La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

Pri tio, kio okazis al don Quijote kiam li iris survoje por viziti sian sinjorinon Dulcinea de El Toboso

Benata estu la ĉiopova Allah, diras Hamete Benengeli ĉe la komenco de ĉi oka ĉapitro. Benata estu Allah, li ripetas trifoje, kaj deklaras, ke li tiel benas, ĉar li vidas, ke don Quijote kaj Sancho iras jam sur la vojo, kaj ke la legantoj de ilia plaĉa historio povas esti certaj, ke de ĉi momento komenciĝas la grandaj faroj kaj la spritaĵoj de don Quijote kaj ties ŝildisto. Krome li petas la legantojn forgesi la pasintajn kavaliraĵojn de la inĝenia hidalgo, kaj fiksi la okulojn al liaj futuraj aventuroj, kiuj komenciĝas de nun sur la vojo al El Toboso, kiel la aliaj komenciĝis sur la kampoj de Montiel. Kaj li petas ne multe, se konsideri, ke li promesas multon. Tiel do, li daŭrigas jene:

Don Quijote kaj Sancho trovis sin solaj kaj, apenaŭ Carrasco foriris, Rocinante komencis heni kaj la azeno iai, kion la hidalgo kaj la ŝildisto opiniis bona signo kaj tre favora aŭguro; sed, se diri la veron, pli multis la iaoj kaj suspiroj de la azeno ol la henoj de la ĉevalo, kaj el tio Sancho konjektis, ke lia bona sorto superus la sorton de lia mastro; mi ne scias, ĉu lia konjekto baziĝis sur ia speciala astrologio de li konata, ĉar la historio donas ĉi-rilate nenian klarigon: nur, ke, kiam li stumblis aŭ falis, oni aŭdis lin diri, ke li tre ĝojus, se li ne estus forlasinta sian hejmon, ĉar el la stumbloj kaj faloj nenion li gajnis krom ŝiritaj ŝuoj aŭ rompitaj ripoj; kaj, kvankam stulta, Sancho havis pri ĉi punkto sufiĉe prudentan opinion.

– Sancho amiko – diris don Quijote – , la nokto jam falas rapide kaj obskuriĝas pli baldaŭ ol ni bezonus por alveni ankoraŭ kun la lumo de la tago al El Toboso, kien mi decidis iri antaŭ ol entrepreni alian aventuron. Tie mi ricevos la benon kaj la permeson de la senegala Dulcinea, kun kies permeso mi kredas, ke mi certe metos feliĉan finon al ĉia danĝera aventuro, ĉar nenio donas pli da kuraĝo al la vagantaj kavaliroj en ĉi vivo ol la scio, ke iliaj damoj ilin favoras.

– Mi opinias same – respondis Sancho – sed mi kredas, ke ne estos facile al via moŝto paroli al ŝi aŭ renkontiĝi kun ŝi en ia loko, kie ŝi povus doni al vi sian benon, escepte se ŝi benus vin de la muro de la kralo, kie mi vidis ŝin por la unua fojo, kiam mi transdonis al ŝi la leteron kun sciigoj pri la absurdoj kaj ekstravagancoj tiam plenumataj de via moŝto en la fundo de Sierra Morena.

– Ĉu ili ŝajnis al vi muroj de kralo, kiam vi admiris de ili ŝian neniam sufiĉe laŭdatan belon kaj gracion? Certe temis pri galerioj, koridoroj aŭ arkadoj, aŭ kiel ajn ili nomiĝas, de riĉaj kaj reĝaj palacoj.

– Eble – respondis Sancho – . Sed ili ŝajnis al mi muroj de kralo, se mi bone memoras.

– Nu, kio ajn ili estas, ni iru tien, Sancho – diris don Quijote – . Ĉar, se mi nur vidos ŝin super muro, tra fenestro, krado de ĝardeno aŭ fendo de pordo, la brilego de ŝia belo, trafante min en la okulojn, lumigos mian spiriton kaj fortigos mian koron, tiele, ke mi akiros unikan saĝon kaj senegalan kuraĝon.

– Nu, sinjoro, se diri la veron – respondis Sancho – , kiam mi vidis tian sunon, sinjorinon Dulcinea de El Toboso, ĝi ne brilis ĝis la ekstremo disĵeti de si radiojn; eble tial, ke, kiel mi diris al vi, ŝia sinjorina moŝto okupis sin kribrante tritikon, kaj la abunda polvo deskuata de la greno pendis kiel nubo antaŭ ŝia vizaĝo kaj obskurigis ĝin.

– Nu, Sancho – diris don Quijote – . Kial vi insistas pensi, kredi kaj aserti, ke mia sinjorino Dulcinea kribris tritikon, se konsideri, ke tia tasko kaj funkcio ne havas ian rilaton kun la komunaj okupoj de la moŝtuloj, kies personoj estas formitaj kaj rezervitaj por aliaj taskoj kaj distroj, kiuj montras, je la distanco de sagoĵeto, ilian altan rangon? Certe, ho Sancho!, vi ne bone memoras la versojn de nia poeto[244], kie li pentras la laboron plenumitan de kvar nimfoj, en ties kristala loĝejo, kiam levinte la kapon el sia amata rivero Tajo, ili sidiĝis sur la verda herbo por teksi riĉan ŝtofon, interplektante oron, perlojn kaj silkajn fadenojn, laŭ la priskribo de la inĝenia poeto. Kaj certe en tio konsistis la laboro de mia sinjorino, kiam vi vidis ŝin, sed okazas, ke ia malica sorĉisto sendube sentas envion kontraŭ miaj aferoj, kaj ŝanĝas kaj turnas ĉion kapablan doni al mi plezuron, en formojn diferencajn de la aŭtentaj: tial mi timas, ke se la aŭtoro de la historio de miaj aventuroj, laŭdire jam presita, estas hazarde unu el miaj malamikoj sorĉistoj, certe li ŝanĝis unu aferon en alian, miksante mil mensogojn kun unu vero, kaj deviante de la sinsekvo propra al vera historio per enmeto de aferoj ekstertemaj. Ho envio, radiko de nekalkuleblaj malbonoj, vermo ronĝanta la meriton! Ĉiuj pekoj, Sancho, kunportas ian plezuron; sed la envio portas kun si nur ĉagrenon, rankoron kaj koleron.

– Ankaŭ mi opinias same – respondis Sancho – , kaj pensas, ke en la historio aŭ legendo, kiun, laŭ siaj diroj, Carrasco legis pri ni, sendube oni alkraĉas kaj trenas sur la koto nian reputacion, kvankam mi ĵuras, kiel honesta homo, ke mi neniam parolis malbonon kontraŭ ajna sorĉisto, nek posedas sufiĉan havon por veki ies envion. Verdire, mi estas iom maliceta kaj iel inklinas friponi: sed ĉion ĉi kovras kaj kaŝas la granda mantelo de mia simpleco ĉiam natura kaj neniaokaze artifika. Krome, la historiistoj devus min indulgi kaj trakti min bone en siaj verkoj, eĉ se nur pro tio, ke mi ĉiam vere kaj firme kredas je Dio kaj je la doktrino de la Sankta Eklezio Katolika, kaj sentas ĝismortan abomenon kontraŭ la judoj. Tamen, oni diru pri mi laŭplaĉe: mi naskiĝis nuda, kaj nuda mi estas, do nek perdas nek gajnas; ĉies opinioj gravas al mi tiel malmulte kiel figo, se mi aperas en libroj irantaj tra la mondo de mano en manon.

– Tio, Sancho – respondis don Quijote – igas min memori pri io okazinta al fama poeto ĉi-tempa; li verkis mordan satiron kontraŭ ĉiuj damoj libermoraj, sed ne inkluzivigis la nomon de damo, ĉar li ne certis, ĉu ankaŭ ŝi meretricis; rimarkinte, ke ŝi ne aperas en la listo, ŝi plendis al la aŭtoro, demandante kion li vidis ĉe ŝi, ke li ne enmetis ŝin en la liston de la aliaj, kaj petante, ke li plilongigu la satiron, ke ŝi havu lokon en ĝi: se ne, li endanĝerigus sian propran vivon. La poeto faris laŭ ŝia deziro, verkis pri ŝi malican priskribon, indan je la klaĉema lango de la duendoj, kaj ŝi kontentiĝis, vidante sin misfame fama. Ĉi-rilate menciindas ankaŭ la historio pri la paŝtisto, kiu forbruligis la faman templon de Diana, unu el la sep mirindaĵoj de la mondo, nur por ke lia nomo plu vivu en la futuraj tempoj; kaj, kvankam oni dekretis, ke oni ne menciu lin parole aŭ skribe, por ke lia ambicio ne plenumiĝu, tamen oni scias ankoraŭ, ke li nomiĝis Herostrato. Alian taŭgan ekzemplon montras la historio pri la granda imperiestro Karolo la 5ª kaj kavaliro en Romo: la imperiestro deziris viziti la faman templon La Rotondo, nomatan La Panteono en la antikvaj tempoj, kaj nun konatan sub la pli ĝusta nomo de Kirko de Ĉiuj Sanktuloj. Ĝi estas la plej kompleta el la monumentoj konstruitaj kaj postlasitaj de la paganismo en Romo, kaj rivelas, pli ol la ceteraj, la amon de siaj fondintoj al la pompo kaj la grandiozo. Laŭforme ĝi similas al duona oranĝo impone granda, kaj ĝia interno tre klaras, kvankam la lumo penetras nur tra fenestro, aŭ pli ĝuste, tra ronda lanterno sur la supro. La imperiestro rigardadis la konstruon kaj, apud li, Roma kavaliro montris al li la belojn kaj rafinojn de tia ĉefverko arkitektura. Poste, kiam ili distanciĝis de la lanterno, la kavaliro diris al la imperiestro:

» – Mil fojojn, plej respektinda majesta moŝto, mi sentis la deziron ĉirkaŭpreni vin kaj ĵeti min de la lanterno, por lasi en la mondo memoron eternan de mia nomo.

» – Mi dankas vin, ke vi ne efektivigis tiel mavan ideon – respondis la imperiestro – , kaj de nun mi ne donos al vi novan okazon pruvi al mi vian lojalon; tiel do, mi ordonas vin neniam paroli al mi, aŭ aperi antaŭ mia vido.

»Kaj, parolinte tiel, la imperiestro konsentis al li grandan favoron. Mi volas diri, Sancho, ke tre fortas la deziro akiri famon. Kio, se ne, puŝis Horacion de sur la ponto en la profundon de Tibero? Kio bruligis la brakon kaj la manon de Mucio? Kio instigis Curcion ĵeti sin en la fajran abismon apertiĝintan meze de Romo? Kio, spite al ĉiaj omenoj kontraŭaj, igis Cezaron transiri Rubikonon? Kaj laŭ ekzemploj pli modernaj, kio sinkigis la ŝipojn kaj postlasis grupon da kuraĝaj hispanoj, komandataj de la eminenta Cortés, izolita sur la strandoj de la Nova Mondo? Ĉi faroj, kune kun aliaj same admirindaj, estis, estas kaj estos rezulto de la amo al la gloro, ĉar la homoj deziras gajni ĝin per heroaĵoj kiel premion kaj parton de sia eterneco. Tamen ni, kristanoj katolikaj kaj kavaliroj vagantaj, devas aspiri pli forte la gloron senmortan de la regionoj ĉielaj kaj eteraj, ol la vanton de la renomo akirita de ĉi nuna vivo efemera, kiu renomo, kiom ajn ĝi daŭros, finiĝos mem kun ĉi mondo destinita al pereo; tiel do, ho Sancho!, niaj agoj devas ne transpaŝi la limon markitan de la kristana religio, al kiu ni apartenas. Ni devas mortigi la orgojlon de la gigantoj per modero; la envion per grandanimeco kaj bonvolo; la koleron per sinrego kaj per trankvilo de la animo; la manĝavidon kaj la dormemon per sobro kaj daŭra vekiteco; la lascivon kaj la karnan apetiton per la fidelo ŝuldata al la damoj, mastrinoj de niaj koroj; kaj la pigron per vagado tra la tuta mondo, serĉante la okazojn kapablajn igi nin, kristanojn, famaj kavaliroj. Per tio, Sancho, oni devas akiri la grandan laŭdon propran al la bona famo.

– Mi bone komprenas kion via moŝto diris ĝis nun – respondis Sancho – . Tamen mi dezirus, ke via moŝto sorbu al mi dubon, kiu ĉi-momente venas al mi en la memoron.

– «Solvu» vi volis diri, Sancho – korektis don Quijote – . Parolu, kaj mi respondos laŭpove.

– Diru al mi, sinjoro – daŭrigis Sancho – . Kie troviĝas nuntempe la Julioj, aŭ Aŭgustoj, kaj la ceteraj famaj kavaliroj jam mortintaj, kies nomojn vi menciis?

– La paganoj, certe en la infero – respondis don Quijote – . La kristanoj, se ili kondutis kristane, aŭ en la purgatorio, aŭ en la paradizo.

– Tre bone – diris Sancho – . Sed mi volus scii nun, ĉu la tomboj, kie kuŝas la kadavroj de tiaj sinjoregoj, havas ĉe la antaŭo lampojn el arĝento, aŭ ĉu la muroj de iliaj kapeloj aperas garnitaj per lam-bastonoj, mortotukoj, hararoj, kruroj kaj okuloj el vakso. Kaj se ne, per tio?

– La tomboj de la paganoj estis plej ofte pompaj monumentoj: la cindron de Julio Cezaro oni lokis sur la supron de ŝtona piramido de kolosa grando, hodiaŭ nomata en Romo Nadlo de Sankta Petro;[245] la tombo de la imperiestro Hadriano konsistis el kastelo tiel granda kiel grava vilaĝo: ĝin oni nomis moles Adriani kaj nun kastelo de Sankta Anĝelo, en Romo; la reĝino Artemisa sepultis sian edzon Maŭsoleo en tombon tiel grandiozan, ke oni taksis ĝin unu el la sep mirindaĵoj de la mondo; sed eĉ ne unu el tiaj tomboj, nek la multaj aliaj konstruitaj de la paganoj estis garnitaj per mortotukoj aŭ per la ceteraj oferdonoj kaj signoj rivelantaj la ĉeeston de sepultita sanktulo.

– Mi alvenas al la punkto celita! – diris Sancho – . Nun bonvolu respondi: kio pli grandas, revivigi mortinton aŭ mortigi giganton?

– La respondo evidentas: pli grandas revivigi mortinton.

– Mi vin kaptis nun! – daŭrigis Sancho – . Tiel do, kiu redonas la vivon al mortinta, la vidon al blinda, la forton al malsana kaj la normalan iron al lama, kaj havas ĉe la antaŭo de sia tombo lampojn lumajn, dum liaj kapeloj plenas de piaj homoj adorantaj surgenue liajn relikvojn, ĝuos pli bonan famon en ĉi vivo kaj en la transa, ol la paganaj imperiestroj kaj la vagantaj kavaliroj de ajna epoko.

– Ankaŭ pri tio mi konsentas – respondis don Quijote.

– Nu, bone – aldonis Sancho – . La kadavroj kaj la relikvoj de la sanktuloj posedas ĉi famon, ĉi favoron, ĉi prerogativon, aŭ kiel ajn oni ĝin nomas, kaj kun la aprobo kaj la permeso de nia Sankta Patrino la Eklezio ili ricevas nombron da lampoj, kandeloj, mortotukoj, lam-bastonoj, pentraĵoj, hararoj, okuloj kaj kruroj, el kio rezultas pliiĝo de la popola devoteco kaj disvastiĝo de ilia kristana famo. La reĝoj mem portas surŝultre la kadavrojn de la sanktuloj aŭ ties relikvojn, kisas pecojn de iliaj ostoj, ornamas kaj riĉigas per ili siajn preĝoĉambrojn kaj siajn plej karajn altarojn.

– Kian konkludon mi devas eltiri el viaj vortoj, Sancho? – demandis don Quijote.

– Mi volas diri – respondis la ŝildisto – , ke, se ni fariĝus sanktuloj, ni akirus pli rapide la bonan famon, kiun ni aspiras. Memoru via moŝto, ke hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ (temas pri tempo tiel proksima al ni, ke ni povas uzi tian dirmanieron) oni kanonizis aŭ beatuligis paron da senŝuaj monaĥetoj[246], kaj jam la homoj konsideras grandan feliĉon tuŝi kaj kisi la feran ĉenon, per kiu ili zonis kaj torturis sian korpon, kaj kiun oni kultas pli ol la glavon de Rolando en la arsenalo de nia sinjoro la reĝo, kies vivon Dio gardu. Tiel do, kara mastro, esti humila monaĥo de ajna ordeno valoras pli ol vagadi kuraĝe kaj kavalire; du dekduoj da skurĝobatoj agrablas al Dio pli ol du mil lancopikoj kontraŭ gigantoj, monstroj kaj drakoj.

– Vi pravas – respondis don Quijote – , sed ni ĉiuj ne povas esti monaĥoj, kaj Dio kondukas siajn elektitojn sur diversaj kaj multaj vojoj al la ĉielo. La kavalirismo estas religio, kaj en la paradizo sidas kavaliroj sanktuloj.

– Jes – diris Sancho – , sed mi aŭdis, ke en la ĉielo la monaĥoj multas pli ol la vagantaj kavaliroj.

– Ĉar la nombro de la monaĥoj grandas pli ol la nombro de la kavaliroj.

– Multaj estas la vagantaj – respondis Sancho.

– Multaj. Sed nur kelkaj meritas la nomon de kavaliro.

Per ĉi konversacio kaj aliaj similaj ili pasigis la nokton kaj la sekvantan tagon, sen ke io menciinda okazus al ili, ĉe la granda ĉagreno de don Quijote. Fine, unu tagon poste, ĉe la falo de la nokto, ili distingis la grandan urbon El Toboso, ĉe kies apero ĝojis la spirito de don Quijote, kaj tristis Sancho, ĉar li nek konis la domon de Dulcinea, nek iam en sia vivo vidis ĝin, same kiel lia mastro. Tiel do, la unua, ĉar li deziris vidi ŝin, kaj la alia, ĉar li neniam ŝin vidis, sentis grandan agitiĝon en si, kaj Sancho ne kapablis imagi kion li devus fari, se lia mastro sendus lin al El Toboso.

Fine don Quijote decidis, ke ili enirus en la urbon jam en la profundo de la nokto, kaj, atendante ĉi momenton, ili restis inter kelkaj kverkoj proksime al El Toboso; kaj en la dirita horo ili eniris en la urbon, kie okazis al ili okazindaj oferoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.