La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 26

Kie oni plu rakontas pri la eleganta konduto, kiun, pro amo, observis don Quijote en Sierra Morena

Diras la historio, ke post ol la Kavaliro de la Trista Mieno faris kapriolojn kaj transkapiĝojn kun la supra parto de la korpo en ĉemizo kaj la suba senvesta, kaj vidis, ke Sancho foriris ne dezirante spekti pli da sensencaĵoj, li grimpis ĝis la supro de alta roko kaj tie pensis denove kion jam multfoje li antaŭe pensis sen preni decidon, nome, kio estus pli konvena kaj propra al li: ĉu imiti Rolandon en ties frenezo furioza, aŭ Amadison en ties frenezo melankolia. Kaj parolante al si mem, li diris:

– Ne mirige, ke Rolando estis tiel bona kaj brava kavaliro, kiel oni asertas, ĉar finfine, pro lia ensorĉiteco oni povus mortigi lin, nur puŝante longan pinglon en lian plandon, kaj, por eviti tian eventualon, li ĉiam portis ŝuojn kun sep feraj plandumoj. Tamen ili ne efikis kontraŭ Bernardo del Carpio, kiu sciis helpi al si, sufokante lin inter siaj brakoj. Sed ni ignoru la demandon pri lia kuraĝo kaj konsideru nur lian frenezon. Estas vere, ke li freneziĝis, vidinte la indicojn ĉe la fonto kaj aŭskultinte paŝtiston pri tio, ke Angélica siestis pli ol dufoje kun Medoro, juna maŭro krispahara kaj paĝio de Agramonte. Se Rolando kredis, ke lia damo faris al li tiel gravan ofendon, ne surprize do, ke li freneziĝis. Sed, kiel mi povus imiti liajn frenezaĵojn? Mi havas ne similan motivon kaj eĉ ĵuras, ke mia Dulcinea de El Toboso neniam en sia vivo vidis maŭron, eĉ ne en ties tipa vesto, kaj ke ŝi estas tiel kompleta, kiel en la tago kiam ŝia patrino enmondigis ŝin. Do mi grave ŝin ofendus, se, pensante alie pri ŝi, mi freneziĝus laŭ la furioza maniero de Rolando. Krome mi vidas, ke Amadís de Gaŭlio, sen perdi la prudenton kaj sen fari frenezaĵojn, akiris senegalan reputacion kiel amanto, ĉar, laŭ la historio, kiam Amadís vidis sin disdegnata de sia sinjorino Oriana, kiu ordonis lin ne plu aperi antaŭ ŝi, ĝis ŝi lin denove vokus, li nur retiriĝis al la Nuda Roko en la akompano de ermito kaj tie konsumiĝis, plorante kaj konfidante sin al Dio, ĝis la ĉielo helpis lin meze de liaj plej profundaj aflikto kaj mizero. Nu, se ĉio ĉi estas vera (kaj vera ĝi estas), ĉu valoras, ke mi faru al mi la klopodon tute senvestigi min, makuli la klaran akvon de ĉi rojoj, kie mi trinkos kiam necese, kaj difekti ĉi arbojn, kiuj faris al mi nenian mavon? Oni honoru do la memoron de Amadís, kaj lin imitu kiom eble don Quijote de La Mancha, pri kiu oni diros, kiel oni diris pri la alia, ke, kvankam li ne plenumis grandajn farojn, tamen li mortis entreprenante ilin. Kaj se konsideri, ke mia Dulcinea nek repuŝas, nek disdegnas min, sufiĉas, kiel mi jam diris, priplori la nuran fakton, ke ŝi forestas. Do, ek al la afero! Venu al mia memoro la faroj de Amadís, kaj ili montru al mi, per kio mi devas komenci lin imiti. Mi nun memoras, ke pliparte li preĝis kaj rekomendis sin al Dio. Sed rozario mankas al mi; kiel mi ĝin anstataŭigos?

Tiam venis al li en la kapon la maniero sin helpi, Li deŝiris grandan strion de la basko de la ĉemizo libere pendanta, kaj faris en ĝi dek unu nodojn, unu pli granda ol la ceteraj; tia surogato servis al li kiel rozario en la tuta tempo de lia pentofarado, kaj li preĝis per ĝi unu milionon da avemarías. Sed lin tre ĉagrenis, ke li ne trovis ajnan ermiton por konfesado kaj konsolado, do li sin distris, promenante sur la herbejo kaj enskribante en la ŝelon de la arboj kaj en la fajnan sablon multe da versoj senescepte konformaj al lia trista humoro, kaj kelkajn en laŭdo de Dulcinea. Sed kompletaj kaj legeblaj vidiĝis poste nur la jenaj:

Arboj kaj arbustoj grandaj,
verdaj herboj de ĉi tero:
se al voĉoj vin vokantaj
vi vin turnas kun tolero,
jen la plendoj miaj sanktaj.

Traktas min Amor’ despote,
sed ne zorgu vi, se vea
tie ĉi kaj ĝiseksplode
verŝas larmojn don Quijote,
ĉar forestas Dulcinea
   de El Toboso.

En ĉi loko izolita
la amanto plej lojala
kaŝas sin de damo spita,
kaj al ĉi malbon’ brutala
puŝis lin fatal’ insida.

Lin la amo, ŝire, frote
taŭzas kun rigoro pleja;
ne mirinde, ke po-pote
verŝas larmojn don Quijote,
ĉar forestas Dulcinea
   de El Toboso.

Serĉe al la aventuroj
inter ĉi rokaro raspa
li nur trovas malplezurojn
kaj pro ŝia koro aspra
ŝin riproĉas inter ĵuroj.

Vipas lin Amor’ metode
trae sur la mol’ glutea;
kun doloro subkulote
verŝas larmojn don Quijote,
ĉar forestas Dulcinea
   de El Toboso.

La trovintoj de ĉi versoj tre ridis pri la aldono de «de El Toboso» al la nomo de Dulcinea, supozante, ke don Quijote certe imagis, ke la versojn oni ne bone komprenus, se li ne mencius ankaŭ «de El Toboso». Kaj ili ĝuste supozis, kiel don Quijote poste rekonis. Li skribis multe pli da versoj sed, kiel dirite, oni trovis kompletaj kaj povis deĉifri nur la tri menciitajn strofojn. Li pasigis do la tempon, skribante kaj krome suspirante kaj vokante al la faŭnoj kaj satirusoj de la tieaj arbaroj, al la nimfoj de la riveroj kaj al la trista kaj humida Eĥoa, ke ili respondu, konsolu kaj aŭskultu lin. Li ankaŭ serĉis herbojn por nutri sin per ili ĝis la reveno de Sancho. Sed, se estus pasintaj tri semajnoj ĝis la reveno de la ŝildisto, kaj ne tri tagoj, la Kavaliro de la Trista Mieno intertempe konsumiĝus tiel, ke eĉ la patrino lin naskinta ne povus lin rekoni.

Sed konvenas lasi lin ĉi-momente meze de liaj suspiroj kaj versoj kaj rakonti tion kio okazis al Sancho en ties karaktero de mesaĝisto. Alveninte al la ĉefvojo, li iris ale al El Toboso kaj la sekvantan tagon li atingis ĝis proksime al la gastejo, kie li suferis la misaventuron de la bernado. Kaj tuj kiam li ĝin vidis, ŝajnis al li, ke li denove flugas tra la aero, do li ne kuraĝis eniri, kvankam li alvenis en la ĝusta momento, se konsideri, ke estis la manĝohoro kaj li tre deziris gustumi ion varman, post tiom da tagoj en kiuj li manĝis nur fridaĵojn. Lia deziro puŝis lin pli proksimiĝi al la gastejo, kaj kiam li plu hezitis, ĉu eniri aŭ ne, elvenis du homoj, rekonis lin, kaj diris unu la alian:

– Diru, sinjoro licenciulo, ĉu la rajdanto tie ne estas Sancho Panza, kiu, laŭ la mastrumantino de nia hidalgo, foriris kun li en karaktero de ŝildisto?

– Jes, Sancho mem – respondis la licenciulo – , kaj li rajdas la ĉevalon de don Quijote.

Ili konis lin tre bone, ĉar temis pri la pastro kaj la barbiro de lia propra vilaĝo, la samaj homoj farintaj la proceson kaj la aŭtodafeon al la libroj. Plene rekoninte la ŝildiston kaj la ĉevalon, ambaŭ viroj, en sia deziro scii novaĵojn pri don Quijote, proksimiĝis al li, kaj la pastro vokis lin per ties nomo, dirante:

– Amiko Sancho Panza, kie troviĝas via mastro?

Sancho Panza tuj rekonis ilin kaj decidis riveli nek la lokon nek la staton, en kiuj troviĝis don Quijote. Li respondis do, ke lia mastro restas ie kaj sin okupas per afero al li tre grava, kaj ke li dirus nenion plian, eĉ se tio kostus al li la okulojn de la vizaĝo.

– Ne, ne, Sancho Panza – diris la barbiro – , se vi ne diras al ni, kie li restas, ni suspektos, fakte ni jam suspektas, ke vi murdis kaj prirabis lin, ĉar vi rajdas sur lia ĉevalo. Aŭ vi indikas al ni la lokon, kie la mastro de Rocinante troviĝas, aŭ estos al vi tre mave.

– Vi ne havas motivon por minaci min. Por nenio mi murdus aŭ rabus. Ĉiu mortu, kiam lia sorto volas, aŭ kiam Dio lin vokas. Mia mastro dediĉas sin pentofari meze de la montoj.

Kaj senhalte kaj ĝis la fino Sancho rakontis pri la stato de don Quijote, pri la serio de aventuroj al ili okazintaj kaj pri tio, ke li portas leteron al sinjorino Dulcinea de El Toboso, t.e. al la filino de Lorenzo Corchuelo, kaj ke don Quijote tiel adoras ŝin, ke li dronas en amo ĝis super la oreloj. La pastro kaj la barbiro miris ĉe la informoj de Sancho, kaj, kvankam ili jam sciis pri la naturo de la frenezo de don Quijote, ili remiris ĉiufoje, kiam ili aŭdis pri ĝi. Ili petis la ŝildiston montri al ili la leteron adresitan al sinjorino Dulcinea de El Toboso. Li respondis, ke ĝi estas skribita en notokajero kaj ke lia sinjoro ordonis lin, igi kopii la leteron sur paper-folion en la unua vilaĝo ĉe la vojo. Tiam la pastro petis lin montri la leteron, kaj promesis kopii ĝin per tre bona kaligrafio. Sancho Panza serĉis la kajeron sub la ĉemizon, sed li ne trovis ĝin, kaj ĝin ne trovus eĉ se li serĉus ĝis nun, ĉar ĝi restis en la manoj de don Quijote, kaj Sancho siatempe forgesis ĝin peti de li.

Kiam Sancho vidis, ke la kajero ne aperas, lia vizaĝo ricevis palon de morto, li palpis al si tre rapide la tutan korpon, konstatis denove, ke la kajero mankas, kaj senplie li puŝis ambaŭ manojn en la barbon kaj deŝiris la duonon de ĝi. Poste senĉese kaj haste li donis al si du dekojn da pugnobatoj sur la vizaĝon kaj sur la nazon, ĝis ilin kovris la sango. Vidante tion, la pastro kaj la barbiro lin demandis, kio igas lin trakti sin mem tiel senkonsidere.

– Kio? – respondis Sancho – . Mi ĵus perdis en unu momento tri azenojn grandajn kiel kasteloj.

– Kiel okazis tio? – demandis la barbiro.

– Mi perdis la notokajeron – respondis Sancho – . En ĝin oni skribis la leteron por Dulcinea kaj unu mandaton kun la signaturo de mia sinjoro ordonantan ke lia nevino donu al mi tri el la kvar aŭ kvin azenoj, kiujn li havas ĉe si.

Tiam li rakontis ankaŭ pri la perdo de la azeno. La pastro lin konsolis kaj diris, ke siatempe li igos lian mastron renovigi la mandaton kaj skribi ĝin sur apartan paperon, laŭ la kutimoj kaj la reguloj, ĉar la mandatojn en not-kajeroj oni ne akceptas nek plenumas. Ĉe tio Sancho trankviliĝis kaj diris, ke, se la afero de la mandato tiel solviĝos, li ne tre bedaŭras la perdon de la letero al Dulcinea, ĉar li preskaŭ tute parkeris ĝin, do ili povus ĝin kopii, kie kaj kiam ili dezirus.

– Diru la tekston, Sancho – petis la barbiro – , kaj poste ni skribos ĝin.

Sancho Panza haltis, gratis al si la kapon por stimuli sian memoron, kaj jen li apogis sin sur unu piedo, jen sur la alia; kelkfoje li rigardis al la grundo, kelkfoje al la ĉielo, kaj, ronĝinte al si la duonon de la pulpo de unu fingro, dum la pastro kaj la barbiro atendis en suspenso liajn vortojn, li diris post tre longa paŭzo:

– Je Dio, sinjoro licenciulo, la diablo prenu kion mi memoras de la letero; tamen, ĉe la komenco, ĝi diris: «Suverena kaj cima sinjorino».

– Certe ĝi ne diris «cima», sed superlima, aŭ sublima sinjorino – rimarkis la barbiro.

– Vi pravas – diris Sancho – , kaj, se mi bone memoras, ĝi tekstis jene: «La vundito senfibra kaj dormomanka kisas al via moŝto la manojn, sendanka kaj nekonata belulino» kaj mi ne scias kion kroman ĝi diris pri sano kaj malsano, kiun li sendis al ŝi, kaj ĉio laŭ la sama stilo iris ĝis la subskribo: La Kavaliro de la Trista Mieno.

La pastron kaj la barbiron tre amuzis la bona memoro de Sancho, kaj ili laŭdis lin pro ĝi kaj petis lin ripeti dufoje la leteron, por ke ankaŭ ili povu parkeri kaj poste ĝin skribi siatempe. Sancho diris ĝin tri pliajn fojojn kaj trifoje li ripetis tri mil komikajn absurdojn. Poste Sancho rakontis pri aferoj de sia mastro, sed ne menciis eĉ per unu vorto la bernadon, kiun li suferis en la gastejo, kies pordon li ne kuraĝis nun trapasi. Li diris ankaŭ, ke, se li transdonus al sia sinjoro favoran respondon de sinjorino Dulcinea de El Toboso, don Quijote ekirus gajni al si la tronon de imperiestro aŭ, almenaŭ, de monarĥo, ĉar tion ili interkonsentis. Li aldonis, ke la afero ŝajnas facile efektivigebla, se konsideri la kuraĝon de la kavaliro kaj la forton de lia brako, kaj, ke, sukcesinte en sia entrepreno, don Quijote donus al li kiel edzinon (ĉar tiam certe li estus vidvo) unu el la damoj pli intimaj kun la imperiestrino, kiu damo ricevus herede riĉan kaj grandan ŝtaton sur firma tero, ĉar insuloj kaj insuletoj jam ne plu plaĉis al li. Sancho tiel flegme kaj sensence diris ĉion ĉi, dume elpurigante al si la nazon de tempo al tempo, ke la pastro kaj la barbiro miris denove, konsiderante, kiel forta estis la frenezo de don Quijote, ke ĝi povis renversi per sia influo la cerbon de la povra ŝildisto. Ili ne volis fari al si la klopodon elrevigi lin, pensante, ke pro tio, ke lia konscienco suferis nenian damaĝon, estus pli bone lasi lin en ties iluzio, kaj dume ili amuziĝus per liaj sensencaĵoj. Do ili rekomendis lin preĝi al Dio por la sano de sia sinjoro, ĉar tre eble kun la tempo li povus fariĝi imperiestro, kiel Sancho mem diris, aŭ, almenaŭ, ĉefepiskopo aŭ io en la sama rango.

– Nu, sinjoroj – diris Sancho – , se la fortuno tiel aranĝos la aferojn, ke mia mastro volos esti, ne imperiestro, sed ĉefepiskopo, mi dezirus scii nun kion kutime donas la vagantaj ĉefepiskopoj al ties ŝildistoj.

– Ordinare ili donas beneficon, aŭ senpostenan, aŭ kun pastraj funkcioj, aŭ la rangon de sakristiano. Tio havigas bonan renton fiksan plus proksimume samvaloran enspezon por religiaj servoj.

– Sed necesas por tio – diris Sancho – , ke la ŝildisto estu fraŭlo, kaj, ke, almenaŭ, li sciu helpi celebri la meson. Do ve al mi! Mi estas edzo kaj scias eĉ ne la unuan literon de la aboco. Kio okazus al mi, se mia mastro, spite al la kutimo reganta inter la vagantaj kavaliroj, kapricus fariĝi, ne imperiestro, sed ĉefepiskopo?

– Ne zorgu, amiko Sancho – diris la barbiro – . Ni parolos kun via mastro, lin konsilos kaj eĉ prezentos al li kiel aferon de konscienco, ke li fariĝu imperiestro, ne ĉefepiskopo. Krome tio estos al li pli facile, ĉar lia kuraĝo grandas pli ol lia klero.

– Mi opinias same – respondis Sancho – , kvankam verdire li lertas en ĉio. De mia flanko mi pensas peti la Eternulon, ke Li sendu lin tien, kie li povos pleje utili kaj doni al mi multajn rekompencojn.

– Vi parolas kiel diskreta homo kaj pensas kiel honesta kristano – diris la pastro – . Sed nun necesas trovi la manieron liberigi vian mastron de la vana pentofaro, kiun, laŭ vi, li plenumas; kaj por pli bone pensi pri la afero, kaj por manĝi, ĉar estas jam la tempo, prefere ni iru en la gastejon.

– Eniru vi ambaŭ, se vi volas – diris Sancho – . Mi atendos ĉi tie ekstere kaj poste mi diros al vi, kial ne konvenas al mi eniri. Sed bonvolu havigi al mi iom da varma manĝo kaj ankaŭ iom da hordeo por Rocinante.

Ili eniris kaj Sancho restis ekstere, sed post kelka tempo la barbiro elvenis momenton por transdoni al la ŝildisto iom da manĝo. Post ol la pastro kaj la barbiro diskutis pri la ideoj sekvindaj por la sukceso de ilia projekto, ili decidis efektivigi la planon, kiu venis en la kapon de la pastro, tre konforman al la humoro de don Quijote kaj al tio, kion ili celis. Laŭ tia plano, la pastro surmetus maskon kaj alivestus sin per la robo de vaganta pucelo, kaj la barbiro rolus, kiel eble plej bone, kiel ŝia ŝildisto. Poste ili irus renkonte al don Quijote, kaj la pastro, ŝajnigante sin pucelo forlasita kaj senhelpa, petus favoron, kiun don Quijote pro sia kavalireco ne povus rifuzi, nome, ke li akompanu ŝin, kien ajn ŝi lin kondukus, por ripari ofendon al ŝi faritan de malica kavaliro. Ŝi ankaŭ petus lin ne ordoni ŝin demeti la maskon nek demandi ion ajn pri ŝia persono, ĝis li venĝus ŝin kontraŭ la malica kavaliro. La pastro opiniis, ke don Quijote konsentos fari kion ajn oni petos de li laŭ tiu sistemo, kaj tiel ili sukcesos elpreni lin el la loko de la pentofaro kaj lin konduki al la vilaĝo, kie ili klopodos trovi ian rimedon al lia stranga frenezo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.