|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ĉe tio ili distingis tridek aŭ kvardek vento-muelejojn, kiuj staras sur la kampoj de Montiel, kaj, ilin vidante, don Quijote diris al sia ŝildisto:
– La fortuno gvidas niajn paŝojn, eĉ pli bone ol ni dezirus, ĉar vidu, amiko Sancho, tie aperas tridek kaj kelkaj monstraj gigantoj. Mi pensas ilin ataki kaj mortigi, kaj ni komencos riĉiĝi per tio, kion ni prenos de ili. Ni faras justan militon kaj grandan servon al Dio ekstermante tiel malignan rason de sur la surfaco de la tero.
– Kiuj gigantoj? – demandis Sancho.
– Jen ili, tie for – respondis lia mastro – kun la longaj brakoj. Okazas, ke ekzistas tiaj gigantoj kun brakoj preskaŭ ses mejlojn longaj.
– Atentu via moŝto – diris Sancho – . Tie aperas ne gigantoj, sed vento-muelejoj, kaj kio ŝajnas brakoj, tio estas la aloj, kiuj, kiam turnataj de la vento, irigas la muel-ŝtonon.
– Oni klare vidas – respondis don Quijote – , ke mankas al vi sperto pri aventuroj. Gigantoj ili estas, kaj, se vi timas, retiriĝu kaj preĝu, dum mi alfrontas ilin en feroca kaj danĝer-plena batalo.
Tion dirinte, li spronis la ĉevalon kaj ignoris la kriojn de la ŝildisto Sancho, kiu avertis lin, ke li iras ataki ne gigantojn, sed vento-muelejojn. Sed tiel certis don Quijote, ke temas pri gigantoj, ke li nek aŭdis la kriadon de Sancho, nek konsciis pri kio efektive ili estas, kvankam li jam tre proksimis al ili. Kontraŭe, li avancis dirante plenvoĉe:
– Ne fuĝu, kovardaj kaj mizeraj monstroj, nur unu kavaliro vin atakas.
Tiam ekblovis iom da vento, la grandaj aloj komencis moviĝi, kaj ĉe tio don Quijote diris:
– Vi pagos al mi kare, eĉ se vi svingos pli da brakoj ol la giganto Briareo.
Tiel parolinte, li tutkore konfidis sin al sia sinjorino Dulcinea, petis ŝian helpon en tiel danĝera situacio, bone sin ŝirmis per la ŝildo, metis horizontalen la lancon, impetis antaŭen per la pleja galopo de Rocinante, atakis la fronte starantan muelejon, enpuŝis la lancon en la alon, kaj la vento turnis tiun tiel furioze, ke la lanco peciĝis trenante post si la ĉevalon kaj la rajdanton. Don Quijote, forte kontuzita, ruliĝis sur la grundo, Sancho Panza per la pleja rapido de sia azeno alkuris lin helpi, kaj, alvenante, vidis, ke lia mastro ne povas moviĝi: tian bategon ricevis li kaj la ĉevalo.
– Ho Dio! – diris Sancho – . Ĉu mi ne diris al via moŝto, ke vi zorgu kaj atentu, ke temas pri vento-muelejoj, kaj ke nur vento-kapuloj povus tion pretervidi?
– Silentu, amiko Sancho – respondis don Quijote – , kaj sciu, ke la aferoj de la milito, pli ol aliaj, estas objekto de konstanta ŝanĝo. Krome mi pensas, kaj estas la vero, ke la sama sorĉisto Frestón, la ŝtelinto de miaj ĉambro kaj libroj, turnis ĉi gigantojn en muelejojn, por rabi de mi la gloron de mia triumfo: tian malamikecon li tenas kontraŭ mi. Sed finfine lia nigra arto ne sukcesos vanigi la efikon de mia glavo.
– La volo de Dio plenumiĝu – respondis Sancho Panza, helpante sian mastron levi sin kaj sin sidigi sur la duonfrakturitan Rocinante.
Parolante pri ĉi aventuro, ili rajdis en la direkto al Puerto Lápice, ĉar don Quijote diris, ke nepre ili renkontos tie multajn kaj diversajn aventurojn, tial ke ĝin trairas multaj vojaĝantoj. Sed lin afliktis la difektiĝo de la lanco, kaj ĉi-rilate li diris al sia ŝildisto:
– Mi memoras legi, ke hispana kavaliro nomata Diego Pérez de Vargas, kies glavo rompiĝis en batalo, deŝiris de kverko pezan branĉon kaj en tiu tago plenumis per ĝi tiel grandajn farojn kaj pistis tiom da maŭroj, ke li meritis, ke oni lin honoris per la alnomo Pisto, kaj de tiam li kaj liaj posteuloj nomiĝas Vargas Pisto. Mi tion mencias, ĉar mi pensas deŝiri de la unua kverko renkontota alian branĉon tiel bonan kaj grandan kiel la lia, kaj per ĝi fari tiajn heroaĵojn, ke vi sentos vin feliĉa, ke vi gajnis al vi la rajton ĉeesti ilin kaj atesti farojn apenaŭ kredeblajn.
– Ĉio sidas en la volo de Dio – diris Sancho – . Mi kredas kion via moŝto diras; sed rektigu iom la korpon; vi ŝajnas rajdi duontordite, eble rezulte de la falego.
– Efektive – respondis don Quijote – , kaj mi ne lamentas pro la doloro, ĉar la vagantaj kavaliroj devas ne plendi je ajna vundo, eĉ se tra ĝi elpuŝiĝus liaj intestoj.
– Se tiel, mi diras nenion – diris Sancho – , sed Dio scias, ke tre plaĉus al mi, se vi plendus, kiam io vin doloras. Rilate min, mi plendas, tuj kiam mi sentas eĉ la plej etan doloron, kaj same plendos, escepte se ankaŭ la ŝildistoj devas imiti la vagantajn kavalirojn koncerne la neplendadon.
Don Quijote ne povis ne ridi je la simplo de sia ŝildisto, kaj diris al li, ke li plendu, kiam kaj kiom li deziros, laŭvole aŭ kontraŭvole, ĉar ĝisdate li ne legis la malon en la leĝoj de la ordeno kavalira.
Sancho memorigis lin, ke jam estas tempo por manĝi, sed don Quijote respondis, ke li ne sentas apetiton, kaj aldonis, ke la ŝildisto povos manĝi, kiam ajn li volos. Sancho komfortiĝis laŭpove sur la azeno, eltiris el la dusako kion li antaŭe enmetis kaj rajdis tre lante post sia mastro manĝante kaj, de tempo al tempo, trinkante el la boto kun tiela plezuro, ke lin envius la plej sinregalema tavernestro de Málaga. Ripetante la trinkojn, li tute forgesis la promeson de sia mastro, kaj konfesis en si, ke iri serĉi aventurojn, eĉ plej danĝerajn, donas, pli ol laboron, ripozon.
Nu, tiun nokton ili ripozis inter kelkaj arboj, kaj de unu el ili don Quijote deŝiris sekan branĉon, preskaŭ taŭgan kiel lanco, kaj fiksis al ĝi sur la pinton la feran kapeton, kiun li pli frue prenis de la lanco rompiĝinta. Don Quijote ne dormis la tutan nokton kaj nur pensis pri sia sinjorino Dulcinea, tiel imitante kion li legis en siaj libroj pri la kavaliroj, kiuj vigilis multajn noktojn en boskoj kaj dezertoj, sopire memorante pri siaj damoj. Okazis alie kun Sancho Panza, ĉar tiel plenis lia stomako, kaj ne per cikoria akvo, ke li dormadis unutire ĝis la mateno, kaj, se lia mastro ne estus lin vokinta, nek la radioj de la suno falantaj sur lian vizaĝon, nek la trilado de la birdoj, kiuj ĝoje kaj multnombre salutis la alvenon de la nova tago, kapablus lin veki. Kiam li stariĝis, li verŝis al si en la buŝon unu gluton el la boto, trovis tiun pli ŝrumpa ol en la antaŭa nokto, kaj lia koro afliktiĝis, ĉar li pensis, ke la cirkonstancoj ne ŝajnas tre favoraj por la baldaŭa replenigo de la boto. Don Quijote ne volis matenmanĝi, ĉar, kiel dirite, li preferis nutri sin per nur frandaj rememoroj. Ili denove iris ale al Puerto Lápice kaj gin ekvidis proksimume je la tria posttagmeze.
– Tie, frato Sancho – diris don Quijote ĝin rigardante – , ni povos meti la manojn ĝiskubute en la tiel nomatajn aventurojn. Sed, bone memoru se vi vidos min eĉ en la pleja danĝero de la mondo, vi devos ne turni vin al via glavo por defendi min, escepte se la atakantoj apartenas al gento kanajla kaj senranga. Sed se ili estas kavaliroj, la leĝoj de la kavalirismo nek permesas nek rajtigas vin helpi min, ĝis vi mem kavaliriĝos.
– Estu certa, ke mi plene obeos vin pri tio – respondis Sancho – , des pli, ke mi havas pacan naturon kaj ne emas impliki min en batiĝojn kaj kverelojn. Tamen rilate al mia propra sindefendo, mi ne tre atentos tiajn leĝojn, ĉar la homaj kaj diaj reguloj permesas, ke ĉiu sin defendu, se oni volas lin agresi.
– Mi opinias la samon – diris don Quijote – , sed se mi batalas kontraŭ kavaliroj, vi devos bridi vian naturan impulson.
– Konsentite – respondis Sancho – kaj tian regulon mi observos tiel rigore kiel feston dimanĉan.
Ĉe tio aperis sur la vojo du monaĥoj de la ordeno de Sankta Benedikto rajdantaj sur du muloj grandaj kiel dromedaroj. La monaĥoj portis maskojn kontraŭ la polvo kaj ombrelojn, kaj ilin sekvis kaleŝo kun kvar aŭ kvin akompanantaj rajdistoj kaj du mulistoj piede.
En la kaleŝo sidis – tion oni poste sciis – vaska sinjorino kaj ŝi iris ale al Sevilla por kuniĝi kun sia edzo ŝiponta al Indioj por okupi tie tre gravan oficon. La monaĥoj veturis sur la sama vojo kiel la sinjorino, sed ne apartenis al ŝia grupo. Don Quijote, apenaŭ vidis ilin de fore, diris al sia ŝildisto – Aŭ mi trompiĝas, aŭ ĉi tio estos la plej fama aventuro de ĉiuj tempoj, ĉar tie, en la figuroj nigraj, sendube sin maskas kelkaj sorĉistoj, kaj ili portas en la kaleŝo forkaptitan princinon. Do necesas, ke mi riparu tian krimon per mia tuta forto.
– Ĉi tio rezultos pli mave ol la afero de la vento-muelejoj – diris Sancho – . Observu, sinjoro, ke tie iras du monaĥoj de Sankta Benedikto, kaj ke en la kaleŝo certe sidas simplaj veturantoj. Pensu bone kion vi faras. Ne lasu, ke la diablo vin trompu.
– Mi jam diris al vi, Sancho – respondis don Quijote – , ke rilate aventurojn vi scias apenaŭ ion. Nun, vidu, ke mi pravas.
Tion dirinte li antaŭiĝis kaj haltis meze de la vojo irata de la monaĥoj. Kiam don Quijote pensis, ke ili jam proksimiĝis sufiĉe kaj povas aŭdi lin, li diris laŭte:
– Monstra kaj demona gento, tuj liberigu la noblajn princinojn, kiujn vi perforte tenas en la kaleŝo, aŭ preparu ricevi tujan morton kiel justan punon al viaj nigraj faroj.
La monaĥoj bridis la mulojn, kaj, mirante je la figuro de don Quijote kaj je ties vortoj, respondis:
– Sinjoro kavaliro, ni estas nek monstraj, nek demonaj, sed du religiuloj de Sankta Benedikto. Ni iras nian propran vojon kaj ne scias, ĉu en la kaleŝo veturas princinoj perforte aŭ ne perforte.
– Min ne tuŝas viaj afablaĉaj vortoj, ĉar mi tre bone konas vin, trompa kanajlaro – respondis don Quijote kaj senplie spronis la ĉevalon, celis per la lanco kaj tiel energie kaj kolere impetis kontraŭ la pli antaŭan monaĥon, ke se tiu ne estus sin faliginta de la mulo, don Quijote elĵetus lin grave vundita aŭ eĉ morta sur la grundon. La alia religiulo, vidante kian trakton ricevas lia kompano, spronegis sian kastel-grandan mulon kaj sin forpafis tra la kampoj pli rapide ol la vento.
Kiam Sancho Panza vidis kuŝi la monaĥon, li desaltis de la azeno, sin ĵetis al li kaj komencis detiri de li la frokon. Ĉe tio alvenis du servistoj de la monaĥoj kaj demandis al Sancho, kial li senvestigas la religiulon. Li respondis, ke la froko leĝe apartenas al li, kiel predo el la batalo, kiun lia sinjoro don Quijote ĵus gajnis. La servistoj, kiuj ne toleris ŝercojn, nek volis scii pri predoj aŭ bataloj, vidante ke don Quijote deviis de tie kaj parolas kun la veturantinoj sidantaj en la kaleŝo, alsaltis kontraŭ Sanchon, renversis lin sur la grundon kaj tiel tradraŝis kaj kalcitris lin, ke ili fine lasis lin senkonscia kaj senspira.
Tiam la monaĥo, timigite, tremante, kun krete pala vizaĝo, plej haste saltis sur la mulon kaj, tuj kiam li vidis sin sur ĝi, spronis ale al sia kompano, kiu je sufiĉe longa distanco atendis la finon de tiel konsterna sceno. Sed ili sentis nenian deziron ĉeesti tra la tuta aventuro, do daŭrigis sian vojon farante al si pli da kruco-signoj, ol se ili portus surdorse la diablon mem.
Kiel dirite, don Quijote parolis kun la sinjorino sidanta en la kaleŝo, kaj diris:
– Belega sinjorino, jam vi povas agi libere, ĉar la orgojlo de viaj kaptintoj kuŝas sur la polvo. Kaj, por ke vin ne suferigu tio, ke vi ne konas la nomon de via savinto, sciu, ke mi nomiĝas don Quijote de La Mancha, vaganta kavaliro, aventuristo kaj sklavo de la senkompare bela sinjorino Dulcinea de El Toboso. Kaj kiel pagon de la bonfaro, kiun vi ĵus ricevis de mi, mi volas nur, ke vi iru al El Toboso, kaj ke vi prezentu vin je mia nomo antaŭ Dulcinea, por diri al ŝi, kion mi plenumis por liberigi vin.
Ĉion ĉi aŭskultis unu el la eskortistoj de la kaleŝo. Li, kiu estis vasko, vidante ke don Quijote ne lasas pasi la kaleŝon, kaj ke li volas, ke ĝi turniĝu kaj iru al El Toboso, proksimiĝis al nia hidalgo, prenis lin je la lanco kaj diris en fuŝa kastilia lingvo, kaj eĉ en pli fuŝa vaska:
– Iru, sinjoro, prenu vin diablo. Kiel Dio kreis min, ke vi lasas kaleŝon, se morti ne kiel vaska mi!
Don Quijote tre bone lin komprenis kaj flegme respondis:
– Se vi estus kavaliro, mi jam punus vian stulton kaj insolenton, sklavo.
– Mi ne kavaliro? – respondis la vasko – . Kristane ĵuras Dion, vi mensoga. Lancon ĵeti, glavon tiri, baldaŭ porti en akvon katon;[61] vasko tere, kavaliro mare, je la diablo, kavaliro, jes, kaj mensoga vi, se malon diri.
– Nun ni vidos, don Agrejes[62] – respondis don Quijote kaj, ĵetinte teren la lancon, eltiris la glavon, surbrakigis la ŝildon kaj impetis kontraŭ la vaskon kun la intenco preni de li la vivon. Kiam la vasko vidis lin veni, li eble deziris desalti de la mulo, ĉar ĝi estis aĉa lu-besto kaj sekve nefidinda, sed li havis tempon nur por eltiri sian glavon; bonŝance li troviĝis apud la kaleŝo, de kie li prenis kapkusenon por uzi ĝin kiel ŝildon. Kaj tuj poste ili sin ĵetis unu al la alia, kvazaŭ du ĝismortaj malamikoj.
La aliaj homoj volis ilin pacigi, sed vane, ĉar la vasko diris en sia fuŝa lingvaĵo, ke, se oni ne lasus lin fini la duelon, li mem mortigus sian mastrinon kaj ĉiujn, kiuj provus lin reteni.
Konsternita kaj timoplena ĉe tia spektaklo, la sinjorino sidanta en la kaleŝo ordonis la koĉeron devii iom de tie, kaj observis de fore la senkompatan duelon, en kies irado la vasko donis tiel fortan hakon sur la ŝultron de don Quijote, super ties ŝildo, ke, se la kiraso ne estus lin ŝirminta, la klingo lin tranĉus ĝistalie.
Don Quijote sentis la pezon de tiel terura hako kaj diris laŭtege:
– Ho sinjorino de mia koro, Dulcinea, floro de belo! Helpu ĉi kavaliron vian, kiu, por servi al via granda boneco, troviĝas en ĉi grandega danĝero!
Diri tion, levi la glavon, sin ŝirmi per la ŝildo kaj impete ataki la vaskon okazis en la sama momento, ĉar riskante ĉion li pensis meti finon al la duelo per unu sola bato.
La vasko, vidante lin veni, juĝis pro lia impeto lian kuraĝon kaj decidis fari same kiel don Quijote, t.e. bone sin ŝirmi per la kapkuseno, vidinte, ke li povas neniel alflanki la mulon, senspertan en tiaj ludoj kaj tiel lacan, ke ĝi ne kapablas fari eĉ unu paŝon.
Kiel dirite, don Quijote impetis kun la glavo en alto kontraŭ la singardan vaskon, intencante trahaki lin en du pecojn, kaj la vasko lin atendis ankaŭ kun la glavo levita, dum li ŝirmis sin per la kuseno. La ĉeestantoj, teruritaj, angore atendis la sekvon de la batoj, per kiuj la duelantoj minacis unu la alian. En la kaleŝo la damo kaj ŝiaj servistinoj promesis mil votojn kaj oferojn al ĉiuj sanktuloj kaj sanktejoj de Hispanujo, por ke Dio savu ilin kaj ties eskortiston de tiel granda danĝero.
Bedaŭrinde, ĝuste en ĉi suspensa momento, la aŭtoro de ĉi historio interrompis la priskribon de la duelo kaj ekskuzis sin, dirante, ke li trovis nenian alian skribaĵon pri la ceteraj faroj de don Quijote. Tamen la dua aŭtoro de ĉi verko ne povis akcepti la ideon, ke tiel kurioza historio kuŝis en la brakoj de la forgeso, nek tion, ke la klerulo de La Mancha ne havis la sufiĉan sciamon por ne konservi en siaj arĥivoj kaj registroj kelkajn paperojn pri tiel fama kavaliro. Puŝite de tiel firma konvinko, li ne desperis trovi la ceteron de ĉi agrabla historio, kaj dank’ al la favoro de la ĉielo, li ĝin trovis kaj rakontas ĝin en la sekvanta parto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.