La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 17

Kie oni legas pri la plej alta kaj ekstrema punkto atingita de la senegala kuraĝo de don Quijote kaj ankaŭ pri la feliĉa fino de la aventuro de la leonoj

Nia historio rakontas, ke, kiam don Quijote kriis al Sancho, ke li alportu lian helmon, la ŝildisto estis aĉetanta de la paŝtistoj kelke da kazeaj fromaĝoj, kaj, nervoza pro la urĝigaj voĉoj de sia mastro, li ne sciis kion fari kun ili, nek kien meti ilin; sed, por ke ili ne perdiĝu, ĉar jam pagitaj, li decidis ilin enĵeti en la helmon de sia mastro, kaj kun ĉi bela ŝarĝo turnis sin por vidi kion don Quijote volas, proksimiĝis kaj aŭdis lin diri:

– Amiko, donu al mi la helmon, ĉar, aŭ mi apenaŭ scias pri aventuroj, aŭ kio vidiĝas tie estas unu el ili, kaj tia, ke ĝi devigos min, pli ĝuste, devigas min preni la armilojn.

Ĉe tiaj vortoj, la hidalgo en la verda kapoto rigardis ĉien, sed nur videblis ĉaro alproksimiĝanta, garnita per du tri etaj flagoj, kio igis lin pensi, ke ĝis portas monon de lia majesta moŝto; li diris sian opinion al don Quijote, sed ĉi lasta tute ne atentis lin, kaj, ĉiam kredante kaj imagante, ke ĉio okazonta al li devas konsisti nur el aventuroj super aventuroj, respondis al la viro en verdo:

– Homo preparita, preskaŭ venkinta. Nenion oni perdas, prenante antaŭ-zorgojn; mi scias per propra sperto, ke mi havas malamikojn videblajn kaj nevideblajn, sed ne scias, kiam, kie aŭ en kia figuro ili atakos min.

Kaj, turnante sin al Sancho, don Quijote petis de li la helmon; la ŝildisto, kiu ne havis okazon elpreni la kazeajn fromaĝojn, devis redoni la helmon, kia ĝi estis. Don Quijote ĝin kaptis kaj, sen atenti ĝian enhavon, rapide entiris ĝin sur sian kapon. Tiam la kazeaĵoj kunpremiĝis, fandiĝis, kaj la selakto komencis disflui sur la vizaĝo kaj la barbo de don Quijote, tiel alarmante lin, ke li kriis al la ŝildisto:

– Kio okazas, Sancho? Aŭ mia kranio moliĝas, aŭ la cerbo fandiĝas al mi, aŭ mi ŝvitas de la kapo ĝis la piedoj. Kaj, se mi ŝvitas, mi ja ne ŝvitas de timo, kvankam mi kredas, ke sendube mi alfrontos tuj teruran aventuron. Donu al mi, se vi havas, ion por viŝi min, ĉar ĉi densa ŝvito blindigas al mi la okulojn.

Sancho, sen respondi, donis al li tukon kaj samtempe dankis en si al Dio, ke lia mastro ne divenis la veron. Don Quijote viŝis sin, demetis la helmon por vidi, ĉu io tie kulpas la fridiĝon de lia kapo, kaj rimarkante specon de blanka kaĉo en la helmo, levis ĝin al sia nazo, alflaris kaj diris:

– Je la vivo de mia sinjorino Dulcinea de El Toboso, kazean fromaĝon vi metis ĉi tien, perfida, fripona kaj senkonsidera ŝildisto!

Sancho respondis al tio kun granda flegmo kaj hipokrito:

– Se temas pri kazeaĵo, donu ĝin, ke mi ĝin manĝu; sed prefere la diablo ĝin englutu, ĉar certe li metis ĝin en la helmon. Ĉu mi kuraĝus makuli la helmon de via moŝto? Facile koneblas la kulpulo! Mi ĵuras je Dio, sinjoro, ke, kiom mi komprenas, la sorĉistoj persekutas ankaŭ min, kiel parton kaj membron de via moŝto, kaj sendube metis ĉi naŭzaĵon en la helmon por ŝanĝi vian paciencon en koleron kaj por ke vi, kiel kutime, pistu al mi la ripojn. Sed ĉi-foje la sorĉistoj vere mistrafis: mi konfidas la prudenton de mia sinjoro kaj tion, ke li certe konsideris, ke mi portas nun mi nek kazeaĵon, nek lakton, nek ion similan; kaj ke, se mi ĝin havus, mi metus ĝin, ne en la helmon, sed prefere en mian stomakon.

– Povas esti – respondis don Quijote.

Dume la hidalgo en verdo ĉion rigardis kaj je ĉio miris, ĉefe kiam don Quijote, viŝinte sian kapon, vizaĝon kaj barbon, kaj poste la helmon, surmetis ĉi lastan kaj, firme sur la piedingoj, provis la uzeblecon de la glavo per ektiro en la ingo, prenis la lancon, kaj diris:

– Nun, venu io ajn: mi pretas alfronti eĉ Satanon en persono.

Ĉe tio alvenis la ĉaro de la flagoj, kie vidiĝis nur la ĉaristo sur unu el la muloj, kaj alia viro sidanta ĉe la antaŭo de la veturilo. Don Quijote baris al ĝi la vojon kaj demandis:

– Kien vi iras, fratoj? Kion vi havas en la ĉaro, kaj kion signifas la flagoj?

– La ĉaro apartenas al mi – respondis la surmululo – kaj transportas en kaĝoj du sovaĝajn leonojn. La generalo de Orán sendas ilin al Madrid, kiel donacon al Lia Majesto. La flagoj, de nia sinjoro la reĝo, indikas, ke ĉio en la ĉaro estas lia.

– Ĉu la leonoj grandas? – demandis don Quijote.

– Tiom – respondis la viro en la ĉaro – , ke neniam antaŭe pasis de Afriko al Hispanujo leonoj pli grandaj, aŭ tiel grandaj. Mi, kiel leonisto, jam transportis aliajn, sed ne kompareblajn al ĉi leonoj. Temas pri geparo: la masklo sidas en ĉi fronta kaĝo, la femalo en la posta, kaj la du tre malsatas, ĉar ili ankoraŭ ne manĝis hodiaŭ. Bonvolu do, sinjoro, lasi min iri survoje: ni devas rapidi por alveni baldaŭ al loko, kie ni povos doni al ili manĝon.

Iom ridetante, don Quijote respondis:

– Leonetoj al mi? Leonetoj al mi, kaj ĉi-hore? Nu, mi ĵuras je Dio, ke la sendintoj de ĉi animaloj scios, ĉu mi estas viro kapabla timiĝi de leonoj. Desaltu, amiko, kaj tial, ke vi estas la gardisto, apertu la kaĝon kaj elpelu la leonojn, ĉar meze de ĉi kamparo mi montros, kia estos don Quijote de La Mancha, spite al la sorĉistoj, kiuj sendis ilin al mi.

– Haha! – tiam diris en si la hidalgo en verdo – . Nia bona kavaliro rivelas nun sian veran naturon; sendube la kazeaĵoj moligis lian kranion kaj turnis lian cerbon en akvon.

Tiam, Sancho proksimiĝis al li kaj diris:

– Sinjoro, je Dio, bonvolu interveni, ke mia mastro don Quijote ne batalu kontraŭ la leonoj, ĉar, alie, ili ŝiros nin senescepte en pecojn.

– Ĉu via mastro frenezas ĝis la ekstremo, ke vi timas kaj kredas, ke li batalos kontraŭ tiel sovaĝaj bestoj?

– Li estas, ne freneza, sed temerara – respondis Sancho.

– Mi persvados lin ne temerari.

La viro en verdo proksimiĝis al don Quijote, kiu urĝadis la gardiston aperti la kaĝojn, kaj diris:

– Sinjoro, vaganta kavaliro devus interveni en aventuroj, se ili prezentas ian eblon de sukceso, sed ne, se ili montriĝas absolute seneliraj: ĉar la kuraĝa turniĝanta en temeraran ŝajnas pli freneza ol sentima. Des pli, ke ĉi leonoj havas nenion kontraŭ vi, eĉ ne en sia penso; krome, ili estas donacoj faritaj al Lia Majesto, kaj ne konvenas deteni ilin aŭ interrompi ilian vojaĝon.

– Bonvolu via moŝto, sinjoro hidalgo – respondis don Quijote – iri al via perdriko logofajfa kaj al via furo sentima, kaj lasu, ke ĉiu homo faru sian taskon. Mi faras nun la mian, kaj ne scias, ĉu ĉi sinjoroj leonoj venos, aŭ ne, kontraŭ mi.

Poste, li turnis sin al la gardisto kaj diris:

– Mi ĵuras, sinjoro fripono, ke se vi ne apertas tuj la kaĝojn, per ĉi lanco mi alpikos vin al la ĉaro.

La ĉaristo, vidante la deciditecon de la armita fantomo, respondis:

– Sinjoro, bonvolu pro karitato lasi min eljungi la mulojn kaj savi min kun ili, antaŭ ol elsaltos la leonoj, ĉar, se ĉi lastaj mortigus al mi la brutojn, mi ruiniĝus por la cetero de mia vivo. Mi posedas nenian havon, krom la ĉaro kaj la muloj.

– Ho vi, homo de eta fido! – respondis don Quijote – . Descendu, eljungu kaj faru laŭvole: baldaŭ vi vidos, ke vi vane laboris, kaj ke vi povis ŝpari al vi ĉi penon.

La ĉaristo sobiris kaj eljungis tre rapide, dum la leonisto kriis:

– La personoj ĉi tie atestu, ke mi apertas la kaĝojn kaj liberigas la leonojn devigite kaj kontraŭvole, kaj ke mi informas al ĉi sinjoro, ke ĉian difekton kaj damaĝon kaŭzotan de la leonoj, plus miaj salajro kaj impostoj oni debetos en lian konton. Viaj moŝtoj, sinjoroj, jam iru al pli sekura loko, ĉar, rilate al mi, mi certas, ke la leonoj ne turnos sin kontraŭ min.

La hidalgo en verdo petis denove la kavaliron rezigni tian frenezaĵon, kaj aldonis, ke entrepreni tiel grandan absurdon egalus defii la providencon. Don Quijote respondis, ke li scias kion li faras, kaj la alia insistis, dirante, ke li bone konsideru la aferon kaj ne trompiĝu.

– Nun, sinjoro – respondis don Quijote – , se vi ne volas ĉeesti tion, kio, laŭ via opinio, finiĝos tragedie, spronu vian ĉevalinon kaj prenu vin el la danĝero.

Aŭdinte tion, Sancho, kun larmoplenaj okuloj, petegis sian mastron rezigni ĉi aventuron, ĉar, kompare kun ĝi, la aventuro de la ventomuelejoj, la terura travivaĵo ĉe la ful-marteloj, kaj unuvorte, la tuto de la faroj de li plenumitaj en lia vivo, egalis al kisoj kaj karesoj.

– Atentu, sinjoro, – aldonis Sancho – , ke nenia ensorĉo ekzistas ĉi tie: inter la stangoj kaj tra la fendoj de la kaĝo mi vidis ungon de vera leono, kaj, se juĝi el tia ungo, la leono grandas pli ol montego.

– La timo – respondis don Quijote – igas vin vidi la ungon pli granda ol, almenaŭ, la duono de la mondo. Retiru vin kaj lasu min sola; kaj se mi mortos ĉi tie, jam vi scias nian oldan interkonsenton: vi iros al Dulcinea… kaj ne necesas, ke mi diru ion plian.

Li aldiris kelke da vortoj, kaj ili tute forigis de la ĉeestantoj la esperon, ke li fine rezignus sian frenezan projekton. La viro en la verda kapoto havis la ideon oponi al li; sed li vidis sin ne tiel bone armita, kaj krome pensis, ke li kondutus stulte disputante kun sencerbulo tiel plene freneza, kiel al li jam ŝajnis don Quijote. La kavaliro denove minacis kaj urĝis la leoniston aperti, kaj ĉe tio la hidalgo en verdo spronis la ĉevalinon, Sancho la azenon, la ĉaristo la mulojn, kaj ĉiuj klopodis distanciĝi kiel eble plej rapide de la ĉaro, antaŭ ol la leonoj elsaltus el la kaĝoj. Sancho jam priploris la morton de sia mastro, ĉar li ne dubis, ke ĉi-foje don Quijote pereos sub la ungoj de la leonoj. Li malbenis sian sorton kaj nomis fatala la horon, kiam li havis la ideon servi lin denove; sed, malgraŭ siaj ploroj kaj lamentoj, li ne forgesis frapi la azenon, por ke ĝi distanciĝu pli kaj pli de la ĉaro.

Kiam la leonisto vidis, ke la fuĝantoj jam troviĝas sufiĉe for, li ripetis siajn petojn kaj avertojn al don Quijote. Sed la kavaliro respondis, ke li jam aŭskultis ilin, ke li ne atentos pli da avertoj kaj petoj, ĉar ili donos nenian frukton, kaj ke oni ne plu perdu la tempon.

Dum la leonisto preparis sin por aperti la unuan kaĝon, don Quijote konsideris, ĉu li devus batali piede aŭ rajde, kaj fine, decidis batali piede, ĉar li timis, ke Rocinante teruriĝus, vidante la leonojn. Li saltis do de sur la ĉevalo, forĵetis la lancon, fiksis la ŝildon al la brako, elingis la glavon, kaj paŝon post paŝo, kun mirinda aŭdaco kaj kuraĝa koro iris ĝis antaŭ la ĉaro kaj haltis tie, rekomendante sin al Dio kaj al sia sinjorino Dulcinea.

Kaj oni notu ĉi tie, ke, kiam la aŭtoro de ĉi vera historio alvenis al ĉi epizodo, li ekkriis kaj diris:

«Ho, brava kaj nekompareble kuraĝa don Quijote de La Mancha, spegulo, kie povas rigardi sin la kuraĝaj viroj de la mondo! Ho, dua kaj nova don Manuel de León, honoro kaj gloro de la hispanaj kavaliroj! Per kiaj vortoj mi rakontus ĉi teruran faron, aŭ per kiaj rezonoj mi igus ĝin kredebla al la futuraj epokoj? Kiaj laŭdoj povus respondi al via merito, eĉ se ili estus hiperboloj superaj al ĉiuj hiperboloj? Vi piede, vi sola, vi aŭdaca, vi grandanima, vi kun nur unu simpla glavo, ne el la famaj kaj tranĉaj de Toledo, kaj kun unu ŝildo el ne tre brila kaj pura ŝtalo, atendas la du plej sovaĝajn leonojn iam kreskintajn en la afrikaj savanoj. Viaj propraj heroaĵoj faru vian panegiron, kuraĝa manĉano, do, manke de vortoj por ilin laŭdi, mi prezentas ilin en ties tuta gloro».

Ĉi tie la aŭtoro finas sian eksklamacion kaj reprenas la fadenon de ĉi historio, dirante:

Kiam la leonisto vidis la hidalgon firma en sia sinteno, kaj komprenis, ke se li ne liberigus la leonon li altirus al si la danĝeran sekvon de la indigno de la kuraĝa kavaliro, li plene apertis la unuan kaĝon, kie, kiel jam dirite, troviĝis la virleono, kiu impresis pro sia eksterordinara grando kaj pro sia terura kaj minaca aspekto. Unue la besto ruliĝis en la kaĝo, eltiris la ungojn kaj sin streĉis en sia tuta longo; poste apertis la buŝon, oscedis longe, kaj, elpuŝinte preskaŭ du spanojn da lango, forlekis per ĝi la polvon el siaj okuloj kaj lavis al si la vizaĝon. Tion farinte, la leono elmetis la kapon el la kaĝo kaj rigardis ĉien kun okuloj ardaj kiel braĝoj: pozo kaj rigardo kapablaj teruri la temerarecon mem. Nur don Quijote observis atente la beston, dezirante, ke ĝi elsaltu el la ĉaro kaj venu en la atingo de liaj manoj, ĉar li havis la intencon dishaki ĝin en pecojn. Ĝis tia ekstremo lin puŝis lia neimagebla frenezo. Sed la nobla leono, pli sindetena ol aroganta, ne atendis ĉi infanan fanfaronaĵon, kaj, rigardinte al unu kaj al la alia flanko, kiel dirite, turnis la dorson, montris sian pugon al don Quijote kaj plej flegme kaj trankvile kuŝiĝis denove en la kaĝo. Ĉe tio don Quijote ordonis la leoniston frapi la beston, ke ĝi koleriĝu kaj eliru.

– Tion mi ne faros – respondis la leonisto – ĉar, se mi ĝin incitus, ĝi dispecigus min, la unuan. Via moŝto, sinjoro kavaliro, kontentiĝu per via ĵusa faro nesupereble kuraĝa, kaj ne defiu duafoje la sorton. La leono havas la pordon aperta, kaj povas decidi laŭvole, ĉu eliri, ĉu ne, sed, ĉar ĝi ne eliris ĝis nun, ĝi ne eliros en la tuta tago. La grando de via kuraĝo jam bone pruviĝis. Laŭ mia kompreno, neniu ĉampiono devas fari pli ol defii la malamikon kaj atendi lin en la batal-kampo. Se lia oponanto ne aperas, la infamio falas sur lin, kaj la defianto ricevas la honoron de la triumfo.

– Vi pravas – respondis don Quijote – . Fermu do la pordon, amiko, kaj atestu, kiom vi plej bone povas, ke ĉi tie okazis la jeno: vi apertis al la leono, mi atendis, la besto ne eliris, mi denove atendis, la leono ne volis ankoraŭ eliri kaj denove kuŝiĝis. Mi faris mian devon, ensorĉoj ne intervenu, kaj Dio helpu la juston, la veron kaj la aŭtentan kavalirismon. Fermu la pordon, mi ripetas, kaj dume mi signos al la forkurintoj, ke ili revenu kaj sciu de via buŝo ĉi faron.

La leonisto obeis, kaj don Quijote, fiksinte al la pinto de la lanco la tukon, per kiu li antaŭe forviŝis de sia vizaĝo la inundon de selakto, komencis laŭte voki al la aliaj, kiuj, en grupo pelata de la hidalgo en verdo, forkuris ankoraŭ kaj ĉiumomente turnis la kapon; sed Sancho atingis vidi la blankatukan signalon kaj diris:

– La diablo min prenu, se mia sinjoro ne venkis la sovaĝajn bestojn, ĉar li vokas nin.

Ĉiuj bridis, observis, ke don Quijote faras signojn al ili, kaj, perdante iom de sia timo, ili proksimiĝis iom post iom, ĝis ili povis aŭdi la voĉojn de don Quijote. Fine ili alvenis al la ĉaro, kaj tiam don Quijote diris al la ĉaristo:

– Frato, rejungu viajn mulojn kaj daŭrigu la vojaĝon; kaj vi, Sancho, donu unu or-eskudon al li kaj alian al la leonisto, rekompence por la tempo, kiun ili perdis pro mi.

– Tre volonte mi donos ilin – respondis Sancho – . Sed, kio okazis al la leonoj? Ĉu ili vivas ankoraŭ aŭ mortis?

Tiam la leonisto rakontis detale kaj vort-abunde la finon de la batalo, troigante, kiom plej bone li sciis kaj povis, la kuraĝon de don Quijote, ĉe kies vido la leono, timigite, nek volis, nek aŭdacis eliri el la kaĝo, kvankam ties pordo teniĝis aperta longan tempon; li aldonis, ke li diris al don Quijote, ke kolerigi la leonon por igi ĝin eliri, kiel la kavaliro deziris, egalus defii la providencon, kaj ke, fine, malgraŭvole kaj nevolonte, li permesis al la leonisto fermi la pordon.

– Kion vi opinias pri tio, Sancho? – demandis don Quijote – . Ĉu ekzistas ensorĉoj kapablaj elteni kontraŭ la vera kuraĝo? La sorĉistoj povas preni de mi la fortunon, sed absolute ne la energion kaj firmecon de la animo.

Sancho donis la eskudojn, la ĉaristo rejungis la mulojn, la leonisto kisis la manon de don Quijote por la donaco ricevita, kaj promesis rakonti lian kuraĝan faron eĉ al la reĝo mem, se li vidus lin en la kortego.

– Se okaze lia majesta moŝto demandos al vi, kiu do plenumis la faron, diru, ke la Kavaliro de la Leonoj, ĉar mi volas, ke mia ĝisnuna alnomo la Kavaliro de la Trista Mieno estu jam ŝanĝita, transformita kaj modifita en la alian: kaj ĉi-rilate mi sekvas la antikvan kutimon de la vagantaj kavaliroj, kiuj ŝanĝis al si la nomon, kiam ili volis, aŭ kiam prezentiĝis konvena okazo.

La ĉaro daŭrigis sian vojaĝon, kaj don Quijote, Sancho kaj la hidalgo en la verda kapoto la sian. Dumtempe don Diego de Miranda observis kaj aŭskultis tiel atente la farojn kaj la esprimojn de don Quijote, ke li diris eĉ nu unu vorton, kaj pensis, ke la kavaliro estas saĝa frenezulo, aŭ homo freneza ĉe la rando de la saĝo. Don Diego ne konis ankoraŭ la unuan parton de lia historio; ĉar, se li estus ĝin leginta, li ne mirus je liaj faroj kaj diroj, tial, ke li konus la naturon de lia frenezo. Sed, en sia senscio, li kelkfoje prenis lin por saĝa, kelkfoje por freneza, se konsideri, ke la diroj de don Quijote montriĝis koheraj, elegantaj kaj bone esprimitaj, kaj liaj faroj ekstravagancaj, absurdaj kaj temeraraj. Kaj la viro en verdo diris en si:

– Ĉu ekzistas pli granda frenezo ol tio, ke li surmetis helmon plenan de kazeaj fromaĝoj, kaj pensis, ke la sorĉistoj moligis lian kranion? Kaj, kio pli absurda kaj temerara ol insisti nepre batali kontraŭ la leonoj?

Sed don Quijote eltiris lin el ĉi pensoj kaj el ĉi monologo, dirante:

– Sendube, sinjoro don Diego de Miranda, via moŝto konsideras min absurda kaj freneza. Kaj ne strange, ĉar miaj faroj atestas nenion alian. Tamen, mi deziras, ke via moŝto sciu, ke mi estas nek tiel freneza, nek tiel absurda, kiel certe mi ŝajnas al vi. Bele aspektas brava kavaliro antaŭ la okuloj de la reĝo, kiam, meze de la areno, li sukcese lancas sovaĝan taŭron; bele aspektas kavaliro en brila armaĵo, kiam li galopas antaŭ la damoj en gajaj turniroj, kaj bele aspektas la kavaliroj, kiuj en militaj, aŭ en ŝajne militaj, ekzercoj, distras, amuzas kaj iasence honoras la kortegon de siaj suverenoj; sed pli bele ol la menciitaj kavaliroj aspektas la vaganta tra dezertoj, solejoj, apartaj padoj, arbaroj kaj montoj, kiam li serĉas aventurojn, celante meti al ili sukcesan kaj feliĉan finon nur por gajni daŭran kaj gloran renomon. Pli bele aspektas, mi ripetas, kavaliro, kiu helpas vidvinon en iu sovaĝa loko, ol kavaliro kortega, kiu amindumas pucelon en la urbo. Ĉiu kavaliro havas sian apartan funkcion: la kortega do servu la damojn, ornamu per siaj kostumoj la palacon de la reĝo, helpu al kavaliroj senhavaj per la riĉaj pladoj de sia tablo, organizu konkur-batalojn, aranĝu turnirojn, montru sin grand-anima, donacema, pompa kaj ĉefe bona kristano, kaj li plenumos tiel sian difinitan devon. Sed la vaganta serĉu la forojn de la mondo, penetru en la plej implikajn labirintojn, ataku ĉiupaŝe tion neeblan, eltenu en la dezertaj stepoj la ardan sunon meze de la somero, kaj la senkompatan rigoron de la vento kaj la frosto en la vintro, sen esti alarmita ĉe leonoj, nek terurita ĉe fantomoj, nek timigita ĉe drakoj, ĉar ili serĉi, ataki kaj venki estas lia ĉefa kaj vera funkcio. Kaj tial, ke mi havas la fortunon aparteni al la vaganta kavalirismo, mi ne povas ne entrepreni tion, kio, laŭ mia opinio, troviĝas inter la limoj de mia devo; tiel do, kiam mi ĵus atakis la leonojn, mi agis laŭdeve, kvankam, mi konfesas, kun troa temerareco, ĉar mi bone scias, ke la kuraĝo estas virto inter du mavaj ekstremoj: timemo kaj temeraro. Tamen, se la kuraĝa leviĝas al la nivelo de la temerara, malpli riproĉindas, ol se li descendas kaj falas en la abismon de la poltrona. Same kiel pli facilas al la prodiga descendi al la nivelo de la donacemo, ol al la avara ascendi al ĝi, same tiel pli facilas al la temerara veni ĝis la vera kuraĝo, ol al la poltrona proksimiĝi al ĝi. Kaj, rilate al ĉi afero de la aventuroj, kredu min, sinjoro don Diego, ke preferindas perdi pro troa ludkarto ol pro maltroa, ĉar sonas pli agrable en la orelo de aŭskultanto «Tia kavaliro estas temerara kaj kuraĝa» ol «Tia kavaliro estas timema kaj poltrona».

– Mi diras, sinjoro don Quijote – respondis don Diego – , ke ĉio, kion via moŝto faris kaj diris, kongruas kun la postuloj de la racio mem, kaj mi kredas, ke, se la leĝoj kaj reguloj de la vaganta kavalirismo perdiĝus, oni ilin retrovus en via propra koro, kvazaŭ en ilia propra kaj natura arĥivo. Sed estas iom tarde, do ni rapidu al miaj vilaĝo kaj domo; tie via moŝto ripozos de via pasinta laboro, kiu sendube kaŭzis al vi, se ne korpan, almenaŭ spiritan lacon, kaj ĉi lasta ofte provokas la lacon de la korpo.

– Mi akceptas vian inviton kiel grandan favoron kaj honoron, sinjoro don Diego – respondis don Quijote.

Kaj spronante iom pli insiste ol antaŭe, ili alvenis ĉirkaŭ la dua horo posttagmeze al la vilaĝo kaj al la domo de don Diego, kiun don Quijote alnomis la Kavaliro en la Verda Kapoto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.