|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Apenaŭ restis por lego ĝis la fino de la novelo, kiam el la mansardo, kie don Quijote ripozis, eliris Sancho Panza tute alarmite kaj kriante:
– Rapidu, sinjoroj, tuj venu helpi mian sinjoron! Li troviĝas meze de la plej feroca kaj sanga batalo, kian mi ĝis nun ne vidis. Je Dio! Li donis tiel fortan hakon al la giganto malamiko de sinjorino princino Micomicona, ke li detranĉis al li la kapon tiel facile kiel napon.
– Kion vi diras, frato? – demandis la licenciulo, interrompinte la legon de la novelo – . Ĉu vi havas viajn sensojn en sana stato? Kiel, je la diablo, povus tio okazi, se konsideri, ke la giganto troviĝas ses mil mejlojn de ĉi tie?
Tiam aŭdiĝis terura bruo en la ĉambro de don Quijote, dum li kriis:
– Haltu, latrono fanfarona, kanajlo! Jen mi! Nun via cimitaro[149] ne tre taŭgos al vi!
Kaj ŝajnis, kvazaŭ li donus fortajn hakojn sur la murojn.
– Ne aŭskultu tie senmove – diris Sancho – Prefere interrompu la batalon, aŭ helpu mian mastron; kvankam helpon li ne bezonas, ĉar, certe, la giganto jam mortis, kaj donas nun al Dio konton de sia perversa vivo tera. Mi vidis flui sangon sur la planko kaj kuŝi ĉe la flanko de la giganto ties detranĉitan kapon, grandan kiel felsako de vino.
– Oni prenu de mi la vivon – diris la gastejestro – se don Quijote, aŭ don diablo, ne hakis unu aŭ alian el la felsakoj da ruĝa vino kuŝantaj ĉe la kapo de lia lito! La sakoj plenis, kaj kion ĉi ulo prenas por sango, tio devas esti la vino disverŝita!
Kure li iris al la mansardo kaj, post li, la tuta grupo. Ili trovis don Quijote en la plej stranga vesto de la mondo: li surportis nur la ĉemizon, kies fronto ne estis sufiĉe longa por bone kovri al li la femurojn, kaj kies posto estis ses fingrojn kurta; liaj gamboj, longaj kaj magraj, plenaj de vilo, vidiĝis ne tre puraj; sur lia kapo sidis ĉapeto ruĝa kaj grasa, apartenanta al la gastejestro. De lia liva brako pendis, ĉirkaŭvolvite, la lita plejdo, kiun Sancho abomenis pro kialo tre konata de li;[150] kaj per la dekstra li svingis la glavon, donante hakojn ĉien, kaj parolante, kvazaŭ li vere batalus kontraŭ giganto. La kurioza aspekto de la afero kuŝis en tio, ke li havis la okulojn fermitaj, ĉar li dormis, sonĝante, ke li duelas kontraŭ la giganto: tiel forte kaj ripete li hakis la sakojn, kredante haki la giganton, ke la tuta ĉambro plenis de vino, kaj la gastejestro, vidante la spektaklon, tiel koleriĝis, ke li furioze atakis la hidalgon per la pugnoj; kaj se Cardenio kaj la pastro ne estus lin retenintaj, li baldaŭ metus finon al la milito kontraŭ la giganto. Tamen la kompatinda kavaliro ne vekiĝis, ĝis la barbiro alportis grandan kuvon plenan de frida akvo el la puto kaj, per subita eksvingo, ĵetis la likvon plene sur la korpon de don Quijote, kaj vekis lin, kvankam ne tiom, ke li konscius sian duonnudan staton. Dorotea, vidante lin en tiel leĝera negliĝo, ne volis eniri por spekti la batalon inter sia ĉampiono kaj sia malamiko.
De sia flanko, Sancho komencis serĉi tra la tuta planko la kapon de la giganto kaj, ĉar li ĝin ne trovis, li diris:
– Jes, mi bone vidas, ke ĉio en ĉi domo estas ensorĉita; la alian fojon, en ĉi sama loko kie mi staras nun, mi ricevis multe da frapoj kaj kalcitroj, sed tute ne sciis kio min batis, ĉar ĉiam ĝi estis nevidebla; kaj nun la kapo de la giganto ne aperas, kvankam mi vidis propraokule, kiel oni ĝin detranĉis, kaj kiel la sango ŝprucis de la korpo, kvazaŭ de fonto.
– Pri kia sango kaj pri kia fonto vi parolas, malamiko de Dio, kaj de la sanktuloj? – demandis la gastejestro – . Ĉu vi ne vidas, fripono, ke la sango kaj la fonto estas nenio alia ol ĉi felsakoj trapikitaj, kaj ĉi ruĝa vino, en kiu la ĉambro naĝas? Mi vidu la animon de la trapikinto naĝi en la infero!
– Mi scias nenion – diris Sancho – , nur, ke oni devas min kompati, ĉar, se mi ne trovos la kapon de la giganto, mia grafolando solviĝos kiel salo en akvo.
Kaj tiamaniere Sancho, nedorma, pli absurdis ol don Quijote endorma: ĝis tia ekstremo lin obsedis la promesoj de lia mastro. La gastejestro desperis ĉe la stulto de la ŝildisto kaj la misagoj de la mastro, kaj ĵuris, ke nun ne okazos kiel la pasintan fojon, kiam ili foriris sen pagi; nun la privilegioj de la kavalirismo ne evitos al ili pagi la oldan konton kun la nova, inkluzive de la flikoj surkudrotaj al la ŝiritaj felsakoj.
La pastro retenis je la mano la kavaliron, kiu, kredante, ke li finis la aventuron kaj troviĝas antaŭ la princino Micomicona, genuiĝis antaŭ la licenciulo kaj diris:
– Via Grandeco, alta kaj bela sinjorino, estu certa, ke de nun ĉi bastardo ne plu ĝenos vin; kaj same de nun, mi konsideras min libera de la promeso, kiun mi faris al vi, ĉar, kun la helpo de la ĉiopova Dio, kaj kun la fervoro de la sinjorino, por kies amo mi vivas kaj spiras, mi perfekte plenumis mian vorton.
– Ĉu mi ne pravis? – ekkriis Sancho – . Mi ne vidis viziojn, mi ne estis ebria. Morta, kaj eĉ peklita, estas la giganto! La okazaĵo okazis, kaj la grafolando falos al mi en la manojn kiel matura frukto!
Ĉu oni povus reteni la ridon ĉe la absurdoj de la servisto kaj de ties mastro? Ĉiuj ridis, krom la gastejestro, kiu rekomendadis sin al la diablo. Fine Cardenio, la barbiro kaj la pastro sukcesis, ne sen granda peno, meti la kavaliron en la liton, kie li tuj dormiĝis en stato de ekstrema laco. Ili lasis lin dormi kaj iris al la vestiblo de la gastejo por konsoli la ŝildiston Sancho pro tio, ke li ne trovis la kapon de la giganto; sed fine ili devis pli penadi ankoraŭ por kvietigi la desperon de la gastejestro, furiozanta pro la subita pereo de la felsakoj. Kaj lia edzino diris laŭte kaj krie:
– Malbeno trafu la tagon kaj la horon de la alveno de ĉi vaganta kavaliro al mia domo! Mi volus vidi lin neniam, tiel kare li kostas al mi! La lastan fojon, li foriris sen pagi la vespermanĝon, nek la liton, nek la pajlon, nek la hordeon por li, por lia ŝildisto kaj por unu ĉevalo kaj unu azeno, dirante, ke li estas kavaliro aventuristo (mizerajn aventurojn Dio donu al li kaj al la ceteraj aventuristoj de ĉi mondo) kaj ke li devas pagi neniom, ĉar tion postulas la reguloj de la vaganta kavalirismo; poste, por aferoj koneksaj kun li, venis ĉi alia sinjoro, prenis kun si mian voston kaj ĝin redonis kun damaĝoj, kostantaj pli ol kvarono de realo, kaj tiel senhara, ke ĝi ne plu taŭgos al mia edzo. Kaj nun, kiel kulmino, la rompo de miaj sakoj kaj la verŝo de mia vino! Lian sangon mi vidu verŝita! Sed ili ne pensu, ke ili facili elturniĝos! Je la ostoj de mia patro kaj je la vivo de mia patrino mi ĵuras, ke se ili ne pagos ĉion, ĝis la lasta maravedo, mi ne meritos porti mian nomon, nek esti filino de mia patro!
Ĉi vortojn, kaj aliajn similajn, sputis furioze la gastejestrino; ŝia bona servistino Maritornes kunkriis kun ŝi la samajn argumentojn, sed la filino silentis kaj nur ridetis de tempo al tempo. La pastro ĉion kvietigis, promesante laŭeble kompensi al ŝi la perdojn por la felsakoj kaj la vino kaj speciale por la damaĝoj al la vosto, tiel kara al ŝi. Dorotea konsolis la ŝildiston Sancho Panza, promesante al li, ke, kiam evidentiĝos, ke lia mastro senkapigis la giganton, kaj kiam ŝi denove pace sidos en la trono de sia regno, ŝi donos al li la plej bonan grafolandon tiean. Sancho kontentiĝis per tio, kaj insistis al la princino, ke ŝi estu certa, ke li vidis la kapon de la giganto, kaj ke, jen konfirmo de lia aserto, ĝi havis barbon longan ĝis la talio. Tamen, se la kapo ne aperis, tio okazis, ĉar la domo estis ensorĉita, kiel li mem spertis, kiam li gastis tie la lastan fojon. Dorotea respondis, ke ŝi opinias same kiel li, kaj, ke li ne devus zorgi, ĉar la aferoj iros glate kaj laŭdezire.
Kiam ĉiuj fine trankviliĝis, la pastro esprimis sian deziron legi la novelon ĝis la fino, vidante, ke nur kelkaj paĝoj restas. Dorotea, Cardenio kaj la aliaj petis lin plu legi, kaj, ĉar li deziris ilin kontentigi kaj samtempe plezurigi sin, li daŭrigis la rakonton, dirante:
– Okazis do, ke, certa pri la virto de Camila, Anselmo vivis feliĉa kaj libera de zorgoj. Camila, intence tenis sin serioze kaj disdegne antaŭ Lotario, por ke ŝia edzo pensu, ke ŝi havas al Lotario inklinon malan al la vera. Por plifortigi ĉi opinion en sia amiko, Lotario petis de li permeson por ĉesi iri al li, ĉar videble lia ĉeesto tre ĉagrenis Camilan. Sed la trompata Anselmo energie respondis, ke li ne konsentos tion; kaj tiel, en mil manieroj, Anselmo estis la arkitekto de sia propra infamio, dum li sin kredis konstruanto de sia feliĉo.
»En ĉi cirkonstancoj Leonela, vidante sin libera por la kontentigo de siaj plezuroj, tiel senbride sin donis al ili, ke ŝi ignoris ĉion ceteran, ĉar ŝi fidis sian sinjorinon, kies kompliceco iris ĝis la ekstremo rekomendi al Leonela pli konvenajn aranĝojn de ŝiaj rendevuoj. Nu, iun nokton Anselmo aŭdis paŝojn en la ĉambro de Leonela, kaj, kiam li provis eniri por vidi kiu estas tie, li sentis, ke de la alia flanko oni retenas la pordon fermita, kio vekis en li eĉ pli grandan deziron ĝin aperti; kaj tiom da forto li aplikis, ke la pordo cedis, kaj, enirante, li ĝustatempe vidis unu viron eksalti tra la fenestro al la strato; kvankam li impetis antaŭen por kapti lin, aŭ por vidi almenaŭ kiu li estas, li sukcesis nek ĉe unu, nek ĉe la alia afero, ĉar Leonela sin kroĉis al li, dirante:
» – Trankviliĝu, sinjoro, ne ekscitiĝu. Ne sekvu la viron saltintan de ĉi tie. Nur min tuŝas la afero. Efektive, li estas mia edzo.
»Anselmo ne kredis ŝin; kontraŭe, blinda de kolero, li eltiris la ponardon kaj minacis, ke li mortigos ŝin, se ŝi ne diros la veron. Leonela, plena de teruro, sen scii kion ŝi diras, respondis:
» – Ne mortigu min, sinjoro, mi rakontos al vi ion tiel gravan, ke vi ne povus ĝin imagi.
» – Nu, tuj, rakontu – diris Anselmo – . Se ne, vi pereos.
» – Neeble ĉi-momente – respondis Leonela – . Mi estas tro ekscitita. Lasu min ĝis morgaŭ, kaj tiam mi rivelos al vi unu aferon, kiu konsternos vin. Sed kredu, la saltinto tra la fenestro estas junulo de ĉi urbo: li promesis edziĝi al mi.
»Per tio Anselmo trankviliĝis kaj decidis atendi la tempon difinitan de Leonela, ĉar li tute ne pensis, ke li povus aŭskulti ion kontraŭ Camila: tiel certa kaj kontenta li estis pri ŝia virto. Li eliris do el la ĉambro kaj enŝlosis en ĝi la servistinon, avertinte ŝin, ke ŝi restos tie, ĝis ŝi rivelos al li sian sekreton.
»Anselmo iris tuj al Camila kaj rakontis al ŝi la incidenton kaj la promeson de Leonela riveli al li aferon grandan kaj gravan. Superfluas diri, ke Camila konsterniĝis. Ĉar ŝi suspektis, ne senmotive, ke Leonela rivelos al Anselmo ŝian perfidon, Camila sentis tian teruron, ke, sen kuraĝi atendi, ĉu ŝia suspekto pruviĝos vera aŭ ne, tiun saman nokton, kiam ŝajnis al ŝi, ke Anselmo dormas, ŝi prenis siajn plej bonajn juvelojn kaj iom da mono kaj, neobservate, elŝteliĝis el la domo kaj iris rekte al Lotario. Tie ŝi rakontis al li la okazaĵon kaj petis lin konduki ŝin al sekura kaŝejo, aŭ fuĝi kun ŝi al loko, kie Anselmo ne povus trovi ilin. Tiel grandan konfuzon metis Camila en la koron de Lotario, ke li ne nur ne sciis kion fari, sed eĉ ne kapablis respondi unu solan vorton. Fine li decidis konduki ŝin al klostro, kies priorino estis fratino lia. Camila konsentis iri tien, kaj kun la urĝo, kiun la situacio postulis, Lotario tion faris, lasis ŝin en la klostro kaj tuj poste foriris de la urbo, dirinte adiaŭ al neniu.
»Ĉe la tagiĝo, Anselmo tiel deziregis scii kion Leonela promesis diri, ke, sen rimarki, ke Camila forestas de lia flanko, li ellitiĝis kaj iris al la ĉambro, kie li antaŭe enfermis la servistinon. Li apertis la pordon, paŝis en la internon kaj trovis ĝin dezerta; sed li rimarkis kelke da litotukoj noditaj al la fenestro kaj komprenis, ke Leonela descendis per ili kaj eskapis. Konfuzita, li tuj revenis por rakonti la aferon al Camila, sed konsterniĝis, kiam li ne trovis ŝin en la lito, nek ie en la domo. Li demandis pri ŝi al la geservistoj, sed neniu povis doni kontentigan respondon. Fine, serĉante ankoraŭ Camilan, li hazarde rimarkis, ke ŝiaj kofretoj havas la kovrilon levita, kaj ke la pliparto de ŝiaj juveloj mankas. Tiam li komprenis, ke katastrofo falis sur lin, kaj ke ne de Leonela venas lia misfortuno. Tiel do, ĝuste kiel li estis, sen fini sian tualeton, trista kaj enpensa, li iris al Lotario por informi lin pri sia malfeliĉo. Sed, kiam li ne trovis lin kaj la servistoj diris, ke ilia sinjoro foriris en la nokto kun sia tuta mono, Anselmo timis perdi la saĝon. Kaj, kiel kulmino de la tuta afero, kiam Anselmo revenis al si, li trovis la domon sola kaj dezerta, sen servistoj kaj ĉambristinoj.
»Li ne sciis kion pensi, diri aŭ fari, kaj iom post iom lia saĝo pli kaj pli ŝanceliĝis. Li vidis sin subite sen edzino, sen amiko, sen servistoj, forlasita de la ĉielo kaj, precipe, sen honoro, ĉar en la fuĝo de Camila li vidis sian propran pereon. Fine, post longa tempo li decidis iri al sia kampara amiko, en kies domo li antaŭe gastis por doni la la paro la ŝancon aranĝi tiel teruran misfortunon. Li ŝlosis la pordojn de sia domo, ekrajdis la ĉevalon kaj kun deprimita animo komencis la vojaĝon. Apenaŭ li iris la duonon de la vojo, li deseliĝis, alligis la ĉevalon al trunko de arbo, lasis sin fali apud ĝi, kaj tie, torturata de siaj pensoj, ploris kaj ĝemis ĝis la krepuskiĝo. Tiam li vidis veni el la direkto de la urbo viron sur ĉevalo. Anselmo lin salutis kaj demandis kiaj novaĵoj cirkulas en Florenco.
» – La plej strangaj, kiajn de multaj tagoj oni ne aŭdas en la urbo – respondis la rajdanto – . Oni publike diras, ke Lotario, la granda amiko de tiu riĉa Anselmo loĝanta en la kvartalo San Juan, ĉi-nokte fuĝis kun ties edzino Camila, kaj ankaŭ, ke Anselmo mem malaperis. Ĉion ĉi rakontis la ĉambristino de Camila, post ol la gubernatoro surprizis ŝin, kiam ŝi descendis per litotuko el fenestro de la domo de Anselmo. Nu, mi ne scias detale kio okazis, sed en la tuta urbo oni miras pri la afero, ĉar oni ne povis imagi ion tian, se konsideri, ke, tiel granda kaj intima amikeco ekzistis inter la du viroj, ke oni nomis ilin «la du amikoj».
» – Ĉu oni scias kiun vojon prenis Lotario kaj Camila?
» – Tute ne – respondis la rajdanto – , kvankam la gubernatoro tre aktivis, serĉante ilin.
» – Dio vin gardu, sinjoro – diris Anselmo.
» – Ankaŭ vin – respondis la alia, forirante.
»Ĉe tiel teruraj novaĵoj, Anselmo preskaŭ perdis, ne nur la saĝon, sed eĉ la vivon. Li stariĝis, kiel li povis, kaj alvenis al sia amiko, kiu ankoraŭ sciis nenion por lia misfortuno. Sed, kiam li vidis lin enpaŝi pala kaj konsumita, li komprenis, ke li suferas gravegan afekcion. Anselmo tuj petis, ke oni helpu lin iri en la liton, kaj ke oni donu al li plumon kaj paperon. Oni tion faris kaj, ĝuste kiel li volis, oni lasis lin sola en la lito kaj kun la pordo fermita. En tia situacio, tiel ŝarĝiĝis lia menso pro la pezo de lia misfortuno, ke li klare sentis en si la simptomojn, ke lia vivo proksimiĝas al al fino. Sekve li decidis postlasi klarigon pri la kaŭzo de sia stranga morto kaj komencis skribi; sed, antaŭ ol li finus la noton, li ĉesis spiri, kaj lian vivon estingis la doloro kaŭzata de lia stulta scivolo. La mastro de la domo, surprizita pro la longa silento de Anselmo, decidis eniri en lian ĉambron por vidi, ĉu lia afekcio intensiĝis, kaj trovis lin kuŝanta sur la ventro, kun la duono de la korpo en la lito, kun la alia duono sur la skribotablo, kie vidiĝis la papero de li skribita, kaj kun la plumo ankoraŭ en la mano. Li vokis la kuŝanton, ne ricevis respondon, proksimiĝis al li, prenis ties manon, trovis ĝin frida kaj rimarkis, ke li jam mortis. Plena de konsterno kaj profunde afliktita, li vokis la domanojn, ke ili atestu la bedaŭrindan finon de la vivo de Anselmo, kaj poste li legis la paperon skribitan de lia mano. Ĝi tekstis jene:
Stulta kaj danĝera scivolo prenis de mi la vivon. Se Camila aŭdos la novaĵon pri mia morto, ŝi sciu ankaŭ, ke mi pardonas ŝin, ĉar ŝi havis nenian devon fari miraklojn, kaj mi ne bezonis peti ilin de ŝi. Tial, ke mi estis la arkitekto de mia infamio, ne ekzistas motivo por…
»Anselmo skribis nur ĝis tie, kaj certe li mortis, antaŭ ol li povus fini la frazon. La sekvantan tagon, la amiko de Anselmo sendis mesaĝon al liaj parencoj pri lia morto. Ili jam sciis pri lia misfortuno kaj pri la klostro, kie Camila, pli afliktita pro la foresto de sia amanto ol pro la morto de Anselmo, troviĝis preskaŭ en la stato sekvi sian edzon en ties definitiva vojaĝo. Oni diris, ke kvankam ŝi estis vidvino, ŝi ne volis forlasi la klostron kaj ankaŭ ne fariĝi monaĥino. Sed kelke da tagoj poste, ricevinte la novaĵon, ke Lotario mortis en batalo okazinta inter la trupoj de Monsieur de Lautrec kaj la soldatoj de la Granda Kapitano Gonzalo Fernández de Córdoba en la regno de Napolo, kie lastatempe troviĝis la tarde pentanta amiko, Camila faris la votojn, sed iom poste la rigoraj manoj de la aflikto kaj de la melankolio estingis ŝian vivon. Tiel finiĝis la ekzisto de tri personoj, ĉar ili komencis tiel sensencan aferon.
– Nu, ĉi rakonto ŝajnas al mi bona – diris la pastro – , sed mi ne povas kredi ĝin vera. Se temas pri fikcio, la aŭtoro erare fabelis, ĉar oni ne povas imagi, ke ekzistas viro sufiĉe stulta por fari tiel danĝeran provon. La intrigo estus akceptebla, se ĝi okazus inter amanto kaj amatino; sed inter edzo kaj edzino, ĝi ne havas logikon. Tamen la rakontarto de la aŭtoro plaĉas al mi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.