La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 20

Kie oni rakontas la edziĝon de Camacho la riĉa kaj la aventuron de Basilio la paŭpera

Apenaŭ la blonda Aŭroro permesis al la brila Febo sekigi per la ardo de siaj varmaj radioj la likvajn perlojn de ŝiaj oraj haroj, kiam don Quijote forskuis de siaj membroj la dormemon, stariĝis kaj vokis sian ŝildiston Sancho, kiu ankoraŭ ronkis. Tiam, antaŭ ol veki lin, la hidalgo diris:

– Ho vi, plej feliĉa homo el la vivantaj sur ĉi tero, ĉar, senenvia kaj ne enviata, vi pace dormas, ne persekutas vin sorĉistoj, kaj la ensorĉoj kaŭzas al vi nenian zorgon. Dormu, mi diras milfoje, dormu. La ĵaluzoj pro via damo, aŭ la penso kiel pagi ŝuldon, aŭ la obsedo kion fari por ankaŭ en la morgaŭa tago nutri vin kaj vian etan kaj angorplenan familion, ne tenas vin en konstanta vekiteco. Nek la ambicio perturbas vin, nek vi sopiras la vanan pompon de ĉi mondo. La limoj de viaj deziroj ne etendiĝas preter la prizorgo al via azeno, ĉar vi ŝarĝis sur min la prizorgon al via propra persono: kompensan devon, kiun la naturo kaj la moroj trudas al la mastroj. La servisto dormas, dum la sinjoro vigilas, pensante kiel nutri, favori kaj rekompenci lin. La aflikto vidi, ke la ĉielo indiferentas kaj rifuzas al la tero ĝian necesan roson, korpremas, ne la serviston, sed la mastron, kiu devas nutri lin, ne nur en epokoj de abundo kaj fertilo, sed ankaŭ en tempoj de sterilo kaj malsato.

Sancho nenion respondis, ĉar li dormis, kaj ne vekiĝus baldaŭ, se don Quijote ne rekonsciigus lin per la ekstremo de la lanco. Fine Sancho vekiĝis, dormema kaj lantamova, turnis ĉien la vizaĝon kaj diris:

– De tiu branĉo-volbo venas forta odoro multe pli propra al rostitaj grivoj ol al narcisoj kaj timianoj, se mi ne trompiĝas; edziĝa festo komenciĝanta per tiaj odoroj sendube indikas riĉon kaj abundon.

– Jam fermu la buŝon, glutema – admonis don Quijote – . Nun ni iru ĉeesti la ceremonion por vidi kion faros la disdegnata Basilio.

– Li faru laŭplaĉe – respondis Sancho – . Se li estus riĉa, li edziĝus al Quiteria. Kia stultaĵo, havi eĉ ne unu soldon kaj voli edziĝi super la nuboj! Je Dio, sinjoro, mi opinias, ke la paŭperaj devas kontentiĝi per io ajn kaj ne peti de ulmo pirojn. Mi vetus unu el miaj brakoj, ke Camacho povas kovri Basilion per oraj moneroj; kaj se tiel, kaj nedubeble tiel estas, Quiteria tro stultus, se ŝi rifuzus la juvelojn kaj garnojn al ŝi donitajn kaj donotajn de Camacho, kaj preferus la stango-ĵeton kaj la skermadon de Basilio. En la taverno oni ne donas kruĉon da vino por bona stango-ĵeto aŭ por lerta finto de rapiro, t. e. por scioj kaj talentoj ne vendeblaj, eĉ se ilin posedus grafo Dirlos[278]. Sed, kiam tiaj talentoj garnas viron riĉan, mi dezirus, ke mia vivo estus tiel estiminda, kiel estimindaj ili ŝajnas. Nur sur solidaj fundamentoj oni povas konstrui solidan domon, kaj la plej solida fundamento kaj bazo de ĉi mondo estas la mono.

– Je Dio, Sancho – interrompis lin don Quijote – . Jam metu finon al via litanio. Mi kredas, ke, se oni lasus vin elbabili ĉion, kion vi komencas ĉiumomente, mankus al vi tempo por manĝi kaj dormi. Vi uzas vian tutan tempon nur por paroli.

– Se via moŝto havus bonan memoron – respondis Sancho – , vi memorus nun la klaŭzojn de la interkonsento, kiun ni faris antaŭ ol ni elvagis de nia hejmo ĉi lastan fojon. Unu el la klaŭzoj diras, ke mi rajtas paroli kiom mi volas, kondiĉe ke mi traktu nenion kontraŭ aliaj personoj aŭ kontraŭ via moŝto. Kaj mi kredas, ke ĝis nun mi observas la klaŭzon.

– Mi ne memoras pri tia klaŭzo – diris don Quijote – . Sed, eĉ se vi pravus, mi nun deziras, ke vi silentu kaj sekvu min. La instrumentoj aŭditaj hieraŭ nokte jam komencas animi ĉi valon. Certe la edziĝo okazos, ne en la varmo de la posttagmezo, sed en la freŝo de la mateno.

Sancho, obeante la ordonon de sia mastro, metis la selon sur Rocinante kaj la ŝarĝo-selon sur la azenon; poste la du viroj ekrajdis kaj, paŝon post paŝo, eniris en la branĉo-volbon. Antaŭ la okuloj de Sancho montriĝis unue, trapikita per kompleta trunko de ulmo, tuta bovido, kiu rostiĝadis super la flamoj de eta monto de ligno; ses marmitoj, starantaj ĉirkaŭ la fajro, certe ne prenis sian formon en la komuna muldilo de la ordinaraj marmitoj, ĉar temis pri ses duonĵaroj kun sufiĉa spaco por enteni, ĉiu el ili, buĉejon plenan de viando; ne strange do, ke ili glutis kaj enfermis en si, sen videbla peno, tutajn ŝafojn, kvazaŭ kolombidojn. En nekalkulebla nombro, leporoj jam sen haŭto, kaj senplumaj kokinoj pendis de la branĉoj kaj atendis esti baldaŭ sepultitaj en la marmitojn; same ne kalkuleblis birdoj kaj ĉasaĵoj pendigitaj sur la arboj, ke ili fridiĝu. Sancho kalkulis, ke tie troviĝas pli ol sesdek vinsakoj, ĉiu kapabla enteni pli ol kvindek pindojn, kaj – kiel poste vidiĝis – plenaj de bonega vino. Stakoj da blankaj panoj staris simile al la montetoj da tritiko troveblaj en la draŝejoj. La fromaĝoj, metitaj unuj sur aliaj, kiel brikoj, formis muron, kaj en du kaldronoj kun oleo, pli grandaj ol la tinoj de tinkturejo, fritiĝis farunaĵoj poste elprenataj per fortaj ŝoveliloj kaj mergataj en alian apudan kaldronon plenan de varma mielo. La gekuiristoj superis la nombron de kvindek, ĉiuj puraj, diligentaj kaj gajaj. En la disstreĉitan ventron, jam rekruditan, de la rostiĝanta bovido, oni antaŭe metis dekduon da molaj kaj etaj suĉ-porkidoj, por ke ĝi iĝu pli bongusta kaj facile maĉebla.

Ŝajnis, ke la divers-specajn kondimentojn oni akiris, ne per funtoj, sed per buŝeloj, ĉar ili montriĝis ĝis super la rando de granda kofro. Unuvorte, la viktualio por ĉi edziĝo estis rustika, sed sufiĉe abunda por nutri armeon.

Ĉion rigardis Sancho Panza, ĉion li gapis, ĉion li volis. Lia deziro ekscitiĝis kaj kapitulacis antaŭ la marmitoj, kaj volontege li prenus el ili bonan plenteleron; poste lia volo submetiĝis al la vin-sakoj kaj fine al la produktoj de la pato, se oni povas doni la nomon pato al tiel ronde vastaj kaldronoj; sekve, nekapabla plu elteni, kaj sen ke li povus fari alion, li proksimiĝis al unu el la diligentaj kuiristoj kaj petis kun ĝentilaj kaj malsataj vortoj, ke oni permesu lin trempi pecon da seka pano en unu el la marmitoj.

– Frato – respondis la kuiristo – . Dank’ al la riĉa Camacho, la malsato havas nenian povon super la hodiaŭa tago. Deseliĝu, vidu ĉu ie troviĝas ajna kulerego, elŝaŭmigu unu du kokinojn, kaj ili faru al vi bonon en la stomako.

– Mi vidas nenian kuleron – respondis Sancho.

– Atentu do – diris la kuiristo – . Je Dio, kiel hezitema kaj delikataĉa ulo vi estas!

Kaj, tion dirante, li prenis grandan kuir-poton, ĝin enpuŝis en unu el la duonĵaroj, kaj denove eltiris ĝin kun tri kokinoj kaj du anseroj.

– Prenu, amiko, kaj gustumu ĉi pecetojn kiel anticipon de la ĉefa manĝo.

– Mi havas nenion por ilin kunporti.

– Nu, prenu ilin kun la poto – respondis la kuiristo – . La riĉo kaj la kontento de Camacho ĉion provizas.

Dum Sancho okupiĝis tiel, don Quijote rigardis la eniron, en la branĉo-volbon, de dek du kampuloj en festaj kostumoj; ili rajdis sur dek du belegaj ĉevalinoj garnitaj per ĉarmaj harnisoj kaj per multaj tintiloj sur la brusto-rimenoj. La kampuloj galopis en kompakta grupo, kaj ne unu fojon sed multajn, la longon de la herbejo, kriante en gaja tumulto:

– Longe vivu Camacho kaj Quiteria! Li estas tiel riĉa, kiel ŝi bela; kaj ŝi belas pli ol la aliaj virinoj de la mondo.

Aŭdante tion, don Quijote diris en si:

– Oni klare vidas, ke ili ne konas mian Dulcinea de El Toboso; alie, ili ne farus tiom da laŭdoj al ĉi Quiteria.

Iom poste, de diversaj lokoj komencis eniri en la branĉo-volbon multaj danco-grupoj, inter ili unu el glavo-dancantoj formita de dudek kvar junuloj de brava kaj gracie aroganta aspekto, vestitaj per tre delikataj kaj blankaj toloj kaj portantaj buntajn kaptukojn el fajna silko. Unu el la surĉevalinaj kampuloj demandis al la gvidanto de la danco-grupo, junulo tre vigla, ĉu iu el la dancantoj vundiĝis.

– Ĝis nun, ne, dank’ al Dio. Ni ĉiuj bone fartas – respondis la junulo.

Tuj poste li miksiĝis kun siaj kompanoj kaj tiel lerte komencis sin turni dance, ke, kvankam don Quijote ofte vidis tiajn spektaklojn, li konfesis en si, ke neniam antaŭe li ĉeestis tiel belan dancon.

Same plaĉis al li alia danco plenumita de belegaj puceloj, tiel junaj, ke, ŝajne, la plej aĝa havis ne pli ol dek ok jarojn, kaj la malplej aĝa, dek kvar. Ili ĉiuj portis verdajn robojn, kaj ilia hararo, parte plektita, parte libera, tiel brile blondis, ke la kapoj, kronitaj per girlandoj el jasmenoj, rozoj, amarantoj kaj loniceroj facile rivalus kun la suno mem. Ilin gvidis respektinda oldulo kaj maturaĝa matrono pli leĝeraj kaj facilmovaj ol oni povus supozi, konsiderante ilian aĝon. La puceloj dancis laŭ la takto de Zamora sak-ŝalmo kaj kun siaj honestaj rigardoj kaj mienoj kaj leĝeraj piedoj montriĝis la plej spertaj danculinoj de la mondo.

Post ili aperis alia danco-grupo el la konataj sub la nomo de «spektaklo kun paroloj». Ĝin formis ok nimfoj en du vicoj; unu vicon gvidis la dio Kupido, la alian la Intereso. Kupidon ornamis flugiloj, arko, sagoj kaj sagujo, kaj la Intereso portis buntan robon silkan kaj oran. La nimfoj akompanantaj Kupidon portis sur la dorso siajn respektivajn nomojn skribitajn per grandaj literoj en blankaj pergamenoj. Poezio nomiĝis la unua; Saĝo la dua; Bona familio la tria; Kuraĝo la kvara. La sekvantinoj de la Intereso portis same siajn nomojn: Oferemo, legiĝis sur la unua; Donaco sur la dua; Trezoro sur la tria, kaj Paca posedo sur la kvara. Ĉe la antaŭo de la grupo iris ligna kastelo trenata de kvar sovaĝuloj kovritaj per hedero kaj en kanabaj toloj verde tinkturitaj, kaj la kvar vidiĝis tiel kvazaŭ-veraj, ke Sancho preskaŭ teruriĝis ĉe ilia aspekto. Sur la fasado de la kastelo kaj sur ties tri aliaj flankoj legiĝis la jeno: Kastelo de la Pudoro; kvar lertaj ludantoj de tamburetoj kaj flutoj komencis muziki kaj, laŭ ilia takto, Kupido ekdancis kaj, farinte du turnojn, levis la okulojn, streĉis la arkon kaj celante al pucelo staranta inter la kreneloj de la kastelo, diris al ŝi:

Estas mi potenca dio
en ĉielo kaj sur tero,
en la maro, super ĉio,
eĉ en hida la infero
kaj ties teritorio.

Mi neniam spertas timon:
kion volas mi, mi povas,
eĉ se mi neeblon trovas.

Mi trapasas ĉian limon,
estras, metas kaj forŝovas…

Fininte la koplon, li pafis sagon super la kastelon kaj sin retiris al sia loko. Poste elpaŝis la Intereso, faris same du turnojn, silentiĝis la tamburetoj, kaj li diris:

Povas mi pli ol Amoro,
kvankam ĉiam li min gvidas.

Mia familia gloro
super ĉies glor’ prezidas,
ĉar ĝin vartis Di-favoro.

Jen mi staras, l’ Intereso;
etan bonon mi inspiras,
sed sen mi nenio iras.

Tia estas mi sen ĉeso,
prenu min, se vi deziras.

Retiris sin la Intereso, elpaŝis la Poezio, faris siajn turnojn, kiel la aliaj, kaj, kun la okuloj fiksitaj sur la junulino de la kastelo, diris:

En dolĉegaj epitetoj
la dolĉega poezio
per la plumoj de poetoj
laŭdas vin kun emocio,
vin portretas mil sonetoj.

Se bonŝance vin ne ĝenos,
ke mi daŭre vin prilaŭdos
dum enviulinoj paŭtos,
al la famo mi vin prenos,
oni ĉie pri vi aŭdos.

La Poezio iris flanken, la Oferemo elpaŝis el la grupo de la Intereso kaj, farinte siajn turnojn, diris:

Oni nomas oferemo,
doni per prudenta saĝo,
forkurante de l’ ekstremo
prodigadi sen domaĝo
aŭ avari eĉ kun peno.

Sed mi, por vin prikantadi,
estos de nun pli prodiga
kaŭze de la Am’ instiga,
kiu ŝatas plenparadi
oferema, ne pekiga.

Laŭ ĉi sama maniero elpaŝis kaj sin retiris la figuroj de ambaŭ grupoj, kaj ĉiu faris siajn turnojn kaj deklamis sian poemon. El la poemoj, kelkaj estis belaj kaj aliaj ridindaj, sed don Quijote, kiu havis bonan memoron, retenis nur la versojn menciitajn. Poste, la dancantoj miksiĝis, farante kaj rompante siajn rondojn plej gracie, facile kaj gaje, kaj, kiam Kupido pasis antaŭ la kastelo, li pafis alten siajn sagojn, sed la Intereso respondis bombante lin per orkoloraj buloj. Fine, dancinte sufiĉe longan tempon, la Intereso elprenis burson faritan el la stria felo de granda kato, ŝajne plenan de mono, kaj ĵetis ĝin kontraŭ la kastelo, kies tabuloj, kaŭze de la frapo, skuiĝis kaj disfalis, lasante la pucelon neŝirmita kaj sen defendo. La Intereso proksimiĝis al ŝi kun sia grupo, kaj ĵetis ĉirkaŭ ŝian kolon grandan oran ĉenon, kvazaŭ oni kaptus, submetus kaj sklavigus ŝin. Tion vidante, Kupido kaj liaj kompanoj ŝajnigis savi ŝin el la manoj de la Intereso, farante siajn dancajn movojn laŭ la takto de la tamburetoj. La sovaĝuloj interpacigis la du grupojn, rapide remetis kaj denove fiksis la tabulojn de la kastelo, la pucelo enfermis sin en ĝi, kiel antaŭe, kaj per tio finiĝis la danco ĉe la granda plezuro de la spektantoj.

Don Quijote demandis al unu el la nimfoj, ĉu ŝi scias, kiu elpensis kaj aranĝis la spektaklon. Ŝi respondis, ke tion faris unu kleriko de la vilaĝo, tre talenta por tiaj aferoj.

– Mi vetus – diris don Quijote – , ke tiu kleriko aŭ bakalaŭro estas pli granda amiko de Camacho ol de Basilio, kaj ke li eminentas en la satira arto pli ol en la eklezia scienco. Kiel bele li aludis per la spektaklo la sciojn de Basilio kaj la riĉon de Camacho!

Ĉion aŭskultinte, Sancho diris:

– La reĝo estu mia koko[279]. Mi vetas por Camacho.

– Oni klare vidas, Sancho – respondis don Quijote – , ke vi estas unu el tiuj kampuloj ĉiam dirantaj: Vivu longe la venkinto!

– Mi ne scias kio mi estas – diris Sancho – . Sed mi bone scias, ke el la marmitoj de Basilio neniam mi eltirus tiel elegantan ŝaŭmon, kiel el la ĵaroj de Camacho.

Kaj, tion dirante, li montris al sia mastro la poton plenan de kokinoj kaj anseroj. Poste li prenis unu kokinon kaj komencis manĝi kun granda senĝeno kaj apetito.

– Al la diablo la scioj de Basilio! – li diris – . Homo pli valoras, ju pli da havo li trezoras. Kiel diris avino mia, nur du familioj ekzistas en la mondo: la havanta kaj la ne havanta. Ŝi ĉiam preferis la havantan, kaj en la nuna tempo, mia sinjoro don Quijote, oni pli atentas la havon ol la scion. Azeno kovrita per oro aspektas pli bele ol ĉevalo kun ŝarĝo-selo. Tiel do, mi insistas, ke mi partianiĝas por Camacho, en kies potoj abundas ŝaŭmaj bagateloj kiel anseroj, kokinoj, leporoj kaj kunikloj, dum en la potoj de Basilio apenaŭ oni trovus, se ion, akvecan kaĉon.

– Ĉu vi jam finis vian litanion, Sancho? – demandis don Quijote.

– Mi finas, ĉar mi vidas, ke via moŝto ĉagreniĝas de miaj vortoj – respondis Sancho – . Sed mi havas temon por paroli ankoraŭ dum tri tagoj.

– Dio volu, Sancho, ke mi vidu vin muta, antaŭ ol mi mortos.

– Se konsideri, kiel ni vivas, mi estos jam maĉanta koton[280], kiam vi mortos; tiam, mi tiel mutos, ke eble mi parolos eĉ ne unu vorton ĝis la fino de la mondo aŭ, almenaŭ, ĝis la tago de la lasta juĝo.

– Eĉ se tiel, Sancho – diris don Quijote – , neniam via silentado egalos al la longo de via parolfluo pasea, nuna kaj futura; des pli, ke, laŭ la leĝoj de la naturo, mi supozas, ke mi mortos antaŭ ol vi, do mi ne havas la esperon vidi vin silenta, eĉ ne, almenaŭ, kiam vi trinkas aŭ dormas.

– Je Dio, sinjoro – respondis Sancho – , oni ne devas fidi la Senkarnan, mi volas diri la Morton, ĉar ĝi tiel devoras la ŝafidon kiel la ŝafon; kaj mi aŭdis nian pastron diri, ke per la samaj paŝoj ĝi iras en la altaj turoj de la reĝoj kaj en la humilaj kabanoj de kampulo. Ĝi montriĝas pli potenca ol delikata, akceptas kaj devoras ĉion sennaŭze kaj ŝtopas sian sakon per homoj de ĉia aĝo kaj rango. Ĝi estas falĉisto ne dormanta, laboras senĉese kaj falĉas la verdan herbon same kiel la sekan; kaj ŝajnas, ke, anstataŭ maĉi, ĝi glutas kion ajn ĝi trovas antaŭ si, ĉar ĝi havas hundan apetiton kaj neniam satiĝas. Kaj, kvankam ĝi ne havas ventron, ĝi ŝajnas suferi hidropson kaj avidas trinki nur la vivon de la vivantoj, kiel oni trinkas kruĉon da frida akvo.

– Sufiĉe jam, Sancho – interrompis don Quijote – . Haltu en viaj bonaj frazoj kaj ne risku fali. Vere, per viaj rustikaj esprimoj vi parolas pri la morto tiel trafe kiel bona predikisto. Mi diras, Sancho, ke se via diskreteco egalus al via natura talento, vi povus iri tra la mondo bele predikante de la kirkaj katedroj.

– Kiu bone vivas, bone predikas – respondis Sancho – , kaj mi ne konas alian teologion.

– Vi ne bezonas ĝin – diris don Quijote – . Sed, konsiderante, ke en la timo al Dio troviĝas la komenco de la saĝo, mi ne tute komprenas, kiel vi tiel multe scias, kvankam vi pli timas ajnan lacerton ol Dion.

– Opiniu pri viaj kavaliraĵoj, sinjoro, kaj ne faru al vi la zorgon juĝi alies timon aŭ kuraĝon, ĉar mi sentas tiel respektan timon al Dio kiel la ceteraj personoj. Via moŝto permesu, ke mi manĝu en unu momento ĉi bagatelojn, ĉar ĉio alia konsistas nur el vanaj vortoj, pri kiuj ni respondos en la transa vivo.

Kaj, tion dirinte, li komencis ataki denove sian poton kun tia entuziasmo, ke ĝi vekis la apetiton de don Quijote; kaj sendube lia mastro helpus lin, se ne detenus lin de tio unu evento tuj sekve rakontenda.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.