|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Pelate de tiel ĝenaj pensoj, li hastis konsumi la mizeran pladon gastejan kaj, fininte ĝin, venigis la mastron, enfermis sin kun li en la stalo, genuiĝis antaŭ li kaj diris:
– Mi denove stariĝos, kuraĝa kavaliro, nur kiam via ĝentileco konsentos al mi unu favoron, kiun mi volas peti de vi, kaj kiu donos al vi gloron, kaj al la homaro, bonon.
La mastro, vidante sian gaston ĉe siaj piedoj, kaj aŭdante tian lingvaĵon, embarasite gapis lin, kaj sen scii kion fari aŭ kion diri, nur instigis lin stariĝi; sed vane, ĉar nia kavaliro rifuzis levi sin, ĝis la mastro promesis konsenti la petitan favoron.
– Ne malpli mi esperis de via grandanimeco, kara sinjoro – respondis don Quijote – , kaj mi diru, ke la favoro petita kaj konsentita estas, ke morgaŭ vi armu min kavaliro. Ĉi-nokte en la kapelo de ĉi kastelo mi vigilos super la armoj[45] kaj morgaŭ, kiel dirite, plenumiĝos mia granda aspiro, kaj mi rajtos iri al ĉiuj flankoj de la mondo serĉe al aventuroj por la bono de la suferantoj, laŭ la postuloj de la kavalirismo kaj la vagantaj kavaliroj, kies farojn deziras mi imiti kavalire.
La gastejestro, kiu, kiel dirite, estis iom mokema kaj havis jam kelkan suspekton pri la manko de saĝo de sia gasto, ricevis plenan konfirmon pri tio, aŭskultante lin rezoni; kaj por amuziĝi tian nokton, li decidis agordi sin al la humoro de don Quijote, do li diris, ke vere laŭdindas tio, kion nia kavaliro deziras kaj petas, kaj ke ties aspiroj estas karakterizaj kaj naturaj en tiel eminenta kavaliro, kiu li ŝajnas, kaj kian montras lia brava aspekto. La gastejestro aldonis, ke ankaŭ li en siaj junaj jaroj sin donis al tiel honora profesio, vagante tra diversaj partoj de la mondo kaj serĉante aventurojn inkluzive en Percheles de Málaga, Islas de Riarán, Compás de Sevilla, Azoguejo de Segovia, Olivera de Valencia, Rondilla de Granada, plaĝo de Sanlúcar, Potro de Córdoba, Ventillas de Toledo kaj ceteraj tiaj lokoj[46], kie li ekzercis al si la piedojn rapidi kaj la fingrojn elpluki, kaj kie li faris multajn fiaĵojn, delogis vidvinojn, defloris kelkajn knabinojn kaj trompis plurajn neplenaĝulojn, ĝis fine li iĝis konata en preskaŭ ĉiuj kortumoj kaj tribunaloj de Hispanujo. Fine – li daŭrigis – li retiriĝis al tiu sia kastelo, kie li vivtenis sin per sia propra havo, kaj per havoj fremdaj, kaj kie li gastigis ĉiarangajn kavalirojn, nur ĉar li tre amis ilin, kaj por ke ili dividu kun li parton de sia mono, kiel rekompencon por lia favora dispozicio.
Krome li diris, ke en lia kastelo mankas kapelo, en kiu vigili super la armoj, ĉar ĝin oni malkonstruis kaj intencas restarigi ĝin nova, sed li sciis, ke en okazo de neceso oni povas plenumi tian vigilon ie ajn, do en tiu nokto don Quijote povus posteni tiucele en korto de kastelo, kaj en la mateno, se Dio volos, laŭ la ŝuldataj ceremonioj oni armos lin kavaliro, tiel perfekta kavaliro, kia ne troveblus en la mondo. La mastro demandis al li, ĉu li portas monon, kaj don Quijote respondis, ke li ne havas kun si eĉ la duonon de maravedo, ĉar li neniam legis en la historioj pri vagantaj kavaliroj, ke ili portis iom da ĝi.
Tiam la gastejestro diris, ke li ne pravas, kaj ke, se en la historioj oni preterlasis tiaĵon, tio okazis ĉar la aŭtoroj opiniis, ke ne menciindas afero tiel necesa kaj evidenta kiel la porto de mono kaj puraj ĉemizoj, do li devus akcepti kiel fakton, ke ĉiuj migraj kavaliroj (ĝisŝtope abundaj en tiel multe da libroj) portis burson bone provizitan por ajna eventualo, kaj ankaŭ ĉemizojn kaj etan skatolon plenan de ungventoj por kuracado de la ricevitaj vundoj, pro tio, ke sur la kampoj kaj dezertoj kie ili batalis kaj falis vunditaj ne ĉiam troviĝis ĥirurgo. Tia skatolo superfluis, se, kompreneble, ili havis kiel amikon ian kleran sorĉiston, ĉar li tuj helpis ilin, transportante per nubo tra la aero knabinon aŭ nanon kun fiolo da tiel mirakla akvo, ke, per engluto de ununura guto, vundoj kaj ulceroj tuj malaperis, kvazaŭ estus okazinta nenia difekto. Manke de sorĉisto, la antikvaj kavaliroj certiĝis, ke iliaj ŝildistoj portu provizon de mono kaj aliaj necesaĵoj, kiel ĉarpioj kaj ungventoj, por kuracado. Kiam kavaliro ne havis ŝildiston, kio apenaŭ okazis, li mem ĉion portis en delikat-ŝtofa dusako, kiu ne tre similis al ordinara dusako, kaj kiu kuŝis sur la gropo de la ĉevalo, kvazaŭ temus pri io negrava. Tamen, nur pro la dirita motivo oni toleris inter la vagantaj kavaliroj la porton de dusako. La gastejestro do konsilis al don Quijote – kvankam li povus ankaŭ ordoni lin ĉar li fariĝos baldaŭ lia baptopatro – vojaĝi de nun kun mono kaj kun la aliaj menciitaj provizoj, kaj aldonis, ke la hidalgo vidos, kiel utilaj li trovos ilin, kiam li malplej tion atendos.
Don Quijote promesis plej precize obei liajn konsilojn, kaj nia hidalgo tuj sekve ricevis la ordonon vigili super la armoj en granda korto apuda al la gastejo. Li kunprenis la armojn, metis ilin sur trogon starantan apud puto, fiksis la ŝildon al la brako, prenis la lancon kaj kun brava teniĝo komencis paŝadi tien kaj tien antaŭ la trogo; kaj kiam komenciĝis la paŝado, komencis fali la nokto.
La mastro rakontis al la ceteraj gastoj pri la frenezo de don Quijote, pri ties vigilo super la armoj, kaj pri lia atendata kavaliriĝo. Mirante pri tiel stranga speco de frenezo, oni iris observi lin de fore kaj rimarkis, ke li foje promenas kun serena teniĝo, foje, apogante sin al la lanco, fikse rigardas la armojn. La nokto fine falis, sed tiel multe helis la luno, ke tiu povus konkuri per brilo kun sia lumopruntanto, do la novican kavaliron oni tre bone distingis.
Tiam unu el la mulistoj, kiu sidis en la gastejo, volis doni akvon al siaj bestoj, do li devus tiucele formeti la armojn de sur la trogo. Don Quijote, vidante lin proksimiĝi, lin avertis laŭte:
– Ho vi, kiu ajn vi estas, temerara kavaliro, ne tuŝu la armojn de la plej kuraĝa el la vagantoj kiuj zonis al si glavon. Zorgu kion vi faras kaj ne tuŝu ilin, se vi ne volas perdi la vivon page por via aŭdaco.
La mulisto ne nur ignoris la averton – kvankam por la bono de sia sano li estus devinta ĝin obei – sed, prenante je la rimenoj la pecojn de la armaĵo, ilin ĵetis kelkan distancon for. Ĉe tio don Quijote levis la rigardon al la ĉielo, kaj, ŝajne turnante siajn pensojn al Dulcinea, li kriis:
– Asistu min, sinjorino, kontraŭ la unua ofendo adresita al mia brusto vin adoranta. Viaj favoroj kaj protekto montriĝu firmaj en mia unua provo!
Kaj dirante tiajn vortojn kaj aliajn similajn, li lasis la ŝildon, levis dumane la lancon kaj donis per ĝi tian baton sur la kapon de la mulisto, ke li falis teren tiel difektita, ke, se li ricevus duan baton, li ne bezonus la helpon de ĥirurgo.
Tion farinte, don Quijote kunkolektis denove siajn armojn kaj ree paŝadis tien kaj tien tiel flegme kiel antaŭe. Iom poste, ne sciante kio okazis (ĉar la mulisto ankoraŭ kuŝis surtere duonsvena) alia alvenis kun la sama intenco doni akvon al siaj muloj, volis do flankpuŝi la pecojn de la armaĵo por uzebligi la trogon, kaj don Quijote, dirante eĉ ne unu vorton kaj petante nenies favoron, denove lasis la ŝildon kaj levis la lancon, kiu, sen rompiĝi en pecojn, dividis en pli ol tri partojn la kapon de la dua mulisto, ĉar ĝi frakasiĝis en kvar. Pro la bruo ĉiuj alkuris el la gastejo, kaj inter ili la mastro, kaj don Quijote, tion vidante, pretigis al si la ŝildon, almetis la manon al la glavo kaj diris:
– Ho bela sinjorino, forto kaj inspiro de mia febla koro! Nun estas la tempo, ke via plej alta moŝto turnu la rigardon al ĉi kavaliro, kiu servas vin kaj tiel grandan aventuron frontas.
Ŝajnis al li, ke per tio li akiris tiom da kuraĝo, ke, se lin atakus la tuta mulistaro de la mondo, eĉ ne unu paŝon li retroirus. La kompanoj de la vunditoj, vidante la staton de ĉi lastaj, komencis sendi de fore pluvon da ŝtonoj kontraŭ don Quijote, kiu sin ŝirmis kiom li povis per la ŝildo kaj ne kuraĝis apartiĝi de la trogo por ne forlasi la armojn. La gastejestro kriis, ke oni lasu sin sola, ĉar li jam diris al ili, ke don Quijote estas freneza, kaj ke pro lia frenezo oni ne kondamnus lin, eĉ se li mortigus ilin ĉiujn. Ankaŭ don Quijote kriis eĉ pli laŭte, nomante ilin perfidaj kaj kovardaj kaj dirante, ke la kastelmastro estas mizer-kora bastardo, ĉar li toleras tian mistrakton kontraŭ vagantan kavaliron, kaj, ke, se li estus jam en la kavalira ordeno, li igus ilin penti sian perfidon.
– Sed vin, naŭzan kaj fian kanajlaron mi ne atentas! Alĵetu ŝtonojn, ofendu min kiom ajn, sed venu ĉi tien vidi kian pagon vi ricevos por via stulta insolento!
Li diris tion kun tiel brava kaj impeta vervo, ke li teruris siajn atakantojn; kaj parte pro tio, parte pro la admonoj de la gastejestro, ili ĉesis ĵeti ŝtonojn, kaj don Quijote permesis, ke oni retiru la vunditojn, kaj li denove vigilis super la armoj same trankvile kaj silente kiel antaŭe.
La mastro ne trovis tre agrablaj la petolaĵojn de sia gasto kaj decidis, sen perdi plian tempon, tuj meti lin en la damnindan ordenon kavaliran, por eviti novajn misfarojn; li do proksimiĝis al don Quijote, sin ekskuzis pro la insolento de tiel aĉa kanajlaro, pri kies konduto li diris ke li sciis nenion siatempe, kaj asertis, ke ili ricevis la ĝustan punon pro sia aŭdaco. Li aldonis, ke, kiel dirite, kapelo ne ekzistas tie, sed ke ĝi vere ne necesas por la plenumiĝo de la cetera parto de la ceremonio, kaj ke, laŭ lia scio, la esencon de la kavalirigo konsistigas tio, doni frapeton sur la kolon kaj la ŝultron, kion oni povus fari eĉ meze de la kamparo. Li poste certigis al don Quijote, ke li superplenumis sian devon rilate la vigilon super la armoj, ĉar la reguloj postulas nur du horojn da gardostaro, kaj li postenis dum pli ol kvar.
Don Quijote kredis ĉion ĉi, diris, ke li pretas obei lin kaj petis, ke li finu la aferon plej baldaŭ, ĉar, se oni agresus lin denove, kaj tiam li estus jam kavalirigita, li havis la intencon lasi neniun viva en la kastelo, krom la personoj, kiujn la mastro indikus, kaj kiujn don Quijote domaĝus pro respekto al li.
Timigita kaj tiel antaŭavertita, la gastejestro iris tuj preni la libron, en kiu li prinotadis la pajlon kaj la hordeon liveritajn al la mulistoj, kaj, kun knabo portanta stumpon de kandelo kaj kun la du menciitaj puceloj, li revenis al don Quijote, ordonis lin genuiĝi, eklegis sian manlibron (kvazaŭ li dirus ian preĝon), levis la manon meze de la legado, donis energian frapon sur la kolon de la hidalgo kaj poste per lia propra glavo alian ne malpli fortan sur la ŝultron, ĉiam murmurante tra la dentoj, kvazaŭ li preĝus. Plenuminte tion, li ordonis unu el la damoj zoni al don Quijote la glavon, kion ŝi faris kun multaj prudento kaj aplombo, ĉar multon da ili oni bezonis por ne eksplodi per ridoj ĉe ĉiu momento de la ceremonio, eĉ se la rememoro pri la faroj de la nova kavaliro retenis en ili la ridon. Zonante al li la glavon, diris la bona sinjorino:
– Dio faru vian moŝton tre bonŝanca kavaliro, kaj donu al vi fortunon en viaj bataloj.
Don Quijote demandis al ŝi ŝian nomon, ke li sciu al kiu li ŝuldas la ricevitan favoron, ĉar li intencis rezervi al ŝi kelkan parton de la honoro akirota per la kuraĝo de sia brako. Ŝi tre humile respondis, ke ŝi nomiĝas La Tolosa kaj estas filino de ŝuflikisto de Toledo loĝanta proksime al la vendejoj de la placo Sancho Bienaya, kaj, ke, kie ajn ŝi troviĝos, ŝi servus lin kaj konsiderus lin sia sinjoro. Don Quijote respondis, ke, kiel specialan favoron al li, ŝi bonvolu preni al si la titolon «doña», kaj de nun nomiĝu doña Tolosa. Ŝi promesis tion fari, kaj la alia pucelo alfiksis al li la spronojn kaj havis kun li tre similan dialogon. Li demandis al ŝi ŝian nomon, ŝi respondis, ke ŝi nomiĝas La Molinera kaj estas filino de honesta muelisto en Antequera; ankaŭ de ŝi petis don Quijote, ke ŝi donu al si la titolon
«doña» kaj nomiĝu doña Molinera[47]
Kiam finiĝis la tiel galope hastaj ceremonioj, tute senprecedencaj, don Quijote sentis la urĝegon jam rajdi kaj iri serĉi aventurojn, do tuj sekve selis Rocinante, supriris ĝin, brakumis la gastejestron kaj dankis al li la favoron de la kavalirigo per tiel ekstravagancaj esprimoj, ke ne eblas ĝuste ripeti ilin ĉi tie. La mastro en sia deziro vidi lin plej baldaŭ for de la gastejo, lakone, sed ne malpli bombaste, respondis lin, kaj, sen peti de li la pagon de la loĝado, tre volonte lin adiaŭis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.