La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 10

Kie oni rakontas pri la ruzo, kiun Sancho uzis por ensorĉi sinjorinon Dulcinea, kaj pri iliaj aferoj tiel amuzaj kiel veraj

Konfesas la aŭtoro de ĉi granda historio, ke, kiam li komencis skribi ĉi ĉapitron, li deziris pasi super ĝi en silento, ĉar li timis, ke oni ne kredas lin, se konsideri, ke la frenezaĵoj de don Quijote atingis ĉi tie la plejan ekstremon aŭ gradon imageblan, kaj eĉ superis ĝin per la longo de du sagoĵetoj. Sed fine la aŭtoro, malgraŭ siaj timoj kaj hezitoj, skribis la farojn de nia hidalgo ĝuste kiel ili okazis, sen aldoni aŭ depreni eĉ unu atomon da vero, kaj sen zorgi, ke oni povus akuzi lin pri mensogo. Kaj li pravis, ĉar la vero, kvankam kelkfoje fragila, neniam rompiĝas kaj ĉiam flosas sur la mensogo, kiel oleo sur akvo. Tiel do, daŭrigante sian historion, la aŭtoro diras, ke tuj kiam don Quijote kaŝis sin en la veprejo, bosko aŭ kverkaro proksima al la granda El Toboso, li ordonis la ŝildiston reiri al la urbo kaj ne aperi denove antaŭ li, sen antaŭe diri al lia sinjorino, je lia nomo, ke ŝi bonvolu konsenti ian intervidiĝon kun sia kavaliro-sklavo, kaj ke ŝi degnu doni sian benon al li, por ke plenumiĝu sukcese liaj plej danĝeraj aventuroj kaj entreprenoj.

Sancho promesis fari kiel ordonite, kaj alporti tiel bonan respondon kiel en la unua fojo.

– Iru do, filo – respondis don Quijote – , kaj ne konfuziĝu, kiam vi vidos vin antaŭ la lumo de la suno de belo, kiun vi iras serĉi, ho vi, plej feliĉa inter la ŝildistoj de la mondo! Retenu en via memoro, kaj ne forgesu, la detalojn de via akcepto ĉe ŝi: ĉu ŝia koloro ŝanĝiĝas, dum vi klarigas al ŝi vian mision; ĉu ŝi agitiĝas kaj perdas la aplombon, aŭskultante mian nomon; ĉu ŝi nervoze movetas sin sur la kusenoj, se okaze ŝi sidas en la riĉa estrado propra al ŝia rango, aŭ, se ŝi staras, observu, ĉu ŝi apogas sin unue sur unu piedo kaj poste sur alia; ĉu sian respondon ŝi ripetas al vi du tri fojojn; ĉu la tono de ŝia voĉo ŝanĝiĝas de milda en raspan, de acida en teneran; ĉu ŝi levas la manon al siaj haroj por ilin aranĝi, eĉ se ili estas en ordo; unuvorte, filo, observu ĉian movon kaj agon ŝian, kaj se vi priskribos ilin al mi ĝuste, kiel ili okazis, mi povos dedukti kion ŝi tenas kaŝita en la sekreta fundo de sia koro koncerne al la afero de mia amo. Ĉar vi devas scii, Sancho, se vi ne scias ankoraŭ, ke, inter geamantoj, la eksteraj movoj kaj agoj, per kiuj manifestiĝas iliaj kor-inklinoj, estas ege fidelaj kurieroj komunikantaj tion, kio vere okazas en la interno de la animo. Iru, amiko, vin gvidu sorto pli bona ol la mia, kaj revenu kun la feliĉo, kiun mi atendas inter la timo kaj la espero en ĉi amara soleco, kie vi min lasas.

– Mi iros kaj revenos baldaŭ – diris Sancho – . Dume, senpezigu vian povran koron kaj lasu ĝin kreski, ĉar certe vi nun havas ĝin tiel eta kiel nukso. Memoru, ke, laŭdire, kuraĝa koro venkas la mavan sorton, ke, kie ne ekzistas kolbasoj, mankas najlo por ilin pendigi, kaj ke la leporo elsaltas tie, kie oni tute ne atendas. Tion mi diras, ĉar, kvankam en la nokto ni ne trovis la palacojn aŭ alkazarojn de nia sinjorino, mi esperas nun, en la tago, renkonti ilin en la plej neatendita momento; kaj kiam mi trovos ŝin, permesu, ke mi sola traktu kun ŝi.

– Vere, Sancho – diris don Quijote – , viaj proverboj tiel aplikeblas al la temoj traktataj, ke mi volus, ke Dio donu al mi pli da lerto por la realigo de miaj deziroj, ol da ĝi vi havas por la elekto de viaj sentencoj.

Ĉe tiaj vortoj de don Quijote, Sancho turnis la dorson, instigis per vergo sian azenon, kaj don Quijote, side sur la ĉevalo, ripozante sur la piedingoj kaj apogante sin al la lanco, restis plena de tristaj kaj konfuzaj pensoj, kaj tie ni lasas lin por sekvi lian ŝildiston, kiu disiĝis de sia mastro tiel enpensa kaj konfuzita kiel li: tiel multe, ke apenaŭ li elrajdis el la bosko, turnis la kapon, kaj rimarkante, ke don Quijote perdiĝis el la vido, li sidiĝis ĉe la piedo de arbo, kaj komencis paroli al si mem:

– Nu, frato Sancho, ni sciu, kien via moŝto iras: ĉu vi iras serĉi ajnan azenon, kiun vi perdis? «Ne, certe ne». Kion do vi serĉas? «Mi serĉas, ne ion ajn, sed grandiozan princinon kaj, en ŝi, la sunon de la belo kaj la ceteran firmamenton». Kaj kie vi esperas trovi kion vi diras?. «Kie? En granda urbo El Toboso». Nu bone, je kies nomo vi iras serĉi ŝin?. «Je la nomo de la fama kavaliro don Quijote de La Mancha, kiu riparas arbitrojn, kaj donas akvon al soifantaj kaj manĝon al malsataj». Tre bone, Sancho, sed, ĉu vi konas la domon de la princino? «Diras mia mastro, ke ŝi devas loĝi en reĝaj palacoj aŭ en superbaj alkazaroj». Ĉu vi hazarde vidis ŝin iam? «Nek mi, nek mia mastro iam vidis ŝin». Kaj se la loĝantoj de El Toboso scius, ke vi estas ĉi tie kun la intenco ŝteli de ili iliajn princinojn kaj perturbi la koron de iliaj damoj, ĉu vi opinias, ke ili agus juste kaj ĝuste, se ili tanus al vi la haŭton kaj vergus ĝispulvore viajn ripojn kaj pistus ĉiun oston vian? «Vere ili pravus, se ili ne konsiderus, ke mi obeas ordonojn, kaj ke “estas mi nur kuriero, havas do nenian kulpon”»[250]. Ne fidu tion, Sancho: la manĉanoj estas tiel koleremaj kiel honestaj, kaj toleras nenies provokon. Je Dio, se ili havus eĉ etan suspekton pri vi, via sorto ne enviindus! «Ho ne, tute ne, al la diablo! Mi ne dediĉos min serĉi tri piedojn al la kato[251] pro alies kaprico, des pli, ke serĉi Dulcinean en El Toboso egalus serĉi Marian en Raveno aŭ la bakalaŭron en Salamanca[252]. La diablo, jes, la diablo en persono puŝis min en ĉi aferon!».

Sancho tenis ĉi monologon kun si mem, el kio rezultis, ke li konkludis jene:

– Nu, bone, ĉio havas rimedon, escepte de la morto, sub kies jugo ni devas pasi vole nevole ĉe la fino de nia vivo. Mi vidas per mil signoj, ke mia mastro estas frenezulo enferminda, sed tial, ke mi sekvas kaj servas lin, mi mem kvazaŭ konkuras kun li kaj eĉ pli frenezas, laŭ la proverboj, «Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas», kaj,

«Kun kiu vi festas, tia vi estas». Ĉar li do frenezas ĝis la ekstremo preni ofte unu aferon por alia, kaj opinias la blankon nigra kaj la nigron blanka, kio klare montriĝis, kiam li asertis, ke la ventomuelejoj estas gigantoj, kaj la muloj de la ekleziuloj dromedaroj, kaj la ŝafaroj armeoj malamikaj, krom multaj aliaj similaj ekzemploj, ŝajnas al mi, ke estus facile kredigi al li, ke ia kampulino, la unua aperonta sur la vojo, estas sinjorino Dulcinea, kaj, se li ne kredos min, mi ĵuros jese; kaj se li ĵuros nee, mi reĵuros jese, kaj se li insistos, mi insistos pli forte, tiele, ke mi ĉiam diros la lastan vorton, kio ajn okazos. Kaŭze de tio, eble li ne plu sendos min kun komisioj kiel la nuna, vidante, ke mi alportas al li tre mavajn respondojn, aŭ eble li pensos, ke la perversa sorĉisto malamika al li (kiel li diras) ŝanĝis la figuron de Dulcinea por ĝeni kaj spiti lin.

Per tiaj pensoj Sancho trankviligis sian konsciencon kaj konsideris la aferon solvita. Li atendis tie ĝis la posttagmezo, por ke don Quijote kredu, ke li havis tempon por iri al kaj reveni de El Toboso. Kaj ĉio prosperis al li tiel bone, ke, kiam li stariĝis por salti sur la azenon, li vidis, ke el la direkto de El Toboso alproksimiĝas tri kampulinoj sur tri azenoj aŭ azeninoj (la aŭtoro ne klariĝas ĉi punkton: kredeble temis pri azeninoj, ordinaraj rajdbestoj de la vilaĝaj virinoj, sed, ĉar la afero ne gravas, ni ne interrompos la historion por fari esploron ĉi-rilate). Nu, tuj kiam Sancho vidis la kampulinojn, li rajdis trote al sia mastro, kaj trovis lin suspiranta kaj diranta mil lamentojn amajn. Vidante lin, don Quijote demandis:

– Kion novan, amiko Sancho? Ĉu mi markos ĉi tagon per ŝtono blanka aŭ per nigra?[253]

– Pli bone, se via moŝto markus ĝin per ruĝo, kiel surmuran tabuleton de profesoro[254], por ke oni ĝin bone vidu.

– Ĉu vi do alportas bonan novaĵon? – demandis don Quijote.

– Tiel bona, ke via moŝto devas nur sproni Rocinante, rajdi al la aperta kampo kaj renkontiĝi kun sinjorino Dulcinea de El Toboso, kiu venas kun du ĉambristinoj por viziti vian moŝton.

– Sankta Dio! Kion vi diras, frato Sancho? – respondis don Quijote.

– Atentu, ne trompu min, ne ĝojigu mian veran aflikton per falsaj esperoj.

– Kion mi profitus, trompante vian moŝton, precipe kiam vi povas facile eltrovi, ĉu mi diras la veron? Spronu, sinjoro, venu kaj vidu vian mastrinon la princinon en robo kaj garnoj propraj al ŝi. Ŝiaj ĉambristinoj kaj ŝi ŝajnas relumi kiel oro; sur ili ĉio vidiĝas spikoj da perloj, ĉio diamantoj, ĉio rubenoj, ĉio brokatoj el pli ol dek tavoloj;[255] iliaj haroj kaskadas libere sur ilia dorso, kvazaŭ sunaj radioj ludantaj kun la vento kaj, plej rimarkinde, ili rajdas sur tri imponaj makulharaj pelofrenoj.

– «Palefrenoj» vi volis diri, Sancho – korektis don Quijote.

– Ne gravas la diferenco inter «pelofreno» kaj «palefreno» – respondis la ŝildisto – , sed kion ajn ili rajdas, ili aspektas kiel la plej elegantaj damoj imageblaj, precipe mia sinjorino, la princino Dulcinea, ĉe kies belo la sensoj raviĝas kaj kvazaŭ svenas.

– Ni iru, filo Sancho – urĝis don Quijote – , kaj, rekompence por ĉi novaĵo tiel neatendita kiel bona, mi promesas rezervi por vi la plej valoran predon el la unua aventuro, kiun mi entreprenos; sed, se vi preferas alion, mi donos al vi idojn ĉi-jare naskotajn de miaj tri ĉevalinoj: ĉar vi scias, ke ili jam gravedis, kiam mi lasis ilin en la komuna paŝtejo de nia vilaĝo.

– La idojn mi preferas – respondis Sancho – , ĉar mi ne tre certas, ke la predoj el la unua aventuro havos ian valoron.

Ĉe tio ili eliris el la bosko kaj distingis la tri kampulinojn jam proksime. Don Quijote ĵetis sian rigardon laŭlonge de la vojo de El Toboso, kaj, rimarkante nenion, krom la tri vilaĝaj virinoj, profunde perpleksis kaj demandis la ŝildiston, ĉu li lasis la damojn ekster la urbo.

– Kiel ekster la urbo? – respondis Sancho – . Ĉu eble via moŝto havas la okulojn en la nuko, ke vi ne vidas, ke ili venas al ni kaj brilas kiel la suno de la tagmezo?

– Mi vidas nur, Sancho, tri kampulinojn sur tri azenoj – diris don Quijote.

– Dio liberigu min de la diablo – respondis Sancho – . Ĉu eble la tri palefrenoj, aŭ kiel ajn ili nomiĝas, blankaj kiel neĝaj flokoj, ŝajnas azenoj al via moŝto? Je Dio, mi vidu min sen mia barbo, se tio verus.

– Tamen, mi ripetas, amiko Sancho, ke ili estas tiel veraj azenoj aŭ azeninoj, kiel vi estas Sancho Panza kaj mi don Quijote; almenaŭ tian aspekton ili havas.

– Silentu, sinjoro, ne diru ion tian; frotu al vi la okulojn kaj iru fari omaĝon al la mastrino de viaj pensoj, kiu alproksimiĝas.

Tion dirinte, Sancho alrajdis renkonte al la tri virinoj, deseliĝis, prenis la bridon de unu el la azenoj de la kampulinoj, lasis sin fali sur ambaŭ genuoj kaj diris:

– Reĝino, princino kaj dukino de la beleco, via alta kaj granda moŝto degnu ricevi en vian simpation kaj favoron vian kavaliron-sklavon, kiu plena de konfuzo kaj kun svena koro staras tie kvazaŭ marmora ŝtono, tial, ke li vidas sin antaŭ via superba persono. Mi estas Sancho Panza, la ŝildisto, kaj li, la ĉiame survoja kavaliro don Quijote de La Mancha, alnome la Kavaliro de la Trista Mieno.

Ĉe tio, ankaŭ don Quijote jam genuis apud Sancho kaj rigardis kun mir-rondaj okuloj kaj perpleksa esprimo la virinon, kiun Sancho nomis reĝino kaj moŝtulino; kaj tial, ke li vidis ĉe ŝi nur kampulinon, kaj krome ne belan, ĉar ŝi havis rondan vizaĝon kaj platan nazon, li sentis konsternon kaj admiron kaj ne kuraĝis aperti la buŝon. Ankaŭ la kampulinoj same plenis de miro, vidante, ke la du viroj, tiel diferencaj unu de la alia, teniĝas surgenue kaj ne permesas ilian kunulinon plu iri. Sed ĉi lasta rompis la silenton, kriante seke kaj kolere:

– Iru al la diablo kaj lasu min pasi! Ni havas urĝon!

– Ho princino kaj monde fama sinjorino de El Toboso! – diris tiam Sancho – . Kial via nobla koro ne moliĝas, vidante, ke antaŭ via sublima persono genuas la kolono kaj subteno de la vaganta kavalirismo?

Tion aŭdinte, unu el la du aliaj kampulinoj kriis:

– Jen, kiaj vortoj! Vidu, kiel la sinjoraĉoj venas nun moki kampulinojn, kvazaŭ ni ne scius same blagi kiel ili! Nu, iru vian vojon, lasu nin sekvi la nian, kaj fartu bone!

– Stariĝu, Sancho – diris tiam don Quijote – . Mi vidas, ke la destino, ankoraŭ ne laca fari al mi mavon, fermis ĉian vojon, por ke ĉi povra animo mia, inkrustita en la karno, ricevu el nenie ajnan konsolon. Kaj vi, ho pleja perfekto dezirebla, kulmino de la homa ĝentilo, ununura rimedo por ĉi afliktita koro vin adoranta! Nun, kiam la maligna sorĉisto, kiu min persekutas, kovris al mi la okulojn per nuboj kaj kataraktoj; kiam nur por mi, kaj ne por aliaj, li ŝanĝis kaj transformis vian senegalan belon kaj vizaĝon en la mienon de povra kampulino, mi vin petas (se li ne transformis ankaŭ min en ian monstron, por ke mi aperu abomeninda antaŭ viaj okuloj) ke vi degnu rigardi min mole kaj tenere kaj vidi, en mia surgenua submetiteco antaŭ via deformita belo, la humilon de mia koro vin kultanta!

– Diru tion al via avo! – respondis la kampulino – . Mi ne ŝatas tiajn komplementojn![256] Iru do flanken, lasu min pasi kaj ni dankos vin.

Sancho, ege kontenta, ke li tiel bele eltiris el sia embaraso, alflankiĝis kaj lasis ŝin iri. Vidante sin libera, la kampulino figurinta kiel Dulcinea instigis sian pelofrenon per pikilo fiksita ĉe la fino de vergo, kiun ŝi portis, kaj ektrotis sur la kampo antaŭen. Sed, kiam la azenino sentis la pikojn pli intensaj kaj oftaj ol ordinare, ĝi tiel komencis karakolaĉi, ke sinjorino Dulcinea falis teren. Ĉe tia akcidento don Quijote alkuris por helpi ŝin, kaj Sancho por ĝuste remeti kaj fiksi la ŝarĝo-selon, kiu surglitis ĝis sub la ventro de la azenino. Sed, kiam oni alĝustigis la selon, kaj don Quijote pretis levi inter siaj brakoj la ensorĉitan damon, la sinjorino, stariĝinte per si mem, ŝparis al li lian penon, ĉar ŝi retroiris kelke da paŝoj, faris kurtan kuron, metis la manojn sur la gropon de la azenino, kaj, pli leĝere ol falko, impulsis sian korpon kaj trafis sur la selon kun la kruroj en forka maniero, laŭ la vira stilo.

– Je Dio – diris tiam Sancho – , nia mastrino pli leĝeras ol nizo kaj certe povus instrui la plej spertan rajdiston de Córdoba aŭ Meksikio salte surĉevaliĝi. Ŝi impulsis sin trans la postan selarkon per unu salto, kaj sen spronoj igas la palefrenon kuri rapide kiel zebro. Kaj ŝiaj ĉambristinoj apenaŭ iometon distancas je ŝi; ili ĉiuj kuras kiel la vento.

Li diris la veron, ĉar la aliaj kampulinoj, vidante Dulcinean denove sur la selo, forpafis sin post ŝin kaj ne turnis la kapon ĝis ili iris preskaŭ du mejlojn. Don Quijote sekvis ilin per la rigardo, kaj, kiam ili perdiĝis el la vido, li sin turnis al Sancho kaj diris:

– Sancho, ĉu vi vidas nun, kiel multe la sorĉistoj spitas min, kaj ĝis kia ekstremo iras ilia malico kaj rankoro, se konsideri, ke ili senigis min je la kontento vidi mian mastrinon en ties vera figuro? Vere, mi naskiĝis modelo de senfortunaj, kaj celo kaj objekto de la sagoj ĵetataj de la mava sorto. Rimarku ankaŭ, Sancho, ke ĉi kanajloj ne kontentiĝis per nur la metamorfozo de Dulcinea, sed ŝanĝis kaj transformis ŝin en plumpan kaj vulgaran kampulinon, kaj krome prenas de ŝi ion tre propran al la grandaj damoj, nome, ties agrablan bonodoron ŝuldatan al tio, ke ili ĉiam vivas inter floroj kaj ambroj. Ĉar mi sciigas vin, Sancho, ke, kiam mi proksimiĝis al Dulcinea por helpi ŝin suriri la palefrenon (kiel vi diras, kvankam ĝi ŝajnis al mi azenino), tiam trafis min odoraĉo je kruda ajlo, kiu skuis kaj venenis mian animon.

– Ho friponoj! – ekkriis Sancho – . Ho sorĉistoj malignaj kaj tord-intencaj! Kiam oni povos vidi vin surŝnurigitaj je la brankoj, kiel sardeloj sur junko? Multon vi scias, multon vi povas, kaj multan mavon vi faras. Kanajloj, ĉu ne sufiĉis al vi ŝanĝi la perlojn de la okuloj de mia damo al gajloj de kverko, ŝian hararon el purega oro al krinoj de ruĝabova vosto, kaj laste, ŝian belan vizaĝon al senĉarma mieno? Ne, vi fuŝis ankaŭ ŝian parfumon kaj tiel evitis, ke, almenaŭ per ĝi, ni scius kio kaŝiĝis sub ŝia aspra krusto. Nu, se diri la veron, mi ĉiam vidis ĉe ŝi, ne ŝian plumpon, sed nur ŝian ĉarmon, kiun ĉe la supra lipo garnis kaj pliperfektigis belgrajno kiel mustaĉo[257], kun sep aŭ ok blondaj haroj similaj al oraj fadenoj pli ol unu spanon longaj.

– Laŭ la interrilato ekzistanta inter la belgrajnoj de la vizaĝo kaj de la korpo – respondis don Quijote – , Dulcinea certe havas alian belgrajnon sur la femuro de la sama flanko; sed la haroj de vi menciitaj ŝajnas al mi tro longaj por tiaj makuletoj.

– Tamen mi povas diri al via moŝto, ke ili estis tiaj kaj aspektis tre bele.

– Mi kredas vin, amiko – diris don Quijote – , ĉar la naturo donis al Dulcinea nenion, kio ne vidiĝus ĝisdetale perfekta; tiel, se ŝi havus centon da belgrajnoj similaj al la belgrajno de vi menciita, ili aspektus nur kiel lunoj kaj brilaj steloj. Sed diru, Sancho: ĉu estis plata selo aŭ flanka selo tio, kion vi fiksis kaj mi prenis por ŝarĝo-selo?

– Temis ĝuste pri sinjorina selo – respondis Sancho – kun tego tiel riĉa, ke ĝi valoras la duonon de regno.

– Kaj pensi, ke mi vidis nenion el tio, Sancho – kriis don Quijote – . Mi diras nun denove, kaj rediros milfoje, ke mi estas la homo plej senfortuna en la mondo!

Aŭskultante la stultaĵojn de sia tiel bele trompita mastro, la fripona Sancho apenaŭ povis reteni la ridon. Fine, parolinte ankoraŭ longan tempon, ili surseliĝis kaj iris sur la vojo al Zaragoza, kien ili pensis alveni en la ĝusta tempo por ĉeesti la solenan feston ĉiujare celebratan en tiel fama urbo. Sed antaŭ ol ili alvenus tien, okazis al ili multaj, gravaj kaj kuriozaj aventuroj, indaj esti skribitaj kaj legitaj, kiel oni vidos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.