La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 48

Kie la kanoniko plu traktas pri la kavaliraj libroj kaj pri aliaj objektoj indaj je lia scio

– Vi pravas, sinjoro kanoniko – diris la pastro – . Vere, la aŭtoroj de tiaj libroj meritas plej severan riproĉon, ĉar ĝisdate ili verkis ignorante la logikon kaj la principojn de la arto, sub kies gvido ili povintus fami en la prozo, kiel la du princoj de la poezio, greka kaj latina[193], famas en la poezio.

– Nu, eĉ mi mem sentis iam la tenton verki kavaliran libron, tenante min je la menciitaj principoj – respondis la kanoniko – . Se konfesi la veron, mi eĉ skribis pli ol cent paĝojn, kaj, por eltrovi, ĉu ilia merito altis, kiel mi pensis, mi montris ilin al personoj kleraj kaj inteligentaj, inklinaj legi ĉi-specan literaturon, kaj ankaŭ al homoj sensciaj, ŝatantaj nur absurdajn fabelojn, kaj mi ricevis ĉies laŭdan aprobon. Malgraŭ tio mi ne daŭrigis la taskon: ĝi ŝajnis al mi fremda al mia profesio, kaj, krome, mi konstatis, ke la personoj stultaj abundas pli ol la saĝaj; kaj tial, ke preferindas la laŭdoj de la eta nombro de la inteligentaj ol la mokoj de la multaj idiotoj, mi ne volis submeti min al la senvalora juĝo de la triviala plebo, precipa grupo de legantoj de tiaj libroj. Sed mi forlasis la taskon, kaj eĉ la ideon mem fini ĝin, kaŭze de la konkludo, kiun mi eltiris el la dramoj nuntempe ludataj. Se ĝenerale la plej popularaj, tiel la historiaj, kiel la fikciaj, konsistas nur el evidentaj absurdoj kaj galimatioj; se malgraŭ tio, la plebo plezure aŭskultas ilin, kaj opinias ilin bonaj, kio tre distancas de la vero; se la aŭtoroj kaj la aktoroj insistas, ke oni devas verki kaj ludi ilin tiel, ĉar la plebo ne deziras alion, kaj ke la dramoj, kie oni observas la principojn de la arto kaj disvolvas la intrigon laŭ la reguloj, plaĉas nur al kvar kvin personoj, dum la ceteraj tute ne kapablas kapti ilian signifon; kaj se la aŭtoroj preferas gajni sian panon de la plimulto, ol ricevi la aprobon de la elito, mi pensas, ke la samo okazus al mia libro, t.e. ke, post ol mi klopodus ĝisŝvite en la observado de la diritaj principoj, mi atingus la saman rezulton kiel la najbara tajloro[194]. Kaj, kvankam mi provis kelkfoje persvadi la aktorojn pri la eraro de ties opinioj kaj pri tio, ke ili allogus pli da publiko kaj gajnus pli da renomo ludante dramojn komponitajn laŭ la reguloj, anstataŭ ekstravagancaj teatraĵoj, ili tiel obstine alkroĉiĝas al siaj ideoj, ke ne ekzistas rezonoj aŭ pruvoj kapablaj movi ilin de ties vidpunkto. Iam mi diris al unu el ĉi obstinuloj: «Ĉu vi ne memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj, oni ludis en Hispanujo tri tragediojn verkitajn de fama poeto ĉi-landa, tiel belajn, ke ili surprizis, plezurigis kaj absorbis la publikon, same la simplan kaj pleban, kiel la kleran kaj elitan, kaj ke nur ĉi tri tragedioj havigis pli da enspezoj al siaj impresarioj ol tridek el la plej bonaj teatraĵoj ek de tiam prezentitaj?». La menciita aktoro respondis: «Via moŝto sendube parolas pri la pecoj Isabela,

Filis kaj Alejandra». «Ĝuste pri ili», mi diris. «Memoru, ke oni zorge observis en ili la principojn de la arto, kaj ke tio ne malhelpis ilin sukcesi kaj plaĉi al ĉiuj. Tiel do, kulpas ne la plebo, kiam ĝi petas absurdojn, sed la personoj, kiuj ne volas surscenigi ion diferencan. Nenia absurdo troveblas en La sendankemo venĝita, en Numancia[195], en Komercisto enamiĝinta, en La komplezema rivalino aŭ en aliaj pecoj verkitaj de talentaj poetoj je ties gloro kaj renomo, kaj ankaŭ je la profito de la aktoroj». Mi aldonis al ĉi tio kelke da argumentoj, kaj ŝajne mi sukcesis iom embarasi lin, sed ne persvadi aŭ konvinki lin, ke li subtenas eraran opinion.

– Sinjoro kanoniko, vi ĵus tuŝis unu punkton – diris tiam la pastro – kiu vekas en mi ian oldan spiton kontraŭ la dramoj nuntempe ludataj; vere, ĝi tiel fortas, kiel mia spito kontraŭ la kavaliraj libroj, ĉar, kvankam kiel Tulio diras, la teatro devas esti spegulo de la homa vivo, ekzemplo de bonaj moroj kaj figuraĵo de la vero, tamen, la nunaj dramoj montriĝas nur kiel speguloj de absurdoj, ekzemploj de stulto kaj figuraĵoj de lascivo. Ĉu eblas imagi ĉi-rilate ion pli absurdan ol la prezenton, en la unua sceno de la unua akto, de suĉinfano en vindoj, kaj la reaperon, en la dua sceno, de la sama homo, sed jam kiel matura viro kun barbo? Kaj kio pli ridinda ol la surscenigo de kuraĝa oldulo kaj de timoplena junulo, de elokventa lakeo kaj de konsilanta paĝio, de reĝo kampulaĉe kruda kaj de princino inter kuirpotoj? Kion diri pri la ignoro de la unuecoj de tempo kaj loko, se konsideri, ke mi spektis dramon, kies unua akto komenciĝas en Eŭropo, la dua en Azio, la tria finiĝas en Afriko, kaj se ĝi havus kvar aktojn, certe la lasta havus finon en Ameriko, do ĝi ampleksus la kvar partojn de la mondo? Kaj se la imito de la realo konstituas la esencon de la teatro, ĉu eblas, ke ajna persono, eĉ plej neklera, povas kontentiĝi per dramo, kie la agado okazas en la epoko de la reĝo Pepino kaj Karlomagno kaj kie al la protagonisto oni atribuas, ke li eniris en Jerusalemon portante la Krucon, kiel la imperiestro Heraklio, kaj samtempe, ke li konkeris la Sanktan Tombon, kiel Godfredo de Bouillon, kvankam inter la du epokoj ekzistas nekalkulebla nombro da jaroj? Se la dramo baziĝas sur fikcio, kial, ne zorgante pri verŝajneco kaj farante tute nepardoneblajn erarojn, oni enkondukas historiajn faktojn kaj enmiksas incidentojn okazintajn al diversaj personoj en diversaj tempoj? Plej bedaŭrinde, multaj idiotoj opinias, ke ĉi-specaj dramoj perfektas, kaj ke voli ion diferencan estus troa kaj kaprica pretendo.

»Kaj se ni transiras al la religia teatro, kiom da falsaj mirakloj ni trovas tie! Kiom da aferoj apokrifaj kaj fuŝaj: la miraklojn de unu sanktulo oni atribuas al alia! Eĉ en la profanajn pecojn la dramistoj aŭdacas enkonduki miraklojn, sen ia skrupulo, nur ĉar ŝajnas al ili, ke miraklo, aŭ efekta artifiko, kiel ili ĝin nomas, konvenas al la intrigo, por ke la senscia publiko ĝin admiru kaj venu en pli granda nombro al la ludo. Tia konduto damaĝas la veron kaj la historion kaj hontigas la hispanan talentularon, ĉar la fremduloj opinias nin sensciaj kaj barbaraj, konsiderante la absurdon kaj ekstravagancon de niaj dramoj. Ne estus sufiĉa ekskuzo diri, ke la objekto de la publikaj ludoj de teatraĵoj en bone regata lando konsistas nur en tio, distri per honesta spektaklo la popolon kaj deturni ĝin de la mishumoro kutime naskita de la neniofarado; kaj, tial, ke ajna dramo plenumas tian funkcion, sekve ne gravas, ĉu la pecoj estas bonaj aŭ mavaj, kaj ne necesas trudi regulojn al ili, aŭ ordoni al la aŭtoroj kaj aktoroj, ke ili tenu sin obeaj al la ĝustaj leĝoj de la teatro. Al tio mi respondus, ke oni nekompareble pli sukcesus per bonaj dramoj ol per mavaj, ĉar la publiko de arte komponita peco spertus la distron de la komikaj partoj, la instruon de la seriozaj, la surprizon de la varioj de la scenoj, la inspiron de la dialogoj, la stimulon de la moralaj ekzemploj, la averton kontraŭ la trompo, la abomenon kontraŭ la fivivo kaj la amon al la virto. Bona dramo devas kaŭzi ĉi efektojn eĉ al la plej senscia kaj vulgar-anima spektanto; kaj estas tute neeble, ke tiela dramo ne distrus, amuzus kaj plaĉus multe pli ol la pliparto de la teatraĵoj nun ludataj, mankaj je la diritaj kvalitoj. Sed pri ĉi stato de la aferoj ne kulpas la poetoj dramistoj, ĉar kelkaj el ili tre bone scias kion ili fuŝas kaj eĉ kion ili devus fari; sed ili asertas, kaj asertas prave, ke, tial, ke la dramoj fariĝis artikloj de komerco, la impresarioj ne aĉetas ilin, se oni ne verkas ilin laŭ la ordinaraj formuloj; sekve la poeto klopodas adaptiĝi al la postuloj de la impresario pagonta lian dramon. La veron de mia aserto pruvas la senfina nombro da dramoj verkitaj de unu el la plej grandaj genioj de ĉi regnoj[196], kun tielaj gracio kaj ĉarmo, kun verso-tekniko tiel eleganta, kun lingvo tiel modela, kun pensoj tiel profundaj kaj fine kun elokvento tiel riĉa kaj stilo tiel bela, ke la mondo plenas de lia famo; tamen, ĉar li cedis al la preferoj de la impresarioj, ne ĉiuj liaj dramoj, sed nur kelkaj, atingas la gradon de perfekteco, kiun la arto postulas. Aliaj poetoj verkas ilin tiel senzorge, ke, tuj post la fino de la prezentado, la aktoroj devas forkuri kaj kaŝi sin, pro tio, ke ili timas ricevi punon, kio jam ofte okazis, ĉar ili ludis scenojn ofendajn al princoj, aŭ insultajn al nobelaj familioj. Nu, tiaj malbonoj, kaj eĉ multaj aliaj nun ne menciindaj, ĉesus, se inteligenta kaj sagaca funkciulo ekzamenus en la ĉefurbo la dramojn, antaŭ ol oni ludus ilin, ne nur en Madrid, sed en la tuta Hispanujo, kaj se la aŭtoritatoj de la diversaj lokoj ne permesus la prezentadon de ajna teatraĵo ne akompanata de lia oficiala aprobo subskribita kaj sigelita; tiam, la aktoroj zorgus sendi la dramojn al Madrid, kaj povus ilin ludi sen ia danĝero; de sia flanko, la aŭtoroj klopodus verki kun pli granda atento kaj dediĉiteco, sciante, ke iliajn pecojn rigore ekzamenus kompetentulo. Tiel vidiĝus bonaj dramoj sukcese atingantaj kion oni atendas de ili: ne nur la amuzon de la publiko, sed ankaŭ la prestiĝon de la hispanaj genioj, la profiton kaj sekurecon de la aktoroj kaj la neneceson eventuale ilin puni. Nu, se la sama aŭ alia persono ricevus la oficon ekzameni la nove verkitajn librojn kavalirajn, sendube eldoniĝus kelkaj kun la meritoj dezirataj de via moŝto, riĉigante nian lingvon per la agrabla kaj valora trezoro de la elokvento kaj devigante la oldajn librojn eklipsiĝi sub la brilo de la novaj, kiuj havigus honestan distron, ne nur al la neniofarantoj, sed ankaŭ al la okupataj personoj, ĉar, same kiel oni ne povas teni arkon senĉese streĉita, tiel same la homa naturo ne povas elteni sen ia deca distro.

La kanoniko kaj la pastro alvenis al ĉi punkto de sia konversacio, kiam la barbiro proksimiĝis al ili kaj diris:

– Jen la loko, sinjoro licenciulo, kie, kiel mi antaŭe sciigis, konvenus siesti kaj lasi la bovojn paŝtiĝi. La herbo ĉi tie freŝas kaj abundas.

– La samon mi opinias – respondis la pastro.

Poste, ilian intencon halti li komunikis al la kanoniko, kiu, logita de la bela valo sin montranta al lia vido, decidis akompani ilin. Kaj por ĝui tiel la pejzaĝon, kiel la konversacion de la pastro, kun kies persono li jam komencis simpatii, kaj por koni pli detale la aventurojn de don Quijote, la kanoniko instrukciis al kelkaj el siaj servistoj iri al la gastejo proksime staranta kaj reveni kun viktualio sufiĉa por ĉiuj, tial, ke ankaŭ li decidis siesti en la valo la posttagmezon. Tiam unu el la servistoj respondis, ke la ŝarĝo-mulo certe jam atingis la gastejon, ke ĝi portas sufiĉajn provizojn, kaj ke oni bezonas nenion, krom hordeo.

– Se tiel – diris la kanoniko – , konduku al la gastejo ĉiujn mulojn, kaj revenu de tie kun la ŝarĝo-besto.

Dum ĉio ĉi okazis, Sancho vidis, ke li povus paroli al sia mastro sen la kontinua ĉeesto de la pastro kaj la barbiro, suspektindaj al li, do li proksimiĝis al la kaĝo kaj diris:

– Sinjoro, por faciligi mian konsciencon, mi devas diri la jenon pri via ensorĉo: la du personoj tie kun la vizaĝoj kovritaj estas la pastro kaj la barbiro de nia vilaĝo, kaj mi pensas, ke ili portas vin tiamaniere, ĉar ili sentas envion kontraŭ via moŝto, vidante, kiel vi antaŭis ilin en la plenumo de gloraj faroj. Surbaze de ĉi vero, oni devas pensi, ke vi estas, ne ensorĉita, sed en stato de stuporo kaj idioteco. Pruve de tio, mi faros al vi demandon, kaj se via respondo estos tia, kia mi pensas, vi povos tuŝi per la mano la trompon kaj kompreni, ke vi troviĝas sub nenia sorĉo, sed ke via cerbo lamas.

– Demandu laŭvole, filo Sancho – diris don Quijote – , kaj mi kompleze respondos sen ia rezervo. Rilate tion, ke nin akompanas, kiel vi asertas, niaj samlandanoj kaj konatoj la pastro kaj la barbiro, certe temas pri ŝajno, do absolute ne kredu, ke ili estas efektive kaj reale la diritaj personoj. Se ili havas tian ŝajnon, kredu kaj komprenu nur, ke miaj ensorĉantoj alprenis iliajn figurojn kaj aspektojn, same facile kiel ili povus alpreni ajnan figuron, por ke vi kredu kion vi ĝuste kredas, kaj por ke vi enpaŝu en tian labirinton de konjektoj, ke vi ne trovus la eliron, eĉ se vi disponus la ŝnuron de Teseo[197]. Certe, ili tiel agis, ankaŭ por ŝanceli mian racion, ke mi ne divenu la kaŭzon de ĉi misfortuno. Nu, se unuflanke vi diras, ke nin akompanas la barbiro kaj la pastro de nia vilaĝo, kaj duaflanke mi vidas min enkaĝigita, kaj scias, ke nur superhomaj fortoj kapablus meti min en kaĝon, kion vi volas ke mi diru aŭ pensu, se ne tion, ke ĉi maniero min ensorĉi estas la plej stranga el ĉiuj legeblaj en la historioj de la vagantaj kavaliroj kaj ties ensorĉoj? Tiel do, ne perdu la trankvilon kaj la pacon de via spirito, ĉar, kredu, vi vidas nur ŝajnojn, kaj ili estas tiel same la pastro kaj la barbiro, kiel mi turko. Nun, rilate al tio, ke vi deziras demandi min, jam komencu: mi respondos, se necese, ĝis morgaŭ.

– Min helpu la Sankta Virgulino! – diris Sancho, levante la voĉon – . Ĉu eblas, ke via moŝto havas tiel duran kapon kaj tiel stupan cerbon, ke vi ne komprenas, ke mi diras la puran veron, kaj ke via enkaĝigo kaj via misfortuno ŝuldiĝas pli al malico ol al magio? Nu, malgraŭ ĉio, mi absolute pruvos, ke vi ne estas ensorĉita; alie, Dio elprenu vin el ĉi tempesto, kaj vi vidu vin inter la brakoj de Dulcinea en la plej neatendita momento!

– Jam finu vian ekzorcadon – diris don Quijote – kaj demandu laŭ via plaĉo. Kiel dirite, mi respondos senrezerve.

– Tion mi deziras. Mi volas, ke vi diru la tutan veron, sen aldoni aŭ depreni ion, kiel decas al la personoj, kiuj, kiel via moŝto, havas la profesion de la armoj sub la titolo de vagantaj kavaliroj.

– Mi ripetas, ke mi mensogos pri nenio – respondis don Quijote – . Kaj komencu demandi, ĉar vere mi jam lacas de viaj ĵuroj, avertoj kaj ĉirkaŭparoloj.

– Nu, mi estas tute certa pri la bono kaj sincero de mia mastro… Tial, kun la ŝuldata respekto, mi faros al vi la demandon koncernan al ĉi kazo. De la momento, kiam oni metis vin en la kaĝon, kaj sub ensorĉo laŭ via opinio, ĉu vi sentis la bezonon fari grandan aŭ etan akvon, kiel oni kutime diras?

– Mi ne komprenas tion pri fari akvon, Sancho. Se vi volas, ke mi precize respondu, esprimu vin pli klare – respondis don Quijote.

– Ĉu eblas, ke via moŝto ne konas la signifon de fari akvon? Nu, en la lernejo, tio estas la unua leciono de la infanetoj. Bone, mi volas diri, ĉu vi sentis la bezonon fari kion ne eblas ne fari?

– Mi komprenas vin, Sancho, fine! Jes, mi sentis ĝin plurfoje; kaj eĉ en ĉi momento; eltiru min el ĉi situacio, ĉar ne ĉio estas pura ĉe mi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.