La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 18

Pri tio, kio okazis al don Quijote en la kastelo aŭ domo de la Kavaliro de la Verda Kapoto, kaj pri aliaj kuriozaj aferoj

Don Quijote trovis la domon de don Diego de Miranda vasta, kia ordinare estas la vilaĝaj domoj. Lia blazono, el ŝtono krude ĉizita, vidiĝis super la strato-pordo; la vin-kelo situis en la korto, la provizejo ĉe la portalo, kaj ie tie staris dise multaj ĵaroj, kiuj, ĉar faritaj en El Toboso, igis la kavaliron rememori pli vive sian ensorĉitan kaj metamorfozitan Dulcinea. Kaj sen atenti kion li diras, aŭ antaŭ kies ĉeesto li parolas, li deklamis suspirante:

Ho dolĉaj pensoj, vundaj nun al koro,
tenere dolĉaj kiam volis Dio[269]

Kaj li daŭrigis:

– Ho ĵaroj de El Toboso: vi vekis en mia memoro la dolĉan penson, al mi plej amaran!

Tion aŭdis la studento-poeto, filo de don Diego, elirinta kun sia patrino akcepti lin, kaj ambaŭ miris je la stranga figuro de don Quijote, kiu deseliĝis de Rocinante kaj tre ĝentile petis de la sinjorino ties manon por ĝin kisi. Tiam don Diego diris:

– Akceptu, sinjorino, kun via kutima afablo, ĉi sinjoron don Quijote de La Mancha, la plej kuraĝa kaj saĝa kavaliro vaganta de la mondo.

La sinjorino, nomata doña Cristina, bonvenigis lin per elmontroj de granda simpatio kaj ĝentilo, kaj don Quijote salutis ŝin per abundo de diskretaj kaj agrablaj vortoj. Preskaŭ la samajn komplimentojn li faris al la studento kaj, aŭdante lin paroli, juĝis lin saĝa kaj inteligenta.

Ĉi tie la aŭtoro de ĉi historio detale priskribas la domon de don Diego, pentrante al ni la enhavon de la hejmo de riĉa hidalgo vilaĝa; sed la tradukisto preferis pasi en silento super ĉi tiaj kaj similaj bagateloj, ĉar ili ne bone kongruas kun la ĉefa objekto de la rakonto, kies forto baziĝas sur la vero pli ol sur tedaj digresioj[270].

Oni kondukis la kavaliron en ĉambron, kie Sancho demetis lian armaĵon kaj lasis lin en ties valona kalsono kaj ĉamo-leda sajo tute grasecaj pro ilia frotado kun la pecoj de la armaĵo. Poste don Quijote surmetis al si Van-Dajkan kolumon ne amelitan kaj senpuntan, laŭ la maniero de la studentoj, paron da flavaj subŝuoj kaj alian paron da ŝuoj ciritaj, garnis sin per sia bona glavo pendanta de balteo el foka ledo (laŭdire li suferis dum multaj jaroj renan afekcion)[271] kaj fine surŝultrigis al si senkapuĉan mantelon el bona drapo. Sed unue li lavis al si la vizaĝon kaj la kapon, uzante la akvon de kvin aŭ ses siteloj (ekzistas diferenco de opinioj pri la ĝusta nombro) sen ke la akvo perdus sian selaktan koloron, originantan el la frandemo de Sancho kaj el ties aĉeto de la misŝancaj kazeaĵoj, kiuj tiel blankigis lian mastron. Tiel vestita, kaj kun ĝentila kaj senĝena mieno, don Quijote pasis en alian ĉambron, kie la studento atendis lin por babili kun li, dum oni primetis la tablon, ĉar, ĉe la alveno de tiel nobela gasto, sinjorino doña Cristina volis montri, ke ŝi povas kaj scias regali ĉian vizitanton. Pli frue, kiam don Quijote demetis la armaĵon, don Lorenzo (tiel nomiĝis la filo de don Diego) havis la okazon demandi al sia patro:

– Kion diri pri ĉi kavaliro, kiun via moŝto prenis hejmen? Lia nomo, lia figuro, kaj lia aserto, ke li estas vaganta kavaliro, perpleksigas min kaj mian patrinon.

– Mi ne scias kion respondi, filo. Nur, ke mi vidis lin konduti kiel la plej granda frenezulo de ĉi mondo, kaj samtempe paroli tiel saĝe, ke liaj rezonoj forgesigas kaj nuligas liajn farojn; parolu al li kaj palpu la pulson de lia scio kaj, ĉar vi estas inteligenta, juĝu laŭ via propra kriterio, ĉu li frenezas aŭ ne, kvankam, se diri la veron, mi kredas, ke li havas en la kapo pli da frenezo ol da saĝo.

Ĉe tio don Lorenzo iris babili kun don Quijote, kiel dirite, kaj la kavaliro diris al li:

– La patro de via moŝto, sinjoro don Diego de Miranda, sciigis min pri via rara talento kaj subtila spirito, kaj ĉefe, ke vi estas granda poeto.

– Poeto, eble – respondis don Lorenzo – , sed granda, tute ne. Verdire, mi inklinas al la poezio kaj al la legado de bonaj poetoj; sed tio ne sufiĉas, por ke oni nomu min granda, kiel mia patro faras.

– Via modesto plaĉas al mi – diris don Quijote – , ĉar ĝenerale la poetoj arogantas kaj rigardas sin la plej grandaj de la mondo.

– Ne ekzistas regulo sen esceptoj – respondis don Lorenzo – . Eble troviĝas poetoj vere grandaj kaj tamen ne konsideras sin tiaj.

– Ne multaj – diris don Quijote – . Sed, super kiaj versoj laboras nun via moŝto? Via sinjoro patro sciigis al mi, ke kaŭze de ili vi nervozas kaj faras al vi zorgojn. Se temas pri glosado, mi iom kompetentas pri tia arto, kaj tre ŝatus aŭdi la versojn. Se vi destinas ilin al literatura konkurso, klopodu ricevi la duan premion, ĉar la unuan ĉiam oni donas konsiderante la influon aŭ la rangon; la vera merito ricevas la duan, do la trian oni devas konsideri la dua, kaj, laŭ ĉi kalkulo, la unua devus stari trialoke, same kiel okazas en la universitatoj, kiam oni atribuas la licenciojn. Malgraŭ ĉio, la nomo de la unua famiĝas.

– Ĝis nun, mi ne povus juĝi lin freneza – diris en si don Lorenzo – . Sed ni daŭrigu.

Kaj li demandis tiam:

– Ŝajnas, ke via moŝto sekvis diversajn kursojn. Kion vi studis?

– La vagantan kavalirismon – respondis don Quijote – . Ĝi estas tiel bona kiel la poezio, kaj eĉ du colojn pli bona.

– Mi ne konas tian sciencon – diris don Lorenzo – , kaj ĝis nun mi ne aŭdis pri ĝi.

– Temas pri scienco – respondis don Quijote – kie enfermiĝas tute aŭ pliparte la ceteraj konoj de la mondo, se konsideri, ke ĝia praktikanto devas esti juristo kaj koni la leĝojn de la justeco distribua kaj komuta, ke li povu doni al ĉiu persono, tion, kio al li apartenas kaj ŝuldiĝas; li devas esti teologo por klare ekspliki sian kristanan religion, kie ajn oni lin demandas pri ĝi; li devas esti kuracisto, ĉefe herbaristo, por rekoni, meze de la dezertoj kaj sovaĝejoj, la herbojn kapablajn resanigi vundojn, ĉar la vagantaj kavaliroj ne devas ĉiupaŝe serĉi personon, kiu kuracu ilin; li devas esti astronomo por scii per la steloj kiom da noktaj horoj pasis, kaj en kia klimato de la mondo li troviĝas; li devas scii matematikon, ĉar ĉiumomente li devas helpi sin per ĝi; kaj krom tio, ke la teologiaj kaj naturaj virtoj devas lin ornami, mi menciu, se paroli nun pri detaletoj, ke li devas ankaŭ scii naĝi kiel laŭdire naĝis fiŝo Nicolás aŭ Nicolao[272], hufumi ĉevalon kaj aranĝi ties harnison. Kaj rilate al la pli noblaj aferoj, jam menciitaj, li devas esti fidela al Dio kaj al sia damo, ĉasta en siaj pensoj, sincera en siaj vortoj, sindona en sia konduto, kuraĝa en siaj faroj, eltenema en siaj doloroj, donema al la paŭperaj kaj, fine, ĉampiono de la vero, eĉ se en ties defendo li perdus la vivon. Bona kavaliro vaganta devas esti dotita per ĉi grandaj kaj etaj kvalitoj, tiel do, sinjoro don Lorenzo, vidu, ke la kavalirismo ne instruas al siaj membroj sciojn de nazmukaj infanoj, kaj ke ĝi egalas al la plej sublimaj sciencoj lernataj en kolegioj kaj fakultatoj.

– Se tia, mi ne dubas, ke ĝi superas la ceterajn sciencojn – respondis don Lorenzo.

– Kiel, «se tia»? – demandis don Quijote.

– Mi volas diri – respondis don Lorenzo – , ke mi dubas, ĉu ekzistis aŭ ekzistas vagantaj kavaliroj kun tiel multaj virtoj.

– Kion mi asertas nun, mi jam diris antaŭe multe da fojoj. La pliparto de la homoj en ĉi mondo opinias, ke neniam ekzistis vagantaj kavaliroj, kaj, se la ĉielo ne plenumas miraklon por konvinki ilin pri la kontraŭo, fari ĉi-rilate ion alian tute vanus, kiel la sperto ofte montris al mi. Do mi ne volus klopodi nun eltiri vin el la eraro, kiun vi dividas kun la ĝenerala opinio; sed mi preĝos al la ĉielo, por ke vi vidu klare kaj komprenu, ke, en la pasintaj tempoj, la vagantaj kavaliroj utilis kaj necesis en la mondo, kaj ke nun, eĉ multe pli utilus, se ili aktivus; sed en la hodiaŭa mondo, kaj pro la pekemo de la homoj, triumfas la neniofarado, la pigro, la frandemo kaj la sinregalo.

– En la kapo de nia gasto jam zumas muŝo – diris en si don Lorenzo – . Sed li estas admirinda frenezulo, kaj mi stultus, se mi opinius alie.

Ĉi tie finiĝis ilia babilado, ĉar oni vokis ilin manĝi. Don Diego demandis al sia filo, kian konkludon li eltiris rilate al la mensa stato de la gasto, kaj don Lorenzo respondis:

– Ĉiuj kuracistoj kaj pelistoj de la mondo ne povus elkonduki lin el la korto de lia frenezo; sed li estas ŝanĝiĝema frenezulo, plena de lucidaj paŭzoj.

Oni sidiĝis ĉe la tablo, kaj la manĝo, pura, abunda kaj bongusta, estis tia, kian don Diego, kiel li antaŭe asertis sur la vojo, ĝenerale primetis por regalo de siaj gastoj. Sed plej plaĉis al don Quijote la mirinda silento, kvazaŭ kartuzia, reganta en la tuta domo. Oni demetis la tablotukon, donis dankon al Dio kaj akvon al la manoj, kaj tiam don Quijote insiste petis la junan don Lorenzo deklami la versojn de la literatura konkurso. Al tio li respondis:

– Mi legos mian gloson, por ne simili al certaj poetoj, kiuj ne konsentas legi siajn versojn, se oni petas ilin deklami, kaj, se ne petitaj, tiam ili vomadas senĉese siajn poemojn. Mi verkis la gloson nur por spertiĝi, sed ne esperas, ke ĝi ricevos ian premion.

– Unu saĝa amiko mia – respondis don Quijote – opiniis, ke ne valoras la penon komponi glosojn, ĉar, li diris, la gloso neniam povas adaptiĝi al la proponita teksto, kaj ĉiam, devias de la intenco kaj la celo de la temo glosenda. Li aldonis, ke la reguloj de la glos-arto tro severas, ke ili allasas nek demandajn formojn, nek «li diris» aŭ «li diros», nek la transformon de nomoj en verbojn, nek la ŝanĝon de senco, krom aliaj limigoj kaj restriktoj, kiel via moŝto certe scias.

– Vere, sinjoro don Quijote – diris don Lorenzo – , plaĉus al mi vidi vin foje fali en ian gravan eraron. Sed ne eblas, ĉar vi forglitas el inter miaj manoj kiel angilo.

– Mi ne komprenas kion vi volas diri per tio, ke mi forglitas el inter la manoj.

– Siatempe mi klarigos ĝin al vi – respondis don Lorenzo – . Sed nun, bonvolu atenti la gloson, kiu tekstas jene:

De «mi estis» al «mi estas»
sama stato regu plue;
aŭ ke jam alvenu frue
kio en «mi estos» nestas.

Gloso

Ĉar forpasas ĉio fine,
ankaŭ pasis la feliĉo,
kiun grandan laŭdestine
mi ĝuadis en sufiĉo,
dum mi vivas nun ruine.

De tre longe jam mi restas
ĉe piedoj viaj, Fato,
sed laŭŝajne vi siestas,
ĉar revenas ne la stato
de «mi estis» al «mi estas».

Min ne trafu nova gloro,
aŭ plezuro aŭ kontento,
aŭ triumfo aŭ honoro,
sed nur la iama sento
nun hantanta kun doloro.

Se vi Sorto, kontribue,
per redono de l’ paseo
min favorus, sciu, ĝue
klamus mi kun spontaneo:
sama stato regu plue.

La neeblon mi deziras:
la paseo, ĉar jam morta,
ne returnan vojon irus,
eĉ se povo la plej forta
tion volus kaj aspirus.

Tempo kuras, pasas flue,
flugas, hastas ĉioŝova,
kaj erarus kontinue
kiu volus ĝin senmova
aŭ ke jam alvenu frue.

Vivi en perpleks’ mizera
kun espero kaj kun timo
estas kvazaŭ morto vera.

Preferindas do la fino
al la vivo plensufera.

Al mi plej konvene estas
morti jam; sed la teruro
super la konven’ majestas,
diras eĉ ne per susuro
kio en «mi estos» nestas.

Kiam don Lorenzo finis la gloson, don Quijote stariĝis, prenis lian dekstran manon kaj diris per voĉo laŭta, preskaŭ kria:

– Laŭdatu la alta ĉielo, nobla junulo! Vi estas la plej bona poeto de la mondo kaj meritas porti laŭrkronon, ne de Ĉipro aŭ de Gaeta, kiel diris certa poeto, kies animon Dio indulgu, sed de la akademioj de Ateno, se ili ekzistus hodiaŭ, kaj de la nunaj de Parizo, Bolonjo kaj Salamanca! La ĉielo disponu, ke Febo trapiku per siaj sagoj la korpon de la juĝistoj, kiuj rifuzos al vi la unuan premion, kaj ke la muzoj neniam transpasu la sojlon de iliaj hejmoj! Bonvolu, sinjoro, se vi deziras, deklami kelke de viaj versoj maĵoraj, ĉar mi volus palpi la pulson de via admirinda genio en ties diversaj partoj.

Ĉu ne amuze, ke, laŭdire, don Lorenzo aŭskultis kun plezuro la laŭdon de don Quijote, kvankam li konsideris la kavaliron freneza? Ho, forto de la flato! Kiel vi vastas, kaj kiel fore distas la limoj de via agrabla regno! Don Lorenzo konfirmis ĉi veron, ĉar, cedante al la peto de don Quijote, li deklamis la jenan soneton pri la fabelo aŭ historio de Piramo kaj Tisbe:

La muron rompis la pucelo bela,
kiu la koron de Piramo ŝiris;
de Ĉipro, Amo flugilbate iris
al tiu breĉo streta kaj fabela.

Parolis nur silento tim-rivela,
ĉar voĉoj tra la breĉo ne sin tiris;
sed ja la koroj: ilin Am’ inspiris,
eterne ĉio-solva, bar-dispela.

En ŝi tro kreskas la deziro ama
kaj jam kun hasta, senprudenta koro,
la kompatinda en la morton drivas.

Afero stranga! Per la glavo sama
kaj per la samaj tombo kaj memoro
la paro mortis, kuŝas kaj plu vivas.

– Benata estu Dio! – diris don Quijote, aŭskultinte la soneton de don Lorenzo – . Inter la senfina nombro da poetoj de seka inspiro vivantaj en la mondo, elstaras la poezia talento da via moŝto, se juĝi la arton de via soneto!

Don Quijote gastis kvar tagojn ĉe don Diego, kie oni lin bele regaladis; ĉe la fino de la dirita tempo, li petis de don Diego permeson por foriri, dankis lin pro ties favoroj kaj pro tio, ke oni lin tiel afable akceptis; sed li aldonis, ke ne konvenas al la vagantaj kavaliroj dediĉi multe da horoj al la neniofarado kaj al la sinregalo, ke li volas denove iri plenumi sian devon serĉante aventurojn, abundajn laŭdire en la regiono. Tiel li pasigus la tempon, ĝis okazus la turniroj en Zaragoza, kien li rekte irus; tamen li intencis unue penetri en la kavernon de Montesinos, pri kies interno oni rakontis en la regiono tiom da mirindaj historioj, kaj samtempe li esplorus kaj eltrovus la originon kaj la veran fonton de la sep lagoj ordinare nomataj «lagoj de Ruidera».

Don Diego kaj lia filo gratulis lin pro ties nobla decido, petis lin preni de ilia hejmo kaj bieno ĉion, kion li volus, ĉar ili plej plezure servus lin pro lia persona merito kaj pro lia honora profesio.

Alvenis fine la tago de la foriro, havigante ĝojon al don Quijote, sed triston kaj zorgon al Sancho Panza, tial, ke tre plaĉis al li la abundo reganta ĉe don Diego, kaj nur kontraŭvole li pretis reveni al la malsato kutima en la arbaroj kaj dezertaj lokoj kaj al la magra viktualio de sia mizere provizita ŝarĝo-selo. Sed li plenŝtopis ĝin per ĉio, kion li konsideris necesa, kaj poste, en la momento de la adiaŭo, don Quijote diris al don Lorenzo:

– Mi ne scias, ĉu mi jam diris al vi, kaj se jes mi ripetas ĝin, ke se via moŝto volus ŝpari al vi penadon kaj krutaĵojn sur la vojo al la neatingebla pinto, kie staras la templo de la Famo, vi devus nur devii de la nur iom streta pado de la poezio kaj sekvi la plej stretan en la mondo, la padon de la vaganta kavalirismo, sed ĉe kies fino vi povus fariĝi imperiestro en palpebruma daŭro.

Per tiaj vortoj don Quijote fine dispelis ajnan dubon, kiu povus ekzisti pri lia freneza stato, des pli kiam li aldonis:

– Dio scias, ke al mi tre plaĉus preni don Lorenzon kun mi por instrui lin, kiel oni devas indulge trakti la humilan kaj submeti kaj treti la orgojlan, konforme al la virtoj propraj al mia profesio. Sed tial, ke pro sia juna aĝo kaj sia laŭdinda verkado li ne povus min akompani, mi kontentiĝas asertante al li, ke li povos akiri al si famon kiel poeto, se li atentas kaj sekvas la opinion de la aliaj, prefere al la propra, ĉar ne ekzistas patro aŭ patrino kapabla trovi sian filon turpa, des malpli kiam temas pri filoj de la cerbo.

La patro kaj la filo denove miris je la mikso de saĝo kaj folo en la diroj de don Quijote kaj je lia obstino dediĉi sin al la unika celo de siaj klopodoj, t.e. al sia misfortuna aventurado. Ili ripetis al li sian servopretecon kaj komplimentojn, kaj poste, adiaŭinte la sinjorinon de la kastelo, don Quijote sur Rocinante, kaj Sancho sur la azeno, rajdis for.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.