|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La nov-geedzoj bonvole kaj regale tenis ĉe si la hidalgon, montrante tiamaniere sian dankemon pro lia preteco defendi ilin en ties am-afero, kaj konsiderante lin tiel saĝa kiel sentima, ia Cid pro lia kuraĝo, kaj ia Cicerono pro lia elokvento. La bona Sancho vivis tri tagojn kiel kuko en butero je la kosto de la geedzoj, kiuj sciigis, ke la la ideo de Basilio false vundi sin ne estis intrigo antaŭakordita kun Quiteria, kaj ke ĉion li mem kovis sola kun la espero sukcesi, kio efektive okazis, kiel vidite. Tamen li konfesis, ke li sekretis pri sia projekto al kelkaj amikoj, por ke, en la ĝusta momento, ili helpu kaj favoru lian intencon kaj trompon.
– Kion oni projektas por atingi virtan celon, oni ne povas nek devas nomi trompo, kaj la edziĝo de du geamantoj estas la plej nobla aspiro – diris don Quijote.
Tamen li avertis, ke la plej rigora detruanto de la amo estas la malsato kaj la daŭra mizero, ke la amo brilas per ĝojo, plezuro kaj feliĉo, des pli se la amanto posedas la personon amatan, kaj ke ĝi havas la paŭperecon kaj la mankon, kiel senkaŝan kaj firman antagoniston. Ĉion ĉi li diris kun la intenco persvadi Basilion, ke li rezignu la praktikadon de siaj artoj, prestiĝaj, sed ne mondonaj, kaj ke li dediĉu sin pligrandigi sian havon per efektiva laboro, ĉiam trovebla de homoj aktivaj kaj prudentaj. Senhavulo honorata (se tia povas ekzisti) posedas trezoron en la persono de bela edzino, kaj se oni ŝin forprenas de li, oni samtempe forprenas kaj detruas lian honoron. Virino bela kaj virta, kies edzo malriĉas, meritas porti laŭrkronon kaj palmaĵon de venko kaj triumfo. Belulino altiras per si mem la deziron de la viroj, kiuj rigardas kaj admiras ŝin, kaj reĝaj agloj kaj altaflugaj birdegoj ĵetas sin sur ŝin kvazaŭ sur bongustan logaĵon. Sed se ĉi belulino suferas mankon kaj mizeron, tiam ankaŭ korvoj, nizoj kaj aliaj rabobirdoj pafas sin al ŝi, kaj, se ŝi teniĝas firma kaj necedema, ŝi meritas la nomon de krono de ŝia edzo.
– Aŭskultu, prudenta Basilio – aldonis don Quijote – . Mi ne scias kiu saĝulo diris, ke en la tuta mondo ekzistas nur unu bona edzino, kaj li konsilis, ke ĉiu viro pensu kaj kredu, por ke li vivu kontenta, ke tia edzino estas la lia. Kvankam mi ne edziĝis, nek ĝis nun venis al mi en la kapon tia ideo, tamen mi kuraĝus doni konsilon al viro, kiu petus mian opinion pri tio, kian virinon li devus preni kiel edzinon. Unue mi konsilus, ke li konsideru ŝian reputacion pli ol ŝian havon; ĉar virtan virinon oni honoras, ne nur pro ŝia virto, sed ankaŭ se ŝi vidiĝas virta: pli multe damaĝas la honoron de virino ŝia publike frivola kaj libera konduto, ol ŝia sekreta pekado. Se oni prenas al sia hejmo honestan virinon, facilas konservi ŝin tia, kaj eĉ plifirmigi ŝian virton; sed, se oni prenas mavan, multa klopodo necesas por bonigi ŝin, ĉar ne senpene oni pasas de unu ekstremo al la alia, kaj, laŭ mia opinio, tia transformo estas preskaŭ neebla.
Sancho aŭskultis ĉion kaj diris en si:
– Kiam mi parolas pri aferoj substancaj kaj plenaj de medolo, mia mastro ordinare diras, ke mi povus preni kirkan katedron en la mano kaj iri bele prediki tra la mondo. Kaj mi diras pri li, ke, kiam li komencas elbobeni sentencojn kaj konsilojn, li povus preni, ne unu, sed du katedrojn por ĉiu fingro, kaj iri de placo al placo predikante pri io ajn. Je la diablo, kiom da aferoj scias ĉi vaganta kavaliro! Mi pensis, ke li kompetentas nur rilate al siaj kavaliraĵoj. sed en ĉian kaĉon li volas kaj povas meti sian kuleron.
Sancho murmuris ĉi tion iom laŭte, kaj lia mastro, duonaŭdante lin, demandis:
– Kion vi grumblas, Sancho?
– Mi nek parolas nek grumblas ion – respondis la ŝildisto – . Mi nur diris en mi, ke, antaŭ ol mi edziĝis, mi estus preferinta aŭskulti kion via moŝto ĵus diris. Eble mi dirus nun, ke «bovo libera sin lekas senĝena».
– Ĉu via Teresa tiel multe mavas, Sancho? – demandis don Quijote.
– Ne tre – respondis Sancho – . Sed ŝi ankaŭ ne tre bonas; almenaŭ ne tiom, kiom mi dezirus.
– Vi ne bone kondutas, Sancho, kritikante vian edzinon, la patrinon de viaj filoj.
– Ni ŝuldas nenion unu al la alia – respondis la ŝildisto – . Ankaŭ ŝi kritikas min, kiam ŝi volas, precipe kiam ŝi ĵaluzas: en tiaj momentoj, eĉ Satano mem ne povus ŝin elteni.
Ili gastis tri tagojn ĉe la nov-geedzoj, servate kaj regalate kiel reĝoj. Don Quijote petis de la lerta licenciulo, ke li havigu al li personon, kiu povus gvidi lin al la kaverno de Montesinos, ĉar li tre deziras esplori ĝin kaj vidi per propraj okuloj, ĉu respondas al la vero tiom da mirindaj aferoj rakontataj pri ĝi. La licenciulo respondis, ke li havigos al li unu kuzon sian, faman studenton, tre inklinan al la legado de kavaliraj libroj, kiu volonte kondukus lin ĝis la buŝo de la kaverno kaj montrus al li la lagojn de Ruidera, famajn tra la tuta La Mancha kaj eĉ tra la tuta Hispanujo. La licenciulo aldonis, ke al don Quijote plaĉus la akompano de lia kuzo, ĉar li scias verki librojn kaj dediĉi ilin al la princoj.
Fine la kuzo prezentiĝis kun graveda azenino, kies ŝarĝo-selon kovris plurkolora tapiŝo aŭ sak-tolo. Sancho harnisis la ĉevalon kaj azenon, provizis sian dusakon, metis apud ĝi la dusakon, ankaŭ bone provizitan, de la kuzo, kaj la grupo, adiaŭante kaj rekomendante sin al Dio, ekiris ale al la fama kaverno de Montesinos.
Survoje don Quijote demandis la kuzon pri la naturo aŭ karaktero de liaj okupoj kaj pri liaj studoj kaj profesio. La kuzo respondis, ke li estas humanisto laŭprofesie, kaj ke lia laboro konsistas en la verkado kaj eventuala eldono de libroj utilaj kaj interesaj por la leganta publiko de la regno. Unu titoliĝis Pri kostumoj kaj en ĝi aperis la priskribo de sepcent tri kostumoj kun ties koloroj, insignoj kaj devizoj[282]. El tia libro la kavaliroj korteganoj povus laŭplaĉe elekti kaj kopii la modelojn plej konvenajn por siaj diversaj festoj kaj celebroj, sen ke ili bezonus prunte peti de iu la kostumojn, aŭ torturi al si la kapon, klopodante trovi veston laŭan al iliaj intencoj kaj deziroj.
– Ĉar – li diris – mi prezentas al la ĵaluza, la forgesita, la disdegnata kaj la forestanta la modelon plej taŭgan al lia stato. Mi havas alian libron titolotan Metamorfozoj aŭ La hispana Ovidio, kies temo estas kurioza kaj originala, ĉar, parodiante Ovidion, mi rakontas la historion de La Giralda de Sevilla; de El Ángel de La Magdalena; de la kvartalo de Vecinguerra en Córdoba; de la Taŭroj de Guisando; de Sierra Morena; de la fontanoj de Leganitos kaj Lavapiés, En Madrid, sen forgesi la aliajn de El Piojo, El Caño Dorado kaj La Priora. Kaj mi garnas la priskribon per tiom da alegorioj, metaforoj kaj aliaj stilefektoj, ke la libro surprizas, instruas kaj distras en la sama tempo. Alia libro mia titoliĝas Suplemento al Virgilio Polidoro kaj temas pri la diversaj inventoj; la verko, tre dokumentita, plenas de erudicio, ĉar ĝi inkluzivas en agrabla stilo kelke da gravaj aferoj preterlasitaj de Polidoro[283], kiujn mi poste eltrovis. Virgilio forgesis diri al ni, kiu estis en la mondo la unua homo suferinta kataron, kaj la unua uzinta ungventon kiel medicinon kontraŭ la franca morbo[284]. Nu, mi rivelas iliajn nomojn literon post litero, apogante min sur la atestoj de dudek kvin aŭtoroj. Via moŝto juĝu do, ĉu mi ne bone laboris, kaj ĉu la libro ne utilos al la tuta mondo.
Sancho, atente aŭskultinte la kuzon, demandis al li:
– Diru, sinjoro (kaj cetere mi deziras al vi bonan sorton, por ke oni eldonu viajn librojn), ĉu vi povus diri (kompreneble vi povos, ĉar vi ĉion scias) la nomon de la unua viro gratinta al si la kapon? Laŭ mia opinio, estis Adamo.
– Jes, tre eble – respondis la kuzo – , ĉar Adamo, la unua homo en la mondo, sendube havis kapon kaj harojn, sekve li devis grati al si la kapon kelkfoje.
– Mi kredas same – diris Sancho – . Sed nun, respondu: kiu estas la unua falinto?
– Vere, frato, mi ne scias ĉi-momente la ĝustan respondon. Mi studos la aferon, kiam mi revenos al miaj libroj, kaj informos vin, kiam ni denove vidos unu la alian, ĉar certe nia nuna renkontiĝo ne estos la lasta.
– Nu, sinjoro, ne faru al vi zorgon, ĉar mi jam trafis la respondon al mia demando – diris Sancho – . La unua falinto en la mondo estas Lucifero, tial, ke, kiam oni lin elpuŝis aŭ elĵetis el la ĉielo, li falruliĝis en la abismon.
– Vi pravas, amiko – diris la kuzo.
– Nek la demando nek la respondo estas viaj – intervenis don Quijote – . Vi aŭdis ilin ie.
– Silentu, sinjoro – respondis Sancho – . Se mi volus demandi kaj respondi, mi ne finus ĝis morgaŭ. Kaj vere, por demandi absurdojn kaj respondi idiotaĵojn, mi ne bezonas ies helpon.
– Vi diris pli, ol vi scias – komentis don Quijote – , ĉar kelkaj ĝislace studas kaj pruvas aferojn, kiuj, kiam lernitaj kaj pruvitaj, neniel utilas al la saĝo aŭ al la inteligento.
Per ĉi agrabla babilado, kaj per aliaj similaj, ili pasis la tagon, kaj, por tranokti, loĝiĝis en eta vilaĝo situanta, laŭ diro de la kuzo, ne pli ol ses mejlojn for de la kaverno de Montesinos. Li rimarkigis al la hidalgo, ke se li tenas ankoraŭ la firman decidon penetri en la kavernon, necesus akiri ŝnuron por, per ĝi, helpi lin descendi en la abismon. Don Quijote respondis, ke li volas vidi la fundon, eĉ se por tio li devus sobiri ĝis la infero. Tiel do, ili aĉetis ŝnuron proksimume cent kvindek futojn longan, kaj la sekvantan tagon, je la dua posttagmeze, alvenis al la kaverno, kies buŝo estas larĝa sed kun tiom da licioj, rubusoj, kratagoj kaj sovaĝaj figarboj dense kunkreskintaj, ke ili ĝin tute kovras kaj obstrukcas. La kuzo, Sancho kaj don Quijote deseliĝis, kaj la du unuaj fortege alligis la ŝnuron al la hidalgo.
Kaj dum oni ĉirkaŭvolvis kaj zonis per la ŝnuro la talion de don Quijote, diris Sancho:
– Konsideru kion vi faras, sinjoro. Ne sepultu vin viva, nek eniru tien, kie vi aspektus kiel unu el la boteloj metitaj en la putoj, por ke ili pende fridiĝu. Vere, esplori ĉi truon ne tuŝas nek koncernas vian moŝton. Certe, ĝi pli teruras ol ublieto.
– Ligu min kaj ne parolu – respondis don Quijote – , ĉar ĉi entrepreno, amiko Sancho, al mi estas rezervita.
– Mi petas vian moŝton, sinjoro don Quijote – diris tiam la gvidanto – , ke vi observu kaj ekzamenu per cent okuloj la internon de la kaverno; eble vi trovos tie ion, kion mi povus mencii en mia libro de metamorfozoj.
– Lecionoj al profesoro estas vana laboro – sentencis Sancho Panza.
Ĉe tio kaj post ol oni finis ĉirkaŭligi la hidalgon (ne sur la armaĵo, sed sur la sajo), li diris:
– Ni ne havis la antaŭzorgon provizi nin per ia tintilo, kiu, se ligita al ĉi ŝnuro, apud mi, anoncus per siaj sonoj, ke mi descendas kaj vivas; sed, ĉar tio jam ne eblas, la mano de Dio gvidu min.
Tiam li genuiĝis kaj flustre preĝis al la ĉielo, petante la helpon de Dio kaj bonan sorton en ĉi ŝajne danĝera kaj nekutima aventuro. Poste li laŭtis:
– Ho, mastrino de miaj agoj kaj decidoj, glora kaj senegala Dulcinea de El Toboso! Se bonŝance alvenos al via orelo la suplikoj kaj preĝoj de via feliĉa amanto, bonvolu ilin aŭskulti je la nomo de via nekomparebla belo, ĉar ili humile petas nur, ke vi ne rifuzu al mi vian protektan favoron, nun tiel necesan. Mi tuj ĵetos min, plonĝos kaj descendos en ĉi abismon, ĉe kies faŭko mi staras, nur por ke la mondo sciu, ke, se vi favoras min, ekzistas nenio neebla, kiun mi ne povus entrepreni kaj sukcese fini.
Dirinte tion, li proksimiĝis al la fendego kaj rimarkis, ke nur per la forto de la brakoj aŭ per la hakoj de la glavo li povus fari al si vojon ĝis la faŭko kaj descendi. Tiel do li elingis sian glavon kaj komencis bati, tranĉi kaj faligi la erikojn, kiuj kreskis ĉe la buŝo de la kaverno; pro la bruego de lia dishakado, nekalkulebla nombro da egaj korvoj kaj monedoj eltorentis tiel dense kaj rapide tra la faŭko, ke ili renversis la hidalgon sur la teron; kaj se li estus superstiĉa, anstataŭ bona kristano, li konsiderus sian falon mava aŭguro kaj rezignus sian intencon penetri en tian lokon. Fine li stariĝis, ne vidis elflugi pli da korvoj aŭ da aliaj noktaj birdoj, kiaj la vespertoj same elirintaj inter la korvoj, kaj, per la ŝnuro iom post iom ellasata de Sancho kaj la kuzo, li komencis descendi al la fundo de la terura kaverno. Ĉi-momente Sancho sendis al li sian benon kaj diris, farante super li mil kruco-signojn:
– Dio vin gvidu, kaj ankaŭ la Virgino de la Roko de Francujo kaj la Triunuo de Gaeta, ho vi, floro, kremo kaj ŝaŭmo de la vaganta kavalirismo! Antaŭen, bravulo de la mondo, koro el ŝtalo, brakoj el bronzo! Dio vin gvidu kaj rekonduku vin sekura, sana kaj libera en ĉi vivon, kies lumon vi forlasas por sepulti vin en la tenebron, kiun vi serĉas!
La kuzo uzis preskaŭ la saman retorikon kiel Sancho, kaj de sia flanko don Quijote laŭtis, ke oni ellasu pli kaj pli da ŝnuro, kion la kuzo kaj Sancho faris poiome: kaj kiam liaj voĉoj, venantaj el la kaverno kvazaŭ tra tunelo, ne plu aŭdiĝis, la paro ellasis ankoraŭ la ŝnuron ĝis la lastaj futoj kaj fine opiniis, ke ili devus jam hisi la hidalgon tial, ke ili ne havis pli da ŝnuro disponebla. Tamen ili atendis proksimume duonan horon kaj, ĉe la fino de la dirita tempo, komencis suprentiri la ŝnuron; sed ĝi tiel facile kaj senpeze cedis al la ektiroj, ke la kuzo kaj la ŝildisto imagis, ke don Quijote restas en la fundo; kaj, tion kredante, Sancho komencis amare plori, kaj, senpacienca koni la veron, rapidege tiris je la ŝnuro. Sed, kiam ŝajne restis ankoraŭ okdek futoj suprenŝovotaj, la paro eksentis pezon kaj, kun ĝi, grandan ĝojon. Fine, je dek tri futoj ili klare vidis la hidalgon, kaj Sancho laŭtis al li:
– Estu bonvena en via reveno, sinjoro mastro! Ni pensis, ke vi decidis fondi vian familion tie sube!
Sed don Quijote respondis nenion, kaj, kiam oni lin tute eltiris, vidiĝis, ke li havas la okulojn fermitaj, kvazaŭ li dormus. Oni kuŝigis lin sur la teron kaj disligis lin, sed, malgraŭ tio, li ne vekiĝis. Fine tiel multe oni lin turnis, returnis, movis kaj skuis, ke post iom longa tempo li rekonsciiĝis sin streĉante, kvazaŭ li vekiĝus el profunda kaj peza dormo. Poste li rigardis mirokule al ĉiu flanko kaj diris:
– Dio vin pardonu, amikoj, tial, ke vi forprenis de mi la plej plaĉan kaj agrablan vivon kaj vizion, kian ĝis nun neniu homo ĝuis en la mondo. Mi nun vere komprenas, ke la plezuroj de ĉi vivo pasas kiel ombro aŭ sonĝo, aŭ velkas kiel floro kampa. Ho, povra Montesinos! Ho, grave vundita Durandarte! Ho, senfortuna Belerma! Ho, plorema Guadiana, kaj vi, kompatindaj filinoj de Ruidera, kies akvoj formiĝis el la larmoj de viaj belaj okuloj!
Sancho kaj la kuzo aŭskultis kun granda atento la hidalgon, kies vortoj ŝajnis dolorege elŝiriĝi el lia sino. Ili petis lin klarigi kion do li volas diri kaj kion li vidis en tiu infero.
– Ĉu infero? Ne nomu ĝin infero. Tian nomon ĝi ne meritas, kiel vi tuj vidos.
Li petis ion por manĝi, ĉar li tre malsatis. Do ili sternis la saktolon de la kuzo sur la verda herbo, helpis al si per la viktualio de siaj dusakoj, sidiĝis, kaj en harmonia kaj frateca rondo, konsumis en la sama tempo la kolazionon kaj la vespermanĝon. Fine oni demetis la saktolon kaj tiam diris don Quijote de La Mancha:
– Neniu leviĝu, filoj, kaj atente aŭskultu.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.