La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 15

Kie oni rakontas kaj informas pri la personoj de la Kavaliro de la Speguloj kaj de ties ŝildisto

Ekstreme ĝoja, fiera kaj fanfarona vidiĝis don Quijote pro sia venko super tiel kuraĝa kavaliro, kia li imagis la Kavaliron de la Speguloj, de kies kavalireska promeso li esperis scii, ĉu la ensorĉo de lia sinjorino daŭris ankoraŭ, ĉar certe la venkito revenus (kaj se ne, li perdus sian kavaliran honoron) por informi lin pri sia renkontiĝo kun ŝi. Sed don Quijote pensis unu aferon, kaj la Kavaliro de la Speguloj alian, pro tio, ke, kiel dirite, li havis la solan zorgon trovi lokon, kie oni povus plastri lin.

Rakontas nun nia historio, ke, kiam la bakalaŭro Sansón Carrasco instigis don Quijote reveni al siaj forlasitaj aventuroj, li tion faris post ol li konsiliĝis kun la pastro kaj la barbiro pri la rimedo uzebla por persvadi la hidalgon resti trankvila kaj sekura ĉe si, sen ke lia damninda manio serĉi aventurojn renversus plu lian cerbon. En la menciita interkonsiliĝo ili decidis, per unuanima voĉo kaj post speciala insisto de Carrasco, lasi la hidalgon denove foriri, ĉar ŝajnis neeble reteni lin, kaj poste la bakalaŭro, en kavalira armaĵo, devus renkonti lin sur la vojo, dueli kontraŭ li – ne mankus preteksto por tio – kaj venki lin – facila afero, laŭ ili – post ol la du kavaliroj venus al la akordo, ke la venkito submetiĝu al la venkinto; tiel la bakalaŭro-kavaliro ordonus la venkitan hidalgon reveni al sia vilaĝo kaj hejmo kaj resti tie du jarojn, aŭ ĝis oni ordonus al li alion. Evidente don Quijote, venkite, plenumus plej rigore la ordonon por ne oponi kaj rompi la leĝojn de la kavalirismo; kaj en la tempo de sia enfermiteco, eble li forgesus sian manion, aŭ oni povus trovi rimedon por resanigi lin de lia frenezo.

Carrasco do prenis sur sin ĉi entreprenon, kaj Tomé Cecial, viro de gaja kaj sprita karaktero, amiko kaj najbaro de Sancho Panza, sin proponis servi ŝildiste. Carrasco armis sin kiel menciite, kaj Tomé Cecial surmetis la falsan nazon maskan jam priskribitan, por ke lia amiko ne rekonu lin en ilia renkontiĝo. Tiel do, ili sekvis la saman vojon kiel don Quijote, preskaŭ ĉeestis la aventuron de la ĉaro de la Morto kaj fine atingis lin en la arbaro, kie okazis tio, kion la atenta leganto jam scias. Kaj se la eksterordinara fantazio de don Quijote ne konvinkus lin, ke la bakalaŭro ne estas la bakalaŭro, ĉi sinjoro bakalaŭro neniam povus plu studi kaj ricevi la diplomon de licenciulo pro tio, ke, kie li esperis trovi birdojn, li renkontis eĉ ne nestojn.

Tomé Cecial, vidante, kiel iliaj planoj fuŝiĝis, kaj kiel mizere finiĝis ilia vojaĝo, diris al la bakalaŭro:

– Certe ni ricevis kion ni meritas, sinjoro Sansón Carrasco. Tre facilas projekti kaj komenci entreprenon, sed ofte nur pene oni povas eltiri sin el ĝi. Don Quijote estas freneza, kaj ni prudentaj. Tamen li foriras nedifektita kaj ridanta, dum via moŝto statas muelita kaj trista. Diru do: kiu pli frenezas? La vere freneza aŭ la memvole freneza?

– La diferenco inter la du frenezuloj estas, ke la vera ne povas ne frenezi; kaj la memvola frenezas, kiam li deziras – respondis Sansón.

– Se tiel do, mi estis memvole freneza – diris Tomé Cecial – kiam mi fariĝis ŝildisto de via moŝto; sed same memvole mi deziras forlasi mian postenon kaj reveni hejmen.

– Tion vi povas fari – respondis Sansón – . Sed estus absurde imagi, ke ankaŭ mi revenos hejmen, sen antaŭe tradraŝi don Quijote. Ne la deziro, ke li retrovu sian racion, sed la deziro min venĝi puŝas min nune serĉi lin: la intensa doloro de miaj ripoj ne permesas, ke mi persistu en mia filantropia projekto.

Ili plu parolis tiel, ĝis ili alvenis al vilaĝo, kie bonŝance ili trovis kiropraktikiston, kiu resanigis la povran Sansón. Tomé Cecial ekiris hejmen, kaj la bakalaŭro restis tie kovante sian venĝon. Nia historio denove parolos siatempe pri li, sed nun ĝi devas ĝoji kun don Quijote.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.