La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 49

Pri tio okazinta al Sancho Panza en lia rundo de la insulo

Ni lasis la grandan gubernatoron kolera kaj ĉagrenita kontraŭ la fripona kampulo portreto-pentra, kiu, instrukciita de la majordomo (kaj ĉi lasta instrukciita de la duko), kunlaboris kun ili por mokadi Sanchon. Sed la ŝildisto, kvankam senscia, krud-maniera kaj grasa, tamen sciis teni sin sur sia tereno, kaj diris al la ĉeestantoj, kaj ankaŭ al la doktoro Pedro Recio (reveninta en la ĉambron, post ol oni traktis private la leteron de la duko):

– Mi komprenas nun tre bone, ke la gubernatoroj kaj juĝistoj devas, aŭ devus, esti el bronzo por elporti la trudiĝemon de ĉi negocistoj, kiuj volas ĉiusezone kaj ĉiuhore, ke oni aŭskultu kaj traktu iliajn aferojn senkonsidere al ĉio cetera. Kaj se la kompatinda juĝisto nek aŭskultas nek traktas ilin, ĉar li ne povas, aŭ ĉar ne sonis la horo de la aŭdienco, tiam la negocistoj tuj komencas malbeni, kritiki kaj kalumnii lin kaj eĉ ĵetas koton sur la reputacion de lia familio. Stulta kaj idiota negocisto: ne rapidu; atendu la ĝustan momenton kaj la konvenan okazon por aferumi; ne venu ĉe la manĝo- aŭ dormo-horo, ĉar la juĝistoj estas el karno kaj ostoj kaj devas doni al siaj korpoj kion la Naturo postulas. Sed oni esceptu min, se konsideri, ke mi ne nutras mian propran korpon, dank’ al la sinjoro doktoro Pedro Recio Tirteafuera, ĉi tie ĉeestanta, kiu deziras, ke mi mortu de malsato, kaj asertas, ke tia morto estas la vivo. Dio donu ĉi vivon al li kaj al la ceteraj de lia speco, t.e. al la fuŝaj kuracistoj, ĉar la bonaj meritas palmobranĉojn kaj laŭrojn.

Kiuj konis Sanchon, miris aŭdante lin paroli tiel elegante, kaj ne sciis al kio atribui tian fenomenon, kvankam ili supozis, ke la gravaj oficoj kaj postenoj, aŭ stimulas, aŭ sufokas la inteligenton. Fine, doktoro Pedro Recio Agüero de Tirteafuera promesis al Sancho lasi lin manĝi en la nokto, eĉ se agante tiel, oni pekus kontraŭ la kompleta serio de aforismoj de Hipokrato. La gubernatoro, kontenta kun lia promeso, atendis ege senpacience la nokton, kaj, kvankam ŝajnis al li, ke la tempo absolute haltis, tamen alvenis la momento tiel longe dezirata, kaj oni surtabligis al li stufitan bovinaĵon kun cepoj kaj kelke da rostitaj piedoj de bovido iomete tro aĝa. Sancho ĵetis sin sur la pladojn kun pli da apetito ol se oni estus prezentinta al li frankolinojn el Milano, fazanojn el Romo, bovidaĵon el Sorrento, perdrikojn el Morón aŭ anserojn el Lavajos[372]. Kaj, manĝante, li diris al Pedro Recio:

– Aŭskultu, sinjoro doktoro: de nun, ne gravas se vi ne donos al mi rafinitajn padojn aŭ delikataĵojn, ĉar tiaj viktualioj elskuas mian stomakon el ties ĉarniroj. Ĝi kutimiĝis al viando kapra kaj bova, al lardo, fumaĵoj, napoj kaj cepoj, kaj se hazarde oni donus al ĝi palacajn pladojn, ĝi ricevus ilin rifuzeme kaj kelkfoje eĉ kun naŭzo. Estus bone se la butlero alportus al mi la tiel nomatan olapodridon[373] (ju pli ĝi putras, des pli ĝi bongustas). Li povas enmeti en la olapodridon ĉion ajn, laŭ sia bontrovo, kondiĉe ke ĉio estu manĝebla; mi dankus lin kaj iam repagus al li la favoron. Kaj nun, neniu moku min, ĉar, aŭ ni ĉiuj estas seriozaj, aŭ ni ĉiuj ŝercas. Ni vivu kaj manĝu do en paco kaj konkordo, ĉar, kiam Dio sendas la lumon de la aŭroro, la tago brilas por ni ĉiuj. Mi regos ĉi insulon sen damaĝi la intereson de aliaj kaj sen forgesi mian propran intereson. Kaj oni havu la okulojn apertaj kaj bone atentu, ĉar la diablo troviĝas en Cantillana[374], kaj, se oni donos al mi la okazon, oni vidos min fari mirindaĵojn. Vere, la muŝoj manĝas personon tro dolĉan.

– Via moŝto tre pravas, sinjoro gubernatoro – diris la butlero – , kaj, je la nomo de la insulanoj, mi informas vin, ke ili servos vian moŝton senhezite, ame kaj bonvole, ĉar, jam de la komenco de via ofico, via milda maniero regi lasas al ili nenian pretekston fari aŭ pensi ion al vi kontraŭan.

– Mi vin kredas – respondis Sancho – , kaj ili estus idiotoj, se ili pensus aŭ agus alie. Kaj mi ripetas, ke oni zorgu nutri min kaj mian azenon, ĉar tio plej gravas kaj atentindas. Kaj, kiam la horo alvenos, ni faros rundon, tial, ke mi intencas elpurigi ĉi insulon je nedecaĵoj, vagabondoj kaj uloj pigraj kaj friponaj. Sciu, amikoj, ke la homoj sentaŭgaj kaj neniofaraj similas, en la regno, al la virabeloj, kiuj manĝas la mielon produktitan de la abelinoj. Mi intencas doni protekton al la kamparanoj, garantii al la hidalgoj ties privilegiojn, asigni premion al la virtuloj kaj, ĉefe, respekti la religion kaj honori la ekleziulojn. Kion vi opinias pri miaj projektoj, amikoj? Ĉu mi diris ion saĝan aŭ ne?

– Tiel saĝan, sinjoro gubernatoro – respondis la majordomo – , ke mi miras, ke homo apenaŭ klera, povas diri tiom da aferoj plenaj de trafaj juĝoj kaj konsiloj, tiel diferencaj de tio, kion atendis de via kapablo la personoj sendintaj vin ĉi tien. Sed ĉiutage oni vidas en la mondo neatenditajn aferojn: la ŝercoj turniĝas en seriozaĵojn, kaj la mokantoj vidas sin mokataj.

Alvenis la nokto, kaj la gubernatoro, manĝinte kun la permeso de la sinjoro doktoro Recio, pretigis sin por la rundo kaj eliris kun la majordomo, la sekretario, la butlero, la kronikisto – kies devo konsistis en la notado de la faroj de Sancho – kaj kun tiom da oficistoj kaj ĝendarmoj, ke la tuto formis ne etan batalionon. Sancho marŝis tiel bele en la mezo de la grupo, kun sia justico-vergo, ke nenia alia spektaklo pli vidindus. Suririnte kelke da stratoj, ili aŭdis bruon de kunfrapiĝo de klingoj, alkuris kaj trovis, ke nur du viroj interbatalas. Sed la paro, vidante veni la reprezentantojn de la justico, ĉesis ataki sin reciproke, kaj unu el ili kriis:

– Helpon, je la nomo de Dio kaj de la reĝo! Ĉu oni toleru, ke sur la stratoj de ĉi vilaĝo, la homoj estu atakataj kaj prirabataj?

– Trankviliĝu, bonulo – diris Sancho – , kaj rakontu al mi la motivon de ĉi kverelo: mi estas la gubernatoro.

Ĉe tio, lia antagonisto diris:

– Sinjoro gubernatoro, mi rakontos al vi ĉion per nur kelke da vortoj. Dio scias kiamaniere, ĉi viro ĵus gajnis en la monludejo, tie proksime, pli ol mil realojn. Mi ĉeestis la ludon kaj, kontraŭ la diktado de mia konscienco, mi donis opinion al li favoran rilate al ne tre klaraj kartometoj liaj. Li forlasis kun sia gajnita mono la tablon, kaj, kiam mi esperis, ke li donus al mi almenaŭ unu eskudon kiel rekompencon (ĉar tiom oni kutimas doni al gravuloj kiel mi, kiuj ĉeestas la partiojn de kartoj por juĝi pri la iro de la ludo, por apogi la trompistojn kaj por evitigi kverelojn), nu, li enbursigis sian monon kaj eliris el la domo. Ĉagrenita, mi sekvis lin kaj per ĝentilaj kaj mildaj vortoj mi petis lin, ke li donu al mi almenaŭ ok realojn, ĉar li scias, ke mi estas honesta homo sen metio kaj havo, tial, ke miaj gepatroj instruis al mi nenian profesion kaj postlasis al mi eĉ ne unu soldon. Sed li, pli ŝtelema ol Kako kaj pli granda trompisto ol Andradilla[375], volis doni al mi nur kvar realojn. Via moŝto vidu do, sinjoro gubernatoro, kiel senhonta kaj senkonscienca li estas. Sed mi ĵuras, ke se via moŝto ne aperintus, mi igus lin vomi sian gajnitan monon kaj instruus lin, kiel oni dece kondutu.

– Kion vi diras al tio? – demandis Sancho, turnante sin al la alia viro.

La viro respondis, ke lia kontraŭulo parolis la veron, kaj ke li volis doni nur kvar realojn, ĉar li jam ofte donacas al li la menciitan sumon. Li aldonis, ke la atendantoj de monaj rekompencoj devas montri sin afablaj kaj ĝentilaj kaj preni kun rideto kiom ajn oni proponas al ili, kaj ne diskuti kun gajninto, se ili ne certas, ke li estas trompisto kaj gajnas per fiaj procedoj. Li asertis, ke la fakto, ke li ne volis rekompenci la entrudulon, plej bele pruvis, ke li estas honesta homo, ne ŝtelisto, ĉar la trompistoj ĉiam devas pagi tributon al siaj komplicoj.

– Li pravas – diris la majordomo – . Nun, sinjoro gubernatoro, decidu kion oni faru al ĉi homoj.

– Nu, jen mia verdikto – respondis Sancho – . Vi, kiu gajnis per honesta, artifika aŭ indiferenta rimedo, donu ĉi tie kaj nun cent realojn al via agresinto, kaj krome, tridek por la paŭperaj sidantaj en la karcero. Kaj vi, senmetia, senmona, neniofara vagulo, tuj prenu la cent realojn kaj jam morgaŭ foriru de la insulo por dekjara ekzilo; kaj se vi ne obeos mian ordonon, vi plenumos vian punon en la transa mondo, ĉar mi, aŭ la ekzekutisto, laŭ mia ordono, pendumos vin. Kaj neniu el vi kontestu min, se vi ne volas senti la pezon de mia mano.

Unu el la viroj elpoŝigis la monon, kaj la alia prenis ĝin. La unua sin direktis al sia hejmo, la dua ekiris la vojon por forlasi la insulon, kaj la gubernatoro daŭrigis:

– Nu, aŭ mi havas etan povon, aŭ mi eliminos la monludejojn, ĉar mi suspektas, ke ili tre damaĝas.

– Almenaŭ ĉi ludodomon vi ne povos elimini – rimarkis unu el la oficistoj – . Ĝi apartenas al eminentulo, kiu perdas per la kartoj ege pli ol li gajnas. Sed vi povos efike uzi vian povon kontraŭ ludejaĉoj de minora gravo, la plej nocaj kaj friponecaj. En la domoj de ĉefaj kavaliroj kaj altranguloj, la trompistoj konataj ne kuraĝas utiligi siajn ruzojn, kaj tial, ke la pasio monludi ĝeneraliĝis, preferindas, ke oni ludu ĉe kavaliroj, ne ĉe friponaj uloj, kie, post la noktomezo, oni senhaŭtigas la kompatindan tie manipulatan.

– Efektive, sinjoro oficisto, mi vidas nun, ke oni povus multe rakonti ĉi-rilate.

Tiam alvenis ĝendarmo, kiu firme retenis junulon per la mano, kaj diris:

– Sinjoro gubernatoro, ĉi knabo estis iranta al ni sur ĉi vojo, sed tuj kiam li ekvidis la reprezentantojn de la justico, li turnis la dorson kaj komencis kuri kiel damao, kio montras, ke certe li estas deliktulo. Mi persekutis lin, kaj tial, ke li stumblis kaj falis, mi povis lin kapti. Alie, mi neniam atingus lin.

– Kial vi forkuris? – demandis Sancho al la junulo.

– Por eviti al mi respondi la multajn demandojn de la ĝendarmoj.

– Kian profesion vi havas?

– Teksistan.

– Kion vi teksas?

– Ferajn lancopintojn, sinjoro, se tiel diri.

– Nu, vi ŝatas ŝerci, mi vidas… Tia mokemulo! Bone. Kien vi iris kun?

– Spiri liberan aeron, sinjoro.

– Kaj kie oni spiras en ĉi insulo liberan aeron?

– Kie ĝi blovas.

– Tre bone. Vi lerte respondas kaj spritumas, knabo. Sed imagu, ke mi estas la aero, ke mi alblovas vin sur vian poŭpon kaj puŝas vin en la karceron. Hej! Oni prenu lin tien, por ke ĉi-nokte li dormu sen aero.

– Je Dio – respondis la knabo – , tiel neeble estus al via moŝto igi min dormi ĉi-nokte en la karcero, kiel fari min reĝo.

– Kial mi ne igus vin dormi en la karcero? – demandis Sancho – . Ĉu mi ne havas la povon aresti kaj liberigi laŭvole?

– Eĉ se via povo estus plej granda, ĝi ne sufiĉus por igi min dormi en la karcero.

– Ĉu vere ne? – respondis Sancho – . Nu, oni tuj prenu lin tien. Li vidos per si mem, ke li trompiĝas. Kaj se la karcerestro volus propraprofite liberigi lin kontraŭ pago, mi anticipe avertas, ke mi kondamnos lin pagi du mil eskudojn, se li permesos, ke la knabo faru eĉ unu solan paŝon ekster la karcero.

– Kia ridindaĵo! – diris la junulo – . La esenco de la afero estas, ke nenia vivanta persono igos min dormi en la karcero.

– Diru, diablo – respondis Sancho – . Ĉu eble vi havas anĝelon kapablan liberigi vin de la katenoj, kiujn vi surportos, laŭ miaj ordonoj?

– Nu, bone, sinjoro gubernatoro – sprite respondis la knabo – . Ni rezonu kaj vidu la aferon deproksime. Ni supozu, ke vi sendis min en karceran ĉelon, ke tie oni ligis min per katenoj, ke oni ordonis al la ĉefo de la prizono, sub minaco je grava puno se li ne obeos, ke li ne permesu min eliri, kaj ke li plenumis la ordonon. Malgraŭ ĉio, se mi dezirus, ne dormi, sed teni min vekita la tutan nokton, kun la okuloj apertaj, ĉu via moŝto kapablus, eĉ per via tuta povo, igi min dormi?

– Certe ne – diris la sekretario – . Ĉi viro pravas.

– Ĉu vi do tenus vin vekita memvole, ne por kontraŭi min? – demandis Sancho.

– Efektive, eĉ ne en sonĝo mi oponus al via volo – respondis la junulo.

– Se tiel, iru dormi ĉe vi, kaj Dio donu al vi profundan dormon. Mi ne volas teni vin vekita. Sed mi avertas vin, ke de nun vi ne plu moku la justicon, ĉar iam vi povus renkonti iun, kiu reĵetus viajn ŝercojn kontraŭ vian propran kapon.

La junulo foriris, kaj la gubernatoro daŭrigis sian rundon; kaj iom poste alvenis du ĝendarmoj prenantaj kun si unu homon kaj diris:

– Sinjoro gubernatoro, ĉi homo, ŝajne viro, efektive estas virino, kaj ne turpa, en vira vesto.

Oni levis al ŝiaj okuloj du tri lanternojn, ĉe kies lumo montriĝis la vizaĝo de knabino proksimume deksesjara, bela kiel mil perloj kaj kun la haroj kuntenitaj en eta reto el ora kaj verda silko. Oni rigardis ŝin de la kapo ĝis la piedoj kaj rimarkis, ke ŝi portas ŝtrumpojn el ruĝa silko kun ĵarteloj el blanka tafto franĝe garnitaj per oro kaj perloj. Ŝia kuloto estis el verda brokaĵo, kiel ŝia loza kazako, kaj sub ĉi lasta vidiĝis sajo el tre delikata blank-ora ŝtofo. Ŝiaj ŝuoj, viraj, havis blankan koloron, kaj ŝi portis ĉe la zono, ne glavon, sed gemo-garnitan dagon, kaj sur la fingroj multe da riĉaj ringoj. Unuvorte, ĉiuj trovis la junulinon bela sed tute ne konis ŝin, eĉ ne la propraj insulanoj; kaj plej surpriziĝis la personoj sciantaj pri la ŝercoj farotaj al Sancho, ĉar ĉi incidenton oni ne antaŭvidis, do ili perpleksis kaj atendis, kiamaniere finiĝos la afero. Sancho miris je la belo de la knabino, kaj demandis al ŝi ŝian nomon, kien ŝi iras, kaj kio movis ŝin porti tian veston. Regata de pudora hontego, kun la okuloj fiksitaj al la tero, ŝi respondis:

– Sinjoroj, mi ne povas riveli publike kion mi tre deziris teni sekreta. Sed mi volas, ke oni bone komprenu unu aferon: mi estas nek ŝtelistino nek perversa persono, sed senfortuna pucelo puŝita de la ĵaluzo forgesi mian decosenton.

Tion aŭdinte, la majordomo diris al Sancho:

– Sinjoro gubernatoro, ordonu, ke ĉiuj personoj apartiĝu, por ke la sinjorino parolu kun malpli da embaraso kion ŝi volos.

La gubernatoro tion ordonis. Ĉiuj apartiĝis, krom la majordomo, la butlero kaj la sekretario, kaj la pucelo diris tiam:

– Sinjoroj, mi estas filino de Pedro Pérez Mazorca, kolektisto de la lanimposto en ĉi vilaĝo kaj ofta vizitanto de mia patro.

– Tio ne kredeblas, sinjorino – respondis la majordomo – . Mi tre bone konas Pedron Pérez kaj scias, ke li havas nek filon nek filinon. Krome, vi diris, ke li estas via patro, kaj poste vi aldonis, ke li ofte vizitas vian patron!

– Ankaŭ mi rimarkis tian absurdon – diris Sancho.

– Vere, sinjoroj, en mia konfuziteco mi eĉ ne scias kion mi diras – respondis la pucelo – . Efektive, mi estas filino de Diego de la Llana. Viaj moŝtoj certe konas lin.

– Nu, tio pli kredindas – diris la majordomo – . Mi konas Diegon de la Llana, kaj scias, ke li estas grava kaj riĉa hidalgo, kun unu filo kaj unu filino. De kiam li vidviĝis, neniu en ĉi loko povas aserti, ke li vidis la vizaĝon de lia filino, ĉar li tenas ŝin tiel kaŝita, ke eĉ ne la suno havas la ŝancon ŝin vidi. Tamen, ŝi tre belas, laŭ la famo.

– Efektive, mi estas lia filino – respondis la pucelo. Kaj rilate al la famo pri mia belo, certe vi jam elreviĝis, ĉar vi povis vidi min.

Tiam ŝi komencis kortuŝe plori, kaj la sekretario, tion vidante, flustris ĉe la orelo de la butlero:

– Sendube io grava okazis al ĉi kompatinda pucelo, se konsideri ke, malgraŭ sia rango, ŝi iras en tia vesto kaj ĉi-hore sur la stratoj, anstataŭ sidi hejme.

– Vi pravas – respondis la butlero – . Krome ŝiaj larmoj konfirmas vian opinion.

Sancho konsolis ŝin laŭpove kaj petis ŝin rakonti, sen ia timo, ĉion okazintan al ŝi. Kaj li aldonis, ke ĉiuj serioze klopodus ĉiel helpi ŝin.

– Sciu, sinjoroj – ŝi respondis – , ke mia patro tenis min enfermita dek jarojn, t.e. de kiam mia patrino komencis kuŝi en la tombo. Ĉe mi oni celebras la meson en riĉa kapelo, interne de la hejmo, kaj en la menciita tempo mi vidas nur la sunon en la tago kaj la lunon kaj stelojn en la nokto, kaj ne sciis kio estas stratoj, placoj, kirkoj, aŭ eĉ viroj, se escepti mian patron, mian fraton kaj la kolektiston de la lanimposto, Pedro Pérez, kiu nin vizitas tiel ofte, ke mi havis la ideon diri, ke li estas mia patro. Tia enfermiteco kaj la fakto, ke oni eĉ ne permesis al mi viziti la kirkon, tre ĉagrenis min jam de multaj tagoj kaj monatoj. Mi deziris vidi la mondon aŭ, almenaŭ, la vilaĝon kie mi naskiĝis. Kaj mi pensis, ke per tia deziro mi ne pekas kontraŭ la pudoro propra al la puceloj de moŝta nasko. En la okazoj, kiam mi aŭdis ion rilate al taŭrludoj, turniroj aŭ teatraĵoj, mi petis de mia frato, pli juna ol mi per unu jaro, ke li parolu al mi pri tiaj aferoj kaj pri multaj aliaj nekonataj al mi. Li klarigis ilin al mi kiom li sciis, sed liaj vortoj nur ekscitis mian deziron vidi la mondon per mi mem. Fine, por ne longigi la rakonton de mia misfortuno, sciu, ke mi petis kaj suplikis mian fraton… ho, kial venis tia ideo en mian kapon?

Kaj denove ŝi komencis plori.

– Daŭrigu, sinjorino, kaj finu vian rakonton – diris la majordomo – . Viaj vortoj kaj larmoj tenas nin en streĉa atendo.

– Apenaŭ iom restas por diri – ŝi respondis – . Sed multe da larmoj mi verŝos ankoraŭ, ĉar nedecaj deziroj povas alporti nur misfortunojn…

La beleco de la junulino faris profundan impreson en la koro de la butlero. Li denove proksimigis al ŝi la lanternon por revidi ŝin, pensis, ke el ŝiaj okuloj fluas, ne larmoj, sed roso, kaj eĉ orientaj perloj, kaj esperis, ke ŝia misfortuno ne estis tiel granda, kiel ŝiaj larmoj kaj veoj ŝajnis indiki. La gubernatoro senpacienciĝis pro la paŭzemo de la knabino en la rakontado de ŝia historio, kaj diris al ŝi, ke ŝi metu finon al ilia suspenso, ke jam estas tarde, kaj ke ili devas fari ankoraŭ grandan parton de la rundo. Tiam, inter plorsingultoj kaj sufokaj ĝemoj, ŝi respondis:

– Mia misfortuno kaj mia malfeliĉo estas, ke mi petis mian fraton prunti al mi unu el siaj vestoj kaj preni min kun si por vidi nokte la vilaĝon dum la dormado de mia patro. Tedate de miaj suplikoj, li fine konsentis, pruntis al mi ĉi veston kaj surmetis alian mian, kiu sidas sur li kvazaŭ fasonita laŭmezure, ĉar li havas la vizaĝon tute senhara kaj ŝajnas belega pucelo. Nu, ĉi-nokte, antaŭ proksimume unu horo, ni eliris kaŝe el la domo, kaj nia juna kaj senorda fantazio kondukis nin rondiri la vilaĝon. Kaj kiam ni volis reveni hejmen, ni vidis proksimiĝi grandan grupon de viroj, kaj mia frato diris al mi: «Fratino, tio sendube estas la rundo: metu flugilojn al viaj piedoj kaj kuru post mi, por ke oni ne konu nin: alie, ni trovos nin en embarasa situacio». Tion dirante, li turnis la dorson kaj komencis, ne kuri, sed flugi. Sed apenaŭ mi faris ses paŝojn mi falis pro la timo, kaj tiam alvenis la ĝendarmo, kiu prenis min antaŭ viaj moŝtoj. Kaj pro mia kapricemo kaj mava inklino mi vidas min ĉi tie, plena de honto antaŭ tiom da viroj.

– Sinjorino, ĉu efektive okazis al vi nenio malagrabla? – demandis Sancho – . Ĉu ne pro ĵaluzo vi forlasis la hejmon, kiel vi antaŭe diris?

– Nenio okazis al mi, nek ekzistis tia ĵaluzo. Mi deziris nur vidi la mondon, kiu por mi limiĝis al la stratoj de la vilaĝo.

La veron de ŝia rakonto plene konfirmis la alveno de du ĝendarmoj kondukantaj ŝian fraton, kiun unu el ili kaptis, kiam la junulo kuris de sia fratino. Li portis nur riĉan jupon kaj manteleton el blua damasko kun delikataj orfadenaj pasamentoj. Lian kapon kovris nenia ĉapelo, kaj ĝin garnis nur liaj propraj haroj, similaj al ringoj oraj pro ilia krispa blondo. La gubernatoro, la majordomo kaj la butlero apartiĝis kun li kaj, ekster la aŭdo de lia fratino, demandis lin, kial li portas tian veston. La junulo, same honte kaj embarasite kiel lia fratino, rakontis la saman historion, kiun ŝi antaŭe eldiris, ĉe la granda kor-faciliĝo de la am-tuŝita butlero. Tiam Sancho turnis sin al la geknaboj kaj diris:

– Vi faris veran infanaĵon, kaj ne necesis tiom da larmoj kaj longaj suspiroj por la rakontado de via stulta aventuro. Se vi dirintus: «Ni estas Tiu kaj Tiu kaj eskapis el la domo de nia patro pro nura scivolo, sen aliaj intencoj», nu, la rakonto finiĝus sen ĝemoj, ploroj kaj tiel plu.

– Vi pravas – respondis la pucelo – , sed viaj moŝtoj sciu, ke pro mia granda embaraso, mi ne povis teni min inter la ĝustaj limoj.

– Nenio bedaŭrinda okazis – diris Sancho – . Mi kondukos vin ambaŭ al via hejmo. Eble via patro ne rimarkis vian foreston. Kaj de nun ne kondutu tiel infanece, nek tiele sopiru vidi la mondon: ĉar virta virino straton ne konas; virino kaj kokino promenante trovas sian ruinon; kaj ino inklina ĉion vidi, deziras ankaŭ esti vidata… Kaj punkto.

La knabo dankis al la gubernatoro la favoron eskorti ilin al ilia hejmo, ne tre dista de tie. Alveninte antaŭ la domo, la frato ĵetis ŝtoneton al fenestro, kaj tuj poste unu servistino ilin atendanta descendis, apertis la pordon, la gefratoj eniris, dum iliaj akompanintoj staris senmovaj kaj miris ne nur je ilia belo kaj ĝentilo, sed ankaŭ je ilia deziro vidi la mondon en la nokto kaj sen eliri el la vilaĝo; sed oni tion atribuis al ilia frua juneco.

La butlero, vundita de la sago de Amoro, decidis en si ke, en la sekvanta tago, li petus de la patro de la junulino ŝian manon, kaj havis la certecon, ke oni ne rifuzus lin, tial, ke li estas servisto de la duko. Kaj eĉ Sancho karesis en si la ideon edzigi la knabon al sia filino Sanchica. En sia konvinkiĝo, ke nenia viro povus rifuzi edziĝi al filino de gubernatoro, li decidis aranĝi siatempe la aferon.

Per tio finiĝis la nokta rundo. Sed du tagojn poste finiĝis ankaŭ la gubernatoreco, kio, kiel oni baldaŭ vidos, renversis kaj vanigis la projekton de Sancho.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.