La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 72

Pri kiel don Quijote kaj Sancho alvenis al sia vilaĝo

La hidalgo kaj la ŝildisto pasigis la tagon en tiu vilaĝo kaj gastejo, atendante la nokton: Sancho, por plenumi ĝisfine sian skurĝadon en la kamparo kaj sub la libera ĉielo, kaj don Quijote, por vidi la atingon de sia deziro per la kompletigo de lia puno. Tiam alvenis al la gastejo unu surĉevala vojaĝanto kun tri kvar servistoj, kaj unu el ĉi lastaj diris al sia sinjoro:

– Via moŝto, sinjoro don Álvaro Tarfe, povas siesti ĉi tie: la gastejo ŝajnas pura kaj freŝa.

Tion aŭdinte, don Quijote diris al Sancho:

– Aŭskultu, Sancho: kiam mi foliumis la libron kun la dua parto de mia historio, mi trafis, se mi bone memoras, la nomon de don Álvaro Tarfe.

– Eble temas pri la sama persono – respondis Sancho – . Kiam li deseliĝos, ni demandos al li.

La rajdanto deseliĝis, kaj la gastejestrino donis al li ĉambron en la ĉefetaĝo, rekte kontraŭan al la ĉambro de don Quijote, same garnitan per surpentritaj serĝoj. La ĵusveninto ŝanĝis sian veston por alia pli leĝera, propra al la somero, eliris al la gasteja vestiblo, larĝa kaj freŝa, kie don Quijote promenis, kaj demandis:

– Kien vojaĝas via moŝto, sinjoro hidalgo?

– Al proksima vilaĝo, kie mi loĝas – respondis don Quijote – . Kaj, kien iras via moŝto?

– Al Granada, mia urbo – respondis la alia.

– Vere bona urbo. Sed bonvolu diri vian nomon, ĉar ĝi estas por mi pli grava, ol mi povus klarigi.

– Mi nomiĝas don Álvaro Tarfe – respondis la nova gasto.

– Tiel do, via moŝto sendube estas la sama don Álvaro Tarfe, kies nomo aperas en la ĵus presita Dua parto de la historio de don Quijote de La Mancha, eldonita de moderna aŭtoro.

– Jes, mi mem – respondis don Álvaro – , kaj don Quijote, ĉefa protagonisto de la historio, estis mia granda amiko. Mi igis lin eliri el sia vilaĝo, aŭ, almenaŭ, mi persvadis lin iri partopreni en la turniroj de Zaragoza, kien mi mem vojaĝis. Vere, mi faris al li multe da favoroj, kaj, dank’ al mi, la ekzekutisto ne karesis lian dorson pune pro lia troa aŭdaco.

– Diru, sinjoro don Álvaro – demandis la hidalgo – . Ĉu mi iel similas tiun don Quijote, pri kiu vi parolas?

– Ne – respondis don Álvaro – . Tute ne.

– Kaj via don Quijote… ĉu li havis ŝildiston nomatan Sancho Panza?

– Jes, li tenis – respondis don Álvaro – . Kaj, kvankam li havis la famon esti tre sprita, neniam mi aŭdis lin diri ion amuzan.

– Tion mi kredas – intervenis Sancho – . Ne ĉiuj kapablas spritumi, kaj via Sancho, sinjoro kavaliro, sendube estas unuaranga fripono, kreteno kaj latrono en unu sama persono. Ĉar jen, mi estas la vera Sancho kaj havas pli da sprito, ol pluvo gutojn. Nu, via moŝto submetu min al provo: venu post mi dum proksimume unu jaro, kaj vi vidos kiom da spritaĵoj falas de mi ĉiupaŝe. Tiel multaj kaj tiel bonaj, ke plej ofte, eĉ sen mem scii kion mi diras, mi igas ridi la aŭskultantojn. Kaj la vera don Quijote de La Mancha, la fama, la kuraĝa, la saĝa, la amanto, la riparanto de arbitroj, la kuratoro de zorgatoj kaj orfoj, la ŝildo de vidvinoj, la murdisto de puceloj[428], la viro, kiu havas la senegalan Dulcinea de El Toboso kiel ununuran damon, estas ĉi sinjoro, mia mastro. Alia ajn don Quijote, kaj alia ajn Sancho estas mistifiko kaj fantazio.

– Je Dio, mi kredas vin – respondis don Álvaro – , ĉar en viaj kelkaj vortoj vi metis pli da spritaĵoj, ol la alia Sancho en siaj konversacioj. Kaj el ĉi lastaj mi aŭdis multajn. Li estas pli manĝ-avida ol amuza, kaj pli stulta ol sprita. Kaj sendube, la sorĉistoj persekutantaj don Quijote la bonan, persekutis ankaŭ min per don Quijote la mava. Sed mi ne scias kion pensi, ĉar mi ĵurus, ke mi lasis lin enfermita en la frenezulejo de Toledo, por ke oni lin flegu, kaj jen aperas alia don Quijote, kvankam tre diferenca de la mia…

– Mi ne scias, ĉu mi estas bona – diris la hidalgo – , sed povas aserti, ke mi ne estas la mava don Quijote. Pruve de tio, mi volas, ke vi sciu, sinjoro don Álvaro Tarfe, ke neniam en mia vivo mi vizitis la urbon Zaragoza. Kontraŭe: kiam oni diris al mi, ke la fikcia don Quijote partoprenis en ĝiaj turniroj, mi decidis ne eniri en la urbon, por tiel proklami antaŭ la tuta mondo la mensogon de lia personeco, kaj plu vojaĝis rekte al Barcelona, tabernaklo de ĝentilo, rifuĝo de homoj alilandaj, hospitalo de paŭperaj, lando de kuraĝaj, venĝanto de ofenditaj, loko de nobla kaj reciproka amikeco; kaj urbo unika pro ties belo kaj situo. Kaj, kvankam la aventuroj min trafintaj tie donis al mi, ne plezuron, sed grandan aflikton, tamen la nura fakto, ke mi vizitis la urbon, tre helpis min elteni mian misfortunon. Efektive, sinjoro don Álvaro Tarfe, mi estas don Quijote de La Mancha (pri kies faroj parolas la famo), ne la mizera ulo, kiu volis uzurpi mian nomon kaj honori sin per miaj pensoj. Mi do suplikas vian moŝton, ĉar vi estas kavaliro, ke, antaŭ la ĉi-tiea vilaĝestro, vi bonvolu fari deklaron pri tio, ke en mia tuta vivo vi neniam vidis min ĝis hodiaŭ, ke mi ne estas la don Quijote aperanta en la dua parto, kaj ke ĉi Sancho Panza, mia ŝildisto, ne estas la Sancho, kiun vi konis.

– Tre volonte mi faros tion – respondis don Álvaro – , ĉar kaŭzas admiron vidi samtempe du don Quijotes kaj du Sanchos tiel egalaj laŭ la nomoj kaj tiel diferencaj laŭ la faroj. Kaj mi denove diras kaj konfirmas, ke mi ne vidis kion mi vidis, kaj ke, kio okazis al mi, tio ne okazis.

– Sendube – diris Sancho – via moŝto estas ensorĉita kiel mia sinjorino Dulcinea de El Toboso. Se la ĉielo volus, ke la elsorĉo de via moŝto dependus de tio, ke mi donu al mi aliajn tri mil kaj kelke da vergoj, kiel mi faras por Dulcinea, mi tre volonte punus min, sen postuli ian rekompencon.

– Tion pri la vergoj mi ne komprenas – diris don Álvaro.

Sancho respondis, ke temas pri longa historio, sed ke li rakontus ĝin, se hazarde ili sekvus la saman vojon.

Alvenis la manĝo-horo, kaj don Quijote kaj don Álvaro manĝis kune. La vilaĝestro okaze eniris en la gastejon kun unu aktisto, kaj tiam don Quijote kaptis la okazon fari al li la laŭrajtan peton, ke li ricevu de don Álvaro de Tarfe, la kavaliro tie troviĝanta, la deklaron, ke la menciita sinjoro neniam antaŭe konis don Quijote de La Mancha, same tie troviĝanta, kaj ke ne temas pri li la historio titolita Dua parto de don Quijote de La Mancha, verkita de iu Avellaneda el la vilaĝo Tordesillas. Nu, la vilaĝestro procedis laŭjure, kaj la deklaron oni faris, plenumante ĉian formalaĵon, je la granda ĝojo de don Quijote kaj Sancho, kvazaŭ la dokumento estus al ili tre grava, kaj la faroj kaj diroj de la du Sanchos kaj de la du don Quijotes ne klare montrus la diferencon inter ili. La du kavaliroj interŝanĝis multe da esprimoj de ĝentilo kaj bonvolo, kaj la heroo de La Mancha rivelis tiel grandan saĝon kaj prudenton, ke don Álvaro Tarfe definitive konvinkiĝis pri sia eraro, kaj eĉ suspektis, ke vere oni lin ensorĉis, se konsideri, ke li konis tute de proksime du tiel diferencajn don Quijotes. Alvenis la vespero, ili ekiris de la vilaĝo, kaj je la distanco de proksimume unu mejlo kaj duono, la vojo duiĝis: unu branĉo kondukis al la vilaĝo de don Quijote, kaj la alia branĉo estis la vojo sekvenda de don Álvaro. Dum la kurta tempo pasinta ĝis ili alvenis tien, don Quijote rakontis al don Álvaro la misfortunon de sia malvenko, la ensorĉitecon de Dulcinea, kaj la rimedon por ŝia elsorĉo, ĉe kio don Álvaro denove miris. Li brakumis la hidalgon kaj la ŝildiston kaj sekvis sian vojon. Don Quijote sekvis la sian kaj tranoktis inter arboj por doni okazon al Sancho plenumi sian pentofaron. La ŝildisto plenumis ĝin kiel en la antaŭa nokto, t.e. je la kosto de la ŝeloj de la fagoj; kaj tiel bone li traktis sian dorson, ke, se muŝo sidus sur ĝi, la skurĝado tute ne ĝenus la muŝeton. La trompita don Quijote ne preterlasis en sia nombrado eĉ unu solan baton, kaj trovis, ke, kun la tuta serio de la antaŭa nokto, la vipobatoj atingis la nombron de tri mil dudek naŭ. Ŝajne la suno leviĝis pli frue por spekti la oferon, kaj en ĝia lumo la hidalgo kaj la ŝildisto daŭrigis la vojaĝon, parolante pri la eraro de don Álvaro kaj pri tio, ke ili bone faris, kiam ili petis lian oficialan deklaron antaŭ la aŭtoritatoj.

La tutan tagon kaj nokton ili pasigis, sen ke io rimarkinda okazus, se escepti, ke Sancho kompletigis sian taskon je la eksterordinara ĝojo de don Quijote, kiu atendis la alvenon de la mateno por vidi, ĉu li trovus sur la vojo sian sinjorinon Dulcinea jam elsorĉita. Kaj, sekvante sian vojaĝon, ĉiufoje kiam li renkontis virinon, li proksimiĝis al ŝi, kun la ideo, ke ŝi povus esti Dulcinea de El Toboso, ĉar li opiniis la promeson de Merlín nepre plenumenda.

Kun ĉi pensoj kaj deziroj ili supriris monteton, kaj de tie distingis sian vilaĝon. Sancho genuiĝis kaj diris:

– Apertu la okulojn kaj vidu, kara lando, ke via filo Sancho Panza revenas, se ne riĉa, tamen forte trabatita. Disetendu la brakojn kaj same akceptu vian filon don Quijote, kiu, kvankam venkita de fremda brako, ankaŭ li venkis, almenaŭ sin mem; kaj, laŭ liaj asertoj, tia venko estas plej dezirinda. Monon mi portas, ĉar oni min tradraŝis ofte, sed mi rajdis kavalire[429].

– Sufiĉe jam! – diris don Quijote – . Ĉesu diri stultaĵojn, kaj ni eniru dekstrapiede[430] en nian vilaĝon. Tie ni lasos nian imagon libere kuri kaj elpensi la manieron, kiel ni vivos nian paŝtistan vivon.

Tuj sekve ili descendis la deklivon kaj sin direktis al la vilaĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.