|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ĉe ĉiu vorto de Sancho, tiom multe amuziĝis la dukino, kiom desperis don Quijote. La hidalgo do ordonis la ŝildiston silenti, kaj Dolorida daŭrigis:
– Nu, post longa enketo, kaj tial, ke la princino persistis en sia decido sen devii eĉ ne unu colon de sia unua deklaro, la vikario verdiktis favore al don Clavijo kaj aljuĝis al li la princinon kiel leĝan edzinon, kio tiel ĉagrenis la reĝinon doña Maguncia, patrinon de Antonomasia, ke, antaŭ ol pasis tri tagoj, ni enterigis ŝin.
– Sendube ŝi mortis – diris Sancho.
– Kompreneble – respondis Trifaldín – . En Candaya oni enterigas, ne la vivajn, sed la mortajn.
– Sed iam kaj tiam okazis, sinjoro ŝildisto – diris Sancho – , ke oni enterigis personon svenintan, pensante, ke li mortis. Kaj ŝajnis al mi, ke reĝino Maguncia devintus, ne morti, sed sveni, ĉar kun la vivo oni aranĝas multe da aferoj, kaj la sinforgeso de la princino ne gravis ĝis la ekstremo, ke oni sentu tian ĉagrenon pro ŝia konduto. Se ŝi edziniĝus al paĝio aŭ al alia servisto de la domo, kiel multaj puceloj jam faris, la damaĝo ne havus rimedon; sed ŝi edziniĝis al kavaliro bel-aspekta kaj multescia (almenaŭ oni lin pentras tiel) kaj tia edziniĝo povas esti vera stultaĵo, tamen ne tiel granda kiel oni pensus, ĉar, laŭ la principoj de mia mastro (li troviĝas ĉi tie kaj ne dementos min), se el la letruloj oni faras episkopojn, des pli oni povas fari el la kavaliroj, precipe el la vagantaj, reĝojn kaj imperiestrojn.
– Vi pravas, Sancho – diris don Quijote – . Se vaganta kavaliro havas nur iomete da bona ŝanco, li posedas ĉion necesan por fariĝi baldaŭ la plej potenca senjoro de la mondo. Sed la duenjo Dolorida daŭrigu, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi ne rakontis ankoraŭ la parton amaran de ĉi historio, ĝis nun tiel dolĉa.
– Jes, mankas la parto vere amara – informis la dukino – . Tiel amara ke, kompare kun ĝi, kolocinto dolĉas kaj oleandro bongustas.
– Nu, la reĝino mortis, ne svenis – daŭrigis Trifaldi – , kaj apenaŭ oni enterigis ŝin kaj diris al ŝi la lastan adiaŭ, kiam (quis talia fando temperet a lacrimis?)[336] ĉe la tombo de la reĝino aperis, sur ligna ĉevalo, la giganto Malambruno, kruela sorĉisto kaj kuzo de Maguncia. Kaj por venĝi la morton de sia kuzino, por puni la aŭdacon de don Clavijo kaj por humiligi la insolenton de Antonomasia, li ensorĉis la paron kaj lasis sur la tombo la princinon transformita en bronzan simiinon kaj la kavaliron metamorfozita en teruran krokodilon el nekonata metalo. Inter la du figuroj staras kolono same metala, kun siria-lingva enskribo, kiu, tradukita unue en la candayan, kaj nun en la hispanan, diras: «Ĉi du temeraraj geamantoj ne reprenos sian unuan formon ĝis la kuraĝa Manĉano duelos kontraŭ mi: ĉar la fato rezervas ĉi senegalan aventuron nur al lia granda kuraĝo». Farinte la ensorĉon, la giganto elingis larĝan kaj enorman cimitaron, prenis min je la haroj, kaj minace svingis la klingon, kvazaŭ li volus haki al mi la glutilon kaj fortranĉi mian kapon. Mi teruriĝis, timaĉis, kaj mia voĉo gluiĝis al la gorĝo. Tamen mi sukcesis regi min kaj diris tiom da aferoj en tono trema kaj vea al la giganto, ke li forlasis la ideon plenumi tiel rigoran punon. Fine li ordonis, ke oni konduku antaŭ li la duenjojn de la palaco (jen, vi vidas ilin ĉi tie) kaj post ol li troigis nian kulpon kaj insultis la duenjojn pro ties karaktero, mavaj kutimoj kaj eĉ pli mavaj artifikoj, li ŝarĝis nin per kulpo nur al mi atribuebla, kaj diris, ke, anstataŭ ekzekuti nin, li aplikos al ni punon pli daŭran, ekvivalentan al speco de mizera morto; kaj apenaŭ li finis diri tion, ni sentis, ke la poroj de nia vizaĝo larĝiĝas, kaj ke ĉie sur ĝi doloras pikoj, kvazaŭ ilin farus la pinto de kudriloj. Tuj ni tuŝis nian vizaĝon per la manoj kaj trovis ĝin, kia vi nun vidos.
Tuj poste Dolorida kaj la aliaj duenjoj demetis la vualojn kaj montriĝis kun la vizaĝoj kovritaj de densaj barboj, kelkaj blondaj, kelkaj nigraj, kelkaj blankaj kaj kelkaj duonruĝaj. Tion vidante, la gedukoj ŝajnigis surprizon, don Quijote kaj Sancho miris, kaj la ceteraj stuporis. Sed Trifaldi daŭrigis:
– Tiel punis nin la malica kaj misintenca Malambruno, kovrante la glaton kaj morbidon de nia haŭto per la aspro de ĉi krinoj. Kaj ni bedaŭras, ke la ĉielo ne permesis lin fortranĉi nian kapon per sia enorma cimitaro: ĉar tion ni preferus ol vidi kaŝita la lumon de nia vizaĝo sub la nigro de ĉi haroj. Kaj, sinjoroj, se oni pensas bone la aferon (kion mi nun diros, mi volus diri kun la okuloj kiel fontanoj, sed ili verŝis tiom da maroj kaŭze de nia misfortuno, ke ili sekas kaj aridas kiel osto, do mi parolos sen plori), kien povus iri duenjo kun barbo? Kiu patro aŭ patrino kompatus ŝin? Kiu helpus ŝin? Se ni apenaŭ trovas ies simpation, eĉ se ni havas la haŭton glata, torturante nin per mil specoj de kremoj kaj ŝminkoj, kio okazos, kiam oni vidos nin kun vepro sur la vangoj? Ho duenjoj, kunulinoj miaj! En mava horo ni naskiĝis, en mizera momento niaj patroj nin generis!
Kaj, tion dirante, ŝi ŝajnis eksveni.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.