La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 21

Daŭrigo de la edziĝo de Camacho kun aliaj interesaj eventoj

Dum don Quijote kaj Sancho parolis, kiel menciite en la antaŭa ĉapitro, aŭdiĝis laŭtaj voĉoj kaj bruo venantaj de la surĉevalinaj viroj, kiuj krie kaj tumulte galopis renkonte al la gefianĉoj. La geedziĝontojn ĉirkaŭis mil specoj de instrumentoj kaj akompanis la pastro, la membroj de la du familioj kaj la gravuloj de la proksimaj vilaĝoj, ĉiuj en festaj kostumoj. Sancho, vidante la fianĉinon, diris:

– Per la ĉielo, ŝi portas veston, ne de kampulino, sed de eleganta damo de la reĝa palaco! Je Dio, anstataŭ la medaloj kutimaj en ĉi ceremonioj ŝi portas riĉan koral-kolieron, kaj ne verdan drapon el Cuenca, sed plej suplan veluron. Kaj kia falbalo el blanka tolo! Ĉu vere tolo? Mi ĵurus, ke ĝi estas sateno! Kaj rimarku ŝiajn manojn, garnitajn per jadaj ringoj! La diablo min prenu, ne estas jadaj, sed oraj, vere oraj ringoj kun perloj blankaj kiel lakto, ĉiu sendube valoranta unu okulon de la vizaĝo! Ho la putineto! Kaj kiaj haroj! Se ili ne estas falsaj, neniam antaŭe mi vidis aliajn tiel longajn kaj blondajn! Sed kion diri pri ŝia figuro kaj gracio? Ĉu ŝi ne kompareblas al fleksebla palmo ŝarĝita de daktil-grapoloj? Ja, al ili similas la juveloj pendantaj de ŝiaj haroj kaj gorĝo! Mi ĵuras je mia animo, ke ŝi estas brava bubino, vere inda kuŝi en nupta lito!

Don Quijote ridis je la rustikaj laŭdoj de Sancho Panza, sed pensis, ke li neniam antaŭe vidis tiel belan virinon, ne escepti lian sinjorinon Dulcinea de El Toboso.

La bela Quiteria vidiĝis iom pala, eble kaŭze de la mava nokto, kiu ordinare pasas la fianĉinoj, preparante sin por sia sekvantataga nupto. La grupo sin direktis al alta trabaĵo, staranta ĉe angulo de la herbejo kaj ornamita per tapiŝoj kaj branĉoj, kie okazus la edziĝa ceremonio, kaj de kie oni spektus la dancojn kaj amuzojn. Alvenante tien, ili aŭdis post si fortan voĉon krii:

– Atendu momenton, vi, homoj hastaj kaj senkonsideraj!

Ĉe tiaj voĉo kaj vortoj turniĝis ĉies kapoj, kaj oni vidis, ke la krianto estas viro en nigra sajo kun silkaj pecoj ruĝaj surkruditaj en formo de flamoj. Li havis sur la kapo kronon el folioj de funebra cipreso kaj tenis en la mano grandan bastonon. Kiam li proksimiĝis, ĉiuj rekonis en li bravan Basilio, kaj atendis senspire la sekvojn de liaj voĉoj kaj paroloj, timante, ke lia alveno en ĉi momento alportus nenion bonan.

Li fine alvenis, laca kaj anhela, haltis antaŭ la gefianĉoj, enpikis en la teron la bastonon, kiu havis ŝtalan pinton, kaj poste, kun ŝanĝiĝanta koloro kaj fiksante la rigardon sur Quiteria, diris en trema kaj raŭka tono:

– Vi bone scias, sendanka Quiteria, ke, laŭ la sankta leĝo de ni sekvata, vi ne povas preni al vi alian edzon, dum mi vivas; kaj vi same scias, ke, atendante, ke la tempo kaj miaj klopodoj pligrandigu mian havon, mi ne ĉesis gardi la respekton ŝuldatan al via honoro; sed vi turnis la dorson al via devo reciproki mian ĉastan amon, kaj volas, ke mia apartenaĵon mastru alia persono, kies havo donas al li nur riĉon, sed ankaŭ feliĉon. Kaj, por ke lia fortuno estu plena kaj kompleta (ne ĉar mi pensas, ke li meritas ĝin, sed ĉar plaĉas al la ĉielo lin favori) mi detruos per propra mano la obstaklon, kiu povus oponi al lia feliĉo, formetanta min el via vojo. Vivu, vivu la riĉa Camacho kaj la sendanka Quiteria dum longaj kaj feliĉaj jaroj! Kaj mortu la povra Basilio, kies mizero detranĉis la flugilojn de lia feliĉo kaj metos lin en la tombon!

Kaj, tion dirante, li ekpremis kaj tiris la bastonon fiksitan al la tero, sed ĝi restis senmova, rivelante, ke ĝi servis kiel ingo de spado; poste li metis sur la grundon kion oni povus nomi la tenilo, kaj rapide kaj kun decida gesto, sin ĵetis kontraŭ la spadon, kies sanga pinto kun duono de la klingo tuj reaperis el lia dorso. La kompatinda falis teren kaj, banata en sango, restis senmova, trapikita de sia propra armilo.

Liaj amikoj, konsternitaj de lia mizera kaj bedaŭrinda misfortuno, tuj alkuris helpi lin. De sia flanko, don Quijote desaltis de Rocinante, rapidis al li, prenis lin en siaj brakoj, kaj rimarkis, ke li spiras ankoraŭ. Oni volis eltiri la spadon el lia korpo, sed la pastro, tie troviĝanta, opiniis, ke ni ne devus fari tion, ĝis li konfes-prenus Basilion, ĉar la eltiro de la spado kaj lia morto okazus samtempe. Tiam Basilio iom renkontiĝis kaj diris kun vea kaj febla voĉo:

– Se vi, kruela Quiteria, bonvolus en ĉi fatala kaj lasta momento, doni al mi edziniĝe vian manon, mi pensus, ke mi temerareco havas ian ekskuzon, ĉar, dank’ al ĝi, mi atingus la feliĉon esti via.

Tion aŭdinte la pastro admonis lin zorgi la savon de sia animo prefere ol la plezurojn de la karno, kaj serioze peti de Dio, ke Li pardonu liajn pekojn kaj lian desperan agon. Basilio respondis, ke li tute ne farus sian konfeson, se unue Quiteria ne donus al li sian manon, kaj ke, se ŝi konsentus, lia feliĉo havigus al li la kuraĝon kaj la forton konfesi.

Kiam don Quijote aŭskultis la peton de la vundito, li laŭte kriis, ke lia demando estas justa kaj prudenta, kaj krome, facile plenumebla, kaj sinjoro Camacho, ricevante ŝin kiel vidvinon de la brava Basilio, honoriĝus tiel multe, kvazaŭ li ŝin ricevus el manoj de ŝiaj gepatroj.

– Ĉi tie – li konkludis – necesas nur, ke oni prononcu unu jes. Kaj tio havos nenian sekvon, ĉar la nupta lito de ĉi edziĝo estos la tombo.

Camacho ĉion aŭdis, kaj ĉio tenis lin en perplekso kaj embaraso, sen ke li scius kion fari aŭ kion diri; sed tiom multe insistis la amikoj de Basilio, petante lin konsenti tion, ke Quiteria donu edziniĝe sian manon, por ke la animo de Basilio ne damniĝu, forlasante senespere ĉi mondon, ke Camacho cedis al tiom da instigoj kaj premoj kaj diris, ke se Quiteria volus doni sian manon al Basilio, li ne oponus, ĉar la plenumo de liaj deziroj prokrastiĝus nur unu momenton.

Tiam, ĉiuj alkuris al Quiteria, kaj unuj per petoj, aliaj per larmoj kaj aliaj per persvadaj argumentoj, konsilis ŝin doni sian manon al la povra Basilio; sed, pli dura ol marmoro kaj pli senmova ol statuo, ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi nek scius, nek povus, nek volus respondi eĉ unu solan vorton; kaj nenion ŝi respondus, se la pastro ne dirus al ŝi, ke ŝi rapide prenu decidon, ĉar Basilio havas jam la animon ĉe la dentoj, kaj oni ne povas perdi pli da tempo en hezitadoj. Tiam, ankoraŭ muta, la bela Quiteria, afliktita kaj trista, ŝajne plena de konfuzo, proksimiĝis al la loko, kie Basilio, kuŝanta kun senesprimaj okuloj kaj kun spiro anhela kaj rapida, murmuris la nomon de Quiteria kaj ŝajnis preta morti ne kiel kristano, sed kiel pagano. Fine la junulino genuiĝis antaŭ li kaj petis lian manon per signoj. Basilio rigardis ŝin kun elorbiĝantaj okuloj kaj diris:

– Ho Quiteria, vi kompatas min, kiam via kompato povas taŭgi nur kiel tranĉilo definitive elŝiranta el mi la vivon, ĉar mi ne plu havas forton sufiĉan por elteni la honoron, ke vi elektas min kiel vian, nek por ĉesigi la doloron, kiu tiel rapide kovras al mi la okulojn per la terura ombro de la morto. Sed mi petas de vi, ho fatala stelo mia, ne ke vi donu al mi vian manon pro kompato, aŭ kun la intenco trompi min denove, sed ke vi konfesu kaj deklaru, ke vi propravole ĝin donas al mi, kiel al laŭleĝa edzo; ĉar ne decas, ke, en mia nuna stato, vi uzu trompon aŭ artifikon kontraŭ la persono, kiu ĉiam traktis vin en vero kaj sincero.

Parolante, li svenis de tempo al tempo, tiel, ke la ĉeestantoj pensis, ke ĉiu sveno prenus kun si lian animon. Quiteria, plena de honto kaj embaraso, prenis per sia dekstra mano la manon de Basilio kaj diris:

– Nenia forto kapablus rompi mian volon. Plej libere mi donas al vi mian manon kiel laŭleĝa edzino, kaj ricevas la vian, se vi ĝin donas al mi propravole, kaj se la misfortuno, kiun vi suferas pro via hasta impulso, ne konfuzis aŭ ŝanĝis vian spiriton.

– Jes, mi donas – respondis Basilio – ne en perplekso kaj konfuzo, sed kun la klara menso al mi donita de la ĉielo. Tiel do, mi min donas kaj ligas al vi kiel vian edzon.

– Kaj mi, kiel vian edzinon – diris Quiteria – , same se vi vivos multe da jaroj, kiel se oni portos vin nun de miaj brakoj al la tombo.

– Se konsideri lian gravan vundon, ĉi junulo parolas tro multe – rimarkis Sancho – . Li metu finon al sia ama babilado, kaj pli zorgu sian animon: ŝajnas al mi, ke li havas ĝin pli proksima al la lango ol al la dentoj.

Dum Quiteria kaj Basilio havis la manojn interkroĉitaj, la pastro, kortuŝita kaj plorema donis sian benon al la paro kaj petis la ĉielon havigi bonan ripozon al la animo de la novedzo. Sed, tuj kiam li ricevis la benon, Basilio rapide stariĝis kaj kun nekredebla facilo elŝiris la spadon ingitan en lia korpo.

Ĉiuj ĉeestantoj rigidiĝis de miro, kaj kelkaj el ili, pli naivaj ol scivolaj, komencis krii:

– Miraklo, miraklo!

– Miraklo, ne. Nur artifiko! – respondis Basilio.

La pastro, en plena konsterno kaj stuporo, komencis palpi ambaŭmane la vundon kaj trovis, ke la klingo penetris, ne tra la karno kaj ripoj de Basilio, sed tra fera tubo, kiu antaŭe li almetis al si kaj plenigis per sango, tiel preparita, ke ĝi ne povus koaguliĝi, kiel poste oni vidis. Fine la pastro kaj Camacho, same kiel la ceteraj ĉirkaŭstarantoj, sentis sin mokitaj kaj insultitaj. Sed la novedzino montris nenian signon de ĉagreno antaŭ la trompo: kontraŭe, kiam ŝi aŭdis, ke la geedziĝo ne validas pro sia artifika karaktero, ŝi diris, ke ŝi konfirmas ĝin denove. Ĉiuj konkludis el tio, ke Quiteria kaj Basilio interkonsente kaj sekrete antaŭpreparis la aferon, kaj, konsekvence, Camacho kaj liaj partianoj tiel ofendiĝis, ke ili decidis venĝi sin per siaj propraj manoj, kaj multaj el ili eligis la glavojn kaj sin ĵetis kontaŭ Basilio, por kies defendo subite oni elingis preskaŭ la saman nombron da glavoj. Don Quijote, bone kovrita de la ŝildo kaj kun la lanco preta, antaŭigis rajde sur la ĉevalo, igante ĉiujn retropaŝi. Sed Sancho, kiu neniam sentis plaĉon nek plezuron ĉe tiaj konfliktoj, rifuĝis inter la ĵaroj, kie li antaŭe elprenis tiel bongustan ŝaŭmon, ĉar lia dirita loko ŝajnis al li kvazaŭ sanktejo respektenda de ajna luktanto.

– Haltu, sinjoroj, haltu – kriis laŭte don Quijote – . Ne decas, ke vi venĝu vin kontraŭ la ofendoj de la amo. Ne forgesu, ke la amo kaj la milito estas unu sama afero, kaj same kiel en la milito licas ordinare uzi artifikojn kaj ruzojn por venki la antagoniston, tiel en la rivalecoj kaj konkuradoj amaj pravigeblas la trompoj kaj intrigoj uzatajn por atingi la celon, kondiĉe ke ili ne makulu aŭ damaĝu la honoron de la persono amata. Quiteria apartenas al Basilio, kaj Basilio al Quiteria, dank’ al justa kaj favora decido de la ĉielo. Camacho riĉas kaj povas aĉeti sian plezuron kiam, kie kaj kiel li volos. Basilio havas nur ĉi ŝafinon, kaj neniu, kiom ajn potenca li estas, forprenos ŝin de li, ĉar la homo ne povas disigi kion Dio ligis: kaj se iu, tamen, havus la intencon trudi la malon, unue li devus alfronti la pinton de ĉi lanco.

Tion dirinte, don Quijote svingis la lancon tiel lerte kaj energie, ke la homoj ne konantaj lin tute teruriĝis. Kaj tiel intense fiksiĝis la disdegno de Quiteria en la menso de Camacho, ke en unu momento li forviŝis ŝin el sia memoro; do la admonoj de la pastro, viro saĝa kaj bonintenca, des pli facile konvinkis lin, kaj metis lin kaj liajn partianojn en pacan kaj trankvilan staton; por signo de tio, ili denove ingis la glavojn, kritikante Quiterian pro ties ŝanĝiĝemo pli ol Basilion pro ties artifiko. Dume Camacho pensis, ke, se Quiteria profunde amis Basilion en sia fraŭlineco, ŝi, eĉ kiel edzino de alia, plu amus lin; do Camacho konkludis, ke li devus varme danki la ĉielon, ĉar anstataŭ posedi ŝin, li perdis ŝin.

Camacho fine konsoliĝis kaj trankviliĝis, same kiel liaj amikoj. Ankaŭ Basilio kaj ties grupo paciĝis, kaj la riĉa Camacho, dezirante pruvi, ke li sentas neniam rankoron aŭ ĉagrenon pro la moka artifiko, volis, ke oni daŭrigu la feston, kvazaŭ li estus edziĝinta. Sed nek Basilio, nek lia edzino, nek iliaj partianoj volis ĝin ĉeesti kaj revenis al la vilaĝo de Basilio; ĉar ankaŭ la paŭperaj, se virtaj kaj saĝaj, havas ĉiam amikojn, kiuj sekvas, honoras kaj protektas ilin, same kiel al la riĉaj ne mankas akompanantoj kaj flatuloj.

Ili prenis kun si la hidalgon, konsiderante lin homo kuraĝa, kun medolo en la ostoj. Nur Sancho sentis sin plena de nigra aflikto, vidante, ke li tute ne povus partopreni en la superbaj festeno kaj festo de Camacho, daŭrontaj ĝis la nokto; tiel do li sekvis trenpaŝe kaj triste sian sinjoron, distanciĝante de la marmitoj de Egiptujo[281], kvankam li portis ilin en sia koro. La ŝaŭmo de la poto, jam preskaŭ tute konsumita, prezentis por li la gloron kaj abundon de la perdita bono; kaj tiel, enpensa kaj morna, sed ne malsata, li sekvis, rajde sur la azeno, la paŝojn de Rocinante.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.