La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA INĜENIA HIDALGO
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi sendis al via ekscelenca moŝto miajn dramojn, presitajn sed ankoraŭ ne surscenigitajn, mi diris al vi, se mi bone memoras, ke don Quijote atendis, kun la spronoj pretaj, iri kisi la manon de via ekscelenca moŝto; hodiaŭ mi aldonas, ke li jam surseliĝis kaj entreprenis la vojaĝon, kaj mi pensas, ke, se li atingos vin, per tio mi faros al vi ioman servon, ĉar oni min urĝis de ĉiu flanko, ke mi sendu lin al vi, por ke li forviŝu la ĉagrenon kaj la naŭzon kaŭzitajn de alia don Quijote, kiu, sub la masko de «dua parto»[209], migris tra la tuta mondo. Plej deziris lian reaperon la granda imperiestro de Ĉinio: antaŭ unu monato li sendis al mi per kuriero ĉinlingvan leteron petantan, pli ĝuste, suplikantan, ke mi sendu al li la kavaliron, ĉar li havis la intencon fondi kolegion por la instruado de la kastilia kaj uzi kiel tekston la historion de don Quijote. Krome, li informis min, ke mi estus nomita direktoro de la kolegio. Mi demandis la kurieron, ĉu lia imperiestra moŝto konfidis al li ioman sumon transdonendan al mi por la vojaĝokostoj; li respondis, ke li ricevis tute neniom. «Tiam, frato», mi replikis, «iru revene al via Ĉinio po dudek, po tridek aŭ po la nombro al vi difinita[210], ĉar mia sano tro ŝanceliĝas por entrepreni tiel longan vojaĝon; krom tio, ke mi ne bone fartas, mi ne havas monon, kaj imperiestro por imperiestro, aŭ monarĥo por monarĥo, mi preferas la grandan grafon de Lemos, en Napolo, ĉar, ignorante ridindajn direktorecojn, kaj kolegiajn titolojn, li subtenas kaj protektas min, kaj ŝutas sur min pli da favoroj, ol mi povus deziri». Ĉi-punkte mi adiaŭis lin; kaj ĉi-punkte mi adiaŭas vin, anticipe proponante al via ekscelenca moŝto La laboroj de Persiles kaj Sigismonda[211], libron, kiun mi finos en kvar monatoj, Deo volente:[212] ĝi estos, aŭ la plej mava, aŭ la plej bona distro-libro verkita en nia lingvo. Sed mi jam bedaŭras, ke mi diris «la plej mava», ĉar, laŭ la opinio de miaj amikoj, ĝi atingos la plejan perfektecon eblan. Via ekscelenca moŝto ĝuu kiom da sano mi povas deziri al vi. Persiles baldaŭ kisos al vi la manon, kaj mi la piedojn, kiel servanto de via ekscelenca moŝto.
Madrid, la lastan tagon de oktobro de 1615.
Servanto de via ekscelenca moŝto,
Miguel de Cervantes Saavedra
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.