La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 59

Pri eksterordinara incidento, kiun oni povus nomi aventuro, okazinta al don Quijote

Don Quijote kaj Sancho trafis, en freŝa bosketo, klaran kaj puran rojon, sur kies bordo ili trovis rimedon kontraŭ la polvo kaj la laco rezultintaj el la senkonsidera konduto de la taŭroj. La trabatita paro lasis liberaj, sen bridoj kaj seloj, la ĉevalon kaj la azenon, kaj sidiĝis por ripozi. Sancho turnis sin al sia dusako kaj elprenis el ĝi kion li kutime nomis «condumio»[397]. La ŝildisto gargaris sian buŝon, don Quijote lavis al si la vizaĝon, kaj la freŝo de la akvo iom stimulis ilian deprimitan spiriton. Don Quijote manĝis neniom kaŭze de sia aflikto, kaj Sancho ne kuraĝis tuŝi la manĝon pro ĝentilo, kaj atendis, ke lia mastro komencu unua. Sed, vidante lin tiel absorbita en pensoj, ke li eĉ forgesis preni panpecon al sia buŝo, Sancho diris nenion kaj spite al ĉiaj reguloj de bonedukiteco, komencis gluti la panon kaj la fromaĝon, kiuj kuŝis antaŭ li.

– Manĝu, amiko Sancho – diris don Quijote – . Flegu la vivon, pli gravan al vi ol al mi, kaj lasu min morti sub la pezo de miaj zorgoj kaj de miaj misfortunoj. Mi, Sancho, venis en la mondon por vivi mortante, kaj vi por morti manĝante. Kaj por ke vi vidu, ke ĉi-rilate mi diras la veron, konsideru, ke mi estas protagonisto de libroj, fama pro miaj prodaĵoj, ĝentila en mia konduto, respektata de princoj, sopirata de puceloj… kaj fine, kiam mi atendis laŭrojn, kronojn kaj triumfojn kiel merititan rekompencon pro miaj kuraĝaj faroj, mi vidis min ĉi-matene surtretata, kalcitrata, batata de la hufoj de bestoj naŭzaj kaj sordidaj. Ĉe tia penso miaj dentoj agaciĝas, miaj molaroj paraliziĝas, miaj manoj svenas, kaj absolute mankas al mi la deziro manĝi, tiom ke mi pensas lasi min morti de malsato, t.e. de la plej kruela el la mortoj.

– Se tiel – respondis Sancho, senhalte maĉante – , via moŝto certe ne aprobas la proverbon: «Oni manĝu ĝis krevo, eĉ se tiel morto venos». Se paroli pri mi, mi ne pensas preni de mi la vivon: kontraŭe, mi faros kiel la ŝuisto, kiu streĉas la ledon per la dentoj, ĝis ĝi atingas la deziratan longon. Mi longigos mian vivon manĝante, ĝis ĝi atingos la finon signitan de la ĉielo. Sciu, sinjoro, ke ne ekzistas pli granda frenezaĵo ol morti de despero, kiel vi volas. Sekvu mian konsilon, manĝu, poste kuŝiĝu dormi iom sur la verdaj matracoj de ĉi herboj, kaj, kiam vi vekiĝos, vi sentos vin pli animita.

Don Quijote konsentis, ĉar ŝajnis al li, ke la vortoj de Sancho havis pli da filozofio ol da stulto. Kaj li respondis:

– Se vi, ho Sancho!, bonvolus fari por mi kion mi nun diros, mia reanimiĝo estus pli certa, kaj mia aflikto ne tiel granda. Jen la afero: dum mi dormos, sekvante vian konsilon, vi devus iom devii de ĉi tie, elmeti vian pugon al la aero kaj per la brido de Rocinante skurĝi vin tricent aŭ kvarcent fojojn, partopage de la tri mil kaj kelkaj batoj, kiujn vi devas doni al vi por la elsorĉo de Dulcinea; ĉar estas vere bedaŭrinde, ke la povra sinjorino suferas ankoraŭ sian ensorĉitecon pro via forgesemo kaj neglekto.

– Oni povus multe paroli pri tio – diris Sancho – . Por la momento, ni ambaŭ dormu, kaj poste Dio disponos. Via moŝto sciu, ke skurĝi sin frida-sange estas kruela afero, des pli, se la batoj falus sur korpon mankan je nutro kaj manĝo. Mia sinjorino Dulcinea havu paciencon, ĉar en la plej neatendita momento, ŝi vidos min transformiĝinta en kribrilon kaŭze de la vipobatoj. Kaj la vivo daŭras ĝis la morto: mi volas diri, ke mi vivas ankoraŭ, kaj ke samtempe mi havas la deziron plenumi mian promeson.

Don Quijote lin dankis, manĝis iomete – kaj Sancho multe – kaj ambaŭ kuŝiĝis dormi, dum la du konstantaj amikoj kaj kompanoj, Rocinante kaj la azeno, laŭvole kaj libere paŝtiĝis sur la verda herbo, tre abunda en tiu loko.

Ili vekiĝis iom tarde, surseliĝis, sekvis sian vojon kaj rapidis por alveni al gastejo, videble staranta proksimume tri mejlojn for. Kaj mi diras gastejo, ĉar don Quijote donis al ĝi ties nomon, kontraŭ sia kutimo preni ĉiun gastejon por kastelo.

Alveninte, ili demandis al la gastejestro, ĉu li disponas ĉambron. Li jese respondis, kaj aldonis, ke ili ĝuus tie tiom da komforto kaj regalo, kiom ili povus trovi en Zaragoza mem. Ili deseliĝis, kaj Sancho prenis sian viktualion al ĉambro, kies ŝlosilon donis al li la gastejestro. Poste li gvidis la bestojn al la stalo, donis al ili ties porciojn de furaĝo, kaj revenis por vidi, kion novan don Quijote ordonus. La hidalgo sidis sur ŝtona benko, kaj Sancho dankis la ĉielon, ke lia mastro ne imagas kastelo ĉi gastejon. Venis la horo manĝi, ambaŭ retiriĝis al sia ĉambro, Sancho demandis al la gastejestro, kion li havas por surtabligo, kaj la alia respondis, ke iliaj deziroj estos tute plenumitaj kaj ke, sekve, ili mendu laŭvole, ĉar en lia domo ekzistas ĉio: birdoj el la aero, birdegoj el la kortoj kaj fiŝoj el la maro.

– Ni ne bezonas tiom – diris Sancho – . Ni havos sufiĉe per du rostitaj kokidoj, ĉar mia sinjoro estas delikata kaj apenaŭ manĝas, kaj mi ne tro glutemas.

La gastejestro respondis, ke li ne havas kokidojn, ĉar la milvoj ekstermis ilin ĉiujn.

– Se tiel, la sinjoro gastejestro ordonos rosti por ni mol-karnan kokinon – diris Sancho.

– Kokinon! Neeble! – respondis la gastejestro – . Hieraŭ mem mi sendis al la urbo, por vendo, pli ol kvindek da ili. Via moŝto petu ion ajn, sed ne kokinojn.

– Nu, bone – diris Sancho – . Viando bovidina aŭ kaprida certe ne mankos.

– Ĝuste nun mi ne havas en la domo, ĉar ili tute konsumiĝis. Sed la venontan semajnon, mi havos denove pli ol sufiĉe.

– Bele ni fartus, se ni devus atendi ĝis tiam! – respondis Sancho – . Sed mi vetus, ke ĉi mankon kompensas abundo de ovoj kaj lardo.

– Je Dio! – kriis la gastejestro – . Oni vidas, ke vi ŝatas ŝerci. Mi jam diris al vi ke mi ne havas kokinojn, kaj vi volas, ke mi havu ovojn! Pensu, se vi deziras, pri aliaj pladoj, sed ne petu frandaĵojn.

– Nu, homo, jam sufiĉas la divenado. Diru al mi, vere kaj efektive, kion vi havas, kaj ni finu ĉi aferon.

– Vere kaj efektive, sinjoro gasto, mi havas du piedojn bovajn, kiuj ŝajnas piedoj bovinidaj, aŭ, se vi preferas, bovinidajn piedojn, kiuj aspektas kiel bovaj: ili estas jam stufitaj, kun siaj kikero-grajnoj, siaj cepoj kaj sia lardo. Kaj ĝuste nun ili kvazaŭ diras: «Manĝu nin! Manĝu nin!».

– Jam rezervigu ilin al mi – diris Sancho – . Neniu ilin tuŝu. Mi pagos plej multe, ĉar nenio pli bongusta ekzistas en la mondo; kaj tute ne gravas, ĉu temas pri piedoj bovaj aŭ bovinidaj.

– Neniu tuŝos ilin – respondis la gastejestro – , ĉar la aliaj gastoj estas tiel alt-rangaj, ke ili vojaĝas kun propra kuiristo, provizisto kaj viktualio.

– Se paroli pri alt-rangaj – diris Sancho – , la pleja estas mia mastro. Sed lia profesio ne permesas al li la lukson porti proviziston kaj specialan viktualion. Ni kuŝiĝas meze de herbejo kaj ŝtopas nin per glanoj kaj mespiloj.

Tia estis la konversacio de Sancho kun la gastejestro, sed la ŝildisto ne volis ĝin daŭrigi, nek respondi lian demandon pri la ofico aŭ profesio de don Quijote. Alvenis do la manĝo-horo, don Quijote retiriĝis al sia ĉambro, la gastejestro alportis al li la stufaĵon antaŭe menciitan, kaj la hidalgo volonte sidiĝis manĝi. Ŝajne en apuda ĉambro, apartigita disde la lia per minca muro, oni parolis, kaj don Quijote aŭdis:

– Je via vivo, don Jerónimo, ĝis oni alportos al ni la manĝon, ni legu ankoraŭ alian ĉapitron de la dua parto de Don Quijote de La Mancha[398].

Apenaŭ la hidalgo aŭdis sian nomon, li stariĝis kaj orel-streĉe komencis aŭskulti la konversacion. La menciita don Jerónimo respondis:

– Kial vi deziras, sinjoro don Juan, ke ni legu absurdojn? Kiu legis la unuan parton de la historio de don Quijote de La Mancha, ne povas legi kun plezuro ĉi duan.

– Tamen – diris don Juan – estus bone ĝin legi, ĉar ne ekzistas libro tiel mava, ke ĝi ne havas ion bonan. Sed, kio plej ĉagrenas min en ĉi dua parto estas, ke ĝi pentras la kavaliron jam senama al Dulcinea de El Toboso.

Aŭdinte tion, don Quijote, posedate de kolero kaj indigno, laŭte kriis:

– Se iu ajn aŭdacas aserti, ke don Quijote de La Mancha forgesis, aŭ povas forgesi Dulcinean de El Toboso, mi instruos lin per egalaj bataliloj, ke li tute trompiĝas! Dulcinea ne povas esti forgesita, nek don Quijote kapablas forgesi: lia devizo estas konstanteco, kaj lia profesio nature kaj senpene gardi la ĵure donitan promeson.

– Kiu min respondas? – oni demandis de la alia ĉambro.

– Kiu, se ne don Quijote de La Mancha mem, kiu defendos kion li nun diras aŭ povos diri? Ĉar «bona paganto ne diskutas pri la kontoj» – respondis Sancho.

Apenaŭ Sancho tion diris, du kavaliroj – ili ŝajnis tio – eniris tra la pordo de lia ĉambro, kaj unu el ili, ĵetante la brakojn ĉirkaŭ la kolo de don Quijote, diris:

– Nek via aspekto povas dementi vian nomon, nek via nomo vian aspekton. Certe vi estas, sinjoro, la vera don Quijote de La Mancha, nordo kaj poluso de la vaganta kavalirismo, spite al la ulo, kiu volis uzurpi vian nomon kaj diskrediti viajn farojn: la aŭtoro de ĉi libro.

Li metis en la manojn de la hidalgo la libron, kiun portis kun si lia kompano, don Quijote ĝin foliumis senparole, kaj iom poste turnis sin al li dirante:

– Mi vidis ĝin tre supraĵe, tamen tri aferoj ŝajnas al mi riproĉindaj. Unue, kelkaj vortoj de la enkonduko;[399] due, la aragonaj dialektaĵoj, ĉar la aŭtoro ne ĝuste uzas la artikolon; kaj trie, ke li montras sian nescion, ĉar li eraras, kaj devias de la vero koncerne la plej esencan punkton de la tuta historio, tial, ke li diras ĉi tie, ke la edzino de Sancho Panza, mia ŝildisto, nomiĝas Mari Gutiérrez[400], dum efektive ŝia nomo estas Teresa Panza. Kaj se la aŭtoro eraras en ĉi detalo tiel grava, oni povas timi, ke li eraras ankaŭ en la ceteraj punktoj de la historio.

– Grandioza historiisto, certe! – ironiis Sancho – . Bone informita li estas pri niaj aventuroj, se li donas al mia edzino la nomon Mari Gutiérrez! Reprenu la libron, sinjoro, kaj vidu, ĉu mi aperas tie, kaj ĉu ankaŭ mian nomon oni ŝanĝis.

– Laŭ viaj vortoj, amiko – diris don Jerónimo – , sendube vi estas Sancho Panza, la ŝildisto de don Quijote.

– Jes, efektive – respondis Sancho – . Kaj mi fieras pri tio.

– Tiam mi ĵurus – aldonis la kavaliro – , ke ĉi moderna aŭtoro ne traktas vin honeste, male ol vi meritas. Li pentras vin glutema kaj stulta, sen ia spirito, t.e. tute diferenca de la Sancho priskribita en la unua parto de la historio de via mastro.

– Dio lin indulgu – diris Sancho – . Preferindus, se li estus lasinta min en mia angulo, sen memori pri mi, ĉar «kiu iras sperte, iras certe» kaj «bone sidas Sankta Petro en Romo».

La du kavaliroj petis la hidalgon akompani ilin manĝi en ilia ĉambro, ĉar ili sciis, ke en la gastejo ne ekzistas pladoj propraj al lia persono. Don Quijote, ĉiam ĝentila, cedis al ilia peto kaj manĝis kun ili. Sancho restis kiel absoluta mastro de la stufaĵo, sidiĝis ĉe la kapo de la tablo, kaj en la akompano de la gastejestro, kiu inklinis al la piedoj bovaj almenaŭ tiel multe kiel Sancho.

Dum la manĝado, don Juan demandis al don Quijote, ĉu li scias ion novan pri sinjorino Dulcinea de El Toboso: ĉu ŝi edziniĝis, gravediĝis aŭ akuŝis, aŭ ĉu ŝi konservas ankoraŭ sian virginecon kaj, gardante sian virton kaj pudoron, reciprokas la amajn pensojn de sinjoro don Quijote.

– Dulcinea estas ankoraŭ virga – respondis la hidalgo – . Mia amo pli firma ol iam antaŭe, kaj niaj rilatoj tiel sensukcesaj kiel kutime. Kaj ŝia belo transformiĝis en la mienon de kruda kampulino.

Poste don Quijote detale rakontis la ensorĉon de sinjorino Dulcinea de El Toboso, la eventojn en la kaverno de Montesinos, kaj la instrukciojn de la saĝulo Merlín, por ke oni ŝin elsorĉu per la sinskurĝado de Sancho.

La du kavalirojn ricevis grandan plezuron, aŭdante la hidalgon rakonti la strangajn aventurojn de sia historio, kaj ambaŭ miris tiel multe je liaj ekstravagancoj, kiel je lia eleganta stilo ilin rakonti. Kelkfoje ili opiniis lin prudenta, kelkfoje vidis lin gliti en absurdon, do ili ne sciis, kien meti lin inter la saĝo kaj la frenezo.

Sancho finis manĝi, lasis la gastejestron ebria kaj nekapabla teni sin sur siaj piedoj, direktis sin al la ĉambro de sia mastro, eniris kaj diris:

– Oni min pendumu, sinjoroj, se la aŭtoro de la libro, kiun vi havas, ne deziras malamiki al mi. Tamen mi esperas ke, kvankam li nomas min glutema, kiel via moŝto diras, li ne nomas min drinkulo.

– Nu, li vin nomas ankaŭ tio, kvankam mi ne memoras pri liaj precizaj vortoj – respondis don Jerónimo – . Sed certe li uzis aĉajn esprimojn, kaj krome, mensogajn, se juĝi laŭ la fizionomio de la bona Sancho ĉi tie staranta antaŭ mi.

– Viaj moŝtoj kredu min – diris Sancho – . La Sancho kaj la don Quijote de tiu historio tute certe ne estas la samaj aperantaj en la verko de Cide Hamete Benengeli, t.e. ni mem: mia mastro, kuraĝa, prudenta kaj amofrapita; kaj mi, simpla, sprita, kaj ne manĝ-avida aŭ ebriema.

– Mi vin kredas – respondis don Juan – , kaj, se eble, oni devus ordoni, ke neniu skribu pri la aferoj de la granda don Quijote, krom Cide Hamete, lia unua historiisto: ĝuste kiel Aleksandro dekretis, ke nur Apeles faru liajn portretojn.

– Iu ajn portretu min, se li volas, sed ne min deformu – diris don Quijote – . Ĉar la pacienco ofte eksplodas, kiam oni tro ŝarĝas ĝin per ofendoj.

– Nenian ofendon oni povus fari al don Quijote – diris don Juan – sen ke li facile venĝus, se li ne preferus oponi al ĝi per la ŝildo de sia pacienco, laŭŝajne forta kaj granda.

Tiel parolante ili pasigis grandan parton de la nokto. Don Juan deziris, por vidi la hidalgon fari novajn komentojn, ke li legu iom pli la libron. Sed don Quijote rifuzis, dirante, ke li konsideras ĝin tute legita, kaj ke li venis al la konkludo, ke la libro estas vera stultaĵo. Li aldonis, ke li ne volis, ke la aŭtoro ĝoju, pensante, ke don Quijote ĝin legis; ĉar oni devas deturni la penson de aferoj obscenaj kaj stultaj, des pli do la okulojn.

La du amikoj demandis lin, kien li decidis vojaĝi, kaj don Quijote respondis, ke li intencas iri al Zaragoza, por partopreni en la turniroj tie okazantaj ĉiujare kaj kie oni konkuras por armaĵo. Don Juan informis tiam la hidalgon, ke en la nova historio, don Quijote – aŭ kiu ajn li estas – jam partoprenis en turniro en Zaragoza, kaj ke la aŭtoro montris sin, en ĉi epizodo, stile plata, mizera en la priskriboj kaj manka de krea povo, sed riĉa je absurdoj.

– Se tiel do – respondis don Quijote – , mi ne metos la piedojn en Zaragoza. Tiamaniere mi pruvos antaŭ la tuta mondo la trompon de ĉi moderna historiisto, kaj la homoj vidos, ke mi ne estas la don Quijote, pri kiu li skribas.

– Vi ĝuste decidis – diris don Jerónimo – . Ankaŭ en Barcelona okazos turniroj, kie sinjoro don Quijote povus montri sian kuraĝon.

– Tion mi pensas fari – respondis don Quijote – . Kaj kun la permeso de viaj moŝtoj, mi retiros min, ĉar jam estas tempo enlitiĝi. Bonvolu kalkuli min inter viaj plej bonaj amikoj kaj servistoj.

– Same min! – aldonis Sancho – . Mi povus iel utili al vi.

Don Quijote kaj Sancho retiris sin, kaj don Juan kaj don Jerónimo miris ĉe la mikso de saĝo kaj frenezo montrita de la hidalgo, kaj tute konvinkiĝis, ke ili vidis la verajn don Quijote kaj Sancho, ne la aliajn de la aragona aŭtoro.

Don Quijote frue leviĝis kaj, frapetante sur la muron de la apuda ĉambro, adiaŭis siajn novajn amikojn. Sancho riĉe pagis la gastejestron kaj konsilis lin, aŭ ne tiel multe vanti pri la provizoj de sia domo, aŭ teni ĝin pli bone provizita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.