentigo de liaj deziroj movis don Fernandon sendi min al sia frato. La kolero en mi bolanta kontraŭ don Fernando kaj la timo perdi la trezoron, kiun mi akiris tra multaj jaroj da amo kaj sindono, sendube donis al mi flugilojn, ĉar la sekvantan tagon mi atingis la urbon, ĝuste en la horo konvena por iri paroli al Luscinda. Mi ŝtele enrajdis, lasis la mulon ĉe la bona homo alportinta al mi la leteron kaj bonŝance mi trovis Luscindan ĉe la fenestro, kies krado estis la daŭra atestanto de nia amo. Ŝi tuj rekonis min; tamen, ne kiel ni devus rekoni unu la alian. Sed, ĉu ekzistas unu sola persono en la mondo povanta arogi, ke li penetris ĝiskomprene la konfuzan menson kaj la varian naturon de virino? Certe, eĉ ne unu. Nu, tuj kiam Luscinda vidis min, ŝi diris: «Cardenio, mi jam portas la kostumon por la geedziĝa ceremonio, kaj atendas min en la salono la perfida don Fernando, mia avida patro kaj aliaj atestontoj; sed ili atestos, ne mian edziniĝon, sed eble mian morton. Ne konsterniĝu, amiko, kaj klopodu ĉeesti ĉi oferadon. Se mi ne povos eviti ĝin per miaj argumentoj, mi portas kaŝitan ponardon, kaj, metante per ĝi finon al mia vivo, mi venkos eĉ la plej rigoran oponon kaj pruvos en la sama tempo, kiel multe mi amis kaj amas vin».

»Konsternita, mi haste respondis, ĉar mi timis, ke oni povus interrompi nin: «Viaj agoj, sinjorino, konfirmu viajn vortojn. Se vi havas ponardon por teni vin fidela al via ĵuro, mi havas glavon por vin defendi, aŭ, se la fortuno montros sin kontraŭa, por mortigi min».

»Mi kredas, ke ŝi ne povis aŭdi ĝis la fino, ĉar oni urĝe vokis ŝin, tiel, ke la edziĝonto atendis. Ĉe tio densiĝis la nokto de mia tristo, subiris la suno de mia ĝojo, estingiĝis la lumo de miaj okuloj kaj obskuriĝis la kompreno de mia menso. En mia konfuziteco mi ne kapablis trovi la pordon de la domo, ne povis fari eĉ unu solan paŝon. Sed konsiderante, kiel necesa estus mia ĉeesto tie por ajna eventualo, mi rekuraĝigis min plej eble kaj eniris en ŝian domon; mi konis tre bone ties internon kaj, krome, pro la konfuzo reganta oni ne rimarkis min. Do, nevidate mi kaŝis min en la salono mem, en la embrazuro de fenestro kovrita per kurtenoj, inter kies faldoj kaj randoj mi povis observi, ne observate, ĉion, kio okazis en la salono. Mi ne povus diri nun, kiom angore batis mia koro, dum mi staris tie, aŭ kiom da pensoj kaj konsideroj venis al mi en la kapon; ili estis tiel multaj kaj de tia naturo, ke oni nek povas, nek devas diri ilin. Sufiĉas, ke vi sciu, ke don Fernando eniris en la salonon en sia ordinara vesto, sen specialaj garnoj, kaj lin akompanis, kiel atestonto, unu kuzo, je la unua grado, de Luscinda. La ceteraj ĉeestantoj estis nur la servistoj de la domo. Iom poste el iu ĉambro eniris Luscinda, akompanate de sia patrino kaj de du siaj servistinoj, kaj ŝi, vestita kaj garnita konforme al siaj rango kaj belo, ŝajnis la personigo mem de la eleganto kaj de la kortega gloro.

»Mi tiel raviĝis kaj ekstazis, admirante ŝin, ke mi ne havis okazon detale observi ŝian kostumon; mi povis distingi nur ties kolorojn, blankan kaj ruĝetan, kaj la glimadon de la juveloj kaj gemoj kovrantaj ŝiajn kapoveston kaj kostumon; sed super ĉio venke brilis la eksterordinara belo de ŝiaj blondaj haroj, kiuj konkure kun la gemo kaj la lumo de kvar torĉoj ardantaj en la salono, eĉ pli bele rivelis ŝian ĉarmon al miaj okuloj. Ho, memoro detruanta mian pacon! Kial vi prezentas nun al mi la senegalan belon de la adorata turmentantino mia? Ĉu ne estus pli bone, se vi, kruela memoro, bildigus en mi kion ŝi poste faris, por ke mi, pelate de tiel granda ofendo, provu, ne venĝi min, sed almenaŭ perdi la vivon? Ne tediĝu, sinjoroj, aŭdante, kiel mi ekskursas el la temo. Mian aflikton oni ne povas rakonti supraĵe kaj koncize, ĉar ŝajnas al mi, ke ĉiu el ĝiaj cirkonstancoj meritas longan komenton.

La pastro respondis al tio, ke ili sentas, ne enuon, sed grandan plaĉon aŭskultante la detalojn, ĉar ili estas interesaj kaj menciindaj kaj meritas la saman atenton ol la kerno de la rakonto.

– Nu, bone – daŭrigis Cardenio – . Kiam ili ĉiuj troviĝis en la salono, eniris la paroĥestro, prenis la manojn de la geedziĝa paro por plenumi la koncernan ceremonion kaj diris: «Sinjorino Luscinda, ĉu vi akceptas la ĉi tie ĉeestantan sinjoron don Fernando kiel leĝan edzon, konforme al la preskriboj de nia Sankta Patrino, la Eklezio?».

»Mi elŝovis la kapon kaj la kolon el inter la kurtenoj kaj kun atentega orelo kaj angorplena animo mi pretis aŭskulti la respondon de Luscinda, atendante de ŝiaj vortoj, aŭ mian kondamnon je morto, aŭ la konfirmon de mia vivo. Ho, se mi estus kuraĝinta elpaŝi kaj diri laŭte: «Luscinda, Luscinda, zorgu kion vi faros, pensu kion vi ŝuldas al mi! Memoru, ke vi estas mia, kaj ke vi ne povas aparteni al alia viro. Sciu, ke, se vi diros jes, mia vivo finiĝos en la sama momento. Kaj vi, perfida don Fernando, rabanto de mia gloro, morto de mia vivo, kion vi volas? Kion vi pretendas? Pensu, ke vi ne povas, kiel kristano, plenumi viajn dezirojn, ĉar Luscinda estas mia edzino, kaj mi, ŝia edzo».

»Kiel sensence mi kondutis! Nun, troviĝante for de la danĝero, mi diras, ke mi devintus fari kion mi ne faris. Nun, lasinte, ke oni ŝtelu mian karan trezoron, mi insultas la ŝteliston, kvankam mi devus venĝi min kontraŭ li, se mi havus kuraĝon por tio, kaj ne nur por plendi. Tiam mi kondutis stulte kaj timeme; ne strange do, ke mi mortas nun freneza, pentanta kaj en infamio.

»La pastro atendis la respondon de Luscinda, kaj ŝi hezitis longe antaŭ ol ĝin doni. Kaj, kiam mi pensis, ke ŝi eltiros tuj la ponardon por teni sin fidela al sia vorto, aŭ ke ŝi levos sian voĉon por diri la veron aŭ ion al mi favoran, mi aŭdis ŝin murmuri feble kaj sveneme: «Jes, mi volas». Don Fernando diris la samon, donis al ŝi la ringon kaj, tiel, nedisigebla ligilo kunigis ilin. La novedzo proksimiĝis brakumi la edzinon, sed ŝi metis al si la manon sur la koron kaj falis duonsvene en la brakojn de sia patrino. Al mi mankas ankoraŭ priskribi mian mensan staton en la momento, kiam mi vidis, ke per ŝia «jes» trompiĝis mia espero, pruviĝis falsaj la vortoj kaj promesoj de Luscinda kaj neebliĝis al mi reakiri mian perditan trezoron. Mi restis manka je konsilo, forlasita de la ĉielo, abomenata de la tero min nutranta… la aero rifuzis al mi spiron por miaj veoj, kaj la akvo, humidon por miaj larmoj; nur la fajro tiel kreskis en mi, ke mi brulis de furiozo kaj ĵaluzo.

»La sveno de Luscinda ĵetis ĉiujn en konfuzon. Ŝia patrino dekroĉis al ŝi la bruston de la kostumo, por ke ŝi spiru pli facile, kaj sub la korsaĵo aperis faldita papero. Don Fernando tuj kaptis ĝin, kaj, ĝin leginte ĉe la lumo de unu el la torĉoj, sidiĝis sur seĝo kaj profunde enpensa metis al si la manon sur la vangon, sen atenti, ke la aliaj personoj donas helpon al lia edzino, por ke ŝi rekonsciiĝu.

»Kiam mi vidis la domon en tiela alarmo kaj konfuzo, mi decidis eliri, sen zorgi, ĉu oni vidos min aŭ ne, ĉar mi havis la intencon, se oni min surprizus, fari tian teruraĵon, ke ĉiuj komprenus la justan indignon de mia koro, vidante min puni la falsan don Fernando kaj eĉ la svenan kaj ŝanĝeman perfidulinon. Sed mia sorto sendube rezervis min al pli grandaj mavoj, se tiaj ekzistas, ĉar ĝi ordonis, ke mi en tiu momento konservu tute la racion, kiu mankis al mi poste. Tiel do, anstataŭ venĝi min kontraŭ miaj plej grandaj malamikoj (kio estus facila, ĉar ili havis nenian suspekton pri mia ĉeesto), mi decidis puni min mem eĉ kun pli da rigoro ol mi uzus kontraŭ ili, se mi ilin mortigus, ĉar per morto subita malaperas subite ankaŭ la sufero, dum la morto prokrastita de torturoj ĉiam pereigas sen fakte meti finon al la vivo.

»Fine mi eliris el ŝia hejmo kaj revenis al la persono, en kies domo mi antaŭe lasis la mulon. Li ĝin selis, kaj, sen diri adiaŭon al li, mi saltis sur la beston, elrajdis el la urbo kaj, kiel alia Loto, ne kuraĝis turni la okulojn por rigardi retro. Vidante min sola en la kamparo, dum la obskuro de la nokto min envolvis, kaj la silento invitis min senlime plendi, ĉar oni ne povus koni aŭ aŭskulti min, mi komencis krii furioze, insultante Luscindan kaj don Fernandon, kvazaŭ mi povus venĝi min tiel kontraŭ la ofendo, kiun ili faris al mi. Mi nomis ŝin kruela, sendanka, falsa, sed ĉefe, avidema, ĉar la riĉo de mia rivalo blindigis al ŝi la okulojn de la amo, prenis ŝin de mi kaj ŝin donis al viro, kies fortuno montriĝis pli malavara kaj favora ol la mia.

»Tamen, meze de miaj kolero kaj insultoj, mi klopodis ekskuzi ŝin, dirante, ke estas kompreneble, ke pucelo retenita ĉe siaj gepatroj kaj kutimanta obei ilin, submetas sin senproteste al ilia volo, se konsideri, ke ili donas ŝin edzinige al kavaliro tiel riĉa kaj nobela kiel don Fernando. Krome, se ŝi rifuzus lin, oni rigardus ŝin sensenca, aŭ oni suspektus, ke ŝi dediĉas sian amon al alia viro, kio damaĝus ŝian reputacion kaj honoron. Mi pensis aliflanke, ke, se ŝi estus dirinta, ke mi iĝis ŝia edzo, ŝiaj gepatroj sendube rekonus, ke ŝi ne elektis malbone kaj certe ili ŝin pardonus, se konsideri, ke antaŭ ol don Fernando proponis sin kiel edzon, ili nek renkontus, nek dezirus pli bonan partion ol min. Mi estus apoginta ŝian aserton kaj konfirminta ĉion, kion ŝi volus elpensi ĉi-rilate. Do, mi konkludis, ke manko de amo kaj de saĝo, eksceso de ambicio kaj ŝato al la pompo igis ŝin forgesi la promeson, per kiu ŝi trompis, kuraĝigis kaj subtenis min en mia firma espero kaj en miaj honestaj deziroj.

»Mi rajdis la ceteron de la nokto en tiu angora stato, ĉe la mateniĝo atingis pasejon al ĉi montaroj, kaj, penetrinte en ilin, vagadis tri tagojn for de vojoj kaj padoj ĝis kelkaj herbejoj, kies precizan situon mi ne konas. Tie mi demandis al paŝtistoj, kie troviĝas la plej aspra kaj dezerta parto de la montoj, kaj ili respondis montrante al ĉi direkto. Mi aliris do ĉi tien kun la intenco meti en ĉi loko finon al mia vivo. Kiam mi alvenis al la unuaj krutaĵoj, mia mulo falis morta de laco kaj malsato, aŭ, kiel mi kredas, por liberigi sin de tiel senutila pezo, kia mi estas. Do mi ekiris piede, konsumita kaj malsata, kaj nek renkontis ian helpon, nek venis al mi la penso ĝin serĉi. Mi kuŝiĝis sur la grundo kaj restis tie, mi ne scias kiom da tempo. Fine mi levis min sen senti malsaton. Apud mi staris pluraj kapristoj, kaj sendube ili jam kontentigis mian neceson, ĉar ili sciigis min, ke, kiam ili min trovis, mi diradis tiom da absurdoj, ke klare vidiĝis, ke mi perdis la saĝon. Jam de tiam mi konscias, ke mia menso ne daŭre fartas bone; de tempo al tempo ĝi iĝas tiel febla kaj senorda, ke mi faras mil frenezaĵojn, ŝirante al mi la veston kaj vane ripetante la amatan nomon de la malamikino mia. En tiaj momentoj mi havas nur la celon kaj deziron kriadi ĝismorte, kaj, kiam mi rekonsciiĝas, mi sentas min tiel laca kaj muelita, ke mi povas apenaŭ movi min. Mi ordinare loĝas en ajna kava trunko de kverko sufiĉe vasta ŝirmi ĉi mizeran korpon mian. La bovistoj kaj kapristoj de ĉi montoj nutras min, movataj de karitato. Ili metas la manĝon ĉe la vojoj kaj rokoj, kie, ili pensas, mi povas ĝin trovi. Tiel, en la okazoj kiam la saĝo mankas al mi, la natura neceso igas min rekoni la manĝon kaj vekas en mi la deziron ĝin gustumi kaj la volon ĝin preni. La paŝtistoj diras al mi, kiam ili renkontas min mense sana, ke en aliaj okazoj, mi atakas ilin sur la vojo de la vilaĝo al la diversaj ŝafejoj de la montoj kaj perforte prenas de ili la manĝon, kvankam ili deziras volonte doni ĝin al mi. Tiel pasas la lasta parto de mia mizera vivo, ĝis la ĉielo volos, aŭ meti al ĝi finon, aŭ viŝi el mia memoro la belon kaj perfidon de Luscinda kaj la ofendon de don Fernando. Se la ĉielo volos senmemorigi min, ne prenante de mi la vivon, miaj pensoj sekvos alian pli bonan kurson; alie, mi nur povas preĝi al Dio, ke Li kompatu min en Sia mizerikordo, ĉar mi ne sentas min sufiĉe forta por eltiri min el ĉi mizero, en kiun mi mem ĵetis min.

»Tia estas, sinjoroj, la amara historio de miaj misfortunoj. Diru, ĉu oni povas ĝin aŭskulti kun malpli da emocio, ol mi mem montris rakontante ĝin. Kaj ne klopodu konsili aŭ persvadi min preni ian efikan rimedon, kian povos inspiri al vi via saĝo, ĉar la medikamento estus tiel vana, kiel la preskribo de ajna fama doktoro al paciento ne volanta lin obei. Mi ne volas sanon sen Luscinda; kaj, ĉar al ŝi plaĉis aparteni al alia viro, kiam ŝi estis, aŭ devus esti, mia, al mi plaĉas doni min al la aflikto, anstataŭ esti feliĉa. Per sia ŝanĝiĝemo ŝi volis igi mian perdiĝon konstanta, kaj de mia flanko mi volas ĝisfine detrui min por kontentigi ŝian deziron. Kaj la futuraj generacioj vidos, ke nur al mi mankis tio, kion havas en abundo la aliaj mizeruloj: ilin konsolas la fakto, ke konsolo tute ne ekzistas por ili; sed ĉi tio estas por mi la kaŭzo de plej grandaj afliktoj kaj malbonoj, kaj mi pensas, ke ili vivos en mi eĉ post mia morto.

Tiel finis Cardenio sian longan kaj tristan historion de amo. Sed ĝuste kiam la pastro sin preparis diri al li kelkon da konsolaj vortoj, lin detenis de tio voĉo venanta al ili kun morna tono kaj diranta kion oni rakontos en la kvara parto de ĉi historio, ĉar ĉi tie la klera kaj detalema Cide Hamete Benegeli metas finon al la tria.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.